Starto 1/2002 (202)

 

. . . REKTE, KURAG^E . . .

 

Karaj legantoj kaj nelegantoj de la revuo de UEA,

Kiam antau^ kelkaj monatoj mi diris, ke mi ne volas esti prezidanto de UEA sed de c^iuj esperantistoj, la reagoj estis malsamaj, kaj ne mankis kelkaj sincer-uloj, kiuj, surbaze de simpla lau^vorta kompreno, s^oke konstatis, ke tio estas okazo de antau^anoncita diktaturo. En la realo mi volis diri, kaj praktike c^iuj komprenis, ke UEA respondecas al c^i-uj esperantistoj, c^u membroj, nemem-broj au^ duonmembroj, kaj ke c^iuj espe-rantistoj estas samvalora parto de nia komunumo sendepende de la ekono-mia farto de la landoj, en kiuj ili vivas.

Pro tio mi sendas same varmajn sa-lutojn al la nelegantoj de la revuo de UEA. Mi provos alirimede atingi ilin, sed c^ies helpo pri la diskonigo de c^i tiu saluto estas bonvena.

Novjaraj mesag^oj kaj kongresaj rezolucioj estas tre malfacilaj tekstoj, c^ar kutime ili konsistas el tro roz-kolora pentrado de la realo kaj el listo de plenumindaj agadoj fare de mova-do, kiu apenau^ kapablos plenumi ilin. Ni c^iuj scias tion, sed kial g^eni la fes-tan etoson?

Ni provu c^i-foje alian vojon. Ni provu esti malpli roz-koloraj.

* La movado en ekonomie ric^aj landoj baraktas iom pli ol kutime. Se vi rigardas al la membronombroj en Usono, Italujo, Germanujo ktp., vi vidos, ke la nombroj emas je falo kaj "stagnas" nur en tiuj landoj, kie agema estraro ageme kontrau^batalas.

C^u temas pri vera krizo? Mi ne scias. C^iutage dekoj da komencantoj, komencas lerni Esperanton rete ekster kiu ajn tradicia kurso, kaj abrupte ape-ras en ret-listoj per tiaj amindaj mesa-g^oj: "mi komenci lerni Esperanto pasinta sabato"

Aliflanke, c^iuj scias, kiom malfacile estas en tradicia kurso igi kursanon esperantisto. En la kazo de retaj ko-mencantoj, tio estas praktike neebla - kial reta kursfininto volu pagi mem-brokotizon al organizaj^o? Sufic^as al li au^ s^i klaki sur kelkaj TTT-ejoj por trovi multon pli ol oni povas legi.

Nur kelkaj ”stranguloj”, kiuj volas sperti vivan paroladon, rigardante la kunparolanton en la okuloj, en la fino trovas "la esperantistojn".

* La movado en ekonomie malric^aj landoj estas en progreso pli ol kutime kun c^iuj siaj apartaj^oj (je kiuj eu^ro-panoj komencas alkutimig^i). Brazil-anoj, irananoj, kubanoj, kolombianoj, vjetnamoj, estas pli kaj pli multe-nombraj kaj aktivaj.

Aliflanke, jen plia problemo, ili mal-facile trovas sian lokon en organizaj^oj, kiuj estas pensitaj kaj g^is nun agorditaj por okcidentaj mezklasuloj. Ne temas nur pri UEA, sed pri c^iuj Esperanto-organizaj^oj (inkluzive de la plej mal-dekstraj kaj revoluciaj).

C^i tiuj du supraj konstatoj, lau^ mi, estas la strukturaj kialoj de granda parto de niaj nunaj problemoj. Tamen ne temas nur pri problemoj sed eble ankau^ pri mirindaj oportunaj^oj, se ni kapablos utiligi ilin.

Ni devus esti kontentaj, ke Espe-ranto eniris tre bele en la bravan novan teh^nologian mondon. Ni devus tre multe danki c^iujn tiujn kreantojn de pag^oj, de kursoj, de tekstoj en la reto. En c^i tiu okazo nia movado pruvis sian kapablon adaptig^i al novaj situacioj en mirinda maniero.

Nun simple niaj "tradiciaj" struk-turoj devus starigi al si la problemon, kiel utiligi c^i tiun abundan aktivadon kaj igi g^in integra parto de la movado.

Kompreneble ni devas esti kontentaj ankau^ pri la pliig^o de esperantistoj en c^iuj landoj de la mondo, kvankam tio povas kau^zi problemojn por la esta-blig^intaj rutinoj kaj financaj fluoj. C^u finfine nia celo ne estas disvastigi Esperanton ankau^ al Etiopujo? Kiu decidis, ke etiopoj estas tro malric^aj por Esperanto? Mi c^iam demandis kaj ankorau^ demandas min, kial "noktaj fantomoj" ne atakas la trankvilan dormon de niaj estraranoj, respondec-uloj, c^ef-g^eneralaj gvidantoj, kiam Esperanto ankorau^ malc^eestas en Etio-pujo, Indonezio, Filipinoj, Paragvajo...

Kaj cetere, parolante pri pozitivaj^oj, ni ne forgesu, ke la sinteno de lin-gvistoj kaj sciencistoj al Esperanto neniam estis same objektiva kiel nun. Mi ne volas citi anekdotojn au perso-najn travivaj^ojn, sed mi renkontas c^iam malpli da tiuj kompataj, supe-recaj ridetoj, kiuj kutimis saluti iun ajn aludon je Esperanto. Tio unuflanke estas gojiga sed aliflanke devas instigi nin teni c^iam je alta nivelo la sciencan agadon pri/por Esperanto. Unu soci--lingvistika au^ esperantologia verko devus same valori kiel unu poemo de enamig^inta komencanto.

Do, se c^io plejbonas en la plej bona mondo, s^ajnas tute senbaza tiu feno-meno de "idea rezignismo" kiu atakas partojn de la malnova movado. Esence, eble temas pri la jeno: ni, la esperan-tistoj, diras, ke la popoloj faru en kon-sento unu grandan rondon familian. La aliaj diras ke ne, ke la rondo ne estu farata en konsento sed lau^ la reguloj de la Monda Komerca Organizaj^o, kaj ke g^i ne estu familia, c^ar iuj estas regantoj kaj iuj regatoj.

C^ar multaj kredas je tio, ankau^ ni kredu je tio (la psih^ologia premo en multaj landoj estas tro granda, por ke oni ne konkludu tion). Sekve ni serc^u por ni ian pli facilan nic^on, en kiu ni povos debati inter ni pri ni kaj pri niaj pasintaj gloroj for de la granda, freneza mondo.

Ne, karaj geamikoj, ni ne devas fug^i el la mondo sed vivi en g^i kaj al g^i proponi nian solvon, nian vizion kaj la valorojn, kiujn ni efektive sukcesas praktike realigi.

La ideoj pri merkato kaj senkompata venko de la plej forta estas baze kontrau^aj al niaj ideoj. Ni volas mondon justan kaj plurcentran. Ni humile estas la malhumilaj heredantoj de pluraj granduloj: Zamenhof mem, kies kongresaj paroladoj estas dau^re relegindaj por kompreni g^is kiu grado ni rifuzas militon kaj perforton, E. Privat, I. Lapenna, kaj longa listo da aliaj, kiujn mi ne povas nun plene mencii.

Ni estas ankau^e kaj c^efe la sen-meritaj heredantoj de generacioj da esperantistoj, kiuj batalis, baraktis kaj esperis tra unu el la plej tragediaj jarcentoj, la pasinta. La heroaj^oj pli au^ malpli grandaj kaj la solidarecaj agoj faritaj de niaj antau^uloj trapuntas c^iujn kontinentojn kaj

c^iujn jardekojn. Memorigi pri kelkaj estus nejuste, sed eble iam iu volos verki verkon pri la "lingvo de solidareco".

Ni estas, do, la fiera Esperanto-movado, kiu dum pli ol unu jarcento faris sian laboron por interkomprenig^o kaj paco sen pagoj kaj sen dankoj, dum la oficialaj instancoj, pagate kaj lau^date, ofte faris, kaj ankorau^ nun faras, la malon. C^iukaze ni ne havas ion ajn por timi el la komparo kun last-momentaj merkatistoj kaj tut-mondistoj.

Sed certe ni havas ion por timi el la komparo kun la antau^aj esperantistaj generacioj. Lau^eble ni intensigu nian agadon soci-utilan favoran al sufe-rantoj en c^iuj partoj de la mondo. Pri tio, sub la s^ildo "Agado Espero", vi havos okazon legi plue dum la venonta jaro. Ne sufic^as esti proponata por la pac-premio Nobel, gravas ankau^ meriti g^in.

Do, rekte kaj kurag^e, kaj kun la konscio pri tio, ke ni laboras por pli bona mondo, ni dau^rigu nian kutiman laboron: informado, instruado, utiligado.

(Pro la festa etoso mi ne eniros detalojn, sed vi scias pri kio temas.)

Tre felic^an novan jaron al c^iuj!

Renato Corsetti

prezidanto de UEA

Eli Urbanová jubileas

Kion alian mi diru pri tiu c^i ekstra-ordinara virino ol ke s^i estas natur-forto, vulkano, gejsero, tornado... Sub s^ajne trankvila kaj neniel okulfrapa vango kas^ig^as lafo da ideoj, kiu iam liberigas sian vojon por foruzi kaj renversi c^ion c^irkau^e. Tiel efikas ver-soj de c^i esperanta poetino, kiu kun rare nekutima sincereco kaj sen ajnaj barieroj parolas pri la plej intimaj travivaj^oj de sentema femina animo.

Poetino kaj verkistino Eli Urbanová (orig. nomo Eliška Vrzáková) naskig^is 8.2.1922 en Čáslav en C^eh^io. Jam kiel dektrijara s^i debutis per rakontaj^o Na makovicích (Papavberoj) en la gazeto Narodní osvobození (l935), kiun sek-vis pluaj ses, dume regiona revuo Po-doubraví alportis s^iajn kvin versaj^ojn. En la jaro 1940, do kiam s^i estis dek-okjara, tiea librovendisto Malý eldonis s^ian poemaron Zrcadlo (Spegulo) sub pseu^donomo Eliška Doubravská. En la jaroj 1937-41 s^i studis en pedagogia instituto en la naskig^urbo kaj sam-tempe entute ok jarojn vizitadis muzik-lernejon, fakon piano. Post la matur-ekzameno s^i akceptis okupon en priva-ta muziklernejo de profesoro Štěpán Urban, al kiu s^i post nelonge edzinig^is. (Li gvidis gitarsekcion en praga kon-servatorio.) S^i instruadis pianon, vio-lonon, eklernis ludi violonc^elon.

Pri esperanto s^i eksciis de nacia artisto Karel Höger, kiu tiam aktivis en radio Brno en tiel nomata Verda stacio (Zelená stanice). Pri kontakto kun Höger kaj s^ia konatig^o kun esperanto

s^i mem diras: "Pri esperanto mi la unuan fojon au^dis de Karel Höger. Okazis tio ankorau^ dum la milito, ni revenadis el turneo, mi ne plu scias, el kiu urbo, nome Karel Höger, Vlasta Fabiánová, Štěpán Urban kaj mi, lia edzino. Programo, kiun mi sole alrigardis, titolis Malnova ampoezio kaj konsistis el recitado kaj gitarludo. C^iam temis pri travivaj^o. Tamen ankau^ pri laco. Vespere tiu strec^o c^irkau^ la prezentado, poste oni kutime akceptis inviton de iu el lokaj admirantoj kaj reston de la nokto ni tradormis en trajno. Kiel tion Höger diris: Ec^ se vi

interkomprenig^os france, en Francio vi estas fremdulo. Esperantiston, tiun oni atendas en stacidomo, prizorgas al li tranokton. Tio estis io por Štěpán. Li c^iam sopiris al similaj kontaktoj. Al tio, ke iu invitu lin ekzemple en Italion. Tial ankau^, kiam li hazarde ekvidis afis^eton pri esperanta kurso, li min tien sendis, por ke mi konstatu kiel esperanto sonas. Estis tio antau^ kristnasko, tenebro kiel en sako, kiu emas foriri de varma forno? Mi me-moras ke mi venis hejmen, la vangoj al mi brulis. Kion rakonti, Esperanto tuj entuziasmigis min!"

