Starto 3/2000 (194)

 

Forlasis nin poeto Jiří Karen

Dimanc^e la 30-an de aprilo mortis post longa malsano poeto Jiří Karen (propranome Ladislav Podmele). Marde la 9-an de majo adiau^is lin la nombra komunumo de liaj amikoj kaj legantoj en la praga krematorio, kie prezentis la funebran parolon d-ro Pavelka, kritikisto el Brno. Tiu memorigis, ke g^uste aperas en lia arang^o kaj en lia eldonejo Georgetown en Brno germanlingva elekto el la poezio de Karen en traduko de Jan Kühmeier sub titolo Ein kleines Licht im Dunkeln (Eta lumo en tenebroj), kiu jam la au^toron ne povis plezurigi. Samtempe la praga eldonejo Chronos eldonis la lastan c^eh^lingvan poemaron de Karen, nomita Výpravy Dona Quijota do hlubin lidské duše (Ekspedicioj de Don Quijote en la profundaj^ojn de la homa animo). La libro estis donacita al c^eestantoj de la au^tora poezia vespero la 11-an de majo, planita omag^e al lia junia 80-jarig^o. Tiun li ne g^isvivis, nur kelkaj semajnoj mankis.

Pro granda nombro da funebrantoj estis la ceremonio translokita al la moderne ekipita preg^ejo de la Eklezio C^eh^oslovaka Husana, improvize adaptita al deklamado de poezio, kiun sukcese plenumis Rudolf Pellar kaj Táňa Fischerová. La enkondukan paroladon por prezenti la novan libron de Jiří Karen havis la eldonistino d-ino Věra Ludíková el la eldonejo Chronos. En la libro kun ilustra akompano fare de Karel Oberthor estas indikite, ke g^i aperas okaze de la jarmils^ang^o 2000 kaj omag^e al la 80-jarig^o de la au^toro. Konatigo de la nova poemaro al la publiko impresis en la nekutima medio efike kaj persiste, tiom pli, ke g^i estis au^tora mesag^o postmorta. La ceremonio realig^is dank' al organizinto Martin Chadima.

Jiří Karen naskig^is la 11-an de junio 1920 en Litomyšl. Li lernis metion de librovendisto en Vysoké Mýto kaj studis en klasika gimnazio en Hradec Králové. Dum la okupacio li estis komande laborigita en Magdeburgo kaj Nordhausen. Post la milito li studis la filozofian fakultaton en Karola Universitato. Komence li praktikis kiel edukisto de laborista junularo, poste kiel mezlerneja instruisto kaj laborulo de la praga Instituto por Plua Edukado de Instruistoj kaj de Esplor-Instituto de Faka Instruado. Liaj unuopaj poemoj kaj rakontoj aperadis dise tra c^eh^a gazetaro jam sub plumnomo Jiří Karen, sub la propra nomo Ladislav Podmele li publikigis fakajn pedagogiajn verkojn, ekz. Metodická příručka k dějinám starověku (Metodika manlibro pri historio de la antikva epoko, 1955), Pověrečné a naivní myšlení jako teoretický problém (Superstic^a kaj naiva pensado kiel teoria problemo, 1969) k.a. En junula ag^o li entuziasmig^is por okcidentalo, en la 70-aj jaroj li transiris al Esperanto.

Kiel au^toro de poemaroj li debutis per bibliofila presaj^o Básně pro Violu (Poemoj por Viola) nur en la jaro 1972. Sed poste sekvis pluraj libroj unu post la alia. Ankorau^ samjare Vteřiny zrání (Sekundoj de maturig^o), en 1973 Okřídlený kámen (Flugilhava s^tono), kiun poste esperantigis Jiří Kořínek.

En 1976 ec^ du poemaroj, nome Plášť do deště (Pluvmantelo) kaj Den laskavý na slova (Tago afabla je vortoj). Simile aperas du libroj en 1979: Ještě jednou žít na zemi (Ankorau^ unufoje vivi sur la tero) kaj Hledání modrého tónu (Serc^ado de la blua tono) omag^e al F. Chopin. En 1980 estis eldonita poema komponaj^o en germanlingva traduko fare de Ludvík Kundera Bevor die neunte Welle, poste ankau^ en esperantigo de Richard Schulz Antau^ la nau^a ondo (1994). Pluaj poemaroj de Karen: Země, po které jsem šel (Tero, sur kiu mi iris,1983), Stromy přicházejí do města (Arboj venas urben, 1984), esperantlingva elekto el Flugilhava s^tono (1985), Sázka na člověka (Veto favore pri homo, 1986), Vaše podlaha náš strop (Via planko nia plafono, 1988), elekto el ama kaj familia liriko Čtverec nad přeponou lásky (Kvadrato super la hipotenuzo de la amo, 1989), Skřivan zpívá na betonu (Alau^do kantas surbetone, 1990), Buď rád, že nejsi kámen (G^oju, ke vi ne estas s^tono, 1994), elekto Svět laskavý nejen na slova (La mondo afabla ne nur je vortoj, 1996), Potichu a šeptem (Softe kaj flustre, 1998), multobligitaj tajpaj^oj Neklidná zátiší. Pocta malířům mého srdce (Malkvietaj mortaj naturoj. Omag^o al pentristoj de mia koro, 1999) kaj esperantlingva Kanto de vaganto sur planedo G^oja G^ojmalo (1999). Unu semajnon post lia forpaso aperis la jam menciita poemaro pri Don Quijote, intencata kiel omag^o al lia junia 80-jarig^o, same kiel la ankau^ jam aludita germana elekto el poezio de Karen. Dise tra Esperanta gazetaro troveblas liaj poemoj, originalaj kaj tradukitaj. En manuskriptoj atendas la rememoroj de Karen pri la infanag^o kaj pri la jaroj de lernado kun travivaj^oj el la t.n. "Protektoriato" (germana okupacio de C^eh^oslovakio), plie multaj tajpitaj kajeroj de poezio g^is nun ne publikigita.

La c^eh^an literaturon li prezentis al la internacia publiko per siaj tradukoj, kiuj aperadis en la c^eh^oslovakaj numeroj de Paco: C^u mi estas bestio? de Ota Dub (1982), Pri la libereco de Milan Jariš (1987), La konfido perdita de Jaroslav Čejka (1986) kaj samnumere Sur la propra vojo de František Kožík, kio estas fragmento el Největší z pierotů (La plej eminenta el pierotoj), biografia romano pri mimo Gasparo Deburau. La romanon Jiří Karen tradukis komplete (kun Josef Vondroušek), sed la manuskripto ankorau^ ne estis eldonita. Sed en 1984 aperis antologieto el la verkoj de František Kožík en tradukoj de Jiří Karen sub titolo Poeto ne mortas. Pluajn verkojn el la plumo de Karen ankorau^ necesos kolekti, inter ili ankau^ la c^eh^lingvajn en c^eh^aj literaturaj revuoj, per kiuj li klopodis atentigi la c^eh^ajn au^torojn pri ekzisto de la internacia lingvo kaj pri g^iaj literaturaj valoroj.

Jen respektoveka vico da libroj kaj c^efe bela kaj originala atestaj^o pri nia vivo, pri g^ojoj kaj malg^ojoj de c^iu el ni. Kaj Esperanto helpis, ke la nomo de Jiří Karen penetru en la konscion de kulturamantoj en la tuta mondo.

Čestmír Vidman

(kompletigis la red.)

