Starto 5-6/2000

 

NEPŘEHLÉDNĚTE

Během konference ve Znojmě a po ní došlo k několika závažným změnám, na které Vás chceme upozornit.

Nový tajemník svazu a nová svazová adresa:

Dosavadní tajemnice Květa Krajíčková odstoupila z funkce, proto byl kooptován jako nový tajemník Pavel Polnický z Poděbrad, který zároveň bude obhospo-dařovat svazové účetnictví, vést přehled členské základny a vyzvedávat svazovou poštu. Proto se jeho adresa stala i adresou svazovou.

ČESKÝ ESPERANTSKÝ SVAZ

c/o Pavel Polnický

Lesní 150/VI

290 01 Poděbrady

tel./fax: 0324/615651,

mail:cea.polnicky@quick.cz

(Zkratka c/o v poštovním styku znamená, že se jedná o korespondenční adresu organizace.)

Svazový účet

Také svazový účet se přesouvá z Prahy do Poděbrad, avšak číslo účtu zůstává nezměněno:

3330-021/0100, Komerční banka Poděbrady

Hlavní delegát UEA

Hlavním delegátem UEA pro naši republiku je členka výboru Lucie Karešová, jejiž adresu najdete v záhlaví Starta mezi členy výboru.

Internetové adresy

S mnoha funkcionáři svazu lze komuni-kovat také již elektronickou poštou:

Předsedkyně Věra Podhradská:

podhradska@volny.cz

Tajemník Pavel Polnický:

cea.polnicky@quick.cz

Místopředseda Petr Chrdle:

chrdle@kava-pech.cz

Místopředseda Jan Řepa:

repasyn@iol.cz

Vedoucí Libroserva Zdeněk Pluhař:

m.pluharova@worldonline.cz

Zprostředkovatel předplatného časo-pisů Vladislav Hasala:

vlada_hasala@iol.cz

Vedoucí písemných kurzů a pedago-gické sekce Jana Melichárková:

melicharkova@quick.cz

Redaktor Starta Miroslav Malovec:

starto@clavis.cz

Starto v roce 2001

Vzhledem ke zvýšeným poštovním po-platkům budou od příštího roku vycházet jen 4 čísla, ale s větším počtem stran, takže celkový počet stran za celý rok bude stejný jako dosud.

Konference na rok 2001

S 8. Konferencí ČES počítáme na podzim roku 2001, ale zatím nemáme místo. Žádáme ty kluby, u nichž by byly vhodné podmínky, aby tajemníku nebo před-sedkyni svazu zaslali své nabídky.

Ni konferencis en Znojmo

En mezlernejo de Znojmo efektivig^is la 7-a konferenco de C^EA (13/15 okt. 2000) kun 86 reprezentantoj de E-kluboj. Antau^ la konferenco venis tri redaktoroj de gazetoj kaj televido por gazetara konfe-renco. La konferencanoj vidis video-filmon pri UK en Tel-Avivo kaj plantis Esperanto-arbon en g^ardeno de Domo de Infanaro kaj Junularo, kies direktorino salutis la konferencon, same kiel la vicurbestro.. En la urba arkivo kaj en la lernejo estis instalitaj ekspozicietoj pri Esperanto, kie tie restos ankau^ post la konferenco.

La konferenco pritraktis la faritan laboron dum la lasta jaro kaj planojn por la venonta jaro (maja IFEF-kongreso en Tábor, jubilea E-tendaro en Lančov k.s.). Okaze de la konferenco aperis nova bildkarto pri Znojmo kun tekstoj en Esperanto, alia E-bildkarto pri 100 jaroj de Esperanto en Brno festota en majo 2001. mm

Organizaj s^ang^oj

Certe vi rimarkis, ke en nia asocio okazis kelkaj organizaj s^ang^oj..

Nova kontisto kaj sekretario. De la 1-a de oktobro la asocio havas novan kontiston, nome Pavel Polnický, kiu ankau^ trans-prenis membraran agendon. S-anino Květa Krajíčková rezignis je sekretario kaj restis kiel komitatanino. La 18-an de novembro dum komitata kunsido s^i rezignis ankau^ je funkcio de komitat-anino. Lau^ nia Statuto estis kooptita kiel komitatano s-ano Pavel Polnický, kiu estis komisiita esti sekretario.

Nova banko-konto. Samtempe ni s^ang^is banko-konton - anstatau^ Praha 2 - Poděbrady. La numero mem sen s^ang^o.

Novaj asociaj adreso kaj ret-adreso. La adreso kaj ret-adreso de la nova sekretario farig^is ankau^ asociaj. Mi petas, uzu ilin, por ke Viaj postuloj, proponoj, rimarkoj k.s. estu frue solvitaj. Denove mi atent-igas, ke Vi povas turni Vin al tiu komitat-ano, kiu por certaj aferoj res-pondas (vidu pag^on 2). La asocio havas nenian oficejon, c^iu komitatano oficas hejme, libervole, sed tre volonte.

Korespondaj kursoj. La alig^ojn akceptas la prezidantino de la pedagogia sekcio Jana Melichárková.

Starto. Plua s^ang^o estos eldonado de STARTO. C^ar de jaro 2001 denove altig^as la pos^taj prezoj, kaj ni ne volas altigi prezojn de STARTO, komitato decidis, ke ni eldonos STARTOn 4-foje en jaro, sed sumo de pag^oj estos la sama.

Venonta konferenco. Kiel Vi scias, lasta konferenco okazis en Znojmo. Sed pri venonta konferenco ne estas ankorau^ decidite. La komitato petas tiujn niajn Esperanto-klubojn, en kies urboj estus oportunaj kondic^oj por organizi konfe-rencon, bonvolu alig^i au^ c^e sekretario au^ c^e prezidantino. Ni denove kalkulas, ke konferenco okazos oktobre au^ novembre 2001.

La tuta komitato dankas al c^iuj, kiuj kontribuis por disvastigi ideon de Esperanto, kaj deziras al ili por la nova milenio multajn sukcesojn en la laboro kaj persona vivo.

Věra PodhradskáIsraelaj Impresoj

Kiam ni konstatis, ke neniu en nia lando organizas komunan vojag^on al Universala Kongreso de Esperanto en israela Tel-Avivo, ni decidig^is partopreni la kongreson pere de E-turisma agentejo Penelopa el Varsovio. G^i ofertis kvalitan programon, celitan c^efe al funda ekkono de la kongreslando dum preskau^ du- semajna vojag^o tra Israelo.

Estas vero, ke c^ifoje estis la kongreso iomete ”en la fono”, sed ni finfine konsentis kaj preferis tion, c^ar estis por ni pli grave kaj interese ekkoni t.n. Sanktan Landon, precipe en Jubilea Jaro 2000.

Trajne atingitan Varsovion ni iomete trarigardis kun nia pola esperantista amiko. Nokte nia E-grupo kune forflugis al Tel-Avivo. Tie atendis nin tre sperta kaj kompetenta loka c^ic^erono kaj klimatizita mikrobuso, kiu englutis nian nur 12-kapan E-karavanon.

Dum nia vojag^o ni busc^are travojag^is relative malgrandan Israelon kaj ni vizitis plejparton da vidindaj^oj, memorindaj^oj kaj naturbelaj^oj, videblaj en la lando, kiuj estas superbaj g^enerale kaj valoraj precipe por kristanoj, sed ankau^ por aliaj religianoj. Nia vojag^o inkluzivis multe da lokoj fame konataj el Biblio; ni vizitis eble mil plejdiversajn preg^ejojn, bazilikojn, katedralojn au^ moskeojn.

Ni tranoktadis en kelkaj urboj c^iam en plurstelaj, perfekte ekipitaj hoteloj kun certigitaj maten- kaj vespermang^oj. Mang^aj^oj mem estis c^ie je alta nivelo, senriproc^aj kaj pri ilia bunteco, kvalito kaj kvanto estus eble paroli sufic^e longtempe!

Pro granda varmeco estas en Israelo eble c^iuj vendejoj, hoteloj, publikaj spacoj, ec^ transportiloj efike klimatizitaj. Komercistoj scipovas oferti kaj vendi siajn varojn, sed por meznivela nialandano estas tie multekoste.

Estas neeble nomi kaj memori c^iujn vizititajn lokojn dum nia preskau^ 2500 km longa vojag^o tra Israelo, nur iujn.

De flughaveno Ben Gurion c^e Tel-Avivo ni vojag^is norden tra romia ”Via Maris”, kunliginta tiaman Egiption kun Asirio, al Netanio, kie ni vizitis fabrikejon de diamantaj juveloj, plue ni direktig^is al Cesareo, c^emara havenurbo kaj iama c^efurbo de romia provinco Palestino, konstruita de Herodo la Granda. Vizito de romia amfiteatro, akvodukto kaj kruckavalira fortikaj^o impresis nin. Ni dau^rigis al Hajfo, kiu estas industria centro, trovig^anta c^e monto Karmel (Vitejo de la Sinjoro), por vidi unikan panoramon de la urbo kun haveno, memorindaj^ojn kaj por viziti unu el dominaj^oj de Hajfo - religian templon de Bahaa Monda Centro kun g^iaj nepriskribeble belegaj pendantaj g^ardenoj.

Veturante norden ni atingis antikvan urbon Akko, menciitan jam en Malnova Testamento. G^i atingis sian apogeon dum periodo de kruckavaliroj kaj estis iama c^efurbo de la regno. La urbo estas c^irkau^ita de antikvaj fortikaj^oj kun remparo Al-Jasara kun moskeo de la sama nomo. En jaro 1799 la urbon sieg^is Napoleono sensukcese.

 

Tra Nazareto ni atingis urbon Tibe-riado apud Galilea Lago, kie ni estis log^igitaj kaj entreprenadis ekskursojn en c^irkau^aj^on. Ni boatis tra Galilea Lago kaj iris post spuroj de Jesuo Kristo al Kaper-naumo, centro de lia agado en Galileo, vizitis restaj^ojn de antikva sinagogo el periodo de la Dua Templo kaj domon de Sankta Petro.

Ni dau^rigis al Tabgha, loko, kie Jesuo mirakle satigis 5 mil homojn per kvin panoj kaj du fis^oj, tie ni vizitis bazilikon Plimultigo de Pano kaj Fis^oj, preg^ejon de Unuarangeco de Sankta Petro, monton kaj preg^ejon Beateco (okangula preg^ejo simbolanta ok beatecojn el Prediko sur la Monto). Norde de Galilea Lago trovig^as Golana Altebenaj^o, strategie valora teritorio por Israelo.

Kiam nia leteramiko el Israelo eksciis, ke ni vizitos Universalan Kongreson en Tel-Avivo, li invitis nin al sia hejmo, proksime de Hajfo. C^ar nia programo estis plenigita per treege interesaj ekskur-soj, vizitis nin finfine li mem kun sia edzino kaj filino en nia hotelo Astoria en Tiberiado. Estis tio nia unua persona renkontig^o, dum kiu ni pli ekkonis nin kaj pli amikig^is. Ni interbabilis eble kvar horojn. Kiam li au^dis, kiom da lokoj ni jam vizitis (kaj kiom ankorau^ vizitos), li diris, ke li mem c^iujn lokojn ne vidis, kvankam li vivas tie pli ol 25 jarojn!

Plua vizitita loko estis Yardenit, loko de baptaj ceremonioj en la rivero Jordano kaj Nazareto, hejmo de Maria, Jozefo kaj Jesuo, kie trovig^as baziliko de Anun-ciacio, preg^ejoj de Sankta Jozefo kaj Sankta Gabrielo. En ne malproksima vilag^o Rana, kie Jesuo dum edzig^festo faris vinon el akvo, estas bela preg^ejo de Miraklo.

Direkte al Tel-Avivo ni vizitis monton Tabor kun vere monumenta Baziliko de Transformig^o de Kristo. Suprenkondu-kanta s^oseo tiel serpentumas, ke ne estis eble atingi pinton ec^ per nia buseto. Tial ni devis uzi du pli grandajn personajn taksiojn. De sur la montosupro aperis antau^ ni neforgesebla panoramo.

Kongresurbo Tel-Avivo estas tiea plej moderna urbego, centro de komerco, kulturo kaj distro, vivanta vere senpau^ze. Malnova Jafo estas g^ia ununura antikva kvartalo, funkcianta kiel havenurbo jam antau^ 4 mil jaroj. Nia hotelo estis relative proksime de kongresejo, kiu estis lokigita en granda hotelo Dan Panorama.

