STARTO 2/2003 (207)

Antau^ cent jaroj printempe

Milan Rastislav Štefánik

sciis Esperanton

Jan Werner

Antau^ 49 jaroj (1954) en unu junia kunveno de Esperantista Klubo en Brno, en la hotelo Passage, nun Slo-van, samideano d-ro Josef Barvíø rakontis pri okazintaj^o el sia junag^o, kiu min interesigis tiom, ke mi tuj poste la eventon priskribis en teksto tiam nomita ”Samideano rakontas” kaj tuj en la sekvanta kunveno pre-zentis al d-ro Barvíø petante lin, ke li legu kaj korektu g^in. Li tuj en la kunveno legis kun krajono enmane, korektis kelkajn detalojn kaj redonis al mi. La skribitaj^on kun la krajone far-itaj korektoj mi havas antau^ mi. Se mi bone memoras, g^i ne estis publikigita, c^ar la 1950-aj jaroj en C^eh^oslovakio ne estis favoraj por Milan Rastislav Štefánik, rekta kunlaboranto de T. G. Masaryk. Jen la jam historia teksto.

Estas la jaro 1903. Praha brilas, Praha bonodoras de floroj, printempo ekregas la naturon, la homoj sentas pli delikate. La homoj junaj pensas pli pasie, junaj koroj batas pli ame, pli forte. La c^erizarboj ekfloris kaj en foiroj aperis la unuaj kapituloj de salata laktuko. Studentoj kantas pri amo kaj fidelo kaj tamen oni rekonas en ili la tradician strebadon al siaj spirita kaj ekstera liberoj.

Juna juristo kaj lia ekskolego, oficiro Karel Onyš, kvazau^ promene postlasas provizoran lignan ponton apud la Nacia Teatro kaj direktas al sia gemuta gast-ejeto en la strato de Jungmann. Ambau^ enspiras la fres^an aeron, printempan aeron, kiun ankau^ Praha nun liveras. Jes, nia c^efurbo estas impresiva, g^i sorc^e parolas, g^i koketas kaj tamen restas plu impone majesta, ora kaj plenviva, plenestima. Sed la amikoj silentas pri tio, nur percepte c^iu el ili agnoskas tion iel preterintence. Neniu povas miri. Koro de la juna juristo dronas en la idealoj kaj kurag^aj planoj de junaj homoj, kiuj tiam probable estis ankorau^ pli impresig^emaj, sed c^iam progresemaj. Tiaj estis unuavice stu-dentoj. La ideo de internacia lingvo signifas ankau^ progreson kaj krome g^i enhavas ideon, kiu altigas nuran inter-nacian interkomprenig^on je la vivo en respektado de homaj rajtoj, je la tut-monda vivo de nova stilo.

La junan juriston antau^ iu tempo allogis esperantismo. G^i profunde en-penetris lin kaj de post unu jaro jam ankau^ la esperantista klubo en Prago agas kaj subtenas elanon en siaj membroj. Pri la emo de la juna juristo bone scias lia amiko — kaj tiu jen havas okazon memorigi al li Esperanton, sed kun certa porcio de amikeca ironio, kiel kutime. En krepuska duonlumo de printempa vespero li j^us ekvidis unu el siaj slovakaj konatoj, studenton de teh^nika altlernejo en Prago, kiel li iras renkonte kun sia belulino. Tuj li decidig^is la konaton prezenti al sia amiko Barvíø dirante ”Tie vi havas ankau^ unu frenezulon kiel vi!”, c^ar la geduo estis ankau^ verdstelana. Lau^dire ili ellernis Esperanton por povi inter-paroli kie ajn tute libere, sen hezito, ke iu komprenas ilin, precipe la patro de lia praga amatino. Krome tio tre konvenis por rozkoloraj amleteroj kaj Esperanto entute servis kontentige el c^iu vidpunkto. La paro jam alpro-ksimig^is, la juna slovako ankau^ jam ekvidis sian konaton.

Gajaj vizag^oj, inters^ang^o de salutoj, manpremoj, kaj la oficiro Onyš pre-zentas la junan juriston, samideanon Barvíø. La slovaka studento g^oje pre-mas manon de la juristo kaj prezentas sin kiel Milan Štefánik. Ambau^flanke regas granda g^ojo, ke renkontig^is samideanoj, kiuj antau^e ne konis sin

La juna juristo Barvíø ne vidis samide-anon Štefánik pli, sed en lia memoro restis la bildo de lia figuro, vizag^o kun bela barbeto, gajaj okuloj kaj energiaj trajtoj. - La jaro 1903 pasis. Forpasis ankau^ la tempo de studoj. La unua mondmilito. La jaro 1918. Doktoro Barvíø denove au^das la nomon Šte-fánik. Kiu ja ne konus la nomon de generalo Milan Rastislav Štefánik? Memoro pri la samnoma studento jam ege palas. Devas veni impulso por veki ideon kompari, konvinkig^i. Post pluraj jaroj doktoro Barvíø ricevis librojn de unu slovaka eldonejo kaj inter ili trovig^is ankau^ detala bibliografio de la generalo Štefánik. Foliumane g^in li hazarde ekvidis portreton de la stu-dento kiun li en tiu c^i momento tuj ekkonis. La vizag^o kun bela barbeto, gajaj okuloj kaj energiaj trajtoj. ”Jes, mi ja konas lin!”

 

 

kapitulo - kaposimila infloresko

gemuta - hejmeca, kun agrabla etoso

Milan Rastislav Štefánik (1880-1919)

slovaka astronomo, politikisto kaj generalo. Ekde 1904 astronomo en Francio, ekde 1912 franca civitano, 1914 Kavalito de la Honora Legio. Dum la milito kiel franca aviadista oficiro helpis ankau^ fondi c^eh^o-slovakajn legiojn. Kiel kunlaboranto de Masaryk li meritis pri fondo de C^eh^oslovakio, farig^is generalo kaj militministro de la unua registaro, sed mortis c^e averio de aviadilo. En C^eh^oslovaka Antologio (1935) aperis rakonto Štefánik en Afriko, fakte c^apitro el biografia romano de L. N. Zvìøina pri la neordinara homo.

Tridek jaroj de la vivo kun Esperanto kaj por Esperanto.

La Esperanto-Klubon (EK) en Ha-víøov trafis dolorplena perdo: Komen-ce de la nuna jaro neatendite kaj subite mortis en la ag^o de nur 49 jaroj samideanino Jarmila Pastròáková-Wiatrová (Jarka), longjara estraranino kaj oferema kronikistino de EK Havíøov.

Jarka konatig^is kun Esperanto nelonge post fino de studado je ekonomia mezlernejo. S^i frekventis kurson por komencantoj kaj poste por progresintoj en EK Havíøov. En la jaro 1977 s^i partoprenis en Lanèov kurson por instruistoj kaj faris ekzamenojn kun rezulto: eminenta. S^i instruis en kursoj por komencantoj kaj por progresintoj en EK Havíøov, tradu-kadis rakontojn el la c^eh^a lingvo en Esperanton kaj publikigis ilin en diver-saj gazetoj. S^i regule korespondadis kun pli ol dudek geesperantistoj el la tuta mondo. Kelkajn el ili s^i ankau^ vizitis kaj kelkajn s^i ec^ gastis en sia hejmo (ekzemple ing^enierinon el Japanujo).

Jam ekde la jaro 1972 Jarka farig^is kronikistino de EK en Havíøov. Dum 30 jaroj s^i zorgoplene enskribadis en la kronikon c^iujn arang^ojn de EK, raportojn pri g^ia agado — en la c^eh^a lingvo kaj en Esperanto. La skribitajn tekstojn s^i kompletigis per fotografaj^oj kaj belaj bildetoj. Entute s^i plenskribis pli ol mil pag^ojn en 6 volumoj de granda formato!

Jarka estis ankau^ entuziasma vojag^-antino. Entute s^i realigis proksimume 30 vojag^ojn eksterlandajn. S^i vizitis sinsekve preskau^ c^iujn eu^ropajn lan-dojn kaj krome ankau^ Japanujon, Hin-dion, Egiption, Marokon, Meksikion kaj Kubon. C^ie s^i multe fotografis kaj zorgeme notadis c^iujn travivaj^ojn. Pri siaj vojag^oj s^i faris entute proksimume 45 diversajn prelegojn kun projekciado de koloraj diapozitivoj. (En s^ia heredaj^o trovig^as pli ol 7 miloj da lumbildoj!) S^i prelegis ne nur al espe-rantistoj en Havíøov, sed ankau^ en Ostrava kaj Frýdek-Místek — kaj ec^ en kluboj de pensiuloj.

Nia kronikistino ofte partoprenis Esperantajn arang^ojn ankau^ ekster Havíøov, kaj ec^ en najbaraj landoj. S^i c^eestis al kvar Universalaj Kongresoj de Esperanto — en Varna, Budapes^to, Varsovio kaj Prago. Sed c^efe s^i aktive kaj regule kontribuadis al agado de EK Havíøov — kaj kultura kaj socia (ekz. tendarfajroj kaj solenaj^oj). Speciale meritplena estis s^ia helpado en 1989 dum ”Festotagoj okaze de la 20-a datreveno de C^EA” en Havíøov kaj en 1996 dum la 8-a Kongreso de C^EA kaj Festotagoj okaze de la 40-jarig^o de EK Havíøov.

Sed nia kronikistino havas ankau^ plian meriton: S^ia Patro Miloslav Pastròák, mezlerneja profesoro, dum studentaj jaroj kiel memlernanto tra-studis la E-lernolibron de Kilian, sed li farig^is membro de neniu EK kaj partoprenadis neniujn arang^ojn de esperantistoj. Nur la entuziasmo de filino Jarka por Esperanto forte instigis lin kaj post la jaro1973 li farig^is ano de EK Havíøov, gvidanto de E-kursoj, organizanto de Esperantaj kulturaj programoj en Havíøov kaj aliaj urboj kaj en lastaj jaroj li farig^is lingva korektanto de revuoj Starto kaj Dio Benu kaj ankau^ de diversaj Esperantaj tekstoj preparataj por publikigo. Por tiu agado pasintjare C^EA atribuis al samideano Pastròák la titolon ”honora membro”.

Honoro estu ankau^ al lia filino Jarka!

Estraranoj de EK Havíøov

 

Inau^guro

Je la 25-a de aprilo, 2003

Memorejo de Karel Èapek

Strž apud Dobøíš

Post la solena inau^guro de l‘ fremdlingvaj tradukoj de la Karel Èapek-verkaro sidas nia esperantista kvaropo en la antau^doma parto de la g^ardeno c^e blankeca tableto kun unu malokupita seg^o.

Alproksimig^as viro kaj petante per-meson alsidig^i, au^skultas nian rakonton pri Svedujo kaj pri la nordaj alpin-floroj. Ambau^ temoj evidente kaptis lian atenton. Li elpos^igas restpeceton de krajono kaj akompanas nian parolon per trafaj desegnaj^etoj. Ankau^ li envicig^as en nian babiladon per spritaj rimarkoj.

Poste li malfacile levig^as, sin pardonpetante, ke li volas rigardi en la ekspozicio, kiuj el liaj verkoj estas tradukitaj en Esperanton.

Neniu alia el la solenaj parto-prenantoj la viron ekrimarkis...

Ni volis preni liajn desegnaj^ojn por la rememoro; subite ekblovis la vento kaj per rondforma movo fordonis la paperetojn c^iudirekten...

