STARTO 3/2002 (204)

 

55-a Kongreso de IKUE

En la tagoj de la 20-a gxis la 27-a de julio 2002 okazis en urbo Kroměříž 55-a Kongreso de Internacia Katolika Unuigxo Esperantista. En Cxehxa Respubliko okazis jam kvar kongresoj de IKUE: La 14-a okaze de sanktvenceslaa milenio en la jaro 1929 en Prago, la 18-a en la j. 1936 en Brno, la 48-a en la jaro 1995 en Olomouc kaj la 55-a cxi-julie en Kroměříž. Arangxanto de la nunjara kongreso estis same kiel en la jaro 1995 la IKUE-Katolika Sekcio de CxEA.

La urbo Kroměříž estis bonsxance elektita kiel kongresurbo kaj la Cxef-episkopa Gimnazio kiel kongresejo kun tre favoraj kondicxoj. Cxio okazis "sub unu tegmento" en kvieta historia parto de la urbo, en najbareco de Cxefepiskopa Kastelo kaj gxardenoj, kiuj estas proklamitaj Mondaj Kulturaj kaj Naturaj Heredajxoj de UNESCO.

Inauxguro de la kongreso dimancxe la 21-an de julio okazis en du partoj. Unue okazis en la apuda gotika pregxejo de sankta Mauxricio esperantlingva Sankta Meso, kiun celebris sep pastroj - partoprenantoj de la kongreso. Dum la Meso en Esperanto predikis Helpepiskopo de Olomouc Mons. Josef Hrdlička. Kromalie li diris: Mi estas konvinkita, ke ankaux familio de la esperantistoj apartenas al tiuj signoj de la tempo, kiuj alportas lumon de la espero kaj ankaux la fortan alvokon al unueco de la homoj. En la Biblio estas la vortoj: "Unu Sinjoro, unu kredo, unu bapto". Ni trovos tie ankaux la vortojn: "Unu koro kaj unu animo". Cxe falo de Babilona Turo komencigxis konfuzigxo de la lingvoj kaj la homoj perdis komunan lingvon. Ili cxesis sin reciproke kompreni. Male, cxe descendo de la Sankta Spirito la homoj de malsamaj lingvoj denove komencis reciproke sin kompreni. Ankaux Esperanto plenumas kaj disvolvas tiun cxi pentekostan testamentajxon. Esperanto ne heroldas nur iun filologian projekton, sed gxi proponas multe pli: La spiritan vojon de proksimigxo, amikeco kaj unueco, kiu estas mallargxe kunigita kun religia dimensio en la koro de la homo. Gxi kunigas multajn homojn en multaj nacioj kaj enportas en la Eklezion kaj ecx en la mondon fortan inspiron kaj sanan energion, kiu pruvas, ke la Eklezio vivas kaj vivos ankaux en la nova jarmilo.

La dua parto de la inauxguro de la kongreso okazis en historiaj spacoj de la Cxefepiskopa Kastelo en Depu titara Salonego. Inter gastoj de la inauxguro estis reprezentanto de Regiono Zlín, Konsiliano Vojtěch Jurčík, Urbestro de Kroměříž Mgr. Petr Sedláček, Direktoro de Cxef-episkopa Gimnazio Mgr. Štěpán Bekárek kaj reprezentantoj de CxEA - prezidantino Věra Podhradská, sekretario Pavel Polnický kaj redaktoro de Starto Miroslav Malovec. La urbestro kaj la direktoro de Cxefepiskopa Gimnazio prezentis siajn salutparolojn esperantlingve. Precipe la bona prononcado de la urbestro meritis longan aplauxdon de la kongresanoj. La historia nobleca salono de la kastelo multe kontribuis al la vere solena inauxguro.

