Starto 3/2001 (200)

Okaze de Starto - jubileo

La titolpag^o de nia organo alreme-morigas al c^iuj legantoj, ke tiu c^i numero estas la 200-a, do iel jubilea. Por gazeto aperanta tage, semajne, ec^ monate tiu c^i nombro ne estas tro mirinda, sed por Starto, kies aper-periodo estis parte neregula, parte kelkmonata, prezentas ducent numeroj tridekunujaran vivodau^ron. Per ili farig^as la organo de C^eh^a Esperanto-Asocio plej longe ape-ranta Esperanto-gazeto en la tuta historio de la enlanda Esperanto-movado. Tiu c^i fakto meri-tas c^e okazo de la numer-jubileo iom-etan rerigardon des pli, ke multaj legan-toj havas pri nask-ig^o kaj evoluo de Starto nur nebulajn au^ tute neniajn sci-ojn.

Por kompreni la c^efan ideon de - en la jaro 1968 nove fondita - Esperanto-gazeto oni por momento revenu en historion.

Komence de kvindekaj jaroj - jam en la pasinta jarcento - sub preteksto, ke Esperanto-movado estas kosmo-polita kaj ne respektas proletaran internaciismon - estis devige mal-fondita Esperanto-Asocio de C^eh^o-slovakio. Kun g^i, kompreneble, c^esis ekzisti g^ia asocia gazeto "Esperan-tista". La movado en C^eh^oslovakio displitig^is en unuopajn rondetojn kaj klubojn, kiuj agadis en sindikatoj au^ klerigaj komunumoj. El inter aktivaj esperantistoj spontane kreig^is Tuts^tata Konsulta Komitato Esperantista por solvi diversajn komunajn problemojn, kiu ja estis nur duone legala. Tia c^i desuba iniciato ne estis s^atata de s^tata oficialuloj, tial oni post kelkjara hezito nomumis en la jaro 1959 oficialan C^eh^oslovakan Esperanto-Komitaton. G^i funkciis c^e "Osvětový ústav" (kleriga instituto) en Praha, kiu komen-cis eldonadi neregulan bultenon "Zprávy ČEV" - Informoj de C^eh^o-slovaka Esperanto-Komitato. Komen-ce g^i enhavis nur bazajn informojn en la naciaj lingvoj (c^eh^a kaj slovaka), iom post iom g^i pli ampleksig^is, envicigis ankau^ Es-peranton, aldonig^is kultura almetaj^o. La lasta - 30-a numero, aperinta ok-tobre 1968 aspektis jam kiel vera kaj ec^ kvalita Esperanto-gazeto en amplekso de 24 grandformataj pag^oj. Tamen, la rolon de gazeto g^i ne povis plenumi, c^ar g^i ne estis - krom en lasta periodo - ordinare abonebla kaj g^in oni dissendis nur al kluboj, rondetoj kaj funkciuloj. Sed en tiuj jaroj la tempo jam maturig^is por sendependig^o de la movado - estis ja la jaro de "Praga printempo"!

La C^eh^oslovaka Esperanto-Komi-tato alelektis kelkajn aktivulojn, kiuj komune kun nomumitaj membroj de C^EK transformig^is je Preparkomitato por fondo de memstara Espe-ranto-Asocio. La komitato decidis eldoni por c^eh^aj esperantistoj novan informan bultenon, kiu perspektive transprenus rolon de oficiala Esperanto-gazeto. Post vigla diskuto estis elektita la nomo "Starto", kiu tiam simbolis no-van starton de la movado en C^eh^o-slovakio (dum slovakaj esperantistoj konservis por si jam tradician "Espe-rantisto Slovaka").

Oktobre 1968 ape-ris do - samtempe kun ”Informoj de C^EK” - la unua numero de Starto. G^i estis tre modesta - skribmas^inaj litertipoj, 11 pag^oj, la titolo lau^ grafika propono de J. Nevan, responda redaktoro estis O. Kníchal. Kaj pri kio skribis tiu c^i unua numero? Parte g^i reprenis materialojn el "Informoj de C^EK" (kiu havis tut-s^tatan destinon, do ankau^ por Slova-kio), sed kelkajn pag^ojn g^i dedic^is al renaskig^o de organizata movado en c^eha parto de la s^tato. En la sama jaro 1968 aperis unuaj du numeroj, la decidan signifon havis poste la 4-a numero. G^i aperis en aprilo 1969 jam post la konstitua kongreso de C^eh^a Esperanto-Asocio, g^i estis signita kiel "kongresa numero" kaj eldonig^is en 5000 ekzempleroj. La unuan fojon g^i portis indikon "oficiala organo de C^EA", c^ar pri tio decidis i.a. la kon-stitua kongreso, kiu efektivig^is en Brno 29.-30. de marto samjare. Do, tiel ek-estis kaj aperis nia oficiala organo, kiu g^uste atingas sian ducentan numeron.

Kiaj estis pluaj notindaj pas^oj de g^i?

La unuaj 46 numeroj konservis originan grandan formaton (A4), g^i estis skribmas^ine tajpita kaj facil-maniere per "rotaprint" obligita, lau^-kvalite g^i estis vere modesta, nur sporade g^i havis ne tro klarajn foto-grafaj^on. Tiam la teknikaj kondic^oj apenau^ permesis plenumi pli altajn pretendojn. La 47-a numero aperis ko-mence de la jaro 1975 en malpli granda formato, kiun la gazeto havas g^is nun. Samtempe rimarkeble kreskis teknika kvalito, estis ekuzataj grafike pli allogaj litertipoj, c^efe por gravaj tekstoj, oftig^is fotografaj^oj, kies kvalito okulfrape pli-bonig^is. Videbla s^ang^o okazis en 1976. Tiam komplikig^is financa situacio de la asocio kaj estraro serc^is novajn monfontojn. Estis decidite enhavigi en Starto pagatajn reklamojn, pri kio oni tiam devis peti permeson (!) de ministerio. G^i permesis kaj de la 53-a numero publikig^is multaj reklam-ofertoj, foje ili ec^ plenumis grandan parton de la ekzemplero.

Al forgesemuloj mi alrememorigu, ke en "socialisma erao" oni devis peti ec^ pri s^ang^o de presejo, kion de tempo al tempo la asocio devis fari, c^u pro nekontentiga kvalito de presado, c^u pro longaj presterminoj, c^ar nia organo ofte ne estis por presejo preferinda laboro. Se oni rigardus kolofonon de unuopaj numeroj, oni trovus vicon da diversaj presejoj: Mezbohemiaj pres-ejoj Praha, pres-ejo de Teknikaj servoj Neratovice, Teknika centro de S^tata biblioteko en Praha, Orientbohemiaj presejoj en Trutnov, presejo RUCH en Liberec, presejo Autokemping Stráž-nice, Protis Brno, ekde 1995 g^in dau^re produktas Opatisk en Opava. Klaras, ke presi Starton en lo-koj iam tre malpro-ksimaj de la asocia sidejo alportis diversajn komplikojn lige kun korektado kaj dissendado de la gazeto. Krom la verda estis Starto g^is 1985 nur nigrokolora, poste tamen la kovriloj estis diverskoloraj g^is 1990, ekde la l70-a numero c^iu jarkolekto karakterizig^as per iu koloro.

La enhavo de Starto, kiu longan tempon aperadis kiel "neregula asocia bulteno" lau^ oficiala eldon-permeso c^iam parte kreis legantaro - do la membraro de la asocio. Tamen ne c^iam la kontribuemo de c^eh^aj esperantistoj estas fruktodona kaj tial c^efan laboron por kompletigi c^iun numeron devis fari responda redaktoro. Tiu c^i funkcio tial bezonis sufic^e strec^an kaj ofereman laboron. La funkcion plenumis deko-mence O. Kníchal g^is 1979, sekvajn tri jarojn komune prezidanto dr. J. Jermář kaj sekretario Z. Křimský. En aprilo l983 Křimský eksig^is kaj post kom-plika traktado en la asocia estraro transprenis la respondecon J. Patera. G^is la jaro 1990 subtenis la c^ef-redaktoron redakta kolektivo, en kiu dum jaroj alternis multaj konataj c^eh^aj esperantistoj. En la jaro 1985 eniris g^in ankau^ M. Malovec, kiu poste trans-prenis la postenon de respondeca re-daktoro kaj ple-numas g^in de la 142-a numero g^is hodiau^. Komence helpis lin Karel Daněk, kiu venis kun novaj^o - perkomputila prilaboro. Gravan taskon plenumas (en lastaj jaroj) M. Pastrňák kiel c^asanto de tajperaroj kaj aliaj pretervidaj^oj. Meritindas ankau^ noti tiujn, kiuj prizorgis grafikan aspekton de la organo - J. Klement, M. Labašta, Vl. Kočvara, J. Hanousek, ekster-ordinare fres^ajn kaj allogajn bildojn desegnis ekde l981 konata P. Rak.

Aspekton de vera gazeto Starto akceptis definitive en 1994, kiam komputila programo kun tajpo-similaj litertipoj estis anstatau^igita per programo kompost-imita, kaj de tiam g^i bone reprezentadas nian asocion.

Kiel fini tiun c^i skizan historieton de ducento da Startoj? Mi tus^u laste g^ian nomon. G^i estis elektita antau^ trideko da jaroj intence, c^ar tiu iel simbolis la novan starton de nia enlanda movado. Cetere, tion mi jam menciis. Dum pasintaj jaroj plurfoje oni volis s^ang^i la nomon, por ke oni ne dau^re "startu" la movadon. Tamen poste oni c^iam cedis de alinomigo, c^u pro jam ioma tradicio, c^u pro aliaj kialoj. Defini-tive oni volis nuligi g^in kaj oficiale ec^ c^esigis la aperadon en au^gusto 1990. Tiam la ekzistanta, sed neniam bone funkcianta C^eh^o-slovaka Esperanto-Komitato (kiun post fondo de du Esp. Asocioj en C^eh^oslovakio formis ekde 1987 reprezentantoj de ambau^ asocioj kaj kiu celis kunordigi agadon de la du asocioj - do alia organo ol tiu en 1959 de la s^tato nomumita) decidis lanc^i l. l. l991 novan tuts^tatan ga-zeton "Perspektivo". Cetere, la kun-ligon de du ekzistantaj Esperanto-gazetoj en C^eh^oslovakio, nome Starto kaj Esperantisto Slovaka - nia asocio kelkfoje, tamen senrezulte instigis, c^ar tio certe alportus s^paron de financoj kaj pli altan prestig^on. Sed malgrau^ la akceptita plano post jars^ang^o venis el Bratislava denove revoko de komuna decido kaj nia asocio devis rapide reveni al g^is-tiama stato kaj pludau^rigi en "startumado". Nuntempe jam s^ajne ne estas tempo matura por s^ang^i la nomon, kiun oni nun konsideru nur kiel simbolo de renaskig^o de nia asocio post malfacilaj jaroj de deviga silento, ne kiel konstanta ko-mencado de la movado. Starto jam havas inte-resan kaj sufic^e bonan tradicion, la plej longan en nialanda mo-vado, do g^i restu ankau^ por estont-eco.

