Starto 1/2004 (210)

 

 

C^eh^a Esperanto-Asocio

35 jaroj

 

En la tagoj 29.-30. 3. 1969 realig^is en Brno (kulturejo Besední dům) konstitucia kongreso de C^eh^a Espe­ranto-Asocio. Entute 162 delegitoj el 101 rondetoj elektis kiel prezidanton Josef Vítek, aprobis la statuton kaj nomumis la unuajn honorajn mem­brojn. Samtempe komencis funkcii nia gazeto Starto, kies 210-an numeron vi j^us eklegis.

Pasinteco. Se ni rerigardas la 35 jarojn, ni povas rememori multajn in­teresajn arang^ojn, ekz. somerajn Esperanto-tendarojn (Lančov, Se­branice, Nekvasovy, Skokovy, Plasy), kulturajn festivalojn (Pardubice, Opava, Ústí n. L.),  fakajn semi­­nariojn AEST (nun dau^rigataj kiel KAEST), c^iujarajn asociajn konferencojn (au^ kongresojn, se estas elektata nova asocia estraro), diversajn seminariojn au^ turismajn arang^ojn (nialande kaj eksterlande). Certe la kulmino estis la 81-a UK Prago en 1996. Dum niaj asociaj kongresoj estis nomumitaj 56 honoraj membroj. Inter niaj sekcioj la plej aktivaj estas la katolika, fervojista, blindula kaj mem-starig^inta AEH.

         Sed krom rememoroj ni povas fieri pri pli ol 200 publikaj^oj, kiujn eldonis C^EA, g^iaj kluboj, memstaraj firmaoj (SPN, KAVA-PECH, Chronos, Kla­vis) au^ kiuj aperis eksterlande, sed verkitaj de c^eh^aj esperantistoj.  Kelkaj libroj estis tradukitaj el Esperanto en la c^eh^an. Krom Starto aperadis ankau^ klubaj kaj sekciaj bultenoj.

         Estanteco. Post la politikaj s^ang^oj en 1990 s^ang^ig^is ankau^ la situacio de nia asocio. Parte favore, parte mal-favore. Dum socialismo ni havis 2500 membrojn kaj ricevadis c^iujare ministerian dotacion (c^. centmil Kčs), la S^tata Pedagogia Eldonejo eldonis por ni lernolibrojn (Kilian, Cink, Barandovská) kaj vortaron (Hromada). Nia asocio eldonis c^irkau^ 90 titolojn, plejparte bros^uretojn. C^iujare alig^is 600 novaj membroj kaj la sama nombro eksig^is. Kelkcent personoj alig^is al korespondaj kursoj, plenplena estis SET Lančov.

Post falo de la fera kurteno la komu-nikado kun la tuta mondo facilig^is same kiel turismo, kio malgravigis la rolon de Esperanto. La homoj komen-cis dedic^i sin preskau^ nur al la angla, multaj ekc^asis karieron, aliaj perdis laboron, intereso pri Esperanto mal-kreskis kaj proporcie komencis fali nia membrobazo. Venis novaj amuziloj: pos^telefonoj, komputiloj, interreto (ligitaj c^efe kun la angla lingvo). La tradicia kluba vivo de esperantistoj ne estas alloga por la nuntempaj gejunuloj (ankau^ aliaj lingvoj ne havas tiajn klubojn).

         Sed la komputiloj ebligis levi la tipografian nivelon de niaj eldonaj^oj, eksponi multajn tekstojn en la interreto(beletraj^ojn, vortarojn, kursojn, enci-klopediojn, prezentojn de organizoj ktp.) kaj rapide komuniki kun ekster-landaj esperantistoj per elektronikaj leteroj. Ni povas vojag^i al eksterlando sen specialaj permesoj, publikigadi verkojn sen cenzuro (aperis 110 publikaj^oj). 

Ankau^ UEA spertas malkreskon de la membraro, sed samtempe levig^on de prestig^o de Esperanto (ekz. la inter-nacia PEN-klubo akceptis Esperanton kiel literaturan lingvon, Umberto Eco dedic^is al la problemo sian faman libron Serc^ado de la perfekta lingvo, aperinta ankau^ c^eh^e k.a.).

         Futuro. La nuntempa movado spertas fenomenon, ke multaj homoj, lernantaj Esperanton, ne volas esti membroj de niaj asocioj, ec^ ne movadanoj. Sed simile tiuj, kiuj lernas angle, germane, itale au^ portugale, ne deziras propagandi tiujn lingvojn, nek membrig^i en lingvaj kluboj au^ asocioj. Estas normale lerni fremdan lingvon por g^in utiligi, nenormale por g^in propagandi. Nia movado allogas propagandemulojn, ofte ec^ iomete frenezetajn, sed la futuro de la movado vers^ajne dependos de tio, kion ni kapablos proponi al normaluloj, kiuj volas Esperanton utiligi, sed propa­gandado ilin ne interesas.

Onidire en Hungarujo c^iujare kelk­cent altlernejanoj submetig^as al ekza­meno pri Esperanto por plenumi la leg^on de dua mondlingvo apud la angla (Esperanto plej facile helpas plenumi la leg^on), sed ili absolute ne deziras esti movadanoj, nek kreskigi la membrobazon de HEA, nek batali por g^enerala enkonduko de Esperanto. Se ili trovus ric^an literaturon de sia fako esperantlingve, ili g^in certe utiligus, sed ili neniel emas kontribui al tiu celo.

         Multaj homoj eklernas Esperanton lau^ kursoj en interreto kaj serc^as tie ankau^ eblojn de praktika apliko. Ankau^ ili ne volas esti movadanoj, tiom malpli asocianoj. En nia malgranda lando milionoj da homoj studas fremdajn lingvojn, tute ne intencante ilin propagandi nek ie membrig^i. Fakte nur kelkaj profesiuloj prizorgas lernolibrojn kaj vortarojn, sed neniu klopodas asociigi kursanojn.

Eble nia propagando estas mal-sukcesa tial, c^ar g^ia celo estas akiri novajn membrojn por niaj organizoj, produkti novajn movadanojn, dum la publikon interesas akirado kaj inter­s^ang^o de informoj.  Ni alkutimig^is taksi niajn sukcesojn lau^ varbitaj novuloj, ne lau^ eblo utiligi la lingvon praktike.

         Tial ni perdas tiujn homojn, kiuj ne volas asociig^i, sed deziras akiradi per Esperanto enciklopediajn informojn pri diversaj neesperantistaj temoj kaj fakoj.

 

 

ROZPOČET  ČES

P ř í j m y:

Rok 2003:

Rok 2004:

 

plán:

   skutečnost:

návrh:

členské příspěvky

90 000.-

 

85 760.-

 

90 000.-

 

prodej knih a mat.

20 000.-

 

25 692.-

 

20 000.-

 

písemné kurzy

5 000.-

 

2 400.-

 

3 000.-

 

Starto předplatné

500.-

 

1 100.-

 

900.-

 

úroky v bance

500.-

 

118.-

 

100.-

 

dary členů

20 000.-

 

13 293.-

 

15 000.-

 

konference ČES

55 000.-

 

79 110.-

 

65 000.-

 

OSIEK

2 000.-

 

----

 

2 000.-

 

UEA

40 000.-

 

41 209.-

 

40 000.-

 

sekce a kluby

30 000.-

 

78 145.-

 

----

 

konverz. kurzy

10 000.-

 

14 429.-

 

10 000.-

 

celkem

273 000.-

 

341 256.-

 

246 000.-

 

 

Výdaje:

režijní materiál

5 000.-

 

2 732.-

 

4 000.-

 

náklady na prodej knih 

5 000.-

 

13 519.-

 

5 000.-

 

nákup knih (+ fa za PIV)

40 000.-

 

42 366.-

 

4 000.-

 

cestovné

20 000.-

 

16 258.-

 

18 000.-

 

poštovné

5 000.-

 

3 317.-

 

5 000.-

 

telefon a internet

10 000.-

 

8 661.-

 

8 000.-

 

funkční odměny

7 000.-

 

6 120.-

 

7 000.-

 

nákup služeb

35 000.-

 

37 258.-

 

38 000.-

 

daně

8 000.-

 

6 790.-

 

7 000.-

 

poplatky bance

8 000.-

 

7 562.-

 

8 000.-

 

konference ČES

45 000.-

 

69 240.-

 

60 000.-

 

sjezd ČES (doplatek)

----

 

20 250.-

 

----

 

Starto - tisk a exp.

75 000.-

 

62 316.-

 

75 000.-

 

písemné kurzy

4 000.-

 

450.-

 

2 000.-

 

odměny

3 500.-

 

----

 

2 500.-

 

muzeum Č. Třebová

2 500.-

 

2 500.-

 

2 500.-

 

nájem Běch. + Dobř.

27 000.-

 

26 489.-

 

27 000.-

 

dary a reprezentace

5 000.-

 

4 672.-

 

4 000.-

 

konverzační kurzy

10 000.-

 

11 362.-

 

7 000.-

 

UEA

15 000.-

 

----

 

36 000.-

 

sekce a kluby

8 000.-

 

52 004.-

 

----

 

celkem

338 000.-

 

393 866.-

 

320 000.-

 

 

 

 

Několik poznámek

k rozpočtu

(viz str. 5)

Pozorný čtenář Starta jistě zaz­na­me­ná některé rozdíly mezi skuteč­ností za rok 2003 a rozpočtem na rok 2004. Jedná se především o část výdajo­vou, kde je v nákupu knih zahrnuta i fa. za PIV ve výši Kč 37 500.-  která byla uhrazena zač. roku 2003, ale tržby byly již v roce 2002. Totéž se týká fa. za ubytování na sjezdu v r. 2002, která byla také placena na začátku r. 2003. Rovněž u nákladů na Starto přišla fa. za č. 4/03 až v lednu. Proto je počítáno v rozpočtu s částkou za 5 čísel. U této položky by se měl projevit značný rozdíl po loňské změně tiskárny, jejíž cena je nižší o 2 000.- Kč za jedno číslo časopisu. 

         Pokud se týká rozdílu mezi příjmy a výdaji (-74 000.- Kč) je nut­né započítat i počáteční stav hoto­vosti k 1. 1. 2004 ve výši 72 564.- Kč. Předpokládáme také zvý­šenou částku u členských příspěv­ků po jejich navýšení.

     Výbor svazu se svízelnou finanční situací pravidelně zabývá a hledá další možnosti úspor, ale i zvýšení příjmů. To se nám povede pouze s Vaší pomocí a pocho­pením. Stále nám klesá počet členů a mnohdy je to jen proto, že se nikdo v místě klubu nebo kroužku o tuto práci nestará. Prověřte svoji členskou základnu.

