Komenio – anĝelo de la paco

Jaroslav Mráz

Antaŭ 410 jaroj, la 28an de marto 1592, naskiĝis en suda Moravio la plej granda pedagogo de la tuta mondo, Jan Ámos Komenský (Komenio, latinigite Comenius). Ankoraŭ dum lia vivo li estis nomata instruisto de nacioj. La angla parlamento, la sveda kanceliero kaj la franca ĉefministro invitis lin por reformi la lernejan sistemon de koncernaj landoj.

Baldaŭ li orfiĝis kaj estis edukata de sia onklino. En la jaro 1608 li komencis studi en latina lernejo en la urbo Přerov. Sekvis la studado en Herborn kaj Heidelberg. En la jaro 1614 li revenis en la lernejon en Přerov, kie li fariĝis instruisto. Post du jaroj li estis ordinita pastro de la eklezio nomata Ĉeĥaj fratoj. Tiu ĉi eklezio baziĝis en la originaj principoj de la kristanismo. Post unu jaro li fariĝis administranto de la lernejo kaj de la frata eklezianaro en la urbo Fulnek.

En la jaro 1618 li edziĝis al Magdalena Vizovská el Zábřeh. Li deziris travivi longan kaj feliĉan vivon kun sia edzino, sed baldaŭ montriĝis, kiel profunde li eraris.

Jam dum la studado Komenio ekhavis literaturajn planojn, al kiuj li dediĉis tutan sian vivon. Li klopodis skribi la verkojn enhavantajn la tutan sumon de la fundamentaj konoj de ĉiuj sciencoj. Tial li komencis labori pri la granda vortaro de la ĉeĥa lingvo nomata Trezoro de la ĉeĥa lingvo (latina titolo Linguae bohemicae thesaurus). Sed antaŭ sia finiĝo la manuskripto forbrulis en la pola urbo Leŝno en la jaro 1656.

La alia verko, kiun li komencis prilaboradi, estis enciklopedia verko en kvar partoj Teatro de ĉiuj aferoj (latine Theatrum universitatis rerum). Ĝia tasko estis instrui la legantojn pri la ĝenerala imago de la tuta mondo kaj de la homa agado. Tia estis la komenco de lia scienca laboro. Krom la verkado li estis kolektanta la ĉeĥajn proverbojn kaj preparis mapon de Moravio, kiu estis presita nur en la jaro 1627 en Amsterdamo. La unuaj verkoj de Komenio havis patriosciencan kaj enciklopedian karakteron.

Sed venis la jaro 1620 kaj la batalo sur Blanka monto apud Prago, en kiu estis venkita la armeo de la kontraŭhabsburga protestanta ĉeĥa nobelaro, kiu elektis Frederikon la Palatinatan ĉeĥa reĝo. En la ĉeĥa regno venkis la kruela katolika kontraŭreformacio. Komenio devis sekrete fuĝi el Fulnek kaj de tiu tempo li estis kaŝanta sin ĉe la ĉeĥaj nobeloj Žerotín kaj Sádovský. En tiu ĉi hejma ekzilo li eksciis, ke lia edzino kun du infanoj mortis pro pesto.

La nacia malfeliĉo kaj la persekuto pro la religia konvinko ŝanĝis la planojn de Komenio. En la sekvintaj jaroj li skribis religie konsolajn kaj meditajn verkojn, precipe Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (ĉeĥe Labyrint světa a ráj srdce), Centro de sekureco (latine Centrum securitatis) kaj Afliktita (ĉeĥe Truchlivý). El ili precipe Labirinto, nobla alegorio, granda verko, apartenas al la valoraĵoj de ne nur ĉeĥa, sed ankaŭ tutmonda literaturo. Ĝi fariĝis valora heredaĵo por la Ĉeĥaj fratoj. La ĉefa heroo estas Migranto kun aŭtobiografiaj trajtoj. La mondo estas prezentata kiel urbo, kiun trairas la Migranto, akompanata de Scivolemo Ĉienpentranto kaj Iluzio. La unua personigas la klopodon traesplori la mondon, la alia la ecojn de homo oportuna, kiu alkutimiĝas al la mankoj de la mondo. Migranto observas diversajn profesiojn, sed nenie li trovas kontentigan situacion, neesceptante la kastelon de reĝino Saĝeco. Lin konsternas la maljustaĵoj kaj malbonaĵoj de la vivo. La rifuĝejon li trovas en la paradizo de la koro - en sia propra animo, kie li trovas Dion kaj kun ĝi ankaŭ sian trankvilon.