Ni deziru al g^i kaj al c^iuj, kiuj g^in aktive subtenas, kontribuas, skribas, komputilas, korektas kaj diversmani-ere prizorgas g^isatendi minimume la 250-an numeron!

Vl. Kočvara

 

Noto de la redaktoro:

Sur la unuopaj pag^oj vi vidas kelkajn el la simbolojn, sub kiuj Starto aperadis en sia historio.

ThDr. Rudolf HORSKÝ

(1914 - 2001)

 

 

 

 

Honora Membro de C^EA, pastoro de C^eh^oslovaka Husana Eklezio, episkopo, profesoro kaj dekano de Husana teologia fakultato, mortis la 4-an de au^gusto 2001 en Prago. De sia juneco li estis esperantisto, kiu aktive laboris en la movado. Li fondis KELI-sekcion de C^EA kaj longe estis g^ia prezidanto kaj sam-tempe ankau^ estrarano de KELI. Li aktive partoprenis multajn kongre-sojn (prelegojn, predikojn), instruis E-on en kursoj kaj en Somera E-tendaro en Lančov, kelkajn jarojn li estis prezidanto de KE en Prago. Ofte li prelegvojag^is tra diversaj landoj, priskribis siajn travivaj^ojn (ekz. Vojag^o al Hispanio ), prelegis pri famaj personoj de nia historio (M. J. Hus, J. A. Komenský, Jiří z Poděbrad).

Regule li publikigis en c^eh^aj kaj E-gazetoj, plej ofte en Dia Regno, eldonis eklezian kantareton (Kantu al la eternulo) ktp. Lian laboron aprezis ministerio de kulturo okaze de la 400-a naskig^datreveno de J. A. Komenský per Honora medalo. La 7-a asocia kongreso 1993 en K. Vary nomis lin Honora Membro de C^EA.

La adiau^an diservon en Prago (2001-08-10) gvidis patriarko Josef Špak. En la nomo de KELI kaj de C^EA adiau^is la mortinton la asocia sekretario Pavel Polnický.

La vilao "Esperanto"

La foto de s-ano Jan Kovařík el Opava sur la frontpag^o prezentas vilaon "Esperanto" en Luhačovice, pri kiu scias el niaj membroj nur malmultaj.

La vilaon konstruis inter la jaroj 1932-33 c^eh^-amerikano Vaněk kaj nomis g^in New York. Kiam proksimig^is la dua mondmilito, s-ro Vaněk vendis domon al esperantista familio Búřil el Brno kaj revenis en Usonon. Novaj posedantoj alinomis vilaon "Esperanto" kaj g^i ig^is centrejo de socia vivo de sudmoraviaj esperantistoj.

Sed baldau^ nazioj konfiskis la domon por Hitlerjugend kaj familio Búřil rajtis uzadi nur unu subtegmentan c^ambron. Postmilite la proprietuloj akiris en la domo denove plenajn rajtojn, sed nur g^is la jaro 1948, kiam konfiskis g^in la komunisma log^ej-fonduso. Tiu stato dau^ris g^is la jaro 1990, kiam la vilaon dum restituo ricevis reen la nepo de originaj posedintoj.

Konfuzan historion de la nuna log^domo nun rememorigas nur la nomo "Esperanto" sur la fruntaj^o.

La valorajn detalajn informojn de s-ano J. Jaško el Luhačovice reduktis

Jaroslav Žák

86-a UK en Zagrebo

S^tatprezidento Stjepan Mesic^ estis ne nur alta protektanto de la kon-greso, sed li venis kun tuta kamarilo solene malfermi g^in, eldirante du lastajn frazojn en Esperanto. Tram-biletoj por c^iuj kongresanoj estis en la tuta urbo senpagaj. Televido kaj radio intervjuis kelkfoje kaj en la loka gazeto Večernji List c^iutage aperis kelkaj artikoloj, ekspoziciitaj c^e kongresa enirejo. Dalmataj hun-doj, c^e ni maloftaj, ludis rolon en la nacia kultura programo sur la scen-ejo, ili partoprenis ec^ dum la kong-resa balo obeante esperantlingvajn ordonojn.

S-ro Milan Bandic^, urbestro de Zagrebo, partoprenis inau^guron de monumento Futuro, la 22-an de julio. Ni faris multajn fotojn, inter kiuj plej plac^as tiu, kiam Mis^jo, filo de s^oforo, tragrimpis truon en la piedestalo de la monumento. Ankau^ la nepo de Dr. Zamenhof, L. C. Zaleski-Zamenhof, c^eestis.

En amase partoprenita diservo en katedralo elokvente predikis pastoro Adolf Bukhard, KELI-prezidanto.

En belartaj konkursoj de UEA gajnis en eseoj unuan premion de Luigi Minnaja Ing. Jan Werner el Brno.

Kiu volis akiri la kongresan stam-pon, tiu devis entrepreni malgrandan maratonon al la c^efa pos^toficejo, si-tuanta malproksime de la kongres-ejo.

Kunvenon de Rondo Kato parto-prenis akademianino Marjorie Boul-ton, kiu g^uige rakontis pri siaj katoj.

Al la kongresa balo sur la placo Jelačič estis invititaj ne nur c^iuj zagrebanoj, sed en sia imperiestra kales^o alveturis ankau^ Maria Tere-sia, reprezentata de la fama aktorino Vida Jerman.

El la ekskursoj eble plej multe plac^is banado en la maro en Rijeka. Ofte ni estis konfuzitaj, c^ar pluraj interesaj programoj okazis sam-tempe. Rava estis la Internacia Arta Vespero kun eminentaj aktoroj, kantistoj kaj kongresa kanth^oro. Dum la adiau^o la nove elektita asocia prezidanto Renato Corsetti kortus^is multajn g^is larmoj.

Drahmomír Kočvara

KONGRESAJ MESAG^OJ

(fragmentoj)

Stjepan Mesi , kroatia prezi-dento:

Mi dirus, ke g^uste en la nuna epo-ko, en la tempo de la tutmondig^o, kiu estas kritikata, sed neevitebla, la graveco de Esperanto povas nur kreski. En la mondo, kiu ne senkiale nomig^as universala vilag^o, la ideo pri universala lingvo s^ajnas al mi plene natura. Kompreneble, oni ne rajtas ion ajn trudi perforte. Sed oni ankau^ ne rajtas fermi la okulojn antau^ la bezonoj, kiujn alportas la nova epoko.

G^enerala sekretario de Unuig^intaj nacioj:

La Esperanto-movado c^iam parto-prenis la celon interligi homojn trans naciaj limoj. Hodiau^ ni vivas en nova epoko de komunikado, en kiu eblas transsendi informojn pli rapide kaj pli foren ol iam ajn an-tau^e. Tamen unu homo el du neniam faris au^ ricevis telefonvokon. Larg^a dig^ita disdivido forbaras multajn malric^ajn landojn de la rimedoj de informteknologio. Unuig^intaj Naci-oj, kunlabore kun la civila socio kaj la privata sektoro, havas firman volon transponti tiun dividon.

Inter la novaj iniciatoj, pri kiuj mi esperas, ke ili konstruos dig^itajn pontojn al la evolulandoj, estas la Teknologia Servo de UN, UNITeS. Tiu norda reto de volontuloj dividas sian scipovon kun grupo en sudaj landoj, donante trejnadon pri la aplikado de teknologio. Plibonigita komunikado havigas multajn avan-tag^ojn: por distanca lernado, pli ren-dimenta negocado kaj pli rapida reago al urg^aj okazaj^oj. Dividante la neelc^erpeblan varon (informadon) ni povas plibonigi c^ies aliron al edu-kado, sano kaj prospero.

(rendimento - účinnost)

 

 

 

 

 

John Daniel, UNESKO:

La laboro de Unesko en edukado, komunikado kaj kulturo dau^re emfa-zas la gravecon de multlingvismo kaj de konservado de lingva diver-seco en la tutmondig^anta terglobo. Tamen, ni rekonas, ke tia diverseco neniam estu uzata kiel preteksto por perforto au^ konflikto. Jen nia defio. Ni komune dividas tiun defion kun niaj kunlaborantoj tra la mondo, kiel ekzemple vi, kiuj dedic^is sin al la celoj de la Dialogo inter Civilizoj.

 

 

L.C. ZALESKI-ZAMENHOF

La multnombro de kulturoj, ilia granda diverseco, prezentas unu el la plej valoraj ric^aj^oj de la Homaro. La dialogo inter ili permesas kom-preni, permesas estimi, respekti kul-turojn malsamajn. Sen tia dialogo, sen tia kompreno, kulturo fremda aperas stranga, aperas malamika, in-spiras malestimon, disdegnon, mal-amon. Ja en multaj lingvoj naciaj la vortoj "fremda" kaj "stranga" pose-das la saman radikon: "strange" en la angla kaj "e'trange" en la franca signifas "strangan", dum "stranger" kaj "e'tranger" signifas "fremdulon"; tiel do homon venantan de stranga lando, personon elvokantan ian strangan kulturon...

Tamen la dialogo inter kulturoj devas sekvi sian kulturon propran: la kulturon de dialogo. Kulturon, kiu implicas egalecon de la dialo-gantoj, zorgantaj eviti altrudadon de siaj respektivaj pensmanieroj, de siaj respektivaj kulturoj, zorgantaj respekti kulturon de la Alia, ec^ tiun de plej eta komunumo. La menciitaj kondic^oj de kulturo de dialogo povas esti strikte observataj dank' al la Lingvo Neu^trala. Belan ekzem-plon de la kulturo de dialogo pre-zentas ja la Universalaj Kongresoj de Esperanto.