 

Pavel Polnický

Upozornění

 

členům svazu. Vzhledem k tomu, že nový příspěvkový řád svazu, schvá­lený na konferenci v Litomyšli, byl uveřejněn až ve Startu č. 4/03, rozhodl výbor ČES, že platby poukázené do konce roku 2003 budou přijaty i v původní částce. To znamená, že platby došlé po novém roce musí odpovídat novému příspěvkovému řádu. Je tedy nutné doplatit případný rozdíl co nejdříve. Děkujeme Vám za pochopení a těšíme se na další spolupráci.

Výbor ČES

 

Sukceso de Esperanto

en Bruselo

 

La brusela "Resto­ra­ci­o Esperanto" pre­pa­ris novan prezenton kun nova menu-karto.

         La restoracio estas en eta strato, kiu kondukas de la Centra Stacidomo al la Centra Pos^toficejo kaj apud unu enirejo de la Reg^aj Galerioj Sankta-Hubert. Samtempe g^i estas restoracio de granda hotelo en la centro de la urbo. Al tiu, kiu deziras skribi por gratuli: (france, nederlande, angle, hispane) S-ro Paolo Jarmillo F&B Manager NH Grand Place Aren berg Hotel, Rue d'Assaut 15 Stormstraat, BE-1000 Bruselo, Belgio Rete:

 

foodbeveragenhgrandplacearenberg@nh-hotels.be de Germain Pirlot

 Rete: gepir.apro@pandora.be



Esperantisto Karel Sittauer

        

                Esperantisto Karel Sittauer la 27-an de januaro centjarig^us. Esperanton li eklernis dum la studado de gimnazio en la urbo Vidnava, poste li farig^is membro de Germana Esperanto-Ligo en Liberec. De burg^a lernejo en Třebíč li transiris al eksperimenta burg^a lernejo de Baťa en Zlín, kie li instruis la germanan kaj la francan. Kiam la respubliko estis minacata de nazioj, li kiel c^eh^a germano organizis skriban proteston kun siaj ge-kolegoj kontrau^ la perfidulo Konrad Henlein. Post okupacio de nia respubliko pere de nazioj, oni translokigis lin kiel instruiston al unuklasa germana lernejo en germanlingvan regionon c^e Znojmo. De tie li bedau^rinde foriris militservi. Unue al Kroatio. C^ar li kritikis militon, li estis tuj transportita al la rusa fronto. En ukraina urbo Ternopil li renkontis hazarde sian iaman E-korespondanton. Lau^ nazioj estis lia renkonto taksita kiel malamika afero kaj li kiel averto por ceteraj estis la 9-an de marto 1944 ekzekutita.

         Post la milito, en 1947 farig^is espe-rantisto lia filo Pavel Sittauer, kiu volus igi fina la ideon de eterna paco helpe de Esperanto, por ke neniam plu kresku la infanoj sen siaj patroj.

 

Rememoro pri SET

Lanc^ov kaj Červená

         Au^tune en 1956 mi finis la soldatan kemian lernejon en la urbo Jaroměř kaj revenis kiel kemia instruktoro al mia regimento en Písek. Mi estis envicigita al komandanta tac^mento de la 1-a grupo. Mi instruis soldatojn kontrau^radian kaj kemian programon en trupoj de la regi-mento. Dum libera tempo mi kune kun kelkaj amikoj vizitadis Esperanto-klubon en la urbo Písek, kiun gvidis bona amiko Libor Křivánek kun sia edzino Radka.

         Foje posttagmeze venis al mi dej^oristo kun ordono tuj viziti la c^efon de la dua grupo kapitanon Kořínek. Apenau^ mi fermis la pordon kaj prezentis min lau^ la soldataj reguloj, diris kapitano Kořínek: "Sidig^u, serg^ento, kaj liberigu vin." Li s^losis la pordon, por ke neniu g^enu nin, kaj proponis al mi bonan turkan kafon. Mi kun intereso atendas, kio okazos: "Vidu, serg^ento, mi scias, ke vi estas esperantisto kaj regule vizitadas urban E-klubon. En la kurso studas mia edzino. Kaj en lasta tempo s^i ofte ricevadas leterojn de viroj de diversaj landoj. Kaj mi tute ne scias, kion ili skribas al s^i. Pro tio mi volus eklerni Esperanton. Mi scias, ke vi profesie estas instruisto. C^u vi helpos min?" Do, de tiu tempo mi lin instruis. C^ar li estas vere inteligenta homo, li post kelkaj semajnoj jam parolis en Esperanto. Post iu tempo li kun g^ojo rakontis al mi: Vidu, Pau^lo, mi surprizis mian edzinon, kiam mi alparolis s^in Esperante! Kaj mi pli bone parolas ol s^i. Unuafoje ni trinkis krom la tradicia kafo ankau^ alkoholaj^on.

         Fine de oktobro finig^is mia soldatservo kaj mi tuj komencis organizi venontan SET-on, la unuan en golfo de Lančov (1958). Granda estis mia surprizo, kiam Libor Křivánek informis min, ke ankau^ la Klubo en Písek organizos SET-on apud Červená c^e Vltava kaj ke g^in konstruos soldatoj el Písek. Gvidanto de SET en Červená estis fama esperantisto Vlastimil Kočvara.                             Pavel Sittauer

 

Esperantistoj

en C^eh^a Televido

 

En televida AZ-kvizo s-ano Jan Bína el Brno gajnis tri rondojn, s-anino Květa Krajíčková partoprenis konkurson Máte padáka (proksi-muma signifo: Vi estas katapultita!), en kiu la konkursantoj unue devas rapide respondi kvizajn demandojn kaj poste per balotado elj^etas unu el ili lau^ diversaj strategioj. S^i estis katapultita antau^ la finalo.

 

Esperanto

en C^eh^a Radio

 

Pavel Novák, varsovia raportisto de la programo Radiožurnál (Radio-j^urnalo prezentas raportojn el ekster-lando), vizitis Bialistokon kaj sub titolo En la lulilo de Esperanto elsendis la 20-an de decembro 2003 siajn impresojn.

Li vizitis la Bialistokan Espe­ranto-klubon, kie lin bonvenigis surskribo: Se vi volas monon, lernu la anglan, se vi volas amikojn - lernu Esperanton! La klubanoj priskribis al li la biografion de Zamenhof kaj montris Zamenhof-straton, kie iam staris lia naskig^domo. Nun tie estas infan­g^ardeno, kie la infanoj lernas Esperanton. Sesjara knabeto prezentis, kiel li scias kalkuli g^is tridek. Sur la apuda domo pendas memortabulo kun surskribo, pola kaj Esperanta: C^i tie staris domo, en kiu la 15-an de decembro 1859 naskig^is kreinto de Esperanto D-ro Ludoviko Zamenhof (ne estas preciza citaj^o - rim. de red.).

En la Bialistoka biblioteko P. Novák trovis ec^ Pos^rakontojn de Karel Čapek.

La riporto finig^is per ekzemplo de esperantista amikeco: kurs-gvidantino E. Karczewska telefo-nis al delegito en Barcelona, ke s^i bezonas por 50 ekskursantoj tra­noktadon en Barcelono, Madrido kaj Granado. S^i ricevis g^in por tre avantag^aj prezoj.

La riporto poste estis disponigita en interreto, ec^ je du adresoj:

http://www.rozhlas.cz/svet/portal/_zprava/98731

http://www.zav.cz/Bulletin/esp_kolebka.htm

 

Interesa c^eh^a TTT-ejo pri Esperanto

La lasta supre menciita ret-adreso prezentas ankau^ aliajn interesajn artikolojn pri Esperanto. La c^eh^lingvajn (Esperanto - jazyk Evropy?, Esperanto - historie, současnost, rozvoj, Esperanto - Komunikace budoucnosti) oni trovas c^e http://www.zav.cz/indexcz.html ,

kaj la esperantlingvajn c^e

http://www.zav.cz/Bulletin/Esperanto/esp_esp.htm

 

Sennaciulo, La Migranto

 

Grava atentigo pri peranteco por SAT kaj g^ia organo Sennaciulo; pri peranteco por La Migranto organo de Naturamika asocio.

Mi informas vin pri pageblecoj:

SAT: La pagojn membroj kaj interes­ig^antoj sendu al bankokonto c^e ČSOB 122443440/0300,  varia simbolo (v.s.) estu prefere membronumero de SAT au^ telefonnumero de la paganto, se li ne estas membro de SAT,  konstanta simbolo (k.s.) 0379. Kompreneble eblas ankau^ uzi simplan pos^tpagilon kaj pagi al mi au^ pagi pere de banko al la menciita bankokonto. C^i momente ankorau^ ne estas konata al mi kotiztabelo por 2004.

La Migranto: Abonpago pro 2004 estas 110, - Kč. Maniero por pagi: bankokonto 122443440/0300,  v.s. telefonnumero de la paganto,  konstanta simbolo 0379. Eblas pagi per simpla pos^tpagilo al mi. Informoj aperos ankau^ en Sennaciulo kaj en La Migranto.

        

Václav Stibůrek,  J. Franka 1731,  256 01 Benešov, tabl. 317721018, mobil. 608516206,stiburek.v@c-mail.cz

 

Muzeo Šumava

Esperantajn pag^ojn vi trovos

http://www.retour.cz/Muzeum-Sumavy/esperanto/kasperske-hory.htm

La pag^ojn prizorgis s-ano Jiří Pěnek.

 

Korespondi deziras

Ing. František Ančinec, Dolní 28, 796 01 Prostějov, 50-jara ekonomo

 

Informoj el Slovakio (SKEF)

La organizo havas nova adreson:

Slovaka Esperanto-Federacio, P. O.  BOX B-152, SK-012 41 Žilina

 

La kongreso de SKEF okazos en Nové Mesto nad Váhom (28.-30.5.2004). Aliaj arang^oj:

6.3. Konferenco de OSES Bratislava

24.4. Turisma renkontig^o Piešťany

26.6. 7-a Esperanta bazaro, Dunajská Streda

20.-27.11. filmfestivalo, Bratislava

 

Sendu bildkarton

al E-klubo en Saint Etienne, kiu baldau^ festos centjarig^on kaj volas arang^i ekspo­zicion de bildkartoj akiritaj per Esperanto. La kartoj povas esti elektronikaj.