Ni kongresumis nur dum du-tri tagoj kaj ni renkontis iujn amikojn au^ konatojn, ekkonis la novajn, inters^ang^is kaj ac^etis esperantaj^ojn. C^i-jare vizitis la kongreson nur 1202 kongresanoj el 57 landoj. S^aj-nas, ke pluraj interesitoj rezignis pri partopreno de la kongreso pro timo el eventualaj maltrankviloj interetnaj, sed superflue, c^ar regis c^ie paco kaj trankvilo, kiel promesis organizintoj.

Lau^ nia opinio estis la kongreso bone organizita iomete ”hejmeca”, kiu g^enerale plac^is. Iun mankon tamen g^i havis - specialan kongresan pos^tstampon ne estis eble ricevi dum la tuta kongresa semajno (kiel kutime), sed nur g^is j^au^do, do nur dum unuaj tri tagoj, poste ne. Lau^dire pro postulo de loka pos^tofico.

La Tel-Avivon ni ekkonis perbuse kaj perpiede, ni banis nin en Mediteranea Maro dumtage, sed ec^ nokte, ja nia hotelo Imperial trovig^is preskau^ c^e strando.

Dum nia plua ekskurso ni vizitis Latrunon, trapistan monah^ejon, kie oni produktas (kaj vendas) altkvalitajn vinojn, likvorojn kaj olivoleon, Bejt Jamal, kie trovig^as tombo de Sankta Stefano, la unua diakono kaj martiro, Emaus kun antikvaj elfosaj^oj, Novan Jerusalemon, kie ni estis enlog^igitaj dum kelke da tagoj. Ni funde traveturis, trairis la grandiozan urbon Jerusalemon kun g^iaj memorindaj^oj kaj ankau^ vizitis plurajn interesajn lokojn en c^irkau^aj^o per nia klimatizita mikrobuso.

Ni vizitis faman urbeton Betlehemon (trovig^antan preskau^ apud Jerusalemo), kie tronas historie kaj religie valora Baziliko de Naskig^o, kies parto estas Groto de Naskig^o, enhavanta altarojn de Krista naskig^o, Kripo kaj Sag^uloj. Per reto de subteraj koridoroj eblas atingi preg^ejon de Sankta Katarino, kiu estas fama interalie. per c^iujaraj solenaj rom-katolikaj noktomezaj mesoj, transsendata pere de satelito al la tuta mondo. Meze de apuda monah^ejo trovig^as kolono kun statuo de Sankta Jeronimo, klerulo, kiu lau^ tradicio dum siaj lastaj 35 jaroj en iu el tieaj grotoj tradukadis al latina lingvo la Biblion, t.n. Vulgaton.

En Jerusalemo ni veturis rekte al Monto Oliva, de kiu aperis antau^ ni unika panoramo de la Malnova Urbo, c^irkau^ita de antikvaj muregoj kun 7 famaj pordegoj kun Templo-Monto. Moskeoj Omara kaj El-Aksa estas la tria plej sankta loko por islamanoj (post Mekko kaj Medino). Monumenta konstruaj^o kun ora kupolo - moskeo de Omar (ankau^ Roka Templo) estas vera dominaj^o de la urbo, trovig^anta sur biblia monto Moriah. Belega kaj efikema estas elrigardo de ne granda, sed bela franciskana preg^ejo Dominus Flevit.

Okcidente, sub Roka Templo, staras t.n. Murego de Lamentoj, la lasta relikvo de la Dua Templo, detruita de romianoj. G^i estas la plej sankta loko por judoj. Tuj apud la Murego estas grota biblioteko de judaj sanktaj libroj.

Inter Oliva Monto kaj Malnova Urbo trovig^as valo kun rivereto Cedron, preskau^ senarba, havanta montetan karakteron, kun pluraj kriptoj. Preg^ejo de Sankta Petro aspektas moderne. Vers^ajne g^i trovig^as sur loko de iama domo de c^efpastro Kajafas.

En 15-a jc., kiam muzulmanoj regis monton Cion, estis tiama preg^ejo transformita al moskeo, kien dum 5 jarcentoj ne estis al kristanoj permesita aliro. Pri tiu loko, sankta por kristanoj, oni supozas, ke g^i estas la loko, kie Jesuo kaj liaj disc^iploj mang^is t.n. Lastan Vespermang^on. Plua menciinda loko de la monto Cion estas Tombo de Reg^o Davido.

Vizitinte preg^ejon Patro Nia, kie Jesuo instruis al siaj disc^iploj la preg^on ”Patro nia” kaj au^guris la detruon de Jerusale-mo, ni trovis esperantlingvan tabul(eg)on kun la fama preg^o. C^irkau^e estas aliaj tabuloj diverslingvaj (ankau^ c^eh^a). Rande de Jerusalemo, en vilag^eto Ejn Kerem - naskig^loko de Johano Baptisto - trovig^as preg^ejo de la sama nomo, en kies korto ankau^ estas E-lingva tabulo kun preg^o (Benedictus, Benita).

Idilia estas Getsemana g^ardeno, g^is nun plena de praag^aj olivarboj, kiuj eble estis atestantoj de lasta nokto de Jesuo antau^ lia arestigo. Nun en g^i trovig^as Baziliko de Agonio au^ ankau^ nomata Baziliko de C^iuj Nacioj en eleganta klasicisma stilo, simbolanta kontribuaj^ojn de multaj nacioj por g^ia konstruo.

Baziliko Forpaso de Virgulino Maria (Endormig^o) estas ankau^ konata kiel C^ielpreno de Virgulino Maria. En suba roka kripto trovig^as restaj^oj de gepatroj de Maria kaj ankau^ de s^ia edzo Jozefo. G^iaj internaj^oj kaj ekipo estas tre ric^aj kaj belaj.

Proksime estas Groto Getsemana, en kiu oni arestis Jesuon post perfido de Judaso. G^i enhavas tri altarojn kun surmuraj pentraj^oj. Fortega kaj impona fortikaj^o de citadelo estas finita per pinaklo, turoj kaj minareto, malg^uste nomigita Turo de Davido. Dum nia restado estis en la tuta g^ia spaco arang^ita belega ekspozicio de artvitraj^oj, nokte iluminita.

Ni promenis tra rekonstruita malnova juda kvartalo, kies pitoreskaj stratetoj estis plenaj de lokaj komercistoj pluretnaj kun abundo de plejdiversaj varoj kaj artaj^oj. En bazaroj estas ac^etebla preskau^ c^io kaj c^ie torentas turistoj.

Oni ec^ ne konscius, ke en la lavango de la varoj en la stratetoj trovig^as unuaj 9 haltigoj de la Vojo de Doloroj (Via Dolorosa), kiun mortkondamnita Jesuo lau^iris ekde Fortikaj^o Antonia g^is Golgo-to, portante pezan krucon. La haltigoj, komencig^antaj apud Templo de Vipado, estas signitaj jen per surskribo au reliefo, jen per kapelo. Lastaj kvin haltigoj nun trovig^as sub impona ampleksa templo-komplekso Preg^ejo de Dia Sepultejo (au^ Baziliko de Sankta Tombo), kie estis Jesuo entombigita - eble la plejsankta loko por kristanoj. La centron de la baziliko kun granda kupolo oni lau^ kristana tradicio opinias ”Umbiliko de la mondo”. En la komplekso estas kelke da kapeloj (ekz. de Sankta Heleno, Adamo, Ang^elo, Kopta, Franciskana), altaroj de Krucumado, Najloj de la Kruco, Stabat Mater, Sankta Arestejo, ec^ tombo de Jozefo el Arimatio.

El multaj preg^ejoj en Jerusalemo estas menciindaj ekz. rusa katedralo de Sankta Triunuo kun verdaj kupoloj au^ templo de Sankta Maria Magdaleno, trovig^anta en deklivo de Olivmonto. G^i estas tipe ”Moskva”, kun 7 oraj cepoformaj kupoloj, plue preg^ejo de Sankta Marko kaj katedralo de Sankta Jakobo.

Krom veturo al Israela Parlamento (Kneset) ni vizitis Jed Vas^em, la faman memorigejon, dedic^itan al ses milionoj da judoj, pereigitaj en la Holokau^sto (Genocido) dum la dua mondmilito.

 

Dum nia vizito c^eestis ankau^ kompanio de Israela armeo sub ina komando (estas konate, ke en Israelo estas trijara deviga militservo, ankau^ por virinoj).

El Jerusalemo dau^ris nia vojag^o tra Judea Dezerto (kie ni vidis k.a. rokan urbeton, trovig^antan en roka profundaj^o) al Jerih^o, plue al Kumrano, kie en la jaro 1947 beduena pas^tisto malkovris hazarde la Skribrulaj^ojn de la Morta Maro. Veturante lau^ kibuco Kalia al Morta Maro, ni atingis nivelon pli ol 400 m sub marnivelo - la plej malaltan lokon sur la Tero.

Ni tranoktis en En-Bokek apud Morta Maro, kie ni banis nin, nag^is kaj konvin-kig^is, ke c^io, kion ni iam legis pri Morta Maro, estas vero. C^ar en tiu c^i regiono estas c^iam pli varme ol aliloke je 5-8°C, estas eble diri (nur kun eta troigo), ke la temperaturo de la akvo preskau^ kau^zis nian brogvundig^on. Ankau^ akvo de granda hotela bazeno ne tro refres^igis nin, ec^ nokte. Sed restado en efike klimatizita hotelo kun c^iuj g^iaj ekipaj^oj estis pli ol agrabla.

Ni ankau^ vizitis grandan tiean fabrikejon, kie oni produktas diversajn kosmetikajn varojn de fama marko Ahava. El Morta Maro oni kondukas kanalon al fabrikejo, kiu prilaboras c^. 38% da mineraloj enhavataj en la akvo, kiu post eluzo estas kondukita revenen.

Veturante lau^ marbordo ni atingis fortikaj^on Masada, kiu trovig^as sur nesurgrimpebla monto kun krutaj deklivoj. Masada estas la lasta juda bastiono, kiu kontrau^staris la romianojn post la detruo de la Dua Templo kaj Jerusalemo (jaro 70 p.K.). La romianoj post longa sieg^o sukcesis surgrimpi kaj konkeri la fortikaj^on nur dank´ al genia ideo konstrui ramplon el tero g^is la supro. Tiam okazis unu el la plej dramaj epizo-doj en la juda historio, kiam 960 sieg^itoj decidis mortigi sin anstatau^ sklavig^i. Masada estas simbolo de nacia heroeco de judoj.

Ni supreniris la monton per telfero, vizitis la fortikaj^on kun g^iaj antikvaj (rest)konstruaj^oj. Supre aperis antau^ ni impona panoramo - antau^ ni Morta Maro kun montaro de apuda Jordanio en la fono, malantau^ pitoreskaj diversformaj montoj kaj valoj.

Nia vojag^o direktig^is suden tra Negeva Dezerto en ampleksan nacian parkon Timna, kie elstaras el dezerto majesta belega montaro. Ni povis admiri fanta-ziajn diversformajn rokojn kaj montojn (ekz. boletforman), nokte ec^ lumigitajn. Por detale trarigardi la nacian parkon estus necesaj eble kelkaj tagoj, tiel ni povis viziti nur c^efajn naturbelaj^ojn. Ec^ en tiu c^i dezerta loko ni renkontis samlandanon, kiu laboris en oazo (dum nia restado en Israelo ni renkontis tri samlandanojn, kompreneble krom la UK).

Poste ni atingis la plejsudan parton de la lando - urbon Ejlat c^e Rug^a Maro, turisman centron, trovig^antan tuj apud limoj de Egiptio (Sinaj) kaj Jordanio (c^e urbo Akaba). En Ejlat estas multe da plurstelaj hoteloj perfekte ekipitaj kaj hotelo Dortel Sol ig^is dum tri tagoj nia hejmo

Ni jen banis nin en la Rug^a Maro au^ en hotela baseno, jen ekkonadis la urbon. Interesitoj vizitis faman delfenarion por vidi nekredeble belegan kaj buntan vivon de la submara mondo.

Al Tel-Avivo ni revenis per alia buso tra Negeva Dezerto, travojag^inte la plej grandan krateron de la mondo (diametre c^. 35 km) kun c^eranda observatorio.

La organizantoj preparis por ni surpri-zon - viziton de nomadaj beduenoj en dezerto. Post bonvenigaj salutoj ni ku-s^ig^is sur tapis^ojn kaj kapkusenojn, loki-gitajn sursable sub tendego kun agrabla aerumado. Beduenoj rakontis pri sia mal-facila vivo, kantis ludante nekonatan kordan instrumenton. Refres^igis nin mal-varmega orang^a suko, kafo kaj teo. Ni vespermang^is tipan flanan panon (je diametro almenau^ de tri kvaronoj de metro), tre bongustan s^afaj^on kaj rizon kun diversspecaj legomoj. Ni sukcesis mang^i apenau^ kvaronon. Virinoj admiris broditajn kostumojn, en kiuj ili ec^ fotis sin. En la tendejo ni restis pli ol tri horojn kaj post adiau^o ni forveturis tra urbo Bers^eba al Tel-Avivo.