Èestmír Vidman, Marta Køenková, Margit Turková, Vlasta Guthová

(Espoziciitaj estis: La blanka malsano, Milito kontrau^ Salamandroj, Pos^rakontoj)

Konferenco de C^EA

la c^ijara asocia konferenco efekti-vig^os en la tagoj 17.-19.10. 2003 en Litomyšl, fama historia urbo, kie naskig^is Bedøich Smetana kaj instruis Alois Jirásek (tie okazas lia Filozofia historio). La loka kastelo estas memorindaj^o de Unesko.

Piaristan preg^ejon kun gimnazio kaj klostra internulejo priskribis en siaj romanoj Litomis^la tombejo kaj Ordeno de la verkistoj nia espe-rantista verkisto Karolo Pic^ (1920-1995), sur kies tombos^tono tekstas orlitere ”esperantský spisovatel”.

Sed Litomyšl estas urbo ankau^ de alia verkisto-esperantisto, Stanislav Bubeníèek (1904-1979), kiu post perdo de sia advokateco en 1948 s^ang^is 16 profesiojn kaj restis kiel trumpetisto en cirko. Post pensiig^o en 1964 li revenis al Litomyšl, verkis romanon pri sia cirka vivo Kvapík pro lipicány (Galopa muziko por lipicanaj c^evaloj, 1965) kaj konatig^is kun K. Pic^. Ellerninte Esperanton li verkis similan roma-non en Esperanto (Sub cirkotuko), kiun en 1988 eldonis en Hago lia plum-amikino Jenny Heetkamp sub iom modifita titolo Sub cirkotendo kaj sub literatura pseu^donomo Stan Bubenic^.

En la urbo trovig^as interesa muzeo, la t.n. Portmoneum, kie oni povas vidi surmurajn pentraj^ojn de origi-nala artisto (pentristo kaj verkisto) Josef Váchal (Sanga romano). La domo apartenis al Jan Portman, kiu antau^ jarcento invitis la artiston kaj tiu pentris sur la murojn scenojn el infero. La domo fine de la jarcento kadukig^is kaj la verko preskau^ perdig^is, sed en la 90-aj jaroj g^in savis la eldonejo Paseka.

Antau^ du jaroj OSIEK-konferenco en Strážnice estis dedic^ita al la verkaro de Karel Píè, tial la parto-prenantoj poste veturis al Litomyšl. Tie magistrino Milada Kadidlová el la magistrato montris al ili la kaste-lon, la bierfarejon, kie naskig^is B. Smetana, la Portmoneum, la tomb-ejon kun la tombo de Píè, la belan historian placon, la piaristajn preg^ejon, gimnazion (nun natur-muzeo) kaj klostron, kastelan g^ardenon.

Trarigardo de c^i tiu bela urbo kaj de g^iaj vidindaj^oj estos parto de la konferenca programo.

La urban signon (lilion) alportis francaj premon- stranoj jam en la 12-a jarcento.

Esperanto antau^ la publiko

(Libromondo 2003)

J^au^de la 24-an de aprilo estis inau^gurita ekspozicio Libromondo 2003 en foireja palaco de Prago, kvartalo Holešovice. La palaco estis plena de libroj lau^ unuopaj eldon-ejoj, kiuj prezentis siajn produktojn. Speciala atento estis dedic^ita al la afrika literaturo (disdonata angla-lingva bros^ureto pri 100 plej sukcesaj afrikaj libroj).

Proksime de la afrika ekspozicio en unu vitrino trovig^is ankau^ libroj en Esperanto, dank’ al la poetino Vìra Ludíková. S^i prizorgis ankau^ du unuhorajn programojn en salon-eto por kvindeko da personoj. Ekde la 15-a horo programo pri Espe-ranto, ekde la 16-a horo pri s^ia nova libro.

La programon pri Esperanto gvidis Jiøí Patera, sur la podio sidis Miroslav Smyèka kaj Josef Vích, kun kiuj kelkajn popolajn kantojn kantis ankau^ juna kantistino. Jiøí Patera prezentis la asocian prezi-dantinon V. Podhradská kaj vic-prezidanton P. Chrdle, poste oni deklamis el la poezio de niaj poetoj (Ludíková, Bergrová, Urbanová, Vidman, Karen, Rumler), unue esperante kaj poste la samon ankau^ c^eh^e. Bedau^rinde oni forgesis, ke la programo estas destinita por ne-esperantistoj, estis tie tro multe da legado en Esperanto, tial multaj vizitantoj forkuris. Manko estis, ke oni ne prezentis junajn komitatanojn (Karešová, Tomeèek) por montri, ke esperantistoj ne estas nur pensiuloj.

La plej ”junaj” reprezentantoj tial estis 55-jara P. Chrdle (pri eldo-nado) kaj 50-jara M. Malovec (pri Esperanto en interreto).

Multe pli da interesatoj venis al la au^tora horo de V. Ludíková, kiu prezentis sian novan libron ”Pošli to dál” (Sendu g^in pluen). En la libro trovig^as plurlingvaj tradukoj de la c^efa teksto, ankau^ la Esperanta (de J. Mráz), kaj reagoj de eminentaj personoj. J. Vích voc^legis la Espe-rantan version kaj reagon de J. Patera. Poste estis legataj tradukoj al aliaj lingvoj (ekz. oroma, japana, rusa).

Eble plej populara gratulanto al la poetino estis Josef Fousek el Kladno, konata el televido, kiu post bonhumora enkonduko tralegis sian reagan poemon kaj rapidis for, c^ar aliloke atendis lin alia publiko.

La programon vizitis ankau^ la poetinoj E. Urbanová kaj Z. Bergrová kun sia edzo, poeto Èestmír Vidman kaj s-ino Z. Podmelová (vidvino de J. Karen).

LIRO-2003

"La Ondo de Esperanto" denove invitas al tradicia literatura konkurso Liro-200 en kvin branc^oj.

1. Originala prozo (ne pli ol 30 mil literojn longa).

2. Originala poezio (la amplekso ne estas limigita)

3. Traduka poezio el la rusa lingvo: poemoj de Fjodor Tjutc^ev

4. Traduka prozo el la rusa lingvo: "C^elovek v futljare" de Anton C^eh^ov

5. Traduka prozo el la angla lingvo: "The Celebrated Jumping Frog of Calaveras County" de Mark Twain

En c^iu el la branc^oj 1, 2, 3 oni rajtas partopreni per ne pli ol tri verkoj.

Sendu tri tajpitajn, komputile kompostitajn au^ tre klare skribitajn ekzemplerojn de la konkursaj^o al la sekretario de Liro-2003 (RU-236039 Kaliningrad, p. k. 1248, Ruslando). La konkursaj^oj devos atingi la organi-zantojn antau^ novembro 2003.

Subskribu vian konkursaj^on per pseu^donimo kaj aldonu slipon kun indiko de la pseu^donimo, au^tenta nomo kaj pos^ta adreso. Oni ne rajtas sendi verkojn, kiuj jam estis publikigitaj au^ premiitaj en aliaj konkursoj.

La originalaj tradukotaj tekstoj estas c^e http://Esperanto.Org/Ondo, au^ petu ilin c^e la sekretario kontrau^ inter-nacia respondkupono.

La lau^reatoj de Liro-2003 ricevos diplomojn kaj libropremiojn. La rezulto estos anoncita je la Zamenhofa Tago 2003. La organizantoj rezervas al si la rajton g^is la 31a de decembro 2005 publikigi la ricevitajn konkurs-aj^ojn en "La Ondo de Esperanto", libroforme kaj elektronike.

Fabelkonkurso por infanoj La finna Paatalo-Instituto, (hejmpag^o www.taivalkoski.fi/paatalo-instituutti) organizas fabelkonkurson en Espe-ranto por infanoj g^is 13-jaraj (unu-opuloj au^ grupoj). La longeco de la verkoj ne estas fiksita. La konkursaj^oj alvenu g^is la 15-a de septembro 2003 c^e: Paatalo-Instituto, Fabelkonkurso, PL 39, FI-93401 Taivalkoski, Finnlando. Oni uzu pseu^donimon kaj menciu, c^u temas pri unuopulo au^ grupo. La vera nomo, adreso, naskig^-dato kaj (se eble) telefonnumero au^ retadreso estu en alia koverto.

Osmo Buller

Rete: osmo.buller@kolumbus.fi

Biblio en interreto

C^e la reta adreso www.diebibel.de troveblas la Sankta Biblio en 50 lingvoj kaj 107 versioj, INKLUZIVE DE ESPERANTO. Estas tie ankau^ 3 c^eh^aj tradukoj (ekumena, el Kralice kaj Nova vojo).

Nova E-universitato

En Slovakujo, Komárno, ekde la venonta studadjaro (en oktobro) komen-cig^os universitata preparo en novkreota Libera Eu^ropa Universitato, filino de Internacia Akademio de la Sciencoj (AIS), San Marino. Fondo-grupo ko-mencas okupig^i pri konstruado de la universitatejo (nome bakalau^ra, magistra kaj doktora studado, en tri direktoj: turismiko, manag^erado, interlingvistiko). La studado estas planita kiel "ekstera" elektronika studado (pere de interreto). En komunikado estu uzataj kiel oficialaj lingvoj Esperanto kaj la germana lingvo.

Pri la vortoj

KOREO kaj EGIPTO

En 1988 la Akademio de Esperanto deklaris:

La formo Koreujo estas kontrau^-fundamenta. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton, estas Koreo kaj ties anoj estas Koreanoj. La sola formo, kiu obeas la Fundamenton estas la landnomo Egipto; ties anoj estas Egiptanoj.

La Akademio tiam referencis al la 15-a regulo de la Fundamenta Gramatiko ”preferi la plej internacian landnomon”.

Reveninte al tiuj demandoj la Aka-demio nun konstatas, ke la 15-a regulo per si mem ne determinas, kiu ano de internacia vortofamilio farig^u baza en Esperanto, kaj kiun el la internaciaj signifoj g^i havu. Tial uzado de la vortoj KOREO kaj EGIPTO kun genta au^ landana signifo ne malobeas la 15-an regulon, same kiel tia uzado de ekzemple la vortoj C^INO, JAPANO kaj PORTU-GALO tiun regulon ne malobeas, malgrau^ la fakto, ke por c^iu el ili la internacie plej ofta signifo estas landa.

Sekve la Akademio de Esperanto nun deklaras, ke neniu el la landnomoj Koreo, Koreujo, Koreio; Egipto, Egiptujo, Egiptio malobeas al la reguloj de la Fundamento de Esperanto. Per tio la Akademio nuligas siajn antau^ajn decidojn el 1988.

La nova decido estis aprobita en marto 2003 per 30 jesaj voc^oj kun 2 neoj kaj 1 sindeteno (la nombro de la Akademianoj estis tiam 44).

EN LA PARLAMENTEJO DE EU - PRI KOMUNIKAJ RAJTOJ

Simpozio "Kian lingvopolitikon al mult-lingva Eu^ropo?" pasis en la Eu^ropa Parlamentejo, Bruselo, la 6-an de majo, iniciatita kaj preparita de la eu^rop-uniaj E-aktivuloj, kun forta subteno de UEA. La simpozion partoprenis neregistaraj organizoj, interesitaj pri la justa solvo de la lingvaj problemoj. La simpozio pri-diskutis kaj akceptis principojn pri la komunikadaj rajtoj kaj devoj de la eu^ropaj civitanoj, rekomendataj por konsidero en la verkata Eu^ropa Kon-stitucio. En la plena raporto aperas rekomendo atenti ankau^ Esperanton, kiel eblan pedagogian instrumenton por plifaciligo de la studado de fremdaj lingvoj. Plenan anglan au^ francan tekston legu c^e www.europe-citizen.net.