Verda Pigo, p/a Pierre Gröllemund, 51 rue Vaillant-Couturier, 420 00 St. Etienne, Francio, verdapigo@yahoo.fr

 

10 jaroj de Esperanto-muzeo en Česká Třebová

Belan longan c^eh^lingvan artikolon pri la muzeo publikigis s-ano Jiří Pištora en loka informilo. La artikolo estas legebla c^e la adreso http://www.zpravodaj.ceskatrebova.cz/45_03clanky/47_esperanto_muzeum_10let.htm

 

Studentoj pri Esperanto

C^e Katedro de Slavaj Lingvoj kaj de G^enerala Lingvistiko de Okcidentbohemia Universitato en Pilzeno aperis retaj pag^oj pri Esperanto: http://www.ksj.zcu.cz kaj

http://www.ksj.zcu.cz/zpravy/seminarka2.doc

 

 

Konkurso de infandesegnoj

La esperantistoj en la franca Vendomois arang^as internacian konkurson de infandesegnoj. La temo: g^ardenoj. Formato de papero: A3. La ag^okategorioj:

g^is 7 jaroj, 7-10 jaroj, 10-14 jaroj.

Limdato: g^is 25. 5. 2004.

Sur la dorsan flankon de papero skribu koncizan titolon de la desegno, la ag^on kaj adreson de la infano.

 

La desegnojn sendu al adreso:

 

Esperanto en Vendomois

Les Monts

FR-41360 Lunay

Francio

 

Internacia Semajno

c^e Mediteraneo

(21.-28. 8. 2004)

proponas perfektig^i en Esperanto kaj samtempe ferii en la havenurbo Sète.

Alig^oj: Espéranto culture et progrés, 5, rue du docteur Roux, FR-34090 Mont­pellier, jf.passarella@free.fr

http://perso.wanadoo.fr/nikolao/esperanto.html

 

Esperanto en niaj bibliotekoj


La plej grandaj c^eh^aj bibliotekoj kutime prezentas en la interreto sian katalogon kaj tiel ni povis kontroli, kiom da libroj en Esperanto ili posedas kaj proponas al la legantoj. Kompreneble, ne c^iuj katalogoj estas kompletaj en elektronika formo kaj ne c^e c^iu libro estas noto, ke g^i estas esperantlingva. Tial la au^tomataj serc^iloj per serc^vorto "Esperanto" ne trovas c^iujn esperantlingvajn librojn, kiuj estas en la biblioteko. Kelkaj libroj eniras la elektronikan katalogon nur tiam, kiam iu pruntas ilin kaj la bibliotekistoj notas la librojn en sia komputilo. Ekzemple ni scias, ke jam antau^ dudek jaroj estis en Moravia Landa Biblioteko Brno trovitaj 170 libroj, tamen nun la au^tomato trovis nur 30. Tamen la rezultoj, kion la bibliotekoj proponas per interreto, povas esti interesaj (parenteze la nombro de titoloj):

 

Biblioteko de Akademio de Sciencoj (8)

Nacia Biblioteko de C^eh^a Respubliko (13)

Biblioteko Jiří Mahen en Brno (45)

Moravia Landa Biblioteko Brno (30)

Biblioteko en České Budějovice (14)

Havlíčkův Brod (13)

Urba Biblioteko en Jihlava (2)

Mezbohemia Scienca Biblioteko Kladno (29)

Regiona Scienca Biblioteko de Liberec (22)

Scienca Biblioteko Olomouc (63)

Regiona Biblioteko Pardubice (18)

Urba Biblioteko Pelhřimov (8)

Studa kaj Scienca Biblioteko de Regiono Plzeň (9)

Urba Biblioteko Praha ( 95)

Urba Biblioteko Třebíč (11)

Urba Biblioteko en Ústí nad Labem (2)

Regiona Biblioteko František Bartoš  en Zlín (12)

 

 

Internacia Esperanto-Konferenco

de OSIEK 2004

Pécs (Hungario), 17-23.7.2004

 

La dumiljara Pécs estas unu el la plej belaj kaj gravaj urboj en Hungario, konata ankau^  kiel urbo de kulturo kaj arto, pro siaj muzeoj, arta vivo, festivaloj, universitato (1367), mo­nu­­mentoj el la romia kaj la turka epokoj (monda heredaj^o, sub la protekto de UNESCO).

Temo: “Esperanta gazetaro”

Okazos la prelegoj kaj diskutoj dum la antau^tagmezoj de lundo g^is  j^au^do. Dum krizas au^ s^ang^as la formon  Esperanta informado, c^ion eblos pridiskuti en la lando de Eventoj, Ret-Info, Juna Amiko, Internacia Pedagogia Revuo, Naturista vivo, Debrecena bulteno, Literatura Mondo, Budapes^ta Informilo… Tute najbare al Hungario aliajn gravajn gazetojn redaktis au^  redaktas Herbert Mayer, Spomenka Štimec, Stano Marček…

Aliaj programeroj: voc^donado por OSIEK-premio, prelegoj pri  la urbo kaj la regiono, vizito al priesperanta kaj aliaj muzeoj, distro, kulturo,  turismo… enurbe, arbare, banloke.

Postkonferencaj ekskursoj:

aldona tritaga restado gvidos vin pli leg^ere tra la milda regiono kaj g^i­aj montetoj, kasteloj, termalbanejoj, vinkeloj, malnovaj protestantaj preg^- ejoj, naturparkoj … kun la ebleco viziti la najbaran g^emel-urbon de Pécs – Osijek en Kroatio!

Kontakto: ORBIS PICTUS de Visnja Brankovic - Via Parini 5

IT- 34129 Trieste, Italio                  tel/fax: + 39 040 767 875

orbispictus@iol.it (eventuale:

visnja.brankovic@os.htnet.hr)

 

Kolektado de eltondaj^oj

 

Per kolektado de eltondaj^oj el c^eh^a gazetaro pri esperantistaj temoj estis komisiita Jarmila Čejková, Malý Koloredov 1538, 738 01 Frýdek-Místek.

 

Katalogo de gravaj esperantistoj

Prof. Vlastimil Novobilský (Školní 5, 400 00 Ústí n.L.) fondis katalogon de gravaj c^eh^aj esperan­tistoj. Li kolektas biografiojn (medalionojn) kaj biblio­grafiojn (verkaron) de aktivaj personoj, kiuj per sia laboro enskribig^is en la historion de nia movado. Sendu informojn pri merituloj el via klubo.

 

Radikala Partio agas

La Radikala Partio (Italio) en decembro 2003 interkonsentig^is kun la itala ministrino pri instruado, ke ili iniciatos eksperimentan instrua­don de Esperanto en la 25 landoj de Eu^ropa Unio.

 

81-a Germana E-Kongreso

28.-31.5.2004

okazos en la nord-orienta lando Meklen­burgio-Antau^pomerio, proksime de la pola-germana landlimo. Temo: "Pomerio - ponto inter germanoj kaj poloj".

www.esperanto-nb.de

www.aliaflanko.de

Brunilde Pfennig

 

"Esperanto en la bibliotekojn"

La kampanjo ekde antau^ nelonge havas propran komisiiton c^e Universala Espe­ranto-Asocio, UEA. En la kampanjo partoprenas kelkaj Esperanto-asocioj, kiuj pretas donaci librojn al diversaj biblio­tekoj en la mondo. Se vi interesig^as pri la projekto, bonvolu kontakti la novan komisiiton!

Aloisio Sartorato

ludoviko44@yahoo.com.br

 

20.000 vizitoj al Libera Folio

La 5-an de februaro 2004 je 19:19 lau^ la mezeu^ropa tempo okazis la 20.000-a vizito en la enirpag^o de la retgazeto Libera Folio. La dudekmila vizitanto venis el Grenoble, Francio. Dankon pro la vizito!

Libera Folio estis lanc^ita la 12-an de aprilo 2003, kaj en tiu tago okazis la g^is nun rekorda kvanto de vizitoj dum unu tago, 231. La 3-an de februaro 2004 Libera Folio lau^ nia statistikilo havis 130 vizitojn, kaj la 4-an de februaro 110 vizitojn, tamen la efektiva kvanto de vizitoj s^ajne estas pli granda. Vizitu ankau^ vi c^e: http://folio.hrs.net

 

Alternativa Komunikado inter Eu^ropaj Lernejoj, AKEL!

 

En la lernojaro 2003-2004 komencig^is en kvar eu^ropaj mezlernejoj alternativa projekto por instrui E-on al lernejanoj, inters^ang^i la spertojn kaj kontaktigi la komencontojn. Ili jam ekis kontakton kun lernejoj en Portugalio, Hispanio, Pollando kaj Hungario. Ni atendas kontaktojn el nunaj au^ estontaj eu^ropuniaj landoj por eniri la projekton.

Luis Ladeira

Rete: luisladeira@netcabo.pt

 

 

Kondolencoj

 

- La 2-an de februaro 2004 forpasis merita esperantisto Jozef Pawel Bielinski en ag^o de 83 jaroj, Honora Membro de Pola Esperanto-Asocio, honorigita pro meritoj por urbo Bydgoszcz kaj por kulturo, au^toro de kelkaj Esperanto-lernolibroj kaj Esperanto-instrumaterialoj, dum longaj tempoj prezidanto de filio de de Pola Esperanto-Asocio en Bydgoszcz.

- Kun granda bedau^ro mi sciigas vin pri la forpaso de Josef Murj^an, unu el la plej aktivaj esperantistoj en Israelo dum la lastaj 40 jaroj.

- La 2-an de februaro 2004 forpasis elstara estona esperantisto, au^toro de pluraj lernolibroj kaj vortaroj, honora membro de UEA, Jaan Ojalo (1914-2004).

 

 

MES havas propran sidejon!

Mongola Esperanto-Societo, MES ekha­vas sian propran oficejon en Mongola Kolegio Tsog pri fremdaj lingvoj, kulturoj kaj turismo. Oni permesis al la societo por subteni kaj helpi agadon de MES senpage posedi unu c^ambron kaj enkonduki ne­devigan Esperanto-kurson en la Kolegio.

Pasintsemajne estraranoj de la societo faris lekciojn pri Esperanto, nuntempa monda lingva problemo kaj Esperanto-movado, en kiuj partoprenis c^irkau^ 100 gestudentoj de la Kolegio.

C^iuj gratulmesag^oj estas bonvenaj c^e la estro de la kolegio, G. Davaasuren, rete: tsog@mboh.mn

 

Nova TEJO-volontulo!

TEJO ekhavis novan plentempan volont­ulon en la Centra Oficejo de Universala Esperanto-Asocio kaj TEJO en Roterda­mo (Nederlando). Lia nomo estas Joel Amis kaj li venas el Usono. Vi eble jam konas lian nomon kaj vizag^on de la pag^oj de Kontakto (c^ar li estas ties vic-redaktoro). Ni kore bonvenigas lin kaj tre dankas al la antau^a volontulo Chuck Smith pro lia bonega laboro dum 2003!

 

Studu turismon, kulturon kaj lingvon!

         Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo estas trijara nepublika postma­turec-­ekzamena lernejo funkcianta ekde 1991, lau^leg^e registrita c^e Kuratorio pri Edukado en Bydgoszcz (n-ro 232/94) kaj c^e la Urbestro de Bydgoszcz (n-ro 51/99). En 1996 la studumo akiris la statuson de klerigejo de la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. En la studumo instruadas lekciistoj de AIS, Internacia Esperanto-Instituto (IEI) en Hago, Akademio de Bydgoszcz, Kujavia-Pomerelia Centro por Edukado de Instruistoj, Vojevodia Kulturcentro en Bydgoszcz, krom tio j^urnalistoj kaj spertuloj de Pola Turisma-Landkona Societo, Societo de Amikoj de la Urbo Bydgoszcz, Internacia Centro pri Kulturo kaj Turismo "Kujavio kaj Pomerelio", Pola Esperanto-Asocio kaj "Flugo".

         En la studumo povas studi c^iu persono, kiu finis 18-an vivjaron, havas bonan san-staton kaj almenau^ meznivelan edukitecon (maturec-ekzamenon). Plena eduk-ciklo dau^ras tri jarojn kaj permesas akiri sciojn necesajn por labori en nau^ profesioj (simboloj de Eu^ropa Unio): post la 1-a studjaro: lektoro de Esperanto por komen­cantoj kaj gvidanto de porinfanaj arang^oj; (oficisto pri turisma informado, oficisto en vojag^agentejo kaj internacia vojag^­gvidanto); post la 2-a studjaro: lektoro de mez-nivelaj kursoj de Espe­ran­to kaj verkanto de arta ceramiko (organizanto de turisma priservado, regiona turisma c^ic^erono kaj animanto de kultura agado); post la 3-a studjaro: kursgvidanto de Esperanto, specialisto pri organizado kaj disvolvo de turismo kaj specialisto pri organizado de kulturo; ev. titolo de bakalau^ro de AIS pri humanistiko au^ morfosciencoj.

Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo, str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL 85-094 Bydgoszcz, Polio,

tel. (48-52) 346-11-51

Rete: stud@esperanto-turismo.com

 

KONCIZE

* Kiel nova G^enerala Direktoro de UEA estis nomumita Osmo Buller, kiu plenu-mis tiun funkcion jam antau^ Trevor Steele (ni memoras lin el UK '96 en Prago).

* Novjaraj statistikoj de UEA

G^is la 9-a de januaro al UK en Pekino jam alig^is 549 personoj el 44 landoj de la mondo. En 2003 en UEA membris 5627 personoj, kio estas je 0,9% malpli ol en la antau^a jaro. Trevor Steele, la G^enerala Direktoro de UEA komentas la tenden-cojn tiel: "Plej malbona estas la falo de junaj membroj (MJT kaj MAT) kaj de membroj kun Gvidlibro (ofte unuafojaj). Sed tiu fina rezulto, falo de ec^ ne unu plena procentaj^o, estas relative esperiga. La plej granda s^ang^o estis salto en la nombro da membroj kun Jarlibro."

* Diplomig^u pri Esperanto en Hun-gario. En la plej granda hungara s^tata universitato ELTE ekzistas jam ekde 1966 esperanto-instruado. En la Esperanto-fako finis siajn studojn entute 130 personoj, el inter ili 30 estis eksterlandanoj. Oni povas alig^i al Esperanto altlerneja fako ankau^ en 2004. Oni devas elekti el inter la fakparoj: angla-esperanto, arthistorio-esperanto, es-peranto-filozofio, esperanto-franca, espe­ranto-germana, esperanto-hispana, espe­ranto-historio, esperanto-hungara, espe­ranto-itala, esperanto-rusa, esperanto-portugala. Por pliaj informoj la interesig^antoj povas kontakti: Ivan Bujdoso, rete: bujdosoek@hotmail.com

Telefonu senpage per la reto!

Ekzistas nuntempe bonkvalitaj iloj por telefoni per la Interreto. Inter la novaj, ekzistas nun Skype (Skajp') c^e www.skype.com, kies sonkvalito estas tre bona, kelkfoje ec^ pli ol normala telefono. Vi bezonas PC-on kun Vindozo (prefereble XP) kaj mikrofonon. G^i funkcias per c^iaj tipoj de retkonektoj, ec^ modemo 56 Kbps. Emilio Cid verkis esperantlingvan ttt-pag^on por helpi al els^uto kaj konfigurado de la ilo: http://www.esperantointernacia.hpg.ig.com.br/skype.htm.

Komerc-Industria C^ambro prezentig^as en E-o. La retejo de la Komerc-Industria C^ambro de C^uvas^a Respubliko (Centra Rusio) ekde nun havas ankau^ E-lingvan version, apud la rusa, angla kaj itala: www.tppchuvashia.ru/eo .

Granda konferenco de Radikala Partio okazis decembre en Bruselo. Inter 500 konferencanoj estis 40 esperantistoj, la prelegoj estis simultane tradukataj al c^iuj laborlingvoj, do ankau^ al Esperanto. En la programo aperis ankau^ punktoj Instruado de Esperanto kaj Federala Lingvo.

DAFYDD AP FERGUS, kimra j^urnalisto laboranta en Bruselo, estas proklamita kiel la Esperantisto de la Jaro 2003. La internacia j^urio elektis lin pro lia tre aktiva informa laboro en la Brusela Komunikad-Centro.

Hodler-biblioteko en Roterdamo estos c^ijare rearang^ata por kolekti c^iujn librojn en unu c^ambro (nun ili estas en pluraj).

Esperanto-muzeo en Vieno antau^ 75 jaroj farig^is parto de Au^stra Nacia Biblio-teko. Okaze de tiu jubileo la muzeo okazigos simpozion (8.-9.10.2004) Espe-ranto en la uragano de ideologioj, kiu samtempe omag^os la naskig^on de Lidia Zamenhof (1904-1942). Samtempe estos preparita ekspozicio en la muzeo pri la sama temo.

 

 

Přerov

La klubo renkontig^as c^iun duan semajnon je la 17-a horo, placo Žerotín 20, krom ferioj (16.6.-6.10.).

 

 

Rememore pri Drahoš Kočvara

Programo:

Malfermo - prezidanto

Referato - prezidanto

Leciono - prezidanto

Diskuto - prezidanto

Societa ludo - prezidanto

Kultura enmetaj^o - prezidanto

Aplau^do - prezidanto


Havířov

Elektita komitato: Zdeněk Heiser (prez.), Jan Matyáš, Jana Třetinová, Miloslav Pastrňák, Pavla Bradová, kontrolo: Kateřina Hosová. Kunvenoj unufoje en monato por konversaci jak unufoje kun kultura programo (februaro-decembro): Vojag^ado en Portugalio, Meksikio I, Meksikio II, Meksikio III, Esperanta tendarfajro, Egiptujo I, Egiptujo II, Egiptujo III, Zamenhofa vespero. 

 

 

Brno

La kunvenoj de EK Brno merkrede je la 18-a en Starobrněnská 15, c^iun trian merkredon en Kohoutovice (Societo por la internacia lingvo Esperanto).

 

Pardubice

 

 

Nova kalendaro por 2004 de EK Pardubice kaj AEH.

 

Ústí nad Labem

EK kunvenadas nuntempe c^iumonate la lastan  j^au^don je la 15-a horo en la Urba muzeo en Ústí nad Labem. – Kontakto adreso: Klub esperantistů Jiřího Kořínka, Kojetická-str. 90, 400 03  Ústí nad Labem

Tel.:    +420 475 532 417  au^  +420 721 851 502, I-rete:  m.smycka@seznam.cz; j_kriz @volny.cz; 510815@centrum.cz

 

Ostrava-Poruba

Dum 2003 okazis 40 kunvenoj (meznom­bre 9 partoprenantoj), unu gasto el Brazilo. 10 abonataj gazetoj, ac^etitaj 9 novaj libroj. Unu membro estis en Rimini, ceteraj partoprenis 29 enlandajn arang^ojn.

 

 

P.F. 2004

 

Ankorau^ multajn sunelirojn

al kunterlog^antoj

 

C^e mi jam dominas nokto

 

Mi tamen ne rezignas

 

Ec^ blinda formiko

batalas kontrau^ herbotigoj

 

C^ion bonan al vi

Universanoj

 

Čestmír Vidman

P.F. 2004

 

Ještě mnoho východů slunce

spolupozemšťanům

 

U mě už převažuje noc

 

Ale nevzdám to

 

I slepý mravenec

bojuje se stébly trávy

 

Držím Vám palce

Vesmířané

 

Čestmír Vidman

 

NEPROFITEMA  AMO

 

Mi estas ukrainiano. Iufoje mi sidis c^e la tablo en mia hejmo kaj ion skribis. Estis ens^altita la radio-ricevilo. Mallau^te sonis agrabla muziko, poste komencig^is iu radio-elsendo. Subite mi ekau^dis la vor-tojn, kiuj igis min pensi. Trasonis nekutimaj vortoj. En la ukraina lingvo estis dirite: “Genuflekse adorklinig^u ne antau^ tiu, de kiu dependas via sorto: ne antau^ la estro, ne antau^ la stelo, ne antau^ la eterneco, sed adorklinig^u antau^ la homo bonkor-bonkora, ekzemple antau^ panjo via!.. Kaj tio estos la alteco, sed ne sinmalaltigo!”

Au^dante la kortus^ajn vortojn mi c^esigis la laboron kaj enpensig^is.  

 

 

Estas ja pri kio pensi, kiam oni instruas nin pri la vera, neprofitema amo… Tiam mi rememoris pri la kompatema junulo, kies koro sentis doloron pro la malfelic^oj kaj suferoj de la homoj. Mi pensis pri la juna Ludoviko Zamenhof. Mi opinias, ke ni c^iuj rajtas kaj devas adorklinig^i antau^ la bonkor-bonkorega homo, kiu ne povis esti indiferenta al la interesoj kaj bezonoj de la tuta homaro kaj kiu en sia koro, sendube, havis la sinceran neprofiteman amon al la homoj.

En niaj koroj ni c^iam havu la grandegan dankemon al la au^toro de la lingvo Esperanto! Ja li donacis al ni la bonegan rimedon de inter-komprenig^o!         Grigorij Berezin

 

 

 

Memoralo

Jíra + Hillebrand

21.-25. 4. 2004

Printempa Naturamika Renkontig^o Kytlice

(apud Nový Bor kaj Česká Kamenice)

Alig^iloj g^is fino de marto. Anoncu, kiujn mang^ojn kaj tranoktojn vi mendas.,  Pensio por unu tago estas 350 Kč.

