Starto 2/2002 (203)

"Milenia Arbo"

La 9-an de aprilo 2002 en Ostrava Poruba okazis solenaj^o omag^e al la 410-a datreveno de naskig^o de J. A. Komenský, dum kiu plantis komune lokaj esperantistoj kaj studentoj el gimnazio Olga Havlová mileniajn arbojn (tiliojn) en urba parko.

Tiun c^i belan arang^on organizis - dank’ al s-ino Lud. Tesařová - la gimnazia direktoro kaj esperantistoj el Ostrava. La solenaj^on partoprenis gravaj eminentuloj kaj organizaj^oj, ekz. reprezentantoj de Urba Ofico Ostrava-Poruba kaj Magistrato de Ostrava, el Domo de Infanoj kaj Junularo, prezidanto de loka orga-nizaj^o de emeritoj, redaktoro de gazeto Deník, Infana Parlamento de la urba kvartalo Poruba, DUHA - arbaraj amikoj, civitana rondo VITA kaj kompreneble reprezentantoj de C^EA kaj najbaraj EK - Vítkovice, Havířov, Frýdek-Místek, Opava kaj ankau^ Brno kaj Uh.Hradiště.

La solenon malfermis 30-membra studenta h^oro, kiu kontribuis al bona etoso de tiu c^i arang^o.

Oni plantis du arbojn, la studentoj La Milenian Arbon kaj esperantis-toj La Esperanto-Arbon. La stu-dentoj promesis prizorgi ambau^ ar-bojn, por ke ili bone kresku.

Post plantado la partoprenintoj vizitis ekspozicion "El historio de Esperanto en Ostrava", okaze de 50-jarig^o de inau^guro de Esperanta monumento Jan Aamos Komenský en Ostrava-Zábřeh, kiun komune preparis esperantistoj el Poruba kaj Vítkovice (8.-12.4.2002). Post tra-rigardo de tre bela ekspozicio okazis babilado kaj estis elektita gasto el plej malproksima loko de Ostrava - venkis s-ro Podepřel el Veverská Bitýška.

C^iuj, kiuj partoprenis ambau^ suk-cesajn arang^ojn, certe forveturis hej-men kontentaj.

Fine estas necese al organizantoj gratuli kaj danki por bona reprezen-tado de Esperanto-movado kaj dezi-ri al ili ankorau^ multajn sukcesojn en ilia poresperanta laboro.

Věra Podhradská

Rim.: vidu nian filmon, p. 37

Esperanto-Arbo Olomouc

15.5.1932, dum la 5-a kongreso de c^eh^oslovakaj esperantistoj, en parko Smetana estis plantita Esperanto-Arbo. La solena kunveno omag^e al la 70-a datreveno okazis la 18-an de majo 2002 ekde la 10-a horo.

50 jaroj de Somera

Esperanto-Tendaro

2002

Ni atentigas c^iujn esperantistojn!

En nia SET 2002 oni c^ijare instru-as krom Esperanto ankau^ lingvojn: la anglan, la germanan, la francan, la rusan kaj la hispanan.

Vi povas alig^i ankau^ al la deseg-nado kaj al la s^akludo.

La plej malmultekosta estas la kurso de Esperanto!

La geknaboj g^is 15-jaraj pagas nur 2 300 Kč, la pli ag^aj 2 500 Kč.

La prezo inkluzivas: 40 horojn da instruado, mang^on 5-foje tage kaj ekipitan liton en kabano.

C^ijare, nun dum la printempo, ni rekonstruas la virinajn necesejojn. Dum la Tendaro ili estos jam eki-pitaj per forlava aparato.

En la semajno de la 11-a de au^gusto g^is 17-a de au^gusto oni povas en la kabanoj ripozi sen instruado.

Kvarlita kabano kostas 1 440 Kč

kvinlita kabano 1 800 Kč

Tuttaga mang^o por unu persono

por la tuta tempo 980 Kč

infanoj g^is 10-jaraj 700 Kč

duonpenzio: matenmang^o, la 1-a kaj la 2-a vespermang^oj 540 Kč

litaj^o por la tuta tempo 50 Kč

En la programo estas ankau^ ekskurso al Vieno (220 Kč), promenoj al Hardegg (25 km), Vranov (7 km), Bítov kaj Cornštejn. Ne forgesu pasporton!

Dimanc^e meze de c^iu etapo prezentig^as plej spritaj maskoj en karnavalo kaj samtempe estas elektataj la plej belaj kaj plej simpatiaj tendaranoj. En intertalento oni povas prezenti siajn kapablojn (kanti, deklami, danci) kaj siajn verkojn (ekspozicieto de desegnaj^oj, skulptaj^oj k.s.).

 

 

 

Solena vicig^o

Ni atentigas c^iujn iamajn parto-prenintojn!

La solena vicig^o okaze de 50-jarig^o de Somera Esperanto-Tenda-ro okazos sabate la 10-an de au^gusto je la 14-a horo c^e la flagoj sur la tendarplaco.

Se vi volas alig^i, faru tion g^is la 20-a de junio al adreso:

Esperanto, 674 01 Třebíč

tel. au^ fakso: 0618/841909 - Pavel Sittauer

e-mail: podhradska@volny.cz

Nia filmo pri Milenia Arbo:

1. Gelernantoj de gimnazio Olga Havlová plantas sian Milenian Arbon

2. Memortabulo de esperantistoj el Ostrava pri ilia Milenia Arbo

3. Esperantistoj el Ostrava plantas sian Milenian Arbon

Nia filmo pri Lančov:

1. SET Lančov en 1965

2. Theodor Kilian instruas

3. Infanoj en la kurso de Theodor Kilian lernas la kanton En la junulara rond’, skribitan sur la tabulo

Kion nia asocio povas fari

en la plej proksima jardeko?

 

Kompreneble, ni devas dau^rigi nian g^isnunan agadon, sed ni klare sentas, ke tio ne sufic^as, ke nun per la "klasikaj" labormetodoj ne eblas atingi pli, ja ec^ ne tiom, kiom atingis la generacio de Kamaryt, Pumpr, Šupichová, Kilian antau^ duonjarcento. Necesas trovi novajn aldonajn vojojn.

Studantoj de fremdaj lingvoj kutime ne volas farig^i propagandistoj nek instru-antoj, sed interesig^as pri tio, kiel ili povos praktike apliki la lingvon post g^ia ellerno. Ili atendas ne nur facilan komu-nikadon kun eksterlandanoj, sed ankau^ akiron de multaj utilaj informoj pri c^io imagebla.

Esperantistoj eldonis dum la pasinta jarcento grandan kvanton de diversaj informiloj, ekzemple pri siaj landoj kaj urboj, sed tiuj jam antau^ longe malaperis en arkivoj au^ ec^ en paperkorboj. Nun eblas tiajn informojn instali en la inter-reto kaj disponigi ilin al la tuta mondo por c^iam. Nia asocio kapablas enretigi tekstojn ec^ de tiuj membroj, kiuj mem ne havas aliron al interreto nek komputilon.

Ni deziras allogi la junularon. Junaj homoj c^iam pli prijug^as gravecon de c^io ajn lau^ reprezento en la interreto, kiu fakte farig^as la sesa kontinento de nia planedo - kontinento, en kiu oni povas trovi c^ion: literaturon, popularan muzi-kon, veteron kun fotoj el satelitoj, elek-tronikajn vicpartojn, lernolibrojn de lingvoj, fotojn de popularaj personoj, informojn de registaroj, ministerioj, polico kaj sciencaj institutoj, enciklope-diojn, radioelsendojn, televidon, filmojn, j^urnalojn, gazetojn, reprezentadon de urboj, sortimenton de grandmagazenoj ktp.

Se tiuj informoj estos troveblaj ankau^ en Esperanto, la signifo de la internacia lingvo kreskos. Se ne, la junularo inte-resig^os sole pri la angla. La kalkulado estas simpla. Kaj c^ar ni kapablas tion fari, estas nia devo ne heziti.

Prezentado de nia lando. Unua, la plej facila tasko estas, ke c^iu landa asocio enretigos informojn pri sia lando (histo-rio, kulturo, scienco, sporto, urboj, vidindaj^oj, gloraj personoj). Turisto antau^ ekvojag^o vizitos la retan enciklopedion Vikipedio (vidu pag^ojn 48-51) kaj trovos tie esperantlingve bezonatajn informojn pri la koncerna lando kaj urbo. Do ni klopodu, ke post dek jaroj ekzistu en la reto ric^a informaro pri nia s^tato. C^iu el vi povas priskribi sian regionon, urbon, vilag^on, famulojn, vidindaj^ojn (se vi mem ne scias enretigi, nia sekcio de informadiko helpos).

 

G^enerala enciklopedio. La internacia lingvo ne rajtas resti sola kultura lingvo, kiu ne havas sian enciklopedion. En Vikipedio eblas enretigi ankau^ informojn pri bestoj, mas^inoj, artoj, reg^oj, diversaj objektoj, simple pri c^io, kio kutime troveblas en enciklopedioj. C^iu povas kontribui lau^ siaj hobioj kaj interesoj. Tute ne gravas, ke vi agos nesisteme, la enciklopedio mem c^ion sistemigos.

Esperanta enciklopedio. La fama enci-klopedio pri Esperanto-movado aperis en 1935 en Budapes^to, poste g^ia represo en 1986. Sed ekde 1935 realig^is miloj da novaj faktoj, famig^is novaj personoj, verkoj, asocioj kaj institutoj. Estas plej urg^a tempo aktualigi la enciklopedion. Plej facile kaj rapide - c^iu landa asocio prilaboru sian movadon kaj enmetu en la komunan enciklopedion (denove Viki-pedio).

Vortprovizo. Kvankam oni multe plendas, ke la faka lingvo en Esperanto estas subevoluinta, tamen necesas kon-fesi, ke niaj Esperantaj-nacilingvaj (kaj inversaj) vortaroj ankorau^ ne prilaboris c^iujn terminojn, kiuj jam en la mondo aperis. Niaj antau^uloj ne havis kompu-tilojn, nek s^ancon publikigi ampleksajn vortarojn, tial ili ec^ ne penis la vort-provizon prilabori. Sekve ordinara espe-rantisto trovas en sia vortaro nur parton de Esperanto, dum la alia parto restas por li kas^ita, kvazau^ g^i ne ekzistus. Kom-putila prilaboro estas pli facila kaj reta publikigo preskau^ senpaga. Senc^esa disvolvado de niaj vortaroj estas tute reala.