Forflugante ni admiris lumigitan Tel-Avivon, sed proksimig^ante al Varsovio, jam tagig^is. Post adiau^o kun niaj polaj geamikoj ni trajne atingis Prostějov.

Niajn travivaj^ojn kaj impresojn povas rememorigi ankau^ ricevitaj diplomoj (subskribitaj de pola ministro de turismo kaj urbestro de Jerusalemo), konfirman-taj, ke ni estas rajtigitaj uzi titolon ”Pilgrimanto de Jerusalemo” en la jubilea jaro 2000.

Geedzoj Milan kaj Věra Smělý

Verne kaj Esperanto

Plume de Delcourt-Amoureux (1977, re-presite en 1987) mi legas: "Jules Verne en sia romano Dudek mil mejloj sub la maroj (mi aldonas, ke la franclingva originalo Vingt mille lieues sous les mers aperis en 1871) menciis misteran lingvon, kiun kapitano Nemo uzadis kun siaj sam-sortaj kunuloj. Lau^ informo de l' au^toro: lingvo belsona, harmo-nia, fleksebla."

Per tio c^i, la supre nomitaj au^toroj celas atentigi, ke la problemo de artefarita lin-gvo tre allogis la faman verkiston. Tamen, ili tuj saltas al la lastaj jaroj de Verne, kiam li jam estis aktiva esperantisto.

Sed mi deziras informi la legantaron, ke jam en 1889, kiam aperis c^e la Hetzel-eldonejo lia romano Sans dessus-dessous, t.e. Senkape senkalkane (c^eh^e Zmatek nad zmatek), trovig^as en la 20-a c^apitro jena frazo (tradukita fare de mi): "Inundis ilin (mi kompletigas lau^ la kunteksto: la kanon-klubanojn) tiom da moknomoj, ke eblas ilin reprodukti nek latine, nek esperantlingve (substrekis mi)."

Do, bonvolu konsideri, ke Verne ko-mencis verki la romanon antau^ 1889, t.s. baldau^ post la zamenhofa lernolibro por rusoj (14. 7. 1887)! Tiun c^i fakton mi tro-vis eksplicite prezentita en neniu litera-tura fonto, ec^ ne en la plej fres^data plume de Haszpra (l999).

Fontoj:

Delcourt, M. - Amoureux, J. (1987): Jules Verne kaj la Internacia Lingvo. - La Brita Espe-rantisto, vol. 83, n-ro 878, p. 300-30l. London. Represita el Revue Française d'Esperanto, nov.-dec., 1977.

Haszpra O. (1999): Jules Verne pri la lingvo Esperanto - hungare: - Scienca Revuo, 3, 35-38. Niederglat.

J. KavkaSimfonio kun Esperanta teksto

Vendrede, la 6-an de oktobro je la 19-a horo, okazis en Olomouc en salono REDUTA koncerto de ”Moravia filhar-monio” kunlabore kun MASTER MUSICIANS COLLECTIVE. Unuan fojon en C^eh^io estis prezentita simfonio n-o 1 kun teksto en Esperanto, kiun verkis komponisto kaj entuziasma esperantisto d-ro David GAINES (nask. 1961 en Usono). Je afis^oj estis tiu simfonio nomita ESPERANTISTA.

Tio estis instigo por esperantistoj kaj koncerton vizitis pli ol 40 gesamideanoj ne nur el Olomouc, sed el la tuta Mora-vio. Post koncerto okazis interkonatig^o kun s-ano D. Gaines, subskribado de programoj, komuna fotografado kaj vigla diskutado pri lia verkado.Neesperantistaj partoprenantoj de la koncerto miris, kiel glate kaj facile ni diskutas kun li. Multaj el ili demandis, per kiu lingvo ni parolas. Bonege, ke Dr. D. Gaines informis nin per interreto kaj perpos^te pri ebleco au^skulti lian modernan verkon, kie usona kantistino KIMBALL WHEELLER kantis en Esperanto. Vortoj de Dr. Zamenhof, D-ino M. Boulton el Britio, s-ino Penka Papazova el Bulgario kaj de la komponisto mem, elkreis dum la kon-certo misteran atmosferon. Kompakt-disko, kiu inkluzivos la c^efajn verkojn de Dr. D. Gaines, haveblos tutmonde en j. 2001, eldonote de la firmao ”MMC RECORDINGS Verda Stelo Music, kiu eldonas liajn verkojn.

Drkoč

Intervjuo kun David Gaines

1. C^u vi povas diri ion pri vi kaj pri viaj komencoj en muziko?

Mi estas el Usono, kaj naskig^is tie en la s^tato Connecticut proksime de Novjorka Urbo en 1961. Mi farig^is muzikisto nur kiam mi havis 13 jarojn, en la lernejo, sub influo de unu el la muzikinstruistoj.

2. Kiel vi konatig^is kun Esperanto? C^u tio okazis en iu rilato al muziko?

Ne temis pri muziko. Kiam mi estis dekjarulo, mi jam studis la hebrean lingvon kaj komencis studi la hispanan. C^iuj lingvoj interesis min, kaj mi g^uis tian studadon. Iamaniere mi trovis Esperanton. Mi opinias, ke gravas meti E-librojn en lokaj bibliotekoj, por ke aliaj kiel mi povu trovi la internacian lingvon por si mem.

3. Kiamaniere vi kontaktig^is kun Moravia Filharmonio en Olomouc?

La firmao, kiu eldonos mian kompakt-diskon, MMC Recordings el Bostono, havas rilatojn kun tiu orkestro kaj aliaj en orienta Eu^ropo. Do MMC estis la peranto.

4.Kial vi elektis por la unua prezentado de via Simfonio n-ro 1 g^uste Olomouc?

Nu, mi havis elekton, kiam mi planis la aferon kun MMC. Aliaj eblecoj estis la Londona Simfonio en Britio, kaj orkestroj en Varsovio kaj Prago. Tamen, mi havis malmultajn rimedojn por kovri la kostojn.

5. Tekstoj en Esperanto ne estas kuti-maj por tiaj komponaj^oj. Kio gvidis vin al uzo de c^i tiu "stranga" (certe por iuj) lingvo?

Tute ne estis stranga afero por mi. Tiu simfonio estis mia doktorig^a disertacio, kaj kiam mi eniris la Peabody Conser-vatory of Music en Baltimoro en 1992, mi sciis, ke mi volus verki ion rilate al Esperanto.

6. C^u vi povas diri ion pri komponado de la Simfonio kaj pri g^iaj c^efaj ideoj?

Nu, preciza respondo al tiu demando vers^ajne dau^rus kelkajn horojn! Mallonge dirite, unue mi decidis pri la listo de in-strumentoj, pri nekutime granda orkestro kun saksofonoj kaj tenora tubjo, kaj multegaj perkutinstrumentoj.

La dua pas^o estis arigi tau^gajn tekstojn por la voc^o. En 1994 mi vojag^is al Britio kaj Bulgario kaj sukcesplene trovis poemojn (unu de D-ino Marjorie Boul-ton, la fama E-verkistino, kaj unu de relative nekonata bulgarino, Penka Papazova).

7. C^u estis malfacile gajni tiel faman kantistinon kiel Kimball Wheeler por kanti tekstojn en Esperanto?

Ne, c^ar inter s^i kaj la firmao MMC Recordings jam ekzistis kunlaboro. La estro de MMC, William Thomas McKinley, estas mem tre fama usona komponisto kaj engag^is s^in antau^e por kelkaj projektoj. Li rekomendis s^in pro la forta mezosoprana voc^o.

8. Kion vi povus diri pri registrado de la Simfonio antau^ la koncerto?

Nu, la verko estas tre, tre malfacila, kaj en perfekta mondo oni starigus semajnojn da provekzercoj, sed ni havis nur unu tagon! Tamen la Moravia Filharmonia Orkestro estas ege profesia kolektivo de muzi-kistoj, kiuj laboris verve por krei kiel eble plej bonan registron.

9. La koncerto estis por la au^skultantoj senpaga - kiu financis g^in?

Estas tradicio havi senpagan koncerton en Olomouc c^e la fino de registradaj sesioj por MMC.

10. C^u vi sentas ian diferencon en la reciprokaj rilatoj, kiam vi estas post koncerto c^irkau^ita de angle parolantaj favorantoj au^ esperantistoj?

Jes, sendube la esperantistoj estis multe pli entuziasmaj kaj gratulemaj! Mi c^iam estos kortus^ita kaj dankema. Sen ili mi sentus min iom sola (ekster Esperantujo mi estas nekonata en C^eh^io). Sed estas c^iam tiel por nuntempaj komponistoj.

11. C^u vi volas aldoni ion (eble intere-saj^on) pri la koncerto, pri Olomouc au^ pri C^eh^io?

Jam la fakto, ke la koncerto okazis, estas bonega kaj lau^dinda. En Usono, en relative malgranda urbo, tio tute ne eblus. Ankau^ la eblo uzi unu el viaj bonaj orkestroj, kaj vidi la muzikistojn c^e laboro. Mi volas danki s-ron Vít Micka, la dirigenton, pro lia laboro kaj amikeco; S-ron Elliot McKinley de MMC pro lia sperta gvido de la tuta projekto, la spertulojn Radek kaj Aleš, la regis-tristojn, kiuj kreos la finan kompak-tdiskon, kaj c^iujn c^e la Moravia Filharmonio.

Josef VojáčekXIII-an Esperanto-tagon

en Pardubice

partoprenis (sabate la 16-an de septembro 2000) 58 geesperantistoj el multaj lokoj de C^eh^a respubliko. La plej malproksimaj vojag^is por unutaga renkontig^o ec^ el regionoj de 260 km.

En la programo estis vizito de universitata au^lo kaj biblioteko en nova konstruaj^o, kie ni al kelkaj E-libroj donacis pluajn. La gvidantino de la biblioteko informis pri historio de Universitato, kiu j^us festas 50 jarojn de altlernado en Pardubice. Vizito de studsalono de interreto estis tre interesa por tiuj, kiuj g^is nun ne havis eblecon kun interreto konatig^i. En g^i estis trovita pag^o el UEA kongreso en Tel-Avivo kun fotoj de diversnaciaj partoprenintoj, inter ili du niaj membrinoj. La programo dau^rigis en Kultura domo per prezento de folkloraj dancoj de usonaj vakeroj. Pri enmetado de multaj libroj de c^eh^a literaturo en pag^ojn de interreto parolis redaktoro de Starto s-ano M. Malovec. G^i estas formika, sed tre merita laboro. Poste la partoprenantoj au^dis personajn travivaj^ojn el UK Tel-Avivo, el kongreso de EU en belega Oostende, el Baltaj someraj tagoj en Tallin kaj pri vojag^o en Francio. Venonta XIV-E-tago okazos nur en la jaro 2003.

JARY

Malgrau^ la superstic^o ...

La 13-a Kultura Festivalo (29.9.-1.10.2000) en Ústí nad Labem tre sukcesis. Kiel tradicie g^i estis farita omag^e al Jiří Kořínek kaj Tomáš Pumpr (pro iliaj samtempaj naskig^datoj). La jubilantojn oni rememoras precipe per ilia traduk-agado. Kaj same estis c^ijare.

Specimenoj de la tradukitaj poeziaj^oj (versoj, kantoj, melodramoj) akompanis prelegon pri Jiří Karen, poeto forpasinta c^ijare, la noblan kortus^igan koncerton en la Rug^a preg^ejo (honore al c^eh^a patrono - sankta Venceslao), kaj ankau^ la muzik-koncerton vesperan. ”Dolc^an pezon” pro preparo - kaj same pro la sukceso - tenis sur siaj s^ultroj la ”Smyčka-teamo”.

Per doloraj sentoj nin c^agrenigis s-ano Petro Chrdle: en 2 videofilmoj li pre-zentis la vivon kaj la forpason de sia edzino Stanjo Chrdlová, c^efdelegitinode C^EA c^e UEA. Malgrau^ la tragedio, kiu trafis la familion, ni, la ”verda familio”, estu fieraj, ke nia lando donis al la tutmonda E-movado c^i grandulinon (kvankam lau^kreske s^i estis tiel c^arme nealta). Ni vers^u larmojn de la felic^o, ke ni S^in konis kaj ke ni povis g^ui S^ian multfacetan E-agadon. Honoron al vi, kara Stanjo.