OFICISTAJ S^ANG^OJ EN LA CO

- Ekde la 1-a de majo en la CO ne plu laboras Nikola Ras^ic^, kiu dum dek kvin jaroj zorgis pri la organizado de la Universalaj Kongresoj.

- La Aganta Kongresa Sekretario estas nomumita Clay Magalhaes, antau^e duontempe helpinta al Nikola Ras^ic^ pri la Kongresa Fako kaj duontempe laborinta en la librotena fako.

- Komence de majo en la librotena fako plentempe eklaboros Stanka Starc^evic^, Nederlando. S^i anstatau^igos tie Clay Magalhaes kaj ankau^ helpos plifortigi la librotenadon de UEA.

NOVA AGANTA KONSTANTA KONGRESA SEKRETARIO

Clay Magalhaes naskig^is la 2-an de au^gusto 1974 en Foz do Iguacu, s^tato Paranao, suda Brazilo. En 1995 li diplomig^is pri turisma manag^erado en la S^tata Universitato de Okcidenta Paranao ("Unioeste"). Plie li partoprenis en diversaj kursoj kaj seminarioj pri manag^erado de turismaj entreprenoj, i.a. kurson de Internacia Konferenca kaj Kongresa Asocio (ICCA) por junaj profesiuloj en Svislando en 2000.

En Brazilo li havis laborajn spertojn i.a. en vojag^agentejoj kaj en kongresoj interpretante inter la portugala, hispana kaj angla. Clay Magalhaes esperantig^is en decembro 1992. Li vivas en Nederlando ekde majo 1996, kiam li eklaboris kiel volontulo en la kongresa fako de la Centra Oficejo de UEA, helpante por la Praga UK.

Li volontulis ankau^ en la sekvaj du jaroj asistante en la preparoj de la Ade-lajda kaj Montpeliera UK-oj. Ankorau^ pli profunde li povis sekvi la laboron de KKS ekde 1999, kiam li estis dungita kiel oficisto en la kongresa fako. Lastatempe li helpis ankau^ en la librotena fako de UEA.

Clay s^atas aviadon kaj modernan muzikon. Somere li biciklas kaj rul-sketas, por kio estas bonegaj kondic^oj en Nederlando. Krom Esperanto, portugala, hispana kaj angla lingvoj li ankau^ flue parolas la nederlandan.

GOTENBURGO: VIRTUALA UK KAJ ALTA PROTEKTANTO

Esperantistoj, kiuj ne venos al Goten-burgo, povos sekvi g^in en speciale lanc^ita nova retejo www.uk-2003.net "Virtuala kongresejo de la 88-a UK".

Tie eblos konatig^i kun Gotenburgo, la Kongresejo, legi Kongresan Kurieron, fragmentojn de iuj prelegoj, vidi fotojn.

La vizitantoj de la retejo povos sendi mesag^ojn al la kongresanoj, uzante la kongresan numeron kiel la adreson - tiu letero estos liverita surpapere pere de la kongresa Mesag^tabulo.

Funkcios ankau^ propra diskutejo pri la "Kongresa temo", en kiu la retaj partoprenantoj de la Virtuala UK povos kundiskuti pri lingvaj rajtoj kaj respon-decoj.

Alia UK-novaj^o:

La sveda c^efministro Goran Persson akceptis esti Honora protektanto de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto en Gotenburgo.

Lau^ informoj de Franko Luin

T E J O - A K T U A L E

1. BRITA/SKOTA KONGRESO

De la 23a g^is la 26a de majo okazas la landa kongreso en Glasgovo (Skot-lando). La kongresa kotizo estas 15 GBP (21 EUR). Junularo Esperantista Brita (JEB) okazigos propran pro-gramon; gejunuloj sub la ag^o 26 povas peti subtenon por la vojag^o kaj la kotizo c^e la fondaj^o NoJEF.

2. LERNU.NET

Pli kaj pli da homoj vizitas lernu! http://www.lernu.net (retan kurson de Esperanto por gejunuloj en multaj lingvoj).

3. TEJO.ORG EN 24 LINGVOJ

TEJO-pag^aro nun legeblas en la heb-rea, rumana, c^eh^a, slovaka, ec^ en la klingona (sed ankorau^ ne en la itala).

4. "G^ISDATE PRI ESPERANTO" EN 25 LINGVOJ

La dokumento "G^isdate pri Esperanto" nun legeblas c^e www.lingvo.org/xx/3

/250 kaj www.uea.org/informado/ ghisdate en 25 lingvoj: angla, bulgara, c^eh^a, dana, Esperanto, estona, franca, itala, germana, greka, hispana, hun-gara, kataluna, korea, litova, neder-landa, norvega (bokmal), pola, portu-gala, rumana, rusa, serba, slovaka, suoma, kaj sveda.

5. NOVA RETREVUO - LIBERA FOLIO

Aperis la sendependa reta movada bulteno "Libera Folio". Ene trovig^as artikoloj de Renato Corsetti, Mark Fettes, Ilja De Coster, Nikola Ras^ic^, kaj aliaj gravaj esperantistoj. La revuo estas redaktata de István Ertl (pli frue redaktoro de "Esperanto") kaj Kalle Kniivilaa (pli frue estrarano de UEA pri informado). Rigardu c^e

http://folio.xrs.net.

6. RETLISTO "JUNULARO DE UEA" La subkomitato Junularo de UEA havas ankau^ retliston, en kiu povas membri UEA-komitatanoj inte-resig^antaj pri la temo Junularo, sed ankau^ eksteraj spertuloj (kiel ekzemple TEJO-komitatanoj). Por au^digi vian voc^on en la nuntempaj gravaj diskutoj, alig^u al tiu listo vizitante

http://groups.yahoo.com/group/sk-8- junularo-de-uea

au^ sendante malplenan mesag^on al

sk-8-junularo-de-uea-subscribe@yahoogroups.com.

Informilo por interlingvistoj

estas revueto pri lingvopolitiko, inter-nacia komunikado, lingvoplanado, es-perantologio kaj ankau^ aliaj lingvo-projektoj. Aperas kvarfoje jare. Interesatoj skribu al eldonanto: CED c^e UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando.

Odborná knihovna

Èeského esperantského svazu

Korespondenèní adresa:

Odborná knihovna

Èeského esperantského svazu

C/o: Zdenìk Pluhaø

Lamaèova 658/6

152 00 Praha 5 - Hluboèepy

Tel.: 251 817 732

E-mail: m.pluharova@tiscali.cz

Pùjèovní øád jsme zveøejnili ve Startu 4/2002. Zde jen struènì uvádíme, že knihy se pùjèují èlenùm ÈES na území Èeské republiky, pouze poštou a na dobu 30 dnù. Mimoøádnì cenné výtisky se nepùjèují, ale lze z nich poøídit kopie. Ètenáøské zápisné je 100 Kè, poštovné za konkrétní zásilku podle sazebníku Èeské pošty, kopie podle skuteèných nákladù.

BELETRO

B 045: Krusten Erni: Okupacio

B 070: Tammsaare, A. H.: La mastro de Korboja

B 071: Drezen, Hilda: Estona soveta poezio

B 149: Altenberg, Peter: Skizoj

B 200: Schulhof S.: Au^tunaj floroj

B 219: Homero: Iliado

B 297: Kivi A. : Sep fratoj

B 298: As^ma

B 304: Neruda J.: Vampiro ed altra rakonti

B 338: Breinholst, Willy - Ni en Skandinavio

B 344: Delaire Pierre - La dolc^a Franclando

B 345: Kníchal Oldøich - Mediteme

B 346: Szilágyi, Ferenc: Koko krias jam

B 347: Wagnalls, Mabel: Palaco de dang^ero

B 355: Arbes J: Rakontoj

B 384: Heer, J.C.: C^e la sanktaj akvoj

B 385: C^eh^oslovaka antologio

B 386: Hungara antologio

B 391: Gardonyi: Sklavoj de Dio

B 393: Sekelj, Tibor: Kumenau^a la Filo de la G^angalo

B 394: Valano, Johano: C^u li bremsis sufic^e?

B 395: Orzeskova, Eliza: Bona sinjorino

B 396: Nemere, Istvan: La fermita urbo

B 397: Nemere, Istvan: La blinda birdo

B 398: Rimanto, Nenjo: Versoj por infanoj

B 399: Vrba, Jan: Homo de Dio

B 400: Èapek K.: Libro de apokrifoj

B 401: Kvarfolio - versoj de pragaj E-poetoj

B 418: Wagnalls, Mabel: Palaco de dang^ero

(pri madamme Pompadour)

B 419: Linannkoski: Batalo pri la domo Heikkilä

B 420: Kavalov, Jantaj: La ropoda falko

B 421: Hund-bazaro (HEA)

B 422: Krilov: 111 fabloj

B 423: Fekete, Istvan: Vuk (hungaraj fabeloj)

B 424: Swift, Jonathan: Liliputo - unua vojag^o de Gulivero

B 425: Musset, A. de: La du amatinoj - la kapricoj de Mariano

B 428: Gabrielli, Lina: La kombilo

B 429: Korte, P.: Savo el la neg^o

B 431: Mikami Teruo: Japanaj fabeloj

B 433: Molnár F.: La knaboj de Pau^lo-strato

B 434: Rimanto, Nenjo: Ludiloj dua ABC Libro

B 435: Jerrold D.: La litadmonoj de sinjorino Kodel

B 436: Akita Uj^aku: La regno de cignoj

B 437 (459): Au^toro nekonata - La friponeto de Tormes

B 438 (468): Dobrzynski, Roman: La nigra kokino Miki

B 439: Karinthy F: Norda Vento

B 452: Ergoto de Bonaero: Kalejdoskopa Varieto

B 457 (499): Jacintho Roque: Malbona lupo reenkarniginta

B 461 (493): Tadasi Matui - Momotaroo (Persikulo)

B 462 (487): Gin Gin - Karpetoj transsaltis la drakpordon

B 463: Gings^an Lu - Bela konvolvulo

B 464: Jinjun - Malsag^a avo

B 465: Kjunti - Rakontoj pri Liu Hulan

B 466: kolektivo (bildoj): Antau^ kaj post s^tormo

B 467: Geng Geng - Bela revulo

B 468 (490): Yang Yi - C^ion faru mem ni c^iuj

B 469 (489): Yanrong He (bildoj) - Sportistetoj

I-B 371: Vendita Fianc^ino

I-B 372: Najado

I-B 482: Asteriks la Gau^lo

I-B 483: Hoffmann H.: La Strubelpetro

I-B 493: Balázs B.: La sep reg^idoj

B 497 (449): Gu^angju S^ju (adaptis) - Mi volis viziti lernejon

B 498: G^ihi Gi: La bela G^uang-brokato

B 440: Idetoj

B 441: Vortludoj

B 442: Sub la c^ielo

B 443: Du teatraj^oj por junaj esperantistoj

B 444: Kantoj kaj rakontoj

B 445: Kion vi faros?