Literaturo. La eLibrejo kaj Virtuala Esperanto-Biblioteko jam nun liveras en la reto grandan kvanton de literaturaj^oj, originalaj kaj tradukitaj, kaj c^iutage la oferto kreskas. Ankau^ niaj verkoj tie aperas.

Nacilingvaj informoj pri Esperanto. Apud paperaj informiloj, kiujn oni ku-time enkorbigas au^ netroveble ens^ran-kigas, ekzistas facile troveblaj informaroj en la reto. Sufic^as uzi kiel adreson la vorton esperanto kun punkto kaj s^tata simbolo, kaj tuj antau^ viaj okuloj aperos pag^o pri Esperanto-movado en tiu lando (www.esperanto.cz - C^eh^io,

www.esperanto.sk - Slovakio,

www.esperanto.de - Germanio ktp.).

Informoj en la pag^o povas esti en Esperanto, nacia lingvo au^ pluraj lingvoj (kutime la vizitanto povas elekti lau^ sia plac^o). Dependas nur de ni mem, kiel ni prezentos nian lingvon kaj movadon antau^ niaj samnacianoj. Tie povas esti prezentitaj niaj kluboj, nia literaturo, ankau^ niaj eminentuloj, interlingvistiko g^enerale, esperantologio speciale ktp.

Presa publikigo. Tekstojn, liveritajn al interreto, ni povas ankau^ publikigi libroforme. La reto do estas kolektejo de materialoj, kiujn lerta redaktoro povas utiligi por klasikaj presaj^oj. La reto ne signifas rezignon pri la malnovaj labor-metodoj, sed ebligas konservon de iliaj rezultoj por la futuro, sistemigon kaj disponigon por la tuta mondo. Ec^ fotojn, filmojn, voc^ojn eblas konservi kaj publikigi. Kio normale pasus au^ restus kas^ita en libros^rankoj, farig^as dau^re atingebla same el Japanio au^ Afriko kiel el c^eh^a vilag^eto.

Konkludo. Post kelkaj jaroj povas en la reto elkreski sistemo de esperantlingva informaro kaj kulturo, je kiuj povos sin apogi nia varbado.

Miroslav Malovec

55-a Kongreso de

I.K.U.E. en Kroměříž

La katolika sekcio de C^EA kore in-vitas al partopreno de la 55-a Kon-greso de Internacia Katolika Unuig^o Esperantista, okazonta en la tagoj de la 20-a g^is la 27-a de julio 2002 en urbo Kroměříž, ne nur la katolikajn esperantistojn, sed ankau^ simpatian-tojn de la katolika E-movado. Pluajn informojn kaj alig^ilojn disponigos al vi IKUE--Katolická sekce ČES, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice au^ perrete:

msvacek@iol.cz

Renkonto de la katolika sekcio en Želiv

La katolika sekcio de C^EA arang^os en la tagoj de la 27-a g^is la 29-a de septembro 2002 semajnfinan renkon-ton en Želiv. Kore invitataj estas ne nur la membroj de la sekcio, sed c^iuj, kiuj deziras travivi tri belajn tagojn en amikeca medio. La kotizo, inkluzi-vanta log^adon kaj tuttagan mang^adon por unu tago, estas 200 kronoj, do entute 600 kronoj, pagotaj surloke. Bv. vin aligi c^e adreso: IKUE--Katolická sekce ČES, Miloslav Šváček, Tršická ul. 6, 751 27 Penčice au^ perrete:

msvacek@iol.cz. Volonte ni dispo-nigos al vi pluajn informojn.

11-a Refres^iga E-tendaro

Nekvasovy

de la 11-a (dimanc^o) g^is la 21-a (merkre-do) de au^gusto 2002 (sed eblas ankau^ malpli longa tempo).

La pentrinda vilag^eto Nekvasovy situas inter Nepomuk kaj Pačejov c^e la trako 190 Plzeň-České Budějovice. En la arbarric^a regiono kontentigos siajn hobi-ojn turistoj kaj fungoserc^antoj, eblas ankau^ viziti proksiman nag^ejon. La c^irkau^aj^o estas sen industrio kaj sen c^efaj au^tostradoj, pura kaj trankvila.

Log^ado en turisma tranoktejo c^erande de la vilag^o c^. 30 minutojn piede de la trajno. C^ambroj 6- kaj 7-litaj, necesejoj, banejoj kun varmakvaj dus^oj, societa saloneto, sportejoj, nag^ejo. En la vilag^o nutraj^-vendejo kaj pos^to.

Programo:

- turismaj ekskursoj en la c^irkau^aj^o

- sportaj ludoj kaj konkursoj

- instruado de Esperanto (nedevige)

- rondetoj de Esperanta konversacio kaj lingvaj ludoj

- komuna gimnastikado, jogo

- individua refres^igado, nag^ado ktp.

Prezoj:

por la unua tago:

157 Kč - 199 SK

por c^iu sekva tago:

152 Kč - 189 SK

Alig^ilojn sendu al:

Klub Esperanto Plzeň

Jiří Vomáčka - předseda

Koterovská 30

CZ-326 00 Plzeň

Homonimoj en Esperanto,

konsiderataj nomenklature

14

Josef Kavka

-OR-

C^i-okaze temas pri pseu^dosufiksoido, do radikparto. Lau^ PAG (1980, 477), Migliorini ec^ proponis fari el -OR- sufiksoidon kun la senco: mas^ino. En tiu c^i propono ni vidus apenau^ iun avan-tag^on por la Eo-leksiko (1984, 1986). Ideon similan al tiu de Migliorini havis ankau^ pliaj terminologoj, sed ni ne s^arg^u la kadron de jena konsiderado per tro multe da referencoj. Memkomprene ni estus tre distancaj de timo antau^ homo-nimeco, se tamen oni trudus -OR- kiel sufiksoidon, negrave kun ajna signifo. Fine meritas aludon, ke -OR- mem estas fundamenta radiko, la nomo de la h^emia elemento. Eble oni emus rideti pro koncernaj homonim-okazoj, sed kiam estis akre disputate pri komput-IL-o au^ -OR-o, unu el gravaj argumentoj kontrau^ kom-putoro figuris la timo, ke komput-oro povus signifi salajron por komputado. La au^toron, kiu estis subjekto de tiu-c^i homonim-fobio, ni prefere ne nomu, por ne denove lin embarasi. (Kvankam ne estus probable, ke li legus niajn liniojn).

Okupante nin pri -OR-vortoj, ni ja inkludu ankau^ la -ATOR- (PAG, 477) kaj -ADOR- (EB, 1988, 676) vortojn. En la unuaj aperas krome la homonimeco particip-sufiksa, en la duaj ag-sufiksa, ec^ apart-radika, nome pro la fundamenta verbo: adori.

Antau^ ol elnombri la unuopajn vortojn, estu al ni permesate apliki jenajn mallon-gigojn: f = fundamenta, z = zamenhofa, o = oficiala, n = neoficiala.

Kadre de la fundamentaj^oj, ni eltrovis jenajn:

1. au^toro. C^u lau^ la plej supre menciita propono g^i signifu ankau^ mas^inon por fa-briki au^tojn? C^u lau^ la kunmet-interpreto g^i signifu ec^ prezon de la veturilo? Certe, plu ni rezignu pri tiaspecaj s^ercaj^oj.

2. doktoro; dokta = klerega (n)

3. doloro; dolo = jurscienca termino (n)

4. humoro; humo (z)

5. kantoro; kanti (f)

6. kaporo; kapo (f). Anstatau^ "kaporo”, nomenklature pli tau^ga estus kaparido (Capparis), familio kaparidacoj (Cappa-ridaceae).

7. kastoro; kasto (o)

8. koloro; kolo (f)

9. kontoro; konto (o)

10. laboro; labo (n)

11. likvoro; likva (n)

12. memoro; mem (f)

13. odoro; odo (o)

14. pulvoro; pulvo (f)

15. putoro; puto (f). Nomenklature pli tau^ga ol "putoro” estus putorio au^ muste-lo putoria (Mustela putorius)

16. redaktoro; tutcerte ne mas^ino por redakti (o)

17. sonori; soni (f)

18. tajloro; tajli (n)

19. valoro; valo (f).

Kvankam ne fundamentaj, tamen zamenhofaj estas

20. au^roro; au^ro (n)

21. numeratoro; numero (f).

Sekvu la oficialaj^oj:

22. aktoro; akto (o)

23. aligatoro; c^u al-ig-at-oro? (Alligator)

24. amatoro; ami (f)

25. ambasadoro; ambasado (n)

26. diktatoro; dikti (f)

27. direktoro; direkti (f)

28. Ekvadoro; ekvo (n)

29. ekvatoro; same

30. furoro; furo (n)

31. inspektoro; inspekti (o)

32. konduktoro; kondukti (n)

33.kreditoro; kredi (f), kredito (o)

34. majoro; majo (f)

35. matadoro; mato (f, n)

36. mentoro; mento (f)

37. meteoro; meteo? (n)

38. motoro; moto (z)

39. oratoro; oro (f)

40. radiatoro; radio (f)

41. retoro; reto (f)

42. rigoro; rigi (z), Rigo (n)

43. sektoro; sekto (o)

44. tenoro; teni (f)

45. teroro; tero (f)

46. toreadoro; torsi (n)

47. traktoro; trakti (f).

