P A R D U B I C E

V i z i t u   P a r d u b i c e,

kiu apartenas al la plej grandaj urboj de orienta Bohemio.Pardubice troviĝas sur kunfluejo de riveroj Labe (Elbo) kaj Ĥrudimka, proksime de monto Kunýtice, kiu leviĝas 80 metrojn super ĉirkaŭa ebenaĵo de Labe. Ĝi estas urbo de industrio, de multaj lernejoj kaj universitato, de sporto, de produktado de marcipano, de vigla kultura kaj socia vivo.

Vizitu

la urbon, kiu en renesanca periodo sub klereca regado de la gento Pernŝtejn fariĝis ekzemplo de ekonomia evoluo kaj konstruado tiel, ke ekestis dirmaniero: Ĝi brilas kiel Pardubice; la urbon, kiu en la fino de XIX-a jarcento travivis intensan evoluon de industria konstruado; la urbon, kiu post 50 jaroj post la dua mondmilito tre multobligis la nombron de la loĝantoj kaj fariĝis industrie altevoluita centro de la vivo en orienta Bohemio.

Iom da historio:

   Ĉefepiskopo Arnoŝt el Pardubice estis tutajn jarcentojn konsiderata fondinto de la urbo. Realeco estis iom pli komplika, sed certe estas, ke tiu ĉi klera kaj saĝa konsilanto de Karolo la IV-a havis meriton ne nur pri suprenigo de Pardubice al urbo (1340), sed ankaŭ pri la konstruo de paroĥestra preĝejo „Anunciacio de sankta Mario“ kaj konstruado de kastelo.   Mezepoka urbo Pardubice estas ligita kun la nomo de nobelulo kaj bakalaŭro de praga universitato, politikisto, poeto, legenda personeco de ĉeĥa historio Smil Flaŝka el Pardubice.

   Dum la dekkvina jarcento ricevis pardubican bienegon kelkaj nobelaj gentoj, en la jaro 1491 ĝin ricevis moravia grandsinjoro Vilém el Pernŝtejn. Li decidis fari Pardubice - pro relativa proksimeco al Prago - centron de sia vasta posedaĵo. Li donis al la urbo vicon da gildaj kaj urbaj rajtoj kaj post la brulkatastrofo en la j. 1507, kiam preskaŭ la tuta urbo ruiniĝis, li ordonis konstrui novan, tre komfortan kaj ĉefe ŝtonan urbon kaj li vastigis kaj fortifikis pardubican kastelon.

   La urbon trafis plua katastrofo. Incendio atakis ĝin tiel, ke restis nur sep domoj. La rekonstruon de la urbo faris konstruisto Ji°ík el Olomouc kaj la urbo ricevis renesancan karakteron. Sed kun la foriro de Pernŝtejn-gento foriras ankaŭ ora tempo de la urbo. La reĝo, kiu aĉetis bienegon de senmonaj Pernŝtejnoj, akiris unu el la plej belaj urboj kun disvastigita metia produktado kaj kun granda strategia signifo. Tamen sub lia regado la urbo fariĝis provincaveraĝa kaj plivigliĝas nur en la 18-a jarcento. En la urbon revenas kultura kaj socia vivo. La konstruado de fervoja linio en la direkto Prago - Olomouc en j. 1845 faris el Pardubice signifan trafikan nodon. Ĉi tiu fakto influis la evoluon de diversspeca industrio.

   La historio de Pardubice estas riĉa, periodoj de evoluo alternigis jarojn de sufero kaj senespero. Incendioj, epidemioj kaj militoj transflugis ĝiajn murojn, sed fine ĉiam la urbo leviĝis kaj kuraĝe ekpaŝis antaŭen por esti baldaŭ pli bela, pli granda kaj pli riĉa. Multaj naskiĝintoj el Pardubice enskribis sin neforviŝeble en la konscion de la nacio kaj en ĝian kulturon, vico de eminentuloj el renesanca periodo ĝis nuna tempo. Al ili apertenas kuzoj Veverka, inventistoj de plugilo, inĝ. Jan Perner, konstruisto de la unua fervojo en Bohemio kaj inĝ. Jan Kašpar kaj lia kuzo Ev×en ╚ihák, sukcesaj pioniroj de nia aviado.