Do tiel c^io komencig^is... Pri Höger ankorau^ c^i tion, ke s^i intervjuis lin kurte antau^ lia subita morto en la jaro l977 jam kiel sperta esperantistino.

Rara dokumento tre favora por espe-ranto! Sed ni antau^kuras. Intertempe ni estas en jaroj kvardekaj. La poetino diligente konatig^as kun sekretaj^oj de esperanto, de la jaro l949 estig^as ano de Esperanto-klubo en Prago, en la jaro 1950 faras ekzamenon pri la lin-gva scio de esperanto, post jaro ekza-menon pri kapableco instrui esperan-ton, kaj komencas verki siajn unuajn versojn en tiu c^i lingvo. Kvazau^ per eksvingo de sorc^a vergeto naskig^as originala esperanta poetino kiu sian kreadon en la c^eh^a jam por c^iam for-lasis. En la jaroj 1952-77 s^i gajnis entute 12 premiojn por originala espe-ranta poezio. Klare, ke multe helpis al s^i ankau^ s^ia dujara korespondado kun signifa hungara poeto Julio Baghy, ja li zorgis pri s^ia artisma evoluo kiel "vera pac^jo". En la jaro 1955 post la nuligo de la edzeco s^i revenas al sia origina okupo. Entute dek jarojn s^i in-struas en fundamenta lernejo. Inter-tempe s^i estig^as en la jaro 1956 unu el 20 fondintoj de esperanta Internacia Verkista Asocio. En la jaro 1960 ape-ras s^ia unua esperanta kolekto Nur tri kolorojn kun antau^parolo de Julio Baghy. Eldonis g^in eldonejo Stafeto en Kanariaj Insuloj kun ilustraj^oj de Karel Oberthor. Ni citu la au^torinon:

"Antau^parolon verkis hungaro, c^eh^o ilustris g^in kaj hispano g^in eldonis." Ni menciu ankorau^ s^ian partoprenon en Universala Esperanto-Kongreso en Sofio (1963) kaj Budapes^to (1966). De la jaro 1965 s^i aktivas kiel edukistino kaj pli poste kiel gvidantino de lerneja klubo en lernejo en Prago 8, entute ree dek jarojn. En la jaro 1969 s^i instruas esperanton en angla Barlastono. En la sama jaro eliras s^ia esperanta kurso por la komencantoj en la gazeto Pionýrská štafeta. En la jaro 1975 eldonas S^tata pedagogia eldonejo s^ian metodikan helpilon por edukistinoj "Por ke ili estu homoj". G^ia dua eldono titolita Edukaj interparoloj en postlernejaj gardejoj aperas en la jaro 1984. En la jaroj 1974-84 s^i propagas esperanton en diversaj gazetoj, radio, televizio. Anoj de esperanto-rondeto, kion S^i gvidis enkadre de lerneja klubo, kores-pondas, imagu, kun tridek landoj! Eli Urbanová estig^as internacie konata personeco kaj renoma esperanta poet-ino, unu el tri en la mondo plej konataj (kune kun Hilda Dresen kaj Marjorie Boulton).

De nun jam pli koncize pri s^ia artisma kariero: En la jaroj 1975-77 s^i kiel ano de internacia komisiono pri-jug^as esperantan poezion. Rezultoj de la konkuro estas anoncataj dum Universala Esperanto-Kongreso arang^-ata c^iujare, c^iam en alia lando. En la jaro 1979 s^i gajnis honordiplomon por eminerita longjara laboro en esperanta movado kaj dumvivan membrecon de

C^eh^a Esperanto-Asocio. Samtempe s^i ricevis honor-insignon de MEM - Mondpaca Esperanto-Movado.

De la jaro 1980 s^i laboras kiel ano en artliteratura sekcio de C^EA fondita de Jiří Karen. En la sama jaro C^EA eldonis s^ian duan kolekton El subaj fontoj. En la jaro 1982 s^i estas nomita honora membro de C^eh^a Esperanto-Asocio. En la jaroj 1986-95 s^i kiel unu el du virinoj (la dua estas anglino M. Boulton) laboras en esperanta akademio, kiu havas 45 anojn el diversaj landoj. S^ian trian kolekton Verso kaj larmo eldonas en la jaro 1986 eldonejo ILTIS en Saarbrücken: De la jaro l990 s^i estas ano de Obec spisovatelů (Civito de verkistoj), en la jaro 1994 s^i estas vicigita en internacian vortaron Who is Who. En la jaro l985 aperas s^ia au^tobiografia prozo Hetajro dancas eldonita de brazila eldonejo Fonto. Por tiu c^i verko s^i gajnis premion dum la l4-a internacia. konferenco de OSIEK (Orga-niza Societo de Internaciaj Esperantaj Konferencoj) okazinta 14.-20. de julio 2001 en Strážnice. S^i estis unu el kvin kandidatoj, kiu venkis en sekreta balotado. Lau^dire "kvazau^ mi ricevus Oskaron!" En unu recenzo pri s^ia Hetajro dancas oni skribas: "Nekredeble! C^u tio estas en esperanto ebla? C^u toleras tion nia movado? Io tia c^e ni ne ekzistas kaj en kelkaj literaturoj similaj libroj kapablas haltigi promesplenajn karierojn kaj kau^zi politikajn krizojn. Kiam vi al vi tiun c^i libron ac^etas, vi tenos en la manoj unu el la plej kurag^aj au^to-biografioj (ne nur esperantaj). En la antau^parolo diras Josef Rumler: "Verki au^tobiografion mi al Eli ne proponis hazarde. S^ia sorto indas je prilaboro. Sed estis c^i tie ankorau^ unu motivo. Eli tiam perdis s^ian plej proksiman homon kaj c^i tasko - tasko treege pretenda - estos por c^i tiu plej konvena terapio." - Sed ni devas ankorau^ kompletigi pluajn s^iajn kolektojn. En la jaro l996 estas eldonita kolekto Vino, viroj kaj kanto pere de brazila Fonto. La saman jaron estas eldonita s^ia kolekto Peza vino / Těžké víno de la eldonejo KAVA--PECH en Dobřichovice c^e Praha, kie estas en spegula esperanta-c^eh^a teksto prezentitaj tradukoj de Josef Rumler.- En la jaro 200l eldonas brazila Fonto s^ian intertempe lastan esperantan poemaron El mia buduaro. Tio estas nur fluga rigardo el la vivo kaj kreo de tiu c^i ekstre aktiva virino, kiu ankorau^ en la jaro 1996 prijug^is esperantan poezion okaze de festivalo en Verona. La saman jaron s^i partoprenis Universalan Esperanto- Kongreson en Prago, dum kiu s^i estis nomita honora ano de Universala Esperanto-Asocio. Kiel jam dirite, Eli Urbanová verkas nur en esperanto. S^iajn poemojn publikigas dekoj da internaciaj esperantaj gazetoj de Skotlando g^is Kolumbio kaj Aus^tralio.

Unuopaj poemoj estis tradukitaj en ok lingvojn. En gazeto Au^roro ili aperis ec^ en blindula skribo.

Kelkaj poemoj estis muzikigitaj (ekz. poemo Rozo - Růže, kun baritona solo de Bohdan Gselhofer, poemon Paco muzikigis Otakar Maršík, kelkajn pluajn komponistino Vlasta Šmejkalová).

Mi g^ojas, ke mi renkontis c^i tiun naturfortecan poetinon, sorc^istinon de vorto, kaj ke mi estas kun s^i c^iam en amika kontakto.

Čestmír Vidman

 

Josef Kavka 80-jara

la honora membro de C^EA deziris ansta-tau^ omag^aj vortoj, ke Starto publikigu dau^rigon de lia serio pri homonimoj, kiujn ni finis en 1997 per 12-a parto.

Homonimoj en Esp-o,

konsiderataj nomenklature

13

-iv-

La tradicia titolo de niaj konsideroj c^i-okaze tus^as nomenklaturan problemaron nur escepte. Ja temos plej eble pri termi-nologio de diversaj fakoj, kiel konsek-venco de la sufiks-apliko ne sole en Esperanto, sed jam en g^iaj latinidaj fontoj.

En PIV ni legas pri -iv-: Neoficiala sufikso montranta, ke iu au^ io kapablas fari ion. Inter tieaj ekzemploj trovig^as: pagiva kliento, produktiva grundo. En PAG (1980, p. 466) oni parolas pri neoficiala "sufiksoido", kies signifo estas -pova, -kapabla. Inter tieaj ekzemploj trovig^as: c^agreniva, elvokiva, impresiva, konfuziva, konsterniva. Aliflanke, prave PAG (p. 477) parolas pri "pseu^do-sufiksoido", do radikparto -IV- en ekzemploj jenaj: nominativo, indikativo, defensivo, ofensivo, efektiva k.t.p.

Tamen, nin interesas nur okazoj de homonima koincido inter -IV-oj sufiksa kaj radikfina.

Inter la fundamentaj^oj ni trovas jenan okon:

1. adjektivo. La latina verbo adicere, etimologie identa kun la esperantlingva adicii, origine signifis "alj^eti", do adjekto estas "alj^etaj^o". Certe ni ne perdu tempon, por solvi la gramatikan rebuson de la vorto adjekt-iva!

2. aktiva. Same ni ne cerbumu, kion povus signifi la verbo "akti", apartena al la oficialaj^o: akto.

3. dativo. Male, bonorde ekzistas la verbo dati. Sekve, dat-iva povus signifi: kapabla skribi daton ...

4. efektiva. Same ekzistas la verbo efekti, do efekt-iva signifus: efektopova.

5. genitivo. Jen okazas koincido ec^ duobla: pri la problemoj kun -IT- traktas nia c^apitro 12-a. Tamen, c^u geno, la hereda elemento, povas verbig^i? Se jes, kiusence? Kaj: kombini sufikson pasivan -IT- kun la aktiva -IV estus absurde ... Do ni referencu al la supre menciita PAG-a "pseu^dosufiksoido" = radik-parto.

6. konservativa. Analoga absurdaj^o estus kombini -AT- kun -IV-.

7. masivo bone elvokas amasigon de maso, kvankam la verbo "masi" apenau^ estas renkontata.

8. olivo (Olea), la utilega oleric^a frukto de l' arbo, kiu meritus la internacie kodigitan botanikan nomon oleo el la familio de oleacoj (Oleaceae), apenau^ povus iel koneksi kun la fundamenta konjunkcio

konjunkcio: ol. Tamen, el la vidpunkto nomenklatura meritas nian mencion la stranga fakto, ke PIV registras sub la kapvorto olivo la familinomon oleacoj, sed sub oleo inter la koncernaj signifoj mankas tiu de olivarbo. Jen plua dokumento de homonimfobio ...