Miroslav Smyčka, Kojetická 90, 400 03 Ústí nad Labem

 

"EUropo por akordo, Esperanto por dialogo"

http://www.e-d-e.org/Leo/index.php

Por elekto de la eu^ropaj deputitoj voc^donu por la listoj Eu^ropo Demo­kratio Esperanto. Por demokratio efika en Eu^ropo. Por la subteno de la lin­gva kaj kultura diverseco. Por Eu^ropo sendependa de la influo de USONO, g^ia lingvo kaj g^ia kulturo. Por Eu^ropo pli energia por serc^ado, monda ko­mer­co, diplomata influo. Por Eu^ropo, kiu kontrolu g^ian teknokration Por la uzado de la internacia lingvo Espe­ranto, simpla, efika, kiu donas esprim­eblon al c^iuj civitanoj en internacia debato. Por ke Eu^ropo ig^u ekzemplo por solidareco inter popoloj

Por ke Eu^ropo ig^u ekzemplo por kunligo de kultura heredaj^o kaj moderneco

KAEST 2004

 

Konferenco

Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko

 

2004-11-12/14

 

Pritraktotaj temoj:

Sekcio A:

FAKE PRI ESPERANTO

Sekcio B:

ESPERANTE PRI SCIENCOJ

 

Kontaktadreso por peti alig^ilon:

KAVA-PECH, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 257 712 201,

fakso 257 712 126,

rete: info@kava-pech.cz.

www.kava-pech.cz

 

Au^toroj de la kontribuaj^oj estas petataj sendi alig^ilon kun resumo de sia prelego, se eble plej frue, sed plej malfrue g^is 2004-08-15. Ni petas ne prezenti diversajn proponojn de la ortografiaj au^ gramatikaj refor-moj de Esperanto.

 

La konferenco okazos en pensiono Sokol en Dobřichovice (kie jam okazis la antau^a).  Post la konferenco estos eldonita bonkvalita preleg-kolekto kun resumoj en pluraj lingvoj. La antau^aj prelegaroj (1998, 2000, 2002) ankorau^ haveblas.

 

Novaj libroj

Jana Melichárková: Esperanto pro děti, ilustris Mirka Tomečková, KAVA-PECH 2003, 74 p., 98 Kč, 14x20 cm, orang^a koloro.

La lernolibro de Esperanto por c^eh^aj infanoj (6-12-jaraj) en 30 lecionoj, ric^e ilustrita. La infanoj povas mem kolorigi la bildojn, la lastajn 12 ec^ tondi kaj uzi por ekzercado de la vortoj. En la libro estas ankau^ ludoj kaj poemetoj. Ne mankas metodikaj konsiloj por instruantoj.

La dua volumo estas preparata.

 

Detlev Blanke: Interlingvistika. Cesty k odborné literatuře. (Interlingvistiko. Vojoj al la fakliteraturo). Trad. Miroslav Malovec, KAVA-PECH 2004, 70 p., 118 Kč, 14 x 20 cm, verda koloro,

La c^eh^a traduko celas c^eh^ajn lingvistojn, por veki ilian intereson pri la internaci-lingva ideo per supervido pri la ekzistanta interlingvistika literaturo, precipe la esperantologia (sed oni ne uzis la vorton en la titolo por ne provoki antau^jug^ojn).   La bros^uro informas pri inter-lingvistikaj publikaj^oj kaj periodaj^oj, pri monografioj kaj bibliografioj, pri inter-lingvistikaj mencioj en gravaj lingvo-sciencaj periodaj^oj, pri gravaj bibliotekoj kaj arkivoj de interlingvistika literaturo kaj pri la fontoj troveblaj en interreto. Aldonita c^apitro pri la situacio
en C^R el la plumo de M. Malovec

 

Sabine Fiedler; Pavel Rak: Ilustrita frazeologio. KAVA-PECH 2004, 140 p., 12 x 20 cm, blua koloro.

La libro estig^is surbaze de scienca studaj^o de d-ino Sabine Fiedler, kiu esploris frazeologiajn esprimojn en Esperanto kaj en diversaj lingvoj. C^ar la scienca stilo estas malfacile digestebla por ordinaraj legantoj, la eldonejo KAVA-PECH proponis al la au^torino ellabori varianton

por la vasta publiko kun trafaj desegnaj^oj de Pavel Rak.

         La libro prezentas 62 frazeologiajn esprimojn, klarigitajn per difino kaj ilu­stritajn per ekzemploj de uzo, per desegno kaj per kelkaj alilingvaj ekvivalentoj.

 

Jan Werner: Terminologiaj konsideroj. KAVA-PECH 2004, 180 p., 14 x 20 cm, hele kakia koloro

La libro konsistas el kvin partoj: A. G^enerale pri faka apliko de Esperanto kaj pri terminologio; B. Terminologiaj prin­cipoj; C Leksikaj observoj kaj instigoj; D. Prilingvaj konsideroj; E. Esperanta ter­min­aro de terminologia fako.

 

 

 

La 77-a kongreso de SAT okazos la unuan fojon en Slovakio

Ekde la 14-a g^is la 21-a de au^gusto 2004 okazos, la unuan fojon en Slova-kio, la 77-a kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda (= SAT) en la c^efurbo Bratislava. SAT estas internacia progresema laborista organizo, kiu kun-igas la larg^an spektron de maldekstraj mondkonceptoj. Eble paradokse, tamen fakte logike estis anoj de SAT perseku-tataj en la erao de stalinismo kaj la landaj filioj de SAT malpermesitaj en Sovet-Unio kaj en la dependaj landoj, inkluzive C^eh^oslovakion. Kompare kun UEA, deklaras sin SAT ne-neu^trala organizo, g^i ne emas toleri ajnan maljustaj^on kaj subpremon. Tamen, precipe dum la lastaj jaroj, SAT kaj UEA vivas en bonaj amikaj kaj kunlaboraj rilatoj.

SAT havas grandan signifon ankau^ por la g^enerala Esperanto-movado, pre-cipe por la evoluo de la lingvo. C^i-direkte estu menciitaj Plena Vortaro de Espe-ranto, Plena Ilustrita Vortaro de Esperan-to kaj la antau^ nelonge eldonita La Nova Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto – c^iujn c^i vortarojn eldonis SAT.

Kiel kutime, la kongreso konsistos el laboraj kunsidoj (antau^tagmeze), okazos pluraj traktadoj de la komitato, de unuopaj sekcioj k.s. Sed same kiel c^iu g^isnuna kongreso, ankau^ tiu en Brati-slava ne estos nur labora afero. La partoprenantoj de la kongresoj c^iam emas konatig^i, almenau^ supraj^e, kun la lando, kie ili kunvenas, kun la homoj de la koncerna lando, kun ties zorgoj, malfacilaj^oj, sukcesoj. Tial estas en la programon envicigitaj kulturaj progra-meroj kaj precipe duon- kaj tut-tagaj ekskursoj. Per la ekskursoj la kongres-anoj konatig^os kun la urbo Bratislava mem, kun la urboj Trenčín, Piešťany, Trnava, Modra kaj Pezinok, kun la kasteloj Červený Kameň kaj Trenčín. Certe tre interesaj estos ankau^ la vizitoj en la atoma energi-centralo Jaslovské Bohunice kaj c^e la akvobaraj^o kaj kanalo Gabčíkovo. Fakajn prelegojn faros elsta-raj Esperantaj spertuloj – ekz. pri la fakaj terminoj en la menciita nova PIV parolos C. Roux, unu el g^iaj kompilantoj.

SAT komisiis organizi la kongreson en Bratislava la kongresan agentejon KAVA-PECH el Dobřichovice (C^eh^io), kiu tion faros en la kunlaboro kun Esperanto-Societo Bratislava (ESO). La c^eh^a agentejo KAVA-PECH havas plurjarajn spertojn en la organizado de diversaj Esperantaj kongresoj, konferen-coj kaj seminarioj (ankau^ de la SAT-kongreso en Karlovy Vary 1999), la slovakaj gesamideanoj devus esti la c^efaj ideodonantoj kaj kunlaborantoj, ja ili mem plej bone konas slovakan medion kaj kapablas plej efike prezenti la lokon, popolon, kulturon.

Oni atendas alvenon de la kongres-anoj el pluraj eu^ropaj landoj kaj ankau^ el la landoj ekster Eu^ropo. Do, estos vere „multkolora“ la partoprenantaro de la kongreso. G^is la fino de januaro alig^is nau^ dekoj da partoprenontoj el 17 s^tatoj kaj kvar kontinentoj.

Por la partoprenontoj el C^eh^io kaj Slovakio validas aparte favoraj alig^kotizoj (g^is la 31-a de marto 2004!). Pli da detaloj troveblas sur www.esperanto.cz au^ perpos^te: KAVA-PECH, Anglická 878, CZ  252 29  Dobřichovice.

                                                           Zdeněk Pluhař

sekretario de OKK

 

 

La vojoj de kurag^o en Someraj Esperanto-Tendaroj en Lančov

En sepdekaj jaroj ni preparis la vojon de kurag^o sur la vojo de la tendara puto g^is la s^tonminejo. La konkuro komencig^is c^irkau^ la noktomezo: c^e la puto startis unuopaj konkurantoj. Sen lumilo oni tute povas vidi nenion. Sed sur la vojo de la tendaro mi au^dis pas^ojn. Kiam la persono estis tute c^e mi, mi vidis la policestron sinjoron Matouš, kiu mem observis la tendarojn kaj nun malrapide iris hejmen al Lanc^ov. Mi sukcesis nur diri: "Sinjoro kapitano, per tiu c^i vojo vi ne iru, hodiau^ c^i tie fantomas." La kapitano respondis: "Pau^lo, mi estas tiel dormema, ke c^iuj fantomoj  de la mondo estas al mi tute egalaj." Kaj spiregante li malrapide foriris. Mi tuj startigis la lastan konku-ranton kaj rapide iris       por haltigi la polic-estron.         Sed vane. Mi estis jam nur kelkajn pas^ojn malantau^ li kaj mi au^dis terurajn insultojn. Mi lumigis lumilon, ankau^ samideano Jaris kaj ceteraj kaj vidis s-ron policestron kus^antan sur la vojo. Tra la vojo estis strec^ita s^nuro, li piedpus^etis kaj dum la falo saltis per la manoj al preparita lavujo, kiu estis plena de akvo. Post kelkaj sekundoj li diris: "Tiu c^i nokto estis por mi iom malpli terura ol tiu lastjara." Iu ekkriis: "Kia estis tiu lastjara, s-ro polic­estro? Rakontu!"

Ni sidigis la policestron sur iom grandan s^tonegon: "Pasintjare iam en tiu c^i tempo, mi nokte jam dolc^e song^is. Subite iu frapas al mia pordo.

Mi ellitig^is kaj en nokta vestaj^o malfermis la pordon. Staris tie mia najbarino kun larg^e malfermitaj okuloj, tute tremanta kaj kriis:  "Sur nia tombejo estas fantomoj, la kadavroj revivig^is." -

 "Ne babilu, najbarino, mi tuj c^ion esploros."