Kaj la neoficialaj^oj:

48. agoro; agi (f)

49. akumulatoro; akumuli (n)

50. amoro; ami (f)

51. Andoroj; Andoj (n)

52. au^ditoro; au^di (f)

53. debitoro; debito (z)

54. dekoro; dek (f), koro (f)

55. depresora; presi (f)

56. detektoro; detekti (n)

57. devori; devi (f), vori (n)

58. dilatatoro; dilati (n)

59. ekscitatoro; eksciti (f)

60. ekstensoro; ekstensi (n)

61. fazoro; fazo (o)

62. fetoro; feto (n)

63. fleksoro; fleksi (f)

64. fluoro; flui (f)

65. fulgoro (Fulgora); fulgo (f)

66. generatoro; generi (n)

67. Gregoro; grego (o)

68. hororo; horo (f)

69. induktoro; indukti (o)

70. injektoro; injekti (z)

71. komodoro; komodo (f)

72. Komoroj; komo (f)

73. kompresoro; kompreso (f)

74. kondensatoro; kondensi (n)

75. kondensoro; same

76. kontaktoro; kontakto (o)

77. konvertoro; konverti (f)

78. Luksoro; lukso (f, n)

79. masoro; maso (f)

80. minora; mino (f, n)

81. mukoro (Mucor, Phycomycetes, Mycophyta); muko (f)

82. nestoro; nesto (f)

83. Pandora; pando (n)

84. pastoro; pasto (f)

85. piloro; pilo (o)

86. pletoro; pleto (f)

87. poliporo (Polyporus), poliporacoj

(Polyporaceae); polipo (o)

88. pretoro; preta (f)

89. produktoro; produkti (f)

90. prokuratoro; prokuri (z)

91. prokuroro; same

92. prospektoro; prospekto (o)

93. pudoro; pudo (z)

94. reflektoro; reflekti (z)

95. reformatoro; formo (f)

96. refraktoro; refrakti (n)

97. regulatoro; regulo (f)

98. rekvizitoro; rekvizito (z)

99. repetitoro; peti (f)

100. rotatoro; roto (f)

101. rotoro; same

102. rumoro; rumo (f)

103. Salvadoro; salvo (o)

104. saporo; sapo (f)

105. sensora; senso (n)

106. soforo (Sophora), fabacoj (Fabaceae); sofo (f)

107. spektatoro; spekti (n)

108. statoro; stato (f)

109. stuporo; stupo (f)

110. tensoro; tenso (n)

111. Timoro; timi (f)

112. toporo; topo (n)

113. transformatoro; formo (f)

En PIVS (1987) ni trovas:

114. kolektoro; kolekti (f)

115. komputoro; komputi (n)

116. kursoro; kurso (o)

117. procesoro; proceso (f)

118. pikadoro; piki (f)

Fine en EB (1988, 676):

119. -ador-. Tiun lanc^is Eichholz, en kies Slipara Vortaro eblas legi: "Teknika sufi-kso indikanta neau^tonoman konstru-mas^inon, kiu estas dau^re regata de homo.” La inventinto eksplikas: "Mi proponas tiun c^i novan sufikson, por ke oni povu distingi tiujn 'adorojn' de 'atoroj', do de mas^inoj, kiuj pli-malpli au^tomate fun-kcias, ekz. levatoro, asfalt-sekigatoro, oleo-bruligatoro?

120. kaliforo (Calliphora), familio kaliforedoj (Calliphoridae), ordo dipteroj (Diptera); kalifo (o).

Nun ni provu, lau^ la koncernaj katego-rioj, koncize statistiki nian -OR-vortar-eton: Se ni neglektas la okazojn, kiuj evidente havas nenion komunan kun la latinidaj sufiksoj -OR(E), -EUR, -ER (ekz. 6, 15, 48, 51, 57, 83, 106, 120), ni konstatas, ke por iloj (mas^inoj, aparatoj k.s.) restas 38, 40, 47, 49, 56, 58, 59, 66, 69, 70, 73, 74, 75, 76, 77, 79, 94, 96, 97, 100, 101, 108, 112, 113, 114, 115, 117, 119, t.e. 28 okazoj (23%). El ili 40, 49, 58, 59, 66, 74, 97, 100, 113, t.e. 9 okazoj (7,5%) estas la -ATOR-oj. Por la kategorio de persona aganto servas 1, 2, 5, 16, 18, 22, 24, 25, 26, 27, 31, 33, 34, 35, 36, 39, 41, 46, 52, 53, 67, 71, 82, 84, 88, 89, 90, 91, 92, 95, 98, 99, 107, 118, t.e. 34 vortoj (29%). Jam tiu c^i fakto malpledas por intenco, rezervi eventualan -OR-sufikson al mas^inoj. Inter niaj 34 vortoj ni trovas same -ATOR-ojn: 24, 26, 39, 90, 95, 107, ec^ -ADOR-ojn: 25, 35, 46, 118.

Por la ceteraj plej diversaj nocioj, c^u konkretaj, c^u abstraktaj, restas do pli ol duono da vortoj de ni registritaj.

Memkomprene, ni flankenlasis la vor-tojn, kiujn ne eblas derivi de Eo-radikojn, do akuzi pro "homonim-dang^ero”, ekz. profesoro (c^ar ne ekzistas "profeso”) au^ inhibitoro (c^ar ne ekzistas "inhibiti”).

Resume: C^u ne estus prudente, alme-nau^ provizore, el taktika vidpunkto (1984), rezigni pri lanc^ado de novaj sufiksoj, ekz. -OR-, -ATOR-, -ADOR- kaj preferi akceptadon de internacie nor-migitaj, bone kompreneblaj por termino-logo kaj nomenklaturisto, terminoj?

Fontoj

*Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (1970). - Sennacieca Asocio Tutmonda, Paris.

*Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (1980), K. Kalocsay - G. Waringhien. Kvara, tralaborita, eldono. - Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.

*Kioma s^anco por Esperanto-afiksoj en scienca terminologio? (1984), J. Kavka. Kolekto de referaj^oj el la internacia seminario APLIKO DE ESPERANTO EN SCIENCO KAJ TEH^NIKO, 140-151. - C^eh^a Esperanto-Asocio, scienca-teh^nika sekcio. Brno.

*Pri nove proponataj afiksoj el la vidpunkto taktika (1986). J. Kavka. - SCIENCA REVUO, 37, 43-49. Pizo.

*Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto. Suplemento (1987). - Sennacieca Asocio Tutmonda. Paris.

*Esperanto Bildvortaro (1988), R. Eichholz. - Esperanto-Press, Bailieboro.

*Inversa Vortaro de Esperanto (1989), B. Pabst. - Esperanto-Centro, Paderborno.

 

 

KAEST 2002

8.-10. 11. 2002

Elektronikaj rimedoj

 

 

 

 

 

 

 

 

Detaloj aperis en Starto 1/2002, p. 25.

 

 

ATENTON - S^ANG^O !!!

La 10-a C^EA-kongreso okazos

15.-17.11.2002

(en la origina dato Prago gastigos kunsidon de NATO, kiun certe akompanos amasaj kaj dang^eraj protestoj)

POZOR - ZMĚNA !!!

 

 

Historio de la lastaj militaj tagoj 1945

Se vi atendas, ke mia hodiau^a rakontado havos ian literaturan formon, ke tio estos ia beletraj^o, vi estos seniluziigitaj. G^i estos simpla, ec^ kruda rakontado, kiel kruda povas esti milito kaj en nia kazo ankau^ la lastaj militaj tagoj, pri kiuj mi volas nun rakonti lau^ mia propra taglibro (c^eh^lingva), kiun mi skribis en la tempo de la 12-a g^is 26-a de aprilo 1945.

Aprilo 1945 en Brno:

12-a: post la 9-a horo antau^tagmeze granda flugatako kontrau^ nia urbo sen alarmo. Multaj mortigitoj. Eble 30 homoj pereis en flamoj en veturanta tramo sur strato Husova. C^ie jam komencig^as h^aoso.

13-a: Eskcitig^o kreskas. Nia domo, pli bone dirite g^iaj log^antoj, okupi-g^as pri konstruado de bombs^irma kelo. C^iuj komune laboras. Certaj alportas argilon kaj sablon el la g^ardeno kaj aliaj masonfermas fenestrojn. Dang^ero minacas same al c^iuj, tion konscias c^iuj, tial c^iuj helpas lau^ sia povo.

14-a: En la oficejo oni bruligas c^iujn "suspektindajn" planojn. Kaj hejme oni finas laborojn kunligitajn kun blokado de kelaj fenestroj. Vespere jam c^iu sola arang^is sian propran kelon.

15-a: Hodiau^ ni c^iuj komuniig^is, c^ar nun ni jam lau^vere ne scias, kiu tago kaj horo povas esti nia lasta. Estas la 4-a posttagmeze kaj ni jam estis sesfoje en la bombs^irma kelo. Videblas, ke ni baldau^ devos translokig^i tien definitive.

16-a: Lau^ la s^tuparo supren kaj denove malsupren kaj ree supren. Tio estas nia nuna taga kaj nokta okupo. La nokto estis sovag^a. La suda parto de la firmamento estis vualita de rug^a brilo de brulego de la fabriko Hecht. Ni iom ekdormis nur antau^ la mateno, c^ar intervalo inter plua aviadila alarmo estis c^i-foje kelkhora. Ankau^ en la tuta tago kun pli longaj au^ malpli longaj pau^zoj estas alarmoj. C^irkau^ la tagmezo bombardado de malalta flugo. Du grandaj incendioj j^etis sur klare bluan firmamenton densan grizan fumnubon. Sed kio nun estis trafita, neniu scias tutcerte, c^ar c^e tia situacio, kiu nun estas, neniu emas malproksimig^i el la hejmo.

17-a: Kaj denove bombardado. Cirkulas famoj, ke oni traktas pri proklamo, ke Brno estu proklamita malferma urbo. Lastatempe mal-plenaj stratoj subite revivig^as.

Homgrupoj, c^iuj atendas, c^iu espe-ras ... Germanaj oficejoj transloki-g^as.

18-a: Nokto denove travivita en la kelo. Iu alportis sciigon, ke Brno estas ja fortikaj^o, ke c^iuj germanoj devos forlog^ig^i, el la ceteraj, kiu volas. Poste tio estis negita, tamen germanoj forlog^ig^as. Tutaj karava-noj trenig^as al siaj pozicioj. Homoj klopodas havigi al si panon. Preskau^ nenie oni g^in bakis. Tamen ni suk-cesis prizorgi g^in post sufic^e longa vicatendo.

Dum la atendo ni vidis, ke germanaj soldatoj forprenas biciklojn de civi-luloj kaj minacas per armiloj, kiam la homoj ne volas ilin transdoni... Morgau^ lau^dire ekdej^oros Volk-sturm. En germanaj informoj estis anoncite, ke rusa atako estis halti-gita apud Židlochovice, sed la ho-moj parolas pri io alia.

19-a: Antau^tagmeze oni eksplodigas konstruaj^ojn gravajn por la milito. Certajn tutajn stratojn oni devas evakui. Pafado, bombardado, deto-nacioj. Kvar brulegoj proksime de la stacidomo.