HUMPHREY TONKIN

Nia c^i-jara temo ”Kulturo de dialogo - dialogo inter kulturoj” konsistigas parton de la Jaro de Dia-logo inter Civilizoj lanc^ita de Unu-ig^intaj Nacioj en la jaro 2001. Nia Esperanto estas kulturo, kiu favoras, ec^ fundamentas, malferman dia-logon. G^i estas dialoga kulturo. Se tiel estas, kiel ni utiligu Esperanton por faciligi komunikadon inter la grandaj civilizoj kaj kulturoj de la mondo, kun ties diversaj religioj, historioj, aspiroj, deziroj, lingvoj, popoloj, etikaj tradicioj? Kiel fari el Esperanto, en plena realo, lingvon, kiu ebligu pli da komprenig^o inter la homoj? Ne sufic^as diri al tiuj, kiuj jam partoprenas la dialogon, ke Esperanto pli bone servus ilin ol la etnaj lingvoj, se ili volus uzi g^in. Necesas, ke ni mem, kiuj neniel estas perfektaj, komencu ankau^ inter ni dialogon, kiu malfermu la mondan diversecon en ties glora, sed foje minaca vario.

Nova estraro de UEA

UK en Zagrebo elektis jenan estraron: Prezidanto: d-ro Renato Corseti (Italio), vicprezidantoj prof. Lee Chong Yeong (Koreujo) kaj prof. Humphrey Tonkin (Usono), g^enerala sekretario s-ro Ivo Osibov (Kroatio), komitatanoj: s-ino Ans Backer (Nederlando), s-ro Gbeglo Koffi (Togolando), Andrej Grigorjevskij (Rusio) kaj s-ino Michela Lipari (Italio).

Belartaj Konkursoj 2001

Poezio: 1. Sten Johansson (Svedio) pro ”La kvina forto”; 2. Sten Johansson pro ”Hau^to”; 3. Mauro Nervi (Italio) pro ”La floro kaj la frukto”.

Prozo: 1. Paul Gubbins (Britio) pro ”Gamp”; 2. Lena Karpunina (Germanio) pro ”La pluvo en C^enstoh^ovo”; 3. Lena Karpunina pro ”La demando de emancipig^o.”

Teatraj^o: neniu premio aljug^ita

Eseo: 1. Jan Werner (C^eh^io) pro ”Kulturo de komunikado”; 2. Stefan MacGil (Hungario) pro ”Kriptaj krucvortenigmoj en Esperanto”; 3. Ne aljug^ita

Infanlibro: La hobito, au^ tien kaj reen (J. R. R. Tolkien, tr. Chris Gledhill kaj William Auld)

Kanto: Anja Karkiainen kaj Vesa Pölkki (Finnlando) pro ”C^au^, adiau^, g^is revido”.

La plej longa tago en la vivo de Maria Teresia

estis la titolo de teatraj^o de Miro Gavran, kiun prezentis kroata aktor-ino Vida Jerman kun la teatra grupo ”Ponto” la 26-an de julio en Kroata Nacia Teatro. (Eble temis pri la sama au^ simila dramo, kiun antau^ nelonge prezentis nia televido kun Stella Zázvorková.) La prezentaj^on sekvis 10-minuta aplau^do kaj danko de la nova Estraro de UEA. Sed aperis ankau^ indignita artikolo de profesorino pri historio, kiu foriris dum la prezentado, c^ar la dramo s^ajnis al s^i ofendo kontrau^ la granda s^tatistino.

Juna Mozart el Rusio

Tiel la internaciaj muzikspecialistoj nomas Andrej Korobej^nikov, lau^-reaton de 12 internaciaj pian-konkursoj, studenton de la kvara lernojaro de Jura Fakultato c^e Eu^ro-pa Jura Universistato en Moskvo. Li estas 14-jara ano de la Internacia Akademio de la Sciencoj en San Marino. Lia koncertos speciale por la kongresanoj de la 86-a UK okazis marde en la koncertejo ”Lisinski” (salono Ivo Lapenna).

KONGRESA RESOLUCIO

"La 86-a UK de Esperanto, kunven-inta en la urbo Zagrebo, Kroatio, de la 21 g^is la 28-a de julio 2001, kun la temo kulturo de dialogo - dialogo inter kulturoj;

NOTINTE, ke la UN nomis la jaron 2001 jaro de dialogoj inter civilizoj;

MEMORIGANTE, ke Esperanto-Movado havas longan historion de alproksimigo de la homoj sur bazo de egaleco trans barilo de kultura dife-renco, reciproka malrespekto, ec^ mili-taj kondic^oj, jam de la klopodoj de Zamenhof alproksimigi la mondajn religiojn tra la agado de UEA por reunuigi familiojn dividitajn en la unua mondmilito g^is nuntempaj el-pas^oj, kiel ekzemplo de la utiligo de Esperanto por la komunikado inter indig^enaj popoloj, la tiel nomata INDIG^ENAJ DIALOGOJ, kaj por alproksimigi la Korean kaj Japanan popolojn;

ATENTIGAS ke, kiel internacia lin-gvo ne ligita al s^tataj kulturaj interesoj, Esperanto konsistigas idealan perilon de dialogo inter la kulturoj. Tra pli ol cent jaroj la Komunumo de Esperanto -parolantojn kreis tradicion de dialogo transnacia kaj transkultura, kio plene meritas karakterizi g^in dialoga kulturo. Efika dialogo postulas respekton al lingva, kultura kaj idea diverseco kaj bezonas ne nur mensan malfermitecon, sed ankau^ la kapablon au^skulti. Al-done al siaj multaj rimarkindaj atingoj, Esperanto havas signifan ne ekspluatan potencialon kiel dialoga lingvo; Sekve, la Kongreso

1. Gratulas al UN, ke g^i decidis lanc^i klopodojn senpere alproksimigi kaj interkomprenigi la homojn, sen kies konvinko la registaroj estas esence senpovaj:

2. Aparte petas al UN dau^rigi tiun c^i kampanjon preter la jaro 2001;

3. Atentigas, ke tiuj klopodoj pos-tulas proksiman kunlaboron de NRO-oj;

4. Rekomendas, ke UEA proponu al UNO sian kunlaboron kiel organizaj^o unike bone kvalifikita por difini en kunlaboro kun aliaj organizaj^oj la eblon kaj limon de tiu dialogo kaj g^in realigi;

5. Rimarkindas, ke efika dialogo inter diversaj kulturoj sur lingve demokratia bazo, postulas prikonsideron de la bezono de nova internacia lingva ordo;

6.. KAJ FINE, apelacias al c^iuj pa-rolantoj de Esperanto, c^iuj lokaj, re-gionaj, landaj kaj internaciaj E-orga-nizaj^oj kaj c^iuj, kiuj subtenas la celojn de Esperanto, kunlabori en la dau^ra konservado kaj plifortigo de la dialoga kulturo, kiun prezentas Esperanto kaj dau^re partopreni en la klopodoj de UN krei dialogojn inter la civilizoj je tutmonda skalo, kiu estas tiel esenca por la paca evolu-igo de la homa socio."

Sukcesa busvojag^o

al Kroatio

Esperanto-klubo de dr. Schulhof kun Asocio de E-handikapuloj el Pardubice organizis la busvojag^on al UEA kongreso en Zagrebon. Kvankam la buso ne estis plena - pro pluaj Zagrebaj kongresoj, inter-naciaj renkontig^oj kaj junulara tend-aro okazintaj tie je unu semajno pli frue, tamen la ekskurso ne estis malprofita dank’ al modesta tra-noktejo en la lernejo por handi-kapitaj infanoj. G^in mem proponis al nia asocio la gvidantino de tiu lernejo en Zagrebo.

 

 

 

 

 

La partoprenintoj estis el 16 lokoj de C^eh^a respubliko. Al nia grupo apartenis ankau^ membroj de Inter-nacia Klubo de EH - kvar francoj, polo, svisino, germano kaj kuban-ino, kiuj volis kun ni malmultekoste tranoktadi, do ni estis fakte inter-nacia grupo, kiu bonege komprenis unu la alian.

La lerneja kuirejo kaj mang^ejo estis je nia dispono, do ni tie mem komune preparadis matenmang^ojn, iam ec^ vespermang^ojn, krom tio la s^oforo de la buso kun sia edzino kuiris por ni trifoje komfortan mang^on.

AEH kiel faka asocio de UEA eluzis la eblecon propagandi en sia stando pri sia agado, pri la preparata IV-a kongreso, kiu efektivig^os en septembro 2002 en Jánské Lázně, kaj al interesuloj disdonadis multajn afis^etojn kaj invitojn. La dej^orantoj respondadis multajn demandoj kaj akiris dum tiu unu sola antau^-tagmezo preskau^ dudek novajn membrojn. Dum la kunveno de fakaj asocioj la prezidantino parolis pri la agado de AEH.

Granda avantag^o estis, ke ni estis c^iutage buse veturigitaj de nia tranoktejo al la kongresejo kaj reen, posttagmeze al diversaj ekskursoj ec^ vespere al kongresaj kulturaj pro-gramoj. Ni tiel povis ekkoni kaj Zagrebon, kaj proksimajn urbojn. Ni vizitis turisme interesajn lokojn Krapina, Samobor, monton Medved-nica kaj kastelon Varaždin. Ni banis nin ec^ en la maro c^e Opatia kaj en la belega Zagreba Jarun-lago.

Lau^ venantaj reagoj la parto-prenintoj estis kontentaj.

Jarmila Rýznarová

El la ferma parolado de la nova prezidanto de UEA

La taskoj de la Esperanto-movado estas esence du: - produkti espe-rantistojn - produkti servojn por la esperantistoj. Kompreneble sub la nocio ”servoj por la esperantistoj” vi rajtas enkalkuli c^iuspecan kultu-ran aktivadon, verkadon de litera-turo, organizadon de okazoj, por ke esperantistoj renkontig^u kaj parolu sian lingvon, ktp. Persone mi opini-as ke la unua tasko, ”produkti espe-rantistojn”, estas pli malfacila ol la dua, kiel c^iuj vi malnovaj movada-noj ja scias. Tial la nova labor-plano de UEA insistas pri g^i.

Labor-plano

Vane vi serc^os en g^i magiajn formu-lojn, c^ar magiaj formuloj ne ekzis-tas. La labor-plano insistas pri tri prioritatoj: - informado - instru-ado - utiligado. Certe, nenio nova. Sed nia tasko nun estas aktualigi ilin tiel, ke la nuna mondo povu reagi al ili.

Informado

Mi estas konvinkita, ke la mesag^o, kiun Zamenhof volis transdoni al la mondo, estas enhave ankorau^ tute aktuala. Tiu mesag^o esence diras: ”Homoj c^esu batali inter si pro naciaj malsamecoj. Ili provu kom-preni kaj ami unu la alian. Ili faru tion surbaze de egaleco inter c^iuj nacioj, kulturoj, lingvoj. Por atingi tiun bazon de egaleco, la internacia neu^trala lingvo Esperanto estas necesa.” La labor-plano diras, ke estas tasko de ni c^iuj, de niaj organi-zaj^oj, doni al la mesag^o de Zamen-hof nun kompreneblan veston kaj prezenti g^in al la mondo. Ni laboras por la mondo ne por ni mem. Ni laboras por plibonigi la mondon, ne por amuzi nin mem.