B 446: La longa maristo

B 448: Vilag^ano el Poltava

B 449: Latina Poezio

B 451: Dharmatilake, C. H.: Rakontoj el Panc^antro

B 470: El japana lando kaj popolo

B 471: Fisker, Robert: Morso-klubo

B 472: Latva fabela reto

B 473: Benedek, Elek: Hungaraj fabeloj

B 474: Christophersen, Rigmor: Else kaj Bo

B 475 (472): Yonggen C^en (kompilis) - C^evalido transiras riveron

B 476: - Pli kaj pli rapide

B 477 (467): - Orharulo kaj Rug^akresto

B 478 (466): - Kaj nun ni eklaboru

B 479: Kampomuso ekskursas

B 480: Fuhing G^au^: C^asado kun avc^jo

B 481: Keiko: Kiu ne estas en lito

I-B 484: Winkler, Vìnceslav: La s^telita lampo

I-B 485: Hukuinkan-S^oten: Gastoj de Glito kaj Glato

I-B 486: Peroci, Ela: Pantoflokatino

I-B 487: Peroci, Ela: Mia Ombrelo povas esti Balono

I-B 488: Klopodo de simioj por ekvidi la lunon (EPC^)

I-B 489: Knabino kaj Garolo (El Popola C^inio)

I-B 494: Hukuinkan-S^oten: Glito kaj Glato sin banas mare

I-B 495: Dreves Uitterdijk: Miraklaj Aventuroj de Sinjoro Longokrurulo

VORTAROJ, TERMINAROJ (Signo V)

V 001: Boirac, E.: Plena vortaro A-K. 1909

V 003: Bildordboken (Bildvortaro). 1949

V 004: Technical dictionary of road terms in 6 languages. 1951, 320 p., Da,D,E,S,F,I

V 010: Venture, A.: Radio-terminaro. 1960

V 011: Verda, M. kaj V.: Kudra kaj trika terminaro. 1960, 24 p., Eo

V 012: Haferkorn, R.: Technische Wörterbuch... (Teh^nika vortaro germana - esperanta). 1967

V 020: Broise, A.: Leksikono pri vojo. 1957

V 021: Broise, A.: Ing^eniera terminaro pri s^osekonstruo. (Lumkopiaj^o), 41 p., Eo,E,F

V 025: Wüster, E.: Mas^infaka Eo-vortaro prielementa. 1923, 112 p., Eo,D

V 030: Ginz, O.: Radioamatérský slovník pìtijazyèný. 1927, 228 p., Cs,Eo,D,F,E

V 044: Malgranda vortaro au^to-turisma.

V 048: Eyama-Tokiziroo: Au^ta terminaro Ea-japana-angla. 1969, 142p.

V 053: Csatkai, D.: Hatnyelvu geodéziai szalszótár (Geodezia fakvortaro). 1-a vol., 1976, E,Eo,F,Hu,D,R

I-V 063: Mokerský Josef: Letecký technický slovník (èesko-angl.-fr.-nìm.)

V 067: Siwicki, K.: Internacia elektroteknika vortaro. Grupo 05 - Fundamenta terminaro. 1963, 56 p., Eo,Pl

V 068: Internacia elektroteknika vortaro. Grupo 07 Elektroniko, 08 Elektroakustiko. Varsovio 1965, 174 p., Eo,Pl,E,F,D,I,Sv

V 069: Siwicki, K.: Internacia elektroteknika vortaro. Grupo 10 Mas^inoj kaj transformiloj. 1963, 42 p., Eo,Pl

I-V 092: Hradil, J.: Ea medicina terminaro. 1979

V 095: Fiatal, D. k kol.: Au^toturisma vortareto. 1977, 45 p., Eo,Hu,Cs,Sk,D,Pl

V 097: Több nyelvü...(Plurlingva sanitara ekonomia vortaro). 1974, 96 p., Hu,Sh,S,Eo

V 098: Demografia vortaro. 1974, 92 p.

V 106: Waringhien, G.: Plena Ilustrita Vortaro de Eo. 1970, 1342 p.

V 135: Telekomunika vortaro deklingva kun aldonitaj E-aj tradukoj. TC-ISAE, 1979, 98 p.,

V 143: Internacia elektroteknika vortaro. Grupo 07 Elektroniko. Publ. TC-ISAE 77/1, 104 p.,

V 154: Noyer, G. kaj V.: Ärztlicher Dolmetscher (Kuracista interpretisto), 1980, 316 p

I-V 155: Werner, J.: Esperanta terminaro de terminologia fako, 1982, 14 p., Eo,E,Cs

V 141b: norma - Názvosloví kožešnických strjù, zaøízení a náøadí

V 171: Rybáø, J.: Terminaro de hidrau^laj meh^anismoj. 1982, 52 p., Eo,E,Cs,F,D,R

V 173: Obrazový slovník (pasivní souèástky pro elektroniku) Tesla

V 174: Cabák, F.: Komputika vortaro Esperanta-c^eh^a, c^eh^a-Esperanta

V 179: Bertin Christian: Angla-esperanta telekomunika vortaro

V 191: Støeda, L.: ON 79 7103 Názvosloví operací v kožešnické výrobì

V 194: Maøík, J.: Armea Terminaro C^eh^a-Esperanta

V 205: Bakaláø, J.M.: Slovníèek øeèi svìtové volapük

V 217: Novaj vortoj esperantaj (1904)

V 222: Zamenhof, L.L.: Granda vortaro Germana-Esperanta

I-V 234/I: Studaj^o por Konkurso "Kreanta Junularo"

I-V 234/II: Fakvortaro de la cifere regataj ilmas^inoj

I-V 235: Technický pøekladový slovník - poèítaèová technika

I-V 236: Mandler-Gyorgy: La programsistemon por prilabori la plej grandan vortaron de Esperanto faris kaj c^iujn eblecojn de la komputado servis G.M.

I-V 237: Mandler-Gyorgy: La programsistemon por prilabori la plej grandan vortaron de Esperanto faris kaj c^iujn eblecojn de la komputado servis G.M.

I-V 238: Mandler-Gyorgy: La programsistemon por prilabori la plej grandan vortaron de Esperanto faris kaj c^iujn eblecojn de la komputado servis G.M.

V 267: Werner J.: Matematika Vortaro Esperanta-C^eh^a-Germana

I-V 271: norma - Názvosloví kožešnických kožešin (èeština, slovenština, ruština, angliètina, nìmèina, francouzština, španìlština, Esperanto)

I-V 272: Støeda: Terminaro de feloj kaj peltoj

I-V 275: Terminologia Vortaro

I-V 276: Reiorsol, O.: Matematikaj kaj statistikaj terminoj en Esperanto

I-V 279: Reiorsol, O.: Matematika kaj statistika terminaro Esperanta

I-V 280: Kiselmann, C. O.: Matematika Terminaro, Esperanto-Angla-Franca-Sveda

V 301: Haferkorn - Dellian - Belinfante: Scienca kaj Teknika Terminaro

V 302: Franca ilustrita vortaro (1927)

V 303: Nova Vortaro Esperanta-C^ina

V 307: Durrant: Aeronau^tika terminaro

V 308: Duden

I-V 309 (271): Holub, Josef Dr., Kopeèný František Doc. Dr.: Etymologický slovník jazyka èeského

V 310: Duden

V 316: Internacia Kemio-Vortaro

V 371: Esperanto en Perspektivo

V 409: Plena Vortaro de Esperanto

V 410: Kolektivo: Konversacia Vortaro

FAKA LITERATURO (Signo F)

G^eneralaj aferoj. UDK 0

I-F 096: SAEST 1978. Kolekto de seminariaj referaj^oj. Žilina, 81 p., Eo

I-F 153: SAEST 1980. Kolekto ... Ústí n.L.

I-F 162: SAEST 1982. Kolekto ... Èeské Budìjovice, 93 p., Eo

I-F 134: Konsilaro por la farado de la sciencaj kaj teh^nikaj vortoj. ISAE, 1911, 80 p., Eo

F 101: Eichholz, R.: C^u komputero, komputilo, komputoro, komputro au^ kiu? Cirkulero TC 76/1. 1976, 16 p., Eo

I-F 144: Recommendation ISO R 919. Guide pour l'élaboration des vocabulaires systématiques (Gvidilo por ellaborado de sistemaj vortaroj). 1969, 16 p., F

I-F 145: Recommendation ISO R 1149. Présentation des vocabulaires systématiques multilingues (Arang^o de plurlingvaj sistemaj vortaroj). 1969, 24 p., F

I-F 146: DIN 2333. Fachwörterbucher. Stufen der Ausarbeitung (Fakaj vortaroj. Etapoj de prilaboro). 1974, 10 p., D

F 136: ÈSN 01 0181. Abecední øazení. 1978, 32 p., Cs

F 137: ÈSN 01 0192. Rejstøíky publikací. 1978, 12 p. Cs

F 161: Möller, O. - Krausse, F.: Systemübersicht der Anpassung der Deutschen Stenografie an die internationale Sprache Esperanto. 1979, 12 p., D

F 156: Hršel, Z. - Kyjovská, B.: Eo. Soupis literatury z fondù Státní vìdecké knihovny v Brnì. 1981, 40 p., Cs

I-F 107: Karásková, R.: Esperantská literatura 1900-38 (soupis R 799) a 1946-79 (soupis R 800) ve fondech SVK v Olomouci. 1979, 7+4p., Cs

F 064: Bibliografio de matematikaj kaj natursciencaj terminaroj en Eo. Dokumento E/V/4 de CED. 1972, 4 p., Eo,E

I-F 085: Holmstrom, J.E.: Interlingual Scientific and Technical Dictionaries. 1949, 68 p., E

I-F 192: Akademiaj Studoj 1983

Soci-sciencaj verkoj. UDK 3

F 032: Universala deklaracio de homaj rajtoj. 1968, 12 p., Eo

F 026: Tonkin, H.: Financa evoluigo. Manlibro pri la financa programo de la Eo-movado. 1976, 64 p., Eo

Matematiko. Natur-sciencoj. UDK 5

F 005: Andrews, F.E.: Ekskurso en nombroj. 1934, 16 p., Eo

I-F 038: Reiersol, O.: Probablokalkulo. SUK 1976, 84 p., Eo

I-F 037: Reiersol, O.: Konsideroj pri matematikaj kaj stokastikaj terminoj en Eo, 1973, 27 p., Eo

I-F 090: Halvelik, M.: Pri gravito kaj tempo en rilato kun tempovojag^ado kaj la NIFO-fenomeno. 1967, 68 p., Eo

F 062: Oterma, L.: Pri la kometo 1939 IV P/Väisälä. 1970. 12 p., Eo

I-F 049: Manlibro pri transporto de fluidaj^oj. 1971, 228 p., Eo

F 019: Tùma, M.: Pri la varmo. (Lumkopiaj^o) 1972, 222 p., Eo

F 052: Tùma, M.: Pri la varmo. 1974, 222 p., Eo

F 017: Symboly a názvy fyzikálnì chemických velièin a jednotek. 1971, 54 p., Cs

F 018: Symboly velièin a názvosloví používané v analytické chemii. 1972, 56 p., Cs

F 066: Pióro, J.: Kemiaj afiksoj internaciaj. 1966, 40 p., Eo

I-F 040: Pióro, J.: Neorganikaj kaj organikaj kombinaj^oj. 1970, 44 p., Eo

I-F 039: Pióro, J.: Fermentoj. 1970, 16 p., Eo

I-F 086: Gilly, L. - Bisci, R.: Aktiveca mezuro de 14-karbone markita barikarbonato por scintilantaj g^eloj. Eo