20-a: Preskau^ c^iuj vendejoj estas fermitaj. Ni mang^as, kion ni havas el la pasinta tempo. Forte estas bom-bardita la strato Cejl. Lau^dire, g^i aspektas tie tre malbone. Mortintojn neniu elruinigas. La urbo estas pres-kau^ senhoma. C^iu restas en sia kelo au^ en la plej proksima c^irkau^aj^o. Ie oni konstruas jam barikadojn. Jam la duan tagon ne funkcias gaso. Elektra kurento ankau^ ne estas liverata kaj ec^ la netrinkebla akvo ne fluas.

21-a: Tumulta nokto same kiel la tago. Pafoj, ke la fenestroj tremas.

22-a: Komence s^ajnis, ke Brno estos baldau^ okupita, sed nun jam pasos preskau^ semajno de nia subtera vivo, kaj antau^signojn de tio oni ne vidas.

23-a: Denove granda bombardado. Post kelkaj pafoj estingig^is c^ie lumo, kiu g^is tiam lumis. Malhelo, kaj barelsonado de falintaj pereo-portaj bomboj. Kiom denove tio estas subite finitaj homvivoj. Morto, doloro, ploro estas dominantaj ele-mentoj de malg^oja hodiau^o. Estas malgaje sen lumo kaj malvarme sen varma spiro de la suno. Oni iradas kvazau^ sen kapo, preskau^ lau^vorte de nenio al nenio. - Grandaj aviadil-bataloj super la urbo.

24-a: C^i-nokte estis unuafoje trafita nia c^irkau^aj^o. La fenestroj estas fra-kasitaj. Preskau^ nenio estas nun ac^etebla. Almenau^, ke panon ni post pli ol duonhora atendo ricevis. Sed kiel longe ...

Ni vere estas jam kiel insulo en vas-ta maro, fortranc^ita de la mondo. C^ar ne funkcias elektra kurento, si-lentas ankau^ radio. Neniu pruvita informo, naskig^as sovag^aj famoj.

25-a: C^irkau^ la 10-a ni travivas terurajn momentojn. Granda bom-bardado de nia proksima c^irkau^aj^o. Nia tuta domo tremas. Proksime brulas kelkaj konstruaj^oj.

26-a: Teruro de la tago sekvas en la nokto. Kontrau^staranta domo estas trafita. Incendio en kontrau^a ligno-stokejo felic^e ne disvastig^is. En la log^ejoj de nia domo estas trarom-pitaj fenestroj kun kadroj, meblaro ruinigita. Nokto terura, kaj la tago ne aspektas pli bone. Surstrataj bata-loj. Ni au^das g^is la kelo rimarkeble ankau^ pafojn el pafiloj. Proksimume duonhoron antau^ la 11-a la unuaj tankoj kaj rusaj soldatoj en nia strato. Ili instigas niajn homojn iri kun ili sur barikadojn. Ankorau^ estas au^debla pafado. Eble en la parko Lužánky estas interpafadoj. La homoj staras antau^ la domoj, morna humoro liberig^is, sed la rusaj soldatoj admonas, ke la homoj kas^u sin, ke estos ankorau^ pafado. C^iuj homoj g^ojmienas kaj plezurig^as. Angoro, timo kaj doloro kvazau^ subite fug^as. Fine venis tago tiel longe atendata. Marta Lorková

Ni estas du knaboj, komencantoj. Ni kontribuas per tiu tre facila artikolo:

Avantag^o de Esperanto

Amikino de nia pli ag^a amiko havas sur sia pulovero iajn signojn. Ili aspektas kiel c^inaj. Neniu scias c^e ni, kion ili signifas. Nia amiko fotis ilin kaj sendis fotojn per e-majlo al amikoj al Japanio kaj C^inio. Baldau^ li ricevis respondon. Respondo estis interesa. Signoj estis c^inaj. Signifis: stelo, vojo, amikeco kaj denove stelo.

Sed, du signoj, kiel skribis c^iuj respondintoj, estis renverse fus^e bilditaj. Certe fabrikantoj pensis, ke en C^eh^io ni ne komprenos eraron. Ili ne pensis, ke esperantaj komen-cantoj povas malkovri fus^aj^on.

Salutas vin Jaromír el Dolní Bousov kaj Tomáš el Březno.

Esperanta enciklopedio

Ekde novembro 2001 kreskas en la interreto esperantlingva enciklopedio Vikipedio (http://eo.wikipedia.com), kiu estas varianto de la retaj enciklo-pedioj Wikipedia en 22 aliaj lingvoj. Jam g^i havas pli ol 2000 artikolojn kaj c^iutage kreskas. Kontribui povas c^iu el vi per kiu ajn artikolo de enciklopedia karak-tero, ekzemple pri eminentaj personoj, pri urboj kaj iliaj memoraj^oj, pri hobioj, bestoj, floroj kaj aliaj temoj, kiuj tau^gas por g^enerala enciklopedio. Esperanto ne rajtas resti sola kultura lingvo, al kiu mankas tia enciklopedio, se g^i volas ludi internacian rolon.

Mi kontribuis per kelkaj niaj verkistoj (Komenio, Hašek, Havel, Čapek, Hrabal, Jirásek, Vančura, Zeyer ktp.), per niaj Esperantaj tradukistoj (Hro-mada, Kořínek, Lukáš, Pumpr) kaj per kelkaj niaj urboj (ekz. Karlovy Vary). Danki mi devas al s-ino Alena Kle-mentová, kiu sendis al mi multajn tekstojn, kiujn mi ankorau^ ne sukcesis c^iujn prilabori, sed pas^on post pas^o mi ilin enmetas en la enciklopedion. Mi volonte akceptos ankau^ aliajn tekstojn (se eble, en elektronika formo, per elektronika pos^to au^ sur diskedo). La artikoloj devas esti viaj propraj, ne tradukoj, c^e kiuj ni povus konflikti kun la au^toraj rajtoj.

La enmeto estas relative facila. Sur c^iu pag^o de la enciklopedio vi trovos malsupre substrekitan frazon Redaktu tekston de la pag^o. Kiam vi alklakos g^in, la tuta teksto de la pag^o aperos en fenestro, en kiu vi povas fari s^ang^ojn kaj aldonojn. Sed c^ar ne estas g^entile s^ang^i fremdan tekston, estas rekomen-dinde nur aldonadi. Vi ekzemple volas aldoni artikolon pri nia komponisto Antonín Dvořák. Vi devas trovi unue la pag^on pri muziko kaj malfermi la fenestron. Antau^ vi aperos difino de la muziko kaj muzikaj g^enroj, sed poste estas ankau^ loko kun nomoj de famaj komponistoj (Bach, Mozart ktp.). Al ili vi devas al-doni la nomon de nia kom-ponisto, sed sen supersignoj kaj la familian nomon per majuskloj, kaj enfermi g^in per duoblaj kvadrataj krampoj [[Antonin DVORAK]]. Malsupre sub la fenestro alklaku Konservu kaj la fenestro fermig^os. Inter la komponistoj aperos nomo Antonin DVORAK? kun sub-strekita demandsigno. Tio signifas, ke artikolo kun tia titolo ankorau^ ne ekzistas en la enciklopedio.

Nun sufic^as alklaki la demand-signon kaj aperos nova pag^o titolita Antonin DVORAK kaj kun malfermita fenestro, en kiun vi povas skribi vian tekston au^ enmeti tekston antau^-preparitan.

Uzu X-sistemon (ux, cx, sx, hx, jx, gx), la mas^ino mem scias transformi ilin al c^apelitaj literoj (kiam vi supre klakos al Uzu Unikodon). Inter alineoj vi povas ellasi linion, sed c^iam ko-mencu de la maldekstra rando, ne uzu tabelilon, alie la teksto ne aperos bone. Antau^ ol klaki Konservu estas bone klaki Antau^rigardu por vidi, c^u la teksto aperas tiel, kiel vi deziris. Nur poste klaku Konservu, la pag^o fer-mig^os kaj la komponisto aperos substrekita, sen demandsigno: Antonin DVORAK.

Se vi volas, ke la ligo al Dvořák aperu ankau^ sur la pag^o Kompleta listo de artikoloj, vi devas redakti ankau^ tiun pag^on kaj enmeti tien [[Antonin DVORAK]]. La mas^ino mem trovos, ke la artikolo jam ekzistas, kaj post fermo de la fenestro au^tomate la nomon sub-strekos.

Kion vi c^irkau^os en la fenestro per tri apostrofoj ('''dika skribo'''), tio poste aperos kiel dika skribo, dum du apo-strofoj (''kursivo'') estas por kursivo. Ne forgesu c^e c^eh^aj personoj kaj urboj la vorton "c^eh^a": c^eh^a komponisto, c^eh^a urbo au^ Ostrava (C^eh^io).

Miroslav Malovec

410-a naskig^datreveno de Instruisto de Nacioj

La 28-an de marto 2002 pasis la 410-a naskig^datreveno de Komenio, kiu c^iam emfazadis signifon de ekzemploj. Mi uzos artikolon pri li por demonstri al nesper-tuloj, kiel aspektas tekstoj en la interreto kaj konkrete en Vikipedio.

En la teksto vi povas vidi multajn vortojn substrekitaj - tio signifas, ke jam ekzistas pri ili artikolo en la enciklopedio (ekz. C^eh^io, 1592, 17-a jarcento, universitatoj, protestantismo, Eu^ropo, la latina, matematiko). Sufic^as alklaki iun el tiuj vortoj kaj tuj antau^ viaj okuloj fermig^os la pag^o pri Komenio kaj malfermig^os pag^o ekz. pri matematiko.

Sed estas tie ankau^ multaj vortoj, kiujn sekvas substrekita demandsigno (ekz. Nivnice?, muzeo?, 1620?). Pri c^i tiuj vortoj au^ datoj ankorau^ ne ekzistas artikolo en la enciklopedio, sed estus konvene g^in verki. Se vi klakos al iu el la demandsignoj, malfermig^os antau^ vi malplena pag^o titolita lau^ la vorto antau^ la demandsigno kaj vi povas enmeti la koncernan artikolon, ekz. pri la dato 1620. Poste tra la tuta enciklopedio c^iuj mencioj pri la jaro 1620 aperos substrekitaj por montri, ke pri la dato jam ekzistas artikolo.