La programoj de la kongreso estis diversvariaj. Dimancxe posttagmeze vizito de historiaj vidindajxoj de la urbo Kroměříž, vespere sekvis belega programo de folklora ensemblo LIPINA danke al membro de IKUE-Sekcio Ingx. František Havlík. Lunde kaj vendrede antauxtagmeze okazis prelegoj pri la kongresa temo: "Malfermu la Pordon al Kristo!". Krom tio lunde antauxtagmeze akceptis delegacion de 15 reprezentantoj el cxiuj cxeestantaj landoj la urbestro en la Urbodomo. Lunde posttagmeze oni vizitis Florgxardenon, kiu ankaux apartenas al Monda Natura Heredajxo de UNESCO. Dum vespera Pola Programo sin prezentis cxeestantaj polaj E-poetoj. Marde antauxtagmeze okazis vizito de nepre vidinda Cxefepiskopa Kastelo kaj posttagmeze pilgrimo al Sankta Hostýn, kie kiel cxefcelebranto de esperantlingva Meso estis la emerita cxefepiskopo de Hradec Králové Mons. Karel Otčenášek, kiu ankaux prezentis tre interesan kaj aktualan homilion en Esperanto. Merkreda antauxtagmezo estis destinita por okazigo de Gxenerala Kunveno de IKUE. Posttag meze oni povis viziti Cxefepiskopajn Vinkelojn kaj tuta jxauxda tago estis disponigita al tuttaga perbusa ekskurso al Moravia Karsto. En Baziliko de Křtiny okazis la Meso kaj post gxi vizito de Grotaro de Punkva kaj Macohxa. Vendrede, krom jam menciita prelega antauxtagmezo, okazis la danka Meso en pregxejo de V. Maria en Kroměříž kaj vespere adiauxa vespero kun bunta programo de la kongresanoj. Nu kaj sabate post fermo de la kongreso la kontentaj kongresanoj adiauxis la kongresurbon.

La 55-a Kongreso de IKUE enskribigxis en la historion de la IKUE-Kongresoj denove per oraj literoj. Miloslav Šváček

Diverseco

sxanco, ne minaco

Tia estis la cxefa temo de la 87-a Universala Kongreso de Esperanto en la brazila urbo Fortalezo (3-10 auxgusto 2002). La kongreso atingis 1484 partoprenantojn, kiujn bonvenigis la urbestro Juraci Magalh es. Alta protektanto estis Beni Veras, guberniestro de la sxtato Cearao.

La 14 salonoj estis nomitaj laux gravaj esperantistoj, inter ili ankaux F. V. Lorenz. La programo enhavis 165 programerojn, krom prelegoj ankaux du teatrajxojn (Amo per proverboj, Domo, kiu timigis), nacian vesperon, baledon Du jarzezonoj, koncertojn de Flávio Fonseca (ni konas lin el Prago), de grupo Merlin kaj de gitaristo Tarcísio Lima. La Kongresa Universitato alportis variajn prelegojn (Natura semantiko kaj kultura sintakso, La elcxerpigxo de enprizonigo kaj la efika respondo de alternativaj punoj, La rolo de la kultura diverseco en la agado de AIS, La revolucio de vocxo, Esperanto-poetoj pri Esperanto, Korodo de metaloj kaj kontrauxkorodaj metodoj, La inkaa astronomio, Holografia televido, Semiotika taksado de lingvo artefarita, La modernaj dentaj implantoj).

KONGRESAJ IMPRESOJ

Kelkajn interesajn impresojn sendis usona esperantisto Boris Kolker:

En kiu UK gejunuloj konsistigas trionon de la partoprenantaro? En kiu UK oni povas vidi dekojn da knaboj kaj knabinoj, junuloj kaj junulinoj en verdaj cxemizoj kun la kongresa emblemo, cxiam pretaj por helpo? Kie troveblas tiom da entuziasmaj kaj idealismaj esperantistoj? Kie lokaj esperantistoj salutas konatajn kaj ekkonatajn homojn per kiso kaj brakumo? En kiu UK oni ne kontrolas kongresanecon antaux la vesperaj koncertoj, tiel ke ilin povas viziti tutaj familioj, inkluzive bebojn kaj grandagxajn avinjojn? En kiu Esperanto-arangxo eblas spekti dum koncerto spirhaltigan kaj dancigan karnavalon? En kiu UK la publiko reagas al kantoj per aplauxdegoj, aprobaj fajfoj kaj krioj, kvazaux en futbala matcxo? Kie gitarantaj kanzonistoj sukcesas kunkantigi milopan auxskultantaron? Ahx, Fortalezo! Senfina bluverda oceano borderita de senfinaj plagxoj el ora sablo. Palmoj kaj aliaj ekzotaj arboj. Niaj altaj hoteloj en lauxoceana promena strato. Temperamentaj, gajaj, amikigxemaj, bonvolemaj brazilanoj. Sxoforoj, zigzagantaj inter auxtoj kaj mirakle sukcesantaj tusxi neniun. Ahx, tropikaj fruktoj! Ahx, brazila kafo! Ahx, brazilaj vinoj!