Instruado

Ni devas instrui nian lingvon al ho-moj, al multaj homoj. Ni mem devas fari tion, c^ar ni ne povas esperi, ke en la nuna momento registaroj au^ aliaj homoj, kiuj estas pagataj por instrui lingvojn au^ por atingi inter-nacian interkomprenig^on, faros tion. C^iukaze la j^us aprobita labor-plano reemfazas la interkonsenton inter UEA kaj ILEI, la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj, por pli-efikigi instruadon kaj pliampleksigi g^in. Tamen, c^efe ni devas konvin-kig^i, ke instruantoj de Esperanto faras socie utilan laboron. Ni ne devas honti pro la ”mokoj de l’ homoj”, pro la mokoj de tiuj, kiuj instruas au^ volas lerni ”utilajn” lingvojn. Ni laboras por paco kaj egaleco inter c^iuj landoj, grandaj au^ malgrandaj. Tiuj, kiuj devus honti, estas la ”komercistoj de la angla au^ de aliaj mondaj lingvoj”, kiuj celas personan gajnon per vendado de siaj samlandanoj al la venkintoj, al la fortuloj.

Utiligado

”Kial vi lernas Esperanton? G^i estas tute senutila!” Tion, c^iu el ni au^dis plurajn fojojn dum sia vivo. C^iu el vi scias, ke Esperanto estas utila. Tamen la kritikantoj aludas al io alia. G^enerale ili volas diri, ke Esperanto eble estas utila por persona pliklerig^o, sed ke g^i certe ne estas utila por praktikaj viv-bezonoj. Efektive multo restas por fari en c^i tiu kampo. Certe legado de beletro estas utiligado. Kontaktado pere de la Jarlibro de UEA kaj gastado c^e fremdaj familioj pere de la Pasporta Servo de TEJO estas utiligado. Inters^ang^o de internaciaj spertoj pere de la fakaj asocioj estas utiligado. Feriado en Esperantujo estas utiligado. Tamen, mankas ankorau^ multo por ke Esperanto ig^u vere utila lingvo. Ekonomiaj agadoj, ekzemple, estas ankorau^ en sia komenca stadio. Mi ne povas ne me-morigi vin pri la ideoj de nia malaga-sa samideano Henriel Fidilalao, kiu antau^vidas tutan programon de kun-laborado inter la Nordo kaj la Sudo de la mondo pere de Esperanto por doni al multaj junaj esperantistoj en Afriko konkretan s^ancon por plibon-igi sian vivon per simplaj teh^nikaj rimedoj. Eble ni devas provi meti tiujn ideojn en la praktikon.

Vi eble volas ankorau^ kvaran aferon. Tiun aferon volas c^efe la homoj, kiuj ne estas c^i tie, kiuj neniel iam ajn povos esti c^i tie. Vi volas, ke ni venku la ekonomiajn, sociajn, poli-tikajn barojn, kiu tenas grandajn partojn de nia komunumo ekster kontakto kun la cetera komunumo. Realigi tion, evidente, estas io anko-rau^ pli malfacila ol la punktoj, pri kiuj ni parolis antau^e. Sed ankau^ tiudirekte jam ekzistas se ne ideoj almenau^ deziroj. Viaj petoj estas al mi klaraj sed same klaraj estas la ”obstinaj baroj” en la vojo de la realigado. Nur per via helpo ni povos sukcesi.

Renato Corsetti

 

 

90 jaroj de Esperanto

en Poděbrady

La preskau^ 80-jara Fiala prezentis al la partoprenantoj veran frandaj^on. Kvankam loka Esperanto-grupo ne plu vivas, tamen Fiala sukcesis arigi proksimume 40 partumantojn. Plej alte mi taksas la akcepton en la urbodomo. La vicurbestro akceptis nin kaj petis pardonon, c^ar la urbestro pro ferioj ne povas c^eesti. Surprize audig^is voc^o c^e la salon-pordo: "Tamen mi alvenis".

C^e la pordo staris viro en liber-tempaj vestaj^oj, klarigis, ke li nune renovigas sian domon, sed tamen por momento volas esti inter ni. Estis la urbestro, kiu evidente ne povis ne alveni. Tre belan impreson donis la Esperanto-grupo el urbo Siedlce (Pollando), kiu en uniform-similaj vestaj^oj buntigis nian ren-kontig^on kaj vekis la atentemon de la ceteraj urbanoj.

Pliaj brilaj punktoj estis la koncerto en la Husana preg^ejo, kie kantis Miroslav SMYČKA kaj Kateřina KUDLÍKOVÁ (soprano). Dum pli ol unu horo ili alterne prezentis kantojn ekskluzive en Esperanto. Mi nur volas nomi 2 elstarajn pre-zentaj^ojn: Zamenhofa ”Preg^o sub verda standardo" kortus^e donita de SMYČKA, kaj "Kanto de l' Ligo" lau^ muziko de Mozart prezentita de

ambau^ gekantistoj en dueto.

Sed ankau^ tre plac^is la teatra post-tagmezo en la urba kastelo, kie la samaj geartistoj prezentis diversajn ariojn. Tiufoje: "Preskau^ c^iuj tekstoj en Esperanto".

Sed ankau^ la amuzo ne forgesig^is: Interkona vespero kun dancado. S^ipveturado sur la rivero Elbo. Ka-maradeca kunestado sur la kastela teraso. Fiala persone agis kiel piro-teknikisto kaj prezentis piroteknikan lumludon.

En la loka muzeo montrig^is ekspozicio pri la Esperantista vivo en la urbo. Krome estis preparita la senvualigo de 2 memortabuloj pri eventoj kiuj okazis n Podebrady.

La adiau^o okazis en la loka kam-padejo. La lasta gaja afero estis la vetmang^ado de 4 kurag^uloj kies celo estis per la dentoj kapti valoran moneron en la kukomezo.

Menciindaj estus ankorau^ pliaj eventoj: La promenado tra la "Aleo Esperanto", la koncerto en la ban-urba parko, kie la enlog^antaro kaj multaj banurbaj gastoj povis renkontig^i kun vivanta Esperanto.

S. Schlumberger

 

Esperanto en Poděbrady festis sian 90-an jubileon

 

Komence de au^gusto (de 01. G^is 05. 2001 - jubileaj tagoj enPoděbrady) pasis jam 90 jaroj de ekesto de internacia lingvo Esperanto en Poděbrady. Okaze de tiu c^i jubileo realig^is amika renkontig^o kaj festo de esperantistoj. Dum preskau^ semajna restado en fama banurbo (por kor- kaj angiomalsanoj) Poděbrady en meza Bohemio atendis partoprenantojn ric^a, interesa kaj varia programo. Admirinda estas, ke c^ion modele arang^is per sia monric^aj^o kaj kapitalo neniu esperantisto mecenato kun plurmembra grupo de organizintoj. Male, tuta arang^o kaj nefacila tasko estis rezulto de oferema agado de unusola longtempa ag^a (80) esperantisto-pensiulo sen grandaj monrimedoj. Samideano Ladislav Fiala tion scipovis dank’ al aliforma sia ric^aj^o, kiu estas spertoj el naciaj kaj internaciaj kaj arang^oj kun Esperanto. Malgrau^ g^enerale altaj prezoj en banurbo organizinto sukcesis por partoprenintoj proponi moderajn akcepteblajn prezojn lau^ sia volo kaj pos^o.

Unua mencio pri Esperanto en Poděbrady estis en la jaro 1907, sed dokumentoj pri tio bedau^rinde perdig^is. Do pasis 90 jaroj kaj la au^toro de jubilea festo kaj ekspozicio supozante ne g^isvivi 100-jaran jubileon tial zorgis festi almenau^ datrevenon 90-jaran. Dum sia restado eblis kun admiro au^skulti muzikan programon de spirita koncerto en husana preg^ejo, koncerton de operaj kaj operetaj arioj en teatro c^e kastelo (kantis eminente kantistoj Smyčka kaj Kudlíková) kaj popularan blovorkestron en promenada loko. Enkadre de jubilea festo okazis akcepto c^e urbestro, s^ipekskurso sur rivero Elbo kaj trarigardo de la urbo kun akompano kaj interesa komentario de samideano Fiala interkonatiginta nin kun historiaj monumentoj kaj memorobjektoj (minista preg^ejeto honore al senkulpe ekzekutitaj mezepokaj ministoj el Kutná Hora, kastelo, ermitejo ...). Mankis nek amuzvesperoj, ekskurso al fama produktejo de c^eh^a kristalo - vitrofabriko Bohemia, vespera vizito de kastela vinejo kun piroteknika lumbildado k.s.

Eksterlandaj gesamideanoj premiitaj estis Siegfried Schlumberger el Germanio kaj Luka Barbara kaj Teresa Kulikowska el Pollando, s^akturnira venkinto estis samlandano Uhlíř.

Jubileo de Esperanto en Poděbrady okazis sub aktuala devizo: ”Eu^rope pensi - esperante paroli.”

Ing. Zdenìk Polák, 561 25 Rudoltice 265

 

Ekspozicio kun konkurso de infandesegnaj^oj el la tuta mondo

Okaze de la unua Tago de Infanoj en la tria jarmilo kaj Eu^ropa Jaro de la Lingvoj preparas Esperan- ta rondeto c^e Urba Kulturcentro en urbo Vyškov (CZ) ekspozicion de infan desegnaj^oj el la tuta mondo kunligitan kun konkurso (la 23-a g^is la 31-a de marto 2002). Temo de la desegnaj^oj estas MIA HEJMO. Povas temi pri via familio, log^loko, urbo au^ vilag^o, en kiu vi vivas, kaj g^ia c^irkau^aj^o, regiono au^ via lando. Estos tri ag^o-kategorioj: g^is 8 jaroj, 8-14 kaj 14-18 jaroj. Dorsflanke skribu vian nomon, naskig^daton, adreson kaj nomon de la desegnaj^o. Rekomendinda estas partopreno de infanoj el klasoj de Kvazau^lernejo de Tibor Sekelj. De-segnaj^ojn prijug^os vizitantoj de la ekspozicio, aparte infanoj kaj plen-kreskuloj kaj faka j^urio. C^iu parto-prenanto ricevos memor-diplomon, la au^toroj de la plej bonaj tri verkoj en c^iu kategorio premion. Formato de la desegnaj^oj ne estas limigita. Kon-kursaj^ojn sendu (pli grandajn formatojn prefere ruligitajn) tiel, ke ili venu g^is la 15-a de marto 2002 al la adreso: Esperanto rondeto, MKS, Jana Šoupala 4, CZ-682 01 Vyškov.