El la vortoj oficialaj kaptas nian atenton jenaj (21):

9. alternativo. Ni ne komentu, sed referencu al analogeco kun 6.

10. arkivo. Lau^ la fontlingva kaj fundamenta fonetikoj, ni voc^donus por arh^ivo; ja g^i devenas de la latina archivum kaj tiu c^i de la helena arh^e = komenco. Alian etimologion havas arko, latine arcus. Konfuzi la velarojn frikativan H^ kaj okluzivan K signifas generi superfluajn homonimojn en la sfero terminologia-nomenklatura.

11. demonstrativo, kp. ree kun 6.

12. indikativo, same.

13. kolektiva liveras naturan homo-nimecon kun kolekt-iva, t.e. kapabla kolekti.

14. kursivo. Se PIV allasas la ne-transitivan (ntr.) verbon kursadi = iradi lau^ vojlinio, oni devus premisi ankau^ la same ntr. kursi. Sekve ne eblus la homonimo kurs-iva.

15. motivo. Moto, lau^ PIV zamenhofa, kapablus doni la transitivan (tr.) verbon moti, c^e kiu estus pensebla akcepto de la sufikso -IV-.

16. objektiva. Kun la neoficiala objektivo kaj la fundamenta objekto g^i liveras plejadon de diversfakaj nocioj. Sed c^u ekzistas verbo "objekti"?

17. optativo, kp. ree kun 6.

18. pasiva. La verbo pasi estas ntr., do kp. ekz. kun 14.

19. perspektivo, c^u homonima kun per-spekt-ivo?

20. pozitivo, same kiel 5.

21. primitiva, same kiel 5.

22. recitativo, same kiel 6.

23. relativa, same kiel 6.

24. respektiva. Jen tri homonimoj konsi-derinde diverssencaj: re-spekt-iva, respekt-iva, respektiv-a.

25. salivo, kvankam iom salhava (mal-forte alkala), liveras la homonimon sal-iva, t.e. kapabla meti salon ekz. supen. S^erce dirite, gastej-kuiristo emas esti tro "sal-iva", por ke oni mendu pli da biero ...

26. spekulativa, same kiel 6.

27. subjektiva, simile kiel 16, krom tio, ke mankas optika "subjektivo", analoga al la lenso objektiva.

28. transitiva, same kiel 5.

29. vokativo, same kiel 6.

Restas neoficialaj^oj (44):

30. adventiva, la termino botanika, ja havas nenion komunan kun la tempo antau^kristnaska.

31. agresiva, la vorto zamenhofa, post la lanc^o de la sufikso -IV-, fakte devus ne registrig^i kiel radiko agresiv-, do devus sinonimi kun la pli esperantlingva, sed malpli internacia: agresema.

32. akreditivo = kreditletero. Akredit-iva havus iom diverg^an sencon, c^ar la zamenhofa verbo akrediti estas tr., do kapablas alpreni la sufikson -IV-.

33. akuzativo, same kiel 6.

34. aperitivo, same kiel 5.

35. detektivo (zamenhofa), kiel "detek-tisto", homonimas kun elektrofaka kapablo detekti.

36. direktivo: direkt-ivo.

37. diskursivo, kp. 14.

38. durativo, same kiel 6.

39. ekzekutivo kunportas homonimon nedezirinde amaran: ekzekut-ivo!

40. faktitivo, same kiel 5.

41. fakultativo, dame kiel 6.

42. finitivo, same kiel 5.

43. gingivo (latine gingiva) = dento-karno, sed c^u la onomatopeo ging povas doni la tr. verbon?

44. incizivo = tranc^odento, incizi = tranc^i, do inciz-ivo estas tranc^opovo.

45. iniciativo = iniciat(em)o, c^u do la -iv-a radiko ne estas superflua? Kp. kun 31.

46. injektivo = speco de parolsono, injekti (zamenhofa) estas tr. verbo, do injekt-ivo estas kapablo ens^prucigi fluidaj^on.

47. intensiva = intensa 2 (lau^ PIV), sed intensi estas verbo ntr.

48. interpozitivo, kp. kun 20 kaj 5.

49. karminativo. Karmino, la funda-mentaj^o povas doni verbon tr., sed cetere kp. kun 6.

50. komparativo, same.

51. kompletiva, la gramatika termino, ne povas koincidi kun komplet-iva, c^ar la verbo kompleti ne estas tr.

52. konektivo, la mezenh^ima histo, homonimas kun kapablo konekti. En la botanika, ekz. mikologia terminologio, oni renkontas la epiteton connectivus.

53. kooperativo = koopera societo; kooperi estas ntr. verbo, cetere kp. kun 6.

54. kultivi (zamenhofa) homonimas kun kult-ivi, c^ar ankau^ kulti estas tr. verbo.

55. lokativo, same kiel 6.

56. paliativo, same.

57. partitivo, same kiel 5.

58. predikativo; la fundamenta predikato s^ajnas doni verbon ntr.

59. progresiva, kp. kun 31, sed la fundamenta verbo progresi estas ntr.

60. projektiva, rilata al projekcio, koincidas kun kapablo projekti ekz. ekskurson, por teni la PIVan ekzemplon.

61. prospektivo, lau^ PIV scienco, certe havas nenion komunan kun la oficialaj^o prospekto.

62. radioaktiva, kp. kun 2.

63. recesiva = ceda, sed c^u recesi povas esti tr.?

64. refleksivo, c^u same pri refleksi?

65. retrospektiva (zamenhofaj^o), kp. kun 24.

66. rilativo, la gramatika termino, ne povas koincidi kun rilat-ivo, pro la netransitiveco de la verbo rilati. Tamen, PIV registras jenan ekzemplon: En Esperanto la adverba participo c^iam rilatas la subjekton (!) de la c^efa propozicioZ ...

67. sedativo, la medikamento, sedo (Sedum) el krasulacoj, sed kp. kun 6.

68. sensitivo, la komunuza nomo por la sentema mimozo, sed cetere kp. kun 5.

69. solivo, speco de trabo, sed soli estas ntr.

70. stativo, simila okazo.

71. vegetativa, kp. kun 6.

72. volitivo, kp. kun 5.

73. aviv(ad)o el EB (1988) ne povas koincidi kun av-iv(ad)o, c^ar la verbo "avi" devus esti ntr.

Traktinte la suprajn 73 okazojn de teorie au^ praktike eblaj koincidoj inter sufiksa kaj radikfina -IV- en la leksiko de Esperanto, certe ni ekvidis nur mal-grandan parton ("pinton de glacimonto") el la problemaro. Terminologie kaj no-menklature ekzistas multegaj ekzemploj, g^is nun ne registritaj en Eo-vortaroj. Fakuloj devos cerbumi, kiel esperantigi la fungonomon Hygrophorus arbustivus, la medicinan terminon molestiae diges-tivae, la genetikan terminon gametae receptivae k.t.p., k.t.p. Terminologioj jes permesas, ke Eo iel elturnig^u surbaze de sia propra vorttrezoro, sed nomenklaturoj estas senkompare pli rigidaj. Misformi ekz. h^emian, biologian, geografian au^ alian nomon nur tial, ke g^in konsistigas la radikfina -iv-, certe estus apenau^ rekomendinde.

Fontoj

* Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970). - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.

* Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (1980), K. Kalocsay - G. Waringhien. Kvara,

tralaborita, eldono. - Universala

Esperanto-Asocio, Rotterdam.

* Esperanto Bildvortaro (1988), R. Eichholz. - Esperanto-Press, Bailieboro.

* Inversa Vortaro de Esperanto (1989), B. Pabst. - Esperanto-Centro, Paderborno.

Nova mus^o el tropikaj landoj

Sekve de plivarmig^o de klimato en Eu^ropo aperas en nia lando varmamaj bestoj, kiuj devenas el pli varmaj landoj. Mus^o Chrysomya albiceps (Wiedemann, 1819) el familio Calliphoridae estas ordinara en sudaj landoj, ekzemple en Brazilo, Egiptio kaj Hispanio.

En la jaro 1958 g^i aperis en suda Moravio, sed denove malaperis. En la jaro 2001 g^i reaperis en suda kaj meza partoj de Moravio.

La mus^o estis iomete pli granda ol hejma mus^o. G^ia korpo estas verda, metale brilanta.

La okuloj estas brunaj kaj la fronta bendo estas blanka. La torako ne havas haregojn. Segmentoj de la abdomeno estas verdaj, metale brilantaj kaj blue borderitaj. Oni povas lau^ la blua bordero

de abdomenaj segmentoj facile distingi C. albiceps disde similaj mus^oj de la genro Lucilia. La flugiloj de C. albiceps transiras la abdomenon. La mus^o flugas rapide, g^i estas eminenta fluganto.

La femaloj de C. albiceps metas ovetojn sur mortaj korpoj de bestoj. La larvoj estas rabaj. Ili predas kaj voregas larvojn de aliaj mus^oj.

Belega tropika mus^o C. albiceps farig^is nova dekoro de nia naturo.

O. A. Fischer

MUZEUM PICTUS

alivorte muzeo bildigita estas titolo de bros^uro, kiun okaze de la Eu^ropa Jaro de Lingvoj 2001 eldonis Muzeo Komenio en Přerov, fako historio de lerneja instruado. Koloraj bildoj kun historiaj klasc^ambroj kaj instruiloj el pasintaj jarcentoj estas akompanataj de komentoj en la lingvoj c^eh^a, pola, angla, germana kaj ankau^ Esperanto. La Esperanta versio estas laboro de lokaj esperantistoj (preci-pe L. Chytil) kaj pruvas aktivecon de niaj Přerovanoj. Lau^ atentigo de Mgr. Z. Hršel la latina titolo ne estas g^usta, devus esti Muzeum Pictum, c^ar muzeum havas alian genron ol orbis (la titolo certe alu-das la faman Orbis pictus de Komenio). La grafikisto elpensis novan, iom stran-gan Esperantan flagon, tamen la ideo aldonadi al similaj verkoj ankau^ Espe-rantan version estas certe imitinda.

ČESKÁ TŘEBOVÁ

urbo sub la rotondo, estas faldfolio pri la urbo, en kiu trovig^as sidejo de nia Esperanto-muzeo. Tial ne surprizas, ke apud la tekstoj c^eh^a, germana kaj angla aperis ankau^ Esperanto (Jiří Pištora), c^ifoje kun g^usta flago, sed bedau^rinde la presejo ne posedis Esperantajn signojn kaj uzis x-kodon (ux, cx, gx ktp.), kio iomete mirigas c^e modernaj komputilaj programoj. Kolorajn fotojn akompanas sur la lasta pag^o malgranda urboplano.

INVITO AL NOVA RENKONTIG^O

EK Plzeň organizas turisman renkontig^on de esperantistoj meze de belega naturo en la urbeto Plasy (25 km norde de Plzeň en ripozloko MÁJ), kiun oni realigos en tagoj 14.6.-16.6.2002. Dum tiu c^i renkontig^o okazos k.a. ekskursoj per buso, au^ per trajno, au^ piedpromenoj en interesa c^irkau^aj^o. En la loko estas ankau^ ebleco por nag^ado. Vespere amika amuzo, kompletigita per videokasedoj pri interesaj^oj de la regiono. Log^ado en plurlitaj c^ambroj, mang^o 3-foje dum la tago, la prezo de la restado 250 Kč por unu tago Pliajn informojn disdonas kaj alig^ilojn kun naskig^dato kaj adreso akceptas: Václav Kaprál, 331 51 KAZNĚJOV 252, g^is fino de majo 2002. C^iuj estos bonvenaj.