M. TurkováPrémia OSIEK - Strážnice 2001

OSIEK každoročne počas Medzinárodnej esperantskej konferencie rozhoduje o finančnej prémii autorom rôznych diel napísaných v esperante alebo prelože-ných z iných jazykov. Návrhy na udele-nie prémie podávajú všetci členovia OSIEK-u pod a vlastného uváženia v období medzi konferenciami. Tieto diela sú potom počas konferencie predsta-vované v pléne a udelení prémie sa potom demokraticky hlasuje, niekedy aj vo viacerých skrutíniach. V prípade ro-vnosti hlasov v poslednom skrutíniu sa rozhoduje pod a Tvarožkovej novely alebo dodatku, ktorý bol prijatý na Medzinárodnej konferencii v Poprade roku 1996, kedy prvý krát nastala ro-vnosť hlasov pri hlasovaní v poslednom skrutíniu.

Od roku 1988, kedy OSIEK organi-zoval prvú Medzinárodnú konferenciu v Metz, boli každoročne ude ované zmie-nené prémie a boli udelené autorom ako Evaldo Pauli (Brazília), Ulrich Lins (Nemecko), Donald Broadribb (Austrá-lia), XIE Yuming (Čína), Trevor Steele (Austrália) atď.

Na rok 2001, kedy sa bude o finančnej prémii rozhodovať na Medzinárodnej konferencii v Strážnici, sú medzi návrhmi na OSIEK-prémiu navrhnutí následujúci autori - William Auld, Tazio Carlevaro, Eli Urbanová (za román Hetajro dancas), Ulrich Hatto von Hatzfeld, Herald Schnicke, Spomenka Štimec a iní.

Ján G ldrich

Ascendo al Rysy

Vendrede 25.8.2000 venis 12 espe-rantistoj el Pollando, C^eh^io kaj Slovakio (inter ili ankau^ kelkaj infanoj) al Altaj Tatroj por ascendi al Rysy sub gvido de Vlado Surovček. Post tranoktado en tranoktejo Tesla en Liptovský Hrádok la turistoj forveturis al Štrbské pleso kaj mars^is al Rysy. La vetero estis pluvema kaj malagrabla, tial la grupo atingis nur la kabanon sub Rysy, trinkis teon kaj revenis. Apud Popradské pleso ili vizitis simbolan tombon por viktimoj pereintaj en Tatroj kaj dimanc^e E-arbon en Pribilina.

A. Krejčíř, EK Přerov

KORESPONDI DEZIRAS

* Membroj de nia Tangshan-a E-Asocio volas korespondi kun esperantistoj el via lando. Skribu al adreso: TEA, P.O. BOX 3, Tangshan HeBei, 063000 C^inio.

* Pri vojag^o, religioj, fremdaj lingvoj, vegetariismo kaj socia vivo en diversaj landoj deziras korespondi 67-jara T. James Brennan, 23 Kathrose Drive, Willowdate, Ontario, Canada M2J 3P4

* * *

DUKOVANY sponzorovaly

Esperantský tábor v Lančově obdržel od Elektráren Dukovany sponzorský dar 20 tisíc korun.

KAEST 2000: renkontig^o de fakaj aplikantoj de Esperanto

Dum la tagoj 10-a g^is 12-a de novem-bro okazis en Prago Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, kiun arang^is C^eh^a Esperanto-Asocio kiel sian kontribuon al Kampanjo 2000 sub au^spicioj de UEA. G^in partoprenis entute 41 personoj el 11 landoj (BE, BG, BI, CZ, DE, DK, FR, HU, NL, SE, SK).

Traktado okazis en tri sinsekvaj sek-cioj, nome Ekonomio sojle al la tria jarmilo (7 kontribuoj), Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto (10 kontribuoj) kaj Scienco kaj teknikjo g^enerale (4 kontribuoj).

Dimanc^e c^e "ronda tablo" la parto-prenantoj diskutis estonton de KAEST: estis fiksita la venonta dato denove post du jaroj en tradicia tempo, 2002-11-8/10, kaj kiel temo de la unua sekcio estis difinita "Elektronikaj rimedoj", dum la temoj de la dua kaj tria sekcioj restos tradiciaj. La lokaj organizantoj surloke akceptis rekomendon, ke la tradicia arang^o s^ang^u sian nomon al "konferenco" anstatau^ "kolokvo", do KAEST 2002 okazos kiel "Konferenco pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko".

La kolokvon antau^is terminologia se-minario pri fervoja transporto kaj trafiko en Dobřichovice apud Prago sub au^spicio de IFEF. C^eestis g^in nur 8 partoprenantoj de 3 landoj (CZ, DE, DK), tamen g^iaj partoprenantoj esprimis kontenton pri eblo povi profunde sen tempa premo pridiskuti terminarajn problemojn de sia fako kaj deziron ripeti g^in antau^ venonta KAEST. Petro Chrdle

Paroliga kurso

Komence de decembro (1/3.12.2000) venis al Dobřichovice apud Prago trideko da personoj sopirantaj perfektigi sian parolkapablon en Esperanto. En sporta pensiono Sokol ili trovis ne nur tranok-tadon kaj mang^on, sed ankau^ du instru-c^ambrojn por kursanoj pli kaj malpli progresintaj.

La gvidantoj alternis en instruado, la liberaj gvidantoj dume kunsidis en kancelario de KAVA-PECH kaj semina-riis pri instruistaj problemoj, spektis novan usonan videokurson ”Pasporto al la tuta mondo” au^ okupig^is pri ”falsaj amikoj en Esperanto” (absolvi, termino, koncipi k.s.) kaj pri ilia klarigo al la kursanoj. Al la seminario alig^is kelkaj iamaj farintoj de la asocia ekzameno ”pri kapablo instrui Esperanton” kaj usona gasto Brian.

En la kursoj estis trejnataj g^eneralaj temoj kiel familio, urbo, domo, log^ejo, vestado, aperis anekdotoj kaj aliaj metodoj instigantaj la kursanojn paroli.

La vespera amuzo kun ”vozembou^h^o” estis spicita per konkurso, kiel sprite traduki ”me-che-che” (venkis ”g^u-h^o-h^o”), per donacetoj postporde lasitaj de la Sankta Nikolao, kaj per vinbotela gratulo al la surprizita redaktoro de Starto, ke li jam denove estas je unu jaro pli ag^a.

Bonegan mang^on prizorgis kuiristino de Sokol. Dum la tuta programo funkciis ankau^ libroservo kaj provizora bufedo.

La sekva ”paroliga kurso” estas plan-ata por printempo 2001, preciza dato ankorau^ ne estis starigita.

Miroslav Malovec

Strategia Laborplano de UEA

2001-2010

En la novembra numero de la revuo Esperanto de UEA aperis teksto de la proponata laborplano de UEA por la jaroj 2000-2010. Oni lanc^as per tio vastan publikan diskutadon pri tiu teksto, alivorte oni petas, ke vi diru, kion UEA faru kaj kion vi mem faros. Post kritika ekzameno vi povas sendi viajn komentojn al adreso <labor-plano@esperanto.se>. (Se vi ne havas aliron al la reto, do pere de la redaktoro de Starto). Ni prezentas la c^efajn ideojn.

AL LINGVA DEMOKRATIO

estas plano por nova kampanjo, sekvanto de "Kampanjo 2000 por nova lingva ordo" (= 1. Levi la organizan kaj idean nivelon de la Esperanto-movado, 2. Levi la prestig^on de la internacia lingvo, 3. Influi la internacian vivon), kiu plu-validas g^is la definitiva akcepto de la nova plano dum la komitatkunsido en Zagrebo 2001.

Ankau^ la nova kampanjo havas tri agad-kampojn:

1. komprenigo de Esperanto (ekstera informado, interna klerigado pri Espe-ranto kaj pri internacia komunikado);

2. paroligo de Esperanto (de kursoj c^iunivelaj, g^is renkontig^oj kaj kongresoj),

3. utiligo de Esperanto (por interkultura edukado kaj internacia praktika kun-laboro).

La strategiaj prioritatoj estas: profesiig^o, plijunig^o, tutmondig^o.

AL LA TRIA JARMILO

estas konkretiga plano:

KOMPRENIGO DE ESPERANTO

Sur la interna kampo, necesas plifortigi la tradicion de dau^ra klerig^ado pri Espe-ranto, c^u temas pri la lingvo mem, g^ia historio, literaturo, socipolitika signifo au^ terminologia evoluo. Inter la eblaj rime-doj trovig^as librokluboj, studgrupoj, seminarioj, ekzamenoj kaj konkursoj.

Sur la ekstera kampo, necesas celi ne nur al pasiva informado (nur al petantoj), sed plie al aktiva informado, c^u al la publiko g^enerala c^u al pli faka publiko. C^iu organizaj^o pristudu la informkanalojn uzatajn por similaj kulturaj-sociaj--internaciaj agadoj en la koncernaj landoj au^ medioj. Oni nepre ne neglektu la diversajn uzojn de elektonikaj retoj por nacilingva informado. Oni ankau^ utiligu maksimume la eblojn de tradukado por disponigi kvalitajn informojn en kiel eble plej multaj lingvoj.

PAROLIGO DE ESPERANTO

Tio signifas atingi, ke lerniloj kaj lernokazoj - inkluzive de Esperanto-renkontig^oj - estu facile troveblaj kaj allogaj por la celataj homoj.

Necesas koncepti la esperantistig^on kiel dau^ran procezon, kiu ne finig^as per la trapaso de baza kurso. Instruistoj trejnig^u pri komunikiga kaj aktiviga pedagogioj, c^u ekster- c^u en-movade; tiucele la movado evoluigu kapablojn liveri tian trejnadon je profesia nivelo, traktante precipe la specifaj^ojn de Esperanto-instruado.

C^iuj kursgvidantoj dedic^u parton de la kurso al la pretigado de la lernantoj por posta memstara agado; lau^eble oni ankau^ proponu konkretan dau^rigan kurson. En la planado de renkontig^oj kaj kongresoj, la orientigo kaj kontentigo de novuloj estu nepra prioritato. Izolitojn oni kun-ligu telefone kaj retpos^te.

UTILIGO DE ESPERANTO

Tio signifas atingi, ke la celataj homoj trovu ion valoran kaj interesan per sia uzado de la lingvo. Necesas transiri de la nuna situacio al vast-skala utiligo de Esperanto por praktikaj celoj de la homa vivo, kiuj povas esti la plej variaj, de scienca informig^o al komerco. Fakaj asocioj ig^u pli videblaj en landaj kaj internaciaj kongresoj kaj renkontig^oj kaj en Interreto. Estu emfazo je interkulturaj utiligoj kaj je utiligoj proponeblaj kiel eble plej frue al memlernantoj.

PROFESIIG^O

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de i.a. intelektuloj, universitatanoj, scienc-istoj, organizistoj, j^urnalistoj, publicistoj, instruistoj, kaj aliaj. Celindas krome homoj kun fakaj kapabloj en kampoj ekster la propra profesio. Tiuj homoj kutime havas malmulte da tempo, gravas do la asocia apogo.

PLIJUNIG^O

Tio signifas la varbadon kaj aktivigon de gejunuloj. TEJO kaj g^iaj landaj kaj fakaj sekcioj ludas gravegan rolon en la nuntempa Esperanto-kulturo, sed tro ofte ekzistas divido inter ili kaj l

LA TRIJARA PLANO

g^is 2004

KOMPRENIGO DE ESPERANTO

- UEA zorgu pri disvastigo de informiloj pri Esperanto kun g^isdatigitaj informoj kaj donu apartan atenton al la materialoj por informi lingvistojn kaj j^urnalistojn

- UEA starigu au^/kaj aktivigu informan fakon por la ekstera publiko.

- Landaj asocioj starigu kontaktojn kun landaj instancoj, kiuj tenas ligojn kun internaciaj organizaj^oj.

PAROLIGO DE ESPERANTO

- Komputil-retaj kursoj kaj servoj ricevu emfazon; estu premioj kaj financado por aparte bonaj hejmpag^oj kaj enretaj projektoj

- Centroj por instruado de Esperanto kunlaboru kaj ofertu siajn servojn al neesperantistoj

- UEA kaj ILEI starigu novan ekzame-nan branc^on "Instru-kapablo"

- UEA dau^rigu la Kampanjon "Savu Esperantaj^ojn" kun la celo prizorgi kaj savi historie valorajn esperantaj^ojn en bibliotekoj kaj muzeoj.