Jiří Karen

Kiel folio mi turnig^as c^irkau^ mia akso

C^u vi venas morto? Iomete indulgu min

Ankorau^ mi ne vestis min konvene por vojag^o

Nenion diru plu Mi scias, kio decas kaj konvenas

Mi iras jam Mi iras jam

Kaj vi tombo

amika lito pretigita

por eterna amorado

sub flaveta acero

alportu al mi trankvilon

Longe mi penis kutimig^i al lam- kaj

promenbastonoj

(por foriri digne de la scenejo)

Pri c^erkoj kaj tombejoj mi instruig^is

kaj pri tombos^tonoj

log^i sur la transa riverbordo

mi lernis

kaj tre pacience

Kiu mi estis Por kio mi vivis

vi trovos en mia verko

Vi au^dos min en susurado de arbaro

Vi renkontos min en kampoj postvilag^e

Sufic^as bruligi kandelon

vi vidos min en ombro

(El poemaro "Ekspedicioj de Don Quijote en la profundaj^ojn de la homa animo")

(ambau^ poemojn sur c^i tiu pag^o esperantigis M. Malovec)

 

 

Za Jiřím Karenem

Odešel dokončit

sídlištní dlažbu

Chyběla tam v rozdělané řadě

poslední kostka

Aby se nám dobře chodilo

po tom chvátajícím světě

který houževnatě dobýval

dláty slov

Z mlhy se dominanta zvedá

donkichotské postavy

A u ní jarně raší

snítka esperanta

4.5.2000

Čestmír Vidman

Post Jiří Karen

Li foriris finmeti

la setlejan pavimon

Mankis tie en la prilaborata vico

la lasta pavimero

Por ke ni facile pas^u

sur tiu c^i hastema mondo

kiun li persistis konkeri

per c^iziloj de vortoj

El nebulo levig^as dominanto

de la donkih^ota figuro

Kaj c^e g^i printempe burg^onas

frondo de Esperanto

4.5.2000

Čestmír Vidman

Post informo pri forpaso de Jiří Karen venis sciigo, ke jam en marto mortis alia talenta c^eh^a literaturisto kaj filatelisto, Vladimír Vána el Plzeň. Li diligentis en anguleto, ekster nia kluba kaj asocia vivo, tial ni ne rimarkis lian foriron. Sed li postlasis verkon, kiu certigos al li gravan lokon inter la c^eh^aj esperantlingvaj verkistoj kaj tradukistoj.

 

Vladimír VÁŇA

(17.2.1932-25.3.2000)

estas konata precipe el Pas^soj al plena posedo de W. Auld kiel au^toro de la plej komika rakonto Kiel ni mortigadis leporon por la antau^kristnaska vespermang^o (Pas^o 26). Li verkis ankau^ aliajn rakontojn aprezitajn dum belartaj konkursoj (Kiel mi eniris Parnason, Kisteho, Maljuna koro, Milita danco, La Fortuno, Kiel kondutas al ni kelkaj oficistoj, La konscienco). Grava parto de lia verkaro estas tradukoj. En 1965 eldonis STAFETO lian tradukon de tragedia novelo Romeo, Julieta kaj la tenebro de Jan Otčenášek kun antau^parolo de Luis Aragon, verkita por tiu c^i Esperantlingva eldono (vidu PIV, p. 1099: "Romeo, Julieta kaj la tenebro estas majstre tradukita"). Sian talenton li elprovis ankau^ c^e la c^efverko de Jaroslav Hašek La aventuroj de la brava soldato Švejk, el kiu aperis publike nur la unua c^apitro kaj la resto ankorau^ atendas eldononton. Plie li tradukis plurajn rakontojn (Stefania Grodzieńska: Elflugos la birdeto; Kiel c^iam; Jaroslav Hašek: Kial Baci havis haltigita la avancon; Kunveno de nia komunuma reprezentantaro en Mejdlovary; Jiří Haussmann: Danoj en Praha; František Němec: Alberto sur erara vojo; Sinjoro Sanytr postulas sian subtason; Eduard Petiška: Prometeo; Karel Poláček: Joakimo kaj la parencaro; La kompensa komerco I).

Kiel filatelisto li postlasis katalogojn kaj artikolojn Statistiko de pos^taj dokumentoj en kaj pri Esperanto (1969), Katalogo pri Esperanto-pos^tmarkoj (1967), Kiel krei filatelan ekspozicion je la temo Esperanto (1977) kaj Tutaj^oj je la temo Esperanto (1986). Tutaj^oj estas kovertoj, kartleterojn, pos^tkartoj kaj aerogramoj kun enpresita pos^tmarko.

Mi bedau^ras, ke mi neniam vidis s-ron V. Váňa, ke mi konas nur lian voc^on pertelefone kaj liajn mesag^ojn per elektronika pos^to. Antau^ du jaroj ing^. Kočvara konfidis al mi manuskripton de la unua volumo de S^vejk en traduko de Váňa por enkomputiligo, kion mi plenumis kun s-ano Josef Mendl. La rezulton mi sendis al s-ro Váňa surdiskede kaj surpapere, kio lin tiel entuziasmigis, ke li baldau^ tradukis la reston kaj komencis enkomputiligadi ankau^ aliajn siajn verkojn literaturajn kaj filatelajn por registri ilin sur kompakta disko. Komence de la nuna jaro li rete sciigis, ke li forveturas por longa tempo al iu sanatorio. Poste mi kelkajn monatojn ne au^dis pri li g^is s^oka informo pri lia morto, kiun konfirmis al mi la klubo en Plzeň.

Miroslav Malovec

KAEST 2000

Kolokvo Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko okazos denove en Prago 2000-11-10/12. Super la kolokvo jam transprenis au^spiciojn Universala Esperanto-Asocio.

Oni traktos en tri sekcioj:

C^eftemo (Sekcio A): Enonomio sojle al la tria jarmilo

Tradiciaj temoj:

Sekcio B: Terminologiaj problemoj de fakaj aplikoj de Esperanto

Sekcio C: Aplikoj de Esperanto en scienco kaj tekniko g^enerale

La kolokvon arang^os C^eh^a Esperanto- Asocio kunlabore kun kongresa agentejo KAVA-PECH kiel parton de la Kampanjo 2000.

Pliaj informoj kaj alig^iloj disponeblas c^e: KAVA-PECH, Petr Chrdle, Anglická 878, CZ-252 29 Dobřichovice, tel.: 02.991 2201, fakso: 02.991 2126, retadreso: kaest@kava-pech.cz.

La 200-pag^a prelegkolekto de KAEST 98 sub la titolo de tiama c^eftemo "Modernaj rimedoj de komunikado" kun resumoj en la angla, germana kaj c^eh^a lingvoj, ac^eteblas en la libroservo de C^EA kotrau^ Kč 15,-.

Alig^iloj g^is 31.7.2000!

Pro Čechy a Slováky: vložné 250 Kč (programový sešit i sborník přednášek)

13-a

Internacia

Kultura Festivalo

(29.9. - 1. 10. 2000 Ústí nad Labem)

omag^e al Jiří Kořínek kaj d-ro Tomáš Pumpr

Vendrede okazos en la restoracio LEV interkona vespero kun vespermang^o kaj babilado. Sabato estos dedic^ita al prelega kaj diskuta matineo, posttagmeza homaranisma spirita koncerto en "Rug^a preg^ejo" kaj al muzika, kanta kaj deklama vespero el la verkaro de Jiří Kořínek, Tomáš Pumpr kaj aliaj. Dimanc^e busa ekskurso al rokaro Tisá.

Al la prelega matineo jam alig^is d-ro Petr Chrdle kun du prelegoj: E-agado de Stanjo, Pri 80-a jubileo de Husana eklezio. Aliaj prelegoj estas atendataj. Kiu rememoros niajn grandajn forpasintojn (Rumler, Bartovská, Váňa, Karen)? Sed kompreneble vi povas veni ec^ sen prelego.

Alig^u c^e: S-ro Miroslav Smyčka, Kojetická 90, 400 03 Ústí nad Labem, tel. 047/553 24 17.

 

 

 

 

La tago de prelegoj kaj diskutoj

LA KREDO KAJ KRISTANISMO EN LA LANDOJ DE MEZA KAJ ORIENTA EU^ROPO

okazinta la 20-an de majo 2000 en České Budějovice (vidu Starto 2/2000, p. 9).

La konferencon inau^guris kuncelebrata meso en la klostra preg^ejo de Sinofero de Virgulino Maria. C^e la altaro renkontig^is tri pastroj - c^eh^o, polo kaj hungaro. La mesaj tekstoj, parola vorto kaj famaj kantoj eksonis en Esperanto, oficiale agnoskita liturgia lingvo. G^i estis interesa travivaj^o por c^eestantaj kredantoj, kiuj travivis internacian meson la unuan fojon.

La meson sekvis ciklo de prelegoj kaj diskutoj. La prelegantoj el kvar landoj priskribis situacion de iliaj kristanaj komunumoj antau^ dek jaroj kaj nun. Al la prelegoj reagis demandoj. C^io estis tradukata en la c^eh^an.

Unue parolis D-ro Gottfried Noske el Germanio pri la diferenca postmilita situacio en ambau^ Germanujoj kaj pri nuntempaj problemoj post reunuig^o. Pastro Lajos Kóbor el Hungario bildigis la saman periodon per travivaj^oj de konkretaj personoj, kiuj ofte similis al travivaj^oj de niaj religianoj.