SKOKOVY

la regula semajna lingva seminario en Skokovy en pensiono ESPERO okazos printempe de 22a de aprilo 2002. La arang^o estas konvena por interesantoj pri Esperanto en c^iuj gradoj de ling-voscio. Partoprenadas ec^ eksterland-anoj. Inte-resantoj povas alig^i skribe, telefone, rete:

Jindřiška Drahotová

Sadová 745/36

293 01 Mladá Boleslav

0326/731845 vespere

majle: vanek@europe.com

au^ drahotovaesperanto@seznam.cz

La 1-a Somera Esperanto-Tendaro kaj kio okazis antau^ g^i

Pri Esperanto mi eksciis el postlasaj^o de mia patro, kiu antau^ la 2-a mondmilito instruis lingvojn en Baťa eksperimenta lernejo en Zlín. C^u li tie instruis ankau^ Esperanton, mi ne scias. Sed li vigle en Esperanto korespondis. Ankau^ li kiel germano estis membro de Germana Esperanto-Asocio en Liberec. Pli poste li protestis kontrau^ la milito kaj pro tio li estis fare de nazioj ekzekutita.

De la gazeto de c^eh^aj geskoltoj "Junák" mi en la jaro 1947 eksciis, ke en nia lando c^e Junák organizacio ekzistas fako de Skolta Esperanto-Ligo. Tuj mi kun ceteraj geskoltoj el nia urbo alig^is. Same ni alig^is al la au^tuna kurso de Esperanto, kiun c^e la komerca akademio gvidis amiko de mia patro, au^toro de famaj Esperanto-lernolibroj, profesoro Theodor Kilian.

En la jaro 1948 komencis regi en nia respubliko komunistoj, kiuj kontrau^staris skoltismon kiel okcidentan, imperiisman organizaj^on, kiu lau^ ili servas al malami-koj de socialismo c^e ni konstruata.

En la jaro 1950 estis la skolta orga-nizaj^o en nia respubliko likvidita. Multaj de ni geskoltoj estis gvidantoj de la skoltaj grupoj, trupoj kaj lupidgrupoj kaj tuj kun siaj grupoj trairis al Esperanto-klubo. La komitato de Klubo kun sia klubestro prof. Theodor Kilian honorigis nin per la titolo de Esperanto-Junularo. En nia Junularo tiam laboris c^irkau^ 200 gejunuloj. La Esperanto-Klubo prunte-donis al ni du malgrandajn c^ambrojn, kie ni kunvenis de dimanc^o al dimanc^o posttagmeze kun sia programo kaj E-kursoj.

Lau^ Soveta modelo estis c^e ni fonditaj grupoj de pioniroj. Situacio iom trankvi-lig^is. Ni, gvidantoj de E-junularo pripen-sis eblecon prepari dum somero tendaron, en kiu oni instruu Esperanton. Spertuloj Joc^jo Bublan, Olga Hrubešová, Jaro Habeš kaj mi komencis la Tendaron prepari. Ni elektis la lokon c^e Vranov akvobaro en golfo de Chvalatice. La loko estis vere magia. De mateno g^is vespero vi povas au^di nur birdojn kiuj bele kantas au^ iam vidi leporojn, kapreolon, iam ankau^ vulpon.

Ne forgesu, ke estis la jaro 1952. Sep jarojn post la milito. Tendojn kaj c^iun materialon por tendumi, kiun ni havis kiel skoltoj, ni devis transdoni al pionirgrupoj. Sen tendoj ne estas eble tendumi. Helpis al nibonaj homoj - trampoj kaj vagabondoj. Ankorau^ ekzistis distribua nutraj^sistemo. C^iu devas doni nutraj^biletojn. Kaj kiel atingi la tendarlokon? Lau^ skolta maniero. Pli junaj veturis per vagonaro al Stacio Šumná kaj de c^i tie iris perpiede 12 km al tendarloko. Pli ag^aj iris piede de Třebíč. Nur 50 km. Bedau^rinde au^ton tiam neniu havis. Per au^to oni de Šumná alportis lignotabulojn, el kiuj ni konstruis tendojn.

La duan tagon oni jam povas instrui la lingvon. Kiel instruisto venis prof. Kilian, instruis Drahomír Kočvara, Jan Werner, Jaroslav Voda.

En la sama jaro okazis ankorau^ unu simila tendaro, kiun organizis Esperanto-Junularo de Silezia urbo Opava c^e la rivero Moravice.

Pavel Sittauer

(Sur la unua foto ”Divočák 1954", sur la du aliaj Lančov en la 90-aj jaroj.)

 

 

(Dektre - rememorojn de Ing. Rosťa Novák, sekretario de Urba Konsilantaro en Třebíč esperantistigis la redaktoro)

Rememoroj de skolto

En 1953, kiam mi estis 10-jara, mia samklasano Jirka Stejskal venigis min en la klubejon Esperanto c^e la Stacidoma strato en Třebíc. En du c^ambretoj estis dudeko da samag^aj knaboj, kiujn gvidis tri junuloj je 9-15 jaroj pli ag^aj: Pepík Bublan, Pavel Sittauer kaj Ruda Čermák. C^iu el ili sciis ion alian: Pepík kaptis nian atenton per interesaj ludoj kaj strec^a rakontado de aventuraj historietoj, Pavel instruis al ni Esperanton kaj Ruda kapablis citi c^iun vorton retrodirekte. Tuj la unua kunveno entuziasmigis min kaj c^e neniu plua mi mankis. Ni havis bildon de monto, kies supro simbolizis finon de la lernojaro kaj sopiratan ferian tendaron, kaj tien ni devis grimpi per poentoj akirataj dum sabataj kunvenoj. Miaj gepatroj posedis duetag^an trunkodomon sur la bordo de la rivero Jihlava. Sur la apuda herbejeto ni konstruis ses duper-sojnajn tendojn kaj dormis sur pajlosakoj. La du semajnoj estis plenigitaj per amu-zoj kaj devoj: ludoj, vetkuroj, olimpikoj, nag^ado, ekskursoj kaj tendarfajroj, sed ankau^ laboroj en la kuirejo, ac^etadoj kaj nokta gardado. Krom tendarfajra bon-humora rakonto ”Sekreta eksplodo sub la kusenego” mi memoras ankau^ iometon el Esperanto ("Kio estas tio? Tio estas bovo."). La tempon dokumentas kelkaj etaj senkoloraj fotoj. Mi volus danki al nia estro Pepík Bublan kaj ankau^ al Pavel Sittauer, kiu ebligis c^ion sub la s^ildo de Esperanto kaj kiu konstruis en Lančov tendaron, kiun ankau^ mi dufoje partoprenis.

Rosta - Leopardo

50-a Somera Esperanto-Tendaro

Lančov 2002

En c^i tiu jaro, kiam ni festos 100 jaroj de esperantista klubo en Prago kaj havos 10-an kongreson de C^EA, realig^os ankau^ la jubilea 50-a Somera Esperanto-Tendaro en Lančov apud la digolago de Vranov, organizata de EK Třebíč.

La kursoj de Esperanto kostas 2500 Kč, por infanoj g^is 15-jaraj 2300 Kč. En la tria etapo la tendaro proponas ankau^ specialajn kursojn de plastikaj artoj kaj s^ako (2980 Kč, por infanoj 2780 Kč). Same kostas ankau^ la kursoj de la angla, germana, franca, rusa kaj hispana lingvoj,

kiujn la tendaro devas okazigi pro ekonomia premo.

Krom la kursoj 30.6.-13.7. (1-a etapo E, A, N), 14.7.-27.7. (2-a etapo: E, A, N, F, R, H) kaj 28.7.-10.8. (3-a etapo E, A, V, platikaj artoj, s^ako) en la tendaro renkontig^os iamaj tendaranoj (9.8.-11.8.). Dum la etapoj realig^os ankau^ ekskurso al Vieno (220 Kč), promenoj al Hardegg (25 km), Vranov (7 km), Bítov kaj Cornštejn.

Ekster la etapaj datoj la tendaro estas mendebla ankau^ por aliaj arang^oj au^ feria ripozado.

Informojn kaj alig^ilojn sendos Esperanto, 674 01 Třebíč, tel/registrilo: 0618/850 196, tel/fakso: 0618/841 909,

e-mail: podhradska@volny.cz.

Pri s^ako petu informojn c^e: Šachový klub, pan Hodovský, 664 64 Dolní kounice 407, tel: 0502/422 284, skdk@volny.cz.

Pri TEJO-kongreso 2001

Fratinoj Daďka kaj Vlaďka Chvátalová el Světlá nad Sázavou sukcesis publikigi en la decembra numero de la loka urba periodaj^o Světelský zpravodaj pli ol unu-pag^an artikolon pri internacia renkontig^o en la franca urbo Strassbourg (sidejo de Eu^ropa Parlamanto kaj Eu^ropa Konsi-lantaro) Ili prezentis la someran Inter-nacian Junularan Kongreson de TEJO kiel arang^on por multkultura edukado de junularo el la tuta mondo per Esperanto. Ekzemple en la urba parko Citadelle la partoprenantoj prezentis siajn naciajn lingvojn (la ceh^a kompreneble ankau^ ne mankis). Okazis konversaciaj kursoj, sed precipe praktikado dum ekskursoj tra la urbo kaj al najbaraj urboj en Germanio au^ dum koncertoj de moderna muziko en Esperanto.

LA UNUA ESPERANTO-SIMFONIO JAM HAVEBLA KOMPAKTDISKE!

La Simfonio N-ro 1 (Esperanto) por mezsopranulino kaj orkestro de D-ro David Gaines estis surbendigita de la Moravia Filharmonika Orkestro de C^eh^io sub la gvido de dirigento V. Micka, kun kantistino Kimball Wheeler, en oktobro 2000. Jen la unua simfonia muzikaj^o por orkestro iam ajn komponita uzanta tekston en la internacia lingvo Esperanto!

La muzikfirmao "Verda Stelo Music" anoncis, ke la kompaktdiskon eldonis la usona firmao "MMC Recordings" kun pluaj verkoj de D-ro Gaines.

(RET-info)DEMOKRATIO KIEL AKTIVIGA FORTO

Osmo Buller respondas

Osmo BULLER, proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2001, afable konsentis respondi al demandoj de "La Ondo de Esperanto", el kiuj ni elektis la plej interesajn.

DEM: La internacia elektantaro ho-norigis vin pro la sukcesa kaj rezultoric^a dej^oro en Roterdamo, interalie pro la Ga-zetaraj Komunikoj, kiuj atingas rekte au^ per aliaj informiloj praktike la tutan espe-rantistaron.

OB: Gazetaraj Komunikoj naskig^is en majo 1998. Unue mi fakte intencis lanc^i internan informservon por komitatanoj, c^efdelegitoj kaj perantoj de UEA pri la praktika funkciado de UEA kaj precipe de la Centra Oficejo, c^ar mi c^iam sentis kiel grandan g^enon la nesufic^an informitecon de tiuj kernaj funkciuloj. Poste devis sekvi renasko de la iama Internacia Gazetara Servo de UEA por la E-gazetaro kaj ekstera publiko. Mi tamen konkludis, ke la laborforto ne sufic^as por dece funkciigi ambau^, tiel ke GK fine naskig^is kiel ilia miksaj^o. Mi kredas, ke almenau^ la informado inter espe-rantistoj pri la agado de UEA farig^is pli efika, sed pri la ekstera informado restas ankorau^ multo por fari.