   Al la vizitantoj de la urbo estas rekomendinde nepre viziti Pernŝtejnan placon, kiu estas konsiderata Urba monument-rezervejo. Tra Verda pordego, kiu estas la plej malnova elstara punkto de Pardubice, en pli fruaj tempoj nomiĝis Praga pordego. Pli poste ĝi estis rekonstruita, plialtigita kaj ĝia tegmento estis kovrita per kupra lado, kiu post iu tempo fariĝis verda kaj ĝi tiel ricevis la nomon Verda pordego.

   Do tra Verda pordego ni venas al Pernŝtejna placo, kiun dominas pesta kolono kun orumita statuo honore al sankta Maria. En la malsupra parto de la monumento estas rokoka balustrado, leonoj en la anguloj kaj statuoj de ĉeĥaj patronoj. Sur la urboplaco troviĝas la urbodomo, origine en baroka stilo, hodiaŭ en novorenesanca. Ĝi estis konstruita en j. 1894. Rigardu la tegmentojn de la ceteraj domoj kaj vi vidas, ke ĉiu gablo de la tegmento estas alia, pro tio tiel admirata de ĉiuj vizitantoj, ĉefe de eksterlandanoj.

   Ambaŭflanke de la placo troviĝas domoj kun belaj stukaj reliefoj. Dum la komunisma reĝimo estis fermitaj multaj vendejetoj en apudaj stratetoj ligitaj kun la placo, same kiel la strato malantaŭ la urbodomo. Ĉitempe estas ĝojige rigardi bele pentritajn domojn kaj rekonstruitajn vendejetojn.

   Sur tiu ĉi placo estas la plej bela, valora kaj fama domo numero 50 kun stuka reliefo de biblio - Jona kun baleno. En la domo estas ekspoziciaj salonoj de la bildgalerio, en teretaĵo ni vidas valoran volbaĵon.

   Pli frue, ol ni promenos direkte al la kastelo, legu pri du blazonoj, posedataj  de Pardubice.

   Jen, kion rakontas la legendo pri la deveno de la blazono:

   Kiam en la jaro 1159 ĉeĥa princo Vladislav helpadis al germana imperiestro dum la sieĝo de urbo Milano, kelkaj kuraĝaj kavaliroj sekrete penetris en la urbon kaj alproprigis al si abundan rabaĵon, precipe ĉevalojn.

   Poste dum la forkurado el la urbo ili estis rimarkitaj kaj turgardisto kapablis malsuprenigi la feran falpordon ĝuste en la momento, kiam la lasta rajdanto Jeŝek el Pardubice pasis tra la pordego. La falpordo duonigis lian ĉevalon, sed Jeŝek ekkaptis la antaŭan duonon de sia ĉevalo kaj alportis ĝin antaŭ la reĝon. Pro tiu ĉi heroa ago li ricevis la blazonon supre menciitan.

   Kaj jen la dua legendo pri la deveno de Pernŝtejna blazono:

   La fondinto de la gento estis lignokarbisto, kiu bruligis lignokarbon en arbaroj de tiama ĉeĥa-moravia limregiono. Lian arbaran kabanon vizitadis fortstatura eŭropa bizono kaj konsumadis la manĝaĵojn de la karbisto. La karbisto surprizis la rabiston, kaptis ĝin, ŝovis tra ĝiaj naztruoj la branĉoŝnuron kaj venkitan beston venigis al la princo. Antaŭ li la karbisto per unu adzobato senkapigis la bizonon.