Posttagmeze la kroata lektorino Maria Belos^evic^ prezentis la kristanan historion de sia lando, la sekvojn de la balkana milito ne nur en Kroatio, sed ankau^ en la ceteraj landoj de la eksa Jugoslavio.

La grek-katolika pastro Serhij Prudko raportis pri situacio en Ukrainio, kie okazis kruelaj perzekutoj fare de la komunisma reg^imo kaj kie g^is nun dau^ras komplikaj rilatoj inter la ortodoksaj kaj katolikaj kristanoj.

La katolika sekcio de C^EA intencas eldoni dulingvan kolekton de la prelegoj.

lau^ Ing. Jan Kalný

INFANA E-GRUPETO

EN HUNGARIO

De la 9-a g^is la 15-a de julio 2000 estis Šárka, Klárka kaj Ivetka el Česká Třebová kaj Terezka, Hanička kaj Gábi el Brandýs nad Orlicí en Hungario. Tiu c^i E-infana grupeto apartenas al E-rondeto AMIKECO en Česká Třebová.

Invitis nin P. Lájos Kóbor, vicprezidanto de IKUE. Li log^as en vilag^o Peresztég.

Vendrede ni trarigardis la urbon Brno, sabate Vienon (precipe Prater) kaj vespere ni jam estis en Sopron kaj poste en Peresztég. Tie ni nin prezentis lunde. En preg^ejo je la 10-a kun pantomimo kaj je la 15-a en kulturdomo kun dancoj, kutimoj, fabeloj, ec^ spickukoj. Vizitantinoj de mi petis recepton por baki la spickukon.

Dimanc^e ni preparis programon. Ni vizitis ankau^ muzeon, kastelon kaj tombon de István Széchenyi en Nagycenk. Marde ni ekskursis al Györ kaj al monah^ejo Pannonhalma. Merkrede ni g^istagmeze nin prezentis en lernejo en Sopron kaj posttagmeze ni vizitis s^tonminejon kaj lagon por bani.

J^au^de ni, bedau^rinde, devis veturi jam hejmen.

Zdenka Novotná

JUBILEOJ

85

Anna PICKOVÁ, Hlinsko v Čechách

Alois ŠTEMBERA, Písek

80

Ing. Kurt JANČÍK, Ostrava-Zábřeh

Hilda KOŘÍNKOVÁ, Ústí nad Labem

Ing. Antonín KLADORUBA, Studénka

Marie KAVANOVÁ, Vodňany

František PATERA, Hořice v Podkr.

Jarmila MATĚJKOVÁ, Plzeň

JUDr. Milada MOCKOVÁ, Olomouc

Anna SVOZILOVÁ, Brno 16

Helena SVOBODOVÁ, Příbram VI.-Břez.Hory

75

Miloš HLAVÁČEK, Hradec Králové

Karel JANDA, Kralupy n. Vlt. III

Radomil MAUDR, Praha 4

Stanislav ŠTEFAN, Kladno IV

Helena ŠTRUNCOVÁ, Praha 10

70

Miroslav BAROŠ, Valašské Meziříčí

Magdalena PELCOVÁ, Červený Kostelec

60

Zdeňka VÍTOVÁ, Tábor

50

Stanislav DROPPA, Šumperk-Radotín

Jaroslava RADLEROVÁ, Prostějov

Jan SIHELNÍK, Praha 5

PhDr. Ivo ŽELEZNÝ, Praha 4-Háje

 

 

 

NI KONDOLENCAS

* En Semily forpasis s-ano Radmil Stínil, nask. 1924, dumviva membro de C^EA.

KURISU KEI 90-jara

Pasintjare la japana bohemisto kaj esperantisto Kurisu Kei, honora membro de UEA, ig^is ankau^ honora membro de C^EA. Tute prave. Dum 50 jaroj li enjapanigas verkojn el la c^eh^a lingvo, propagandas nian kulturon en Japanio kaj - per siaj eseoj pri la c^eh^a literaturo aperintaj en E-gazetaro - ankau^ en Esperantujo. Grave li levas la prestig^on de Esperanto c^e neesperantistaj rondoj, kiuj admiras lian traduk-laboron (ministerio de kulturo, c^eh^aj-japanaj societoj). Ag^uloj memoras personajn renkontojn kun li dum liaj prelegoj pri Japanio en niaj kluboj, kiam li instruis la japanan lingvon c^e la Karola Universitato.

Li japanigis verkojn de Čapek, Drda, Fučík, Havlíček Borovský, Hašek, Lustig, Němcová, Neruda, Nesvadba, Neumann, Seifert, Scheinpflugová, Weil kaj Wolker. Kelkajn el liaj japanaj tradukoj mi konservas hejme kiel raraj^ojn.

Se Esperanto donus al mi en mia vivo nenion krom mia dekkvinjara amikeca kunlaboro kun samideano Kurisu, mi bezonus nenion plu.

Ni eltrinku la pokalon honore al la junkora kaj junanima vigla japana amiko, kiu la 18-an de julio g^isvivas la 90-jarig^on.

Jaroslav Žák

 

 

* En Brno mortis Doc. RNDr. MVDr. H.c. Ing. Jaromír Šikula, CSc., multjara pedagogo de Veterinara kaj Farmacia Universitato en Brno, membro de EK Brno, en sia 76-a naskig^tago.

 

 

 

 

 

 

 

 

Esperanto-klubo Plzeň arang^as por esperantistoj, E-favorantoj kaj turistoj jam la 9-an Refres^igan Esperantistan Tendaron (RET), denove en vilag^o

NEKVASOVY

c^e urbeto Nepomuk, distrikto Plzeň-sudo

La tendaro efektivig^os de la 13-a (dimanc^o) g^is la 23-a (merkredo) de au^gusto 2000, t.e. dum 10 tagoj (eblas partopreni pli mallonge)

La pitoreska vilag^o Nekvasovy situas sur fervojtrako Plzeň-České Budějovice (N-o 190) inter rapidstacioj Nepomuk kaj Pačejov (respektive Horažďovice). C^irkau^aj^o estas senindustria, malproksime de c^efaj au^tostradoj, sekve pura kaj tenera. Log^ado en tranoktejo de Sporta klubo "TJ", 6-7-litaj c^ambroj, kuirejo, klubejo-mang^ejo, komuna higiena ekipaj^o inkluzive de dus^iloj. Apude granda sportplaco kaj malgranda nag^ejo.

Mang^adon certigos niaj klubaninoj-kuiristinoj minimume 3-foje tage, funkcios kluba vendejo de vafloj, sukeraj^oj, kafo, limonado, biero ktp. Programo de Refres^iga Esperantista Tendaro:

- ekskursoj en c^irkau^aj^on (trajne, piede)

- konversaciaj rondetoj, lingvaj ludoj

- sportaj kaj amuzaj ludoj

- nedeviga lernado de Esperanto

- nag^ado, sunbanado ktp.

Anticipaj prezoj:

10 tagoj 1400 Kč 1645 SK 75 DEM

1 tago 150 Kč 176 SK 8 DEM au^

ekvivalento

Kapacito nur por 15-20 personoj. Nepre necesas sendi alig^ilon al:

S-ro Jiří Vomáčka

prezidanto de Esperanto-klubo

Koterovská 30

301 41 Plzeň

C^eh^io

NI GRATULAS

Danuše Zemková kaj Josef Petera geedzig^is la 20-an de majo 2000 en Prago. Gratulon ni sendas al Hřebečská 2674/422, 272 01 Kladno.

Adonanto, adonito

En 1995 (STARTO, 1, 13) mi atentigis, ke "la c^arma orflava floro Adonanthe vernalis (c^eh^e: hlaváček jarní) devus esperantig^i kiel adonanto". Adonis aestivalis (c^eh^e: hlaváčkovec letní) restas adonido. Diference de la printempe floranta pereno (stau^do) adonanto, g^i estas planto unujara (anuelo) kun floroj cinabre rug^aj.

La modernan botanikan nomenklaturon devus respekti ankau^ esperantistoj en la koncernaj, cetere tre interesaj, artikoloj (STARTO, 1998, 3, 9; 2000, 2, 5-6).

Fontoj:

Kavka, J. (1995): Homonimoj en Esperanto, konsiderataj nomenklature (3). - STARTO, 1, 12-14, Brno.

Chrtek, J. k.a. (1988): Květena České socialistické republiky. 1. - Academia. Praha.

Dostál, J. (1989): Nová květena ČSSR, 1. - Academia. Praha.