DEM: Kiel vi nun c^e via foriro retrorigardas vian vivon en Roterdamo?

OB: Kiel mi diris ankau^ en mia demisia letero, mi foriras almenau^ 2-3 jarojn pli frue ol mi origine planis, kaj sekve mia laboro multrilate restis nefinita kaj la realigo de pluraj planoj ec^ ne povis esti komencita. Mi tamen estas kontenta ekzemple pri tio, ke mi povis kontribui al financa ekvilibrigo de la Asocio, al la vigligo de la eldona agado kaj, antau^ kelkaj jaroj, al la savo de la oficialaj rilatoj de UEA kun UN kaj Unesko. Mi nepre devas mencii ankau^ la stabilan kaj efikan funkciadon de la CO -- lau^ iuj la CO funkciis ec^ tro efike -- kaj mia plej granda perdo nun estas disig^o de miaj multjaraj gekolegoj.

DEM: C^u lau^ viaj spertoj UEA bezo-nas iajn reformojn?

OB: La demokratio en UEA devus esti plifortigita. Unue, individuaj membroj nun elektas nur dekonon el la membroj de la Komitato, kvankam el la tuta membraro de UEA ili estas unu triono. Anstatau^ la nuna regulo, lau^ kiu oni elektas po unu komitatanon B por c^iu komencita milo da individuaj membroj, oni povus elekti po unu por c^iuj 500 membroj. Due, nun la Estraro gvidas la Komitaton funkciante kiel g^ia prezidio, kio ne konformas al la spirito de demokratio. La Komitato devus kontroli la agadon de la Estraro sendepende, sed nun la Estraro mem gvidas sian propran kontroladon, kio en la praktiko paralizas la superan organon de UEA.

Necesas ke la Komitato kaj Estraro havu malsamajn prezidantojn. Mi kredas je demokratio kiel aktiviga forto: ju pli la individuaj membroj g^enerale kaj komitatanoj aparte sentos, ke ili mastras sian Asocion, des pli aktivaj ili certe farig^os.

DEM: En Zagrebo UEA ricevis novan laborplanon. C^i vi atendas de g^ia realigo bonajn fruktojn?

OB: Mi emas al pesimismo, c^ar ni faris jam tiom da planoj, kiujn ni poste rapide forgesis. En Zagrebo la Komi-tato forgesis tuj c^e la elekto de nova Estraro, ke unu el la bazaj celoj de tiu plano estas plijunigo de nia aktivularo, kaj elektis Estraron kun averag^a ag^o 10 jarojn super tiu de la antau^a Estra-ro, kiam g^i estis elektita. La Komitato devis mem doni bonan ekzemplon pri tio, ke la laborplano estu prenita seri-oze. Tio denove montris, ke la Komi-tato estas paralizita, pro kio ec^ en la elektado de la Estraro g^i ne estis sufic^e veka.

DEM: Preskau^ samtage kun via lau^reatig^o estis anoncita la rezulto de la balotado por la Senato de la Esperanta Civito. Kiun opinion vi havas pri g^i?

OB: Mi trovas g^ian bombastan ves-ton malplac^a kaj ec^ ridinda. Kvankam g^i finfine restos nur marg^ena feno-meno, g^i ja g^enas per siaj ekscesoj kaj per la paranoja c^ikanado pri UEA fare de iuj g^iaj protagonistoj. Mi esperas, ke pli prudenta sinteno al UEA tie tamen baldau^ superregos. Cetere, kun intereso mi notis, ke la partopren-aktiveco en la balotado de la Civito estis konsiderinde malpli alta ol en la balotado pri la komitatanoj B de UEA.

DEM: Kiujn tri librojn en Esperanto vi kunprenus, ekzilote al nelog^ata insulo?

OB: Unue, "En barko senpilota" por povi g^ui tie la tutan verkaron de William Auld kaj ne nur "La infana raso". Due, "Malvivaj animoj" de Go-gol, c^ar g^i obstine fascinas min ekde mia lerneja ag^o kaj mia amiko pri-zorgis g^ian Esperantan eldonon. Trie, "Esperanto en perspektivo" por havi memorapogilon por rezonado pri la afero, al kiu mi dedic^is min sur la kontinento.

LA KVARA INTERNACIA FOTOKONKURSO

"La Ondo de Esperanto" organizis en 2001 la kvaran Internacian Fotokon-kurson, en kiu partoprenis 46 fotoverkoj de 15 au^toroj el 10 landoj: Britio, C^eh^io, Finnlando, Francio, Hungario, Italio, Jugoslavio, Litovio, Pollando, Ruslando.

18.1.2002 la jug^komisiono anoncis la premiojn: 1. Anna Skudlarska (Pollando) pro "Estimo" kaj "Revo"; 2. Gražvydas Jurgelevičius (Litovio) pro "Avo kaj nepoj"; 3. Robert Kami ski (Pollando) pro "Sonorilturo". Lau^daj mencioj: Raita Pyh l (Finnlando) pro "G^uu"; Igorj Loj^kin (Ruslando) pro "Fangorn"; Andrea Ottrok (Hungario) pro "Ankau^ tio estas Frankfurt".

Halina Gorecka

"ORAJ KANTOJ" APERIS

La rusa teamo de REU kolektis la plej konatajn, plej s^atatajn kantojn de la lastaj jardekoj, kaj eldonis ilin en du kompakt-diskoj sub la nomo "Oraj kantoj".

Serc^atas nova

TEJO-volontulo

en la Centra Oficejo

C^u vi estas juna (de 20 g^is 30-jarag^a), malferma kaj scivolema pri la mondo, posedanta parole kaj skribe Esperanton, la anglan kaj eble ankau^ aliajn lingvojn, scias labori komputile kaj estas libera dum minimume ses monatoj, ideale 12 monatoj?

Se vi povas respondi c^iujn tiujn demandojn per entuziasma "Jes!", konsi-deru farig^i volontulo de TEJO!

Kiel nia volontulo vi laboros en la Centra Oficejo de TEJO kaj UEA en Roterdamo (Nederlando), tie vi log^os kaj ricevos semajnan pos^monon.

Kontaktu nin pri pliaj detaloj:

TEJO, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando,

<ghen.sek@tejo.org>

POST FORTALEZO KAJ GOTENBURGO, UK IROS AL PEKINO KAJ VILNIUSO

La Estraro de UEA, kunveninta en Roterdamo 11-13 de januaro 2002, interalie decidis principe pri la estontaj Universalaj Kongresoj. Por 2004 la Estraro akceptis la inviton de C^ina Esperanto-Ligo okazigi Universalan Kongreson en Pekino. Oni antau^vidas subtenon de la c^ina registaro kaj entuzi-asman kunlaboron de la c^inaj movadanoj. Por 2005 estis akceptita la invito de Litova E-Asocio. Tiam la 90-a Univer-sala Kongreso de Esperanto gastos en la c^efurbo de Litovio, Vilniuso. C^ar en 2005 estos la centjara jubileo de la 1-a UK oni antauvidas specialan antau^-kongresan programon en Bulonjo-sur-maro (Francio), kiu mem estas tro mal-granda por gastigi modernan UK.

KOMUNIKADA CENTRO

EN BRUSELO

Baldau^ en Bruselo aperos Komunikada Centro, kiun intencas starigi Eu^ropa Esperanto-Unio (www.lingvo.org) kun-labore kun kelkaj eu^ropaj E-asocioj. G^i situos maksimume proksime al eu^ropaj instancoj, fondaj^oj, miloj da diverslandaj j^urnalistoj kaj internaciaj neregistaraj organizoj. La celo de la Centro estos profesinivele informi la eu^ropajn kaj ankau^ tutmondajn amas-komunikilojn pri la lingvaj problemoj, faktoj de lingva diskriminacio, proponante sekve de tio informojn pri la ekzistanta solvo prezen-tata de Esperanto.

La motoro de la ideo kaj la c^efa laborforto en la komenca stadio estos brusela j^urnalisto David Ferguson, kimrodevena irlandano, bone orientig^anta en la brusela Babelo.

Post 20 jaroj da AIS-laboro:

Alvoko al la esperantistaro universiutatnivele kunagi

La spertoj faritaj en la AIS-klerigejoj en Bydgoszcz, Moskvo kaj Karlovo pruvas, ke la nombro de novaj parolantoj inter scienculoj multe pli rapide kreskus, se la Akademio ne limigus sian instru-adon al duondeko da unusemajnaj, diverslokaj studadsesioj, sed ebligus kompletan studadon en propra universi-tato au^ almenau^ fakultato "jure kaj mure" ekzistanta.

La baza principo estas, ebligi al lau^eble c^iuj internacilingvaj universitat-nivelaj instruistoj kaj aliaj sciencistoj, ke ili investu en la klerigadlaboron de la Akademio parton de sia libera tempo, pri kiu ili disponas dum sia laborvivo forme de ferioj, kaj poste, kiel emerituloj, ajntempe. Tio ne necesigas translokig^i al loko, kie AIS-fakultato respektive AIS-universitato havas sian muran kaj juran sidejon.

Dua principo konsistas en la postulo de AIS, ke la finstudintoj verku siajn disertaciojn dulingve, en sia preferata pensadlingvo kaj en la Internacia Lingvo. Tiel ne nur c^i tiu evoluas kaj tiu konservig^as kiel sciencolingvo, sed tiu c^i "kognitiva dulingveco" kondukas al pli preciza vortigado kaj pli profunda pensado, liberigitaj de lingvecaj pens-klis^eoj.

Tria principo estas, unuavice subteni la studadon kaj akademian karieron de junaj fortoj, ne lastavice per la ebligo de eksterlanda universitatpedagogia prak-tikumo..

La Lucian-Blaga-Universitato Sibiu--Hermannstadt (Rumnanio), jam starigis kune kun AIS du komunajn katedrojn ("komunikadscienco kaj eu^rologio", la alia pri "aplikata informadiko") kaj ebenigis la vojon al du pluaj tiaj "inter-naciaj katedroj" ("Interlingvistiko, Fak-lingvoteorio kaj tradukadscienco" kaj "Humanistika Psikiatrio kaj Medicina Psikologio"). Estas interkonsentite, ke, ekde kiam la tria komuna katedro estos komencinta sian laboron, c^i tiuj katedroj farig^u la komenco de aparta fakultato kun speciala statuto.

Plikonkretigante la jam subskribitan kunlaborkontrakton de la Lucian-Blaga-Universitato kun la partnero de AIS en Slovakio, nome kun la Filozofo-Konstantin-Universitato Nitra, ankaku^ c^i ties pedagogia fakultato komencis starigi unuajn komunajn katedrojn kun AIS. Ili farig^u jam 2002 la kerno de privata universitato fondota kvin dekojn da kilometroj pli sude en la dulingva urbo Komarno, kiun disdividas en du urbopartojn la Danubo kaj (ekde la fino de la unua mondmilito) la en g^i situanta slovaka-hungara landlimo.