UTILIGO DE ESPERANTO

-- UEA arang^u agadojn en la regionoj en kiu ekzistas etna/nacia strec^o por pruvi la pac-potencialon de Esperanto.

- La rolo instrua/kuntena/aktiviga de la revuo de UEA estu atentata.

- Ni trovu solvojn por maksimumigi la eblecojn de esperantistoj en la entreprena kampo: por Esperanto per Esperanto.

Pri apliko de Esperanto en scienco kaj teh^niko mi komencis interesig^i en la jaro 1966, kiam en la UK en Budapes^to ekagis "Teknika Ligo", nun jam forgesita. Post longaj jaroj mi konstatas, ke nur sporadaj semoj j^etitaj en la grundon en pasinteco rezistis kontrau^ nefavoraj kondic^oj kaj hodiau^ donas fruktojn. Tamen mi konstatas, ke mian agadon preskau^ c^iam sekvis plimalpli pozitivaj rezultoj, ke eblas sukcese lukti. Nun mia ag^o kaj sociaj cirkonstancoj ne permesas, ke mi faru multon. Tamen ideon mi havas. Kian? Mi nomas g^in Iniciato FATo:

Iniciato por Faka Apliko

kaj Terminologio (FATo)

1. Programa klerigo de junaj adeptoj al science bazita terminologio. Gvidi ilin estas preparita Jan Werner. Celo: Eduki grupon de junaj esperantistoj kompe-tentaj por funkciado en TEC.

2. Esploro de faka leksiko en espe-rantaj vortaroj, precipe difinaj (PIV), cele al malkas^o de semantikaj kaj morfologiaj eraroj. Listigo de suspektaj kazoj kun komentario por estonta terminologia prilaboro. En KAEST 2000 J. Werner la problemon demonstris je la vortoj latiso kaj truso. En Esperanto estas multe da vortoj, kiuj estas fakaj nomoj kaj aspiras farig^i terminoj, sed ties svagaj kaj eraraj difinoj baras tian evoluon.

3. Registrado de nocioj vakantaj en Esperanto. La registro estos dividita al bazaj UDK klasoj resp. subklasoj alfabete lau^ anglaj ekvivalentoj. C^iun nocion sekvos difino, priskribo au^ citaj^o. La kolekto servos por estontaj terminologiaj laboroj.

4. Fondo kaj estrado de inventar-listo de la tuta faka literaturo en Esperanto (memstaraj verkoj, tekstoj en kolektoj, artikoloj en gazetoj). Formo de la biblio-grafiaj notaj^oj sekvos la ISO-normojn kaj bazan dividon lau^ UDK, interne de unuopaj klasoj/subklasoj estos verkoj arang^itaj alfabete lau^ au^toroj.

5. Aktiva subteno de au^toroj. Produktoj originalaj kaj tradukaj estos disponigataj al aktualaj fakaj gazetoj, ev. ofertataj al esperantista forumo c^u interrete c^u kiel kopioj de originalo deponita c^e adminis-tranto.

6. Aperigado de informilo almenau^ unufoje jare (papere kaj Interrete) kun resumo de c^iuj rezultoj akiritaj en la Iniciato FATo.

La ideo Iniciato FATo estas programita vaste, tamen, malgrau^ interdependeco de unuopaj punktoj, c^iu el ili povas starti memstare, esti administrata de unu homo au^ de kolektivo. Pri realeco de la iniciato kiel tuto mi estas skeptika, tamen mi alvokas kunagantojn. C^eh^o Miroslav Ma-lovec estas preta kunlabori en la biblio-grafio (4-a punkto), kiu estas parenca al la registra iniciato realigata en Budapes^to, prezentita en KAEST 2000. Konsciante la modestan realon, mi estos kontenta ec^ pri minimuma resono je tiu c^i teksto, ekzem-ple, se alig^os c^e mia adreso kelkaj junaj esperantistoj por terminologia kunlaboro: Jan Werner, Kroftova 84, CZ 61600 Brno, C^eh^io.

Se iu el la esperantista komunumo sci-os mian programan skizon ric^igi, detaligi kaj samtempe proponos sin por helpi, mi estos g^ojigita.

Brno, 2000-12-01

DISPONIGO DE LA CENTJARA ESPERANTA KULTURO AL LA HOMARO

La Strategian planon de UEA por la jaroj 2000-2010 ni povos realigi tiam, kiam ni klopodos celkonscie disponigi al la homaro c^ion, kio en Esperantujo estis kreita dum g^ia 113-jara historio kaj kion ni ankorau^ kreas kaj kreos. Disponigita kulturo altiros intereson de gejunuloj kaj fakuloj, levos la prestig^on de la movado kaj idean nivelon de esperantistoj mem.

Kaj male: se ni propagandos lingvon, kies kulturaj valoroj restos kas^itaj en asociaj kaj klubaj bibliotekoj kaj privataj libros^rankoj, pri tia lingvo la publiko ne interesig^os, kaj intensigo de propagando kaj informado restos sen efiko.

Sed kiel krei kultur-centron de Espe-ranto, kiu estus atingebla de c^iu homo en c^iuj landoj, urboj kaj vilag^oj? Tian kapablon havas nun sole la interreto, kiu rapide disvastig^as tra la tuta mondo. En la jaro 2010 eble duono de la homaro estos rete interkonektita. La virtuala Es-perantujo en la reto disponas do pri tia atingo-povo, ke neniu alia nia kultur-centro povas kun g^i konkuri.

Tial estas tre domag^e, ke g^i kreskas spontane kaj sovag^e lau^ privataj iniciatoj de unuopuloj. La movado bezonas, ke paralele kun la privataj aktivecoj kresku en la reto ankau^ oficiala Esperantujo lau^plane konstruata de UEA. G^i enhavu:

a) Modelan informilon pri Esperanto kun nacilingvaj variantoj. G^i servus ne nur al hazardaj vizitantoj de TTT-pag^o en la reto, sed ankau^ kiel modelo por paperaj flugfolioj kaj aliaj informiloj, kiujn nun kreas unuopuloj, ofte naive, ec^ frenezete, kaj iam pli damag^as la movadon ol helpas.

b) Modelan kurson de Esperanto kun nacilingvaj variantoj.

c) Modelajn vortarojn (g^eneralajn kaj fakajn), kiuj helpus al vortaristoj krei naciajn variantojn, c^u por papera eldono, c^u nur por elektronika uzo.

d) Bibliotekon de Esperanto-literaturo, beletra, faka kaj gazeta. Mul-taj homoj jam okupig^as pri enkompu-tiligado (skanado) de jam eldonitaj ver-koj, dum la novaj estas kutime komposta-taj per komputilo kaj tial nature ekzistas en elektronika formo (sufic^as nur konser-vi ilin). Ankau^ malnovajn gazetojn oni revivigas komputile. Necesas respekti la au^torajn rajtojn de la verkistoj kaj traduk-istoj, tamen principe granda parto de nia literaturo povos en la jaro 2010 esti alirebla por la tuta homaro, se ni laboro celkonscie.

e) Modernan enciklopedion pri c^io ajn. La homaro bezonas la internacian lingvon c^efe kiel fonton de informoj, kaj se Esperanto restos sola el la modernaj lingvoj, kiu tian enciklopedion g^is nun ne havas, g^i estos kiel internacia lingvo ne fidinda, ja ec^ neuzebla kiel fonto sen akvo. Estus bone komenci per Enciklo-pedio de Esperanto, kompletigi g^in kaj poste dau^rigi per kulturoj de c^iuj nacioj. La tuta esperantistaro povas ja kontribui, por ke nia enciklopedio estu pli bona ol la naciaj. -mm-

 

KONGRESO DE IFEF LA DUAN FOJON EN C^EH^IO

 

La 53-a kongreso de IFEF okazos de la 12-a g^is la 19-a de majo 2001 en Tábor, sub au^spicioj de la g^enerala direktoro de C^eh^aj Fervojoj. Ni nur notu, ke la 43-a kongreso de IFEF trovis kiel sian kongresurbon la moravian urbon Olomouc kaj la tuta arang^o estis tre bone taksata de la partoprenintoj.

La garantianto de la 53-a kongreso estas la kongresa agentejo KAVA-PECH, kiu strebas, ke la partoprenontoj estu minimume tiel kontentaj kiel siatempe en Olomouc kaj ke la kongreso obeu c^iujn tradiciajn postulojn de la IFEF-kongresoj. Tial krom la faka parto de la kongreso B kunsidoj de la IFEF-estraro, Faka Komisiono kaj la vico da fakaj prelegoj estas en la programa listo pluraj kulturaj, turismaj kaj amuzaj programeroj.

Ke la partoprenontoj povu almenau^ supraj^e konatig^i kun la urbo Tábor kaj ties bela c^irkau^aj^o okazos tri duontagaj ekskursoj dum la kongresa semajno, nome promeno tra la urbo Tábor mem, ekskurso al la urbo Bechyně kaj la unua elektrizita fervojo en C^eh^io, oni vizitos la urbon České Budějovice kaj la kastelojn Hluboká nad Vltavou kaj Ohrada. Merkrede, 16.05.2001, estas planitaj kvar tuttagaj ekskursoj: c^ar temas pri la fer-vojista kongreso certe ne mankas la ekskurso lau^ la spuroj de la c^evalfervojo (Bujanov B Kreschbaum B Rybník), la dua interesa ekskurso montros al la vizitontoj la urbojn Český Krumlov, Prachatice kaj vilag^on Holašovice (bienvilag^a baroko), la tria ekskurso celas la urbojn Jindřichův Hradec, Třeboň kaj Telč. Por tiuj, kiuj s^atas piedan turismon estos allonga la kvara tuttaga eksurso tra la pitoreska c^irkau^aj^o de Tábor.

Nepre tradicia kaj neevitebla parto de la IFEF-kongresoj estas la ekumenaj diservoj. Tial ankau^ en Tábor la diservo okazos, nome en la preg^ejo de la C^eh^o-slovaka Husana Eklezio.

El la kulturaj arang^oj ni menciu la kulturan vesperon (kiu prezentos la nacian kulturon) kaj la folkloran vespe-ron.

Kaj ne mankas ankau^ "pura" amuzo B nome balo kaj bankedo.

Ni ankorau^ emfazu, ke povas partopreni ne nur fervojistoj! Se vi volas g^ui bonegan etoson de esperantista kun-venego, nepre alig^u c^e la garantianto!

Speciale rabatita partoprenkotizo por niaj partoprenontoj estas 900,-- Kč kondic^e, ke g^i atingos la konton 555444-051/0100 (KB Praha-Smíchov) plej malfrue la 20-an de januaro 2001.

Alig^ilojn kaj pli precizajn informojn bonvolu peti c^e KAVA-PECH, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice; tel.: 02/991 22 01, fax: 02/991 21 26, e-mail:

IFEF-kongreso@kava-pech.cz, http://www.kava-pech.cz/IFEF-kongreso.

Zdeněk Pluhař

sekretario de LKK

NI KONDOLENCAS

* Klubo ”La Ponto” en Písek adiau^is 13.10.2000 multjaran membron prof. Alois Štembera, iaman kluban prezi-danton kaj instruiston, kiu mortis 8.10. en ag^o de 85 j.

* La 24-an de novembro forpasis prof. Dr. Pravoslav Sádlo en ag^o de 75 jaroj.

- La 13-an de septembro forpasis Anton Zacharias (Slovakio, 1939.01.14. - 2000.09.13), plurlande konata instruisto lau la rekta metodo.

- La 29-an de septembro post grava malsano forpasis Zsuzsanna Barcsay, internacie konata kaj ^satata E-instruisto, organizisto. S^ia entombiga ceremonio okazos la 12-an de oktobro en Buda-pes^to.

- La 5-an de au^gusto 2000 forpasis akademiano el Kanado, Rüdiger Eichholz (nask. 1922), la c^efa au^toro de Bild-vortaro de Esperanto (368 bildoj kun 25 000 objektoj kaj iliaj nomoj)

 

PF 2001

Pozor synové a dcery

nastává konec jedné éry

Kmeti varují zas a zas

Co bude dál to je jen v nás

A poštám se vyhýbejte raději

Na každém kroku číhaj zloději

Také jsem se nevěřícně smával

a stači menší k autobusu nával

U poštovny v Malešicích

šlohnul mi chmaták osm tisíc

Jen jedno přání pro staré i mladé:

Ať vás v příštím roce nikdo neokrade

Čestmír Vidman

Rememore

- La 9-an de novembro ni memorigas 110-an datrevenon de Rudolf Hromada (1890-1964), au^toro de g^is nun tre populara pos^vortaro, eminentan redak-toron de E-gazetoj kaj unu el plej bonaj stilistoj en g^ia historio (Riporto skribita en pendumila mas^o, Sileziaj kantoj k.s.)