En la jaro 1624 Komenio duafoje edziĝis – lia edzino fariĝis Marie Dorota Cyrillová, la filino de la senioro en la Betlehema kapelo en Prago, kiu siatempe kronis la ĉeĥan reĝon Frederikon la Palatinatan, devintan fuĝi el Bohemio post la malvenko sur Blanka monto apud Prago. Tial do ankaŭ la bopatro de Komenio estis persekutata kaj ne povis partopreni la geedziĝfeston. La geedzoj vivis kune 24 jarojn, havis kvar infanojn. Dum la restado ĉe sinjoro Žerotín kaj pli poste ĉe sinjoro Sádovský en norda Bohemio li entreprenis kelkajn vojaĝojn en eksterlandon, precipe en Hagon al Frederiko la Palatinata kaj en polan urbon Leŝno por pritrakti tie la restadon de ĉeĥaj ekziluloj. La sinjoroj Žerotín kaj Sádovský ne povis plu sekurigi por li sendanĝeran restadon en Bohemio. En la jaro 1628 Komenio devis forlasi la patrion, nesciante, ke li neniam povos reveni. Kun la familio li foriris en la urbon Leŝno. Sian organizan kaj pedagogian laboron li komencis kiel vicrektoro de gimnazio. Li konceptis planon de ampleksa verko, kvazaŭ pedagogia enciklopedio. La frukto de lia laboro fariĝis pli malfrue Granda didaktiko (latine Didactica magna), eldonita kiel parto de La tuta verkaro didaktika (latine Opera didactica omnia) en la jaro 1657 en Nederlando. En Leŝno li verkis pluan pedagogian verkon, Informaron de la patrina lernejo (ĉeĥe Informatorium školy mateřské). Li parolas tie pri la edukado de la infanoj de la suĉinfana aĝo ĝis la antaŭlerneja aĝo. Ĝi estis skribita ĉeĥe kaj dum la vivo de Komenio ĝi aperis en la tradukoj latina, pola kaj germana. (La ĉeĥa manuskripto estis malkovrita en Leŝno en la jaro 1856.)

Grandan intereson vekis la lernolibro de la latina lingvo Pordo de lingvoj malfermita (ĉeĥe Brána jazyků otevřená, latine Ianua linguarum reserata). Tiu ĉi libro estas unusola, kiun Komenio presigis ĉeĥlingve. Ĝi estis tradukita en dek ses lingvojn. Ĝi servis do kiel lernolibro de koncernaj lingvoj. Krom Biblio ne ekzistis tiam pli disvastiĝinta libro. Ĝi estis uzata kiel lernolibro ĝis la 19a jarcento.

En la jaro 1631 eklumis fajrero de espero por la ĉeĥaj ekziluloj. Tiam la luterana saksa princo-elektisto venkis la armeon de Ferdinando la IIa (al ties imperio tiam apartenis ankaŭ Bohemio, Moravio kaj Silezio). La ekziluloj el Leŝno preparis sin por reveni, sed la aŭstria armeestro Albreĥt de Valdŝtejn (germane Wallenstein) elpelis saksojn el Bohemio. La malespero de la Ĉeĥaj fratoj kulminis en la jaro 1632, kiam mortis Frederiko la Palatinata, verŝajne inside venenita.

Komenio estis preparanta grandiozan projekton en kelkaj partoj. Laŭ lia imago ĝi devis esti sumo de la tuta scienco aranĝita kiel harmonia tutaĵo. Sed tiun ĉi laboron interrompis la invito en Anglion. La invito venis de la angla parlamento,kiu deziris de Komenio reformi la lernejan sistemon. Komenio alveturis en Londonon en septembro 1641. Sed la angla politika sceno estis malkvieta. En la jaro 1642 komenciĝis la revolucio, kiu daŭris dudek jarojn. En tia ĉi situacio Komenio kreis nur la verkon Vojo de lumo (latine Via lucis), enhavanta la vizion, kiel reformi la socion. (Ĝi aperis nur en la jaro 1668 en Amsterdamo.)

