Starto 2/2001 (199)

 

EU^ROPA JARO DE LINGVOJ

Kion atendi de instancoj?

Al la Eu^ropa Jaro de Lingvoj dedic^as UEA sian atenton. Tamen ni ne atendu multon de la internaciaj instancoj kiel Unuig^intaj Nacioj, Unesko, Eu^ropa Parlamento, nek de landaj ministerioj pri instruado. Ili ne scias Esperanton, kaj ne kapablas esperantigi ec^ proprajn rezoluciojn favore al Esperanto, tiom malpli verki lernolibrojn kaj vortarojn, traduki beletron, fakajn verkojn au^ proprajn oficialajn dokumentojn. Se ili decidus subteni nian movadon, c^ion c^i ili postulus de ni, espe-rantistoj. Ilia subteno povus esti nur morala kaj financa, sed ne lingva.

Serioza lingva laboro

Serioza lingva laboro postulas sidi c^iutage c^e skribotablo au^ komputilo kaj kelkajn horojn labori. Se oni eltenos tion dum pluraj monatoj kaj jaroj, oni povas atingi certan rezul-ton, ekzemple vortaron, romanon au^ lernolibron pri geografio. Neniu mono nek institucio povas ansta-tau^igi tiun laboron. Nia movado bezonas multe pli tute normalan homan diligentecon kaj laboremon ol monon au^ oficialan subtenon.

 

Kion alportus oficialigo?

Oficialigo de Esperanto ne signi-fus, ke instancoj transprenus nian laboron kaj ke ni povus fine libere elspiri kaj nur g^ui gloron de pioniroj. Male, oficialigo signifus centoble pli grandan s^arg^on sur niaj s^ultroj. C^ar se ni ne kapablus esperantigi c^ion necesan, la oficialigo finig^us per skandala fiasko.

Kial Eu^ropanoj ne lernas E-on?

Sed ec^ sen oficiala subteno povas c^iu Eu^ropano lerni Esperanton, kiam ajn li au^ s^i ekdeziras, c^ar lerniloj por komencantoj estas sufic^aj. Tamen en demokratia socio ec^ oficialigo ne povus la lingvon al la homoj trudi. Sola vojo estas fari Esperanton tiel interesa kaj alloga, ke la homoj mem deziru g^in lerni.

Disvastigado au^ utiligado?

La pli granda parto de esperant-istaro opinias disvastigadon de Espe-ranto pli grava ol utiligadon, ec^ mul-te pli grava. Ilia cerbumado koncen-trig^as al demando, per kia artifiko varbi milionojn da eksteruloj. Logi-ka sekvo de tia sinteno estas, ke ebloj de praktika uzado de Esperanto estas minimumaj, varbita unuopulo ne scias, kion fari per sia nova scio, kaj perdas iluziojn. Nia movado estaspor la celataj milionoj ne alloga, male ec^ forpus^a.

Baza tasko de komunikado

Nia deziro disvastigi Esperanton ne povas s^ang^i simplan fakton, ke baza tasko de c^iu lingvo ne estas varbado de novaj parolantoj, sed servado al la jam ekzistantaj parol-antoj. Ke baza tasko de la internacia komunikado ne estas venkigi unu lingvon super la aliaj, sed inters^ang^i informojn inter homoj kaj landoj. Se Esperanto bone funkcios interne de Esperantujo, aliaj homoj deziros eniri ankau^. Sed al Balbutujo, inte-resig^anta sole pri propagandado, milionoj da eksteruloj ne rapidos.

Estas same kiel kun aliaj inventoj. Produktanto de kudromas^inoj dezi-ras vendi milionojn da pecoj, tamen la baza tasko de kudromas^ino ne estas vendig^i, sed kudri. Necesas pensi pri unuopa virino, kiu ac^etos la mas^inon, alportos g^in hejmen kaj provos kudri. Se s^i estos kontenta, pli kontenta ol najbarino, kiu ac^etis mas^inon de konkurenca firmao, la bazo por sukcesa reklamo estas starigita. Sed se la produktanto kon-centros sian atenton al milionoj da varbotaj klientinoj kaj klopodos perfektigi la reklamon anstatau^ la mas^inon, la kvalito de lia mas^ino nature postrestos post la konkurenco kaj li perdos la merkaton.

Pensi pri homo, ne pri la homaro

Ankau^ Esperanto progresos, kiam ni pensos antau^ c^io pri kontento de unuopulo, kiu ellernis la lingvon kaj volas g^in utiligi. Anstatau^ cerbumi, kiel allogi novulojn, ni cerbumu, kiel disponigi al varbitoj la tutan Esperanto-kulturon. La kulturo en plej larg^a senco signifas por lingvoj la samon, kion reto da s^oseoj por au^tomobiloj. Sen s^oseoj estus la au^tomobiloj ne vendeblaj. Ankau^ lingvo sen ric^a kaj facile alirebla kulturo estas sens^anca.

Ne atendi helpon, sed mem helpi

La Eu^ropa Jaro de Lingvoj 2001 mencias kiel sian unuan celon kon-servi la lingvan kulturan heredaj^on de Eu^ropo, precipe de malgrandaj nacioj kaj minoritatoj, kiuj estas plej multe endang^erigitaj. Due studi an-kau^ tiujn lingvojn kaj trie kutimig^i al la tutviva studado de lingvoj. La kampanjo do ne celas subteni inter-naciajn lingvojn, sekve ni ne atendu subtenon de Esperanto. Male, estas nia tasko pruvi, ke Esperanto povas servi ankau^ al la kulturoj de aliaj lingvoj.

Esperanto en la lernejoj

Jam en Starto 5/1991, p. 3, ni publikigis alvokon de la c^eh^a ministerio pri instruado el Učitelské noviny (Instruista Gazeto), ke la ministerio rekomendas al la lernejoj akcepti proponojn de esperantistoj starigi en la lernejoj interes-rondojn pri Esperanto. Dependas do sole de la lokaj esperantistoj, c^u ili propo-nos al lernejoj tian rondon kaj c^u ili sukcesos konvinki infanojn kaj gepatrojn por alig^o. Lernejoj poste povas skribi peton al la ministerio pri financa subteno por ac^eto de lerniloj (sed la ministerio ne havas devon plenumi la peton). Ankau^ al instruistoj eblas proponi kurson de Esperanto, sed ne havas sencon postuli de la ministerio, ke g^i trudu Esperanton al intruistoj kaj infanoj, kiuj ne havas intereson mem.

Aktiveco de TEJO

En la interreto kreis pag^on pri Esperanto kaj Jaro de Lingvoj junaj esperantistoj sub la adreso:

http://groups.yahoo.com/group/jaro-de-lingvoj-2001/links

La kontribuaj^oj estas dividitaj en c^apitrojn: Alilingve pri Esperanto, EJL-materialoj en Esperanto, Expo-langue/Expolingua, Hejmpag^oj de kunlaborantaj organizaj^oj, Inter-kulturo, Konsilio de Eu^ropo kaj la jaro de lingvoj, Lingvaj asocioj, Lingvopolitiko kaj TEJO, Oficialaj landaj retpag^oj pri EJL, Pag^oj de projektoj, Pri diversaj lingvoj en diversaj lingvoj, Unesko kaj lingvoj, C^efa EJL-ejo, Lingvaj festivaloj, Proverbejo k.s. En la pag^o aperas raportoj de esperantistoj el la tuta mondo, kion ili faris enkadre de EJL

En C^eh^io zorgas pri EJL nia ministerio pri instruado sub adresoj www.msmt.cz kaj www.linguage.cz. De tie ni prenis la ministerian alvokon publikigitan en la pasinta numero de Starto.

Anglalingvajn informojn de Eu^ropa Konsilio kaj Eu^ropa Unio oni trovas c^e la adreso:

www.eurolang2001.org.

Kion poste?

EJL baldau^ pasos kaj post kelkaj jaroj apenau^ g^in iu rememoros. Sed g^ia tasko ne estis tuj solvi lingvajn problemojn, sed startigi la solvadon. Se ni volas, ke ankau^ Esperanto ludu gravan rolon en la mondo, ne sufi-c^as, ke g^i tau^gu por turismo kaj amuza korespondado. Decida estas profesia uzo (kulturo, scienco, tek-niko, politiko), por kiu g^i ankorau^ ne estas preparita. Sed ni ne atendu, ke iu alia preparos g^in anstatau^ ni. mm

14-a Internaciakultura festivalo

de la 28-a g^is la 30-a de septembro 2001 en Ústí nad Labem

dedic^ota jam tradicie al la rememoro de c^eh^aj esp. verkistoj

Jiří Kořínek kaj D-ro Tomáš Pumpr

Akceptejo en saloneto en la unua etag^o de la hotelo Palace, kie okazos ankau^ interkona vespero kaj man-g^oj.

Prelega kaj diskuta matineo atendas vin en Malgranda Scenejo de Domo de Kulturo, strato Velká Hradební 19. Jam tradicia homaran-isma spirita koncerto en Rug^a Preg^ejo (14.30 h) kaj solena kultura vespero (muzika, kanta, deklama) denove en Malgranda Scenejo.

Dimanc^e vin atendas surpriza ekskurso.