Mi vestis min kaj iris. Jam de lastaj vilag^dometoj mi vidis personon, kiu eniris la tombejon kun kandelo. Mi rememoris, kion diris al mi antau^ kelkaj tagoj la esperantisto Pau^lo pri la nokta ludo! Enirinte la tombejon mi vidis dekojn da kandeloj sub la c^efa kruco. Mi kas^is min malantau^ arbo. J^us venis junulo ankau^ kun kandelo, c^irkau^iris la c^efan krucon kaj en la angulo de tombejo eniris la kadavrejon. Tra mia dorso iris frosto-tremo. Post kelkaj momentoj li revenis, metis la kandelon sub la krucon kaj rapide foriris de la tombejo.

Mi kas^e post li. C^e la vojo apud la arbaro multe da gejunuloj kus^as sur la tero kaj ec^ ne spiras. Inter ili c^i tie via Pau^lo! Kaj nun mi ekau^dis, kion mi ne vidis. En la kadavrejo sur portilo kus^as viva kadavro, kiu havas sur la brusto c^okoladojn. C^iu devis forpreni c^okoladon kiel pruvon, ke li eniris la kadavrejon."

La policestro Matouš finis sian rakonton kaj kune kun la tendara patrolo, kiu havis lumilojn, foriris hejmen por dormi kaj song^i.

 

Aldono. Jam kelkajn jarojn mi almenau^ unufoje dum la etapoj vizitas la tombejon en Lančov por rememori bonajn homojn, kiuj dum 45 jaroj de ekzisto de nia SET en la golfo de Lančov estis niaj amikoj au^ helpis al ni. Apartenas al ili ankau^ la policestro Matouš. La brulanta kandelo sur lia tombo estas por li.

 

Geraldo Mattos

 

En la gazeto de Brazila Esperantisto n-ro 322 de januaro-marto 2003 mi legis artikolon kaj intervjuon kun prof. Geraldo Mattos, prezidanto de nia Akademio.

         Mi farig^is esperantistino en 1948. Studento Geraldo Mattos estis unu el miaj tiamaj korespondantoj. Liaj leteroj, en kiuj li per­fekte klarigis al mi la E-gramatikon, liaj bildkartoj kaj ceteraj ma­terialoj multe helpis min agi por Espe-ranto inter miaj trupaninoj de skoltina grupo. Post likvido de skoltismo en 1950, kiam ni trans­iris al la organizo de Esperanto-Junularo en Třebíč, kie mi instruis al du grupoj nian lingvon, denove helpis min la leteroj de Geraldo. Mi fiere montras al vi la poemon, kiun Geraldo sub sia pseu^donimo Aldo Ger sendis kaj dedic^is al mi.

                                      Olga

         En preskau^ c^iu lando de la mondo,

         Ni vidas aron da samideanoj,

         Da homoj, kiuj kun plektitaj manoj

         Vivadas en la Esperanta rondo.

 

         Ni penas kun la forto de titanoj,

         Per libroj, revuetoj, korespondo,

         Konstrui digon kontrau^ c^iu ondo

         De lukto starigita de satanoj.

 

         Ni c^iuj amas nian idiomon,

         C^ar parolante au^ skribante g^in,

         Ni c^ie trovas hejmovarman domon.

         Pro tio, Olga, c^ar mi konas vin

         Per g^i, se mi prononcas vian nomon,

         Mi ja parolas nomon de fratin'.

                                                        Via Geraldo

 

Geraldo sendis al mi Esperantistan Memorlibreton kaj enskribis la duan poemon:

         Olga,

         Dolc^a mia karulino,

         Ne forgesu la poeton

         En la sorc^an vian reton

         Implikitan de destino!

 

         Submetita de inklino,

         Li murmuras unu peton:

         Dolc^a mia karulino,

         Ne forgesu la poeton!

 

         Jen akceptu sen obstino

         Tiun c^i memorlibreton;

         Tamen gardu c^i sekreton:

         Memortenu min sen fino,

         Dolc^a mia karulino!      

28.8.53 Geraldo

 

En 1952 mi kiel la unua virino kun amikoj komencis organizi la 1-an Someran Esperanto-Tendaron, tiam en la golfo de Chvalatice c^e akvobaro Vranov. Unu el organizantoj estis la c^efo de E-Junularo en Třebíč, poste mia edzo Pavel Sittauer. Naskig^is al ni la filino Olga. Kiam s^i 13- jarig^is, s^i jam en la SETo instruis Esperanton. Longajn ja­rojn s^i ne nur instruas, sed ankau^ helpas al ni organizi la SET-on kaj en etapoj funkcias kiel c^efinstruistino au^ gvidantino. S^ia filino Lenka instruas en la SET au^ la anglan, au^ la hispanan lingvojn. Kaj ambau^ genepoj estas membroj de UEA.

          

 Olga Sittauerová

 

 

               

 

PLASY

 

E. K. Plzeň invitas vin al 3-a Turista Renkontig^o Esperantista en Plasy (TREP), kiu okazos denove en belega naturo (25 km norde de Plzeň en ripozloko Máj) en tagoj 17.-20.6.2004.

 

Vi povos ekkoni novajn interesaj^ojn en la regiono dum ekskursoj au^ piedpromenoj kaj vespere dum videoprojekcio.

 

La prezo de restado inkluzive de log^o en kelklitaj c^ambroj kaj mang^o 3-foje dum tago estas nur 270 Kč (10 eu^roj) por 1 tago.

 

Pliajn informojn al vi disdonos kaj alig^ilojn kun adreso kaj naskig^dato akceptas: Václav Kaprál, 331 51 Kaznějov 252, g^is fino de majo 2004. C^iuj estos bonvenaj.

 

 

 

NEKVASOVY

     

14.8.  -  24.8.2004  

(Eblas partopreni nur unu semajnon au^ malpli longan tempon)

 

ESPERANTO KLUBO PLZEŇ  arang^os por geesperantistoj, favoran-toj de Esperanto, biciklistoj kaj turistoj

 

13 -an Refres^igan E-tendaron

(RET) en pitoreska vilag^o Nekvasovy, kiu situas sur la fervojtrako Plzeň  -

České Budějovice. Proksimume 40 km sude de urbo Plzeň.

 

Log^ado en turisma tranoktejo de Sporta Klubo rande de vilag^o. En la tranoktejo estas kuirejo, mang^ejo- klubejo, higiena ekipaj^o kun varma akvo.

Mang^aj^o estas trifoje dum tago.

 

Programo: ekskursoj en c^irkau^aj^o - piede, trajne, au^te. Ankau^ por biciklistoj estas c^irkau^aj^o tre tau^ga.

Lingvaj kursoj, konversaciaj ron-detoj, sportaj kaj amuzaj ludoj, nag^ado, komuna gimnastikado,                          ktp. lau^ via deziro.

 

Prezo: 1650 Kč    ( Prezo por unu tago 170 Kč )

Kapacito: 15 - 20 personoj

 

Adreso: Stanislav Pech, Zdemyslice 108, 336 01 Blovice  ( 737 330 063 )

esperantoplzen@centrum.cz                                                                                                                                                                                                                                                        

 

PRIVATA MALFERMA DANKLETERO

al la Esperanto-klubo en ÚSTÍ nad LABEM

 

Karaj gesamideanoj,

revenante en mia memoro al la plej profundaj travivaj^oj de la j^uspasinta jaro, min frapis mia kulpo: ke mi ne dankis vin pro la 16-a KULTURA FESTIVALO. Mian kulpon ne malgrandigas la fakto, ke same la mencio pri la afero troveblas en neniu presorgano. Opiniante, ke neniam estas malfrue danki (kaj lau^di), estig^u c^i tiu letero artikolo por la STARTO kaj por la INFORMILO, sojle de la nova jaro.

Eble ne c^iujn programerojn mia memoro konservig^as g^uste en tiu c^i momento, sed la plej gravajn certe. Plej gravan ni opiniu la tristan temon pri la holokau^sta koncentrejo TEREZÍN, kiu pro sia amplekso farig^is la temo „dutaga“. La unuan tagon konatigis nin s-ano Jiří Laube per eminenta maniero kun la afero – pere de memfarita video-filmo, kiun li akompanis per la klarigo, kiun li dau^rigis dum la venonttaga ekskurso „en la realo“ do en la urbo Terezín mem.

C^iloke ni menciu, ke tiu nomo estas rara nocio; al g^i apartenas ne nur la Josefa Fortikaj^o, sed ankau^ la urbo mem, kaj la c^irkau^o – c^io c^i estis la homon detruinta koncentrejo, kiel estas dokumentita ankau^ en la Muzeo. C^ar c^i letero estas mia, privata, do mi ne opinias maltau^ga la tristan informon, ke en g^i estis arestita juna Zuzka Podmelová – Karenová, kiun ni multaj konas kiel ofereman edzinon de la poeto Jiří Karen.

Fermante miajn okulojn kaj „mal­fermante miajn orelojn“, mi au^das la muziklavangon de la akordeono, kiun tiel majstre regis nia gasto (au^ „gastino?“) el Svedujo – Kristina Nestorova (Kris Ness), kara edzino de s-ano Gabriel Nestorov. Li mem disvolvis sian eseon pri la (mal)espero, kiun havas en nuntempa mondo nia ESPERO, kaj ankau^ li mem prezentis, lau^profesie, sian edzinon. Menciinda estas la fakto, ke s^i c^iujare gajnadas la plej gravajn premiojn dum la akordeon-festivaloj eu^ropaj.

Miaopinie ni digne kaj sincere rememoris la neg^isvivitan 90-jarig^on de s-ano Štefo Urban, kiu famig^is (siaklopode) kiel gitaristo kaj muzik-pedagogo, kaj kiel edzo de la poetino Eli (s^iaklopode). Estis prezentita ec^ lia literaturaj^o „Atlantis“.

Mi perceptis, inter la au^skultantoj, grandan intereson pro la prelego de ing^. Jan Werner. Li kortus^is nin per la parolo, kiel „en la pioniraj tempoj“ Esperanto entuziasme disvolvig^is, precipe en la Ostrava-regiono, frunte de la junularo tiama, kaj kiel c^i tiu impeto estis sufokita per la oficiala reg^imo.

 

Ni c^iuj dankeme spertis spritecon de juna s-ano Bohumil Bouzek (kiu c^e­estis – tiu bongustis – „je sano nia, glaseto vina“, mi esperas grand­animecon  pro mia „versado“, flanke de la legantoj!)