Noto: Mallongigo MKS signifas Urba Kulturcentro. Kontakto perreta por eventualaj demandoj:

vojacek@jumbo.ped.muni.cz

La 19a C^eh^a-Saksa Tago en Pirna sukcesis!

La E-grupo "Saksa Svisio"en Pirna kune kun E-klubo en Ustí n. L. arang^as alterne sur la c^eh^a kaj la germana flanko tiel nomatan C^eh^an-Saksan Tagon (C^ESAT). La komuna translima kunlaboro komen-cig^is jam en la 20-aj jaroj de la pasinta jarcento kaj oficialig^is fine de la 70-aj jaroj. La tradicio de C^ESAT estis fondita iom pli poste.

La jam 19-a okazis sabate la 9-an de junio 2001. Partoprenis g^in kvin c^eh^aj kaj dek enlandaj geesperantistoj. El la bunta programo oni povas nomi precipe viziton de memorejo Sonnenstein, kie dum la nazia tempo nazianoj mortigis milojn da handikapuloj. Lau^ la nazia teorio handi-kapuloj multnombrig^as pli rapide ol la sana populacio kaj tial oni devis ilin forigi. Ni klinig^is memore al la mortigitoj kaj metis tie verdan kronplekton.

Poste jam sekvis nur gajaj programeroj - post la tagmang^o en Pirna-Copitz, ni revenis per pramo al la maldekstra bordo de Elbo en Pirna kaj per luksa s^ipo "Au^gust der Starke" ni dau^rigis al 9 km distanca kastelo en Pillnitz (c^k. meze de Pirna kaj Dresden). En belega kastela parko ni povis konatig^i kun historio de la kastelo kaj admiris tre interesajn dendro-logiajn raraj^ojn. Dum la arang^o estis sufic^e da tempo neformale diskuti. Dank’ al suna vetero ni revenis perbuse al Pirna nur antau^vespere kaj adiau^is kun slogano: G^is la revido en Ustí n. L. la 8an de decembro 2001 okaze de la 20-a C^ESAT!

Josef Kříž

PAROLIGA KURSO

okazos inter 30. 11. - 2. 12. 2001 en Olomouc. Kun konversaciaj kursoj por komencantoj kaj progresintoj. Alig^ojn akceptas Mgr. Jana Melichárková, Polní 936, 696 02 Ratíškovice,

melicharkova@quick.cz

Výzva ke spolupráci

Všem funkcionářům sekcí, klubů a kroužků Českého esperantského svazu

Podle stavu k 1. Srpnu 2001 má svaz 831 členů. Z toho je největší počet doživotních členů (370) a dále zaplatilo 109 členů v kat. A, 265 v kat. B, 43 v kat. D a 44 členů v kat. 4.

Vzhledem k tomu, že tato členská základna nezaručuje dostatečné příjmy, potřebné pro chod svazu a především pro vydávání časopisu Starto, rozhodl výbor svazu zvýšit členské příspěvky na rok 2002 takto: Kat. A - 250,- Kč, B. - 150,- Kč, D a E - 70 Kč a kat. F - doživotní - 5000 Kč.

Není dost dobře možné akceptovat stav, kdy ještě v srpnu nemá mnoho členů zaplaceno na tento rok!!! Žádáme Vás, abyste výběr členských příspěvků na rok 2002 urychlili a odvedli je na účet svazu ještě letos. Jedině tak si zajistíte pro svůj klub nebo kroužek podíl 10% z odvedené částky!!

Znovu upozorňujeme, že těchto 10% si mohou odečíst pouze kluby nebo kroužky, mající právní subjektivitu. Ostatním bude tato částka připsána ne jejich subkonto u svazu. Při platbě po 1. Lednu 2002 již nárok na 10% nemáte!!!

Současně Vás žádáme o získávání nových členů a obnovovoání členství u dřívějších členů (není nutné doplácet minulá léta ani platit znovu zápisné - bude ponechána původní legitimace).

Na aktivní spolupráci se těší

Výbor svazu

Pavel Polnický

cea.polnicky@quick.cz

 

Abonoj de gazetoj

Vladislav Hasala, A. Dvořáka 1, 696 62 Strážnice, tel. 0631/332 278, fakso 0631/332 507, elektronika pos^to:

vlada_hasala@iol.cz

Amikeca Reto (FR, 105 Kč), Esperantisto Slovaka (SK, 200), Eventoj (HU, 668), Heroldo (CH, 540), Informilo de AEH (CZ, 100), Interligilo de IPETA (BG, 110), Juna Amiko (HU, 130), Komencanto (RU, 409), Kosmos (DK, 204), La Gazeto (FR, 550), La Kancerkliniko (FR, 443), La merkato de IKEF (BE, 376), La Migranto (NL, 90), La Ondo de Esperanto (RU, 542), La Verda Lupeo de ELF (DE, 392), Literatura Foiro (CH, 505), Litova Stelo (LT, 362), Monato (BE, 561), La Jaro (BE, 164), Monda Solidareco (FR, 171), Ondo da Vero (TG, 555), Oomoto (JP, 250), OSIEK (135), Penseo (CN, libervola), RET-Info (HU, 429), Scienco kaj kulturo (RU, 455), Sennaciulo de SAT (FR, 530).

Detlev Blanke 60-jara

La fama germana lingvisto, kiu dokto-rig^is en 1976 c^e Humboldt-Universitato Berlino per disertacio pri Esperanto, kontribuis al scienca agnosko de inter-lingvistiko per multaj laboroj, redaktis dum multaj jaroj gazeton der esperantist kaj gvidis la movadon en la iama GDR, naskig^is la 30-an de majo 1941.

Okaze de lia vivjubileo aperis festlibro

Studoj pri interlingvistiko. Studien zur interlinguistik. Festlibro por / Fest-schrift für Detlev Blanke. Red. Sabine Fiedler /Liu Haitao, eld. KAVA-PECH, Dobřichovice 2001, 736 p.

 

Post enkonduko de la redaktintoj pri la vivo kaj verkaro de la jubileulo (en E-o kaj en la germana) sekvas 43 artikoloj de diversaj au^toroj el 19 nacioj pri lingvistikaj temoj, dividitaj en kvar grupojn: I. Lingvoplanado kaj lingvo-politiko, II. Studoj pri teoriaj, historiaj kaj aplikaj aspektoj de interlingvistiko, III. Esperantologio, IV. Terminologi-sciencaj kaj leksikografiaj aspektoj. Inter la artikoloj 15 estas germanaj, sed antau^ c^iu la leganto trovos resumon en Esperanto, simile antau^ la Esperantaj trovig^as resumo germana. Kaj c^iam sekvas ankau^ resumo angla. C^ar la libro estas donaco al Detlev Blanke, neniu el la artikoloj estas de li mem.

La unua bloko priskribas la lingvajn problemojn en Eu^ropo el vidpunktoj de praktiko, homaj rajtoj kaj tutmondig^o (intencaj intervenoj en lingvouzon, artefarita kaj natura en la rumana, la greka kiel internacia, tekniko en la sveda, defio de Eu^ropo kontrau^ Usono).

La dua bloko estas dedic^ita al lingvo-planado kaj interlingvistiko g^enerale, do ankau^ al Ido, Volapuko, Kosmopolit, kaj ne evitas ankau^ scienc-fikcian literaturon, interreton, informadikon..

La tria bloko, la plej ampleksa, estas dedic^ita al temoj pri Esperanto mem - el vidpunkto lingvistika (nazaloj, fonemoj, liter-ofteco, infinitivo, aziaj elementoj en Esperanto, Esperanto-elementoj en Okcidentalo), movada (c^u perdita komunumo?, René de Saussure, politika aktualeco en lernolibroj) kaj literatura (tradukado de bibliaj tekstoj, estetika funkcio en Esperanto).

La lasta parto priskribas terminologiajn kaj leksikografiajn problemojn, donas ekzemplojn el la fervoja kaj forsta fakoj kaj matematiko (grandaj nombroj).

Fine de la libro trovos la leganto medalionojn de la au^toroj (ekz. Tonkin, Mattos, Krause, Barandovská, Kuznecov, Bormann k.a.) kaj la supervidon pri la verkaro de Detlev Blanke.

Temas pri verkaro vere impona. Unue libroj germanlingvaj (Planlingvoj kaj naciaj lingvoj, Esperanto kaj scienco, Internaciaj planlingvoj, Historio de Esperanto en GDR, Konversacio Germana-Esperanta), poste redaktadoj (der esperantist, Paco, Informilo por interlingvistoj), tradukoj (W. Reischock: Klereco por hodiau^ kaj morgau^; K. Marx - F. Engels: Manifesto de la Komunista Partio) kaj pli ol 500 artikoloj aperintaj en gazetaro (arang^itaj lau^ la jaroj).

Miroslav Malovec

Harakuni en Havířov

En la 2-a numero de Starto vi legis mian artikolon "Preskau^ nevidantino pe-tas vian helpon." Estas tre lau^dinde, ke skribis au^ telefonis al mi kelkaj ge-esperantistoj, kiuj volis helpi al Jindra Rotterová (Gwozďová). Tial mi tre dankas al gesamideanoj Rýznarová el Pardubice, Bradová el Havířov, Červenka el Otrokovice kaj Rob Moerbeek el Nederlando. Ili c^iuj proponis, kiamaniere helpi al Jindra.

Kaj kiel reagis s-ano ing^. Harakuni EGAWA el Japanio? La 1-an de julio 2001 li alflugis ec^ kun sia edzino Kimie al Praha, kie atendis lin s-aninoj Jindra Drahotová el Mladá Boleslav kaj Maruška Bímová el Praha. Interalie ili veturigis lin al Kongresa palaco por rigardi la memors^tonon, kiu estis instalita honore al la kongreso de Esperanto en 1996.