En tiu tempo li ricevis inviton en Francion por reformi francan lernejan sistemon. La invitinto estis la plej potenca viro de Francio – kardinalo Richelieu. Interese estas, ke la potenca reprezentanto de la katolika eklezio invitis reprezentanton de protestanta eklezio. La invito enhavis ankaŭ grandanimajn promesojn. Verŝajne li povis helpi la politikajn klopodojn de Komenio, t.e. helpi renovigi la ĉeĥan ŝtaton. Sed Richelieu baldaŭ mortis, en la jaro 1642.

Post naŭmonata restado en Anglio Komenio forvojaĝis en Hagon. En Lejdeno li akceptis ĝojigan sciigon: lia Pordo de lingvoj estas tradukata en orientajn lingvojn – en la araban, la turkan, la persan kaj la mongolan, sed la lasta estas verŝajne la hinda – Hindujon tiam regis mongola dinastio – Mogoloj, pli ĝuste Manguloj. En Nederlando li renkontiĝis kun Kartezio (René Descartes). Ilia diskurso estis fruktodona, kvankam iliaj starpunktoj ne alproksimiĝis unu al la alia. Temis pri la rilato de teologio kaj filozofio – Kartezio rifuzis la interligiĝon inter ili. Tamen Komenio en siaj pansofiaj verkoj uzis kelkajn opiniojn de Kartezio.

En aŭgusto li forvojaĝis en Svedion. En Svedio li renkontiĝis kun la deksesjara reĝino Kristina kaj kun la kanceliero Oxenstierna. Li ekloĝis en Elbląg en Pollando, kiu tiam apartenis al Svedio. El Leŝno venis lia familio. Li komencis labori pri Ĝenerala konsulto pri la rebonigo de homaj aferoj (latine De rerum humanarum emendatione consultatio catholica). En Elbląg li verkis lernolibrojn por la svedaj lernejoj. Tiam li ankaŭ verkis ampleksan libron La plej nova metodo de lingvoj (latine Methodus linguarum novissima). La komisiono, destinita por esplori valoron de la verko, aprezis ĝin kiel elstaran pedagogian verkon.

Antaŭ la fino de la tridekjara milito Komenio turnis sin al la kanceliero Oxenstierna por rememorigi al li lian promeson defendi la revenon al la situacio en la jaro 1618, ke estu renovigita la ĉeĥa ŝtato. En la jaro 1647 Komenio estis elektita episkopo de Frata Unuiĝo, eklezio de Ĉeĥaj fratoj. Leŝno estis la centro de la Unuiĝo, tial Komenio revenis tien kun sia familio. Tuj post la reveno mortis lia edzino.

En la jaro 1648 la militantaj ŝtatoj interkonsentis t.n. vestfalian pacon. La rajtoj de la ĉeĥaj landoj tute ne estis menciitaj en la pacaj dokumentoj. Post tio Komenio malsaniĝis. Resaniĝinte li triafoje edziĝis. Lia edzino estis filino de ĉeĥa paroĥestro, kiu trovis rifuĝejon en Nederlando. Ŝia nomo estis Jana Gajusová. La sentojn de trompiĝo pro la malfavora evoluo Komenio esprimis en la verko Testamanto de la mortanta patrino Frata Unuiĝo (ĉeĥe Kšaft umírající matky Jednoty bratrské). Sed li esprimas tie la esperon pri la plenumiĝo de klopodoj por restarigo de la ĉeĥa ŝtato. Tiu ĉi lia sopiro plenumiĝis nur post tri jarcentoj, en la jaro 1918.

La ekziluloj, trompitaj de svedoj, turnis sin al nordorienta Eŭropo. Komenio akceptis la inviton de la princo Sigmundo Rákoczi por la konsultoj pri la lernejaj aferoj. Li restis en Sárospatak kvar jarojn. Li tie fariĝis direktoro de lernejo. El la verkoj tie kreitaj la plej fama estas Mondo en bildoj (latine Orbis pictus). Tiu ĉi unika lernolibro estis eldonita en la jaro 1658 en Nurenbergo. Ĝi estis tradukita en ĉiujn eŭropajn lingvojn, ankaŭ en la persan kaj la japanan. En Moskvo ĝi estis eldonita dufoje ankoraŭ en la 18a jarcento. En Ruslando ĝi estis uzata kiel lernolibro ankoraŭ en la 19a jarcento. Komenio reverkis la lernolibron je scenejaj dialogoj kun la titolo Lernejo sur scenejo (latine Schola ludus).