Miroslav MalovecJohano Amoso KOMENIO

Hejmpag^o | Lastaj S^ang^oj | Preferoj | Uzu X-Sistemon

Johano Amoso KOMENIO (c^eh^e Jan Amos Komenský, latine Comenius, legu Komenius, 1592-1670) naskig^is la [28-an de marto]? 1592 en urbeto Nivnice? apud urbo [Uherský Brod]? (Sudmoravia regiono, C^eh^io), mortis la [15-an de novembro]? 1670? en Amsterdamo? kaj estas entombigita en Naarden?, kie trovig^as lia muzeo?. Elstara c^eh^a filozofo?, fondinto de la moderna pedagogio? ("instruisto de la nacioj"), c^efa reprezentanto de la c^eh^a kulturo? en la 17-a jarcento. Post la studoj c^e la universitatoj en Herborn? kaj Heidelberg? li vivis dum kelkaj jaroj en la moravia urbo Přerov? (legu Prj^erov) (1614-1617) kiel instruisto de la "Unuig^o de Fratoj" (husana eklezio) kaj pli poste kiel pastoro en Fulnek? (1618-1621). Post la jaro 1620?, kiam estis venkita la bohema protestantismo, Komenio devis kun miloj da samkonfesiuloj forlasi sian patrujon. Antau^ la ekzilo en kas^ejoj (Brandýs nad Orlicí, 1622-1628) li verkis c^eh^lingve amaran satiron Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro. Kiel ekzilito li vivis en Les^no?, la tiama pola sidejo de la Unuig^o (1628-1656), kies lasta episkopo li estis elektita en 1648, intertempe restadis en Britio (1641?-1642), Svedio (1642-1648?), en la teritorio de la hodiau^a Slovakio (1650-1654?) kaj fine en Nederlando (1656-1670?), kie li estas entombigita. Al tiuj c^i landoj, precipe al Svedio, li estis invitita por reformi tie la lernejaron kaj la publikan vivon lau^ siaj proponoj. Komenio estas konata c^efe kiel granda pedagogo, sur kies principoj ankorau^ hodiau^ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Lia unua mondfama verko estis "C^eh^a didaktiko" (1632), pli poste reverkita en la latina sub la titolo "Didactica Magna" (legu didaktika magna) - Granda didaktiko. Vastan eh^on atingis la prilingvaj verkoj kaj lernolibroj de Komenio: "Janua Linguarum Reserata" (Pordego de la lingvoj malfermita, 1631), kaj "Orbis Pictus" (orbis piktus) - Mondo en bildoj, 1658. Siajn pedagogiajn verkojn Komenio eldonis en unu kolekto en Amsterdamo sub la titolo "Opera Didactica Omnia" (C^iuj didaktikaj verkoj, 1657). Dum sia tuta vivo Komenio okupig^is pri la ideo de reeduko de la homa socio surbaze de morala kaj racia edukado de la homoj. Liaj porpacaj kaj humanismaj klopodoj, lia kredo pri la bona estonteco de la propra nacio kaj interfratig^o de c^iuj popoloj, respegulig^is ankau^ en liaj traktadoj kun politikaj reprezentantoj de la tiama Eu^ropo. Tiun c^i lian agadon rilatas unue en Britio verkita libro Via lucis (La vojo de la lumo), kies 19-a c^apitro parolas pri neceso de artefarita internacia lingvo kiel portanto de la lumo, kaj precipe la ampleksa kaj nefinita verko "G^enerala Konsulto pri la Rebonigo de la Homaj Aferoj", kies kvina parto "Panglottia" estas dedic^ita al la problemo de universala lingvo. Li dividis la homan junecon je kvar partoj po 6 jaroj (infano, knabo, adoleskanto, junulo), al kiuj apartenas respondaj lernejoj (patrina, elementa, gimnazio, universitato). En c^iuj oni instruu c^ion, sed je diferencaj niveloj. Jam la infano lernas fundamentojn de la matematiko (kalkuli per fingroj), astronomio (suno, luno, steloj?, jarsezonoj), fiziko (granda, malgranda, varma, malvarma ktp.), moralo? (g^entileco, ne mensogi) ktp. Liaj lernolibroj de lingvoj konsistis el mil frazoj, priskribantaj la mondon (ekz.: La steloj kvazau^ lanternoj pendigitaj sur la firmamento prilumas la nokton kaj mezuras la tempon.) Li postulis, ke lernejon devige vizitu la tuta junularo, ec^ la malric^a, ec^ la knabinoj (stulta patrino ne povas eduki sag^ajn filojn). La universalan lingvon li postulis kiel portanton de la lumo de klereco al c^iuj nacioj. G^i devas esti neu^trala por ne veki j^aluzon de nacioj kaj multe pli facila ol la latino, kiun multaj ne kapablas ellerni. Li proponis au^ simpligi la latinon au^ krei lingvon tute novan. Klasikaj^o farig^is lia alegoria satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro (1623). Junulo volas trovi sian lokon en la mondo, kiu estas priskribita kiel urbo kun ses stratoj: tie log^as familioj, metioj, sciencoj, religioj, administracio kaj nobelaro. La junulo esploras la stratojn kun siaj du akompanantoj Scivolemo kaj Iluzio, kiuj surnazigis al li okulvitrojn, tra kiuj c^io aspektas bela, sed ili ne sidas bone sur lia nazo kaj li vidas el sub ili la veron. Kontrasto inter bela s^ajno kaj amara vero donas akran satiran sarkasmon. Post trarigardo de la mondo kun c^iuj g^iaj teruraj^oj la junulo fermig^as en sia koro kun Kristo.

Pri Komenio aperis multaj esperantlingvaj artikoloj, bros^uroj kaj libroj. Ni citu kelkajn: Walter Hube: Jan Amos Komenský, pioniro de la internacia lingvo, Přerov 1970. Oldřich Kníchal, Vlastimil Novobilský: Komenio kaj la internacia lingvo, C^EA 1974. František Kožík: Lumo en tenebroj, C^EA 1992 (romano pri Komenio kun aldonoj el liaj pedagogiaj libroj kaj el la satiro Labirinto de la mondo kaj paradizo de la koro). Seminario pri Komenio, C^EA 1992.

 

 

Hejmpag^o | Lastaj S^ang^oj | Preferoj | Uzu Unikodon

Redaktu tekston de la pag^o | Rigardu aliajn reviziojn

Laste redaktita April 14, 2002 7:25 am (malsamoj)

Serc^o: |____________|

Promeso de J. Chirac

La 15-an de aprilo 2002 Jacques Chirac [j^ak s^irak], nuna prezidanto de Francio antau^ sia reelekto, skribis jenon al Vincent Charlot, konata franca esperantisto:

Kara Sinjoro,

Vi bonvolis altiri mian atenton pri la problemo de Esperanto, kaj mi dankas vin pro tio c^ar, kiel vi jam scias, temas pri afero pri kiu mi estas sincere favora.

Ec^ se pro kialoj kiujn vi facile komprenos, mi deziras antau^ c^io min dedic^i al la defendo de la franc-parolantaro, mi havas profundan simpation por Esperanto kaj la hu-manista projekto kiu direktis g^ian kreig^on kaj kiu pli ol iam ajn animas g^iajn hodiau^ajn defendantojn.

Mi opinias miaflanke, ke la pro-gresado de Esperanto, en la respekto de la kultura diverseco, kiu estas nedisigebla de g^i, estus potenca fak-toro de harmonio kaj komprenig^o inter la popoloj.

Estas tute sendube ke, se la sorto de la urnoj estos al mi favora, mi submetos al la venonta registaro, kaj aparte al la ministro de la nacia edu-kado, la demandon pri g^ia inkludado kiel elektebla lernobjekto en la abi-turienta ekzameno, aparte pro la de-ziroj esprimitaj fare de la gelern-antoj kaj gepatroj, kaj pri la ebleco varbi sufic^e da kompetentaj ekzame-nantoj.

Mi petas vin kredi, Kara Sinjoro, je la esprimo de miaj plej bonaj sentoj.

Plej kore. [manskribite]

Jacques Chirac

(lau^ RET-INFO)

Patrik Ouředník

Europeana, stručné

dějiny dvacátého věku

La libro estis proklamita Libro de la jaro 2001 (en C^eh^io) kaj priskribas koncize la historion de la 20-a jar-cento. Pag^oj 86-88 parolas ankau^ pri klopodoj enkonduki universalan ling-von kaj speciale Esperanton. S^ajne negative (”komploto de esperantis-toj”), sed la verko ne prijug^as la aferojn. G^i nur konstatas, kio okazis, kion deklaradis esperantistoj, kiel reagis ekstermovadanoj, kiel reagis registaroj, c^efe en totalismaj reg^imoj ktp. Estas bone, ke la au^toro konsideris la batalon por la universala lingvo tiom grava, ke li mencias g^in en sia libro sur pli ol du pag^oj. Kompreneble li ne povis skribi, ke la afero sukcesis, ke la mondo entuziasme akceptis la ideon, c^ar bedau^rinde la malo estas vero. -mm-

 

Humphrey Tonkin

inter c^eh^aj esperantistoj

meze de aprilo vizitis prof. Humphrey Tonkin (Usono, eksprezidato kaj nuna vicprezidanto de UEA) Pragon parto-prenante la konferencon de International Partnership for Service Learning (Inter-nacia Partnereco pri Servado-Lernado), organizaj^o, kiu prizorgas programojn en diversaj landoj, kie studentoj povas samtempe studi en universitatoj kaj labori en volontula socia servado. Li estas vic-prezidanto ne nur de UEA, sed ankau^ de la menciita internacia organizaj^o.

Malgrau^ plens^topita programo li trovis tempon por renkontig^i kun c^eh^aj espe-rantistoj. Pro manko da tempo la informo estis disvastigita nur per C^EA--ret-komunikoj al tiuj, kiuj estas rete ating-eblaj (kun peto ke ili plusendu la informon al siaj amikoj). Tamen, la kunvenon c^eestis 26 c^eh^aj samideanoj, ne nur el Prago kaj ne nur membroj de UEA, kio estas certe pozitiva trajto.

H. Tonkin prezentis la nunan situacion ene de UEA kaj respondis multajn demandojn pliajn, sed male li ankau^ interesig^is pri la loka Esperanto-movado. Estis kelkfoje menciita graveco de prak-tikaj aplikoj de Esperanto en diversaj sferoj kaj valoron de KAESToj tiurilate. Certe la ambau^flanka informfluo estas ankau^ ambau^flanke utila kaj neniu el la c^eestantoj bedau^ros la tempon dedic^itan al g^i.