I-F 087: Michaelis de Baenz, J. - Amit, A.: Kristalaj progresoj de la 5 ßD glukosido de la ±narigenino. Eo

I-F 089: Kavka, J.: Pri la klasado kaj nomenklaturo de la fonolitaj rokaj^oj. 14 p., Eo

I-F 151: Flint, M.: Porfirinoj. SUK 1974, 82 p., Eo

I-F 088: Servian, J.L.: Provoj por akiro de 1-toksino markita per I-131. 1963, 4 p., Eo

Medicino. Teh^niko. UDK 6

F 013: Modernaj tendencoj kaj evoluoj en medicinaj sistemoj por radiodiagnozo, radio-terapio, nuklea medicino, medicina elektroniko. Eld. PHILIPS, 40 p., Eo

F 159: Bruin-Kooij, I. de - Wit, A.J.F. de: Energio. 1981. 63p., Eo

I-F 036: Elektra fabriko GANZ (1878-1968). 1968, 6 p., Eo

F 028: Pawlik, R.: La unua atoma elektrejo. 1955, 8p., Eo

I-F 035: Baka, L.: La rolo de temperatura koeficiento de kondensatoro kaj ties mezurproblemo en diversaj oscilatoroj. 8 p., Eo

I-F 059: Ermenkov, K. - Dimitrov, J.: La vagonkonstruado en Popola Respubliko Bulgario. 1968, 12 p., Eo

(dauxrigota)

 

44-a IFES en C^eh^io

En trajno reveninta de la 14-a IFEF-kongreso en Budapest en 1962 babilis francaj kaj au^straj fervojistoj pri la eble-coj de vintra renkontig^o. Tiel naskig^is la ideo pri Internaciaj Fervojistaj Esperanto-Skisemajnoj (IFES), kies unua okazis jam en februaro 1963 en Landeck en Au^strio. La eh^o estis tiel bona, ke necesis ripetado en la sekvantaj vintroj.

Post sukcesa 37-a IFES en la jaro 1996 en Kouty nad Desnou (unuafoje sur teritorio de C^R) la C^eh^a landa sekcio de IFEF en kunlanoro kun Landa Konsilio de FISAIC c^e G^enerala Direkcio de C^eh^aj Fervojoj organizis por fervojistaj skiemuloj jam la 44-an IFES en Kunèice pod Ondøejníkem. G^i okazis de la 4-a g^is la 11-a januaro 2003 kun 36 partopre-nantoj el ses landoj (Danio, Francio, Ger-manio, Rumanio, Slovakio kaj gasti-ganto C^eh^io). G^ojinda estis partopreno de la 13-membra grupo rumana kun plimul-taj gejunuloj, kiuj au^dis pri bona etoso de la skisemajnoj kaj volis g^ui g^in ankau^.

C^ar inter partoprenantoj estis ankau^ neskiantoj, la organizantoj preparis va-rian programon por ambau^ grupoj lau^ interesig^o. Dum skiemuloj veturadis al proksima skicentro Poustevny (1095 m super marnivelo kun sidloka telfero kaj 11 skiliftoj), neskiantoj estis gvidataj de Ladislav Láni promeni tra bela c^irkau^a regiono au^ viziti proksimajn valah^iajn urbojn (Frenštát pod Radhoštìm, Rožnov pod Radhoštìm) kaj iliajn vidindaj^ojn. Marde kaj j^au^de oni organizis tuttagajn ekskursojn per au^tobuso por c^iuj cele interkonatig^i kun "Valah^ia Reg^lando". La regiono ricevis sian nomon lau^ Valah^oj, anoj de la c^efgento, log^anta en Valah^io (nun parto de Rumanio), kiuj en la 17a jc. amase migris al Moravio kaj ilia nova teritorio do farig^is Valah^io. Oni vizitis la urbojn Kopøivnice kun Teknika Muzeo de la au^tomobilfabriko Tatra kaj Honorhalo de la famaj c^eh^aj sportistoj kaj olimpikaj venkintoj Dana kaj Emil Zátopek, Pøíbor kun historia centro kaj Memorhalo de Sigmund Freund, la au^stra kuracisto kaj fondinto de psikoanalizo, Štramberk - la urban memorrezervejon kun gotika burgo el 13-a jarcento kaj groto Šipka, Nový Jièín kun renesanca kastelo Žerotínský, distrikta patrujscienca muzeo kaj fama ekspozicio de c^apeloj, historian urbon Fulnek (fondita en 1293) kun historia urboplaco de J. A. Komenský, urbodoma turo konstruita en 1610 kaj Monumento de Jan Amos Komenský, kaj aliajn lo-kojn. C^iuvespere okazis amuza programo konsistanta el Literatura anguleto, prele-goj, projekciado de video-filmoj, konkur-soj, ne mankis la tradicia maskobalo kun dancado kaj premiado de la maskoj. C^iu partoprenanto ricevis por memoro art-nivele preparitan Partoprenliston pri la okazinta IFES, c^iuj konkursoj inkluzive sportaj skikonkursoj en slalomo kaj ski-kurado estris premiitaj per belaj diplomoj, plac^aj medaloj kaj objektaj memorpremioj disponigitaj tiucele de la Landa Konsilio FISAIC ÈD, kies sekretariino d-rino Anna Abelovská estis la c^efa organiza animo de la sukcesa arang^o.

La venonta 45-a IFES en la jaro 2004 okazos en Francio.

Jindøich Tomíšek

Solena kunveno en Vieno

Omag^e al Semajno de Internacia Amikeco (SIA) la 11-an de februaro 2003 okazis la jam kutima komuna arang^o de la Au^stria Esperanto-Federacio (AEF) kaj la Au^stria Fervojista Esperanto-Federacio (AFEF) en la klubejo de AFEF en Vieno. La c^efa programo de la vespero estis prelego de Martin Stuppnig kun lum-bildoj "C^inio: c^u s^anco por nia E-movado?" La preleganto ne nur interese parolis kaj pere de lumbildoj montris interesaj^ojn de la metropolo Pekino kun multnombraj palacoj, temploj, klostroj, pagodoj, monumentoj, gigantaj palacoj ktp., priparolis kaj montris "Malper-mesitan Urbon", Grandan Muron kaj pli nordan urbon Chengde kun la someraj palacoj - la rezidejon de la regintaj dinastioj, sed li interese parolis ankau^ pri renkontig^oj kun c^inaj esperantistoj kiel gasto de la C^ina Esperanto-Ligo, C^ina landa asocio de IFEF kaj fine en la C^ina Radio Internacia. Dum solenaj alparoloj la c^eh^a gasto salutis en la nomo de la Fervojista sekcio de C^EA kaj informis pri la 44-a IFES.

Dek du steloj sur la flago de EU restos

C^u plinombrig^os steloj sur flago de Eu^ropa Unio, kiam alig^os al g^i pluaj s^tatoj? La respondo estas ne, la dekdu steloj ja neniam simbolis dekdu s^tatojn de EU. La flago de EU estis akceptita en la jaro 1986 kaj la steloj havas sian originon en katolika religio, kiu en s^tatoj de la Unio hegemonias. La flagon iniciatis Arsen Heitz, konvinkita katoliko kaj antau^ sia morto li konfesis, ke inspiris lin bildo de Virgulino Maria Mirakla en la strato du Bac en Parizo. Interalie, ankau^ la statuto de Virgulino Maria en la katedralo de Strasburgo estas kronita de la dekdu steloj. Interligitecoj povas esti ankau^ aliaj - la dekdu apostoloj de Jesuo, dekdu monatoj de la jaro au^ la sama nombro de la signoj en zodiako kaj el historio ni konas la dekdu laborojn de Heraklo.

La ovo de Kolumbo

Per tiuj c^i vortoj oni aforismas pri eltrovaj^o, kiu s^ajnas simpla post g^ia eltrovig^o. La skriba mencio pri la ovo de Kolumbo aperas en la verko de Voltero "Traktato pri g^enerala historio kaj moroj kaj pri intelekto de la nacioj" el la jaro 1759. G^i rakontas preskau^ anekdotan okazaj^on, okazinta lau^dire en Hispanujo post reveno de Kristoforo Kolumbo el lia navigvojag^o. Li estis nomumita admiralo kaj dum la festeno omag^e al li unu j^aluza membro de la reg^a familio proklamis, ke la navigvojo de Kolumbo envere ne estis tiom malfacila. Kristoforo Kolumbo pre-nis malmole kuiritan ovon kaj petis tiun sinjoron, ke li starigu g^in sur g^ia pinto. Sed nek li, nek aliaj partoprenantoj en la festeno sukcesis fari tion. Kristoforo Ko-lumbo poste batfrapigis pinton de la ovo kaj sen problemo starigis g^in kun rimar-ko, ke se oni scias, kiameniere fari, la tasko farig^as vere facila. Kaj ekde tiam diraj^o "la ovo de Kolumbo" estas uzata g^is nuntempo.

J. Tomíšek

Infanoj el Okøíšky

En Okøíšky proksime de Tøebíè, c^e la elementa lernejo, funkcias rondeto de junaj esperantistoj, gvidata de PhDr. Kamila Bártlová. Pri la agado de la rondeto aperas informoj regule en la loka informilo Zpravodaj z Okøíšek (Informilo de Okøíšky). La unua numero 2003 alportis informon pri lernanto Marek Doèkal, kiu sukcese partoprenis konkurson de la pedagogia gazeto I.C.E.M eldonata en Francio. Dank’ al liaj bone solvitaj taskoj aperis C^eh^io inter premiitaj landoj kune kun Finlando, Francio, Norda Afriko kaj Rumanio. La artikolo rememorigis la antau^ajn sukcesojn de la rondeto en 1998, kiam en desegnokonkurso gajnis premiojn Pavla Vrtalová (infan-g^ardeno) pro desegno Felic^a familio kaj Monika Pacholíková (9-a klaso) pro pentraj^o Amikoj en la tuta mondo. La rondeton subtenas la lernejestro PaedDr. Jaromír Velc.

 

Zamenhof bone kuras

C^evalo nomita Zamenhof gajnis la 15-an de majo la c^efan kurkonkurson en Longchamp (Prix du Bois de Boulogne / Premio de la Bulonja arbareto) apud Parizo. La j^okeo estis S. Pasquier. (RET-INFO lau^ Marc Anselmi, sekre-tario de Arras Esperanto)

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperantistoj de EK Poruba, EK Vítkovice kaj EK Opava renkontig^is la 6-an de majo 2003 en Poruba c^e la ”Arbo de Esperanto” plantita g^uste antau^ unu jaro.

Monda Esperantista

Sporta Ligo estas lanc^ota

Iniciatite de bulgara esperantistino S-ino Klarita Velikova, kiu log^as en Koreio, Monda Esperantista Sporta Ligo estas lanc^ota. Tiuj, kiuj havas intereson pri sporta fako, turnu vin al: www.esperanto.co.kr en kiu trovig^as la c^ambro por sporto-amantoj au^ sportistoj en Esperantujo. Retadreso de Klarita estas: rita@eses.net.

 

Kompendio pri psikoanalizo de Sigmund Freund kaj Kompleksia medicino kaj saama akupun-kturo de Puramo Chong estas novaj eldonaj^oj de KAVA-PECH.