La 5-an de julio 2001 ili sidigis lin en rapidvagonaro, per kiu li forveturis al Havířov. Estas tre lau^dinde, ke en c^iuj fervojstacioj, kie la rapidvagonaro haltis, atendis lin kelkaj esperantistoj por saluti lin. S-anino Eliška Kunertová el Lanš-kroun, kiu ne povis veni al la vagonaro, sendis al Harakuni bildkarton de Lanš-kroun kun salutvortoj. S-ano Láďa Fiala el Poděbrady akompanis lin dumvoje el Praha al Kolín. Sed la plej oferema estis Sváťa Čech el Česká Třebová, kiu akom-panis geedzojn EGAWA el Česká Třebo-vá g^is Havířov. En Ostrava-Vítkovice atendis ilin tri esperantistinoj, kiujn gvi-dis s-anino Klegová, prezidantino de EK Ostrava-Poruba. Ilia oferemo estas rimar-kinda, c^ar kvankam ili estis malsanaj handikapulinoj, ili traveturis tutan Poru-ba, Ostrava kaj Vítkovice, por ke ili povu saluti Harakuni.

En Havířov estis atendita Harakuni de ilia "amata Jindra" kun filo Ivo kaj de mi kun mia edzino. Nekredeble estas, ke post preskau^ 50 jaroj renkontig^is Jindra kun Harakuni. La renkontig^o estis rava, c^arma, sortoplena kaj fascina.

Plua neforgesebla travivaj^o por Hara-kuni estis vizito de Oswiecim, kien mi veturigis lin per mia au^tomobilo. Mi dankas al s-ano ing^. Zdislaw Glajcar el pola urbo Cieczyn, kiu navigis nin kaj poste gvidis tra Oswieczim. C^arma estis ankau^ renkontig^o kun polaj gesamideanoj en urbo Bielsko-Biala.

Same la renkontig^o de geesperantistoj en Havířov estas neforgesebla. Dum la renkontig^o interalie s-ano Harakuni kaj lia edzino kantis al ni originajn japanajn kantojn kaj li dancis al ni originan japanan dancon. La renkontig^on parto-prenis 30 geesperantistoj el Havířov, Ostrava-Vítkovice, Ostrava-Poruba kaj Opava. C^eestis ankau^ la pretzidanto de Pola Esperanto-Asocio s-ano Mandrak el Gliwice. S-ano Jan Matyáš el Havířov estis perfekta organizanto de la ren-kontig^o kaj liamerite estis la renkontig^o eminenta.

S-ano Harakuni estis nia gasto de la 5-a g^is la 9-a de julio 2001. Poste li forveturis kun sia edzino al Vieno, Budapes^to, Salzburg kaj fine de julio forflugis hejmen al Japanio.

Oldřich Schwetter, Havířov

Somere lumegas la lih^nidoj...

Lih^nido estas genro tre bone konata al nialandaj florg^arden-s^atantoj. Ties latina nomo Lychnis devenas el la greka lychnos = lampo, lanterno au^ g^enerale lumilo. Jes ja, temas pri floroj brilkolore lumantaj. Trafe im-presas la nomo germana: Lichtnelke. Bedau^re, en PIV trovig^as la misformo "liknido", kiun senkritike adoptis Esperanto-vortaroj, i.a. la fres^data de Kraft (1998). Nome, la francoj prononcas sian lychnide kun K. Tamen, mankas ajna motivo, por ke la Zamenhofa lingvo kaj^olu al franceska au^ angleska fonetiko. Unue, la kreinto de Espe-ranto celkonscie distingadis inter la du grekaj fonemoj kappa kaj kh^i. Due, c^i-okaze la greka liknon signifas vekton au^ pesilon, do ne kapablas elvoki la semantemon de lampo. Krom diskri-minacio de la lingvo, grava g^uste por la scienca leksiko, oni evitu konfuzojn tute superfluajn, c^u ne vere?

En g^ardenoj oni renkontig^as kun jenaj specioj:

l. lih^nido h^alcedonia (Lychnis chalcedonica), nomita lau^ la mal-grandazia regiono, sed fakte de-venanta el iom pli nordaj teritorioj c^irkau^ Nigra kaj Kaspia maroj. Pro la fajrece rug^aj floroj g^i ricevis la popolan nomo "brulanta amo" (c^eh^e "hořící láska").

2. lih^nido koronaria (Lychnis coro-naria), kvankam leksike referencanta al la sang-arterioj, floras ne tiom "varmege", c^ar rug^viole. La latina adjektivo coronarius signifas simple "florkrona". La planto hejmas en Irano, Turkestano kaj suda Eu^ropo, sed pro-gresas g^is Slovakio. Kiel ofta g^arden-ornamaj^o g^i liveras belan kontraston de la floroj kun la foliaro kaj tigo arg^ent-lanece tegitaj.

3. lih^nido floro jova (Lychnis flos-jovis) devenas el Centraj Alpoj. Lau^-kolore la floroj similas al tiuj de la specio antau^a, sed ili restas bulforme kunpremitaj. En nialandaj g^ardenoj c^i tiu specio estas kultivata malpli ofte.

4. lih^nido floro kukula (Lychnis flos-cuculi), la c^arma herbeja planto orna-mas ne nur nian landon, sed la tutan Eu^ropon, Siberion, Islandon, en Nor-dan Amerikon. La malhele rozkoloraj petaloj aspektas gracile, estante pro-funde plurlobaj. Spite al la fundamen-teco de "kukolo", tau^ga kiel popola nomo de la birdo Cuculus canorus (familio Cuculidae, ordo Cuculi-formes), en Esperanto nomenklature pli rekomendinda formo por la genro estas kukulo, por la familio kukuledoj, por la ordo kukuloformaj. La scienca lingvo havas ja sian pli striktan regularon ol la komunuza. Jen, kiel nin la lih^nido kondukis al ornitologio...

J. Kavkalih^nido bot. kohoutek (1. chalcedonský, 2. věncový, 3. Jovišův, 4. luční)

49-a Somera Esperanta Tendaro Lančov

Nunjare okazis jam la 49-a Somera Esperanta Tendaro en Lančov. Entute partoprenis c^irkau^ 220 da partoprenintoj, plejparte infanoj, kiuj lernis c^efe anglan lingvon, poste germanan kaj ankau^ francan. Esperantan kurson bedau^rinde vizitis nur kelkaj unuopuloj. De post jaro 1992 la nombro de esperantistoj mal-grandig^is. La intereso pri Esperanto inter infanoj ne estas tre granda kaj plen-kreskuloj preferas vojag^i eksterlanden. Tamen la tendaro vivas kaj c^iuj organi-zantoj kredas, ke Esperanto al la tendaro revenos. Eksterlandaj partoprenintoj estis el Slovakio, Germanio, Francio.

Krom la jam menciitaj lingvoj nunjare la unuan fojon dum la 3-a etapo okazis kurso por vidarta edukado. Kvankam alig^is nur kelkaj infanoj, la intereso de multaj ceteraj kreskis kaj post instruado de lingvoj ili dedicis al pentrado kaj similaj praktikoj. La kurson gvidis profesia instruistino s-ino Vlaďka Deáková el Teplice. Sub s^ia gvido kursanoj pentris diversajn bildojn, la modeloj estis naturaj^oj. Tre interesaj kaj belegaj estis bele ornamitaj diversaj s^tonoj, kiujn infanoj unue serc^is en proksima c^irkau^aj^o kaj c^e la rivereto. La s^tonoj prezentis diversajn figurojn, ekzemple leporojn, fis^ojn, papiliojn, florojn, diversajn abstraktaj^ojn ktp. Fine de la 3-a etapo okazis ekspozicio de c^iuj "artistoj", kiu estis tre bela kaj vere arta. En venontaj jaroj certe la intereso pligrandig^os kaj tiuj c^i kursoj okazos ankau^ dum aliaj etapoj kompreneble sub gvido de profesiuloj, ec^ famaj pentristoj. Helpon promesis ankau^ pentristo Josef Kremláček el Třebíč.

Interesa estis ankau^ renkonto de eksaj tendaranoj, kiuj alvenis jam 4-an fojon por rememori la tempojn, kiujn ili travivis en la tendaro. Pli ol 50 parto-prenintoj g^uis la tendaran etoson c^e tendarfajro kaj c^e fotografaj^oj de estintaj tendaroj. Multaj el ili renkontis sin post dek, ec^ pli da jaroj. C^iuj partoprenintoj forlasis la tendaron decidig^intaj venontan jaron denove alveturi.

En la jaro 2002 okazos jubilea, jam la 50-a tendaro. Ni c^iuj esperantistoj havu taskon, redoni Esperanton en la tendaron. Estus bone, se Esperanto, kiu multajn jarojn regis c^i tie, estu almenau^ serioza konkurenco kontrau^ aliaj lingvoj. La organizantoj, EK Třebíč, atendas helpon en tiu afero de c^iuj kluboj kaj rondetoj kaj ankau^ de unuopuloj. Tio estus plej bona donaco al 50-a jubileo de Somera Esperanto-Tendaro.

Věra Podhradská

 

Kurso por instruistoj

Ing. Josef Vojáček, nome de la pedagogia fakultato de Masaryk-universitato en Brno, dissendis al 800 lernejoj en C^eh^io proponon de Esperanto-kurso ”Mazi en Gondo-lando”, kiel kurson por instruistoj, kiuj dezirus poste instrui la lingvon al infanoj. La propono estas interesa eksperimento, kies rezultojn ni devos ankorau^ kelkajn monatojn atendi.

Kiel oni faras vortarojn

Unue gravas, por kiu la vortaro estas destinita. Ekz. C^eh^a-franca vortaro povas esti por c^eh^oj (kun c^eh^aj klarigoj) au^ por francoj (kun francaj klarigoj). La unua estas kodiga (por transigi tekstojn en fremdan lingvon), la dua dekodiga (por kompreni fremdajn tekstojn). Ankau^ la klarigo de vortoj diferencas. Nian triopon rozum, rozoumek, rozoumeček tradu-kas la franca nur per raison. Tial al c^eh^a uzanto necesas klarigi, ke la franca ne uzas et-formojn de c^i tiu vorto kaj dubojn pri ies inteligento esprimas alimaniere (vi kondutas kiel infano ktp.). Male al franco necesas komprenigi, ke nur rozum estas nor-mala traduko de raison, dum la du aliaj formoj estas et-vortoj uzataj por ironiigi ies sag^on. Tial necesas c^eh^an-francan vortaron por c^eh^oj prilabori alimaniere ol la saman vortaron por francoj.

En la dekodigaj vortaroj aperas ankau^ evitindaj esprimoj, kiujn la leganto povas trovi en tekstoj, en la kodigajn vortarojn oni metas nur esprimojn rekomendindajn.

Principe oni uzas tradukojn de vortoj, ne difinojn. Ekz. remilingo havlenka, ne remilingo držák vesla. Nur se la traduko ne estas g^enerale konata, eblas meti klarigon parenteze: remilingo havlenka (držák vesla). Povas okazi, ke la alia lingvo ne posedas ekvivalentan terminon au^ la vortaristo ne sukcesis g^in trovi. Nur tiam escepte eblas uzi difinon.