J. Kavka

Josef Cink

Lingvaj ludoj kaj enigmoj (2)

Solvoj de la enigmaj kolonoj el la antau^a numero:

1. Vieno, elano, regno, droni, aveno, sveni, tenti, ebena, lando, orelo, VERDA STELO

2. kosmo, krano, kampo, krizo, kadro, kremo, kialo, kanto, krono, SAMIDEANO

Hodiau^ ni provos solvi kaj krei pluan enskriban enigmon kun la nomo

Anguleto

Kampetoj por enskribi literojn formas triangulon, kies linioj sinsekve mallongig^as je unu kampeto. C^efa regulo estas, ke la esprimo en la linio horizontala devas esti la sama kiel en la linio vertikala. Tio faciligas la divenadon. Neniu kas^aj^o c^i tie ekzistas.

Pli diros la ekzemploj.

koncize ekspliki DIFINI

ripete pas^adi IRADI

ago FARO

posteulo IDO

persona pronomo NI

infinitiva finaj^o I

nobela domego

agema

herbebenaj^a

karakteriza modelo

unua virino

artikolo

substantiva finaj^o

Solvo: kastelo, aktiva, stepa, tipo, Eva, la, o.

Jen la taskoj por diveni:

3. proksima parencino

haste

subita sinmontro

delokigi kun si

naskito

negacio

ringa litero

 

4. senpene

montrig^i

c^esi rezisti

pas^i

persona pronomo

6-a litero de la alfabeto

Josef Cink

PAROLIGA KURSO

se tentokrát uskuteční o víkendu počátkem prosince v Dobřichovicích a je určen pro všechny, kteří se chtějí rozmluvit v esperantu. Pokud vám esperantská konverzace činí potíže, jste tou osobou, pro kterou je kurs pořádán. Přihlaste se (případně žádejte bližší inormace) u Mgr. Jany Melichárkové, 696 02 Ratíškovice 938.

 

EKS-JUNULARO

EK Ostrava-Vítkovice kun EK Ostrava-Poruba kunvenigis la 27-an de majo 2000 iaman junularon el la 50-aj jaroj, por rememori la tempon, kiam malpermeso organizi junajn homojn ekster la kadro de Asocio de Socialisma Junularo vekis grandan entuziasmon, pri kiu atestas tiama junulara bulteno. Venis trideko da personoj el Benešeov, Dětmarovice, Frýdek-Místek, Havířov, Opava, Orlová, Ostrava kaj Přerov. Venontjare en majo volas transpreni la iniciaton EK Přerov, kiu disdonis sian novan varbilon, kaj organizi la renkonton tuts^tate.

Nova klubejo

EK Ostrava-Vítkovice

Per la kunveno de la eksjunularo la klubo oficiale inau^guris sian novan klubejon en la strato Zengrova 71.

Internacia Junulara Semajno

Inter la 27-a de julio kaj 2-a de au^gusto 2000 okazos la 13-a Internacia Junulara Semajno (IJS) en la hungara urbo Nyíregyháza.

IJS havas sian unikan etoson, kiu elformig^is dum pli ol unu jardeko de la historio de la arang^o. IJS estas la plej populara somera renkontig^o de la mez-eu^ropaj junuloj. Vi devas mem sperti la tutsemajnan festivalon kun popularaj programoj kiel ekskursoj, kulturaj kaj artaj ludoj, noktumado en urbo kaj en naturo, varia distra programo, c^iunokta diskoteko - kaj plej grave: vera Esperanta etoso kun speciala hungara gastamo. Kelkaj allogaj programeroj: neforgesebla surpriza festo dum la tradicia balo; ekskurso al Tokaj, la plej fama vinregiono de Hungario, por vingustumado; vizito al unu el la famaj pomg^ardenoj de la regiono, kie kreskas la plej bongustaj pomoj en Hungario.

Alig^ilo riceveblas je la sekva adreso: Hungara Esperanto-Junularo, HU-1675 Budapest, pf. 87 au^ en hejmpag^o:

htttp://www.math.bme.hu/~hej/

Vera Acsádi

Kdo do čela mládeže?

I když je pravda, že mládež učící se anglicky nebo německy se obvykle neorganizuje (alespoň ne podle studovaného jazyka), u mladých esperantistů bývá určitá organizovanost zvykem, aby svou znalost mohli lépe využít při setkáních se svými zahraničními vrstevníky. Česká esperantská mládež bývala tradičně velmi aktivní, vždy je ovšem potřeba několik jedinců jako "motoru" těchto aktivit. Ti z posledního desetiletí již odrůstají mládežnickému věku, takže nastává otázka, zda se iniciativy chopí někdo z vás, kteří jste naopak odrostli dětským létům. Pokud máte chuť pracovat, ozvěte se na adresu:

Lucie Karešová, Tylova 1262, 508 01 Hořice v Podkrkonoší

 

 

 

 

 

 

 

 

PARAZITOJ

DE DOMBESTOJ

Antau^ ol ni parolos pri parazitoj de dombestoj, ni difinos la nocion "parazito". Kio estas parazito?

Parazito estas organismo vivanta por malutilo de alia organismo. Vivciklo de parazito dependas de gastiganto.

Rilatoj inter parazitoj kaj gastigantoj estas tre malnovaj. Ni supozas, ke jam unuaj senvertebruloj havis siajn parazitojn. Unuaj birdoj aperis en mezozoiko. Unuaj mambestoj aperis en fino de mezozoiko. Birdoj kaj mambestoj progresis precipe en kenozoiko kaj iliaj parazitoj evoluis kun ili. Kelkaj parazitoj atakis internajn organojn de siaj gastigantoj, dum aliaj koncentrig^is je surfacoj de korpoj.

Rilatoj inter parazitoj kaj iliaj gastigantoj ig^is pli intensaj en glaciepoko. Parazitoj povis supervivi fridan klimaton pli facile en terkavoj kaj nestoj de vertebruloj.

Unuaj mambestoj aperis antau^ proksimume ducent milionoj da jaroj, sed homo aperis antau^ nur du milionoj da jaroj. Plimulto de parazitoj estis ankorau^ adaptita je animaloj. G^uste pro tio plimulto de parazitoj de bestoj ne atakas homojn. Ekzemple kuniklo havas dek kvar speciojn de protozoaj parazitoj, sed ili ne atakas homojn. Sarkopto Sarcoptes scabiei kau^zanta skabion ne ofte atakas homojn. Ankau^ cimoj kaj pedikoj de animaloj ne ofte atakas homojn. Kontrau^e homlau^so, parazito de homoj, ne atakas animalojn. Kelkaj parazitoj, ekzemple kuloj kaj puloj, povas ataki bestojn kaj homojn.

Ni ne havas tempon paroli pri multaj parazitoj kaj iliaj vivcikloj. Ni parolos nur pri la plej dang^eraj parazitoj de dombestoj, kiuj krom bestoj atakas ankau^ homojn.

1. BALANTIDIO estas parazita protozoo, cilioforo. Unu c^elo de balantidio faras c^iujn vivfunkciojn: movadon, spiradon, digeston, sekreciadon kaj reprodukton. Balantidio havas grandan kaj malgrandan nukleojn, c^elan bus^on, vakuolojn kun amilopektino kaj vakuolon de sekreciado. La tuta supraj^o de c^elo estas kovrita per multaj cilioj. Balantidio parazitas en dika intesto kaj cekumo de porko kaj apro. C^i tiu parazito ofte ne faras malsanon, sed iufoje g^i penetras intestan mukozon farante inflamojn kun h^ronika diareo. Balantidio kreas cistojn kaj transvivas en ili malfavorajn vivkondic^ojn. Cistoj estas eligataj en fekaj^oj. Porkoj, aproj kaj homoj povas infektig^i, se ili englutus la cistojn.

Balantidiozo estas h^ronika malsano de buc^istoj, porkobredantoj, bestkuracistoj kaj bestkuracistaj teh^nikistoj, se ili ne lavas la manojn.

Prevento estas simpla: bona higieno.

Oldřich A. Fischer

(lingve kontrolis J. Kavka)

balantidio vakovka střevní (Balantidium coli), cilioforo obrvený nálevník, kenozoiko třetihory, mezozoiko druhohory, sarkopto zákožka, skabio svrab.

Jiří Kořínek

NI KREU KOMPLETAN

VORTARON

La suba artikolo aperis en Internacia Kulturo 1/1949 en Bulgario kaj ebligas al ni ne nur rememori nian faman artiston, sed ankau^ prikonsideri, kio realig^is el liaj profetaj^oj kaj kion ni ankorau^ faru.