Unu nokto en Sporthalo kostas 100 Kč, en Hotelo Palace 320 Kč, maten-, tag- kaj vespermang^oj po 50 Kč. Alig^ojn akceptas:

S-ro

Miroslav Smyčka

Kojetická 90

CZ-400 03 Ústí na Labem

tel. 047-553 2417

 

49-a Esperanto-Tendaro Lančov

Nia plej tradicia tendaro proponas c^ijare apud la kursoj de Esperanto kaj aliaj lingvoj (angla, germana, franca, rusa) ankau^ kursojn de kuracmetodo REIKI kaj por infanoj kurson de pentrado kaj lignoskul-ptado sub gvido de Josef Kremláček.

Log^ado en kabanoj 4- au^ 5-litaj, mang^o 5-foje tage. Antau^tagmeze instruado, posttagmeze sportado, ekskursado, vespere tendarfajroj, diskotekoj, ludoj.

Etapoj:

1.7.-14.7. Esperanto, angla, germana

15.7.-28.7. Esperanto, angla,

germana, franca, rusa

29.7.-11.8. Esperanto, angla,

germana, pentrado-skulptado

La kursoj de REIKI:

15.7.-21.7. la 1-a grado

22.7.-28.7. la 2-a grado

Renkontig^o

de malnovaj tendaranoj

okazos en la tendaro

la 10-an de au^gusto 2001.

La tendaron prizorgas kaj alig^ojn akceptas:

ESPERANTO, 674 01 Třebíč

SEBRANICE

La nunjara jubilea, lau^vice la 20-a (IKUE) Katolika Esperanto-Tendaro okazos de la 4-a g^is la 11-a de au^gusto 2001 en Sebranice en C^eh^a Respubliko. Ni invitas c^iujn, ne nur la katolikajn esperantistojn, travivi unu semajnon de libertempo au^ ferioj en bela naturo kaj ankorau^ pli bela amikeca medio. Krom pli-perfektigo en lingvouzo de Espe-ranto, ni proponas korpan refres^ig^on kun banado en proksima banbaseno, interesajn programojn precipe c^e tendara fajro kaj ankau^ belajn spi-ritajn travivaj^ojn. Pluajn informojn kaj alig^ilojn volonte disponigos al vi la IKUE-Katolika Sekcio de C^EA, Tršická ul. 6, CZ-751 27 Penčice au^ retadrese: msvacek@iol.cz.

NEKVASOVY 2001

Jam la 10-an Refres^igan Esperanto-Tendaron en vilag^o Nekvasovy pre-paras Esperanto-klubo en Plzeň en la tagoj 19.8. (dimanc^o) - 29.8. (merkredo) - eblas partopreni ankau^ malpli longe, sed c^iam necesas alig^i antau^e. En la turisma tranoktejo de sporta klubo "TJ Jiskra" estas 6- kaj 7-litaj c^ambroj (por 15-20 personoj sume), kuirejo, klubejo-mang^ejo, banejo kun dus^oj, post la domo sportejo kaj proksime nag^ejo. Mang^o trifoje tage, plie vendejo kun vafloj, limonadoj, kafo k.s. Konver-saciaj rondoj, lingvaj ludoj, sport-ado, ekskursoj. Unua tago kostas 150 Kč (190 Sk, 9 DEM), c^iu plua tago 145 Kč (180 Sk, 8,5 DEM). La vilag^o situas c^e la fervojtrako No 190 Plzeň-České Budějovice inter rapidstacioj Nepomuk kaj Pac^ejov (respektive Horažďovice).

Alig^ojn sendu al s-ro Jiří Vomáčka, Koterovská 30, 326 00 Plzeň, C^eh^io.

 

 

2-a E-MENTAL’

okazis 1.-3.6.2001 en Meziříčko, proksime de Velké Meziříčí. Eks-junularaj (eks-)esperantistoj kun familianoj renkontig^is jam la duan fojon, c^ifoje por Aventura eks-pedicio por akiri vivan kaj mortan akvon. En la programo estis ankau^ preparo por la ekspedicio, sportado au^ pigrado, ekskursoj kaj olimpikoj. Pri E-mental’ ni raportis en Starto 3/2000, p. 20. Informojn petu c^e Pavla Dvořáková, Ostravská 637, 199 00 Praha 9 (02/6282952).

Oldřich Schwetter

Se vi povas, helpu!

(Preskau^ nevidantino petas vian helpon)

Antau^ multaj jaroj mi laboris kiel juna instruisto en okjara mezlernejo en Dolní Bludovice (tiam distrikto Český Těšín, nun distrikto Karviná kaj urboparto de Havířov). Kiam mi fondis en la lernejo E-rondeton, alig^is ankau^ lernantino Jindra kaj lernis Esperanton. Post kelke da tempo s^i ricevis de mi adreson de Harukuni el Japanio kaj ilia kores-pondado komencig^is.

S-ano Harukuni skribis leterojn tre interesajn kaj ric^enhavajn, plie li sendadis al Jindra multe da donace-toj, kiujn mi uzadis por propagandi Esperanton (la plej interesaj estis japana kimono, japanaj sandaloj nomataj "getaoj" kaj sonbendo kun lia E-voc^o). Ilia korespondado dau^ris longe, ili reciproke enamig^is. Malgrau^ tio la korespondado c^esis.

Pasintjare skribis al mi s-anino J. Drahotová el Mladá Boleslav de-mandon, c^u mi hazarde konas iun Jindra el Dolní Bludovice, ke s^ia iama korespondanto el Japanujo, samideano Harukuni, serc^as s^in.

Mi eltrovis, ke Jindra farig^is in-struistino kaj instruas en la lernejo Dolní Bludovice (kiun s^i vizitadis estinte lernantino). Tie mi eksciis, ke s^i nun ne laboras, c^ar s^i havis akcidenton. La lernejdirektoro donis al mi s^ian adreson kun telefon-numero, kaj mi vizitis s^in.

Atendis min granda nekredebla teruro, kiam Jindra rakontis pri la akcidento: En banc^ambro s^i volis pendigi tolaj^on. S^i supreniris sur randon de banujo, glitfalis kaj s^ia vertebraro rompig^is (!!!). Dank' al Dio s^i transvivis, sed tri monatojn s^i kus^is senmove en gipsbandag^o kun grandaj doloroj.

Interalie s^i diris, ke s^i volus relerni Esperanton, sed pluraj sanproblemoj kaj doloroj ne ebligis tion. Venis ankau^ nova problemo - problemo kun okuloj, glau^komo (!!!). S^i nun malbone vidas, ne povas skribi, ec^ legi.

Do, karaj gesamideanoj, tio estas granda tragedio por Jindra, sed mi opinias, ke ni povus helpi s^in. Eble ekzistas iu sonbenda E-kurso por preskau^ nevidantoj kun klarigoj en la c^eh^a lingvo. Se vi scias ion, skribu au^ telefonu al mi. Eble iu el vi jam instruis preskau^ nevidanton, bonvolu sciigi al mi viajn spertojn.

Oldřich Schwetter, Sadová 7, 736 01 Havířov - Město, tel. 069/6810548, pos^-telefono 0606 350777

La Granda Vortaro

Esperanto - Germana

Krause, Erich-Dieter (1999):

Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch. Hamburg: Helmut Buske Verlag, IVX + 882 p., ISBN 3-87548-193-3, fortika bindaj^o, 19x12 cm

La g^is nun supozeble plej granda iam ajn eldonita vortaro Esperanto--nacia lingvo aperis en 1999. La prestig^a lingvistika eldonejo Helmut Buske Verlag Hamburg aperigis la vortaregon. La 882-pag^a, klarlitere kaj dense presita vortaro enhavas pli ol 80 000 artikolojn kaj lingvajn esprimojn en Esperanto kun siaj germanaj ekvivalentoj. La vortaro havas dulingvajn antau^parolojn (germana, Esperanto), instrukciojn pri la uzo de la vortaro, listojn de mallongigoj kaj uzita literaturo. La lingva materialo konsiderinde supe-ras tiun de la Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV).

Mi faris nur tute supraj^ajn unuajn komparojn kaj rigardis la kvanton de la registritaj vortkunmetaj^oj c^e Krause kaj en PIV:

PIV (1970) Krause (1999)

akvo 34 99

infano 19 37

mano 26 56

labori 46 82

lerni 24 27

tiri 41 43

afabla 4 6

granda 24 43

nova 15 29

La Vortaro ne nur registras la c^iutagan lingvon, sed ankau^ pre-zentas multan faklingvan materialon el plej diversaj sciencaj kampoj. La vortaro sendube estas utilega ankau^ por nekonantoj de la germana lingvo.