Internaciismojn oni tradukas unue per internacia vorto kaj nur poste per la hejma: adekvata adekvátní, přiměřený, ne: adekvata přiměřený, adekvátní.

La ordigo de la vortaro povas esti severe alfabeta (ava, avelo, avelujo, aviadilo, avino, avio, avo) au^ etimologia, kie nur radikvortoj estas vicigitaj alfabete, dum la derivaj^oj sidas en ilia nesto (av/o, ~a, ~ino; avel/o, ~ujo; avi/o, ~adilo).

La lernantoj kutime memoras la unuan esprimon de la nesto, sekve estas kon-silinde unue mencii tiun vortspecon, kiu komprenigos pluan derivadon: rem/i veslovat, ~ilo veslo; pagaj/o pádlo, ~i pádlovat (se vi unue skribus pagaji, la uzanto erare supozus, ke la instrumento estas pagajilo).

Derivaj^ojn interne en la nesto kelkaj vortaroj arang^as alfabete (patr/o, ~a, ~e, ~ia, ~ig^i, ~ina, ~inig^i, ~ino, ~io, ~olando), aliaj lau^ niveloj, t.e. unue lau^ finaj^oj (~a, ~e, ~i), poste lau^ sufiksoj (~ig^i, ~io, ~ino, ~ujo), sekvas kumentaj^oj (~olando, ~ologio), prefiksoj (bo~o, ge ~oj), flankelementoj (bapto~o).

 

AMIKON MONTRAS MALFELIC^O

C^ijare mi partoprenis la XXIIIan C^ebaltan Esperantistan Printempon en Mielno (Pollando). Organizanto estis s-ano C^eslaw Baranowski, kiu sian taskon faris kaj preparis bone-ge. En Mielno en hotelo Sport log^is pli ol 70 partoprenantoj el 16 landoj. La sporta hotelo estis bele ornamita per esperantaj devizoj kun belaj motoj. Unu domo estis ornamita per s^tataj flagoj de partoprenantoj. La programo estis tre ric^a kaj interesa. La prelegoj tre variis. Ekzemple la francan vesperon preparis geedzoj Chibleur, pri la 85-a UK en Tel-Avivo raportis Gunter Ebert, pri planoj de Monda Turismo parolis prezidanto Andrzej Grz bowski, pri kantado zorgis s-ino Ula Giercarz, en la c^eh^a vespero venis ankau^ sorc^-isto Rýznar, dum dancado prezentis sin dancmajstra paro, adiau^a vespe-ro kolektis nin c^irkau^ bivakfajro kun rostado de klobasetoj. Unuvorte, belegaj tagoj.

Nun pri momentoj ne tiel belaj. Kiam mi volis veturi hejmen, mi envagonig^is en Koszalin, sed tiel malfelic^e, ke mia piedo glitis el s^tupo, mi falis sub vagonon kaj la s^tupo vundis mian oston de genuo kaj muskolojn. Mia amiko s-ano Marian aba, kiu akompanis min, tuj helpis al mi sur la kajon, kun fervojistino vokis ambulancan au^to-mobilon kaj kunportis min al hospi-talo.

En la hospitalo oni decidis opera-cii la genuon. Post la operacio gipso fermis mian tutan gambon. Nun mi povis taksi, kion signifas amikeco. D-ro Marian aba zorgis pri c^io grava, c^iutage vizitadis min kaj provizadis per fruktoj kaj trinkaj^oj. Plie min vizitis s-anoj Baranowski kaj Nowakowski kun edzino kaj filino. En eksterlando mi eksentis, kion signifas amikeco de esperan-tistoj kaj kiel pravas la proverbo, ke la malfelic^o montras amikon.

Ludvík Chytil

La 37-a BET en Kaunas

 

Tradiciaj Baltaj Esperanto-Tagoj, c^i-jare en litova urbo Kaunas, okazis ekde la 6-a g^is la 15-a de julio 2001. Entute 301 partoprenantoj el 18 landoj venis en la belan urbon Kaunas por studi, praktiki kaj per-fektigi sian lingvoscion. La belega trankvila universitata urbeto bon-venigis nin. La programo estis al-loga kaj bunta. Ni povis lerni la lingvon en la kursoj por komen-cantoj, perfektigan kaj paroligan kurson gvidis fama verkisto kaj tradukisto Trevor Steele el Au^stra-lio. Prelegoj en somera universitato estis variaj. La prelegon, kiun mi preparis pri C^eh^io kaj E-movado c^e ni partoprenis deko da interesatoj. Mi kun miaj geamikoj respondis c^iujn demandojn, sed s^okis nin malg^usta informo de iu germana esperantistino, lau^ kiu c^e ni aperas neniu E-gazeto. S^i ricevis ec^ kel-kajn. Ni vidis filmojn en Esperanto, ni povis eklerni danci kaj spekti multajn vesperajn programojn en alta nivelo. Por infanoj kaj junularo okazis aparta programo. Ni povis g^ui senpagan ekskurson al malnova parto de la urbo kaj al monah^ejo. La tuttaga ekskurso, kiu okazis mer-krede, celis al suda Litovio, kie mug^as la plej grandaj pinarboj kaj fluas c^armaj riveroj, inter ili ankau^ Nemunas. Dum la ekskurso ni vizi-tis unikan parkon de sovetaj skulpt-aj^oj (renversitaj idoloj). Kvankam mi komence ne volis partopreni la ekskurson, mi g^in partoprenis kaj mi ekvidis veran historion en unu loko. Mi povis eksenti etoson de la kon-centrejoj "Gulag". En kuracloko Druskininkai ni ens^ipig^is kaj s^ipve-turis lau la rivero Nemunas. En Li-kiava ni els^ipig^is, surgrimpis kastel-monteton, kie ni vizitis la plej belan barokan preg^ejon en Litovio. Poste la buso veturigis nin al eta vilag^eto Veisieji, kie log^is L. L. Zamenhof kaj kie okazis antau^ tri jaroj BET. En tiu c^i malgranda vilag^eto trov-ig^as du monumentoj de Zamenhof. Post bongusta tagmang^o ni revenis al Kaunas.

Tamen kelkaj programoj estis lastmomente translokigitaj au^ nul-igitaj, pri kio ni eksciis nur veninte surloken.

Ekspozicioj, c^ambro kun kroko-diloj, ec^ unu viva, kaj c^iutage alia ekspozicio de partoprenantoj pri c^iutaga vivo en E-kluboj, donacetoj kaj aliaj tre plac^is al ni.

Meznokta piroteknika artfajraj^o finis kaj kronis nian renkontig^on.

L Filipová

Konferenco pri K. Pic^

La konferencon de OSIEK en Strážnice (14.-20.7.2001) parto-prenis trideko da konferencanoj kaj venis kelkaj gastoj. La temo estis "Karolo Pic^ kaj liaj mondoj". Prelegis Ed Borsboom (beletraj kaj esperantologiaj verkoj de K.P.), Chris Declerck (poezio kaj virino en la verkoj de K.P.). Josef Dörr (lingvaj^o de K.P.), Miroslav Malo-vec (situacio de verkisto dum la totalismo) kaj sian prelegon sendis (parte surkazede, parte surpapere) ankau^ malsanig^inta Claude Gacond (didaktikaj rendevuoj kun K.P.).

La konferencanojn akceptis la urbestro, ili vizitis lokan kastelon kaj proksiman en Milotice, histori-ajn elfosaj^ojn en Mikulov kaj post la konferenco, sabate, la urbon de K. Pic^ - Litomis^lo - trovig^anta 200 km malproksime. Tie ili vidis la tombon de K. P., muzeon, iaman gimnazion, kie lernis K.P. kiel knabo, apudan piaristan preg^ejon kun klostro, kastelon kaj bierfarejon, kie nask-ig^is komponisto Smetana.

En Strážnice la vesperojn plenigis kulturaj programoj: vira kanth^oro el la vilag^o Josefov, geknaba zimbalo-na grupo el urbeto Vracov, unu vesperon prelegis V. Hasala pri Esperanto en filatelo, kaj unu vespero estis dedic^ita al greka kul-turo, precipe la gastronomia (grekaj koleginojn prezentis grekajn fruk-tojn, fromag^ojn, dolc^aj^ojn k.s. kun kompakt-diska muziko).

Vendrede estis balote elektita premio OSIEK 2001 - venkis Eli Urbanová pro "Hetajro dancas". Post du jaroj en 2003 okazos plua OSIEK konferenco denove en C^eh^-io, proksime de Prago, kun la temo "Intimaj temoj en la Esperanto-beletro" .

El Litomis^lo venis vizite la direk-toro de la urba muzeo kaj magistrata komisiitino pri kulturo (junaj ho-moj), kiuj volis ion ekscii pri sia urbano, kiun oni konas en la mondo, sed en la naska urbo ne. Ili miris, kiam usona samideano vizitinta ilian urbon konis multajn lokojn en Litomis^lo el la libroj de K. Pic^. La sinjorino el la magistrato poste c^ic^eronis al la grupo dum la sabata vizito en Litomis^lo.

En la libroservo de OSIEK ni trovis libron de alia litomis^lano, Stan Bubenič (Dr. Stanislav Bubebíček, 1904-1979) juristo, kiu muzikis kun cirkoj kaj en 1974 verkis en Litomi-s^lo originalan au^tobiografian roma-non en Esperanto, Sub cirkotendo.

Litomis^lo estas naskig^urbo ankau^ de Jiří Karen.

 

La vivo de Karolo Píč

(1920 - 1995)

En lia biografio ni trovas ok jarojn en Litomis^la gimnazio, unu jaron de filozofia fakultato en Prago, post okupacio 1939 pedagogian institu-ton en Litomis^lo, devigajn laborojn en Komoøany apud Most, post la milito li estis kontisto en Polièka, poste farbisto de fenestroj kaj fine denove kontisto en Fis^ista entre-preno.

Li amis bicikladon, francan kaj lati-nan lingvojn kaj precipe Esperanton. En la gazeto Esperantista (1946-1951) aperadis liaj unuaj poemoj kaj prelegoj (Supersignitaj literoj en Esperanto, Pri neologismoj, Pri ilia belsoneco), kiujn li prezentis en kolegio de Doksy. Li multe kores-pondis kun Regulo Perez, Gaston Waringhien kaj Tomáš Pumpr, post kies morto (1972) li mem farig^is akademiano.