 

 

Rememore al

Jaroslav Novobilský

lernejestro kaj esperantisto

 

 

 

 

 

 

 

 

 

En tiu c^i jaro ni rememoras la ne-g^isvivitan 100-an naskig^datrevenon de Jaroslav Novobilský (I4.10.1903 - 7.5.1942), respektata pedagogo de natursciencaj fakoj, meritplena kultur-organiza aganto kaj fervora esperant-isto, kies vivon en la ag^o de neplenaj 39 jaroj perforte finis pafoj de fas^istaj murdistoj en la nazia koncentrejo Mauthausen (Au^strio)..

J. Novobilský naskig^is en la mora-via vilag^o Závišice, distrikto Nový Jièín. La medio de la laborista familio kun ses infanoj estis simpla kaj sur-rande de malric^eco. Tamen la gepatroj ebligis al sia filo studi gimnazion kaj la porinstruistan instituton en urbo Pøíbor. En 1923 li farig^is instruisto en kelkaj vilag^aj lernejoj kaj en sekvaj jaroj plenumis ekzamenojn por instrui matematikon, fizikon kaj kemion. Kun diplomo li eklaboris (1927) en la j^us fondita duagrada lernejo en la c^elima Melè apud Opava. Tie ekzistis la c^eh^a minoritato sub forta ekonomia kaj kul-tura premoj far la germana majoritato. La c^eh^aj instruistoj luktis por la egal-rajtigo de ambau^ kunekzistantaj nacioj. En 193l, apenau^ 28-jara, J. Novo-bilský estis nomumita direktoro de la duagrada kaj unuagrada lernejoj kaj de la antau^lerneja infanedukejo. Li stari-gis antau^ sin taskon konstruigi en Melc^ imponan novan lernejkonstruaj^on por la c^eh^a junularo. Elspezinte enorman energion li akiris konstru-permeson kaj en 8 monatoj estis la nova lernejo finkonstruita. La solenan malfermon salutis perletere prezidento T. G. Masaryk kaj silezia poeto Petr Bezruè.

En la nova lernejo oni praktikis la plej modernajn instrumetodojn kaj instruilojn. J. Novobilský fondigis diversajn studentajn klubojn, nome literaturan (propra revueto Rozmach), natursciencan, geografian, kantan, sportan, radioamatoran kaj Esperantan. La du lastajn gvidis li mem.

Krome oni nedevige instruis en la lernejo piano- kaj violonludon kaj stenografion. Tiutempe pionira estis fondo de "lerneja mons^parejo", kiu servis al la lernantoj en tempo, kiam en la vasta c^irkau^aj^o ne ekzistis iu alia mon-institucio.

La periodo de la rezultoporta laboro, de felic^a familia medio kun la amata edzino Helena kaj du infanoj Jaroslava kaj Vlastimil, de amo kaj estimo far la civitanoj, prezentis la plej felic^ajn ja rojn de lia vivo. Sed ili dau^ris nelonge: la perfida Munkena kontrakto en 1938 neniigis c^ion, kio estis farita kun el-spezo de tiom da energio! Antau^ la proksimig^anta nazia armeo, kiu anektis la c^elimajn teritoriojn de C^eh^oslova-kio devis J. Novobilský kun sia fami-lio fug^i el Melè. Post dramecaj okazin-taj^oj, kelkfoja translog^ig^ado, perdo de privata havaj^o, ktp, li komence de 1939 eklaboris kiel direktoro de dua-grada lernejo en Pòovice apud Olo-mouc.

En la nova, nekonata medio, li rekomencis sian pedagogian laboron ne preterlasante eksterlernejan labo-ron, per kiu li celis kurag^igi siajn sam-civitanojn kaj konvinki ilin pri la nur provizora ekzisto de la fas^isma mis-regado en la c^eh^aj landoj. Kiel arda patrioto li anig^is al la kontrau^fas^isma ilegala movado, en kiu li funkciis kiel regiona gvidanto.

Post perfido de la ilegala organizo Nová cesta-39 li estis la 23-an de oktobro 1941 arestita far la sekreta nazia polico "gestapo" en Olomouc, poste en Brno kaj fine en la nazia koncentrejo Mauthausen, kie la 7-an de majo 1942 la pafoj de ekzekuttrupo murdis lin kune kun aliaj membroj de la rezist-organizaj^o.

C^ijare pasis 61 jaroj depost lia morto, sed li dau^re vivas en la memoro de siaj lernantoj kaj samcivitanoj. Memortabuloj, gazetartikoloj kaj studaj^oj konkorde alte aprezas lian plurterenan senlacan laboron por sia patrujo.

J. Novobilský fervore praktikis ankau^ Esperanton. Vers^ajne li kona-tig^is kun g^i en la Porinstruista instituto en Pøíbor, kie studis kelkaj elstaraj c^eh^aj esperantistoj, ekz. T. Èejka kaj J. Krumpholz. Li farig^is membro de Universala Esperanto-Asocio kaj g^ia delegito por Závišice, pli poste por Melc^. Lia lernanto de Esperanto kaj pli poste instruisto Jan Hadánek el Jakar-tovice rememoras: "Au^tune 1927 J. Novobilský fondis el la plej bonaj lernantoj de nia klaso Esperanto-grupon, en kiu li tre diligente kaj kun granda fervoro instruis al ni Espe-ranton. Ni estis 16 gelernantoj. Jam post Krismasko, en la jaro 1928 ni sendis unuajn pos^tkartojn kaj leterojn al eksterlando.”

J. Novobilský mem ligis kontaktojn kun eksterlandaj instruistoj por inter-s^ang^o de pedagogiaj spertoj. Esperan-ton li uzis ankau^ dum siaj eksterlandaj vojag^oj al Au^strio, Germanio, Italio, Jugoslavio kaj Sovetunio.

Post la anekso de C^eh^oslovakio en 1939 li uzis en siaj Esperantaj leteroj sendataj eksterlanden simplan kodon por informi siajn amikojn pri la vera situacio en la okupaciita respubliko. La gestapo kaptis tiujn c^i leterojn, enketis la forsendinton kaj devigis lin surloke perletere rifuzi pliajn kontaktojn. Lia Esperanta aktiveco gvidis al lia persona tragedio. -vn-

16-a seminario AEH

en Skokovy

Antau^ nelonge finig^is Esperanto- seminario en Skokovy, kiun parto-prenis pli ol 50 gesamideanoj. Denove partoprenis kelkaj eksterlandanoj, du polaj gesamiseanoj, franco - fama Claude Martens - kaj svedino el Brno Vlaïka Pelkonenová. Multaj revenas c^i tien preskau^ regule. Nur kelkaj unuopuloj estis c^i tie unuafoje. Tio signifas, ke en Skokovy regas io, kio allogas partoprenintojn. Kaj tio estas plej parte belega regiono kaj vere amika etoso, kompreneble ankau^ in-struado kaj alia programo. Do nunjare kiel kutime antau^tagmeze okazis in-struado. Kvar kursojn gvidis spertaj instruistoj Zdeònka Novotná, Jindra Drahotová, Jaroslav Mráz kaj Ing. Jan Werner. Posttagmeze okazis pied-ekskursoj en proksiman c^irkau^aj^on, kie estas belegaj rokoj, arbaroj kaj diversaj belegaj floroj. Kelkaj interesatoj uzis partoprenon de s-ino Eva Pánková, kiu preparis diversajn manlaboraj^ojn, ki-ujn la c^eestantoj povis mem produkti. Aliaj dedic^is sin al jogo. Estis orga-nizita tuttaga ekskurso al muzeo de Škoda-produktejo en Mladá Boleslav (aperis ankau^ esperantlingva flugfolio pri la au^tomobil-fabriko) kaj al kastelo Detenice kaj tiama bierfabriko. Pri sanstato ofereme zorgis D-ro Hradil. Vespere okazis diversaj interesaj prelegoj, pri historio de regiono (s-ino Erbalová), pri juvels^tonoj (Ing. Turková), pri elektrejo Temelín (Ing.Werner) kaj s-o Mráz ankau^ prezentis unu historian personecon. Geedzoj Dvoøák prelegis kaj montris

 

 

 

 

videofilmon pri UK en Fortaleza, ge-edzoj Stibùrek pri pasinta seminario kaj kongreso de AEH. Kompreneble ke restis ankau^ tempo por vespera komuna kantado.

Neforgesebla estis adiau^a vespero. C^iuj partoprenintoj kontribuis al la programo, kiun pre-paris c^iu kursu. La programo estis vere tre amuza kaj varia, oni ec^ ne kredus tion, kiom da arttalentoj estis en nia rondo. Kaj dimanc^a adiau^o - c^iu adiau^is kun c^iu kun promeso, ke revenos au^tune. Fine estas necese diri kaj substreki, ke en Skokovy krom la loka koboldo "SKOKO" regas bona humoro, familia etoso, simple, c^iu estas c^i tie hejme. Koran dankon al ogranizantoj. Vìra Podhradská

PLUAJ KURSOJ

29.6.-9.8. LANÈOV

19.-26.7. SEBRANICE

28.-30.11. PAROLIGA KURSO

 

Hašek kaj esperanto

La eldonejo Atlantis en Brno j^us eldonis biografian romanon de Pavel Gan Osudy Jaroslava Haška v øíši carù a komisaøù (Aventuroj de Jaroslav Hašek en la imperio de caroj kaj komisaroj). Sur la pag^o 54 Hašek rakontas, kiel Esperanto savis la vivon al c^ina kuiristo Vang, kiu falis en la manojn de mongolaj malamikoj. Kiam tiuj volis lin mortigi, Vang komencis sakri kaj blasfemi en Esperanto. La mongola princo konsternig^is de g^ojo, c^ar ankau^ li estis esperantisto, kores-pondanta kun samideanoj en Tokio kaj Parizo. Li savis Vangon kaj faris el li sian personan kuiriston.

Reveno al Miedzygórze

Silezia Esperanto-Asocio invitas al la XXXVII Internacia Esperanto-Feriado (23.6.-6.7.2003). Ni kune log^os en ripozdomo kun 2- g^is 3-personaj c^ambroj ekipitaj per propra banc^ambro kaj televidilo. La domo havas surlokan mang^ejon, du terasojn, lokon por rostado, sportejon kaj sau^non. Kursoj por komencantoj kaj progresantoj, prelegoj, ekskursoj ktp. Prezo 250 EUR au^ parte po 20 EUR tage. Silezia Esperanto-Asocio, str. Dubois 3/1, 50-208 Wroclaw, Pollando, tel/fakso: (+48 -71) 329 69 54, reta adreso: vroclavo@poczta.onet.pl

 

Esperanto kaj internaciaj organizaj^oj estas titolo de la 38-a kajero de la serio E-dokumento. Prof. Lee Chong-Yeong kolektis en g^i rezo-luciojn, decidojn kaj rekomendojn fa-vorajn al Esperanto.

Konciza Etimologia Vortaro

estas nova 504-pag^a verko de Andre Cherpillod.

Henriko la Kvina

de William Shakespeare en traduko de Humphrey Tonkin aperis meze de aprilo.

Omraam Mikhael Aivanhov

estas franca bulgardevena filozofo (1900-1986), kies verkojn esperantigis Claude Piron kaj eldonis svisa eldonejo Prosveta (Nancy Fontannaz, Ruisselet 9, CH-1009 PULLY). Bibliotekoj povas ricevi la librojn senpage (La jogo de nutrado, Sub la signo de la Kolombo paco regu, Espero por la mondo: spirita galvanoplastiko, Oraj reguloj por la vivo c^iutaga).