La au^toro estas unu el la mal-multaj profesie trejnitaj leksiko-grafoj, pri kiuj disponas la esperanta lingvo-komunumo. Li estis profeso-ro pri indonezia lingvo c^e la Univer-sitato de Leipzig, membras en la Akademio de Esperanto. Li verkis i.a. ampleksan vortaron Germana-Esperanto kun pli ol 40 000 artikol-vortoj, kiu haveblas c^e la eldonejo Langenscheidt, krome grandajn vortarojn por la indonezia lingvo. La nova libro estas havebla kontrau^ c^. 78 markoj (c^. 39 eu^roj) c^e UEA au^ aliaj libroservoj. Oni ankau^ povas rekte mendi c^e la eldonejo, kiu liveras en c^iujn angulojn de la mondo: Helmut Buske Verlag, Richardstr. 47, DE-22081 Hamburg, retadreso:

buskepubl@aol.com

Detlev Blanke

Ekspozicio kun konkurso

de infandesegnaj^oj el la

tuta mondo

Okaze de la unua Tago de Infanoj en la tria jarmilo kaj Eu^ropa Jaro de la Lingvoj preparas Esperanto-rondeto c^e Urba Kulturcentro en urbo Vyškov (CZ) ekspozicion de infan-desegnaj^oj el la tuta mondo kunligitan kun kon-kurso, kiu okazos de la 9-a g^is la 16-a de septembro 2001. Temo de la deseg-naj^oj estas MIA HEJMO. Povas temi pri via familio, log^loko, urbo au^ vila-g^o, en kiu vi vivas, kaj g^ia c^irkau^aj^o, regiono au^ via lando. Por la desegnaj^oj estos tri kategorioj lau^ ag^o de iliaj au^toroj: g^is 8 jaroj, 8-14 kaj 14-18 ja-roj. Dorsflanke skribu nomon, naskig^-daton, adreson kaj nomon de la deseg-naj^o. Rekomendinda estas partopreno de infanoj el klasoj de Kvazau^lernejo de Tibor Sekelj. Desegnaj^ojn prijug^os vizitantoj de la ekspozicio, aparte infanoj kaj plenkreskuloj kaj faka j^urio. C^iu partoprenanto ricevos me-mordiplomon, la au^toroj de la plej belaj tri verkoj en c^iu kategorio pre-mion. Formato de desegnaj^oj ne estas limigita. Konkursaj^ojn sendu (prefere ruligitajn) tiel, ke ili venu g^is fino de au^gusto al la adreso: Esperanto-ronde-to, MKS, Jana Šoupala 4, CZ-682 01 Vyškov. Noto: Mallongigo MKS signifas Urba Kultur-centro. Kontakto perreta por eventualaj demandoj:

vojacek@jumbo.ped.muni.cz

KIE ESTAS ZAMENHOF-

PORTRETO DE HAVLAS?

En la urbo Poděbrady (C^eh^io) log^is kaj kreis fama c^eh^a gliptikisto Ladislav Havlas (1907-1988). Gliptiko estas arto gravuri sur gemoj, kristaloj k.s. Ladislav Havlas kreis per tiu tekniko portretojn de eminentaj personoj (Antonín Dvořák, S. K. Neumann, František Lexa, František Kožík, Josef V. Pleva k.a.). En 1983 li kreis por eksterlanda kliento ankau^ intaglion (= gliptikaj^on) de Ludoviko Lazaro Za-menhof, de kiu konservig^is nur foto. Por kompletigi informojn pri la tutviva verkaro de la artisto la C^eelba Muzeo en Poděbrady bezonas ekscii, por kiu la portreto estis farita, c^u g^i ankorau^ ekzistas kaj kie g^i trovig^as. La muzeo turnig^as al la esperantistaro kun peto pri iu ajn informo koncernanta la verkon. Vi povas skribi internacilin-gve, c^ar la subskribinto estas espe-rantisto.

Mgr-ino Marie Klára Prchalová, Polabské muzeum, 290 55 Poděbrady, C^eh^io

EK Olomouc 90-jara

Esperanto-klubo Olomouc festos la 90-an datrevenon de sia fondo. Ni kore invitas vin al solena kunveno, kiu okazos la 29-an de septembro 2001. Partoprenantoj kolektig^os je la 10-horo antau^ la domo N. 8, Horní náměstí, Olomouc - kontrau^ la urba turhorlog^o (restoracio CORSO).

Ostrava-Poruba: En la pasinta jaro 2000, jes, Esperanta klubo en Ostrava-Poruba regule funkciis! La gesamideanoj c^iusemajne kunvenadis, ligve perfekt-ig^adis, ofte vizitadis arang^ojn ekster Ostrava. Kunlabore kun EK Vítkovice la klubo eldonis bildkarton "Saluton el Ostrava", baptitan 5.12.2000 en nia klubejo dum la finjara jarkunveno.

Bapto de bildkarto en Ostrava

EK Ostrava-Vítkovice kunlabore kun EK Poruba eldonis bildkarton de la urbo Ostrava, kie trovig^as ankau^ Esperanto-monumento dedic^ita al J. A. Komenský (28.3.1592-15.11.1670). Per g^i ni volis atentigi la publikon, ke J. A. Komenský jam en 1642 proponis internacian lingvon en libro ”Via lucis" (Vojo de la lumo). Ni volis per bildkarto esprimi fakton, ke tia lingvo jam ekzistas kaj servas al inter-komprenig^o.

Oficiala bapto okazis 10.1.2001 en klubejo, kie prezidantino Lydie Klegová vers^as bildkarton per slivovico (prun-brando) kaj asistas D. Kočvara kaj L. Tesařová. Eldonon subtenis C^EA. En la jaro 2002 ni festos 50-jarig^on de E-monumento. Ni intencas kunvoki renkontig^on kaj planti al la monumento Esperanto-arbon. Plej konvenus la japana sakuro. La bildkarto estas mendebla c^e Drahomír Kočvara, Hulvácká 18, 700 30 Ostrava.

Fres^a 80-jarulo. Membroj de la Esperanto-klubo LA PONTO en Písek partoprenis diservon omag^e al okdek-jarig^o de dekano Josef Xaver Kobza (27.2.), IKUE-ano. En plenplena preg^ejo eksonis Esperanto, kiam Radka Křiván-ková dankis lin pro lia multjara sindona laboro por la movado. Patro Xaver estis plezurigita, reagis ankau^ en Esperanto kaj c^eh^e klarigis al la c^eestantoj, kio estas la internacia lingvo kaj kiel g^i ric^igis lian vivon. Fine li ludis la j^us donacitan gitaron, kaj kiu sciis, tiu kunkantis.

Klubo LA PONTO

Nova kalendareto de

EK Přerov

 

Unua esperantlingva

au^do-CD en C^eh^io.

Eldonejo Komers, eldonanta astrologiajn librojn de nia klubano, nun, post longa persvadado, decidis eldoni por E-klubo Ostrava-Poruba okdekminutan au^do-CD kun 32 kantoj en Esperanto kun kantareto. Kantas kaj muzikas Vlado Sládeček, Marinjo Tomaštíková kaj Bo-hunjo Sládečková. Estis superflua antau^-timo de la eldonejo, ke la varaj^o estos nevendebla. Tuj post pretigo aperis men-doj el eksterlando, plejparte de ne-esperantistoj, tial por nia lando restis nur nemultaj pecoj. Kompreneble okdek-minuta CD estas sufic^e multekosta afero. Maturaj esperantistoj dum au^skultado de la kantoj rememoros c^iujn belajn renkon-tig^ojn, bivakfajrojn, verdan amikecon. Per kantado ni pliric^igas la kunvenojn de nia klubo.

L. Klegová

 

 

 

Societo K. H. Mácha

kaj Esperanto

Společnost Karla Hynka Máchy eldonis 2-an jarraporton (27 pag^oj A5) kun kvar artikoloj. La lasta, titolita Dvojí podoba esperantského překladu Máchova Máje (Du Esperantaj tradukoj de Majo de Mácha) verkita de Vlastimil Kočvara, komparas la tradukojn de Tomáš Pumpr kaj Josef Rumler.

53-a IFEF-kongreso

c^e C^eh^a pos^to

En pos^toficejo Strážnice dum la tagoj 02.04-19.05.2001 estas stampata bildeto de lokomotivo tipo 312.3 el jaroj 1868-71 lau^ klis^eto de Ing^. Ark. Karel Kuča, gravurita de Karel Pavlíček.

Najado de A. Dvořák

en Esperanto

Rara registro de voc^oj de Karel Höger, Maria Tauberová, Beno Blachut, Karel Kalaš, Bořek Rujan k.a. en Esperanto el la glora tempo de Verda Stacio konservig^is kaj estis eldonita de (neesperantista!) blindula asocio 1996 okaze de nia Praga UK. La traduko de Tomáš Pumpr aperis sur du kazedoj (300 Kč). G^is nun restis ankorau^ c^irkau^ cent pecoj, c^ar el niaj esperantistoj g^in preskau^ neniu ac^etis (SONS, Karlínské nám. 12, 186 03 Praha). Estas vere honto, ke mil esperan-tistoj ne kapablas ac^eti tian raraj^on kun la voc^o de niaj majstroj el Nacia Teatro, kaj tiel liberigi la blokitan monon por niaj nevidantaj kuncivitanoj.

Speciale interesaj estas komentoj inter unuopaj arioj, c^ar tiujn legas unu el niaj plej grandaj aktoroj kaj vers^ajne plej bona voc^o, kiu iam parolis en Esperanto, K. Höger.

 

"ADONIDO " Ratíškovice

De la 20-a g^is 22-a de aprilo okazis en Ratíškovice la tradicia, jam 10-a ADONIDO. Nunjare pli ol 20 esperantistoj el 10 c^eh^aj urboj kaj unu partopreninto el Antverpeno jam vendrede partoprenis grandan turniron en kegloludo. La venkintoj el diversaj kategorioj estis premiitaj per marcipanaj medaloj, kiujn kun multaj aliaj marcipanaj^oj preparis kaj donacis firmao de geedzoj Vyšinka el Vracov. C^iuj keglo-ludistoj post vespermang^o foriris iomete lacaj, sed tre kontentaj, c^ar multaj ludis unuafoje.