Komence li ankorau^ kritikis troan uzadon de neologismoj, sed eble verkado de propraj libroj konvinkis lin, ke E-o bezonas novajn vortojn, precipe por esprimi surstratan kaj gastejan lingvaj^on de ebriuloj, klac^ulinoj, laboristoj, gejunuloj ktp., sen kiuj ne povas ekzisti moderna romano.

Liaj romanoj vekis entuziasman admiron de literur-amantoj kaj sam-tempe koleron pro eksperimentado kun nekutima apliko de afiksoj au^ kun enkondukado de neologismoj. Kelkajn homojn indignas la erotikaj scenoj en liaj verkoj.

Malgrau^ c^io c^i li estas agnoskata la plej granda Esperanto-au^toro. Estas ironio kaj paradokso, ke hejme li estas preskau^ nekonata. Liaj verkoj: La litomis^la tombejo (au^tobiografia romano), La mortsonorilo de Chamblay (detektiva romano), Klac^ejo (romano pri klac^ulinoj), Ordeno de verkistoj (romano pri verkejo de E-au^toroj en Litomis^lo), La Bermuda triangulo (rakontoj), La interna vivo de Esperanto kaj Kritiko kaj recenzistiko (eseoj).

HETAJRO DANCAS

la c^ijara OSIEK-premiaj^o, estas vera okazaj^o en nia beletro. Romano au^to-biografia, verkita tre malkas^e kaj kurag^e, "senklis^e, senprude kaj sentabue". Kiel romano g^i s^pinas larg^ajn rakonto-fadenojn, en kiuj enplektig^as la tavoloj de la vivo. G^i prezentas buntan portreto-galerion pri la C^eh^oslovakia Esperanto-movado. Lingve kaj stile, kiel prave oni atendu de unu el niaj pintaj poetinoj kaj akademianino, nia HETAJRO estas senriproc^a.

Prezo c^e nia Libroservo: 700 Kč

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

(7)

Solvo de la dusencaj^oj el la antau^a numero:

11. vi divenu, vidi venu

12. tropika, tro pika

Kelkaj vortoj au^ kelkvortaj esprimoj legitaj de la fino al la komenco donas novan sencplenan esprimon. Tiu c^i fenomeno estas bazo por la enigmo, kiun ni povas nomi

RETROLEGO

Trovi tiujn vortojn kaj esprimojn ne estas tro facile, sed tamen ili ekzistas kaj ili estas proponeblaj al divenantoj. Ambau^ tekstoj, t.e. legita mormala kaj retrolegita, estas en propono anstatau^itaj per difinoj, sinonimoj au^ preskau^-sinonimoj.

Jen kelkaj ekzemploj:

Tragikon c^e la hom’ atestas,

Se la sentorgan’ kiel s^toneg’estas

Solvo: kor’, rok’

En la song^’ sin droni

estas tre agrable,

sed la prav’ nin vekas

el g^i malafable.

Solvo: rev’, ver’

Dum promen’ c^e la rivero

mi c^e bordaj konstruaj^’ renkontis

dandon, kiu dum somero

en la moderna vestaj^’ sin montris.

Solvo: kaja dom’, moda jak’

Taskaj retrolegoj:

13. Deponi monon en MONEJ’

Ne povas dekjara JUNUL’.

14. La tuto da famoj

c^e la publiko,

jen valora heler’

en politiko.

Josef Cink

C^eh^a Radio Vltava

propagandis Esperanton

En la pasinta Starto 2/2001 mi informis pri la opero Najado de Antonín Dvořák en Esperanto, eldonita de blindula asocio kiel kompleto de du kazedoj. Kia estis mia surprizo, kiam rete venis informo, ke la C^eh^a Radio, stacio Vltava, elsendos sabate la 11-an de au^gusto 2001 je la 20-a horo la Esperantan version de Najado. Eble la motivo estis, ke tiel konservig^is la sola Najado de Marie Tauberová, kiu neniam kantis s^in en teatro. La esperant-lingva komentario de Karel Höger estis anstatau^igita per c^eh^lingva komentario de d-ro Jan Králík, kiu tre imprese kaj favore parolis pri la celoj de Esperanto kaj pri la estig^o de la registraj^o. En 1948 oni registris g^in sur filmo sen bildoj, poste en 1956 oni transigis g^in sur magnetofonan bendon kaj en 1994 en dig^itan formon. Post konciza bibliografio de Tomáš Pumpr oni elsendis la ariojn.

KALENDARO 2001

2.-5.9 Antau^-IBIRE en Dobřichovice

(por biciklistoj)

5.-9.9. IBIRE en Doksy

(Internacia Biciklista Renkontig^o)

28.-30.9. Kultura Festivalo en Ústí n. L.

10.-14.10. Klerigaj tagoj Jetřichovice

19.-21.10. 8-a konferenco de C^EA en

Poděbrady

oktobro Au^tuna semajno en Skokovy

30.11.-2.12. Paroliga kurso, Olomouc

8.12. C^eh^a-Saksa tago

decembro E- Silvestro en Č. Třebová

Jak platit svazu

Nejlevnější způsob platby pro Vás i pro svaz je přímá platba u pokladny v kterékoliv pobočce Komerční banky. Vyplníte pokladní složenku (jsou v pokladně k dispozici) pečlivě ve všech kolonkách - tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330-021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: slovy kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně EK (sekce železn.) a místo do kolonky - vklad jménem. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo na inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je vždy 0379. Seznam čísel:

06940 ČES

06941 UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

50100 sekce mládeže

50200 sekce železničářů

50400 sekce pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů

50700 sekce sběratelů

50800 sekce nevidomých

50900 sekce zdravotníků

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Výzva: Pokud jste poukázali platbu a nejste si jisti, zda jste řádně vyplnili své

jméno, napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme více než 20 neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

Důležité sdělení: vzhledem k výše uvedené změně platby NEBUDE svaz rozesílat složenky (děkujeme za pochopení).

Roman Heřman, delegito de UEA por Kosmonosy, anoncas numeron de sia pos^telefono: 0606 143 339

Konference ČES

za dveřmi !

19. - 21. října 2001

Poděbrady

 

 

 

Starto

organo de C^eh^a Esperanto-Asocio, 4-foje jare. Abono 9 eu^roj (+ 2 eu^roj aerpos^te), rete Starto: starto@clavis.cz,

www.clavis.cz/starto, rete C^EA:

cea.polnicky@quick.cz (sekretario)

podhradska@volny.cz (prezidanto)

www.kuk.cz/cea/

Komercaj anoncoj: 25 Kč por unu linio, 800 Kč por kvaronpag^o, 1500 Kč por duonpag^o, 2500 Kč por tuta pag^o. Duobla reklamo 15% rabato, triobla reklamo 30% rabato. Movadaj anoncoj duonpreze.

Membrokotizoj: A 250 Kč, B 150 Kč, D 70 Kč, E 70 Kč, F 5000 Kč, G 130 Kč (Starto), N 25 Kč, eksterlandanoj 12 eu^roj, enskribo 20 Kč.

Korespondaj kursoj: 500 Kč komencantoj, 500 Kč progresintoj. Alig^oj: Jana Melichárková, Polní 936, 696 02 Ratíškovice, melicharkova@quick.cz

Libroservo: Zdeněk Pluhař, Lamačo-va 658/6, 15200 Praha, tel. 02/51817732,

m.pluharova@worldonline.cz

Sekcioj de C^EA: junulara, skolta, pedagogia, katolika, kristana, blindula, medicina, fervojista, s^akista, SAT-amikara, de esperantaj^-kolektantoj, pri informatiko

Komisionoj de C^EA: ekzamena, gazetara-informa

Asocia adreso: C^eh^a Esperanto-Asocio, c/o Pavel Polnický, Lesní 150/VI, 290 01 Poděbrady, tel. 0324/615651, cea.polnicky@quick.cz

IČO de C^EA: 00 44 30 34

Banko-konto de C^EA:

3330-021/0100, Komerční banka Poděbrady

ISSN 1212-009X

Komitato de C^EA:

Prezidantino: Věra Podhradská, Poříčí l, 603 00 Brno, tel. 05/4323 3047, podhradska@volny.cz (eksteraj rilatoj, honoraj membroj, E-muzeo)

Vicprezidanto: Petr Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, tel. 02/9912201, fakso 02/9912126 chrdle@kava-pech.cz, (eldonado, UEA, subvencioj)

Vicprezidanto: Jan Řepa, Na Valše 250, 384 11 Netolice (sekcioj), e-mail:

repasyn@iol.cz, tel. 0338/324 287, 0602 800214

Sekretario: Pavel Polnický, Lesní 150/VI, 290 01 Poděbrady, tel./fax.. 0324/615651, cea.polnicky@quick.cz

(kontado, membrobazo)

Kasisto: Jindřich Ondráček, Bubenská 17, 170 00 Praha (konferencoj, semina-rioj), tel. 02/879386

Komitatano: Zdeněk Heiser, Na Nábřeží 45/25, 736 01 Havířov-Město, tel. 069/6815253 (EK, kulturo)

Komitatano-c^efdelegito de UEA:

Lucie Karešová, Tylova 1262, 508 01 Hořice v Podkrkonoší (protokolado, junulara sekcio)

Kontrolgrupo de C^EA: Josef Hron, Bohdanečská 68, 530 09 Pardubice, Libuše Krejčí, Školní 693, 789 61 Bludov

Redaktoro de Starto: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno, tel. 05/4724 0690 (nesignitaj arti-koloj estas liaj), starto@clavis.cz

Lingva kontrolo: Miloslav Pastrňák

Esperanto-muzeo: Jiří Pištora, Městské muzeum, Staré nám. 78, 560 02 Česká Třebová

Abonoj de gazetoj: Vladislav Hasala, A. Dvořáka 1, 696 62 Strážnice, tel. 0631/332 278, fakso 0631/332 507,

vlada_hasala@iol.cz

Periodikum Českého esperantského svazu (32. ročník)

Redaktor: Miroslav Malovec, Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

starto@clavis.cz; www.clavis.cz/starto

Členská evidence a změny adres: Pavel Polnický, ČES

Presorgano de C^eh^a Esperanto-Asocio (32-a jarkolekto)

Abonebla c^e UEA, c^e niaj perantoj au^ rekte c^e nia Asocio

Abonprezo: 9 eu^roj

(se aerpos^te: + 2 eu^roj)

Redaktoro: Miroslav Malovec,

Bosonožská 15/10, 625 00 Brno,

C^eh^io, e-mail: starto@clavis.cz;

www.clavis.cz/starto

Presis: OPATISK Opava

 

ISSN 1212-009X