La c^efartikolo el la plumo de la UEA-prezidanto en la lasta n-ro de "Esperanto" stimulas al serioza pripenso. Du punktoj en g^i s^ajnas al mi tre gravaj: posedigi al nia movado sufic^on da plenkapablaj Esperanto-instruistoj, lau^eble profesiaj pedagogoj kaj strebi al serioza uzado de Esperanto en c^iuj gravaj branc^oj de la homa entreprenado. Jes, vasta kaj perfekta uzado de la lingvo c^u por celoj praktikaj, c^u idealaj estas la plej efika kaj potenca propagando.

C^ar oni nun g^enerale planas kaj starigas al si laborprogramojn por la plej urg^e farendaj taskoj, estas prudente, se ankau^ ni, esperantistoj, forte strec^us nian c^efan klopodon al certaj plej gravaj celoj. Pri unu eble plej grava mi volas c^i tie atentigi.

Intencante uzi Esperanton por serioza laboro, egale, c^u temas pri diversaj fakverkoj, artikoloj, resumoj au^ pri eldono de prospektoj kaj prezaroj, koncize pri ekzakta apliko de Esperanto sur c^iuj plej malsamaj kampoj, oni sentas egan bezonon de ampleksa kompleta oficiala vortaro. La skeleto de tia vortaro devus esti nia nuna Plena Vortaro de SAT, kiu bone solvas la eksplikmanieron de c^iu vorto, donante tuj uzekzemplojn, kaj kiu g^is nun estas la sola grava helpilo por serioza lingvouzanto. Tamen lau^ la hodiau^a stato de nia lingvo, lau^ la taskoj de g^i estonte plenumotaj, estas la nuna Pl. Vortaro ege malkompleta. Estas vere, ke aperis ankau^ jam aro da fakvortaroj pli malpli perfektaj, oficialaj kaj fidindaj, sed malmultaj ilin posedas, ili estis dise eldonitaj kaj estas hodiau^ ne eble al la bezonanto havigi ilin al si. Pluraj estas delonge elc^erpitaj, aliaj malnovig^intaj, modestegaj, apenau^ tolerantaj la nomon "fakterminaro".

Kion ni do bezonus? Ni devas grandskale kompletigi nian Plenan Vortaron unue per granda nombro de vortoj jam sufic^e en la lingvo disvastigitaj, kiujn oni grandparte pro la s^rumpinta amplekso de la projektita P. V. jam post g^ia kompilo ellasis; due per envicigo de c^iuj g^isnunaj fakterminaroj, submetante tiujn samtempe al zorgema kontrolo kaj revizio, kompletigo kaj modernigo; trie per kompilo de ankorau^ ne ekzistantaj gravaj fakterminaroj; kvare, c^i tie devus certe ne manki plej granda parto de novesprimoj, kiujn liveris al ni dum du jardekoj "Literatura Mondo", kiuj trovig^as en la Parnasa Gvidlibro. C^e tiu okazo mi volus atentigi, ke la sinonimoj por kelkaj tre ofte uzataj mal-kunmetaj^oj estis prudenta kaj la lingvoevoluon antau^vidanta ideo. Ni vidas je vorto "fora", kiu jam tiel enradikig^is (kvankam ne tre preciza solvo, c^ar ja forj^eti neniel estas malproksimenj^eti), la preferon al kroma konciza dusilaba sinonimo, kiun pleje bezonas nia poezio.

Tamen c^e tiaj esprimoj kiel "frida, lanta, dura, primavero" ktp. estus necese aldoni, ke ili restu en nia lingvo kiel esprimoj pli edifitaj, kiel sinonimoj pli "dimanc^aj", kiel tiajn cetere posedas la poezia lingvo de naciaj lingvoj, do ke oni ilin preferu ne uzi tro g^enerale. Kvine, la vortaro enhavu oficialigitajn nomojn de c^iuj landoj kaj log^antoj, ke ne plu ekzistu paralele uzataj Egipto-Egiptujo, Brazilo-Brazilio, Irako-Irakujo ktp. Ekestu foje ordo. Oficialaj estu ambau^ landsufiksoj -ujo kaj -io; ili ja pace toleros sin kaj estos finfine pliric^igo de la lingvo; c^e unusilabaj radikoj kompreneble eblas uzi vortkunmetaj^on kun lando: Finnlando, Danlando k. s.

Fine oni zorgeme, kritike trakribru la kazojn de vorta mismultig^o, kie por unu nocio naskig^is jam pluraj terminoj (Ekz. kavio-kobajo ktp.) dank' al la principo "vorton, kiun vi bezonas kaj ne trovas en vortaro (via), kreu mem". C^e evitendaj formoj oni prefere revenu al la formo oficialigita. Nome c^e fakterminoj tia abundo de sinonimoj konfuzas kaj malutilas, same kiel c^e lingvo poezia, beletra; lingvo artisme pentranta, la esprimric^eco, nuanco au^ elvokivo de vortoj kiel "kurta, olda" k.s. estos bonvena pliric^igo.

Ideale estus, se oni povus kompletigi la klarigojn per ilustraj^oj. C^e esprimoj medicinaj, botanikaj k. s. helpos ree la apudmeto de la latina nomo, teknikaj fakesprimoj malfacile klarigeblaj povus havi apud la konciza klarigo event. la nomon en 5 c^efaj mondlingvoj (angla, franca, rusa, germana, hispana).

Tia Kompleta Vortaro devus esti plej au^toritata, do eldonaj^o de la Esp. Akademio. G^i devus esti verko neniel mallarg^anima, g^i devus respeguli nian hodiau^an ric^an modernan Esperanton, atentante jam la bezonojn de l' morgau^o, c^ar tia verko servus certe dum jardekoj kaj povus eble ricevi nur c^iun trian jaron necesan komplementon. G^i estus granita fundamenta bloko de la moderna Esperanto, plej granda garantio por g^ia estonteco, plej grandioza konvinkilo kaj propagandilo. G^i estus rimedo, kiu kapablas gajni seriozulojn. G^i estus fidinda trezorujo, el kiu c^erpus c^iuj nacilingvaj-Esperantaj vortaroj, solida fundamento, sur kiu oni povos bazi nian lingvon dum la venontaj 50 jaroj.

La amplekso de tiu c^i vortaro estus proksimume sepoble pli granda ol la hodiau^a Plena Vortaro, bindita en tri 1200-pag^ajn volumojn. Papero bona, bindofortika, solida. En tiu c^i amplekso g^i ne estus ia leksikono, nek g^i povus enhavi c^iujn kompletegajn fakterminarojn. Sed g^i estus verko impona, por niaj cirkonstancoj preskau^ nekredebla. G^ia prezo estus eble dekoble pli alta ol la nuna Plena Vortaro kaj g^in ne povus al si havigi tuj c^iu esperantisto, por multaj g^i estus por la komenco neakirebla sopirataj^o. Sed poiome g^in ekposedus c^iu serioza esperantisto. Oni povus g^in subskripcii, oni devus g^in oferti al c^iaj urbaj kaj altlernejaj bibliotekoj por atingi plej vastan distribuig^on de la verko en la mondo.

 

 

 

Certe s^ajnas tiu c^i tasko dum niaj nunaj inters^tataj baroj kaj devizaj malfacilaj^oj fantazia au^ utopia. Sed ni konsideru jenon: tia por niaj cirkonstancoj grandega verko ne povus aperi morgau^. G^i estus kompila laboro de multaj fakuloj, komparantoj kaj kontrolantoj, de niaj c^efaj lingvofakuloj por ne mallonga tempo. Ec^ se ni imagus foje vere intensegan laboron de niaj kompetentuloj pri tiu c^i gravega vortaro, dau^rus 4-6 jarojn, g^is kiam la verko estus preta. Dume devus komencig^i granda reciproke konkura monkolektado por la "Vortara Fonduso". C^ar ja por eldoni tian verkon estos vere granda sumo necesa. La kontribuantoj ne estus donacantoj en la plena senco de la vorto. Oni povus kvitancojn por sumoj en difinita alteco numeri, kaj poste lotumi. Venus aliaj ideoj, kiel arang^i la aferon, ke povu partopreni samideanoj el la nepagipovaj landoj. C^esas la kolektado de peticioj por UNO. Nun povus aperi sur la pag^oj de Esperanto kaj niaj ceteraj gazetoj nova konkurtabelo, tiu de la "Vortara Fonduso". G^i farig^us termometro de nia esperantista entuziasmo kaj oferemo - sed ankau^ de nia prudento kaj antau^videmo! Se la afero efektivig^us, mi komencante volas deponi el mia bonhavo au^ nove enpagi c^e la Esperanto-Asocio de C^SR la unuan subskripcion de 2000 c^eh^osl. kronoj kaj la unuan donacon por la "Vortara Fonduso" de 100 c^s. kr. Kiuj sekvos?