Sabate sekvis vizito de belega novrekonstruita kastelo Milotice kun granda g^ardeno kaj poste pro-meno al Vacenovice. Sed c^ar estis tre malvarme, la adonidoj kas^is sian belecon kaj la floroj estis fermitaj.

Pro tio la partoprenintoj akceptis inviton de familio Vyšinka al Vra-cov, kie c^iuj provis modeli el marcipano diversajn bestetojn kaj poste prezentis ilin en improvizita ekspozicieto de fabrikitaj marci-panaj^oj kiel katinoj, porketoj kaj hundoj.

Vespere c^iuj veturis en vinkelon al Ratíškovice g^ui bonan etoson, bonan mang^aj^on, bonan vinon, kantadon kaj babiladon.

13-a seminario de AEH

en Skokovy.

En tagoj de la 23-a g^is 29-a de aprilo pli ol 40 personoj partoprenis Esperanto-seminarion en Skokovy. Antau^tagmeze okazas Esperanto-kursoj sub gvido de spertaj instru-istoj. Kiu preferas promeni tra belega, pitoreska pejzag^o de C^eha Paradizo, povas partopreni komunan ekskurson. Posttagmeze okazas di-versa programo, oni povas lerni interesajn manlaborojn sub gvido de vidartistino Eva Pánková, kiu regule partoprenas la seminariojn. Intere-satoj povis posttagmeze gimnastiki per jogo, aliaj uzi belegan naturon kaj promeni, aliaj ripozi au^ rigardi televidon.

Okazis interesaj prelegoj, ekz. pri Casanova (J. Mráz), pri UEA, pri eldonado de libroj, pri IFEF-kongreso ktp. (D-ro P. Chrdle), eldonado de vortaroj, lingvaj ludoj (Mag. K. Kraft), amuzaj ludoj, video (D. Kočvara).

M. Smyčka en sia koncerto insti-gis la au^skultintojn kanti poste preskau^ g^is noktomezo. Por la amuza adiau^a vespero c^iuj parto-prenintoj ion preparis kaj prezentis. La adiau^o okazis same, kiel adiau^as parencoj - g^is revido au^tune en Skokovy. V. Podhradská

 

 

 

 

 

La 53-a IFEF kongreso

en Tábor

La 53-a kongreso de IFEF (Inter-nacia Fervojista Esperantista Fede-racio) okazis (12.5.-19.5.2001) en la sudbohemia urbo Tábor. Proksimu-me 170 partoprenantoj el 18 landoj venis ne nur trarigardi belegan historian urbon Tábor kaj g^ian c^irkau^aj^on, sed c^efe trakti dum la kongresaj kunvenoj kaj prelegoj. Post 10 jaroj jam la duan fojon venis fervojistoj al C^eh^io kaj kun malavara apogo kaj subteno de G^enerala Direkcio de C^eh^aj Fer-vojoj (C^F) kaj landa FISAIC g^ui amu-zajn, kulturajn kaj ekskursajn pro-gramojn. En la stacidomo de Tábor la partoprenantoj povis au^di "bonve-non" en Esperanto, ili ricevis kon-gresmaterialojn, kaj lokaj esperan-tistoj akompanis ilin al la log^ejoj.

Dimanc^e antau^tagmeze okazis solena inau^guro de la kongreso en urba teatro de Oskar Nedbal. Sur la podio sidis krom IFEF-estraranoj ankau^ urbestro de Tábor sinjoro F. Dědič kaj la unua g^enerala vicdirek-toro de C^F kaj sekretarioj de landa asocio de FISAIC kaj sindikata asocio de fervojistoj. Post salut-vortoj de landaj reprezentantoj sekvis parto, dum kiu estis nomu-mitaj novaj honoraj membroj de IFEF kaj precipe publika gratulo al honora membro de IFEF Joachim Giessner el Germanio, kiu parto-prenis sian jam 50-an IFEF-kongre-son sen interrompo. Posttagmeze okazis la unua faka kunveno kaj poste ekumena diservo en preg^ejo de Diaj Batalantoj apartenanta al C^eh^oslovaka Husana Eklezio. Ves-pere ni g^uis brilan artan koncerton,

plej parte kantojn de c^eh^aj kaj mondfamaj majstroj en Esperanta traduko de Joachim Giessner kaj kantojn de Elena Puchova.

La kongresajn bultenojn preparis V. Podhradská kaj J. Melichárková. La tuttagaj ekskursoj gvidis nin al pitoreskaj lokoj, multaj flegataj de UNESKO, kiel ekzemple Telč, Český Krumlov, Třeboň kaj aliaj, sed realig^is ankau^ piedekskurso tra la c^irkau^aj^o de Tábor kaj nostalgia trajnveturo al proksima banloko Bechyně.

La kulturajn programojn ric^igis ankau^ lernantoj de baza arta lernejo, la emsemblo Úsvit (Tagig^o), kaj dum la balo ludis por la danco emsemblo Keramička.

filiJubileo de EK Poděbrady

Antau^ 90 jaroj estis Esperanto oficiale anoncita en Poděbrady de sinjoro Vojtěch Budínský. Omag^e al la jubileo estas preparata renkontig^o kun jena programo:

1.8.2001 Alveturo de partoprenan-toj, enlog^igo, dancvespero c^e blov-muziko en Swiss de Kolonáda, tombolo.

2.8.2001 Akcepto de partopre-nantoj c^e la urbestro, vizito de vitrofarejo "Bohemia". Posttagmeze ekskurso per motors^ipo sur Elbo. Vespero de katedrala muziko en Koruso de la reg^o Georgo, kantas operkantistoj el Ústí n. L.

3.8.2001 Inau^guro de ekspozicio ”90 jaroj de Esperanto en Podě-brady" kaj senvualigo de memor-tabuloj sur C^eelba muzeo. Vespero en nove rekonstruita teatro ”En Forg^ejo”.

4.8.2001 Vizito de folkloro de Po-děbrady. Posttagmeze koncerto de blovmuziko ”G^ojo” sub gvido de O. Danda en parko. Ekde la 9-a horo la 16-a renkontig^o de esperantistoj-s^akistoj.

5.8.2001 Ekskurso al Libice nad Cidlinou kaj al kunfluig^o de Elbo kun Cidlina. Komuna tagmang^o. Por kvar kurag^uloj vetmang^ado de kuko pri ”Arg^enta talero”. Trans-dono de suveniroj al la plej ag^a, plej malproksima kaj plej juna parto-prenanto. Komuna fotografado.

POR LA KORON KARESADI VENU AL PODĚBRADY

Láďa Fiala

37-aj Baltiaj

Esperanto-Tagoj

(7-15-an de julio 2001)

okazas c^ijare en universitata urbeto de Litovia Agrikultura Universitato kelkajn kilometrojn for de Kaunas. Esperantistoj estas invitataj por studi problemojnn de Esperanto-movado, elstarigi nuntempajn c^efajn taskojn, enhavoric^e pasigi la tempon (paroli-gaj kursoj, literaturaj arang^oj, muzi-kaj vesperoj, kvizoj, pupteatroj, dis-kutado, ripozado en naturo ktp.). Alig^kotizo por ekssocialismaj landoj 40 lidoj (10 USD). Unu nokto en tranoktejo varias inter 20 g^is 60 lidoj (5-15 USD).

Kontakt-adreso:

p.k. 167, LT-3000 Kaunas, Litovio, Litova Esperanto-Asocio. La asocio havas sidejon en str. L. Zamenhof 5. Telefakso: 370-7-228616, ret-pos^to: ritavalc@takas.lt

ALVOKO AL FILATELISTOJ

Antau^ la solena malfermo de la 14-a Internacia Esperanto-Konferenco (IEK) organizita per Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj (OSIEK) en Strážnice en la tagoj de la 14-a g^is la 20-a de julio 2001 efektivig^os la renkontig^o de la partoprenantoj de IEK kun filatelistoj kaj la aliaj kolektantoj el C^eh^io.

La renkontig^o estas la 14-an de julio 2001 posttagmeze en Kultura Domo Strážničan en Strážnice. La renkontig^o estos sub au^spicio de Esperanto-Sekcio c^e Asocio de C^eh^aj Filatelistoj.

La organizantoj de IEK kore invitas c^iujn interesig^antojn el C^eh^io kaj el naj-baraj landoj partopreni la renkontig^on!

La partoprenantoj havos eblecon renkontig^i kaj konatig^i kun geparto-prenantoj de IEK kaj eventuale kun kolektantoj el aliaj landoj kaj eble interkonsenti ankau^ utilajn inters^ang^-amikecojn. Ankau^ vendi, ac^eti au^ inters^ang^i diversajn filatelaj^ojn kaj aliajn kolekt-objektojn.

Dum la renkontig^o funkcios pos^ta gic^eto kaj al dispono por kolektantoj es-tos la afrank-mas^instampilo lau^ propono de ing^. Ark. Karel Kuča el Prago, kiu estis farita speciale al la 14-a IEK en Strážnice. La loka pos^toficejo uzas g^in jam ekde novembro 2000, same kiel R-surgluojn kun teksto ”14-a IEK de OSIEK 14-20.7.2001", kiuj estas oficiale uzataj jam ekde januaro 2001.

Kunlaboro OSIEK-C^EA

La 31-an de marto 2001 efektivig^is komuna kunveno de la organiza skipo IEK kun C^EA-estraro en Ratíškovice. La kontrakton pri kunlaboro subskribis Věra Podhradská kiel prezidantino de C^EA kaj Vladislav Hasala nome de organiza skipo de OSIEK. Věra Podhradská kun D-ro Petr Chrdle kaj Miroslav Malovec parto-prenos la konferencon, la lasta kiel instruanto kaj preleganto.