   Pro tiu ĉi ago la princo altrangigis lin en nobelan staton kaj donacis al li la blazonon (kapo de eŭropa bizono kun la ringo en naztruoj) kaj ĉiujn arbarojn, kie li antaŭe bruligis la lignokarbon.

   Nova nobelulo en tiuj lokoj ordonis konstrui la kastelon Pernŝtejn, kiu iĝis la lulilo de tiu ĉi potenca gento.

 

   Nun ni iros direkte al la kastelo, traironte la unuan pordegon. Ni venos en triangulan antaŭkorton kun akvujo en la mezo. Tiun lokon en lastaj jaroj dum la somero uzas aŭ aktoroj de Orientbohemia teatro, aŭ folkloraj grupoj Karmazín aŭ Lipka por prezenti siajn dancojn kaj kantojn.

   Tra la dua pordego ni venas sur larĝan remparon, konstruitan en la loko de iama ligna ponto trans la larĝa fosaĵo. La tria pordego, parto de grandkonstruaĵo, lokita en la remparo, portas krom bildigo de la rakonto pri deveno de blazono de Pernŝtejn blazonojn de familioj parencaj kun nobeloj de Pernŝtejn.

   Ni eniras en la grandan korton antaŭ la ĉefa kastela konstruaĵo. La korto estas de tri flankoj fermita per konstruaĵoj pli frue mastrumaj, hodiaŭ eluzataj ĉefe por kulturaj celoj (Orientbohemia bildgalerio kaj muzeo).

   La ĉefkonstruaĵo estas duetaĝa, la pordego, kiun ni trairos, estas grandioza verko de renesanca skulptarto el la unua duono de la 16-a jarcento. La ponteto, gvidanta trans la fosaĵon, havas ŝtonan balustradon, ornamitan per ĉasscenoj.

   La kastela teretaĝo konservis plejparte sian originan gotikan karakteron. La etaĝoj estas verko renesanca, parte difektita per baroka rekonstruo. Barokstila estas ankaŭ bela salono en teretaĝa alkonstruaĵo el la unua duono de la 18-a jarcento.

   Por unika kaj en konstruhistorio de niaj urboj unusola tekniko de Pardubice, kaj pro multaj konservitaj monumentoj fariĝis Pardubice unu el urbaj monument-rezervejoj.

   Nun ni revenu al Verda pordego, trairu ĝin kaj jen ni estas sur alia granda placo. Apud pordego staras Komerca banko, plue sonorilejo kun monumento honore al la falintoj de la Unua mondmilito kaj preĝejo de sankta Bartolomeo.

   Aliflanke troviĝas Urba ŝparejo kaj Distrikta oficejo, kie dum la dua mondmilito estis la sidejo de timiga gestapo.

   En la suda parto de la placo troviĝas urba teatro, kies aktoroj estas eminentaj kaj multaj jam fariĝis membroj de Nacia teatro en Prago.

   Vid-al-vide la preĝejon troviĝas domo de estinta urbindustria muzeo, kiu nun servas kiel industria mezlernejo de nutraĵteknologio.

   Norda flanko de la placo estas malfermita en Tyrŝ-parkon kun rigardo al la kastelo. Statuaro, kiu fermas  la placon norde, estas monumento pri liberigo de nia patrujo de rusa armeo.

   De Verda pordego iras rekta ĉefstrato, kie estas koncentritaj vendejoj, bankoj, poŝtoficejo ktp., tra ĉefa krucvojo norden al urbo Hradec Králové kaj suden al urbo Ĥrudim, rekte ĝis la stacidomo.

   Kvankam Pardubice kuŝas meze de vasta terkultura regiono, la urbo estas grava industria centro. Ampleksan kemian industrion ĝi havas en sia proksima ĉirkaŭaĵo. Sekve de la koncentriĝo de kemia produktado estas lokigitaj en la urbo kemia-teknologia altlernejo, kiu en la lasta tempo ŝanĝiĝis al universitato kun kelkaj fakultatoj.