Kio efektivig^is el la imagoj de Jiří Kořínek? En 1970 aperis Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, 1300-pag^a. G^i grandparte plenumas la postulojn de Kořínek, kvankam g^i estas nur unuvoluma kaj neoficiala, tamen g^uas au^toritaton de kvazau^ oficiala verko. En 1999 d-ro Erich-Dieter Krause eldonis Esperantan-Germanan vortaron, kiu estas la unua Esperanta-nacia vortaro, kompareble kun PIV, enhavanta ec^ pli multe da vortradikoj. Nun ne plu estas nereale prepari similajn vortarojn ankau^ en aliaj lingvoj, c^ar komputiloj ebligas ne nur pli facilan kaj pli rapidan laboron, sed ankau^ malmultekostan eldonon en elektronika formo. Do dependas nur de nia diligento, c^u aperos simila vortaro ankau^ en la c^eh^a.

Eu^ropa jaro de lingvoj 2001

La venonta jaro estos vers^ajne proklamita Eu^ropa jaro de lingvoj por subteni instruadon de malgrandaj kaj minoritataj lingvoj, por savi ilian kulturon kaj literaturon. Celo estas, ke c^iu civitano de Eu^ropo konu krom sia gepatra lingvo almenau^ du fremdajn, nome unu mondan (kutime la anglan) kaj unu de iu malgranda nacio. Okazos programoj por realigo de la ideo, ec^ konkursoj pri plej efikaj interkulturaj edukaj programoj. Ekzistas naciaj komitatoj komisiitaj gvidi la arang^on en c^iu lando.

Nia movado intencas prezenti la projekton Kvazau^lernejo Tibor Sekelj en la reto, kiel edukilon de lernantoj al reciproka interkonado de siaj kontinentoj, landoj, historioj kaj kulturoj. Planataj estas ankau^ renkontig^oj de 15-18-jaruloj en Strasburgo kaj aliloke.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Konferenco de AIS

San Marino

en Hradec Králové

Pentekoste, inter 2000-06-09 kaj 2000-06-13, la Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino okazigis sian 23-an Sanmarinecan Universitatan Semajnon (SUS 23) en la orientc^eh^a urbo Hradec Králové. Okazis kursoj pri astronomio, lingvistiko, kibernetiko, matematiko kaj sociologio, kaj pluraj sciencaj prelegoj. La Internacia Lingvo Esperanto estis la nura kurslingvo kaj unu el la preleglingvoj. La plej ag^a partoprenanto estis loka esperantisto 89-jara, kiu lernis la lingvon antau^ 70 jaroj; li kompreneble partoprenis ne por ekzamenig^i, sed nur pro intereso.

Rande de la konferenco okazis kunveno de TAKIS (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko), kiu decidis s^ang^i sian strukturon pro la dissolvig^o de AIC, la Internacia Asocio pri Kibernetiko. AIC g^is nun uzis tri lingvojn: La Anglan, Francan kaj Internacian; TAKIS estonte uzos krom la Internacia la Anglan kaj la Germanan, kiel la lingvojn de Shannon kaj Schmidt, la patroj de la kibernetiko. Krome dumtempe g^i uzos la lingvon de sia venonta kongresloko kaj la gepatrajn lingvojn de po pli ol triono de la membraro. La kunveno akceptis inviton de la universitato de Nitra (Slovakio), okazigi TAKIS-kongreson en somero 2002. Samtempe okazu AIS-studadsesio.

La sekva SUS komencig^os je vendredo, 2000-09-22, en la Rumana urbo Sibiu kaj dau^ros unu semajnon. G^i atendas plurajn finekzamenajn kandidatojn por akiro de scienca grado. Detaloj estas scieblaj de: Mag. Joanna Lewoc, Senata Sekretario de AIS, Karl-Schwarzschild-Weg 6/317, DE-37077 Göttingen, Germanio, TTT: http://www.forst.tu-muenchen.de/OTHERS/AIS/

*

Parte paralele al SUS okazis PKKP 8, la 8a "Praga Konferenco pri Kibernetika Pedagogio", scienca konferenco pri instru- kaj lernteknologio kaj similaj temoj. PKKP uzis ne nur Esperanton, sed ankau^ la lingvojn C^eh^an, Slovakan, Anglan kaj Germanan. Tamen nur dum la solenaj^oj kaj la plenkunsidoj okazis tradukado; en la unuopaj sesioj estis la regulo, ke c^iu preleganto antau^e disponigu skriban tekston en almenau^ unu alia lingvo ol la preleglingvo, tiel ke c^iu komprenu almenau^ parton de la prelegoj.

Tio estas interesa principo, kiun bedau^rinde ne c^iuj prelegantoj sekvis. La organizantoj de la sekva PKKP, kiu okazu en 2002 en la najbara lando Slovakio, intencas pli strikte insisti pri la apliko de tiu principo. Kune kun PKKP 9 okazu ankau^ kongreso de TAKIS (Tutmonda Asocio pri Kibernetiko, Informadiko kaj Sistemiko). La jubilea konferenco PKKP 10 okazu post kvar jaroj denove en Hradec Králové; la vicdekano de la loka fakultato dum solena akcepto kore invitis al tio.

interredaktore + R. Fössmeier

DON KIH^OTO INTER NI

(memore al Jiří Karen)

Kiam oni oficiale esprimos la kondolencon pro ies morto, ni ekkomencos tute nature demandi, "kion li/s^i faris por Esperanto". Kvankam ni tiel plendas, ke... tamen oni povas konstati, ke "pas^o post pas^o". . .

Same estas rilate al Jiří Karen (propranome Ladislav Podmele). El multaj pas^oj, kiujn li faris, por ke nia movado progresu, mi elektas nur tiun, kiu montras, kiel li propagis "nian aferon" inter c^eh^aj verkistoj, kaj entute inter la c^eh^a legantaro.

Se la sekvontajn liniojn vi opinios konataj, ec^ enuigaj, ne forgesu, ke li parolis al la homoj el tute alia, precipe opozicia sfero. Same - konsciig^u dum la legado, ke lia parolo estis klara: jes-jes, ne-ne. Tiel paroladis nia kara amiko Jiří KAREN - esperantisto - demokrato - kristano. C^u li faris bonajn pas^ojn, montros venontaj rilatoj de c^eh^aj redaktoroj kaj de iliaj legantoj al Esperanto. Vi c^iuj almenau^ komprenu, kial la heroo de lia lasta verko (li ne g^isvivis g^ian aperon) nomig^as Don Kih^oto...

Margit Turková

Jiří Karen

Nek utopio nek ludilo

C^i tiun artikolon verkis Jiří Karen al c^eh^aj verkistoj, en la gazeto Obrys-KMEN.

Kiel la internacian lingvon multaj homoj opinias la anglan. Certe, g^i estas nepre bezonata en tekniko, en la sciencaj sferoj, en sportado. "Lernu la anglan kaj antau^ vi estas malfermita la vojo al vivkariero". Kaj la plej multa parto de la homaro strebas nur pri la kariero, la profito, la mono. C^u vere?

Se vi komencas paroli pri la monopolo de la angla lingvo ekzemple kun franco, vi trovos barieron. La francoj ec^ eldonis la leg^on, ke en la reklamo oni ne povas uzadi la anglajn esprimojn, se ekzistas ekvivalentoj en la franca.

Aserto, ke la angla estas lingvo facila, estas eraro. La gramatikon oni povas sufic^e facile ekregi, sed ekregi la lingvon tiamaniere, kiel g^in regas la homoj, kiuj naskig^is en ties signo, estas preskau^ malebla. Regi la lingvon, tio signifas legi, kompreni la paroladon, skribi senerare, esti kapabla parkere oratori, kaj precipe en la lingvo pensi kaj krei.

Mi ne estas kontrau^ studado de la angla. Male. Sed ni ne diru, ke pere de la angla estas la problemo de la internacia kompreno solvita.