- La 6-an de decembro pasis 5 jaroj post la morto de nia karmemora Josef Vondroušek (1904-1995), kiu postlasis vicon da beletraj tradukoj

JUBILANTI

Vzhledem k novému zákonu o ochraně osobnosti, schválenému českým parla-mentem, nemůžeme automaticky zveřej-ňovat jubilanty, jako jsme to dělali dříve.

Omlouváme se, přesto přejeme všem, kteří dosáhli kulatého výročí, hodně zdraví a spokojenosti do dalších let a úspěšné vkročení do třetího tisíciletí.

PF 2001

Atentu, c^iu ula kaj ina karulo,

eraofinon haltos neniu spritulo.

Ag^uloj avertas nun kaj denove,

ke vi estonte fidu nur vin senprove.

Pas^ojn ne gvidu peter pos^toj, boskoj

famig^intaj pro s^telist-embuskoj.

Kun rido senzorga mi riskis multon

kaj envenis antau^busan homtumulton

en Malešice, apud loka pos^tejo ...

Sen ok mil mi gapis kiel bubo el bovpas^tejo

Deziro mia al la juna, olda amikaro;

neniu vin pris^telu en venonta jaro.

Čestmír Vidman

Rezultoj de geknaba pentro-konkurso

Afis^o por Esperanto

Kategorio de la pli ag^aj - sume 13 bildoj

1. Svatava Foltýnová, Ratíškovice

2. Daniela Gajdíková a Magda Blahová, Ratíškovice

3. Lukáš Durin, Ratíškovice

Kategorio de la malpli ag^oj - sume 50 bildoj

1.Michaela Marchesi, Olomouc

2.Gabriela Šilarová, Brandýs nad Orlicí

3.Lucie Svobodová, Ratíškovice

 

 

 

 

 

 

 

 

INFANOJ EL OKŘÍŠKY

En la elementa lernejo de Okříšky apud Třebíč la infanoj mem eldonas lernejan gazeton (kies titolpag^on vi vidas supre). La gazeto portas la nomon Poškoláček (”postlernejuleto” = infano pune retenita en la lernejo post instruado) kaj unu pag^on c^iam verkas Esperanto-rondeto gvidata en la lernejo de d-ino Kamila Bártlová. La artikolo estas verkita c^eh^-lingve, por ke la ceteraj gejnaboj vidu, kion la rondeto faras. Du knabinoj el Okříšky venkis antau^ du jaroj en internacia pentro-konkurso (Starto 4/1998, p. 14). Sube vi vidas parton de la rondeto.

Ekspozicieto

de Esperanto en montro-fenestro de viandisto Fr. Touš en Paca placo (Mírové) pruvis al civitanoj de Ostrov, ke per la internacia lingvo eblas komuniki en c^iuj kontinentoj..

Josef NovosadAntologio por junuloj

Aperis fine de februaro la plej dika numero en la 26-jara historio de Juna amiko. G^i elstaris ne nur pro la 52-pag^a amplekso, sed ankau^ pro kolora foto sur la kovrilo de junuloj en la Infana Kongreseto en Montpeliero. Ekde nun, la revuo regule logos junulojn kaj lern-antojn per plenkoloraj kovriloj.

Nur tri redaktoroj (tri naciecoj, unu log^lando) gvidis la revuon tra g^ia kvaronjarcento; ili kunlaboris en la mal-facila tasko elekti la kremon el la 87 aperintaj numeroj. Kvardek ok artikoloj travivis ilian kribrilon, kun au^toroj el 23 landoj kaj c^iuj kontinentoj, inter ili Baghy, Boulton, Jevsejeva, Kalocsay, Palu, Potts, Ragnarsson kaj Rössler. Praktike c^iu jaro de 1974 g^is 1995 reprezentig^is. Lau^g^enre: poemoj 13, arti-koloj 9, s^erc(ar)oj 9, fabeloj 3, enigmoj 2, kantoj 2, teatraj^etoj 2, bild-strioj 2, tabulludo 1, rol-ludo 1, alia 4.

Rimarkinde, ke Geza Kurucz (Hunga-rio) redaktis la revuon ekde la prov-numero fine de 1973 tra nau^ jaroj, kaj tamen akceptis repreni la taskon denove ekde 1997. Ankau^, ke ilustraj^oj de Pavel Rak (C^eh^io) aperis jam en la dua numero, kaj en la antologia kaj en preskau^ c^iuj inter ili aperintaj.

Perantoj en trideko da landoj akceptas abonojn (la antologia numero estas 99/1). La antologian numeron oni povas ac^eti aparte je 3,60 eu^roj au^ 7,80 NLG c^e ILEI (p/a p.f.193, HU-1368 Budapest, Hunga-rio) au^ c^e nia peranto V. Hasala (vidu p. 2)

Malgranda fina venko - sen preparo (Lau^ Eventoj)

Esperanto akreditita en Hungario

Pasintjare oni akceptis en Hungario novan leg^on, kiu transformis la struk-turon de la s^tate rekonitaj lingvo--ekzamenoj. G^is nun en la unua pas^o estis rekonitaj nur 7 fremdaj lingvoj, kaj nun, post plurmonata klopodo, la 25-an de septembro oni akreditis ankau^ Espe-ranton!

Plej grava estas la "diplom-kondic^o", ja ekde 3 jaroj studentoj en altlernejoj kaj universitatoj rajtas ricevi sian diplomon, nur se ili havas 1 au^ 2 s^tate rekonitajn lingvo-ekzamenojn. Tiu kondic^o instigis multcentojn da studentoj eklerni Espe-ranton, kaj la nuna akreditado re-malfermas la pluan pozitivan vojon al pli vastskala E-instruado.

Tamen malgrau^ la ekzisto de tradicia landa asocio kaj ankau^ de landa ILEI--sekcio, ne estis preparita landa listo de instruistoj kapablaj kaj volantaj instrui la lingvon en kursaj sistemoj. Pro tiu "atako" dum kelkaj monatoj elc^erpig^is la vortaroj en la librovendejoj. Venis do malgranda "fina venko", sed la tradicia movado ne estis preparita.

Nur latatempe estis produktitaj kaj dissenditaj reklamafis^oj al preskau^ c^iuj mezlernejoj, estis eldonita nova, moderna flugfolio en multmil ekzempleroj, aperis plurdekoj de gazetanoncoj, interretaj ligoj al E-instruaj pag^oj, ni c^eestis la lingvo-festivalon en Budapes^to, estis invititaj al televida intervjuo, ktp.

Laszlo Szilvasi

prez. de Kultura E-Asocio c^e Eventoj

THORSEN-APOGO AL 15 BIBLIOTEKOJ

UEA disdonis por la kvara fojo sub-venciojn de la Biblioteka Apogo Roma kaj Poul Thorsen. Rekorda nombro de 28 Esperanto-bibliotekoj el 21 landoj sendis peton. La jug^komisiono povis g^ojigi 15 bibliotekojn, inter kiuj estis dividita la sumo de 1800 eu^roj.

La subvencion ricevis: Kataluna Esperanto-Asocio; Vjetnama Esperanto-Asocio; Bonaera Esperanto-Asocio, Argentino; C^engdu-a Esperanto-Asocio, C^inio; Esperanto-Biblioteko Novaj Horizontoj, Kolombio; Esperanto-Societo La Progreso, Prilep, Makedonio; Korea Esperanto-Asocio; Esperanto-Societo Bude Borjan, Zagrebo, Kroatio; Malta Esperanto--Societo; Kultura Esperanto-Centro de Angevin kaj Esperanto-Kulturcentro de Tuluzo, Francio; Esperanto-Muzeo Lajos Gyula, Pecs, Hungario ; Animada Klubo de Esperanto, Zambio; Bulgara Esperanto-Asocio; Lipecka Esperanto-Klubo Revo, Rusio.

Ekde la unua aljug^o en 1997 g^is nun, entute 43 Esperanto-bibliotekoj povis pligrandigi siajn kolektojn per subvencio de la Biblioteka Apogo. Pro la multeco de la petintoj la subvencio ankorau^ ne estis asignita dufoje al sama biblioteko.

Petoj por la aljugho en 2001 devos atingi la Centran Oficejon de UEA g^is la 15-a de oktobro 2001. Ilin akompanu listo de dezirataj libroj ordigitaj lau^ prefero, c^ar la subvenciojn oni ricevas ne kiel monon sed kiel librojn. Konsiderataj estas nur bibliotekoj, kiuj ne estas financataj de s^tata, urba au^ alia ekstermovada instanco.

 

Esperanto en c^eh^aj krucenigmoj

En la 19-a numero de la c^eh^a gazeto Křížovky (Krucenigmoj) aperis en fremd-lingva anguleto Esperantská střídavá křížovka (Esperanta alterna krucenigmo) kun 37 sufloritaj Esperantaj vortoj. La artikolo estas subskribita -kk-.

En la septembra numero de Osmi-směrky léčivé (Okdirektaj krucenigmoj kuracaj), dedic^ita al kuracaj plantoj, aperis artikoleto Esperantisté léčí chřipku (Esperantistoj kuracas gripon) kun konsiloj lau^ Esperantista Vegetarano.

Renkontig^o en Písek

La planita renkontig^o en Písek kun esperantistoj el c^irkau^aj^o ne okazos la 9.12.2000, sed sabate post unu semajno, t.e. la 16.12.2000. Temas pri tradicia Rememoro pri Zamenhof kun antau^-kristnaska programo. Písek, Soukenická ul. ”Petrinum”, komenco je la 14-a horo.

R. Křivánková

C^eh^a-saksa Tago en Ústí

estas c^ijare dedic^ita al rememoro de Rudolf Hromada (110-a naskig^-datreveno), Josef Vondroušek (5-a mort-datreveno) kaj Karel Píč (80-a naskig^-datreveno). G^i okazis la 9-an de decembro 2000, g^uste dum la redaktado de c^i tiu pag^o.

Korespondaj kursoj

C^ijare alig^is 17 komencantoj kaj 2 progresintoj (en 1997 - 2 kursanoj, 1998 - 10 kursanoj, 1999 - 16 kursanoj)

Informoj por interesatoj pri UK:

Mi rememorigas c^iujn interesatojn pri la partopreno de la 86-a Universala kong-reso de Esperanto en Zagrebo, ke la plej favora kongreskotizo validas nur g^is la 31-a de decembro (por tiuj, kiuj pagas rekte al UEA), au^ g^is la 27-a de decem-bro, se vi pagos pere de mi en c^eh^aj kronoj.

Se vi ne estas individuaj membroj de UEA, certe valoras alig^i minimume por la jaro de via partopreno de la UK, c^ar per la pago de la membrokotizo kategorio MJ (420,- Kč al la konto de C^EA 3330021 /0100 c^e KB Poděbrady variebla simbolo 6941) vi ne nur ricevos la Jarlibron de UEA, sed samtempe vi pagos je 814 Kč malpli ol se vi ne estos IM de UEA. Pri pliaj informoj rilate UEA bv. turnig^i al la UEA-c^efdelegito por C^eh^io Lucie Kare-šová, Havlíčkovo nám. 1, 130 00 Praha 3, kiun bv. ne forgesi informi pri via pago de individua membreco de UEA.

La kongreskotizo por UK en c^eh^aj kronoj estu pagata al la konto 555444-051/0100 c^e KB Praha-Smíchov, variebla simbolo 210701. Atentu, ke la jenaj kotizoj validas nur se la pago atingos la konton g^is la 27-a de decem-bro, c^ar mi bezonas tempon por informi UEA pri la pago g^is la 31-a.

Individua membro de UEA3330.- Kč

Ne individua membro de UEA 4144.- Kč

komitatano, familiano, junulo, handi-kapulo, mem individua membro de UEA 1665.- Kč

komitatano, familiano, junulo, handikapulo, ne individua membro de UEA 2479.- Kč

Informon pri la pago kune kun la ple-nigita alig^ilo (mi volonte sendos g^in al c^iu, kiu ne ricevis g^in rekte de UEA) bv. sendi al la adreso: Petr Chrdle, Anglická 878, 25229 Dobřichovice, fakso 02/9912126, rete: chrdle@kava-pech.cz. Informojn vi povas ricevi ankau^ telefone: 02/9912201.