Li sentis sin tie sola kaj tial en la jaro 1654 li revenis en Leŝnon. Li volis tie travivi la maljunaĝon, sed en la jaro 1656 svedoj atakis Pollandon. La nova sveda reĝo invitis lin en sian kampan tendaron, sed Komenio ne volis forlasi la urbon. Li kredis la paciĝon de ambaŭ armeoj. Sed la svedaj trupoj atakis Leŝnon kaj bruldetruis ĝin. Komenio kun la familio devis fuĝi, sed lia tuta havaĵo estis detruita, inkluzive preskaŭ pretan Trezoron de la ĉeĥa lingvo.

Komenio obeis la inviton en Nederlandon de Laŭrenco de Geer. Post la alveno en Nederlandon la urba konsilantaro de Amsterdamo donacis du milionojn da guldenoj al la ĉeĥaj ekziluloj. Tio estis lia tria restado en Amsterdamo. Li venis kun la tuta familio. Li rifuzis ja la honoran profesorecon, sed akceptis la grandaniman proponon eldoni tie La tutan pedagogian verkaron (latine Opera didactica omnia) kaj la subtenon de tiu ĉi grandioza projekto. Tiel estiĝis la fundamenta verko de la moderna pedagogia scienco.

En Amsterdamo li skribis dek verkojn – el ili la plej grava estas Unu estas necesa (latine Unum necessarium). „Trovu la feliĉon en vi mem,“ konsilas li al la legantoj. En la lastaj jaroj li suferis pro kelkaj gravaj malsanoj, sed li ne ĉesis zorgi pri la eldonado de siaj verkoj.

Komenio forpasis la 15an de novembro 1670. Li estis entombigita en la valona preĝejo en Naarden. En la jaro 1933 la nederlanda registaro dediĉis ĝin al Ĉeĥoslovakio. La ĉeĥoslovaka registaro konstruigis tie la monumenton de Komenio. Li travivis tie la lastajn dek kvar jarojn de sia vivo. Ni, la anoj de la ĉeĥa nacio, estas dankemaj al Nederlando kaj precipe al la urbo Amsterdamo, ke ĝi proponis al Komenio la lastan rifuĝejon, al la homo, kiu por tuta sia vivo perdis sian patrion kaj tamen dediĉis tutan sian vivon al la tuta homaro.

Por du jarcentoj la ideoj kaj la planoj de Komenio estis forgesitaj. Estis eldonataj nur Mondo en bildoj kaj Pordo de lingvoj, sed pri la aŭtoro mem nenio estis konate. La ceteraj verkoj estis elmergiĝantaj el la profundo de la tempo nur en la duono de la 19a jarcento.

Granda parto de la vivo de Komenio pasis dum la tridekjara milito, en la tempo tre malfavora por realigo de la humanismaj ideoj, kiujn Komenio ĉiam propagandis. Lia vivo estis suferplena, sed li estis vera, evangelia kristano. Tial neniam forlasis lin optimismo. Li vidis, kiajn damaĝojn alportis la milito, ne nur materialajn, sed ankaŭ moralajn. Lia religio ne estis dogmo, sed religio konforma al la vivo kaj al la praktiko. Por li, same kiel por Frata Unuiĝo, la religio estas rimedo por bonmorigo kaj nobligo de la homa naturo kaj por justa ordigo de la mondo.

Komenio postulas ĝeneralan klerigon por riĉuloj kaj malriĉuloj, por nobelaj kaj simplaj homoj, por urbanoj kaj vilaĝanoj, por viroj kaj virinoj. La neceson de ilia klerigo li pritraktas en Granda didaktiko jene: „Kial la virina sekso de la arto kaj saĝeco forigata devus esti? Ĉar ili egale homaj estaĵoj estas, egale por kompreno de saĝeco talentohavaj estas … oni uzas ilin por arto medicina kaj por helpado al homoj. Kial ni toleras al ili nur la alfabeton kaj poste kial ni devus ilin de la libroj forpeladi?“

Eĉ en la malfacilegaj tempoj Komenio konsideras la postulojn de klereco aktualaj por la tuta socio, ne nur por la propra nacio. Nur memkonscia, spirite libera popolo scipovas rompi la katenojn de la ekonomia kaj sociala jugo, ke ĝi kapablas forigi ĉiujn privilegiojn kaj senjustecon kaj krei novan socian ordon, kiu baziĝas en la justeco, la rajto kaj la vero. La lernejo estas baza ŝtono de la homa klereco. La infanoj naskiĝas ne por si mem, sed por Dio kaj la proksimuloj. Per sia laboro ili devas esti utilaj al la tutaĵo.