 

 

Pasporta Servo 2001

Pasporta Servo estas unika servo de Esperanto-parolantoj. Per g^i vi trovas ne nur senpagan tranoktadon en aliaj landoj dum via persona tu-rismado, sed ankau^ amikajn espe-rantistojn, kun kiuj vi povas praktiki la lingvon, kiuj diskutos kun vi pri plej diversaj aferoj kaj kiuj povas rekomendi al vi diversajn aventu-rojn en iliaj landoj.

Per Pasporta Servo vi ne trovas hotelon, sed vi havas unikan s^ancon eniri familian etoson kaj alian kul-turon.

En c^i-jara listo vi trovas 1161 gas-tigantojn en 80 landoj. Atentu, ke sen fres^a Pasporta Servo vi morale ne rajtas peti gastigadon.

La bros^uro kostas 120,- Kč plus sendokostoj (lau^ pos^t-tarifo) kaj eblas mendi g^in c^e Libroservo de C^EA: Zdeněk Pluhař, Lamačova 658/6, 152 00 Praha. Ni havas nur limigitan kvanton de bros^uroj.

UEA KANDIDATIGITA POR LA PACPREMIO DE NOBEL

Universala Esperanto-Asocio estas kandidato por la c^i-jara Pacpremio de Nobel. Lau^ provizoraj informoj, UEA estis kandidatigita de membroj de registaroj au^ parlamentoj alme-nau^ el Francio, Korea Respubliko, Kroatio kaj Litovio, kaj de propon-rajtaj universitataj profesoroj alme-nau^ el C^eh^io, Hispanio, Korea Res-publiko, Kroatio kaj Usono.

*

18-a Internacia Festivalo

en Magdeburg

(27 dec 2001 - 3 jan 2002)

Internaciaj Festivaloj, precipe por mezag^uloj (25-55 j.) kaj iliaj famili-anoj, jam farig^is tradiciaj kaj apar-tenas al la plej sukcesaj arang^oj en Esperantujo. Samtempe, sed aliloke okazos junulara Internacia Semina-rio. La lasta IF realig^is en la germa-na Trier (27.12.2000-3.1.2001) kun c^eftemo "Esperanto kaj infanoj". La magdeburga festivalo havos c^ef-temon "Unu mondo - kvin kontinen-toj" au^ c^u la Interreto kun la angla jam kreis "tutmondan vilag^on"? La partoprenantoj bonvenigos Esperan-ta gastejo "KNAJPO". Kotizo 260 - 290 EUR (lau^ dato de pagado).

Alig^ojn akceptas Hans-Dieter PLATZ, Postfach 1148, DE-34303 Niedenstein, Germanio,

HDP@internacia-festivalo.de, ww.internacia-festivalo.de.

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

(6)

Solvoj de la rebusoj el la antau^a numero:

8. oka jaro

9. sekundo

10. kordo murmura

Nova enigmo, kiun ni hodiau^ pritraktos estas

DUSENCAJ^O

Se ni iun vorton au^ grupeton da vortoj alimaniere dispartigos, ni ricevos same sonantan vorton au^ vortgrupon kun tute alia signifo. En la propono ambau^ divenaj^oj estas sufloritaj au^ per difinoj au^ per sinonimoj. La formo povas esti enskriba (sur punktojn au^ streketojn). Ofte la enigmo aspektas kiel kontinua teksteto au^ rimaj^o, en kiu la sinonimoj estas okulfrape signitaj.

Kelkaj solvitaj ekzemploj:

- - - - - - - populara kanto

- - - _ - - - - jupeto el marc^a planto

Solvo: kanzono, kan-zono

Sur fres^a herbejo apud interdeklivaj^o

pas^tas sin nigra rajdbesto

Solvo: c^e valo, c^evalo

En la cerb’ nur tenta takto estas c^e studento.

Kaj la task’ pri eksponento estas por li vento

Solvo: loga ritmo, logaritmo

Kaj nun solvu mem jenajn dusencaj^ojn:

11. Kiu nin gaste vizitis, MALKAS^U

kaj rapide RIGARDI ALIRU

12. En c^eekvatora sfero

Estas grandaj varmoj,

kontrau^ sun’ ege incita

s^irmas nin la palmoj.

Josef Cink

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Solvu el du vortoj inter citiloj

1. Por dividi frazon, oni uzas ”oblikvan strekon - komon”.

2. Por veturi pluen, ni devis ”forigi - elimini” obstaklon sur la forjo.

3. Per biciklo li pli rapide ”g^isveturis - veturatingis” hejmen.

4. Parizo-Dakar estas ”au^toentrepreno - au^tokonkurso”.

5. Paska ovo estas bone ”fritita - boligita”.

6. Multaj paroladoj ”forkondukas - forlogas”

Jaroslav David

A L V O K O

por renovigi la Esperantistan Pacmavadon

Publike estas konata la domag^a indiferenco por la defendo de la paco. Pro politikaj renversoj okazintaj en Eu^ropo, estig^is granda vakuo por la organizado kaj funkciado de tutmonda pacagado, inkluzive en la Esperanto-sfero. Nepras almenau^ provi, per praktika sindono kaj kunlaboro, la jam pruvigitajn rezultojn tutmondajn.

La Hungara Sekcio de Mondpaca Esperantista Movado (MEM) - kiel grupo de Esperantistoj por la paco - alig^is al organizaj^o: Hungara Paco-Asocio (adreso: Hungarian Peace Association. H-1395, Budapest 62. PF. 440. Hungary), en kies kadro plue funkcias ilia laboro, en favoraj cirkonstancoj.

Nur per kelkaj frazoj pri la aktivado en la kunlaboro: Post c^esigo de la milito Jugoslavia-Kraino, ni estis en la fremda delegitaro, kiu povis viziti la urbon Vukovaro, kie ni transdonis ankau^ medikamentojn al la tiea hospitalo por vunditoj, poste ni rajtis la unuaj pasadi libere en la ruinigitan urbon. Alie ni ekskursis kaj renkontis pacaktivistojn el Au^strio, C^eh^io, Italio, Slovakio, Ukrainio, ktp. C^iujare ni kunlaboras kun la civilaj organizoj (CIVICUS), programoj kaj aliaj arang^oj, ni aktivadas por aktualaj pacaj farotaj^oj.

Kun g^ojo ni mencias, ke grupe au^ unusole aktivadas pacemaj espe-rantistoj ankau^ el Au^strio, Belgio, C^eh^io, Francio, Italio, Jugoslavio; Vjetnamio kaj espereble ankau^ en aliaj landoj.

Koncize do; estas ebloj, necesoj por la pacaj esperantistaj agadoj; ja estas bezone ne atendi, sed agi kaj semi, neniam lacig^ante kaj konstante. Do, ne lacig^u kaj ne abdiku pri la nobla agemo de ideo por la paco, sed vi mem kreu kontaktojn viglajn kun ekzistantaj ebloj. Faru proponojn kaj akiru sperton ec^ vi mem, jam pri ekzistantaj spertoj kaj funkciaj celoj. Skribu esperante pri via opinio, al la adreso supre jam menciita.

Respondo au^ interkontakto garantiata!

Kun la espero de la renovigo de la Esperantista Pacmovado, vian reciprokran laboron kaj utilan rezultojn ni antau^dankas.

Budapes^to, en januaro 2001

Dro. Imre Pethes pm.

Prezidanto de MEM

KULTURA SEMAJNO

EN TOGOLANDA LERNEJO

La lernantoj ne nur lernu mate-matikon, historion, geografion, ktp, sed ili ankau^ enprofundig^u en c^ion alian, kio kontribuas al la disvolvig^o de la personeco. Tial la registaro iniciatis kulturan semajnon por la lernejanoj en ties lernejoj. Dum la semajno la lernantoj faris multajn ludojn, muzikas, kantas, prezentas teatraj^ojn, ekskursas, ktp. De la 9-a g^is la 14-a de aprilo okazis la kultura semajno en CEG ANFAME, kolegio en la c^efurbo Lome de Togolando. Ne pri la tuta evento temas tiu c^i teksto, sed nur pri la kontribuo de Esperanto en g^i.

En la kolegio estas Esperanto-grupo. Deko da lernejanoj diligente lernas la internacian lingvon. Ili decidis prezenti la lingvon al siaj kamaradoj kaj la publiko invitita al la kultura semajno. Ili lernis kan-tojn, poemojn, kaj la 10-an de aprilo 2001 okazis la programero:

ELMONTRO DE ESPERANTO.

Antau^ lernejestroj, instruistoj, lernantoj kaj aliaj log^antoj c^irkau^ CEG ANFAME la Esperantistoj de la kolegio prezentis france Esperan-ton. Per teatraj^eto prezentata en Esperanto ili gustumis la lingvon al la c^eestantoj. Ne mankis kantoj kaj poemoj en Esperanto. Malgranda ekspozicio prezentigis periodaj^ojn kaj c^efajn vortarojn Esperantajn. La intereso de la publiko estis granda, c^ar c^e la fino de la arang^o, multaj c^eestintoj impetis al la Esperanto-grupo por pli da informoj. Kaj tio ne estis la fino!