Se ni aldonos la muzik- kaj kant- koncertojn, kiuj okazis c^u sur la podio teatra, c^u en la „Rug^a preg^ejo“, ni povas alte taksi, sed apenau^ imagi, kiun grandiozan laboron faris la samideanoj en Ústí, frunte de s-ano Smyčka, prezidanto de la klubo kaj belkantisto samtempe, en unu persona korpo. Esperante ke ankau^ aliaj partoprenantoj estas same dankemaj kiel mi, mi finas mian certe nekomple-tan, sed des pli „paroleman raporton“ pri la afero per la jam tradicia voko:

VIVU la 17-a KULTURA FESTIVALO en ÚSTÍ nad LABEM.

 

Margit Turková        

en Obořiště, la 8-an de januaro 2004

 

LANČOV 2004

Vole nevole, tedy chca nechca či chtě nechtě – já musím. Musím opět něco napsat k nadcházejícímu SET Lančov.  Loni jsem na těchto strán-kách přišel s nápadem, aby se každý z nás pokusil získat, přesvědčit, poslat alespoň jednoho (nejlépe mladého) člověka nebo člověčici na některou ze tří etap SET Lančov. Podařilo se mi vypravit tam 9 účastníků. Bohužel jenom tři se věnovali esperantu. Podstatné však je (odvažuji se domnívat) zvýšení počtu mladých, kteří se s esperantem seznámí i jaksi bokem, když se učí třeba angličtinu. Ale hlavní je, že se sejde na Lančově víc lidí, což je jistě i ekonomický přínos pro tábor a jeho provoz.

Pro letošek mám drobnou obměnu téhož. Je zcela určitě dobré někoho tam poslat. Lepší však bude, řeknete-li někomu: “Jedu na Lančov, pojeď se mnou…“ Je mi líto, ale já to udělat nemůžu (můj zdravotní stav mi to nedovolí). Postaru – starého psa novým kouskům nenaučíš – opět několik lidí pošlu. Nejraději bych jel s nimi, ale…

Drahé samideánky a drazí samideáni, prosím vás, pokuste se svojí účastí a účastí svých známých podpořit SET Lančov. Bez něj by náš svaz nebyl úplný. Ještě malý dodatek. Dnešní člověk žádá výběr, bohatou nabídku. Tu Lančov dává ve třech čtrnáctidenních etapách, v několika kurzech. Pokud ovšem chce někdo, nebo může v létě věnovat esperantu jenom týden, i ten má možnost. Je zde katolická sekce, která pořádá tábor s menším nárokem na čas.

Věřím, že díky vašemu úsilí se ve Startu dočteme koncem roku o plně obsazených táborech. Lančovském i o tom, který pořádá katolická sekce. A na konferenci to společně oslavíme.

                              Těším se.  Fidel

 

 

Glanville Price kaj kolektivo: Encyklopedie jazyků Evropy (Enciklopedio de lingvoj en Eu^ropo), enc^eh^igis Václav Černý, Sáva Heřman, Zlata Kufnerová, Volvox Globator 2002, 799 Kč - premio de j^urio en la Praga ekspozicio Libromondo 2003.

 

C^ar unu el la tradukintoj de la libro, en kiu ne mankas informoj pri planlingvoj, estas membro de nia asocio, ni petis lin prezenti la verkon.

 

La kunteksto de eu^ropa kultura kaj lingva diverseco instruis c^eh^ojn jam de nememoreblaj tempoj kompreni tiujn kvalitojn ne tiel, kiel kutimis la antikvaj grekoj - kiel simptomon de barbareco, sed kiel naturan situacion de unuopulo kaj de la tuta komunumo, kiun necesas alfronti per profunda sciado. Ni rememoru Pordegon de Lingvoj fare de Komenio kaj lian ilustritan enciklopedion Orbis pictus (origine lernolibron de la latino) - kun du- au^ plurlingvaj tradukoj al diversaj eu^ropaj lingvoj, kiu ekde la jaro 1658 atingis dekojn da eldonoj en dekoj da lingvoj.

La longdau^ra intereso pri studado de fremdaj lingvoj elvokis ekziston de ampleksa libroserio de Vymazal "faci-le kaj rapide", kiu propagandis la malnovan sentencon pri ric^igo de unuopulo per sciado de lingvoj.

         Praktikaj lingvaj manlibroj priskri-bas gramatikan strukturon de koncerna lingvo, g^ian vortprovizon kaj uzon. Teoriaj enkondukoj en lingvostudadon koncentrig^as al evoluleg^oj, al paren-ceco de lingvoj ktp.

         La prezentata Enciklopedio de lingvoj en Eu^ropo liveras en preskau^ 250 kapvortoj (socio)lingvistikan - en formo de eseo - priskribon de eble c^iuj lingvoj (inkluzive de mikrolingvoj) aperintaj en la pasinteco kaj estanteco en Eu^ropo, c^e g^ia periferio kaj ankau^ servantaj kiel komunikiloj de almi-grintaj etnaj komunumoj. Apud la reliefe bildigitaj t.n. eksteraj historioj de la lingvoj ili enhavas kapvortojn kaj ankau^ informojn pri la planlingvoj (inkluzive de Esperanto) kaj pri la gestlingvoj (kompletigitaj per informoj pri la c^eh^a gestlingvo).

         La libro enhavas ankau^ mapojn pri disvastigo de unuopaj lingvoj, alfabe-tojn de la lingvoj, kompletigajn glo-sojn pri la teksto kaj registron. Oni trovos tie ekz. supervidon de plej gravaj planlingvoj ("artefaritaj") kaj mencion pri la usona eldono de la Zamenhofa libro du jarojn post la eldono varsovia (1889). La c^eh^a eldono estas kompletigita per klare arang^ita informo pri transskribo kaj elparolo de literoj kaj literkombinoj en kelkaj lingvoj, en kiuj ekzistas diafanaj reguloj por rilato inter la litero kaj sono.

                                                                                              S.H.

 

Lingvaj ludoj kaj enigmoj (16)

 

Solvoj de la ciferkas^oj el la antau^a numero:

29. senti, silo, lento, tolo, oni, tenti, oleo, selo, SILENTO

30. vilao, log^i, volo, vivi, vala, VILAG^O, ag^o

 

Al la stoko de la kombinaj enigmoj apartenas ankau^

SILABUMO

La principo estas: unu vorton dismunti je silaboj kaj el ili formi pluajn vortojn. Unuopajn silabojn oni povas uzi kelkfoje.

Ekzemple: KA-RA-VA-NO:

kara, rara, rano, varano, vano, nova, kava, kano, rava, vaka ...

 

En la enigmoj oni signas la silabojn per romaj ciferoj. La divenotaj esprimoj povas esti vicigitaj en kolono kun difinoj. Por rimaj^oj estas uzeblaj nur tiuj, kiuj havas rilaton al la temo de la teksto.

Jen du solvitaj montraj^oj:

III-I             modelo                                    Solvo:         tipo

II-I              bus^rando                                                  lipo

III-IV          nerva muskol-kuntiro                tiko

II-IV           tralaso de likvaj^o                              liko

I                           porcia prepozicio                              po

II                          persona pronomo                              li

I-II-I            marfunde fiksita celenterulo                polipo

I-II-III-IV    agado pri s^tat-aferoj                POLITIKO

 

Rememor' pri hejma II-I en la I-III restas,

grava III-II de I-II-III en g^i certe estas:

floro kun I-III-II rug^a c^e la III-I nestis,

sur la korto bunta I-I per la krio manifestis.

Solvo: loko, koro, rolo, KOLORO, korolo, roko, koko

 

         Du taskoj por vi:

31.     I                                              numeralo

                   I-IV                               duton-ripeta

                   II-III                              poseda pronomo

                   II-IV                              haret-plena

                   IV                                           Esperanta artikolo

                   IV-II                              akvopurigi

                   II-II                                ekzisti

                   I-II-III-IV              banala

 

32.    

I-IV c^e la I-II-III-IV vin kaptas?

         Sen g^ia III-IV ja III-III III povos,

         IV nur sufic^as sin II-III el seg^o,

         ekster g^i novajn inspirojn vi trovos.

Josef Cink

 

 

Aforismoj kaj anekdotoj

 

Lordo Wawerley estas tiel granda snobego, ke li veturas en alia au^to ol lia s^oforo.

 

Amiko al amiko: "Vi eminente kuiras. C^u tio estas via hobio?"

"Ne, instinkto de memkonservado."

 

Gepatroj sendis sian filon al avo por 14 tagoj. Post c^i tiuj 14 tagoj ili sendis al la avo telegramon: "La nepon ne sendu, c^i tie furiozas uragano."

La avo respondis: "Mi sendas la nepon, prefere sendu la uraganon."

 

-jb-

 

 

C^ESAT - 2003

 

         La 23-a C^eh^a-Saksa Tago okazis en Ústí nad Labem la 7-an de de-cembro 2003. Antau^tagmeze okazis prelega matineo, en kiu oni komence rememorigis kaj honorigis la for-pasintajn samideanojn, Drahomír Kočvara el Ostrava kaj Joachim Giessner, kiu estis honora prezi-danto de la E-klubo en Ústí n.L. (oni subskribis kaj forsendis al la fami-lianoj kondolencleterojn). Sekvis prelegoj pri Bretonio kaj Kali-ningrad (Ing^. Zdeněk Polák), pri situacio en la Slovaka E-movado (Martin Minich) kaj pri la vivoverko de R. Wagner (M. Smyčka kaj Vratislav Balák). Sekvis medalionoj pri Jaroslav Mařík (90 jaroj de la naskig^o) kaj Jaroslav Novobilský (100 jaroj de la naskig^o).

         Posttagmeze okazis koncerto, en kiu rolis Kateřina Kudlíková (sopra-no), Miroslav Smyčka (baritono), Jan Duda - violono,  Drahoslava Dvořáková (pianakompano) kaj Martin Minich (prezento de versoj de E. Geleta).

La tradician C^ESAT c^eestis c^i-jare entute 42 gesamideanoj el 4 landoj (Francio, Slovakio, Germanio kaj C^eh^a respubliko - 9 lokoj).

 

El letero pri C^ESAT

Interese estis au^skulti prelegon pri Richard Wagner, mondfama ger­mana komponisto, de kies naskig^o pasis 190 jaroj kaj de kies morto 120 jaroj. (Onidire) la unuaj muziknotoj de la opero Tannhäuser estis el­pensitaj sur la altaj^o de la kastelo Střekov c^e Ústí n/L. La parolo estis pliric^igita per la videoprojekciado el kelkaj operoj de R.W.

Kun granda g^uo ni au^skultis fluan (kaj flugan) parolon de la slovaka gasto - junulo Martin Minich. Li nin informis pri s^ang^ig^anta strukturo de l' Esperanto-movado en Slovakio, kiu senc^ese serc^as pli efektivan vojon, kaj kie la direktilon prenis en siajn manojn la junularo, kiu estas afero ne nur g^ojiga, sed ankau^ postsekvinda.