   Granda alfluo de laboristoj en kemian industrion kunportis ampleksan loĝej-konstruadon en 6-7 kvartaloj, dum la lastaj 30 jaroj la nombro de la loĝantaro preskaŭ duobliĝis.

   Krom kemiaj entreprenoj estas ĉi tie uzinoj elektroteknikaj, maŝinkonstruaj, nutraĵaj kaj teksmaŝinaj kaj multaj konstruaj firmaoj. Antaŭ nelonge komenciĝis civila flugtrafiko sur la armea aviadejo en la urbo.

La klerecon de junularo

certigas 17 bazlernejoj, 6 fakaj mezlernejoj, 3 gimnazioj (unu sporta), 6 institutoj por estontaj metiistoj. Ankaŭ por mense handikapitaj kaj korpe handikapitaj infanoj ekzistas en la urbo kaj ĝia ĉirkaŭaĵo edukejoj, kiuj zorgas pri tiuj ĉi infanoj.

   Nur en la urbo estas 26 infanĝardenoj, pri la libera tempo zorgas du Domoj de infanoj kaj junularo. Por talentaj infanoj estas ĉi tie bazaj artlernejoj kaj muzikkonservatorio, kiu havas proprajn orkestrojn.

   Kamera filharmonia orkestro ofte vojaĝas eksterlanden, sukcesojn havas danc- kaj kant-ĥoroj infanaj, klasikaj kaj folkloraj.

Sporto en Pardubice

   havas longan tradicion. Antaŭ la unua mondmilito (1910) faris sian unuan flugon el Pardubice ĝis Prago loĝanto de Pardubice inĝeniero Jan Kaŝpar.

   De la mezo de la antaŭpasinta jarcento estis ĉi tie aranĝitaj parforsaj ĉaspeladoj, kiuj donis bazon por populara ĉevalvetkurado Granda pardubica steeplechase, kiun oni aranĝas ĉiujare. Same mondfama estas ĉiujara konkurso de motorcikloj (spidveo) Zlatá p°ilba (Ora kasko). Atletika sporto solenis en la jaro 2001 sian 95jariĝon. Pardubice edukis jam multajn mondfamajn hokeistojn.

   Respublika ĉampion-konkurso en tenis-sporto de junioroj estas ĉiujare aranĝata ankaŭ en la urbo Pardubice.

Pardubice hodiaŭ kaj morgaŭ

   La urbo, kiu hodiaŭ havas preskaŭ 100 mil loĝantojn, senĉese kreskas en ĉiuj sferoj. Oni multe rekonstruas malnovajn objektojn de historia signifo kiel krematorion, teatron, trairejon, vintrajn stadionon kaj banejon, iaman hotelon Grand, konstruitan laŭ projekto de fama arkitekto Goĉár, kiu projektis en Pardubice multajn monument-objektojn. Hotelo Grand estis rekonstruita je granda foirejo.

   Loĝkvartaloj estas kompletigitaj per ekipaĵoj de tutloĝdomara karaktero. En la plej granda loĝkvartalo Polabiny, kiu havas 5 partojn, konstruigis Frata eklezio Korporacian domon Arkeo, kiu memorigas biblian arkeon de Noa. La ĉefsalono entenas proksimume 400 sidlokojn, en unu parto estas preĝejo.

   Vid-al-vide hotelon Ora ezoko estas granda komplekso de konstruaĵoj, kie estas katastrejo kaj pluaj oficejoj. Krom multaj bankoj oni konstruis novan financan oficejon kaj administrejon de sociala sekurigo.

   Inter la stacidomo kaj fabriko Paramo (rafinerio de mineralaj oleoj) troviĝas eksternivela krucvojo alligita al vasta ŝoseo en la direkto norden al Hradec Králové kaj suden al Ĥrudim. Pardubice klopodas finkonstruigi la trafiksistemon ĉirkaŭ kaj ene de la urbo. Tra la urbo iras la ĉefa fervojlinio, kiun iom post iom oni modernigas por veturado de superrapidaj trajnoj de TGV-tipo.