La 14-an de aprilo okazis pikniko en la kolegio ekde la dek-dua horo. Al la grupo estis disponigita klas-c^ambro, kie kolektig^is c^iuj esperan-tistoj de la kolegio kaj aliaj invititaj. Post mang^ado, la grupo kantadis kaj dancadis g^is vesperig^o. Tiam ili disig^is.

Tiel finig^is kaj la kultura semajno kaj la partopreno de esperantistoj en la arang^o. Tamen la grupo en la lernejo agadas plu. G^i do dankas al Dana Esperantista Fervojista Asocio, kiu per s-ro E Henning OLSEN sendis periodaj^ojn por la ekspozicio. Tiu c^i danko iras ankau^ al c^iuj aliaj kies sendaj^oj ne jam atingas la kole-gion. La lernejo estas kontaktebla c^e jena adreso:

CEG ANFAME, IREG GOLFE, B. P. 80252, Lome-TOGO

(el RET-INFO)

 

Esperanto-Domo en Havano.

Klare mi hispane prononcis la longan stratadreson por la taksi-s^oforo. "Esperanto" - li interrompis min, "mi scias." Post duonhora veturado tra la tuta urbo la taksio haltis c^e bonaspekta, duetag^a domo kun la enskribo ESPERANTO sur la muro.

Kuba E-Asocio disponas la do-mon ekde 1991 t.e. jaron post UK en Havano. Ene estas oficejo, bibli-oteko, instruejoj, mang^ejo, gast-c^ambroj kun c^iuj necesaj^oj por la sep salajritaj esperantistoj kaj aliaj. Estis granda plezuro renkonti krom esperantistoj-geamikoj ankau^ c^irkau^ 20 lernantojn, kiuj estis studantaj Esperanton lau^ la programo de dunivela kurso.

Ekster la domo trovig^as g^ardeno perfekta por festenoj kaj aliaj ren-kontig^oj dum la varmaj, kubaj vesperoj! Ni gratulas kubajn espe-rantistojn al tia bona kaj granda ejo!

Anira Berg

AUTOKAROVÝ ZÁJEZD DO ZÁHŘEBU 20.-29. 7. 2001

V době uzávěrky ještě zbývají volná místa. Cena 6200 Kč zahrnuje 7 noclehů se snídaní. Odjezd z Pardubic přes Vídeň, Graz, Maribor do Záhřebu. Kromě kongresového programu i několik výletů do okolí. Zájemci volejte pí. Rýznarovou na telefon 040/661 1941.

UMEA-kongreso

en Kroatio

La 13-a Internacia Medicina Espe-rantista Kongreso (IMEK) okazos en la kroata Osijek (17.-21.7. 2001). La c^efan prelegon prezentos prof. Saburoo YAMAZOE (*1908). UMEA proponas ampleksan 720-pag^an Anglan-esperantan medicinan terminaron (25 $).

Himalaja renkontig^o

Nepala Esperanto-Asocio invitas al la 4-a Internacia Himalaja Ren-kontig^o 2002 inter la 26-a de febru-aro kaj la 8-a de marto.

*

18-a SOMERKURSARO

de ESPERANTO

en Okcidenta Au^stralio (5. 1. 2002 - 19. 1. 2002) kun internacia instruist-aro preparos kursanojn por ekza-menoj kaj paroligos ilin.

Infanoj el Okříšky

En Zpravodaj z Okříšek 1/2001 aperis artikolo ankau^ pri Esperanto en la loka lernejo, kie d-ino Kamila Bártlová jam plurajn jarojn gvidas rondeton. En tutmonda konkurso pri fabelo ricevis bildeto de infanoj el Okříšky la duan premion. Parton de la rondeto vi vidas sube en foto.

 

 

 

 

 

 

 

 

Samideanoj el Ostrava baptas sian bild-karton (vidu p. 47)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

NOVA STUDO DE CLAUDE PIRON

UEA eldonis kiel n-ron 46 en sia anglalingva serio "Esperanto Documents" 22-pag^an studon de Claude Piron, "Lin-guistic communication: A comparative field study" (Lingva komunikado: kom-para praktika studo).

La studo de Piron temas pri kvar diver-saj sistemoj de lingva komunikado en internaciaj organizaj^oj: tiu de Unuig^intaj Nacioj k.a. organizaj^oj kun kelkaj laborlingvoj; tiu de multnaciaj kompanioj uzantaj unu nacian lingvon, plej ofte anglan; tiu de Eu^ropa Unio uzanta la oficialajn lingvojn de c^iuj membroj; kaj tiu de organizaj^oj uzantaj nur Esperanton. C^iuj sistemoj estas komparataj lau^ 12 kriterioj, kiel lernodau^ro, necesaj antau^-investoj, ne-egaleco kaj diskriminacio, kostoj de kunsidoj kaj dokumentado, perdo kaj distordig^o de informoj, ktp.

C^e c^iu kriterio la sistemoj ricevas po-entojn de malavantag^eco: 10 kaze de tre serioza malavantag^o, 0 kaze de ne-ekzisto de malavantag^o. Sekve, se iu sistemo estus totale malavantag^a, g^ia poentosumo estus 120, dum nulo indikus c^iurilate idealan sistemon. Kiel la plej malavantag^a eliris el la studo la UN-sistemo (76 poentoj) kaj kiel la plej avantag^a la Esperanto-sistemo (5).

La EU-sistemo taksig^is je 65 poentoj kaj tiu de multnaciaj kompanioj je 39.

La kajero kostas EUR 2,10 (plus imposto en EU kaj afranko).

eLibrejo

Jen titolo de nova biblioteko en Interreto, kiun prizorgas svedo Franko Luin. Aperas tie libroj, kiujn vi povas tiri al via komputilo, legi sur via ekrano kiel veran libron, ec^ kun ilustraj^oj, vi povas lau^plac^e grandigi au^ malgrandigi la altecon de la skribo konforme al viaj okuloj, sed ne eblas printi la tekstojn sur paperon, nek alimaniere prilabori. Tiel estas protektataj la au^toraj rajtoj de la au^toroj. La librejon vi povas trovi je la adreso:

http://www.esperanto.se/eLibrej o/index.html

Enhavo de la eLibrejo::

JUNULARAJ KAJ INFANAJ LIBROJ

H. C. Andersen Fabeloj, L. Frank Baum La eksterordinara lando Oz, Lewis Carroll La Aventuroj de Alico, Georg Fröschel Ho ve, miaj s^uoj!, Oke Holmberg Ture Sventon en Londono, Astrid Lindgren Emilo de Smolando, Pipi S^trumpolonga, Ronjo, rabista filino, Franjo Modrijan Fabeloj, Antoine de Saint-Exupery La eta princo.

BELETRO: PROZO

Eposoj el antikva Ugarito, Jakub Arbes Rakontoj, Frans G. Bengtsson Orm la Rug^a, Miguel de Cervantes Don Kih^oto de la Manc^o en Barcelono, K. G. Chesterton La naiveco de pastro Brown, Charles Dickens Kristnaska kanto, Jerome K. Jerome Tri viroj en boato, Alois Jirásek Malnovaj mitoj c^eh^aj, Sten Johansson Denaska kongresano, Jaroslav Hašek La brava soldato Švejk, Selma Lagerlöf La infanoj de Betlehem, La junalino el Stormyr, La mono de sinjoro Arne, La ringo de la generalo, Par Lagerkvist Mariamne, D. H. Lawrence La virino, kiu forrajdis, Johannes Linnankoski Batalo pri la domo Heikkila, Artur Lundkvist La volo de l' c^ielo, Heinrich A. Luyken Pro Is^tar, Eliza Orzeszko Bona sinjorino, Boleslav Prus La faraono I, Aleksandr Pus^kin La neg^a blovado, R. L. Stevenson D-ro Jekyll kaj s-ro Hyde, Theodor Storm Imenlago, August Strindberg La insulo de felic^uloj, La konscienco riproc^as, Hjalmar Soderberg La kiso, Ivan Turgenjev Patroj kaj filoj, Mary Webb Malbeno kara ("dialekta" eldono), Veneno kara (norma esperanto), H. G. Wells Lando de blinduloj, La tempo-mas^ino, P. G. Wodehouse La princo kaj Betty.

BELETRO: POEZIO

Magda Carlsson Sveda poemaro, Raymond Schwartz La stranga butiko, Ferenc Szilagyi Tra mia prismo, Tomas Transtromer La duonpreta c^ieloj.

BELETRO: TEATRO

Arthur Azevedo Amo per proverboj, Nikolao Hohlov La morto de la delegito de UEA, August Strindberg Frau^lino Julie, Pario, Pasko.

RELIGIO:

Biblio

CETERAJ LIBROJ:

Charles Baudouin La arto de memdisciplino: Psikagogio, Louis Beaucaire Kruko kaj Baniko en Bervalo, Sven Bergman Tra sovag^a Kamc^atko, Marjorie Boulton Ne nur leteroj de plum-amikoj, E. Drezen Zamenhof, Ralph Harry La diplomato kiu ridis, Valdemar Langlet Vojag^aj impresoj, Jimes Vasco Milanez La c^ela telefonsistemo, Marco Picasso Pastaj^o - konsideroj kaj historio, Platono Kratilo, La respubliko, János Sarközi Optiko, L. L. Zamenhof Esenco kaj estonteco de la lingvo internacia.