Pro la simpla atingeblo de Zagrebo per rekta au^tobuso mi ne organizos c^ijare komunan karavanon. Interesatoj pri komuna vojag^o bv. turni sin al Jarmila Rýznarová, pri kies karavano por handikapitoj bv. legi en alia loko de c^i tiu kajero. Tamen, ankau^ tiuj, kiuj veturos individue, povos uzi por pagoj de c^iuj servoj de UEA el la oferto de la dua bulteno en Kč mian peradon.

Venontaj kongresoj:

ili okazos en Fortaleza (Brazilio) en 2002 kaj en Gotenburgo (Svedio) en 2003. Por partopreni ambau^ mi planas jam tradi-ciajn internaciajn karavanojn ekflugantaj de Prago. Kiu do intencas partopreni ilin, bv. jam nun indiki al mi vian interes-signon, ke mi ne forgesu sendi al vi g^ustatempe la priajn informojn.

Petro Chrdle, UK-peranto por C^eh^io

INFORMACE O ZÁJEZDU NA UK ZAGREB

Svaz zdravotně postižených esperantistů ve spolupráci s Esperantským klubem doktora Schulhofa v Pardubicích připravuje

autokarový zájezd na světový kongres UEA do Záhřebu v Chorvatsku ve dnech 20.7. - 30.7.2001

Jsme v jednání s esperantistkou v Záhřebu, která je ochotna nám zajistit skromné ubytování ve škole pro handi-kapované děti, kde WC a sprchy jsou na poschodí, s polopenzí ve škole. Cenu prozatím neznáme, ale jistě to bude levnější než ubytování přes UEA. Dále jednáme s majiteli autobusů Karosa, který je pro invalidní občany pohodlnější. Předpokládáme, že cena zájezdu nepře-sáhne 10 000 Kč (bez kongresového poplatku).

Upozorňujeme, že kongresový poplatek je levnější do konce t.r. (viz předcházející strana). To znamená, že kongresový poplatek si zařizuje každý sám. Omylem jsme dříve psali, že s-ano Chrdle přijímá dopisy výhradně elektronickou poštou. Opravil nás, že jí dává přednost, ale je možno psát i normálně, faxovat, telefonovat.

Jakmile budeme znát přesnou cenu zájezdu, budete informováni v Informilu AEH i ve Startu. Po kongresu bychom ze Záhřebu zajeli na celý den k moři a domů bychom pak jeli přes noc.

Potřebuje vědět, zda naplníme autobus pro 45 osob. Zájemce žádáme, aby nám napsali nejpozději do konce roku.

Svaz zdravotně postižených esperantistů

c/o Jarmila Rýznarová

Na Okrouhlíku 953/21

530 03 Pardubice

tel. 040/6611941

BICIKLISTOJ, ATENTU!

La unua Internacia biciklista ren-kontig^o (IBIRE) okazos de la 5-a g^is la 9-a de septembro 2001en Doksy, do en belega regiono apud Lago de Mácha, kie la plej konata c^eh^a romantika poeto ofte estadis kaj c^erpis tie inspiradon por sia fama romantika poemo Majo.

La programo konsistos el komuna biciklado dumtage kaj vesperaj prele-getoj kaj amuzprogramoj. Oni planas veturi potage proksimume 50 kilome-trojn kun pau^zoj por klarigado pri survojaj vidindaj^oj. C^iu partoprenanto ricevos planon kun la orientig^punktoj, do povos lau^vole mallongigi, eventuale plilongigi la proponitajn itinerojn.

Pli proksimajn informojn kaj alig^ilojn vi ricevos c^e: Petro Chrdle, Kava-Pech, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel.: 02/991 2201, fakso: 02/9912126, rete: chrdle@kava-pech.cz.

 

Josef Cink (4a)

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

La solvoj de la kvadratoj el la antau^a numero:

5. tunel’, ululi, nudul, eluzi, lilio

6. Kanapo, abonar’, nomadi, analog’, Padova, origan’

La plej ampleksa kaj populara enskriba enigmo estas t.n.

KRUCENIGMO

La kampo por enskribi esprimojn povas havi diversan formon kaj gran-decon. En la liniojn horizontalajn kaj vertikalajn oni enskribas ordinare kelkajn vortojn, kiuj estas dividitaj inter si per pli dikaj interkampetaj strekoj au^ vakaj kampetoj (diverse signitaj). La komen-tario kun difinoj por enskribotaj esprimoj estas aparte. Nun estas mode enskribi komentarion en la vakajn kampetojn rekte en la krucenigman kampon.

La kampo kaj la limstrekoj au^ vak-kampetoj devas formi simetrian bildon. La substantivoj enskribotaj devas esti en nominativo (singulara au^ plurala) kaj la verboj en infinitivo. Vortoj en la sama krucenigmo ne ripetig^u (se jes, do ili estu alimaniere difinitaj). En Esperantaj krucenigmoj oni povas elizii c^e substan-tivoj la finaj^on -o. En la komentario oni signas ilin per elizia signo (‘) au^ per ”r” (= radiko) en krampoj. Ordinare havas krucenigmo kas^aj^on. Al la komentario estas ofte aldonita ”helpo”, en kiu la au^toro malkas^as la esprimojn, kiuj estas malfacile diveneblaj.

Estas rekomendinde, ke la solvanto c^e c^iu enskribita vorto tuj kontrolu g^ustecon de g^iaj unuopaj literoj divenante la esprimojn, kiuj krucas g^in.

Komentario al la ekzemplo:

Horizontale: A) La unua parto de la kas^aj^o (Esperanta proverbo). B) Alta perfekteco, animala au^ homa organar’, scienc’ pri la sano. C) Substatuo, montara kapr’, iamaniere, s^uista pikilo. D) Pli ol sufic^a, senbarbigi, teatraj^’, ne tia. E) Muzika son’, la dua parto de la kas^aj^o, malmulte. F) Projekcia tolo, malglata tekstilaj^’, senformeco. G) Disfalinta konstruaj^o, ne granda rompig^’. H) Vertikala grando, centr’ de cirko, malamuzi, virinvoc^e. I) Ident’, la tria parto de la kas^aj^o, skandinavia monero.

Vertikale: 1) Perprema pulvorig’, surtera balkon’. 2) Flara percepto, pikinsekta. 3) Konsci’ pri io jam vidita, sonsistem’. 4) C^irkau^kolaj^a, tekstilia material’, kolektiviga sufikso. 5) Flanka parto, g^ermana gravurlitero, grupiga sufikso. 6) Nomo de la 7-a litero, kapkovrilo, farad’ de verko. 7) Aparta cirkonstanco, blanka kalkaj^’. 8) Vorte signi, tire post si. 9) Malvarm’, denova maldormig’. 10) Muzika verko, produkt’ de cerbo. 11) Unu el sangaj faktoroj, akvopuriga, komplet’. 12) Apartenanta al mi, lakta ina organo, nedistingita aj^o. 13) Rabobirda, izol’, sufikso por membro. 14) Nigre dekoracii arg^entaj^on, vojstango por trajnoj. 15) Zorganto pri destino, kredante al iu. 16) Mita filino de Kadmo, metala pagil’.

 

Carlo Sarandrea, Romo

Orienta politiko de Vatikano

(Publikigita kun permeso de la au^toro)

Neniu povas nei, ke la historio de la rilatoj inter Sankta Seg^o kaj la landoj de la komunista bloko, ekde 1917 g^is la duono de la okdekaj jaroj kaj pli poste, kun la falo de la Berlina Murego, estas dramoplena el religia kaj politika vid-punktoj. Sub c^ies okuloj, sed ankau^ en la karno de multaj estas la atesto pri tiuj suferoplenaj jaroj, markitaj de martirigoj, blinda persekutado. Sufic^as pensi pri la amasa murdo de pastroj kaj fideluloj en Albanio.

C^i tiu mallonga interveno, vers^ajne tro rapida, sed ligita kun la neceso obei al la ritmo de la programo, celas revui la multajn elpas^ojn, kiujn la Sankta Seg^o faris dum la jardekoj por la bonstato ne nur religia de tiuj log^antaroj. Estis publikigitaj multaj ”instituciaj” doku-mentoj, kiuj aldonig^is al la paroladoj kaj tekstoj de la Papoj kaj de la Eklezio: ne abundas, kaj tamen estas multaj la libroj pri c^i tiu temo, preskau^ c^iuj publikigitaj dum la lastaj 20 jaroj, en pluraj lingvoj. (Parenteze, oni ne rimarkas multe da fantazio en la titoloj: ”Vatikano kaj Ostpolitik”, ”Pau^lo la 6-a kaj Ost-politik”, ”Vatikano kaj Moskvo”, ”Romo kaj Moskvo”, g^is ”Sankta Petro kaj Kremlo” kaj ”La Kruco kaj la Stelo”.)

Vi au^dis, ke por indiki la tuton de tiuj elpas^oj de la Eklezio por la religia libereco, historiistoj g^enerale parolas pri ”ostpolitik”, lau^vorte ”orienta politiko”. G^i do estas la vorto por indiki la diplo-mation de la dialogo fare de Sankta Seg^o rilate al Sovetunio kaj popolaj demo-kratioj. C^i tiu vorto estis tamen uzata por la unua fojo en alia kunteksto, nome por indiki la politikon de la germana kan-celiero Willy Brandt komence de la sesdekaj jaroj por defendi la interesojn de Federacia Respubliko Germanio rilate al Sovetunio. Valoras aldoni, ke por la sovetuniaj au^toritatuloj, almenau^ en la sesdekaj jaroj, c^i tiuj vortoj (”vatikana orienta politiko”) signifis la politikon de Vatikano en la tuto de la internaciaj rilatoj kun Oriento, tio estas la intervenoj de la Sankta Seg^o favore al paco, senarmigo, regionaj problemoj, kiel tiuj de Vjetnamio au^ de Mezoriento. Eble en malnovaj tekstoj oni trovos c^i tiun uzon de la vortoj. Historiistoj opinias, ke la unua sukceso de la vatikana ”ostpolitik” estis akordo subskribita kun Jugoslavio la 25-an de junio 1966. Ankau^ la papa elekto de kardinalo Wojty a estas konsi-derata de historiistoj atesto pri la ekster-ordinara karaktero de la vatikana ”ostpolitik”: havigi al la Eklezio sufic^an spacon por vivi.

La orienta politiko konsistis en lau^grada kaj pragmata rekunligo de rilatoj kun landoj, en kiuj katolikismo estis lau^-sisteme silentigita (Bulgario, Rumanio) au^ suferis periodojn de persekutado (Albanio, C^eh^oslovakio, Hungario, Pollando).

Tuj post la Oktobra Revolucio staris en Ruslando la problemo de la rilatoj S^tato-Eklezio. La katolika Eklezio en la cara Rusio havis 16 milionojn da fidel-uloj, en 5 diocezoj kun 4600 pastroj kaj 4400 preg^ejoj. Per la traktato de Versailles plejparto el ili transiris al Pollando kaj baltaj landoj. En Ruslando tiel restis 1 600 000 katolikoj, el kiuj du trionoj estis poloj, dum la aliaj estis blank-rusianoj (bjelorusianoj).

La nova teksto de la rilatoj S^tato-Eklezio aprobita de la registaro de la Sovietoj certigis, teorie, konscienc-libe-recon al la personoj, kultoliberecon al la Eklezioj, kune kun libereco de kontrau^-religia propagando por la ateistoj.