La celo de la edukado estas unuigi la homaron. Tial li turnas sin al ĉiuj nacioj kaj ŝtatoj, li atendas reagon kaj serĉas helpon. La rimedo por atingi tiun ĉi celon estas universalaj libroj, universalaj lernejoj kaj universala lingvo.

Nin, la esperantistojn, certe interesos la ideoj de Komenio pri la universala lingvo. Kvankam li tre aprezis la konon de la latina lingvo kaj akcentis la studadon de la patrolingvo, tamen li konsideras tre grava krei novan universalan lingvon, kiu faciligus la interkompreniĝon kaj reciprokan alproksimiĝon de la nacioj.

Por ni certe estas interese, ke la principoj de la universala lingvo de Komenio estas identaj kun tiuj, en kiuj baziĝas Esperanto. Ilin esprimas Komenio en la verko Panglotio (latine Panglottia), t.e. „universala lingvo“; li montras la vojon al forigo de lingva ĥaoso.


El la sesa ĉapitro:

1e Eĉ se se oni sukcesos kiel eble plej multe faciligi la plurlingvan studadon, per tio oni ne helpos al la homa gento. Ĉar eĉ se la lernado de lingvoj funkcius plej glate, tamen la okupiĝo nur per lingvoj estos perdo de tempo (apartenanta al aferoj).

4e Sed kiu estos la lingvo, kiun ni bontrovos inda por rekomendi ĝin al ĉiuj nacioj de la mondo? … Kaj ne estos facile decidi la disputon, ĉar ĉiu el tiuj lingvoj rekomendas sin per iu avantaĝo. La hebrea lingvo apelacios al la antikveco. La greka fieros pro la riĉeco, la latina pro la precizeco, … la itala fanfaronos pro la facileco, la franca pro la ĉarmo, la hispana pro la majesteco, la germana pro la seriozeco, la araba kaj la slava pro la amplekso kaj la aliaj pro io alia. Kaj la ĵaluzemo facile kondukos en ĥaoson la tutan konsulton, tial ke ĝi ne kapablos progresi.

15e Kion do fari? Neeviteble ni devas serĉi lingvon novan, kiu havas la plej altan perfektecon sub la ĉielo, do tian, ke:

1e per sia riĉeco ĝi devas respondi al la amplekso de aferoj kaj regi la plej eblan variecon de signoj;

2e per kvalito de strukturoj ĝi respondu al la strukturoj de imagoj kaj tiel ĝi devas esti la plej ekzakta peranto de nocioj de menso al menso;

3e sed samtempe ĝi devas esti per si mem tre facila; ĝi ja estas absolute regula, per neniuj neregulaĵoj makulita kaj konfuzita.


Kvankam Komenio ne kreis universalan lingvon, tamen li prezentas konkretajn imagojn de multaj elementoj de ĝia gramatiko kaj vortaro. Li konjektis, ke la kreo de la universala lingvo devas esti tasko por grupo de lingvistoj. Kiaj do devus esti iliaj taskoj?

La universala lingvo devas esti le pli facila, kio ebligos lerni sen perdi la tempon; 2e pli agrabla, por ke estu pli ĝojige lerni ĝin kaj ekkoni ĝin; 3e pli perfekta, por ke ĝi povu fariĝi komuna por la tuta mondo.

Iuj imagoj de Komenio estas neĝustaj; ekzemple li rifuzas nomojn de neekzistantaj objektoj (ekz. anstataŭ Cerbero oni diru trikapa hundo).