(Vidu fotojn en p. 57)

Esperanto c^e altlernejo

La 16-an de majo mi partoprenis jubilean XX-an internacian kolokvon pri regado de la eduka procedo, orientita al la aktualaj problemoj de scienco, edukado, klerigado kaj disvolvo de krea pensado, organizita de Militista Altlernejo de Surtera Armeo en Vyškov. Temo de mia prelego: Instruado de lingvoj per rekta metodo. Kompreneble temis pri instruado de Esperanto kun informo pri projektoj de kursoj, kiujn mi havis aprobitaj de Lerneja ministerio - por baz- kaj mez-lernejaj instruistoj (g^i okazas nun) kaj por studentoj de nia Pedagogia fakultato de Masaryk Universitato en Brno de la 2-a kaj 3-a lernojaroj de la sekva semestro.

La kolokvon partoprenis eksterlandaj gastoj el Slovakio kaj Pollando (ili prelegis pole) kaj en la prelegokoleto estas publikigitaj kelkaj prelegoj el Litovio (angle). Mi volas proponi al or-ganizantoj de la venontjara kolokvo prelegojn ankau^ en Esperanto. Kiu antau^vidas eblon partopreni, sciigu tion al mi, por ke mi iom eksciu pri la intereso kaj c^u indas doni tiun proponon.

vojacek@jumbo.ped.muni.cz

http://vojacek.virt.cz

(la nove konstruataj ttt-pag^oj).

Monopolo de sciado

J^us aperis franclingva libro ”La mise en place des momopoles du savoir” ana-lizanta negativajn sekvojn de monopola uzado de la angla en internaciaj kontaktoj kaj monopolan aliron de anglalingvanoj al rezultoj de scienca esplorado.

Internacia ekspozicio

de infandesegnaj^oj

(Maarija Lilic^, Serbio, 12 jaroj)

kun konkurso je la temo ”Mia hej-mo” okazis en Vyškov, C^eh^io, en la tagoj 23-a g^is 31-a de marto 2002. Inau^guro de la ekspozicio estis pla-nata enkadre de RAVE-2, Renkon-tig^o Amikeca en Vyškov Esperan-tista, kiu dank‘ al neniu alig^into ne okazis. Sed g^i povis influi nur nom-bron da partoprenantoj dum la inau^-guro. Por la ekspozicio venis 153 desegnaj^oj el 11 landoj: C^eh^io, Slovakio, Hungario, Au^strio, Ger-manio, Litovio, Finnlando, Serbio, Bosnio kaj Hercegovino, Bulgario, Ukrainio. Ili estis instalitaj en antau^-salono de kinejo en Sokoldomo sur 10 ambau^flankaj paneloj (unu flan-ko estis titola), por fiksi ilin estis necesaj du skatoletoj da pingloj. La inau^guron partoprenis invitita kame-raisto de loka kabla televido, en kies disau^digo estis prezentita la ekspo-zicio kun mallonga intervjuo kun prezidanto de la loka Esperanto-rondeto, ing. Josef Vojáček, bedau^-rinde nur sekvantan semajnon post fino de la ekspozicio. La bildojn, disdividitajn lau^ ag^o de iliaj au^toroj en tri kategoriojn, prijug^is kaj vizitantoj kaj faka j^urio kun la sekva rezulto:

 

g^is 8 jaroj

1. Jurij Mazurenko, Kijev, Ukrainio, Novjara fabelo

2. Jana Karl, Lamprechtshausen, Au^strio, Estas vintro

3. Lucie Balínová, Kaznějov, C^eh^io, Vesperknabeto

honora mencio:

* Oksana Perepička, Kijev, Ukrai-nio, Novjara festo

* Lorenz Karl, Lamprechtshausen, Au^strio, Tio estas mia domo

* anonime, Znojmo, C^eh^io, Gepa-troj promenas, ni atendas fratineton

 

8-14 jaroj

1. Ninga Mas^ejevuti, Zajec^ar, Ser-bio, Mia vilag^o

1. Maarija Lilic^, Zajec^ar, Serbio, Mia vilag^o

2. Marina Strukevic^, Panevej^is, Litovio, Urba parko

3. Simas Brazlauskas, Maj^eikai, Litovio, Mia domo

3. Hana Crhonková, Vyškov, C^eh^io, Urbodoma turo

honora mencio:

* Oleksandr Kalinic^enko, Kijev, Ukrainio, Pasko

* Ivan Milivojevic^, Zajec^ar, Serbio, Gaja Novjarfesto

 

14-18 jaroj

1. Milan Sodoma, Vyškov, C^eh^io, Arboj en parko

2. Tomas Korpavic^ius, Panevej^is, Litovio, Natura libereco

3. Monika Kerianusaite, Panevej^is, Litovio, Inter la floroj

 

La plej juna partoprenanto:

4 jaroj, Paulina Vâârâniemi, Vanhala, Finnlando, C^e nia domo

 

Tasko de la j^urio estis tre mal-facila. Pri tio atestas enskriboj en memorlibron: La bildoj estas belaj, c^io estas belega, la ekspozicio tre plac^as al ni, kaj simile. Tial en la mezag^a kategorio estis aljug^itaj po du unuaj kaj triaj lokoj kaj ankorau^ en la du malpliag^aj kategorioj estis aldonitaj tri kaj du honoraj mencioj. C^iuj partoprenantoj ricevis diplo-mojn kaj c^iuj premiitaj farbo-krajonojn au^ akvofarbojn, kiuj estis ac^etitaj por mono el financa subteno de loka firmao Rostex. El g^ia ko-merca fako estis aldonitaj ankau^ reklamobjektoj — globskribiloj, fer-miloj kaj malfermiloj de boteloj, plastaj saketoj kaj informbros^uro. Reciproke estas preparata varianto de g^iaj TTT-pag^oj en Esperanto (sed g^i estos preta nur somere — http://www.rostex.cz). En la sen-daj^ojn estis aldonitaj ankau^ prospek-toj de Vyškov-regiono kun almetita teksto en Esperanto.

Josef Vojáček

 

 

(Milan Sodoma, C^eh^io, 17 jaroj)

 

 

INFORMACE VÝBORU ČES

Výbor ČES se sešel 23. 3. 2002 v Poděbradech a sděluje následující informace:

* sjezd svazu se přesouvá o týden dříve, tedy na 15. - 17. 11. 2002, protože v původním termínu bude v Praze zasedat summit NATO a jsou předpokládány masové protesty a výtržnosti

* návrhy na úpravu stanov ČES přijímá Lucie Karešová, Havlíčkovo nám. 1, 130 00 Praha

* L. Karešová také zpracovává návrh koncepční práce a cílů našeho hnutí (viz diskusní článek str. 38, 39)

* vzhledem k tomu, že na internetu www.kuk.cz/cea jsou uvedeny u mnoha klubů a kroužků neplatné informace, rozhodl výbor uvést pouze seznam míst, kde je EK a adresu (případně telefon a e-mail) kontaktní osoby, která se zveřejněním souhlasí a je ochotna informace poskytovat. Vyzýváme proto kluby a kroužky, aby obratem sdělily ta-jemníkovi adresy těchto kontaktních osob.

* po delším snažení se podařilo zaregistrovat internetovou doménu www.esperanto.cz, dosud bloko-vanou spekulanty, aby brzy mohla podávat informace o našem hnutí

* upravuje se svazová technická knihovna do stavu, aby v brzké době - po několikaleté přestávce - mohla opět sloužit zájemcům

* Návrhy na kandidáty do výboru ČES zasílejte volební komisi (Janík, Melichárková, Pištora) na adresu předsedy: Kvido Janík, Lidická 41, 787 01 Šumperk

* ČES vydává nepravidelně ”C^EA-retkomunikoj”, které rozesílá všem espe-rantistům v ČR, jejichž elektronickou adresu zná i některým samideánům v za-hraničí, kteří projevili zájem. Jedná se většinou o aktuální informace, vždy stručné a zásadně bez příloh. Pokud máte svoji elektronickou adresu (a C^EA-retkomunikoj nedostáváte), zašlete ji na chrdle@kava-pech.cz a budete ihned do rozesílacího seznamu doplněni a tím dostávat nejaktuál-nější informace.

NEVYJASNĚNÉ PLATBY

* Svaz obdržel tyto platby bez udání odesilatele: èlenství v ÈES 28.1. (150Kè), 21.2. (150 Kè), 13.5. (25 Kè a 250 Kè),

paroliga kurso 13.5. (1640 Kè a 820 Kè). Starto dostávají pouze ti, kdo mají zaplaceno na letošní rok!!

Dosáhneme 1000 èlenù?

V souvislosti s pøípravou sjezdu znovu proveïte kontrolu plateb u èlenù Vašeho EK, tak, abychom dosáhli alespoò 1000 paltících èlenù. Nezapomeòte ani na své rodinné pøíslušníky, mezi kterými je také mnoho neplatících!!

Renkontig^o en Šumperk

La 11-an de majo 2002 okazis en Šumperk tradicia renkontig^o, kies parto-prenantoj vizitis ortodoksan preg^ejon kun ekspliko de la popo, muzeon kaj nove riparitan teatron, kiu antau^ kelkaj jaroj elbrulis. Post sprita informado de Kvido Janík, c^iuj 32 partoprenantoj el 10 lokoj kaj kluboj raportis pri sia agado.

 

Helpu al Kronach-

esperantistoj

En 2002 okazos Bavara Landa G^arden-Ekspozicio celanta purigi kaj beligi la urbon kaj en 2003 Kronach festos sian miljarig^on. La lokaj samideanoj petas, ke esperantistoj de la tuta mondo sendu bildkarton kun Esperantlingva mesag^o dezirante bonan sukceson por ambau^ arang^oj. Vi povas ankau^ proponi, ke oni nomu iun straton lau^ Esperanto au^ Zamenhof. Adreso: Stadt Kronach, Veranstaltungsbetrieb, Marktplatz 5, D-96317 Kronach, Germanio

Junuloj por Dresdeno

Oni serc^as gejunulojn inter 16-26 jaroj por partopreni junularan renkonton, ver-s^ajne oktobre en Dresdeno. La ekster-landaj partoprenantoj nur pagas la vojag^-kostojn. Petu informojn c^e la prezidanto.