Ligo HUMANITAS

fondita en 2002 surbaze de ideoj de Komenio kaj Zamenhof (Oštarijska 8, 10000 Zagreb, Kroatio), eldonis prospekton pri siaj hom-ekologiaj principoj. En C^eh^io informas Jaroslav Karhan, Erenburga 7, 779 00 Olomouc.

 

Traduko de muzika teksto ne estu objekto de amatorado

Jan Werner

 

En fakula medio de komponistoj kaj tekstoverkistoj estas la koincido de lingva kaj muzika akcentoj konsiderata kiel la principo respektenda. Famulo pri tradukado de kantotekstoj, Jiří Kořínek, antau^ jardekoj skribis, ke c^iam reaperantaj fus^aj^oj ”estas ofendo al nia lingvo kaj malagrabla g^eno al nia orelo, ec^ miskompreniga, ili estas evitindaj kaj elsarkendaj.”

Por verkantoj kaj tradukantoj de kantotekstoj estas utile trastudi la Parnasan Gvidlibron de Kolomano Kalocsay.

Observi, konscii kaj atingi la koincidon de akcentoj lingvaj kaj muzikaj estas kondic^o nepra. Kvankam Esperanto ne havas longajn vokalojn en la senco de longaj vokaloj c^eh^aj, diakritike signataj, kvankam en Esperanto la reguloj pri prononcado de vokaloj en akcentaj silaboj ne estas striktaj kaj internacie unuecaj, g^enerale validas rekomendo, ke akcentaj silaboj estu prononcataj iom longe, se la vokalon sekvas ne pli ol unu konsonanto; ekzemploj lau^ Plena Analiza Gramatiko de Esperanto (PAG), provizitaj c^i tie per la c^eh^a longiga streko: ámi, péti, fíno, kóro, kúri). Estas konate, ke muziko havas ankau^ longajn notojn – takterojn. Estas do dezirinde en kantoteksto loki longan silabon koincide al longa noto, kvankam tiu c^i regulo ne estas plenumebla facile. Ofte sufic^as loki tie hibridajn unusilabajn vortojn. En la afero de prononcado, ankau^ de longeco de vokaloj, povas helpi pristudo de PAG, § 18-20.

El la teorio de muziko estas necese scii, ke muzika ”frazo” estas dividita al taktoj, ke en taktoj alternas takteroj pezaj (akcentaj) kaj malpezaj (senakcentaj). Plej ofte uzataj taktoj estas:

  1. La dukvarona 2/4 kun la akcentoj sur la unua kaj tria, resp la plua malpara takteroj.

▼ ▼ ۷ ▼ ۷ Signoj de akcento: ▼ - forta akcento

2/4 ♪ ♪ │ ♪♪♪♪ │ ♪♪ ♪ │: ۷ - malforta akcento

b) Same lokig^as akcentoj en la taktoj duduona 2/2, kvarkvarona 4/4 kaj la tuta C, nome sur la
malparaj takteroj: unua, tria ktp.

▼ ▼ ▼ ۷
C ○ │ ○ ○ │ ♪ ♪ ♪ ♪ │

  1. La takto trikvarona 3/4 estas kun akcento sur la unua, resp. la kvara takteroj.
  2. ▼ ▼ ۷ ▼ ۷
    3/4 ♪ ♪ ♪ │ ♪ ♪ ○ │ ♪ ♪ ♪ ♪ ♪ ♪ │

  3. La takto seskvarona 6/4 estas kun akcentoj sur la unua kaj kvara takteroj.
  4. ▼ ۷ ▼ ۷
    6/4 ♪ ♪ ♪ ♪ ♪ ♪ │ ♪ ♪ ○ │

  5. En trioloj estas la akcento sur la unua noto. ▼

♪♪♪

3

  1. Sinkopo estig^as, kiam post mallonga akcenta taktero sekvas longa taktero, kiu kvazau^ inkludas en si krom la sekvanta senakcenta taktero ankau^ la postsekvantan akcentan takteron. Tiu c^i longa, kvazau^ duopa taktero ricevas flankan akcenton, sinsekvas do du akcentaj notoj, el kiuj la unua estas akcentita pli peze. Tiaj sinkopaj ritmoj estas tipaj por la moraviaj kaj slovakaj kantoj. Interalie tio estas konsekvenco de la c^eh^a kaj slovaka lingvoj, en kiuj post la akcentita unua mallonga silabo sekvas silabo kun longa vokalo, sekve do ankau^ longa taktero: vykrúcaj, nezrúcaj, cigána ktp. Jen sinkopoj:

▼ ۷ ▼ ۷ ▼ ۷ ▼ ۷

2/4 ♪ ♪ │ C ♪ ○ ♪ │ 3/4 ♪ ○ │ 6/4 ○ ○ │

Nun ni sekvu tradukojn de la slovaka popolkanto ”Tancuj, tancuj” (de la unua strofo), kies versiojn A kaj C mencias en sia teksto ankau^ Jiří Kořínek. La kanton karakterizas dukvarona takto. Antau^tempe g^i estis esperantigita nekorekte, vidu la version A.

▼ ▼ ▼ ۷

2/4 ♪ ♪ │ ♪ ♪ │ ♪ ♪ ♪ │

A.

Dancu, dancu, dancigu,

fornon nur ne faligu,

gardostaras kadeto

en flikita jaketo.

C^iuj vortoj finantaj unuopajn versojn estas trisilabaj lau^ la c^eh^a originalo (dancigu, faligu, kadeto, jaketo) kaj diference de g^i havas akcenton sur la antau^lasta silabo, kvankam la muzika peza akcento estas sur la unua silabo de la nomitaj trisilabaj vortoj. La traduko estas fus^ita.

B.

Dancu, dancu, movu vin,

preter forno s^ovu vin,

c^e malvarmo multe pli

ol kusenoj servas g^i.

La dua traduko devenas el la 1950-aj jaroj. G^ia au^toro estas Tomáš Pumpr. G^i estas multe pli bona, c^ar en la lasta takto de c^iuj versoj estas plenumita la koincido de lingva kaj muzika akcentoj. Tamen, ne okazas lingva akcento de sinkopaj takteroj, kio malaltigas kvaliton de la traduko.

C.

Dancu, dancu, ne staru,

sed ke forno ne falu,

vintre forno tre gravas,

liton c^iu ne havas.

En la C-traduko J. Kořínek atribuis la c^efan akcenton de mallonga taktero al akcente hibridaj unusilabaj vortoj (ne, tre), kiuj akcenton povas ricevi, se necese. La flankan sinkopan akcenton de longa taktero prezentas en la teksto vere akcentaj lingvaj silaboj: staru, falu, gravas, havas. Tiu c^i traduko estas senmanka. G^i estis publikigita en Starto, 1974, n-ro 8 (46), p. 13.

En la A-traduko estas la trisilabaj vortoj fine de la versoj nepre neakcepteblaj. Kiel estas menciite apud la C-traduko, la fortan akcenton de la peza unua kurta taktero tie povas ricevi unusilabaj vortoj (ekz. la adverbo ”ne” au^ prepozicioj), necesakaze ankau^ flankelemento de kunmetita vorto kiel ekz. mortlaca, belsona, au^ prefiksita vorto, ekz. malbela, disj^eti (ekzemploj lau^ J. Kořínek).

Problemon de longaj akcentaj takteroj sperta tradukanto devas observi kaj trovi akcepteblan solvon, por ke li ne risku miskomprenon, kiel J. Kořínek montris helpe de c^eh^lingva ekzemplo:

▼ ▼

│ ♪ ♪ │ ♪ ♪ │

ty jsi kru-ta

La mallongan silabon ”kru” en la loko de longa taktero oni fakte ne kantus ”ty jsi krutá” [vi estas kruela], sed ”ty jsi krůta” [vi estas meleagro]. Io simila estas okazigebla ankau^ en Esperanto. Konsciu ekzemple la vortduopojn: banan kaj banan’ (banano), koran kaj koran’ (korano), venus kaj Venus’ (Venuso) k.a.

La akcentajn silabojn oni ofte akiras per elizio de la substantiva finaj^o -o (neniam -on, -a, -e, -i). Tio estas permesita ne nur en poezio, sed ankau^ en muzikaj tekstoj. Ekz.: kor’, somer’, panoram’. Sed ne c^iuj eliziitaj silaboj tau^gas por kantado pro malfacila prononco. Ekz. tabl’, septembr’.

La rezultan tradukitan tekston oni nepre devas elprovi per efektiva ”trakantado”, c^u g^i estas facile kantebla kaj sufic^e belsona kaj ne ”orels^ira”. La malkorektajn tekstojn estas necese forigi au^ reverki.

Brno 2003-03-12. La au^toro dankas al Josef Cink por la afabla tralego kaj revizio de la teksto.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Problemon de longaj akcentaj takteroj sperta tradukanto devas observi kaj trovi akcepteblan solvon, por ke li ne risku primokan miskomprenon, kiel J. Kořínek montris helpe de c^eh^lingva ekzemplo:

▼ ▼

│ ♪ ♪ │ ♪ ♪ │

ty jsi kru-ta

La mallongan silabon ”kru” en la loko de longa taktero oni fakte ne kantus ”ty jsi krutá” [vi estas kruela], sed ”ty jsi krůta” [vi estas meleagro]. Io simila estas okazigebla ankau^ en Esperanto. Bonvolu legi g^uste akcentante la s^okajn sencos^ovojn – pro nura s^ang^o de muzika akcento:

▼ ▼ ▼

│ ♪ ♪ │ │ ♪ ♪ │ ♪ ♪ │

ba-nan

- ba-nan’

ko-ran

- ko-ran’

ti-ran

- ti-ran’

te-ren

- te-ren’ Se la substantivoj estus sen elizio,

ma-mon

- ma-mon’ la finaj^a ”o” okupus la senakcentan

or-don

- or-don’ takteron de la dua takto.

ve-nus

- Ve-nus’

pe-nis

- pe-nis’

ra-bi

- ra-bi’

Jiří Kořínek rekomendis malkorektajn tekstojn forigi au^ reverki. Por pli profunda studo li rekomendis la c^eh^an verkon de Václav Holzknecht kaj Vl. Poš ”Kniha o hudbě” (Libro pri muziko). Fine de la vere instrua teksto li esprimis omag^on al Vilibald Scheiber, iama konservatoria profesoro en Brno, fakulo pri kantarto kaj membro de tiea Esperantista Klubo. Mia deziro estas, ke la nunan stagnadon de la movado en nia lando evitu almenau^ stagnado lingva kaj lingve faka. La peratan sperton de Jiří Kořínek ni do akceptu serioze.

Brno 2002-05-16

 

TERMINARO DE FELOJ

(seplingva: Esperanto, angla, germana, rusa, c^eh^a, slovaka). 96p. - KAVA-PECH, Dobøichovice,1998, 126 Kè.

Diplomita geografo Lubomír Støeda prilaboris la terminaron en 8 c^apitroj: g^eneralaj nocioj, partoj de feloj, feloj lau^ deveno, feloj lau^ kvalito, feloj lau^ maniero de konser-vado, feloj lau^ maso, senharaj hau^-toj, felspecoj. Sekvas la sep alfabet-registroj.