El la Malferma Parolado

* Pluraj realistoj konkurencas, por deklari, ke la historio de la homaro finigxis, kaj ke prefere oni estu realisma kaj akceptu la realan situacion. La lingva flanko de tio estas en la admonoj, kiujn ni auxdas cxiutage: "Ho cxesu! La angla jam venkis!".

Mi kredas, ke la realistoj eraras, kiel ili cxiam eraris. Ili asertis, ke estas ridinde pensi, ke kristana religio konkeros la roman imperion, ke estas ridinde pensi, ke la grandaj potencaj landoj liberigos siajn koloniojn. Do, mi pensas, ke ankaux nun realistoj malpravas, kaj ke la nunaj potenco-rilatoj en la mondo ne estos eternaj. Cxiukaze, kaj sendepende de la situacio nuna aux estonta en la mondo, ni nun kiel antaux unu jarcento rifuzas la logikon, pro kiu fortuloj rajtas altrudi al malfortuloj sian kulturon kaj sian lingvon. Ni estas movado por diverseco en la mondo.

* La Esperanto-movado kreskas. Vi devas fidi min, gxi kreskas. Se ne estus tiel, mi ne ricevus peton pri inauxgura artikolo de la mongolaj aux de la iranaj esperantistoj. Se ne estus tiel, mi ne estus petata dauxre vojagxi tra Euxropo jen por inauxguri la novan sidejojn de la Brita Esperanto-Asocio, jen por instrui en universitataj kursoj en Pollando, jen por paroli al hispanaj kongresanoj. Se ne estus tiel, mi ne devus okupigxi pri la lernolibroj, kiujn oni devas uzi en Zambio aux cxe la afganaj rifugxintoj, kiuj lernas Esperanton.

* La Esperanto-movado kreskas ankaux alimaniere. Ekzistas amaso da homoj tra la mondo, kiuj renkontas Esperanton ne plu cxe la tradicia kurso (cxiun jxauxdon vespere je la 6-a en la sidejo de la loka klubo), sed en la mondo de la komputila reto.

Tiuj homoj havas aliajn lojalecojn kaj aliajn bezonojn. Ili apenaux komprenas, kial homoj volas renkontigxi kun aliaj homoj en difinitaj ejoj, al kiuj oni devas vojagxi en malrapidaj auxtobusoj tra la urba trafiko. Ili apenaux komprenas, kial homoj volas partopreni universalajn kongresojn en foraj landoj kun tedaj festparoladoj, kiujn oni devas auxskulti gxis la fino sen eblo simple forvisxi ilin.

* En la vivo de E-organizajxoj kaj esperantistoj gravas la duopo: - produkti esperantistojn - produkti servojn por esperantistoj.

* La registaroj venas kun sia sankcio kaj helpo ordinare nur tiam, kiam cxio estas jam tute preta.

Renato Corsetti

Kongresa Temo

En dimancxo, mardo kaj jxauxdo okazis kunsidoj pri la kongresa temo, Diverseco - sxanco, ne minaco. Cxeestis pli ol cent homoj.

* La partoprenantoj konstatis, ke estas kaj bonaj kaj malbonaj aspektoj de la tielnomata "globaliga" procedo, kaj ke ili ofte estas du flankoj de la sama fenomeno. Do, novaj teknologioj alportas siajn bonajn rezultojn: pli da informoj pri la mondo gxenerale, alproksimigxo de la homoj kaj facila komunikado. Tamen kelkaj landoj ankaux spertas pro la novaj komunikiloj hegemonian dominadon de la amasmedioj, fare de eksterstarantoj, kaj la trudon de fremdaj kulturaj produktoj. Tutmonda ekonomia sistemo alportas kaj eblecojn por evoluo kaj disvolvigxon (kune kun la avantagxoj de grandskala produktado), sed pli kaj pli la grandaj entreprenoj, ignorante la landlimojn kaj la potencon de la registaroj, faras gravajn sociajn decidojn kaj trudas tiujn decidojn elekstere. La sano de la homaro plibonigxas; sed kiu regas la prezon de la necesaj medikamentoj? Kun ekonomia hegemonio povas veni lingva hegemonio, kaj novaj eblecoj de edukado povas akceli la malaperon de tradiciaj kaj lokaj kulturoj. Mondmilito estas eble pli facile evitebla, pro la komercaj ligoj inter la landoj, sed la fortaj landoj pli facile manipulas la malfortajn.