La lingvo internacia (do E) havas, kontrau^e al ia ajn nacia lingvo, multe da avantag^oj: oni povas g^in ekkoni pere de memstuda (memdidakta) metodo. Pere de kompara instruado montrig^is, ke g^i estas 5-foje pli facila, ol kia ajn nacia lingvo. La vort- kaj gramatika strukturo de la internacia lingvo estas farita surbaze de l' komparo de naciaj lingvoj. Estis akceptita c^io, kio estas g^enerale komprenebla al homoj, kiuj kapablas regi la fremdan lingvon de certa vort-familio. Kiu komencos kun la internacia lingvo, do c^ion, kion li/s^i eklernis, trovos en aliaj lingvoj. Kiu konas aliajn lingvojn, komprenas tekston en la internacia lingvo.

La internacia lingvo estas pli multe, ol nur la komunikado. G^i ankau^ estas ligilo inter homoj de diversaj rasoj kaj nacioj. G^i edukas al tutmondig^a civitaneco (al sento de tutmonda civitaneco), al kapablo kompreni c^ion, kion ni havas komuna. Koni c^i tiun lingvon estas praktika afero: ekzemple UEA eldonadas regule jarlibrojn. Tiuj enhavas c^irkau^ 2000 adresojn de esperantistoj, kiuj estas bonvolaj c^iun, kiu vizitas ilian landon, informi pri la malmultekosta log^ado kaj nutrado, liveri al (i)li gvidservojn, inviti (i)lin en familian rondon, en E-klubon, k.s. Certe vi akceptas, ke tio estas bonuzebla metodo ne nur por studentoj kaj pensiuloj. C^iu vera turisto ne nur rigardas, sed li eniras la landon pere de vivaj, spontanaj kontaktoj.

La au^toro, skribanta en la internacia lingvo, havas ja internacian publikon. Ne kredu, ke la internacia lingvo estas malperfekta, ke g^i estas utopio. La lingvo funkcias kaj pas^as antau^en. La malamikeco kontrau^ g^i ekstaradas el finacionalismo kaj s^ovinismo. Do el la reg^imoj, kiuj timas kontaktadon ec^ inter la popolaro; g^in timas c^iuj, kiuj faris por si profiton komercan el edukado de la angla.

En la jaro 1996 okazis en Prago internacia kongreso de esperantistoj. Filozofoj, sciencistoj kaj verkistoj povis c^i tie, kaj dum aliaj kongresoj, trovi propran formon kiel publikigi siajn ideojn. La dubantoj povas konvinkig^i, ke la lingvo funkcias en c^iuj aferoj de la homa agado. Oni ludas teatron, oni kantas, oni prezentadas prelegojn pri diversaj seriozaj kaj interesaj temoj. La internacia lingvo estas vere tralaborita en c^iuj stil-niveloj: de la lingvo vulgara g^is la lingvo en sferoj scienc-teknikaj kaj poetaj. (La verkistoj povas partopreni internaciajn konkursojn.)

La Esperanto-eldonejo KAVA-PECH (Anglická 878, 252 29 Dobřichovice) volonte sendos al vi liston de la eldonita literaturo. Nur kiel ekzemplojn mi elektas:

Čapek: Milito kontrau^ salamandroj

Hašek: Ne nur soldato S^vejk

Kožík: La plej granda el pierotoj

Same kiel la antologio de 52 niaj (do c^eh^aj) poetoj en 1000 versoj, kiuj trovig^as pararele (c^eh^e-esperante) en la traduko de Jos. Rumler.

En la signifa Esperanto-eldonejo Fonto en Brazilio aperis vasta au^tobiografia romano de c^eh^a esperantista poetino Eli Urbanová Hetajro dancas, kaj elekto el poeziaj^oj de Jiří Karen Flugilhava s^tono. En Germanio eldonig^as la kompleta verkaro de Karolo Pic^, kaj la au^toro mem estas ofte komparata, en skribstilo, kun la fama verkisto Bohumil Hrabal.

Kiam ankau^ via verko aperos en la lingvo Esperanto??! Interesig^u pri Esperanto, la esperantistaro interesig^os pri vi...

La Interlingvistikaj studoj en Poznan denove startos ekde septembro. Mezlernejanoj povas alig^i (350 PLZ) c^e d-ino Ilona Koutny, Lingvistika Instituto de UAM, ul. Miedzychodzka 3-5.

PL-60-371 Poznan, T/F: 61 8618-572

E-MENTAL'

klubo pro homoj E-pozitivaj

La agado oficiale startigita 5.5.1998. Al inau^guro invitita sepdeko da esperantistoj - eksjunularo - el Prago, venis nur 11 + 3 infanoj, tamen la komenco estis sukcesa. La klubo post kelkaj monatoj s^ang^ig^is al s^tato (24.11.1998), s^tato maldemokratia kun forta diktaturo frunte kun diktatorino, kiu post pruvo de

siaj kvalitoj enkondukis ipsilonon en sian titolon.

C^iu civitano E-parolanta estas minis-

tro, E-neparolanta c^efoficisto, la eksterpraganoj ig^as ambasadoroj kaj eksterlandanoj ec^ superambasadoroj.

Funkcioj:

dyktatoryno

c^efministrino

ministrino de ekstermentalaj aferoj, de edukado kaj recidivo

ministrino de medicino kaj okultismo

ministro de financoj kaj fitrompoj

ministro de pasinteco kaj estonteco

ministrino de kulturoj kaj katastrofoj

ministro de informadiko, komunikado kaj demagogio

ministro de propagando kaj kontaktoj kun la animala regno

ministrino de trafiko kaj karamboloj

ministro de sekureco kaj malsekureco

ministro sen portfolio

ministrino de c^iokontrolado

ministro de la arbara kaj cetera bestaro

ministro de la defendado de Esperanto

ministro de la laboro kaj de la pigrado

ministro por la suno, pluvo kaj ventoj

ministro por nenio

ministrino por promiloj en sango

prezidantino de l' oficejo por kontaktado

prezidantino de l' oficejo por kreskigado de la apetito

prezidanto por la nuklea energio, kalorioj kaj j^uloj

ambasadoro por Nespeky kaj la tuta baseno de la rivero Sázava

ambasadoro por Mladá Boleslav kaj la senpera c^irkau^aj^o

ambasadorino por Brno kaj la senpera c^irkau^aj^o

superambasadorino por Slovakio

superambasadoro por Kroatio

+ proksimume 5 infanoj, provizore sen sunkcioj

La kunvenoj realig^as unufoje dum du semajnoj, eventuale post 14 tagoj. Lau^ la temo, balotata c^iam fine de kunveno (c^iu skribas proponon sur papereton kaj tiun metas en temujon) oni preparas programon por la venonta kunveno. Jam estis jenaj temoj: Israelo, fromag^oj, Ameriko, sopiro vojag^i, Oriento, afrodiziakoj, simioj..... kun gustumado de koncernaj specialaj^oj: Gorila lakto, La hepataj^o lau^ araba maniero, Orang^a sau^co, Citrons^elo, Kuniklo sur slivovico, Flugiloj lau^ meksikia maniero.

Lasta arang^o:

23.6. Netolice - eminenta amatora teatraj^o Obstina virino.

24.6. vizito de kastelo Kratochvíle, c^evaltrafiko en Č. Budějovice, vespere rostado de viando kaj cervelasoj en Tomeček-kabano en Chotýčany.

Vlasta Pištíková

pismis@volny.cz

 

 

 

Proč sekce informatiky..?

Esperanto (jazyk i hnutí) má na to, aby napomáhalo rychlému rozvoji lidského vědění. Ovšem bez schopností využívat současných technických vymožeností (počítače, internet....) a lidí schopných s těmito prostředky přínosně pracovat by to asi nešlo dost dobře.

Zatím existovala VTS sekce. Ta už se tuším přežila a nemohla ani svým členům, ani svazu a troufnu si tvrdit, že ani celému hnutí nic nového dát. Tím nechci říci, že by VTS byla nějaká VeTeŠ, jak se jí familierně říkalo koncem 80. let v jednom známém podniku. Proto byla založena v rámci ČES sekce informatiky, která by měla všem zájemcům (ať už schopným odborníkům, kteří tvořili sekci VTS, nebo do této chvíle nevyužitým pro ČES, tak i laikům mého typu) vytvářet podmínky pro co nejúčinnější využívání možností, které nám dávají moderní technologie v oblasti informatiky. Dokonce se odvážím prohlásit, že tato sekce by se měla v nejbližší době stát organisační pravou rukou výboru ČES.

Prosím tedy všechny zájemce i pouhé zvědavce, aby se neostýchali zapojit do činnosti této sekce a psali, nebo telefonovali mně jako členu výboru zodpovědnému za činnost sekcí.