Post la paco de Brest-Litovsk (15.12.1917) la situacio en Ruslando farig^is peza: sur la lando s^vebis la minaco de malsato kaj de interna milito. Dum pli ol 10 jaroj la Sankta Seg^o - inkluzive de la tiama nuncio en Germanio, Eugenio Pac^elli - serc^is ian ”kunvivo-manieron” kun Sovetunio, kun la celo akiri mini-mumajn vivkondic^ojn por la katolika Eklezio sub la sovetia reg^imo. Izolita disde la mondo kaj malsatanta, Ruslando bezonis ekonomiajn helpojn kaj inter-nacian agnoskon. Por ambau^ temoj, tre komplikaj el diplomatia vidpunkto, la tiama Papo Benedikto la 15-a, kvankam fora el la scenejo de la eventoj, estis la persono, kiu havis plej fidindajn infor-mojn por kompreni la situacion, c^ar li havis du observantojn, kiuj konis Rus-landon: mons-ron Achille Ratti (estonta Pio la 11-a) en Varsovio kaj mons-ron Eugenio Pac^elli (la estonta Pio la 12-a) en Munkeno. La unua sukcesis paroli per telefono dufoje kun Lenin por aktivigi lin por la liberigo de kaptita monsinjoro Ropp; mons-ro Pac^elli travivis la tagojn de la povo-kapto fare de sovietanoj en Munkeno (lia log^ejo estis ec^ invadita de la armitaj revoluciuloj) en 1919. La pritakso sendita de la du diplomatiuloj estis malpozitiva koncerne la diplomatian agnoskon kaj Romo ne rekonis oficiale la novan registaron. Tamen, koncerne eko-nomian situacion, respondante al la alvoko lanćita de Maksim Gorkij kaj de la moskva metropolito Tikhon, Benedikto la 15-a certigis sian pretecon helpi la log^antarojn trafitajn de malsatego. Oni sendis 12 pastrojn, kiuj devigis sin eviti c^iuspecan religian manifestacion, ec^ mescelebron. Ilia restado dau^ris preskau^ 20 monatojn. 500 asisto-centroj disdonis dum tiuj 20 monatoj nutrovarojn senditajn de la Papo: oni satigis c^iutage preskau^ 150 mil personojn. La posteulo de Benedikto la 15-a, Papo Pio la 11-a, post hezito, forta je sia diplomatia sperto en Litovio kaj Pollando (inter 1917 kaj 1920), rezignis je la ideo intertrakti konkordaton kun Sovetunio favore al la katolikoj kaj aparte de la tiel nomataj ”uniatoj” de Ukrainio. Sed la Sankta Seg^o neniam c^esis serc^i vojojn, tra kiuj oni povus starigi dialogon kun la ortodoksaj kaj sovetiaj au^toritatuloj, kaj tio estis c^efe la celo de la misio konfidita al mons-ro D´Herbigny en la tridekaj jaroj. Li konsekris rusajn episkopojn kaj havis kontaktojn kun lokaj pastroj. Bedau^rinde li ne multe klopodis kas^i sian agadon, kaj sekve du el la episkopoj de li konsekritaj estis deportitaj al koncentrejoj, kaj multaj pastroj, kun kiuj li havis kontaktojn, estis arestitaj.

Kun la tiel nomataj ”stalinaj elpurigoj” komencig^is drasta kontrau^katolika perse-kuto. Plej granda parto de la pastroj kaj episkopoj estis enkarcerigita kaj murdita. En 1930 oni arang^is publikajn preg^ojn por la viktimoj de komunismo. La 2-an de februaro 1931, kun la invito de Pio la 11-a preg^i por Ruslando, la Sankta Seg^o definitive metis ferman punkton. Stalin, per la nova kontrau^religia leg^aro, devigis al tio la Papon.

En sia encikliko ”Quadragesimo An-no” (verkita okaze de la 40-a datreveno de la sociala encikliko Rerum Novarum) Pio la 11-a plifortigis kritikojn kontrau^ komunismo, evidentigante gravajn mal-justaj^ojn kaj substrekante la respondecojn de tiuj, kiuj pravigis ilin. Ses jarojn poste, en 1937, Pio la 11-a kondamnis pli sole-ne komunismon per encikliko ”Divini Redemptoris” (aliaj vortoj de kondamno por la komunista ideologio estas en en-cikliko "Acerba animi" (1932), kiu kriti-kis la troigojn de la meksikia registaro). Pio la 11-a ne nur kondamnis, sed starigis en Romo ”Russicum”, stud-instituton por katolika kulturo en la rusa.

La dua mondmilito kaj la malvarma milito estigis timegon pri bols^evismo kaj la Sankta Seg^o alprenis ”atlantikan” politikon (oni ne povas silentigi la fak-ton, ke aparte en tiuj postmilitaj jaroj komunismo en okcidenta Eu^ropo karak-terizig^is per strikta materiismo kaj rigora dependo de Moskvo, tio estas de Stalin). Pio la 12-a invitis la kredantojn elekti okcidentan civilizon, kvankam konsci-ante pri la limoj ligitaj kun la kapitalisma konceptado de la ekonomio. La kondam-no de la komunista ideologio okazis en 1949 per dekreto de la Sankta Ofico, kies pretigo estis pli frua. Oni substrekis la religian (ne politikan) aspekton de tiu kondamno. La titolo de la dekreto estis ”ekskomuniko de komunistoj”. La perse-kutitaj Eklezioj alprenis la nomon de Eklezioj de la Silento. La komunikadoj kun Romo estis tre maloftaj au^ neekzist-antaj. Multnombraj diocezoj farig^is vakantaj au^ regataj de kapitula vikario nomumita sub s^tata kontrolo; la nombro da seminariejoj ege malkreskis kaj ankau^ ili estis kontrolataj de la s^tato. Ordenoj kaj religiaj kongregacioj estis nuligitaj (oni j^us memorigis la 50-an datrevenon ekde la likvido de religiaj ordenoj en C^eh^oslovakio). Kun la escepto de Pol-lando, la pas^tista instruo estis submetita je strikta kontrolo de la s^tataj funkciuloj; la plej eminentaj reprezentantoj de la hierar-kio (mons-ro Stepinac en Zagrebo, kardi-nalo Wyszy ski en Varsovio, kardinalo Mindszenty en Budapes^to, mons-ro Beran en Prago) estis enkarcerigitaj, akuzitaj au^ deportitaj kun la celo ”malkreskigi kaj humiligi la spiriton de la katolikaj komunumoj”. La pristudo de la speco de diplomatio startigenda rilate al popolaj demokratioj kaj c^efe rilate al Sovetunio ekaperis dum la lastaj jaroj de la regado de Pio la 12-a: oni komencis paroli pri principo de devo-misio rilate al la Eklezioj de la Silento, kiu implicis fare de la Sankta Seg^o ”multajn intertraktojn, iniciatojn, klopodojn”. Unuajn pas^etojn pristudis la tiama helpanto en la s^tatsekretario, mons-ro Montini, la estonta Pau^lo la 6-a. (dau^rigota)

KALENDARO 2001

12/19.5. 53-a IFEF-kongreso Tábor

26.5. Cent jaroj de EK Brno

14.-20.7. OSIEK Strážnice

Jak platit svazu

Variabilní symboly pro platby ČES

311YYXX úhrada expedice Libroserva (YYXX doplněno vedoucím Libroserva)

6043 předplatné Starto bez členství v ČES

0668 dary svazu

6940 členské příspěvky ČES

6941 členské příspěvky UEA

50100 sekce mládeže

50200 sekce šachistů

50400 sekce pedagogická (včetně ILEI-IPR)

60xxx subkonta klubů (koncové číslo pro každý klub odlišné)

80200 ediční fond

80300 propagace E-a v regionálním tisku

80400 fond Tilio

80500 ediční fond Anny Milatové

10007 7. konference ČES Znojmo, 2000

80500 Ediční fond Anny Milatové

 

Variabilní symbol je nezbytný pro správné určení a zaúčtování platby. Při jeho vpisování do příslušné rubriky poštovní poukázky doplňte zprava nulami. Pro vypisování poštovních poukázek typu A-V používejte psací stroj nebo černou propisovací tužku (event. černý tenký popisovač). Poukázku čitelně vyplňte v obou dílech, nezapomeňte na rubriku odesilatel. Na těchto poukázkách byla zrušena Zpráva pro příjemce, nelze tedy vpisovat žádná sdělení.

Platby s použitím příslušného variabilního symbolu můžete též provést slože-ním hotovosti v kterékoliv pobočce Komerční banky a.s. na svazový účet č. 3330-021/0100, konst. symbol 0379. Vždy uveďte v příslušné rubrice jméno složitele - tedy jméno svoje, případně osoby, jejímž jménem platbu provádíte. Jednotlivci uvedou příjmení a místo bydliště (NOVÁK PŘEROV), kluby zkratku "EK" a sídlo (EK PŘEROV). Zásadně prosím nevypisujte celý název, např. Klub esperantistů, místní pobočka ..., na výpisu se nám pak objeví omezený počet znaků - Klub esperantist, při cca 50 klubech v ČR je pak obtížné a často nemožné zjistit odesílatele.

Pro platby bankou ze svého účtu na účet svazu postupujte obvyklým způsobem.

EL POPOLA C^INIO

populara c^ina gazeto, konata kiel la plej bela Esperantlingva periodaj^o, ne plu ricevis s^tatan subvencion kaj tial g^i aperos nur en la interreto: www.china.org.cn

Abonoj de gazetoj: Vladislav Hasala, A. Dvořáka 1, 696 62 Strážnice, tel. 0631/332 278, fakso 0631/332 507, elektronika pos^to:

vlada_hasala@iol.cz

Amikeca Reto (FR, 105 Kč), Esperantisto Slovaka (SK, 200), Eventoj (HU, 668), Heroldo (CH, 540), Informilo de AEH (CZ, 100), Interligilo de IPETA (BG, 110), Juna Amiko (HU, 130), Komencanto (RU, 409), Kosmos (DK, 204), La Gazeto (FR, 550), La Kancerkliniko (FR, 443), La merkato de IKEF (BE, 376), La Migranto (NL, 90), La Ondo de Esperanto (RU, 542), La Verda Lupeo de ELF (DE, 392), Literatura Foiro (CH, 505), Litova Stelo (LT, 362), Monato (BE, 561), La Jaro (BE, 164), Monda Solidareco (FR, 171), Ondo da Vero (TG, 555), Oomoto (JP, 250), OSIEK (135), Penseo (CN, libervola), RET-Info (HU, 429), Scienco kaj kulturo (RU, 455), Sennaciulo de SAT (FR, 530).

 

Starto

organo de C^eh^a Esperanto-Asocio, 6-foje jare. Abono 9 eu^roj (se aerpos^te: + 2 eu^roj), rete Starto: starto@clavis.cz,

www.clavis.cz/starto, rete C^EA:

cea.polnicky@quick.cz (sekretario)

podhradska@volny.cz (prezidanto)

www.kuk.cz/cea/

Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpag^o, 1500 Kč por duonpag^o, 2500 Kč por tuta pag^o. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato. Movadaj anoncoj duonpreze.

Membrokotizoj: A 200 Kč, B 100 Kč, D 50 Kč, E 50 Kč, F 4000 Kč, G 130 Kč (Starto), N 25 Kč, eksterlandanoj 12 eu^roj, enskribo 20 Kč.

Korespondaj kursoj: 490 Kč komencantoj, 450 Kč progresintoj. Alig^oj:

Jana Melichárková, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz

Libroservo: Zdeněk Pluhař, Lamačo-va 658/6, 152 00 Praha, tel. 02/5817732,

m.pluharova@worldonline.cz

Sekcioj de C^EA: junulara, skolta, pedagogia, katolika, kristana, blindula, medicina, fervojista, s^akista, SAT-amikara, de esperantaj^-kolektantoj, pri informatiko

Komisionoj de C^EA: gazetara-informa, ekzamena

Asocia adreso: C^eh^a Esperanto-Asocio, c/o Pavel Polnický, Lesní 150/VI, 290 01 Poděbrady, tel. 0324/615651, cea.polnicky@quick.cz

IČO de C^EA: 00 44 30 34

Banko-konto de C^EA:

3330-021/0100, Komerční banka Poděbrady

Komitato de C^EA:

Prezidantino: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 05/4323 3047, podhradska@volny.cz (eksteraj rilatoj, honoraj membroj, E-muzeo)

Vicprezidanto: Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 02.9912201, fakso 02.9912126 chrdle@kava-pech.cz, (eldonado, UEA, subvencioj),

Vicprezidanto: Jan Řepa, Na Valše 250, 384 11 Netolice (sekcioj),

repasyn@iol.cz

Sekretario: Pavel Polnický, Lesní 150/VI, 290 01 Poděbrady, telefono. 0324/615651, cea.polnicky@quick.cz

(kontado, membrobazo)

Kasisto: Jindřich Ondráček, Bubenská 17, 170 00 Praha (konferencoj, semina-rioj)

Komitatano: Zdeněk Heiser, Na nábřeží 45/25, 736 01 Havířov, tel. 069/6815253 (EK, kulturo)

Komitatano-c^efdelegito de UEA:

Lucie Karešová, Tylova 1262, 508 01 Hořice v Podkrkonoší (protokolado, junulara sekcio)

Kontrolgrupo de C^EA: Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, Libuše Krejčí, Školní 693, 789 61 Bludov

Redaktoro de Starto: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 05/4724 0690 (nesignitaj arti-koloj estas liaj), starto@clavis.cz

Lingva kontrolo: Miloslav Pastrňák

Esperanto-muzeo: Jiří Pištora, Městské muzeum, Staré nám. 78, 560 02 Česká Třebová

Abonoj de gazetoj: Vladislav Hasala, A. Dvořáka 1, 696 62 Strážnice, tel. 0631/332 278, fakso 0631/332 507,

vlada_hasala@iol.cz

ISSN 1212-009X