Oprof Dr.habil. Helmar G. FRANK

Prezidanto de AIS

Pliajn detalojn petu c^e:

hfr@uni-paderborn.de

Fakso 0049-5251-163533

letere (Prezidanta Sekretariejo de AIS, KleinenbergerWeg 16B, D-33100 Paderborn

Esperanto en C^inio

Liaoning-provinca Esperanto-Asocio (LEA, C^inio) okazigis la 8-an LEA- Kongreson de Esperanto, el kiu naskig^is la nova kaj pli juna estraro, kaj la 3-an Nordorientan C^inan E-Kongreson kune kun Jilin-provinca E-Instituto. Por akiri vastan subtenon kaj kunlaboron ni publikigis la unuan kvinjaran planon de LEA por 21 jarcento. La agado "Propono al E-istoj en G^emelaj Urboj" jam ricevis reagojn el pli ol 50 landoj. Nia organo "Verda Stelo" refarig^is gazeto. Pli ol 200 personoj c^eestis la diversajn E-kursojn de LEA kaj g^iaj filioj en la urboj. Liaoning Financa Kolegio enkondukis Esperanton kiel unu el la nedevigaj studobjektoj sub nia penado.

amikeco999@21cn.com

Kompaktdisko DUONE

Thierry Faverial revenas soliste kun KD, en kiu li rolas kiel komponisto, muzi-kisto, kantisto kaj au^toro de kelkaj tekstoj, por prezenti 10 kanzonojn, kies plej granda parto estas originala. Per sia melodia ric^eco ili miksas la spicajn saporojn de intimeca latinj^azo kun la diversaj ritmoj de la eu^ropa kanzonaro. C^iu el la titoloj estas invito al vojag^o, en aparta etoso, kiu foje kondukas al revemo au^ dramo, foje al voluptemo au^ poezio.

Interesa faka aplikado

La Unio de Raciismaj Ateistoj kaj Agnostistoj (UAAR) - laboranta por la re-samrajtigo de nekredantoj - aperigas siajn retpag^ojn en pluraj lingvoj, inter ili ankau^ en Esperanto, kion ili volonte utiligas por la internaciaj kontaktoj: http://www.uaar.it/uaar/esperanto.htm

Stomatologio

La prezidanto de Stomatologia Sekcio de UMEA anoncas la kreon de ret-listo, kiu celas anstatau^igi la paperan bultenon "Stomatologia Forumo":

http://groups.yahoo.com/group/umea/

Ne forgesu ankau^ viziti:

http://www.esperanto.org/umea/odonto

 

 

Infandesegnaj^oj

La E-rondeto en Vyškov preparas ekspo-zicion de infandesegnaj^oj (kun konkurso) en marto. Detalajn informojn pri la parto-preno oni povas peti c^e: Esperanto--rondeto, MKS, Josef Vojac^ek, Jana Šoupala 4, CZ-682 01 Vyškov, C^ehio. Rete: vojacek@jumbo.ped.muni.cz

Novjara donaco por Esperantio

estas, ke ekde la 1-a de januaro post longa antau^preparo, en la Esperanta retpag^aro de Radio Austria Internacia ekfunkciis la ligilo por auskulti la elsen-dojn de Radio Havano Kubo!

http://roi.orf.at/esperanto/es_demand.html

Bonvolu viziti g^in kaj sendi al ambau^ radiostacioj retmesag^on pri la au^skul-tado!

Maritza kaj Katinjo Fettes

Agado Espero:

Zaban-e-salam

Lingvo de paco

La Esperanto-movado en pluraj manieroj bedau^ris pro la viktimoj de la atencoj en Usono dum la pasinta septembro. Same bedau^rindaj estas la senkulpaj viktimoj de la milito en Afganujo. Ne estas multo, kion ni povas fari en c^i tiu milito. La gloraj agoj de niaj antau^uloj dum, ekzemple, la unua mond-milito ne estas nun ripeteblaj. Por tamen substreki la respekton por c^iuj viktimoj, la Azia Komisiono de UEA, kun la helpo de kelkaj neaziaj esperantistoj, decidis lanc^i kampanjon, per kiu ni rekte prenas la flankon de la nunaj viktimoj, la afganaj rifug^intoj en najbaraj landoj.

En Irano log^as pli ol 4 milionoj da afganoj kiel rifug^intoj. La plejmulto estas analfabetoj sed ekzistas inter ili instru-istoj, ing^enieroj kaj kuracistoj, kiuj en sia lando havis bonan vivon sed pro la longa milito rufug^is al Irano. Similaj estas la kondic^oj en aliaj najbaraj landoj.

La kampanjo, kies nomo en la persa kaj en Esperanto estas "Zaban-e-Salam /Lingvo de Paco", konsistas el tri eroj:

1 - kursoj de Esperanto por afganaj intelektuloj en la najbar-landaj rifug^ejoj;

2 - kursoj por alfabetigi en la nacia lingvo afganajn analfabetajn rifug^intojn;

3 - materia helpo al la rifug^intoj;

La unuaj konkretaj agadoj komencig^os en Irano pere de la helpo de iranaj esperantistoj kaj iranaj neesperantistaj asocioj, kiuj jam okupig^as pri alfabetigo. Lau^grade ili estos vastigataj al aliaj najbaraj landoj. La funkciigo de kurso de Esperanto por 20 rifug^intoj kostas 100 usonajn dolarojn (multobligo de disdonotaj materialoj, ktp.), perkores-ponda kurso po 15 dolarojn, same kiel alfabetigo de unu analfabeta afgana rifug^into. C^i tiu agado komencig^os tuj, kiam venos la unuaj kontribuoj de esperantistoj, kiuj volas farig^i subtenanto de unu afgana analfabeto, kiu lernu legi kaj skribi.

Materia helpo al la rifug^into estas libervola. La mono kolektota en la E-movado estos rekte au^ prefere en formo de materialoj bezonataj transdonita al la rifug^intoj.

Mi certas, ke pluraj el vi volos partopreni kaj instigi la esperantistojn de sia lando partopreni. La maniero por kontribui estas simpla: sendu vian monan subtenon al la konto Azia Fondaj^o c^e UEA, per la kutimaj pagmanieroj al UEA. Vi rajtas indiki "lingvo de paco 1", (au^ 2 au^ 3) depende de la celo, kiun vi volas subteni..

Se vi volas rekte korespondi pri la kursoj de Esperanto kaj pri la alfabetigaj kursoj, bonvolu sendi mesag^on al "Reza Torabi" <reza@esperanto.org>; pri materiaj helpoj sendu mesag^on al "Hans Bakker" <hbakker@groenlinks.nl>; g^enerale pri la kampanjo kaj pri la maniero popularigi g^in inter esperantistoj bonvolu sendi ret-mesag^on al "Atilio Orellana" <iei001@worldonline.nl>.

Dankon!

Renato Corsetti

Prezidanto de UEA

ROZPOČET

Příjmy Rok 2001 Rok 2002

plán skutečnost návrh

členské příspěvky 100 000,- 108.807,- 100 000,-

prodej knih 20 000,- 23 259,- 20 000,-

písemné kurzy 10 000,- 6 134,- 10 000,-

Starto předplatné 1 000,- 332,- 700,-

úroky v bance 2 000,- 300,- 300,-

dary členů 20 000,- 45 496,- 20 000,-

konference (sjezd) ČES 70 000,- 53 250,- 60 000,-

prodej akcií 10 000,- 42 289,- ---

OSIEK 5 000,- --- 1 000,-

ost. příjmy (UEA a sekce) 97 000.- 75 755,- 70 000,-

konverz. kurzy 40 000,- 15 120,- 20 000,-

jazykové zkoušky --- 1 500,- ---

celkem 375 000,- 372 242,- 302 000,-

Výdaje

režijní materiál 7 000,- 8 044,- 5 000,-

náklady prodej knih 7 000,- 13 747,- 8 000,-

cestovné 25 000,- 17 993,- 20 000,-

poštovné 15 000,- 5 282,- 8 000,-

telefon a internet 15 000,- 11 826,- 15 000,-

funkční odměny 7 000,- 6 630,- 7 000,-

nákup služeb 40 000,- 35 495,- 35 000,-

daně 7 000,- 7 411,- 8 000,-

poplatky bance --- 8 190,- 8 000,-

konference (sjezd) ČES 60 000,- 47 147,- 50 000,-

Starto - tisk a exp. 90 000,- 95 784,- 75 000,-

písemné kurzy 2 000,- 6 300,- 8 000,-

odměny 5 000,- --- 5 500,-

muzeum Č. Třebová 2 500,- 2 500,- 2 500,-

nájem Běchovice 27 000,- 26 667,- 27 000,-

dary a reprezentace 5 500,- --- 5 000,-

konverzační kurzy 40 000,- 13 065,- 15 000,-

ostatní výdaje (UEA, sekce) --- --- 60 000,-

vrácení půjčky KAVA-PECH* 20 000,- 20 000,- ---

celkem 375 000,- 326 081,- 362 000,-

* firma KAVA-PECH půjčila uvedenou částku Českému esperantskému svazu

Novuloj en la CO UEA

La estraro de UEA nomumis Agantan G^eneralan Direktoron por la jaro 2002. Temas pri Trevor Steele (ekde 1.1.2002)

William Trevor Steele naskig^is la 14.5.1940 en Mareeba, Au^stralio, kaj havas au^stralian naciecon. Li estas vaste konata kiel instruisto en pluraj landoj kaj sukcesa verkisto. Li decidis akcepti la defion restarigi kunlaboran etoson en UEA kaj pli g^enerale en la movado. Lia personeco kaj entuziasmo por la nova tasko estas sufic^aj garantioj pri lia suk-ceso, pro kio la estraro formulas multajn bondezirojn kaj petas la esperantistojn, membrojn kaj nemembrojn, kunlabori kun li.

La estraro nomumis redaktoro de la revuo "Esperanto" de UEA por la jarko-lekto 2002-a Stano Marc^ek el Slovakujo (48-jara), kiu havas longan historion de redaktado de pluraj revuoj landaj kaj internaciaj. Li estas konata ankau^ kiel aktivulo en pluraj kampoj de la movado (fondo de la junulara sekcio, instruado ktp.). Li ekredaktos la numeron 1-an de la jarkolekto 2002-a.

Ambau^ nomumoj estas por la transira jaro 2002-a, dum kiu la Oficeja Komi-siono de UEA pluserc^os kandidatojn por pli long-tempaj kontraktoj por ambau^ postenoj. Kompreneble kaj Trevor kaj Stano estos inter la kandidatoj por tiuj kontraktoj.

Fermig^as per tio la unua fazo de la laboro de la Oficeja Komisiono, kiu jam komencis okupig^i pri aliaj bazaj problemoj: reorganizado de la komputila sistemo de UEA kaj helpo al malfermo de la "komunikad-centro" de EEU en Bruse-lo, dum dau^ras konstanta provo reharmo-niigi la funkciadon de la Asocio.

CO de UEA

Heroldo sen c^efredaktoro!

Stano Marček, c^efredaktoro de Heroldo de Esperanto, forlasis tiun postenon, nova redaktoro ankorau^ ne estas nomu-mita. La nova adreso de Heroldo estas: Heroldo de Esperanto, CP 1251, CH-6830 Chiasso 1, Svisio, retadreso: <lf.koop@infinito.it>

 

Ing^. Milan ZVARA forpasis

multjara esperantista aktivulo, motoro de la slovaka E-movado, fondinto, funkciiganto de la fama turismejo Poprada kaj nuntempa prezidanto de SKEF, forlasis nin por c^iam merkrede, la 30an de januaro 2001 en matenaj horoj.