Ne c^iam okazas miraklaj aferoj kiel en Pirna: Instruisto por latina lingvo en gimnazio mem interesig^is pri Esperanto, c^ar lernanto volis scii, c^u ne ekzistas pli facila lingvo ol latina. La instruisto intertempe mem lernis Esperanton.

Norbert Karbe

Intervjuo en la slovaka televido!

La tutlanda slovaka informa TV-kanalo TA3 (simila al CNN) faris intervjuon kun Stano Marc^ek, redaktoro de la revuo Esperanto, pri niaj lingvo kaj movado. G^i estis elsendata la 14-an de aprilo (85-a datreveno de la morto de L. L. Zamenhof), c^iun duonhoron, dum la tuta tago, enkadre de la ripetataj TV-novaj^oj.

Papo benis en Esperanto

Dum Paska papa beno al la urbo kaj la mondo denove au^dig^is jam tradi-cie kvindeko da lingvoj inkluzive de Esperanto, sed c^ijare ankau^ klare videblis grandaj afis^oj, kunmetantaj la vorton Esperanto. La kamerao plurfoje tus^is la surskribon, kiun tiel vidis miliardo da homoj.

Nova esperantista societo

en Brno

En majo 2002 komencis agadi "Societo por la lingvo internacia Esperanto", kies strategio estas akiri c^iujn siajn membrojn por aktiva organiza, klerig^a kaj krea laboroj profite al la ideo de lingvo inter-nacia, eniri la publikan medion, veki intereson pri Esperanto pro ties specifaj ecoj, ne pro nuntempe nereala konku-renc-kapablo rilate al la angla lingvo. Krom tio g^i planas turni sian atenton al regiona sudmoravia kunlaboro, kiu en c^i-regiono ne ekzistas. Kontakto-ebloj: POS^TE: Sdružení MJE, J. Veselý, P.O.Box 77, 623 00 Brno. TELEFONE, FAKSE, PERSONE c^iam lunde 10 - 12 horo: S. Barták, Vackova 88, 612 00 Brno; tel.+ fax: 05/49 24 74 27. E-POS^TE (e-mail): werne@tiscali.cz

 

Kiom da E-libroj jare?

Lau^ la ret-katalogo de la Internacia E-muzeo en Vieno: 1995 (285 libroj), 1996 (267), 1997 (283), 1998 (207), 1999 (213), 2000 (145), 2001 (85).

 

Skokovy 2002

Dum la 15-a Esperanta seminario okazis - apud kursoj - ankau^ intere-saj prelegoj, kiuj ric^igis au^skul-tantojn pri ne ofte uzataj terminoj. Mi volas mencii la prelegon de ing^. Jan Werner pri influo de konstru-aj^oj, iliaj lokoj kaj materialoj je vivkondic^oj de homoj. Eminente preparita prelego ec^ pro sia ne facila kaj faka enhavo kau^zis grandan atentemon de au^skultantoj kaj re-fres^ige brosis la terminojn, kiujn ni, nefakuloj, nur malofte au^das. Inte-resa estis ankau^ faka prelego de ing^. Margit Turková pri kuirado.

Dankon al ambau^.

Milan Neuwirth

ADONIDO 2002

Jam okazis la 11-a renkontig^o ADONIDO en tempo, kiam tiu c^i belega, venena kaj protektita kresk-aj^o floras (la nomo de la arang^o restis kiel tradicia, malgrau^ la averto de d-ro Kavka, ke botanike la nomo ne estas tute g^usta). Denove do kolektig^is konfesantoj de belega naturo, bona amikeca rondo kaj ankau^ de bona vino, nunjare en Vracov. La renkontig^o komencig^is vendrede denove per granda kegla turniro, kiun c^iuj partoprenintoj trapasis kun efektiva vervo. La venkintoj estis premiitaj per dolc^aj medaloj el marcipano, denove preparitaj de geedzoj Vyšinka en ilia produktejo.

Sabate la grupo de pli ol 30 personoj inkluzive de lernantoj, kiuj lernas Esperanton, ekmars^is al la loko, kie la adonido kreskas. Dumvoje oni trarigardis belegan kastelon en Milotice kaj poste fine atingis la celon, kie la adonido montris sin en sia beleco. La tuta teritorio estis flavigita kaj tie la grupo g^uis belegan naturon. Ves-pere poste c^iuj vizitis c^arman vin-kelon, kie en bona humoro, amikeca etoso au^skultis prelegon de Frant. Havlík pri kultivado kaj produktado de diversaj vitaj sortoj de vino. Dum la prelego c^iuj povis konvinkig^i, kiel unuopaj kulturvarioj bongustas. Dimanc^e matene en lernejo en Ra-tiškovice prezentis malgrandaj espe-rantistoj sian programon, kantojn, poemojn, fabelojn, simple tion, kion ili sub gvido de sia instruistino Jana Melichárková ellernis. Tio c^i estis vere bonega finaj^o de tradicia prin-tempa renkontig^o. La renkontig^on partoprenis unu eksterlanda gasto el Pollando.

Věra Podhradská

100-jara datreveno

de la unua landa Esperanto-asocio

en Hungario

Dum la tagoj de la 1-a g^is la 3-a de marto okazis en Budapesto 32-a Hungarlanda Esperanto-Kongreso kaj samtempe solenaj^o okaze de 100-jara datreveno de la unua landa asocio en Hungario Unuig^o de la Hungaraj Esperant-istoj.

Tiun c^i kongreson partoprenis an-kau^ reprezentantoj de najbaraj Espe-ranto-asocioj, nome el Au^strio, Kroatio, Pollando, Ukrainio kaj C^eh^io.

La kongreso havis tute alian pro-gramon, ol estas kutima c^e ni. La programo konsistis el diversaj fakaj prelegoj, parte en Esperanto kaj par-te en la hungara lingvo. La prelegoj estis dedic^itaj al jenaj temoj: Hun-gara lingvostrategio, C^u estas bezo-nata komuna lingvo en EU, Frag-mentoj el historio de hungara Espe-rantista movado, Hungaraj esperant-lingvaj periodaj^oj, Kontribuo de hungaraj esperantistoj al la E-literaturo k.s.

Kompreneble, ke ankau^ okazis Movada forumo kun eksterlandaj gastoj, kie c^iuj reprezentantoj ra-kontis pri movado en siaj landoj. Samtempe okazis Pedagogiaj tagoj, sed hungarlingve, c^ar dedic^itaj c^efe al hungaroj, por ke oni povu al-proksimigi la problemojn, kiuj dependas de pedagogia agado en Hungario.

Vespere okazis balo dedic^ita al la 10-a naskig^tago de Eventoj.

Dimanc^e matene la kongresanoj partoprenis florkronadon de tombo de Julio Baghy, kiu estas entom-bigita inter famaj hungaraj historiaj, kulturaj kaj politikaj eminentuloj. Profesia gvidanto, hungara aktoro, konatigis c^iujn ne nur kun vivo kaj agado de Julio Baghy, sed ankau^ kun plej famaj hungaraj eminentuloj, deklamante el iliaj verkoj. Kvankam c^io estis en la hungara lingvo, tamen al eksterlandanoj bele sonis la poemoj kaj paroladoj, la enhavoj estis tradukitaj en Esperanton.

Speciala danko apartenas al Oskár Princz, g^enerala sekretario de HEA, kaj Szandor Jakab, kiuj ofereme dedic^is sin al eksterlandaj gastoj kaj eluzis c^iun eblecon por montri al ili la belegan urbon Budapest c^iam, kiam estis iom da libera tempo, ec^ malfrue vespere.

Věra Podhradská

Jana Melichárková

Al la pag^o 59: niaj reprezentantoj antau^ la kongresejo

 

El la vizito de Humphrey Tonkin inter la c^eh^aj esperantistoj (legu artikolon en p. 53)

Esperanto-klubo

en Ústí nad Labem - C^eh^io

arang^as

la 15-an Internacian

Kulturan Festivalon

semajnfine de la 4-a g^is la 6-a de oktobro 2002

dedic^ota jam tradicie al la rememoro de elstaraj c^eh^aj Esperantaj verkistoj

s-roj Jiří Kořínek el Ústí n. L. kaj d-ro Tomáš Pumpr el Prago.

Programo estas distra:

vendrede — interkona vespero,

sabate — prelega matineo, vespere — koncerto de oper- kaj operet-arioj kaj klasikaj kantoj (prezentos artistoj el Ústí n. L. kaj el Prago)

dimanc^e — ekskurso al la kastelo Velké Březno

Plej malmultekosta E-arang^o en Eu^ropo!

Detalajn informojn petu je la adreso:

S-ro Miroslav Smyčka, Kojetická str. 90, CZ-400 03 Ústí nad Labem (C^eh^io),

au^ pere de tel. n-ro: por enlanda-noj: 047-553 24 17, por eksterlan-danoj: 420-47-553 24 17.

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

(10)

Solvoj de la rimludoj el la antau^a numero:

17. song^o, reg^o

18. somero, vespero, rivero, bariero

Inter esperantistoj estas konata la ludo nomata "vorta futbalo". La par-toprenantoj unu post la alia rondire diras vorton, kiu komencig^as per la lasta silabo de la vorto, kiun diris la antau^a parto- prenanto. Ekzemple: nova - vana - nacio - okazo - zono - noto - tono ... Se oni ludas g^in konkurse, unu poenton perdas tiu, kiu ne scipovas elpensi c^enan vorton en difinita tempospaco kaj la ludon inter-rompas. La sekvanta partoprenanto malfermas la ludon per nova vorto. En unu c^eno ne povas ripetig^i unu vorto dufoje.

Sur tiu c^i ludo estas bazita la enigmo, kiun ni povas nomi

C^ENO

Tasko de solvantoj de tiu c^i enigmo estas diveni serion (minimume tion) da vortoj, kiuj estas sinsekve c^enitaj per la samaj lastaj kaj unuaj silaboj. La divenotaj vortoj formas kontinuan tekst(et)on kaj ili estas en propono de la enigmo aluditaj okulfrape per sinonimoj au^ preskau^sinonimoj. Jen la montraj^oj:

Da testoj estis grandaj kvantoj

kaj super ili longe g^ibis

lektoro, kiu havas devon

kontroli jenon, kion skribis

dum ekzameno gelernantoj.