Li akcentas la taskon de prefiksoj kaj sufiksoj – kial diri caecus, surdus (blinda, surda), se estas eble uzi la prefikson in- kaj diri invidens, inaudiens (nevidanta, neaŭdanta). Same estus eble fari ĉe la adjektivoj kaj ĉe la aktiva kaj ĉe la pasiva voĉoj; li rekomendas la kunmetadon de vortoj. Sed li rifuzas multsignifajn vortojn kaj sinonimojn – ĝuste ili sekurigas la simplecon kaj male riĉecon ne nur de Esperanto, sed de ĉiuj naciaj lingvoj koncerne la vortprovizon. Li proponas nur unu tipon de konjugacio. Ĉio estos tempoŝpara kaj facila; dum unu horo estos eble ellerni la sistemon de konjugacio kaj deklinacio, dum unu semajno ellerni teorie la lingvon, dum unu monato praktike.

La vortaro konsistos el tri partoj: le alfabeta listo de la radikoj; 2e listo de afiksoj; 3e la maniero de kunmetado.

La lingvo ne havu subjunktivon – ĝi estas senbezona. Sufiĉas tri tempoj. Por formi personajn formojn sufiĉas nur finaĵoj kun la signifo de personaj pronomoj. Estas interese, ke Komenio enkondukas en la lingvon, pli precize en ĝian gramatikon, la elementojn analogiajn al la Esperantaj sufiksoj -ig- kaj -iĝ- .

Estas evidente, ke preskaŭ ĉiuj el tiuj ĉi elementoj estis akceptitaj en Esperanto. Cetere – antaŭ kelkaj jaroj la direktoro de la Komenia muzeo en Přerov, d-ro Hýbl, diris: „Komenio estas la patro de la ideo de Esperanto.“

La pansofiaj klopodoj de Komenio vekis tutmondan intereson, sed nur inter kleraj unuopuloj de diversaj nacioj, kiuj havis nek forton nek povon efektivigi tiujn ĉi ideojn.

En Ĝenerala vekiĝo (latine Panegersia), en la diskurso al eŭropanoj Komenio postulas senperan kunlaboron kaj kontakton de ĉiuj eŭropaj ŝtatoj. Poste devus sekvi la amikiĝo de ĉiuj kontinentoj. Li proponas, ke neniu problemo estu solvata sen la partopreno de la ŝtato, kiun ĝi koncernas. Li konsideras necesa, ke la diplomatiaj aferoj estus pritraktataj publike. Li kondamnas la sekretan diplomation, kiu vekas suspekton kaj malkonfidon. Li kredis, ke la bono inter la nacioj meze de ruiniĝo ankoraŭ ne malaperis kaj ke ekzistas homoj, kiuj sincere kredas la eblecojn de la rebonigo de la vivo kaj serĉas „medikamentojn por kuracado de malsano“. Estas necese reformi la tutan strukturon de la tuta mondo.

En la traktato Anĝelo de la paco (latine Angelus pacis) por la internacia konferenco en Breda li prezentas sian proponon por sekurigi eternan pacon por nova, justa ordigo de la mondo. Tiu ĉi kongreso finis multjaran surmaran rivalecon inter Anglio kaj Nederlando. Anĝelo de la paco estas alvoko al ĝenerala interpaciĝo: la nacioj en la spirito de la vera kristanismo forlasu konfliktojn kaj militojn. La ideoj de Komenio anticipas la ĝeneralan deklaracion de la homaj rajtoj kaj la ideon de Unuiĝintaj nacioj. Komenio mem prezentis al la konferenco siajn ideojn pri eterna paco, sed li ŝajnis al la ĉeestantoj kiel nepraktika revulo.

Cetere la voĉo de Komenio ne estis la unua paca voĉo, kiu ĝermis en Bohemio. La potenca ĉeĥa reĝo Georgo (1457 – 1471) jam en la 15a jarcento klopodis krei tuteŭropan pacan organizon de nacioj. Li estis sufiĉe potenca por realigi sian ideon, sed lian klopodon interrompis la morto. Kaj Komenio estis senforta por realigi siajn ideojn, kiuj restas vivecaj ĝis hodiaŭ, kiel pruvas liaj vortoj en la verko Unu estas necesa: „La militon estas necese rifuzi kiel ion bestecan, ĉar por la homoj decas la humaneco kaj la konfliktoj povas esti solvitaj per juĝo laŭorde publika.“


Aŭtoro: Jaroslav Mráz

Prelegita dum la IVa kongreso de Asocio de Esperantistoj-Handikapuloj kaj Internacia klubo de Esperantistoj-Handikapuloj en Janské Lázně (CZ) la 17an de septembro 2002.