 

 

"Programistoj respondas"

Naskig^is ret-listo por respondi al demandoj pri interreto kaj komputado (ekzemple: kiel montri supersignojn en retpag^o, kiel konverti tekston al Unikodo, kie trovi au^ kiel krei belajn grafikaj^ojn, kio estas xml, cgi, pdf, ktp.) Vidu: http: //groups.yahoo.com/group/programistoj-respondas/

 

KAEST 2002

Konferenco Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos en Dobři-chovice apud Prago en no-vembro (2002-11-08/10) sub au^spi-cioj de UEA. La c^efa temo de la konferenco: Elektronikaj rimedoj (sekcio A), la akompanaj temoj jam tradicie estas Terminologiaj pro-blemoj de fakaj aplikoj de Espe-ranto (sekcio B) kaj Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko g^enerale (sekcio C). Au^toroj de kontribuaj^oj estas petataj sendi siajn alig^ilojn kun titolo de la kontribuo kaj mallonga resumo (ne pli ol 50 vortojn) se eble plej frue, sed plej malfrue g^is 2002-08-15. G^is 2002-09-15 ili estos informitaj, c^u ilia kontribuaj^o estis akceptita. Post la konferenco estos eldonita bonkvalita prelegkolekto. Honoraj membroj de UEA kaj C^EA rajtas alig^i senpage g^is mezo de au^gusto, poste ankau^ ili devos pagi. La parto-prenkotizo (inkluzivas la libro-forman prelegaron) estas 30 EUR (A-landoj), 15 EUR (B-landoj) g^is la 15-a de au^gusto, poste iom pli. Log^ado por persono kaj nokto kostas 16 EUR (en unulita c^ambro), 11 EUR (dulita c^.), 8 EUR (kvarlita c^.), mang^ado 20 EUR. Alig^ilojn petu c^e KAVA-PECH Dobřicho-vice, Anglická 878, CZ-252 29 Do-břichovice,

tel. 420.2.9912201,

fakso: 420.2.9912126,

rete: kaest@kava-pech.cz,

http://www.kava-pech.cz/kaest

Upozornění: Pro občany České nebo Slovenské republiky stojí účastnický poplatek včetně sborníku přednášek 250 Kč, noc se snídaní v dvoulůžkovém pokoji 280 Kč, ve čtyřlůžkovém 240 Kč. Toto zvýhod-nění však končí 15.8.2002. Platby poukažte na konto 555444-051/ 0100, variabilní symbol 21108, nejlépe v kterékoliv pobočce KB. Slováci mohou použít mezinárodní platební poukázku MP16.

Bokarev-vortaro

akiris komputilan formon!

Alex Timashov <atv@rbcmail.ru> j^us kreis bonege funkciantan programon eVortaro surbaze de la trovebla rete (http://www.esperanto.mv.ru) Esperanto-Rusa vortaro de Bokarev. Nun tio estas vera komputila vortaro, kun multaj tipaj oportunaj^oj:

- vi povas simple entajpi c^u rusan, c^u esperantan vorton kaj g^i tuj trovig^os!

- vi povas kopii nekonatan vorton el legata teksto kaj eVortaro tuj tradukos g^in!

- kiam vi g^in ne bezonas, la programo kas^ig^as en la Vindoza pleto en la formo de verda steleto - kaj estas elvokebla de tie per unu klako.

La au^toro konstruis retpag^on por kaj pri la programo c^e la adreso

http://www.evortaro.narod.ru

La programo estas libere des^utebla kaj uzebla. G^i jam eniris la renovigitan version de la lumdisko "Esperanto XXI: rezultoj de la 2001-a jaro" (kune kun j^usfarita komputilvortara versio de la Reta Vortaro - la plej granda ilustrita E-vortaro en la reto).

Andrej Grigorjevskij

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

(9)

Solvoj de la pseu^doafiksoj el la antau^a numero:

15. manio, maniero

16. natrio, bona trio

En poemoj kaj kantoj estas ordinare uzataj rimoj kiel lingvaj ornamoj. Temas pri la vortoj, kiuj havas la saman vortofinon, konkrete akcentitan silabon kaj sekvan finaj^on. Ekzemple:

sendas - mendas - vendas

mono - duono - kolono

kant' - Esperant' - plant'

bela - fabela - kastela

G^ustaj rimoj ne estas, se temas pri la ne akcentita silabo, ekz. areno - telefono, sidas - havas. G^ustaj rimoj ankau^ ne estas tiuj, kiuj estas formitaj nur per la samaj sufiksoj, ekz. g^ojadi - kantadi, neg^ero - monero.

Trovi certajn rimig^antajn duopojn au^ kelkopojn, estas temo de la enigmo kun nomo

RIMLUDO

La divenotaj vortoj povas esti en propono de la enigmo aluditaj per streketoj au^ punktoj. En kontinua teksto au^ rimaj^o ili ordinare estas signitaj per sinonimoj au^ preskau^sinonimoj.

Jen kelkaj ekzemploj:

La ne reciprokata amo estas

ofte - - - - - - de la - - - -.

Solvo: doloro, koro

Multajn artifikaj^ojn scias

tute certe la amik'

sed pro tio fieregas

li tro en la polemik'.

Solvo: konas, fanfaronas.

La internoj de psikoj sin malkas^as

sen sekretoj

en la versoj kun eldiroj plenaj de la epitetoj

kune kun belsonaj agordoj en poemoj

de poetoj.

Solvo: intimoj, animoj, esprimoj, rimoj

Kaj nun divenu jenajn du rimludojn:

17. La trono estas - - - - de - - - - .

18. En varmsezono dum antau^nokto

c^e akvofluo mi eksidis,

kiel monta transversaj^o

sunon kas^is mi ekvidis.

Josef Cink

La mondo sen militoj lau^ Einstein

Tiel ni povus libere traduki la c^eh^lingvan libron de Jiří Vančura (Einsteinovo řešení světa bez válek. Eldonis Doplněk Brno 2001, 168 p.). Sur la pag^o 151 la au^toro diras: "La tuta sistemo de internacia seku-reco ne povas avantag^igi la superpoten-cojn kontraste al malgrandaj landoj, ankau^ la komuna lingvo ne devas favorigi iun ajn naciecon. Por eviti konfliktojn, c^u elekti lingvon artefaritan au^ minoritatan? C^u Esperanton au^ ekzemple la hunga-ran?"

Kafejo super Prago

La libro de la lasta praga germanlingva verkistino Lenka Reinerová (Kavárna nad Prahou, eldonis Labyrint 2001) estas por ni interesa pro la foto de la kafejo Union antau^ preskau^ cent jaroj (p. 10), sur kies angulo estas klare videbla s^ildo kun surskribo: Bohema Unio Esperantista.

 

Umberto Eco:

Hledání dokonalého jazyka

v evropské kultuře. (La serc^ado de la perfekta lingvo en la Eu^ropa kulturo). Tradukis Zora Jandová, eldonis Lidové Noviny 2001, prezo 295 Kč.

La c^eh^a traduko de la fama verko de Umberto Eco pri planlingvoj aperas c^eh^lingve kiel tria volumo de la libroserio Formado de Eu^ropo, kiu havos sume 25 volumojn kaj kiu lau^dire aperos en 28 lingvoj. En 1996 la libro aperis ankau^ en Esperanto (tr. Daniele Mistretta). La glora au^toro parolas pri kabalo kaj magiaj lingvoj, pri Dante, Nikolao de Kusano, Descartes, Leibniz kaj Komenio kaj kompreneble ankau^ pri volapuko, Esperanto kaj interlingua, kiujn li monas komune IHL (Internacia Helpa Lingvo). Eco opinias, ke IHL povus sukcesi, se g^i ricevus oficialan subtenon kaj se ekzemple almenau^ unu televida kanalo en g^i elsendus filmojn, kiujn la homoj povus c^iutage au^skulti. La libro enhavas antau^parolon de Jacques Le Goff, iniciatinto de la projekto Formado de Eu^ropo, en kiu li klarigas la celon de la projekto. Tiu antau^parolo estas parto de c^iu libro en la serio en c^iuj lingvoj. Diference de alilingvaj eldonoj la c^eh^a eldono enhavas ankau^ postparolon de la c^eh^a lingvisto František Čermák, kiu klopodas konvinki la leganton, ke IHL ne havas s^ancon en konkurenco kun la angla. Malgrau^ tio estas grave, ke multegaj admirantoj de la itala au^toro ekscios pri la problemo kaj pri opinioj de Eco. Bedau^rinde la libro ne estas facile akirebla kontraste kun du aliaj volumoj (Ulrich Im Hof: Eu^ropo kaj klerismo; Josep Fontana: Eu^ropo antau^ spegulo), au^ pro granda intereso de Eco-legantoj au^ pro malgranda eldonkvanto (?), kiu ne plu estas indikata en la libroj.

 

Foriris au^torino por infanoj

Lunde la 28-an de januaro 2002 anoncis televidoj tra la tuta mondo, ke forpasis unu el la plej gloraj au^toroj de porinfana literaturo, la sveda verkistino Astrid Lindgren (14.11.1907), kies plej fama verko Pipi S^trumpolonga estis espe-rantigita, same kiel Emilo de Smolando, Ronjo, rabista filino (atingebla per interreto c^e eLibrejo) kaj La fratoj Leonkoro, kiun proponas nia Libroservo. Fama estas ankau^ s^ia knaba detektivo Kalle Blomkvist. Multaj verkoj, kiuj aperas tra la tuta mondo, estis filmigitaj.

 

Nabídka zboží

Libroservo Českého esperantského svazu v Praze pro rok 2001. Zboží uváděné v tomto seznamu si můžete objednat na adrese:

LIBROSERVO ČES, c/o: Zděněk Pluhař, Lamačova 658/6, 152 00 Praha 5 - Hlubočepy

Tel.: 02/5181 77 32,

E-mail: m.pluharova@tiscali.cz

Při větších nákupech poskytujeme množstevní slevy takto: při odběru zboží

nejméně za poskytuje se sleva

- 200,- Kč 10%

- 500,- Kč 15%

1 000,- Kč 20%

Výše uváděné slevy poskytujeme jak klubům esperantistů, tak i jednotlivým členům ČES. Tyto slevy neplatí pro prodej do zahraničí a při prodeji ve stáncích Libroserva během sjezdů, konferencí a ostatních setkáních esperantistů.

Ceny uváděné v tomto seznamu jsou v Kč a neplatí pro prodej do zahraničí!

Při zásilkové službě (tj. Posílání zboží poštou) připočítáváme k ceně zboží expediční náklady, tj. poštovné a balné.

Objednávky vyřizujeme v pořadí, v jakém docházejí, až do vyčerpání zásoby. Ne vždy můžeme zaručit dodatečnou dodávku, zvláště u starších nebo zahraničních vydání.

Platit je možno buď svazovou poštovní poukázkou A-V na kterémkoliv poštovním úřadě, nebo pokladní složenkou u kterékoliv pobočky Komerční banky. Číslo účtu Českého esperantského svazu je 3330-021, kód banky (KB) je 0100; jako variabilní symbol se uvádí číslo faktury (dodacího listu).