Solvo: kies estas tasko korekti tion.

Misa atmosfer' en balo

celis la kulminon,

kiam orhara virino

ridindigis sian koleginon.

Solvo: blonda damo mokis

Dum prepar' de kluba festo

ig^is la diskut' ekscita:

kiu membro skribos trinkprologon

de l' urbestro invitita.

Solvo: ano notos toston

Jen du taskaj c^enoj:

19.

Li c^iun vodkon eltrinkis,

sed gasto volas ripeton,

la c^efo elserc^is brandon

kaj vers^is plenan glaseton.

20.

Min tre surprizis respond' de l' amiko,

kiam kritikis mi lin en sincero.

La kamarado eksplode respondis,

ke g^i ne estas ja mia afero.

Josef Cink

Ni kondolencas

* la 23-an de marto 2002 forpasis en la ag^o de 82 jaroj s-ino Hilda Kořínková el Ústí nad Labem. Naskita 27.4.1920 en Brno kiel Hilda Urbanová, en 1938 s^i edzinig^is al Jiří Kořínek, fama traduk-majstro, forpasinta en 1989. En 1940 naskig^is filino Věra, kiu edzinig^is al Vlastimil Novobilský en Ústí n. L. En 1964 tien translokig^is ankau^ la geedzoj Kořínek.

* post longa suferado la 30-an de marto 2002 forpasis ing. Václav Pecák, kiu enc^eh^igis la Novan realismon de B. Vogelmann (kun M. Malovec)

* la 3-an de majo 2002 mortis s-anino Oldøiška Müllerová, multjara esperantistino el Šumperk, kiu estis vigla g^is siaj 96-jaroj.

Korekto:

Milan Zvara forpasis 30. 1. 2002 (ne 2001) - mi pardonpetas pro eraro, kiun neniu rimarkis dum korektado (Starto 1/2002, p. 24). Red.

Foriris Thor Heyerdahl

La 18-an de aprilo 2002 forpasis mond-fama norvega arkeologo, etnografo kaj zoologo (nask. 1914), kiu en 1947 pruvis per sia kurag^a navigado sur floso Kon-Tiki el Peruo al Tahitio, ke la poline-zianoj povas deveni el Ameriko. Espe-rantistoj rajtas fieri, ke jam en 1951 aperis esperantlingva traduko de lia glora libro (kaj de tie slovakigita).

 

 

Kiu veturos al Verona?

Estimataj amikoj, ni estas 4 esperantistinoj, kiuj intencas partopreni EEU-kongreson en itala Verona de la 23-a g^is 28-a de au^gusto 2002. Ni estas pretaj akcepti kaj bone pagi s^oforon kun au^to, plu ni ec^ havas pagitan kotizon por li/s^i de pasinta jaro, c^ar ni estis origine 5.

Kontaktu: Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, 293 01 Mladá Boleslav

Kiu helpos al Brazilano?

Mi estas esperantisto kaj spiritisto kaj mi jam vizitis vian belan landon pasintjare. C^ijare, en oktobro, mi planas denove viziti vian landon kaj mia intereso estas esplori la vivon de la martiro Jan Hus. Mi demandas, c^u iu povas helpi min dum mia vizito, c^ar mi ne scipovas la c^eh^an lingvon, sekve la tasko estas por mi tre malfacila. Plac^us al mi viziti ne nur Pragon, sed ankau^ kie naskig^is kaj vivis la majstro.

Mi ankau^ povas prelegi pri spiritismo, se iu povas prizorgi c^ambron kaj interpretiston, por traduki min.

Clovis Alves Portes, R. Oswaldo Cruz, 29, 35162-396 - Ipatinga - MG Brazilo, clovisportes@ig.com.br, tel: 031 3821 6413

KALENDARO 2002

18.5. Esperanto-Arbo en Olomouc

8.6. Renkonto en Herbortice

7. - 9.6. Paroliga kurso kaj asociaj ekzamenoj (Poděbrady)

11.-16.6. EKOTUR - Ekoturisma renkontig^o en Kvilda (Šumava)

14.-16.6. Esperanto en ripozejo Máj Plasy

50-a Somera Esperanto-Tendaro,

Lančov:

30.6.- 13.7. I. etapo

14.7.- 27.7. II. etapo

28.7.-10.8. III. etapo

10.8. solena vicig^o okaze de la 50-jarig^o

11.8.-17.8. ripoz-semajno (rekreační týden)

20.7.-27.7. 55-a IKUE-kongreso - Kroměříž

27.7.-3.8. Postkongresa renkonto en Dub n.M

1. 8.- 16.8. 87-a UK en Fortaleza Brazilo

(flugkaravano de KAVA-PECH)

9.8-11.8. 5-a renkontig^o de eksjunularo

11.-21.8. Nekvasovy

23.8.-28.8. 5-a Eu^rop-Unia Esperanto--Kongreso - Verona (komuna karavano ne estos organizita)

27.-29.9. IKUE-renkonto en Želiv

9. 9.- 14.9. 2-a IBIRE Dobřichovice (biciklado)

14.9.-21.9. 4-a AEH-IKEH kongreso de handikapitaj esperantistoj - Janské Lázně

4.-6.10. 15-a Internacia kultura festivalo Ústí

8.11.-10.11. Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Elektronikaj rimedoj - sub au^spicio de UEA - Dobřichovice

15.-17.11. 10-a C^EA Kongreso - 100-jara jubileo de EK Prago

7.12. 21-a C^eh^a-Saksa Tago en Ústí n. L

Jak platit svazu

Nejlevnější způsob platby pro Vás i pro svaz je přímá platba u pokladny v které-koliv pobočce Komerční banky. Vyplníte pokladní složenku (jsou v pokladně k dis-pozici) pečlivě ve všech kolonkách (viz vzor Starto 2/2001, str.67) - tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330-021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: slovy kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně (EK Velim) do kolonky Vklad jménem a pošlete tajemníkovi jmenný seznam. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo v. inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je vždy 0379. Seznam čísel:

06940 ČES

06941 UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

50100 sekce mládeže

50200 sekce železničářů

50400 sekce pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů ES^LI

50700 sekce sběratelů

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Pokud jste poukázali platbu a nejste si jisti, zda jste řádně vyplnili své jméno, napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

 

Starto

organo de C^eh^a Esperanto-Asocio, 4-foje jare. Abono 9 eu^roj (+ 2 eu^roj aerpos^te), rete Starto: starto@clavis.cz,

www.clavis.cz/starto, rete C^EA:

cea.polnicky@quick.cz (sekretario)

podhradska@volny.cz (prezidanto)

www.kuk.cz/cea/

Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpag^o, 1500 Kč por duonpag^o, 2500 Kč por tuta pag^o. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato. Movadaj anoncoj duonpreze.

Membrokotizoj: A 250 Kč, B 150 Kč, D 70 Kč, E 70 Kč, F 5000 Kč, G 130 Kč (Starto), N 25 Kč, eksterlandanoj 12 eu^roj, enskribo 20 Kč.

Korespondaj kursoj: 600 Kč komencantoj, 700 Kč progresintoj. Alig^oj: Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz

Libroservo: Zdeněk Pluhař, Lamačo-va 658/6, 15200 Praha, tel. 02/51817732,

m.pluharova@worldonline.cz

Sekcioj de C^EA: junulara, skolta, pedagogia, katolika, kristana, blindula, medicina, fervojista, s^akista, SAT-amikara, de esperantaj^-kolektantoj, pri informatiko

Komisionoj de C^EA: ekzamena, gazetara-informa

Asocia adreso: C^eh^a Esperanto-Asocio, c/o Pavel Polnický, Lesní 150/VI, 290 01 Poděbrady, tel. 0324/615651, cea.polnicky@quick.cz

IČO de C^EA: 00 44 30 34

Banko-konto de C^EA:

3330-021/0100, Komerční banka Poděbrady

ISSN 1212-009X

Komitato de C^EA:

Prezidantino: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 05/4323 3047, podhradska@volny.cz (eksteraj rilatoj, honoraj membroj, E-muzeo)

Vicprezidanto: Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 02/9912201, fakso 02/9912126 chrdle@kava-pech.cz, (eldonado, UEA, subvencioj)

Vicprezidanto: Jan Řepa, Na Valše 250, 384 11 Netolice (sekcioj), e-mail: repasyn@iol.cz, tel. 0338/324 287, 0602 800214

Sekretario: Pavel Polnický, Lesní 150/VI, 290 01 Poděbrady, tel./fax. 0324/615651, cea.polnicky@quick.cz (kontado, membrobazo)

Kasisto: Jindřich Ondráček, Bubenská 17, 170 00 Praha (konferencoj, semina-rioj), tel. 02/20879386

Komitatano: Zdeněk Heiser, Na Nábřeží 45/25, 736 01 Havířov-Město, tel. 069/6815253,zd.heiser@post.cz (EK)

Komitatano-c^efdelegito de UEA:

Lucie Karešová, Havlíčkovo nám. 1, 130 00 Praha 3, 02-22780677

Kontrolgrupo de C^EA: Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, josef.hron@vakpce.cz, Libuše Hýblová, Bohotín 136, 789 62 Olšany

Redaktoro de Starto: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 05/4724 0690, starto@clavis.cz

Kontrollegis: V.Kočvara, M. Pastrňák, V. Podhradská, P. Polnický

Esperanto-muzeo: Jiří Pištora, Městské muzeum, Staré nám. 78, 560 02 Česká Třebová

Abonoj de gazetoj: Vladislav Hasala, A. Dvořáka 1, 696 62 Strážnice, tel. 0631/332 278, fakso 0631/332 507, vlada_hasala@iol.cz

 

 

Periodikum Českého esperantského svazu (32. ročník)

Redaktor: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

starto@clavis.cz; www.clavis.cz/starto

Členská evidence a změny adres: Pavel Polnický, ČES

Presorgano de C^eh^a Esperanto-Asocio (32-a jarkolekto)

Abonebla c^e UEA, c^e niaj perantoj au^ rekte c^e nia Asocio

Abonprezo: 9 eu^roj

(se aerpos^te: + 2 eu^roj)

Redaktoro: Miroslav Malovec,

Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

C^eh^io, e-mail: starto@clavis.cz;

www.clavis.cz/starto

Presis: OPATISK Opava

 

ISSN 1212-009X