* Dum la pasinta dudeko aux trideko da jaroj en multaj landoj oni farigxis pli konscia pri la neceso konservi la diversecon ene de la diversaj socioj kaj pli tolera pri lingva kaj kultura diverseco.

* Tamen la politikoj en la diversaj landoj restas tre variaj. En kelkaj landoj la lingvaj rajtoj de minoritatoj estas tre minimumaj, se ili entute ekzistas; kaj en aliaj, la programoj, kiuj celas helpi la minoritatojn, estas neefikaj pro korupto aux pro forsucxo de rimedoj por aliaj celoj.

* Necesas distingi inter la rajtoj de, kaj respondecoj antaux indigxenaj grupoj kaj la rajtoj de, kaj respondecoj antaux enmigrintaj grupoj. Oni povas argumenti, ke cxe indigenaj grupoj ekzistas certaj teritoriaj rajtoj al lingvo kaj kulturo, kiuj ne ekzistas cxe enmigrintoj.

* Tamen povas ekesti certa konflikto inter la demokratia principo kaj la teritoria principo, en tio, ke difinitaj popoloj povus esti traktataj diversmaniere depende de la geografia situo kaj sekve ne gxui rajtojn egalajn al tiuj de aliaj civitanoj.

 

* Cxe enmigrintoj, la registaroj malmulton faras por konservi la scion de la gepatraj lingvoj, cxar ili favoras integrigxon aux asimiligxon. Ili eventuale tiel perdigas al si lingvosciajn rimedojn valorajn por la evoluigo. Aliflanke, la emo de enmigrintaj grupoj ne integrigxi lingve kaj kulture foje kauxzas reziston kontraux enmigrantoj.

* Ecx la plej belaj garantioj pri minoritataj rajtoj malmulton signifas, se infanoj ne havas aliron al edukado en la gepatraj lingvoj kaj pri la gepatraj kulturoj, aux al edukado entute.

* En la moderna mondo apenaux eblas ignori la diverslingvecon ecx ene de unuopaj sxtatoj. Nepras, ke cxiu sxtato havu klaran politikon pri tiu demando, kiu ne estu limigita al nura unulingvismo kaj kiu agnosku kaj apogu iun gradon de lingva diverseco.

Humphrey TONKIN

 

 

 

 

 

 

 

KONGRESA REZOLUCIO

La 87-a UK kun 1484 partoprenantoj el 58 landoj, kun la temo "Diverseco - sxanco, ne minaco",

Konstatas, ke la dauxranta integrigxo tutmonda kondukis al pozitivaj rezultoj, ekzemple internaciaj instrumentoj pri homaj rajtoj, sed ankaux al malegalecoj kaj al la cxiam pli rapida perdigxo de malgrandaj lingvoj kaj kulturoj,

Gratulas UNESKOn pro ties agado sur la kampo de lingva kaj kultura diverseco, ekzemple per la Tago de la Patrina Lingvo je la 21a de februaro cxiujare, kaj aparte bonvenigas, ke la Gxenerala Konferenco alprenis je la 2a de novembro 2001 Universalan Deklaracion pri Kultura Diverseco,

Konstatas, ke la principoj kaj celoj de UNESKO en tiu kampo kongruas kun la idealoj de la movado por Esperanto, kiu celas per neuxtrala komunikilo transponti la kulturojn, tiel kreante forumon por egaleca intersxangxo de kulturaj valoroj,

Atentigas en tiu kunteksto pri la graveco de la lingva dimensio de kultura diverseco, kaj substrekas la pretecon de la Esperanto-movado kunlabori kun cxiuj organizajxoj, kiuj okupigxas pri la kultura dimensio en internaciaj aferoj.

Koncize el UK Fortalezo:

* Novaj Honoraj Membroj de UEA: Evaldo Pauli (Brazilo), Kathleen Hall (Britio), Kyotaro Deguci (Japanio) kaj Hans Bakker (Nederlando).