 

Biblioteko de Don Harlow

Pli ampleksan, sed malpli homo-genan Esperantan bibliotekon en la reto administras usonano Don Harlow. En sia pag^o li kolektas informojn kaj ligojn al c^iuj litera-turaj verkoj en Esperanto, kiuj en Interreto aperis tra la tuta mondo.

En lia listo vi povas trovi c^irkau^ du mil verkojn, sed c^ar ilin pri-laboris diversaj esperantistoj, aperas apud si au^toroj mondfamaj kaj nekonataj, mallongaj poemoj apud longaj romanoj, simplaj tekstoj apud estetike arang^itaj libroj. Foje aperas kompleta verko, foje nur fragmento,

foje x-kodo, foje c^apelitaj literoj ktp.

La verkoj estas principe dividitaj je originale verkitaj en Esperanto kaj je tradukoj. Tiuj plue je anoni-maj^oj kaj je konataj au^toroj, poste en plurajn grupojn lau^ la alfabeto (A, B, C-F, G-H, I-L, M, N-R, S-T, U-Z). Do oni povas facile trovi ”sian” au^toron, au^ konvinkig^i, ke li ankorau^ ne estas en la reto repre-zentita.

Bedau^rinde ni ne povas c^i tie citi c^iujn verkojn kaj c^iujn au^torojn. Ni prenu au^torojn (kiel ekzemplon) el tradukoj sub G-H: Gansovskij, García Lorca, GE Big^ou^, GIM Dongmjong, GIM Dongni, GIM Mison, Ginsberg, Giordiani, Gir-ginov, Girleanu, Gnedic, Gobineau, Goethe, Gogol, Goldschmidt, Gon-zaga, Gorki, Grass, Gerebenc^ikov, Gregori, Grimm, Goenborg, Guber-man, Guerra Junqueiro, Gulia, Gulik, Gullberg, Gulyás, GUO Moruo, Gurganus, Gustavsson, HA C^ijong, Hadewijch, Hamkjong, Hale, HAN Jongun, Harburg, Hardy, Harlow, Harmaja, Harry, Hausin, Heine, Heltai, Hely, Hemmer, Hen-ry, Herrmann, Hesse, Hildesheimer, Hipokrato, Hoeg, Holmberg, Hood, Hooft, Horansky, Horatius, Hrubín, HU Gong, Hughes, Hugo, Hunt, Huygens.

Apud famaj au^toroj tie aperas por ni ne konataj, sed estas tie ankau^ nemultaj c^eh^aj au^toroj, ne c^iam enretigitaj de c^eh^aj esperantistoj. Simila situacio estas sub aliaj literoj de la alfabeto. De kelkaj au^toroj aperis nur unu verketo, dum de aliaj multaj pecoj.

La listo do impresas iomete pel-mele, tamen g^i estas ekstreme grava por la prestig^o de nia lingvo, ankau^ por altiro de novaj esperantistoj, kiuj amas literaturon. Kun evoluo de Interreto la verkoj certe ricevos pli belan formon - c^efe, ke ili estos enkomputiligitaj kaj enretigitaj.

BRUSELA OFICEJO

En pasinta novembro okazis, kiel vi scias, kunveno en Roterdamo c^e la Centra Oficejo de UEA de eu^ropaj esperanto-aktivuloj. Unu el c^efaj temoj estis la propono starigi en Bruselo Oficejon de EEU.

Poste la temo estis longe kaj vaste debatata per e-pos^ta korespondado inter la EEU-aktivuloj, kaj esploroj estis surloke faritaj, pri kostoj kaj eblecoj. La Oficejo povus funkcii kiel oficiala sidejo de EEU kaj samtempe kiel oficejo de la "Labor-grupo pri la lingva problemo en Eu^ropo". La oficejo povus starti je ia difinita minimuma nivelo, por kreski poste lau^ la kapabloj kaj la necesoj.

Sed la bazo de c^io estas finan-cado. Do ni eliru el la diskutoj kaj komencu konstrui. La estraro de EEU alvenis al la decido lanc^i la c^i suban alvokon.

A L V O K O

NI KONSTRUU!

Komence de la venonta jaro ek-cirkulos en dek du landoj de la Eu^-ropa Unio samaj monbiletoj kaj samaj moneroj. Tio konkrete mon-tros, kiom multe nia c^iutaga vivo, de ni civitanoj de EU, estas ligita al komunaj institucioj. Ankau^ ni eu^ro-paj esperantistoj estos pli kunligitaj. Kaj tio pli bone montras la neceson de komuna Esperanto-agado en Eu^-ropo. EEU celas g^uste tion, nome antau^enigi komunan agadon. Por ke la Esperanto-agado eu^ropnivela estu pli efika, estas necese ke EEU estu videble reprezentata tie, kie la c^efaj organoj de Eu^ropa Unio trovig^as, nome en Bruselo. La EEU-estraro decidis provi starigi EEU-oficejon en Bruselo, kiu ebligu pli rektajn kontaktojn kun la c^efaj eu^ropaj instancoj, t.e. la Komisiono kaj la Parlamento, kaj zorgu informadon de la tre multaj j^urnalistoj c^iulandaj, kiuj laboras en la "Eu^ropa c^efurbo". Minimume tia oficejo, kiu devus esti ankau^ la oficejo de la Laborgrupo pri la Eu^ropa Lingvoproblemo, de-vus funkcii almenau^ tri duontagojn semajne kun unu dej^oranto; pli am-bicia celo estas atingi plentempan funkciadon kun salajrata persono plus unu au^ pluraj helpantaj aktiv-uloj. La c^efa problemo estas la mono. Francoj diras ke "estas la mono tio, kio faras la militon", kaj tio validas ankau^ por nia paca batalado.

Por certigi longedau^ran agadon de la oficejo, oni bezonas havi kapita-lon, kies rento kovru la kostojn de la oficejo. C^u eu^ropaj esperantistoj ka-pablos realigi tion? Jen valora defio! La estraro de EEU lanc^as alvokon al c^iuj eu^ropaj esperantistoj, al c^iuj kiuj konscias pri la graveco de la eu^ropa agad-kampo por la sukceso de la internaci-lingva ideo, al la lan-daj asocioj, al la internaciaj espe-ranto-organizaj^oj, por ke ili kontri-buu al starigo de "Fondaj^o Eu^ropo", en konto c^e UEA. Provizore, dum la formala starigo-procedo de la Fon-daj^o, vi rajtas sendi viajn kontri-buojn al la konto eece-p de EEU c^e UEA, indikante la celon, t.e. "Brusela Fondaj^o".

La fondaj^o estos estrata de la EEU-estraro kaj c^iuj kontribuoj es-tos diskonigataj pere de tiu c^i bul-teno kaj de la Esperantaj informiloj. C^iu kontribuanto ricevos tiun c^i bul-tenon ankau^ en papera formo, sen plia pago.

Do, sciigu al ni c^u Eu^ropo estas vere grava por vi. Investu en Eu^-ropon! Ni atendas, ke c^iu landa asocio iniciatu kolektadon inter siaj anoj kaj forte apogu g^in. Dankon.

La prezidanto de EEU

Umberto Broccatelli

(ret-info)

Gloraj verkoj en Esperanto

La eldonejo Sezonoj en Jekaterinburg ric^igas nian literaturon per veraj juveloj.

La Hobito, au^ tien kaj reen de J. R. R. Tolkien (tr. Ch. Gledhill kaj W. Auld) estas mirfabelo, kiu glo-rigis la au^toron kaj antau^is lian trilogion La mastro de l’ ringoj. Maljunig^anta frau^la hobito (nano) estas devigita entrepeni aventur-plenan mars^on tra nigra arbaro por savi la mondon.

Resurekto de Lev Nikolajec^ Tol-stoj, la lasta el liaj tri grandaj romanoj (Milito kaj paco, Anna Karenina), kritikas la tribunalan maljustecon.

Maigret hezitas de Georges Si-menon enkondukas en nian litera-turon pluan verkon de detektiva g^enro.

Malvivaj animoj estas c^efverko de Nikolaj Vasiljevic^ Gogol, kies Revizoro en traduko de Zamenhof furoras en Esperantujo ekde la komencoj de la movado. La romano

pri ruza C^ic^ikov, kvankam nefinita, farig^is unu el plej gloraj verkoj de la rusa literaturo. Nun g^i aperas en serio Oriento-Okcidento vers^ajne kiel unu el plej gravaj literaturaj eventoj en Esperantujo.