   Antaŭ nelonge estis realigita navigad-ebligo de lasta 12 kilometra parto de la rivero Labe kaj konstruado de fina riverhaveno en Pardubice. En la plej proksima tempo estas realigota la alligo de Pardubice al aŭtostrada reto.

   En Pardubice situas kelkaj parkoj, kiuj estas iom post iom plibonigataj. En parko de Legianoj estis denove instalita la statuo de la unua prezidento T. G. Masaryk laŭ la origina projekto de skulptisto Ŝpaniel.

 

Esperanto - movado

en Pardubice havas riĉan historion. Jam du jarojn post kiam d-ro L. L. Zamenhof donis al la mondo internacian lingvon ĝi komenciĝis. Tiam estis en Pardubice en la jaro 1890 presita „La unua lernolibro de Esperanto por Ĉeĥoj“ de F. V. Lorenz.

   Jam antaŭ la unua mondmilito ĉi tie vivis, agis kaj verkis doktoro Stanislav Schulhof, kiu apartenis  al la unuaj pioniroj - poetoj de Esperanto en nia lando.

   La kluba agado komenciĝis jam antaŭ la unua mondmilito. La unua klubo de esperantistoj estis en Pardubice fondita en 1909.  Post multaj jaroj nia Esperanto klubo denove portas nomon de la doktoro Schulhof, kiu ripozas en juda tombejo en Pardubice kaj lokaj esperantistoj ne forgesas vizitadi lian tombon.  La klubanoj kompilis broŝuron pri lia vivo kaj verko kaj eldonis ĝin proprakoste. 

   El la agado de E-klubo en Pardubice restas en memoro de multaj esperantistoj ok renkontiĝoj de pacdefendantoj en la jaroj 1979 - 1987 kun la ĉeesto sume de 2750 personoj inkluzive 426 eksterlandanoj. En la lastaj jaroj la klubo organizas t. n. Esperanto-tagojn, kiujn kutime ĉeestas  eĉ 80 esperantistoj.

   La klubo apartenas al la plej viglaj kluboj de Ĉeĥa respubliko. Dum la lastaj jaroj kontribuas al tio ankaŭ signifoplena kunlaboro kun Asocio de Esperantistoj -handikapuloj (AEH), kiu en la jaro 1995 translokiĝis el Slaný al Pardubice. En Pardubice havas nuntempe sidejon ankaŭ Internacia Klubo de Esperantistoj - handikapuloj kaj redakcio de monata gazeto de esperantistoj-handikapuloj „Informilo“ kaj suplemento „Antaŭen“. La organizo havas tutŝtatan kaj internacian karakteron.

   La nomitaj organizoj aranĝas renkontojn, seminariojn, kongresojn de handikapitaj esperantistoj kaj helpantoj en diversaj lokoj, eldonadas kompendiojn, informbroŝurojn, bildvortarojn k. s. por la gekursanoj kaj entute por esperantistaro. Ili kunlaboras vigle kun E-kluboj kaj kun unuopaj esperantistoj, kiuj interesiĝas pri la celkonscia esperantista agado.

-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=-=

Ĉi tiuj paĝoj estis transkribitaj el la broŝuro pri Pardubice, kiu estis eldonita okaze de la 86-a Universala kongreso de UEA en Zagrebo 2001, dank´ al financa subteno de Magistrato de Pardubice.

La broŝuron kompilis: Jarmila Rýznarová kun kolektivo
elektronike preparis: L. Srbová + M. Filip
reviziis:Jaroslav Mráz
eldonis:Esperanto-klubo de d-ro Schulhof kun Asocio de Esperantistoj-handikapuloj Pardubice, Na Okrouhlíku 953/21 en julio 2001 
e-mail: aeh-ikeh@volny.cz