Jan Řepa

Na Valše 250

384 11 Netolice

tel. 0338/324 552 (domů po 19 hod), 0338/ 324 287 (práce), 0602 800 214 (mobil).

 

LIBROSERVO ČES

získalo za velmi výhodnou cenu omezený počet níže uvedených nových knížek:

3.26+ G. Pausewang: La lastaj infanoj de Oldrovalo

Romano-fikcio pri la mondo post pereiga mondmilito. Emocia kontrau^milita kaj porpaca libreto tradukita el la germana Esperanten de J. Giessner

(57,- Kč)

3.27+ Astrid Lindgren: La Fratoj Leonkoro

Originaleca fabelo de la au^torino pri bono kaj malbono plena de poezio. La fabelo povanta ion diri ne nur al infanoj, sed ankau^ al plenkreskuloj. El la sveda tradukis K. Rohdin, ilustris I. Wikland

(95,- Kč)

Po dohodě s p. J. Giessnerem, od kterého máme uvedené zboží v komisním prodeji, došlo k výraznému snížení cen následujících nosičů zvukového záznamu od 01.06.2000:

8.02+ KA: Famaj kantoj por belaj horoj

(stará cena 140,- Kč) (nová 57,- Kč)

8.03+ KA: Kantoj de l' popolo

(stará cena 85,- Kč) (nová 57,- Kč)

8.04+ CD: Kantoj de l' popolo

(stará cena 170,- Kč) (nová 115,- Kč)

Na Vaše objednávky se těšíme na známé adrese:

Český esperantský svaz, Libroservo, pošt. přihr. 1069, 111 21 Praha 1

 

 

 

POZOR - DŮLEŽITÉ !!!

žení přátelé,

věnujte prosím pozornost adresnímu štítku na tomto Startu - na každém najdete svou adresu a číslo legitimace. Nejste-li čestným nebo doživotním členem ČES, pak se na štítku tiskne ještě dvojciferné číslo vyjadřující rok, na který nám od Vás došel členský příspěvek - konkrétně "00" je platba na rok 2000.

Pokud vidíte na štítku jiné číslo než 00, pak s Vašimi příspěvky je něco v nepořádku. Možná jste zapoměli příspěvky uhradit, nebo jste na složenku nenapsali svou adresu vůbec či použili k vyplnění jinou než černou barvou. Pokud jste peníze skládali v Komerční bance nebo převáděli z jiného účtu - uvedli jste své jméno?

CO DĚLAT?

V případě, že jste příspěvek dosud neuhradil(a) příspěvky na rok 2000, navštivte poštu nebo banku a udělejte to. Při vyplňování údajů se prosím držte pravidel, které jsem Vám poslala se složenkou. Vím, že přechod na nový způsob plateb je obtížný, ale jinak nelze. Česká pošta poukázky typ A zrušila a místo nich zavedla typ A-V, který vyhovuje modernímu způsobu zpracování peněžních operací, ale vyžaduje přesnost při vyplňování.

Pokud jste již příspěvky uhradil (a), ale k nám nedošly, pojďme společně hledat příčinu problému. Pošlete mi prosím na adresu svazu jakýkoliv doklad, podle kterého budu moci platbu dohledat a správně zařadit - např. podací lístek, složní lístek z banky, příkaz k úhradě (stačí kopie).

Příští číslo Starta již budeme expedovat pouze těm členům, kteří mají příspěvky na r.2000 v pořádku.

Děkuji Vám za spolupráci.

Květa Krajíčková

Dotazy ohledně

svazových záležitostí

Všichni funkcionáři pracují doma, jejich rodinní příslušníci však ne vždy vítají, pokud členové svazu telefonují do jejich soukromého bytu jako do svazové kanceláře (náš svaz žádnou kancelář nemá), navíc často v nevhodnou dobu. Pokud funkcionáři v záhlaví Starta neuvedli svůj telefon, respektujte soukromí jejich rodiny a telefonické dotazy adresujte na předsedkyni svazu (Věra Podhradská, tel. 05/4323 3047) nebo na ty funkcionáře, kteří svůj telefon zveřejnili.

Zasedání v Netolicích

O víkendu 24/25.6.2000 se v Netolicích konalo zasedání výboru ČES, zabývající se hlavně přípravou říjnové konference svazu ve Znojmě. Na zahradě nedalekého zámku Kratochvíle shlédl výbor ochotnické představení Tylovy Tvrdohlavé ženy, ve které roli Zlatohlava ztvárnil náš místopředseda Jan Řepa.

Souběžně s výborem se v Netolicích sešla i dvacítka tzv. e-mentálů, kteří se scházejí na různých místech republiky dvakrát do měsíce, aby si dokázali, že esperanto může být i legrace. Tvrdohlavou ženu viděli o den dříve, navštívili i oslavu koněspřežky v Budějovicích a na chatě v Chotyčanech grilovali o sto šest.

 

 

KALENDARO 2000

aprilo-decembro Výstava Esperantem k mezinárodnímu dorozumění ve Státním okresním archívu Znojmo, Divišovo nám. 5, návštěvní dny: pondělí a středa.

2.7.-12.8. 48-a SET Lančov

17.31.7. Skolta tendaro apud Chrudim

22.-29.7. Katolika E-Tendaro Sebranice

24.7-3.8 UK Tel-Aviv

13.8. Renkonto de ekstendaranoj Lančov

1.-3.9. Jarkonferenco de la c^eh^a IFEF-sekcio

16.9. E-Tago Pardubice

29.9.-1.10. Internacia Kultura Festivalo Ústí nL

30.9. Lanškroun-Králíky renkonto de EK-oj

13.-15.10. Konferenco de C^EA en Znojmo

22-29.10. Lingva seminario Skokovy

novembro Polička

10-13.11. Kolokvo pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, temo: ekonomio. Kava-Pech, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice

decembro Paroliga Kurso kun Nikolaa Vespero en Dobřichovice

9.12. 17a C^eh^a-Saksa tago en Ústí nL

9.12. Rememoro pri Zamenhof, Písek

13.12. Beseda o Zamenhofovi, EK Přerov

16.12. Zamenhof-festo Vieno - ekskurso IFEF

31.12. (?) Esperanto-Silvestro - Česká Třebová

Jak platit svazu

Variabilní symboly pro platby ČES

311YYXX úhrada expedice Libroserva (YYXX doplněno vedoucím Libroserva)

6043 předplatné Starto bez členství v ČES

0668 dary svazu

6940 členské příspěvky ČES

6941 členské příspěvky UEA

50100 sekce mládeže

50200 sekce šachistů

50400 sekce pedagogická (včetně ILEI-IPR)

60xxx subkonta klubů (koncové číslo pro každý klub odlišné)

80200 ediční fond

80300 propagace E-a v regionálním tisku

80400 fond Tilio

80500 ediční fond Anny Milatové

10007 7. konference ČES Znojmo, 2000

80500 Ediční fond Anny Milatové

Variabilní symbol je nezbytný pro správné určení a zaúčtování platby. Při jeho vpisování do příslušné rubriky poštovní poukázky doplňte zprava nulami. Pro vypisování poštovních poukázek typu A-V používejte psací stroj nebo černou propisovací tužku (event. černý tenký popisovač). Poukázku čitelně vyplňte v obou dílech, nezapomeňte na rubriku odesilatel. Na těchto poukázkách byla zrušena Zpráva pro příjemce, nelze tedy vpisovat žádná sdělení.

Platby s použitím příslušného variabilního symbolu můžete též provést složením hotovosti v kterékoliv pobočce Komerční banky a.s. na svazový účet č. 3330-021/0100, konst. symbol 0379. Vždy uveďte v příslušné rubrice jméno složitele - tedy jméno svoje, případně osoby, jejímž jménem platbu provádíte. Jednotlivci uvedou příjmení a místo bydliště (NOVÁK PŘEROV), kluby zkratku "EK" a sídlo (EK PŘEROV). Zásadně prosím nevypisujte celý název, např. Klub esperantistů, místní pobočka ..., na výpisu se nám pak objeví omezený počet znaků - Klub esperantist, při cca 50 klubech v ČR je pak obtížné a často nemožné zjistit odesílatele.

Pro platby bankou ze svého účtu na účet svazu postupujte obvyklým způsobem.

JAZYKOVÁ PORADNA

Na internetové stránce Starta jsme otevřeli jazykovou poradnu pro české esperantisty: www.clavis.cz/starto.