H o s p o d a ř e n í ČES

kontrola rozpočtu 2000 a návrh na 2001 (sestavil P. Polnický)

Rozpočet 2000 skutečnost návrh 2001

PŘÍJMY:

Členské příspěvky 100 000.- 73 200.- 100 000.-

tržby libroserva 30 000.- 14 123.- 20 000.-

písemné kursy 5 000.- 10 660.- 10 000.-

Starto - předplatné 1 000.- 792.- 1 000.-

úroky v bance 2 000.- 1 897.- 2 000.-

dary členů 20 000.- 2 150.- 20 000.-

dividendy 2 000.- - -

konference ČES 60 000.- 61 750.- 70 000.-

KAEST ( v roce 2001 OSIEK) 5 000.- -- 5 000.-

prodej akcií 82 000.- 2 111.- 10 000.-

ostatní příjmy (včetně IFEF) 33 000.- 97 416.- 97 000.-

konverzační kurzy --- 16 229.- 40 000.-

půjčka KAVA-PECH -- 20 000.- ---

Celkem 340 000.- 297 468.- 375 000.-

VÝDAJE:

režijní materiál 20 000.- 5 742.- 7 000.-

Libroservo - náklady 10 000.- 6 752.- 7 000.-

cestovné 40 000.- 26 061.- 25 000.-

poštovné 40 000.- 11 302.- 15 000.-

telefon + internet 15 000.- 9 777.- 15 000.-

funkční příspěvky 7 000.- 4 080.- 7 000.-

nákup služeb 5 000.- 38 965.- 40 000.-

daně a poplatky 7 000.- 6 716.- 7 000.-

konference ČES 60 000.- 51 598.- 60 000.-

Starto - tisk a expedice 100 000.- 76 820.- 90 000.-

písemné kursy 6 000.- 1 919.- 2 000.-

odměny 10 500.- --- 5 000.-

muzeum Česká Třebová 2 500.- 2 500.- 2 500.-

podpora sekcí a skupin 10 000.- --- ---

ostatní výdaje 7 000.- 41 180.- ---

nákup inventáře --- 10 940.- ---

nájem Běchovice --- 20 000.- 27 000.-

repre + dary --- 5 050.- 5 500.-

granty --- 6 849.- ---

vrácená půjčka KAVA-PECH --- ---- 20 000.-

konverzační kurzy --- 17 320.- 40 000.-

Celkem 340 000.- 343 575.- 375 000.-

Malá rekapitulace

Náměstek ministra školství,

mládeže a tělovýchovy

doc. Dr. Václav Šenkýř, Csc.

V Praze dne 11. Ledna 1990

č.j.: SM 4425/89-210

Vážený pán

p. ing. Petr Chrdle, Csc.

Předseda Českého esperantského svazu

Jilská 10

110 01 Praha

Vážený pane předsedo,

z pověření ministra školství, mládeže a tělovýchovy prof. MUDr. Milana Adama, DrSc., k Vašemu dopisu ze dne 13. 12. 1989 sdělujeme:

Skutečnosti uváděné ve Vašem dopo-ručení vyučovat esperantu v našich školách jsou podnětné a budou posouzeny a zváženy při přípravě návrhu nepovinných předmětů v nových učebních plánech pro střední školy, zejména gymnázia.

O výuce esperanta v základních školách se v současné době neuvažuje, v budoucnu je možno uvážit jeho zařazení rovněž mezi nepovinné předměty.

Obecně musíme konstatovat, že pro zave-dení esperanta jako jednoho z volitelných jazyků v našich základních a středních ško-lách nejsou zatím vytvořeny potřebné pod-mínky - učební osnovy, učebnice, chybí rovněž kádrové zajištění, proto zařazení zvažujeme pouze v souladu s podmínkami a možnostmi, které lze v nejbližší budoucnosti zajistit.

Ministerstvo doporučuje, aby se Český esperantský svaz cílevědomě zaměřil na získávání zájemců z řad žáků našich škol o znalost esperanta a prostřednictvím svých odboček se školami přímo spolupracoval i v oblasti zájmové činnosti žáků.

S pozdravem

V. Šenkýř

V Učitelských novinách č. 31 z 28.8.1991 pak vyšla tato výzva školám:

Pokud se na školy obracejí organizace esperantistů se žádostí o vytvoření zájmo-vé skupiny žáků pro výuku esperanta, ministerstvo školství, mládeže a tělo-výchovy ČR doporučuje jejich žádostem vyhovět a poskytnout pro tuto činnost místnosti.

Školy samy mají zájem o jakoukoliv zájmovou činnost pro děti. Problém je spíš v tom najít lidi, kteří s dětmi umí pracovat a jsou ochotni jim pravidelně věnovat hodinu či dvě týdně. Některé pokusy ztroskotaly na tom, že rodiče dětěm esperanto zakázali a zapsali je do angličtiny nebo němčiny, výjimečně do francouzštiny. Volitelnými předměty na školách jsou i španělština a ruština, avšak téměř nikde není tato možnost využívána pro nezájem dětí a rodičů. Vnucovat přitom žádný jazyk nelze ani učitelům.

Je třeba získávat děti a rodiče, ne ministerské úředníky. Zatím víme jen o třech školách, kde dětské kroužky fun-gují (Č. Třebová, Okříšky, Ratíškovice). Nedostatek učebnic pro nejmenší se snaží doplnit naše ped. sekce přípravou nové učebničky. Ostatní záleží na členech v jednotlivých místech.

KALENDARO 2001

9.2. Esperantista balo en Č. Třebová

26.2.-2.3. Ekspozicio en Vyškov

20.-22.4. Hlaváček en Ratíškovice

23.-29.4. Seminario en Skokovy

12.-19.5. IFEF-kongreso en Tábor

26.5. 100 jaroj de EK Brno

26.5. Renkontig^o en Polička

1.-3.6. Naturamika renkontig^o en Plavy

1.-3.6. E-mentál en Meziříčko

8.-10.6. Paroliga kurso + ekzamenoj

9.6. C^eh^a-saksa tago en Pirna

1.-14.7. 1-a etapo de SET Lančov

14.-20.7. OSIEK-konferenco Strážnice

14.-21.7 Bus-ekskurso al Zagrebo (IKUE)

15.-28.7. 2-a etapo de SET Lančov

20.-28.7. Bus-ekskurso al Zagrebo (AEH)

1,-5.8. 90 jaroj de EK Poděbrady

4.-11.8. Katolika E-Tendaro Sebranice

29.7.-11.8. 3-a etapo de SET Lančov

10.8. Renkontig^o de eks-Lanc^ovanoj

12.-18.8. Ripozsemajno en Lančov

19.-29.8. Nekvasovy

2.-5.9 Antau^-IBIRE en Dobřichovice

(por biciklistoj)

5.-9.9. IBIRE en Doksy

(Internacia Biciklista Renkontig^o)

28.-30.9. Kultura Festivalo en Ústí n. L.

10.-14.10. Klerigaj tagoj Jetřichovice

19.-21.10. 8-a konferenco de C^EA en

Poděbrady

oktobro Au^tuna semajno en Skokovy

8.12. C^eh^a-Saksa tago

decembro E- Silvestro en Č. Třebová

NEPOUŽÍVEJTE

nálepky se starou adresou svazu (box 1060 či dokonce Jilská 10) ani jako lepítka, protože pak na tyto adresy chodí pošta, která se ztrácí. Žádáme členy, aby nálepky zničili a u ostatních materiálů nalepili současnou adresu se sídlem v Poděbradech!!!

Důle itá v ý z v a:

Český esperantský svaz má vlastní internetové stránky. Svoji propa-gační roli mohou plnit pouze tehdy, kdy jsou aktuální, t.j. odpovídají skutečnosti. V opačném případě (a to je současný stav) spíše svazu a tedy i esperantu škodí!!! Žádáme tedy všechny funkcionáře klubů, krou ků i sekcí, aby pravidelně hlásili veškeré změny tajemníkovi svazu, který je oprávněn úpravy zajistit. Reagujte okam itě - děkujeme!!! Výbor ČES.

Upozornění:

Na účet svazu došlo několik plateb bez určení plátce. Jedná se o tyto platby a den připsání: 200 Kč (2.3. pošt. poukázkou), 100 Kč (12. 3. KB), 200 Kč (27. 3. spořitelna Doma lice). Pokud jste stejnou částku platili v uvedené pokladně - ozvěte se!!! Je bezpodmínečně nutné uvádět jméno plátce!!!!!

Také za členství v UEA máme několik neidentifikovatelných pla-teb: 420 Kč (19. 12. Praha 3), 1050 Kč (20. 12. Praha), 420 Kč (6. 1.), 1050 Kč (7. 1.), 420 Kč (10. 1.).

Informujte hlavní delegátku Lucii Karešovou na čísle 02/22780677 večer. Pro rok 2001 se za individuál-ní členy UEA přihlásilo 59 esperan-tistů v kategoriích MJ a MA.

 

Jak platit svazu

Nejlevnější způsob platby pro Vás i pro svaz je přímá platba u pokladny v kterékoliv pobočce Komerční banky. Vyplníte pokladní složenku (jsou v pokladně k dispozici) pečlivě ve všech kolonkách - tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330-021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: slovy kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně EK (sekce železn.) a místo do kolonky - vklad jménem. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo na inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je vždy 0379. Seznam čísel:

06940 ČES

06941 UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

50100 sekce mládeže

50200 sekce železničářů

50400 sekce pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů

50700 sekce sběratelů

50800 sekce nevidomých

50900 sekce zdravotníků

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Výzva: Pokud jste poukázali platbu a nejste si jisti, zda jste řádně vyplnili své jméno, napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme více než 20 neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

Důležité sdělení: vzhledem k výše uvedené změně platby NEBUDE svaz rozesílat složenky (děkujeme za pochopení).

Periodikum Českého esperantského svazu (32. ročník)

Redaktor: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

starto@clavis.cz; www.clavis.cz/starto

Členská evidence a změny adres: Pavel Polnický, ČES

Presorgano de C^eh^a Esperanto-Asocio (32-a jarkolekto)

Abonebla c^e UEA, c^e niaj perantoj au^ rekte c^e nia Asocio

Abonprezo: 9 eu^roj

(se aerpos^te: + 2 eu^roj)

Redaktoro: Miroslav Malovec,

Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

C^eh^io, e-mail: starto@clavis.cz;

www.clavis.cz/starto

Presis: OPATISK Opava

 

ISSN 1212-009X