         Bedau^rinde jam ne estis tempo-spaco por komune kanti la tradiciajn kristnaskajn kantojn; almenau^ tiuj povis g^oji, kiuj ricevis donacetojn de "Sankta Nikolao" (pere de tombolo).

Al c^iuj organizantoj mi esprimas dankon mian kaj ankau^ de mia (nia) franca gasto Pierre Terrier. Ankau^ vi, Pierre, pliric^igis nian internacian etoson...

Margit Turková

 

 

Au^skultu la Esperantajn elsendojn el Pekino

 

         Proksimig^as la 89-a Universala Kongreso en Pekino. Fine de julio renkontig^os tie geesperantistoj el la tuta mondo por g^ui la samideanan etoson kaj por konatig^i kun la naturaj kaj historiaj vidindaj^oj de la bela c^ina lando.

         Sed ne c^iu esperantisto povas vojag^i al Pekino. Tamen la antau^­kongresajn preparojn kaj la kongre­son mem povos mense partopreni ec^ tiu, kiu en Pekinon ne veturos. Tion ebligas al ni la C^ina Radio Internacia, kiu c^iutage elsendas unuhoran programon en la Internacia Lingvo. Bons^ance la elsendoj estas sufic^e kontentige au^deblaj ankau^ en nia lando. Provu do ankau^ vi kapti la esperantlingvajn programojn el Pekino kaj tiamaniere informig^i pri la preparoj de la Universala Kongreso.

         C^iu elsendo enhavas novaj^ojn kaj komentariojn sub titolo „Kurantaj afe­roj“. Poste sekvas aliaj programeroj, kaj nome lunde „Leterkesto“ – konver­sacio kun au^skultantoj, marde „Voja­g^o en C^inio“ pri turismaj vidindaj^oj de la kongresa lando, merkrede „C^ina Kulturo“, j^au^de „Ekonomia Panora­mo“, vendrede „Socia Vivo“, sabate „Esperanto en Mars^o“ – 40-minuta programo kun informoj, intervjuoj kaj  raportaj^oj pri la c^ina kaj tut-monda movado, kaj  dimanc^e „Mozaika Dimanc^o“, ofte kun literaturaj progra­meroj.

         La elsendoj el Pekino estas c^e ni au^deblaj dum la vintra periodo de la 20.30 h g^is la 21.30 h per frekvencoj 9720 kHz kaj  7265 kHz (t.e. 30,86 m kaj  41,29 m), sed somere, t.e. post la 21-a de marto ili estos au^deblaj de la 21.30 h g^is la 22.30 h vers^ajne per  frekvencoj 9880 kHz kaj  11810 kHz (t.e. 30,36 m kaj  25,40 m). La elsendoj estas au^deb­laj ankau^ rete: http://esperanto.cri.com.cn.  Provu au^skulti la elsendojn, eble vi ne suk­ce­sos tuj, sed se vi estos paciencaj, vi trovos la programojn au^skultindaj. Kaj poste skribu al la radiostacio, ke vi au^dis la elsendon. La adreso estas: C^ina Radio Internacia, CRI-36, Esperanto-redakcio, Pos^tkesto 4216, Pekino, 100040, Čína. Au^ uzu la retadreson: espradio@cri.com.cn. Vi povos ricevi senpage koloran inform­ilon „Mikrofone“, kiun la Esperanto-redakcio aperigas kvaronjare.

         La 19-an de decembro 2004 pasos 40 jaroj ekde la komenco de la Esperanto-elsendoj de C^ina Radio Internacia. Tiuokaze la redakcio aten­das artikolojn (rakontojn, poemojn, ec^ fotojn) de au^skultantoj sub la titolo „Mi kaj  Esperanta elsendo de C^ina Radio Internacia“ g^is la 15-a de junio 2004. Estos atribuitaj valoraj premioj al au^toroj de la plej bonaj artikoloj kaj  krome c^iu partoprenanto ricevos be­lan memoraj^on.

         Au^skultu do la Esperanto-elsen­dojn el Pekino kaj skribu tien. kaj bone g^uu la senperajn raportaj^ojn pri la Universala Kongreso inter la 24-a kaj  31-a de julio 2004.

Jiří Patera

Ni kondolencas

-         la 25-an de novembro 2003 forpasis fama germana esperantisto Joachim Giesner

-         la 26-an de novembro 2003 mortis Jan Toman el Jaroměř

-        La 7-an de decembro forpasis en Vyškov en ag^o de neg^isvivitaj 91 jaroj Drahomíra Slezáčková. S^i estis Istru­istino, antau^ la dua mondmilito s^i instruis en Slovakio, post la milito s^i vivis en Vyškov. S^i dum multaj jaroj membris en loka E-rondeto, kie s^i instruis Esperanton, kaj en C^EA. En pli alta ag^o s^i jam c^esis instrui, sed kiam tion s^ia sanstato kaj vetero (precipe vintra) permesis, s^i regule vizitadis kunvenojn de E-rondeto. Iom post iom malbonig^is s^ia vidkapablo kaj s^i ec^ ne kapablis legi Starton. Tamen s^i pagis almenau^ membrokotizon sen Starto. Pro alta ag^o s^i longe ne partoprenis iun ajn E-renkontig^on, do ekster Vyškov s^i preskau^ ne estis inter esperantistoj konata. En memoroj de tiuj, kiuj konis s^in, s^i restos kiel agrabla kaj modesta samideanino.

Josef Vojáček

 

Dopis všem členům ČES

Jedním ze způsobů, jak zviditelnit esperantské hnutí, je zvýšit naši aktivitu. Nechci tím říci, že kluby a kroužky jsou málo aktivní, ale s jejich činností nejsou seznámeni další čle-nové.  O tom, že se konalo regionální setkání, se dovídáme až z článků ve Startu nebo na celostátní konferenci. To je dosti málo, ale hlavně pozdě. Proto prosím ty, kteří mají zájem se účastnit regionálních setkání, aby  mi zaslali adresu, na kterou mohu elektro-nickou poštou rozesílat pozvánky. Nemusíte mít přímo sami internet, ale stačí udat adresu svého příbuzného či známého, který bude ochoten vám pozvánku předat. Tímto chci oslovit i ty, kde klub či kroužek již zanikl. Regionální setkání  s vysokou účastí na sebe upozorní více veřejnost, současně je to i poděkování místnímu pořadatelskému kroužku.  Na setkání můžete s sebou vzít i své děti, vnoučata či přátele. Třeba je esperanto zaujme natolik, že se z nich jednou stanou řádní členové esperantského svazu. Při regionálních setkáních je prezentováno i město, jeho paměti-hodnosti, výstavy.  Dostaneme se do povědomí radnic, od kterých je možno žádat o příspěvky na činnost, do místní či regionální televize, jak se nám to podařilo ve Svitavách. Články o setkáních v tisku by se měly stát samozřejmostí. Na konferenci jsem vám nabídla pomoc se žádostí o příspěvek. Odezva je velmi malá.  Ráda bych sestavila kalendář oblast-ních setkání, aby se akce nepřekrývaly. Pokud můžete, stanovte již nyní termín a oznamte mi to. Těším se na další spolupráci, na vaše náměty, jak esperanto zviditelnit.  

Komitatano Ing. Libuše Dvořáková

Zahradní 2/B, 568 02 Svitavy, 461 532 257, dvorakovalibuse@quick.cz

 

 

KALENDARO 2004

16.-18.4. Adonido Ratíškovice

14.-20.4  Skokovy (AEH)

21.-25.4. Printempa Naturamika Renkonto Kytlice

28.-30.5. Kongreso de Slovaka Esperanto-Federacio en Nové Mesto nad Váhom

17.-20.6.  Plasy

14.-31.7. Flugkaravano al UK Pekino

SET Lančov

     4.-17.7.   1-a etapo

     18.-31.7. 2-a etapo

     1.-14.8.   3-a etapo

     13.-15.8.  Renkontig^o de ekstendaranoj

31.7.-7.8. 54-a kongreso de KELI Bystřice pod Hostýnem

7.8. E-ekspozicio en regiona muzeo Břeclav

7.-14.8. Katolika tendaro Sebranice

14.-21.8. 77-a kongreso de SAT Bratislava

21.-28.8. Turisma renkontig^o (Prago, Bohemia Karsto) - postkongreso de SAT

14.-24.8.  Nekvasovy

24.-29.8. AEH-IKEH Pardubice

28.8. Esperanto-tago Pardubice

1.-3.10. 17-a IKF Ústí nad Labem

au^tuno: Konferenco de C^EA

10.-12.11. Terminologia seminario IFEF pri trafiko - Dobřichovice

12.-14.11. KAEST Dobřichovice

11.12. 24-a c^eh^a-saksa tago Ústí n. L.

decembro: 100 jaroj de J. Vondroušek kaj

   V. Scheiber

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Komerční banky vyplníte pokladní složenku pečlivě ve všech kolonkách, tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330 021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně (EK Velim) do kolonky  Vklad jménem a pošlete tajemníkovi jmenný seznam. Pokud posíláte peníze za sebe, zopakujte v této kolonce své jméno. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo v inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je 0379 při platbě v hotovosti. Pokud platíte bezhotovostně ze svého účtu, je konstantní symbol 0308. Seznam čísel:

 

06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

06944 zápisné do Odborné knihovny ČES.

50200 sekce železničářů

50400 komise pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů ES^LI

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Pro jistotu napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

 

Jak poslat peníze do zahraničí?

Pokud chcete zaplatit knihu, předplatné časopisu, účastnický poplatek apod. do zahraničí, pošlete peníze mezinárodní složenkou MP1, kterou si vyžádáte na poště.

 

 

TOTO číslo Starta je poslední, které dostávají členové, kteří ještě nezaplatili členský příspěvek v nové výši na rok 2004 !!



Neurčené platby

Dostali jsme několik plateb, u nichž neví-me, komu patří, protože plátce nezopa-koval své jméno v kolonce Vklad jménem (viz instrukce na předposlední straně). Na výpisu z banky pak není plátce uveden. Pokud poznáte svou platbu, ozvěte se tajemníkovi (viz záhlaví, str. 2).

 

členství ČES -      6. 2. 04 - 300-. Kč                                      (zřejmě kat. A)

                            17.2.04 - 200,- Kč

členství UEA -      9. 12. 03 - 1100.- Kč

členství IFEF-       24. 11. 03 - 300.- Kč                         22. 01. 04 - 300.- Kč

členství KELI-      30. 12. 03 - 330.- Kč

 
Upozornění: Vzhledem k tomu, že bankovní poplatky jsou vysoké, můžete platby svazu platit jednou položkou (např. člen. ČES + UEA + dar nebo expedice knih), ale v tom případě je nutné poslat tajemníkovi rozpis plateb!!!