* Belartaj Konkursoj (parenteze nombro da konkurajxoj)

- Infanlibro de la jaro (3): 1. "Kuniberto kaj Kilevamba" (G. Pausewang, tradukis Nora Caragea).

- Prozo (18): 1."Sekretoj" (Paulo Sérgio Viana, Brazilo); 2."Malsukceso" (Dani Spielhofer, Auxstrio) kaj "Pro savo de Homo" (Lena Karpunina, Germanio).

- Teatrajxo (3): premioj ne aljugxitaj.

- Poezio (46): 1."Floraj haikoj" (Anatole Taras Lubovich, Usono); 2. "Kio okazis?" (Anja Karkiainen, Finnlando); 3. "Arte fari" (Marie-France Conde Rey, Francio).

- Eseo (5): 1. nealjugxita; 2. "Mezuro de informo-kvanto" (Christian Riviere, Francio); 3. "Diverseco: defio, ne minaco" (István Ertl, Belgio).

- Kanto: 1. "Pregxo el inter ruinoj" (Anatole Taras Lubovich, Usono); 2. "Homarano" (Alejandro Cosavella, Argentino); 3. "Jula enigmo" (muziko: Christian Spitzer kaj teksto: Christian Riviere, Francio).

- Vidbendo: 1. "Plurspecaj eroj" (Sylla Chaves, Brazilo); Honora Mencio: "Felicx Romuliana" (E-grupo de Zajecar, Serbio).

"Esperanto, pasporto al la tuta mondo" finfine finita! Entute 16 kolorplenaj 30-minutaj video-lecionoj de D-ro Paul Gubbins. Auxdigxas nur Esperanto.

* Nova elektokomisiono. La Komitato elektis tripersonan Elekto-Komisionon: s-ro Takeuti Yosikazu, Japanio, s-ino Edvige Tantin Ackermann, Italio, nored@estelnet.it, s-ro Povilas Jegorovas, Litovio, pjegorovas@takas.lt. Dum posta kunsido, la Komisiono decidis, ke:

1. Takeuti gxin prezidos;

2. oni kontaktos la Landajn Asociojn por interkonsiligxo pri iliaj reprezentantoj antaux UEA;

3. oni ekzamenos la konsiston de la Komitato kaj la partoprenon kaj engagxigxon en la diversaj kampoj de la unuopaj komitatanoj;

4. oni informos pri elekto-reguloj de eventualaj novaj Komitatanoj C de UEA.

* La Knabo Frenezeta, retversio de la libro verkita de Ziraldo (famega brazila desegnisto) kaj esperantigita de Kristocxjo Rezende, tiam 9-jara, estis inauxgurita dum la 87-a Universala Kongreso. Vizitu:

www.utopia.com.br/esperanto/ziraldo

* La inkaa astronomio. Preleginte pri la fascinaj linioj de Naska (Peruo) Amri Wandel donis al la 135-nombra spektantaro la bonan novajxon pri la apero de nova Almanako (cxi-foje temanta precipe pri la sunsistemo). Helpe de lumbildoj Wandel esploris la plurajn teoriojn, kiuj provas klarigi la celon de la linioj (el kiuj la plej akceptata estas tiu de astronomia kalendaro). Poste li rakontis pri la "forkego de Pisco", la suntemplo (laux kelkaj, astronomia observatorio) en Macxu Pikcxu (ambaux en Peruo) kaj pri la granda idolo de Tiahuanaco, situanta en Bolivio. Li menciis ankaux la modernajn grandajn teleskopojn en la nordo de Cxilio.

La nova PIV

(SAT, 2002)

La nova eldono, kiun cxefredaktis akademiano Michel Duc-Goninaz, estas funde reviziita kaj aktualigita, kun ilustrajxoj lokigitaj ne plu en la lastaj pagxoj, sed enkorpigitaj en la teksto mem. Formato: 150x255 mm, 1265 pagxoj. Eldonis SAT. Produktadon prizorgis nia KAVA-PECH. Prezo cxe UEA 78 EUR (plus sendokostoj). Kelkajn ekzemplerojn por CxEA-anoj proponas nia libroservo (vidu p. 82).