Novaj^oj en Libroservo

3.28+ Eli Urbanová: Hetajro dancas (700,- Kč)

4.14+ J. Rumler: Lasta C^evalo (120,- Kč)

6.24 Fakaj Aplikoj de Eo (KAEST 2000) (150,- Kč)

8.05 KA(2) Najado (370,- Kč).

Malkarig^o:

6.02 AEST 1989 30,00 Kč (antau^e 45 Kč)

9.04 Odznak ČES 5,00 Kč (antau^e 10 Kč).

1. Učebnice k jazykovým zkouškám

1.04 Chrdlovi: Esperantem za tři měsíce (69,-)

1.05 Cink: Cvičebnice esperanta pro pokročilé (24,-)

1.06 Vondroušek: Historie a spisovatelé (10,-)

1.07 Vondroušek: Historio kaj biografioj (10,-)

1.09 Kilian: La Mondo Rakontos (LMR) (10,-)

1.10 Kamarýt: Historio de la Esperanto-Movado en C^eh^oslovakio (20,-)

1.16 Malovec: Gramatiko de Esperanto (Dua eldono) (130,-)

2. Slovníky

2.01 Kilian: 808 nejužívanějších slovních kmenů v esperantu (8,-)

2.02 Kilian: Esperantsko-český a česko-esperantský slovníček (10,-)

2.03 Hromada: Esperantsko-český a česko-esperantský kapesní slovník (20,-)

2.04 Bří Filipové: Velký slovník česko-esperantský (20,-)

2.05 Kraft-Malovec: Slovník esperantsko-český (129,-)

2.06 Kraft: Slovník česko-esperantský (23566 hesel) (188,-)

2.07 Rybář: Terminaro de hidrau^laj meh^anismoj (10,-)

2.08 Traxler: Česko-esperantský právnický slovník (25,-)

2.09 Traxler: Esperantsko-český právnický slovník (25,-)

3. Povídky, romány a jiná próza

3.01 Čapek: Milito kontrau^ Salamandroj (95,-)

3.04 Kožík: Lumo en tenebroj. Dolorplena kaj heroa vivo de J.A. Komenský. + El la sag^o de Komenio + Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (26,-)

3.05 Hašek: Ne nur soldato Švejk (126,-)

3.07 Echtner: Sep tradukoj (Jirásek, Zeyer, Šrámek, Malířová, Tilschová, Baar, Vrba) (13,-)

3.10 Bauer: La fenomeno Svislando (35,-)

3.13 Rumler: Abunde kaj redunde (4,-)

3.17 Havel: Au^dienco (42,-)

3.18 Kafka: Song^o kaj aliaj rakontoj (126,-)

3.19 Schnitzler: Song^onovelo (126,-)

3.20 Kurisu Kei: Co mi dala česká literatura (30,-)

3.28+Eli Urbanová: Hetajro dancas (700,-)

4. Básně, sbírky básní

4.01 Urbanová: El subaj fontoj (16,-)

4.02 Urbanová: Peza vino / Těžké víno (39,-)

4.03 Karen (Kořínek) - Rumler - Urbanová -Vidman: Kvarfolio (4,-)

4.05 Kořínek: Elekto el la originalaj kaj tradukitaj poemoj (5,-)

4.07 K.H. Mácha (tr. Pumpr): Majo (62,-)

4.09 Ludíková: Ekau^di la animon / Uslyšet duši (96,-)

4.10 Gazda: Frenezetaj^oj (10,-)

4.12 Věra Ludíková: Uslyšet duši 1 + 10 (96,-)

4.13 Věra Ludíková: Uslyšet duši 1 + 16 (96,-)

4.14+ Josef Rumler: Lasta C^evalo (120,-)

5. Zpěvníky

5.01 Cink: Scieta Kantareto (24,-)

6. Odborná knihovna

6.01 Kolekto de referaj^oj el internacia seminario "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teh^niko 1982", Energio - tutmonda problemo (10,-)

6.02 Kolekto de referaj^oj el internacia seminario "Apliko de Esperanto en Scienco kaj Teh^niko 1989", fervojoj (45,-)

6.03 Werner: Terminologia Kurso (20,-)

6.04 Tůma: La fundamentaj konsideroj de la scienco pri la varmo (9,-)

6.05 Internacia Seminario pri Komenio, 1992 (10,-)

6.06 Maxwell-Preotu-Tacu: Lingvo kaj kibernetiko (142,-)

6.07 Chrdle (ed.): La Stato kaj Estonteco de la Internacia Lingvo (147,-)

6.08 Frank: Mallonga enkonduko en la kibernetikan pedagogion (92,-)

6.09 Chrdle: Profesia uzo de Esperanto kaj g^iaj specifaj trajtoj (38,-)

6.10 Yosimi Umeda: Jak úspěšně vyjednávat s Japonci (30,-)

6.11 Vogelmann: La Nova Realismo (bindita) (150,-)

6.12 Vogelmann: La Nova Realismo (bros^urita) (63,-)

6.15 Fössmeier: C^ifrado kaj g^ia rolo en la "nova komunikado" - Pri objektiveco en la scienco (30,-)

6.16 Kavka: Kontribue al PIV (30,-)

6.17 KAEST '98 (Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko) - programo (15,-)

6.18 Středa: Terminaro de feloj / Názvosloví kůží (126,-)

6.19 Frank a spol.: Kybernetische Pädagogik /Klerigkibernetiko - 6 (880,-)

6.20 Frank a spol.: Kybernetische Pädagogik /Klerigkibernetiko - 7 (880,-)

6.22 KAEST '98: Modernaj rimedoj de komunikado - prelegaro (150,-)

6.23 Werner: Matematika vortaro Esperanta-c^eh^a-germana (20,-)

6.24 KAEST 2000: Fakaj aplikoj de Esperanto (150,-)

7. Mapy

7.01 Pos^atlaso Praha (25,-)

8. Nosiče zvukového záznamu

KA = mag. kazeta, CD = komp. disk

8.01 KA: Team en Esperanto (58,-)

8.02 KA: Famaj kantoj por belaj horoj (57,-)

8.03 KA: Kantoj de l' popolo (57,-)

8.04 CD: Kantoj de l' popolo (115,-)

8.05 KA(2): Najado (du kazedoj) (370,- Kč)

9. Odznaky

9.01 Esperantská hvězdička v bílém kruhovém poli, ř 7 mm (5,-)

9.02 Esperantská hvězdička v bílé kruhové výseči, pod ní v oblouku nápis ESPERANTO, 10x17 mm (5,-)

9.03 Odznak esperantistů-zdravotníků (5,-)

9.04 Odznak Českého esper. svazu (10,-)

0. Pohlednice a ostatní zboží

0.01 Pohlednice "Saluton el Praha" (2,-)

0.02 Pohlednice "Saluton el kongresurbo Praha" (2,-) (text 1992)

0.03 Pohlednice "Saluton el kongresurbo Praha" (3,-) (aktualizovaný text 1996)

NI KONDOLENCAS

14. 8.2001 Vladimír Mašita el Štoky

28.9.2001 Jaroslav Lokšan, Boletice

29.9.2001 Adolf Vojtek, Ostrava

8.11.2001 Zora Vaverková el Brno

8.11.2001 Max Hillebrand el Jablonec

(70j, fama organizanto de IRDEN en Plavy kaj motoro de la klubo en Jablonec, populara persono inter esperantistoj)

25.11.2001 Ladislav Fiala el Poděbrady

(forpasis en Pollando, unu monaton antau^ sia 79-jarig^o;.liaj lastatempaj laboroj estis ekspozicio Komenio-Zamenhof, kiu vizitis plurajn urbojn, ekspozicieto en C^eelba Muzeo en Poděbrady kaj festado de 90-jarig^o de Esperanto en la banurbo Poděbrady.

Max Hillebrand kaj Ladislav Fiala partoprenis la asocian konferencon en Poděbrady meze de oktobro 2001, kiam neniu antau^sentis, ke ni vidas ilin la lastan fojon.

27.12.2001 RNDr. Václav Vanc, Ústí nad Labem

Rimarko de la redaktoro: mi petas pardonon, ke pro mia teknika eraro c^e komputila prilaboro ne aperis la kondo-lenca artikolo jam en Starto 4/2001, por kiu g^i estis preparita.

MORTIS KAMARADO IVO!

IVO (YVES) PEYRAUT, prezidanto de la Plenum-Komitato de SAT, mortis la 5-an de januaro 2002, en sia 68-jaro, post grava malsano.

Informoj de la sekretario

Složení členské základy:

A 136, B 314, D 51, E 64, F 397

celkem 962 (31.12.2001)

Upozornění: Toto číslo Starta je poslední, které dostanete, pokud jste neuhradili členský příspěvek na rok 2002 !!!

Nejasné platby

V této souvislosti sdělujeme, e nám koncem roku 2001 i nyní po novém roce došly následující platby bez určení plátce: členství v ČES: dne 15.11.01 - 200.- Kč, 28.11.01 - 100.- Kč, 28.11.01. - 150.- Kč, 5.12.01 - 450.- Kč, 3.01.02 - 100.- Kč, 4.01.02 - 250.- Kč, 7.01.02 - 150.- Kč ( 2x), 16.01.02 - 250.- Kč.

členství v UEA: 20.12.01 - 1100.- Kč, 8.01.02 - 440.- Kč a 16.01.02 - 1100.- Kč. Pokud jste v tento den platili, sdělte to laskavě tajemníkovi, aby mohl provést kontrolu, zda se jedná o Vaši platbu!!

Návrhy do svazového výboru

Letošní rok je sjezdový, to znamená, že na podzim budeme volit nový výbor svazu a kontrolní skupinu. Člen výboru musí počítat s 20 víkendovými schůzemi výboru v tříletém volebním období a s plněním úkolů, kterými bude pověřen. Jedná se o neplacené pracovní funkce (hradí se pouze skuteèné výdaje, tj. poštovné, jízdné, stravné apod.) Návrhy na kandidáty zasílejte předesedovi volební komise: Kvido Janík, Lidická 41, 787 01 Šumperk.

KALENDARO 2002

19. - 21.4. 11-a Adonido, Ratíškovice

22.-28.4. Esperanta seminario, Skokovy

7. - 9.6. Paroliga kurso kaj asociaj ekzamenoj (Poděbrady)

11.-16.6. EKOTUR - Ekoturisma renkontig^o en Kvilda (Šumava)

14.6.16.6. Esperanto en Máj Plasy

50-a Somera Esperanto-Tendaro, Lančov: 30.6.- 13.7. I. etapo

14.7.- 27.7. II. etapo

28.7.-10.8. III. etapo

11.8.-17.8. ripoz-semajno (rekreační týden)

20.7.-27.7. 55-a IKUE kongreso - Kroměříž

1. 8.- 16.8. 87-a UK en Fortaleza Brazilo

(flugkaravano de KAVA-PECH)

23.8.-28.8. 5-a Eu^rop-Unia Esperanto-Kongreso - Verona (komuna karavano ne estos organizita)

9. 9.- 14.9. 2-a IBIRE Dobřichovice (biciklado)

14.9.-21.9. 4-a AEH-IKEH kongreso de handikapitaj esperantistoj - Jánské Lázně

4.-6.10. 15a Internacia kultura festivalo Ústí

8.11.-10.11. Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST). Elekronikaj rimedoj - sub au^spicio de UEA - Dobřichovice

22.-24.11. 10-a C^EA Kongreso - 100-a jubileo de EK Prago

7.12. 21-a C^eh^a-Saksa Tago en Ústí/L

 

 

Jak platit svazu

Nejlevnější způsob platby pro Vás i pro svaz je přímá platba u pokladny v kterékoliv pobočce Komerční banky. Vyplníte pokladní složenku (jsou v pokladně k dispozici) pečlivě ve všech kolonkách - tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330-021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: slovy kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně EK (sekce železn.) a místo do kolonky - vklad jménem. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo na inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je vždy 0379. Seznam čísel:

06940 ČES

06941 UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

50100 sekce mládeže

50200 sekce železničářů

50400 sekce pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů

50700 sekce sběratelů

50800 sekce nevidomých

50900 sekce zdravotníků

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Výzva: Vzor pro vyplnění pokladní složenky KB při platbě ČES vyšel ve Startu 3/2001, str. 67. Pokud jste pou-kázali platbu a nejste si jisti, zda jste řádně vyplnili své jméno, napište tajemní-kovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.