Temas pri eksterordinare kompe-tenta terminologia pliric^igo de Esperanto, kies koncernfaka repu-tacio tiel farig^as senduba. Alia-flanke, la etnolingvaj ekvivalentoj, kolektitaj kun same kompetenta akurateco, ebligas vastan uzadon internacian ekster la medio esperantista.

Kiel unua provo tiufaka, g^i ja ne povas esti tute senriproc^a. Ekz. eblus modifi g^ian ordigon de la 215 kapvortoj, kompletigi la komunuzan best-nomaron esperantlingvan foj-foje per pli scienca. Tamen, tiun c^i mankon kompensas la zorge registrata nomenklaturo latina. Lau^ vidpunkto terminologia estas malfacile trovi erarojn, krom kelko da bagatelaj misoj. Estus dezirinde, se ankau^ alifakaj terminaroj en Esperanto povus fieri pro simila precizeco, kia estas tipa por TF.

Kvankam inter la sep lingvoj man-kas la franca, tamen jam aperis brila recenzo fare de Jean Marin en FRANCA ESPERANTISTO,1999, n-ro 504, p.13, el kiu mi citas : ". . . tiu mirinda libreto estas fonto de scio. Bonan legadon!"

Mi povas konfirmi, ke ankau^ mi profunde instruig^is el la eminenta verko kaj dau^re utiligadas la sciojn, kiuj ja tau^ge koheras kun mia orientiteco naturhistoria.

Aparta dankego adresig^u al la eldonejo. Tre mi deziras, ke tiu c^i profitu el rapida disvendo de TF tra la mondo!

J. Kavka

Esperanto

pro dìti

Nova lernolibro de Jana Melichárková kun ilustraj^oj de Mirka Tomeèková j^us aperis, prezo 98 Kè.

Fakaj studoj en Esperanto

Kolekto de prelegoj el KAEST ‘02 en Dobøichovice estas fres^e eldonita faka verko (c^efa temo: elektronikaj rimedoj), prezo 150 Kè.

La tri libroj estas haveblaj c^e Libroservo de C^EA.

 

Petr Tomašovský (elektis)

PERLOJ

de lernejaj kajeroj

* Opero estas, kiam mortigito kantas.

* Teorio estas, kiam oni c^ion scias, sed nenio funkcias.

* Praktiko estas, kiam c^io funkcias, sed neniu scias kial.

* Malpuran ludon ili ludis kun li tial, c^ar li rifuzis malpurigi per ili siajn manojn.

* Ili tiris je unu s^nuro, sed c^iu aliflanken.

* Mia fratino estas ankorau^ tro mal-granda por distingi nian hundon de la ceteraj familianoj.

* Kiam mi lau^das mian malgrandan fraton pro bona laboro, li ridetas, c^ar li ankorau^ ne havas prudenton kaj volas nenion pro tio.

* Kiam estas kinaj^o malnova, g^i ankorau^ prezentig^os en televido.

* S^oforoj estas teruro de s^oseoj, c^ar s^oseoj estas teruro de s^oforoj.

* Kio tiel fiodoras c^i tie? C^u eble tiuj floroj tiel bonodoras?

* Li suprenkuris la s^tuparon tiel rapide, ke nur post momento estis au^debla lia piedbatado.

* Ni feriis c^e digolago, kie la gepatroj post dek kvar tagoj konstatis, ke ili ankorau^ ne konas min.

* Koc^ero estis homo, kiu kun c^eval-veturilo atendis pasag^erojn en flughaveno

* Vagabondo iradis de domo al domo lernante esti ric^a.

* Matene komencis pluvi kaj post-tagmeze c^esis. Ekpluvegis.

* Pugnoj estas c^e kelkaj bestoj hufoj.

* C^irkau^baritaj arbaroj estas fondataj por edukado de arbara bestaro.

* Dum somero ni devas g^ardenon privers^i c^iutage, aliokaze anstatau^ herbo kreskus fojno.

* Mi konas jenajn akvorezervujojn: maro, fis^lago kaj bankuvo.

* Korpo de fis^o konsistas el kapo, kiu malrapide s^ang^ig^as en voston.

* La leono kriegis kiel tigro.

* Multajn tagojn pluvis, c^ar oni tion prognozis.

* La malnovan muelejon ac^etis urbaj homoj, sed g^is nun ili muelas tie senc^ese nur morteron kaj betonon.

* Barometro estas aparato por veter-kreado.

* Tre frumatene ni iris kolekti fungojn, sed ni trovis nur dormemajn fungo-kolektantojn.

* Plej bone estas ne timi kaj ekpas^i rekte en la vivon.

* Urson ni povas forpeli sole per energia kriado.

* C^e fis^lago montris batalpretecon plej multe la kuloj.

* Elfosaj^oj estas instruaj, c^ar ili estis elfositaj.

* Cikonio estas konata birdo, sed neniu plu kredas pri g^i.

* Peruko estas novaj haroj sen kapo.

* Mi volas farig^i bestkuracisto. Ekde frua junag^o mi estis edukata inter brutaro.

* Sklavoj rajtas nenion, ec^ ne iri kinejon.

* Ferrubon ni kolektas por fari el g^i novan.

* Reg^oj ne g^isvivis altan ag^on pro nesufic^a movo, kiun malebligis al ili la trono.

Lingvaj ludoj kaj enigmoj (13)

Solvo de la s^ang^enigmoj el la antau^a numero:

23. saluto - salato

24. karoserio - kara serio

Pluajn vortludajn enigmojn oni povas nomi

ALMETO kaj DEMETO

Al la komenco de esperimo ni almetas (aldonas) au^ de g^i demetas (forprenas) unu literon, per kio tute s^ang^ig^as g^ia signifo. La nomo de la enigmo dependas de tio, c^u ni en la propono kiel la unuan prezentos malpli longan esprimon (c^e almeto) au^ la pli longan (c^e demeto).

Jen kelkaj substancoj de la enigmoj: ondo - rondo, sveni - veni, timulo - stimulo, preferi - referi.

La prezento de la enigmo povas esti la sama, kiel en la antau^aj okazoj: c^e la difinoj au^ en tekstoj estas la solvotaj esprimoj grafike presignitaj au^ anstatau^itaj per (preskau^)sinonimoj.

Montraj^oj:

Almetoj:

- - - - hom' al kiu kresko mankas

b - - - - arbo, kies s^elo blankas

Solvo: etulo - betulo

Se la . . . . c^e . . . . .

sidas survizag^e,

g^in mortigi per bastono

estas ne tre sag^e.

Solvo: kulo - okulo.

Pri eldonitaj pos^tmarkoj

vigla diskuto ekestis,

multaj kritikoj de ili

vere pri tio atestis.

Solvo: rimarkoj pri markoj

Demetoj:

- - - - - geografia direkto

- - - - sistemo g^is perfekto

Solvo: nordo - ordo

Nenio elkreskis el la - - - - - - - - semita,

do sekvis - - - - - - - - pro la vana pen' senprofita.

Solvo: ac^a greno - c^agreno

(triobla)

En teatro jen sonas manklako,

kiu similas al maronda bruo.

Por geaktoroj jen estas g^i gloro

pro la arioj belsonaj al senso.

Solvo: aplau^do - plau^do - lau^do - au^do.

Nun ion por vi al solvo:

25. DEMETO

C^u povas la blindulon - - - - -

hom', kiu ne kapablas - - - - ?

26. ALMETO

C^u nur poentoj al registro

ludantoj en marc^oj pelas

au^ al la g^oj' el luda c^armo

iliaj penoj ankau^ celas?

Josef Cink

Ni kondolencas

- La 15-an de decembro 2002 for-lasis nin por c^iam Jaroslav David el Pustìjov en ag^o de 83 jaroj. Li estis sindonema kunla-boranto de Terminara sekcio de FS C^EA kaj Terminara kaj Fake-aplika komi-sionoj de IFEF, tradukanto kaj verkanto de fakaj, precipe fervojtemaj, artikoloj kaj Honora Membro de IFEF. Inter alie li tradukis Trakcian vortaron ÈKD Praha el 1965 (en kunlaboro kun ing^. J. Werner kaj ing^. J. Vojáèek), dum pli ol tridek jaroj li aktivis en kompilado kaj prilaborado de fervoj-fakaj terminaroj kaj en tradukado de Lg II, Lg III kaj Lg IV, kontribuis al Fervojfakaj Kajeroj, Terminara Kuriero (TeKu) k.a. Lastatempe li sendadis lingvajn taskojn kaj s^ercojn ankau^ al Starto.

Ni kondolencas al lia edzino Jiøina kaj samtempe tutkore dankas pro multaj materialoj, donacitaj de s^i al Esperanto Fako de la Urba Muzeo en Èeská Tøebová.

FS C^EA

- La 25-an de februaro forpasis Karel Èervenka el Zdice.

- La 28-an de aprilo subite forpasis nia nekredeble vigla samideanino Marta Køenková (n. 1930). Ankorau^ 3 tagojn antau^ la morto s^i partoprenis inau^guron de fremd-lingvaj tradukoj el Karel Èapek en Strž, pri kio s^i verkis kontribuon kun Èestmír Vidman (p. 38).

-La 14-an de februaro mortis en Nové Zámky fama hungarslovakia samideano Ernö Geleta (n. 1927).

-

Aldo de' GIORGI (1924-2003)

estis itala verkisto en Esperanto, Akademiano (1986-1998), komisiito de UEA pri kulturo (1977-1980), jug^anto pri poezio en la Belartaj Konkursoj de UEA (1981- 1998), organizanto de multaj literaturaj konkursoj, ano de la jug^komisiono de Fondaj^o Grabowski ekde 1990, kaj kunlaboranto de multaj revuoj. Dum dudek jaroj (g^is 1996) li estis literatura redaktoro de "Heroldo de Esperanto". Li redaktis la italan revuon "L'esperanto" (1979-1988). De 1974 li verkis originale poe-mojn, rakontojn kaj eseojn, ofte konkurse premiitajn, ekz. antau^-parolon de Ombro sur interna pejzag^o de Spomenka S^TIMEC kaj redaktis la plenan poemaron de William AULD, En barko senpilota (1987). Lia propra c^efverko estas poemaro Pretertempe (1982)

 

EK TEPLICE

Informan prelegon kaj diskuton pri Esperanto por gestudentoj de tri klasoj de gimnazio en Teplice efektivigis la 21-an de majo 2003 Esperanto-klubo Teplice. Parolantoj estis Vlastimil Novobilský, vicprezidanto de EK Ústí nad Labem, Věra Novobilská kaj prezidanto de EK Teplice Zdeněk Rusín. En au^lo de la gimnazio estis arang^ita ekspozicio de libroj en Esperanto, pruntitaj de Regiona Biblioteko en Teplice kaj libroj de la parolantoj. Studentoj vigle diskutis kaj gitar-akompane en Esperanto kunkantis el preparitaj tekstoj. Ili ankau^ estis aten-tigitaj pri www-pag^oj en Esperanto de gimnazio de Bertolt Brecht en Drezdeno. Kelkaj de la studentoj mendis lernolibron de Esperanto ”Esperantem za tři měsíce”. C^eestis redaktorino de radiostacio Sever de Ústí nad Labem Petra Rousová kaj sekvontan tagon en tiu c^i stacio au^dig^is s^ia intervjuo kun la parolintoj. La informado en la sama gimnazio ripetig^os en oktobro 2003. La okazaj^o nepre helpis forigi malaltan nivelon de konoj pri internacia lingvo inter la gimnazianoj.