Opinioj pri la nova PIV

Jam dum la prilaborado de la nova versio aperadis kritikoj kaj kontrauxaj opinioj. Laux unuj E-o ne estas dialekto de latino kaj rajtas havi propran evoluon, laux aliaj gxi ne rajtas sxangxi internacie kodifitan sciencan nomenklaturon.

Opinio de Josef Kavka

 

Kiel estis atendeble, gxi ne nur konservas la malnovajn pekojn kontraux la fundamenta Esperanto kaj kontraux la scienca leksiko, sed ecx prezentas novajn, multe pli gravajn.

1. Dishakado de integraj radikoj

Spite al plurfoja akcentado fare de renomaj ekspertoj (Blanke, Krause k.a.), la nova PIV generis kondamnindan procedon: Novajn, internacie neekzistantajn terminojn gxi akiras per dishakado de radikoj, gxis nun integraj. Por ekzempli, mi menciu almenaux tri "radikojn", kiujn vi vane sercxus en internacia scienca literaturo: "antrop/o, petr/o, spele/o". Normale oni renkontas ilin kiel sciencajn pseuxdo-prefiksojn kun la respektivaj signifoj: homo, rok(ajx)o, kaverno, ekz. antropologio, petrologio, speleologio, kun ties koneksa terminplejado.

Ke pro tiaspeca dishakado PIV falas en la propramane konstruitan kaptilon, evidentigxas ekz. sur la "radiko petr/o": la fundamentaj petrolo, petromizo kaj petroselo ne estas "analizeblaj", do ne povas aperi enkadre de la nesto "petr/o". Tie jes trovigxas ekz. "-ografio". Cxu do petrografo, analoge al la oficiala geografo, estas analizebla gxis "petr/o" kaj "graf/o"? Jen totala konfuzo de la tradicia koncepto pri Esperanto-radikoj!

2. Lancxado de kuriozaj novismoj

Por ne trosxargxi la kadron de tiu cxi artikoleto, mi menciu unusolan hxemian kombinajxon "siliciaton", laux la nova PIV "salo de siliciata acido". La internacie kodigita formo silikato estas difinita kiel "tradicia nomo de siliciato". Konsekvence, ankaux la de tutmondaj hxemiistoj aplikata silicido rebaptigxas al "siliciido". Bonsxance por Zamenhof, oni ne auxdacis rebapti la fundamentan silikon per "siliciiko". Aliflanke, la novPIVuloj sengxene rifuzas multajn internaciajn terminojn, lancxante ekz. "aluminisiliciaton" anstataux alumino-silikato, "ringsiliciaton" anstataux ciklosilikato k.t.p., k.t.p. Evidente, la kodigitaj terminologioj (kristalo)-hxemia, mineralogia, petrologia k.a. ne estas relevantaj por la nova PIV.

3. Pli intensa atenco kontraux la fundamenta fonetiko de Esperanto

La origina PIV, redaktita fare de Waringhien, procedis pli modere, en komparo kun la nova. Ne suficxis, ke restu la fortimiga baraktado inter Hx kaj K (ekz. "polistiko" kaj stihxometrio), sed la obstina K-manio progresis jam al perfortado de nomenklaturajxoj: dolihxoto = "dolikoto", hxiropteroj = "kiropteroj" k.t.p. La zamenhofa hxirurgo referencas al "kirurgo", la fundamentaj ihxtiokolo = fisxgluo, hxaoso = "kaoso". Jen vera hxaoso ...

La alergio kontraux Hx foje kondukas, spite al la fontlingvaj originaloj, gxis Cx: "cximo" anstataux hximo, "Kolcxiko" anstataux Kolhxido, "kolcxikino" anstataux kolhxicino, k.t.p.

4. Resume

Antaux kvar jaroj mi gxentile atentigis la PIV-redakcion, ke gxi ne respektas la internacian sciencan leksikon kaj ke tiom malpli gravas por gxi la jam estiminde vasta scienca literaturo esperantlingva. Vane: ili persistis en sia senbrida eksperimentado. Nekompetentaj pri hxemio, mineralogio, kristalografio, petrologio kaj ceteraj fakoj, ili restis konvinkitaj, ke Esperanto kapablas trudi al la sciencoj sian "plibonigan" recepton de terminfarado.

Jam tiutempe licis rememorigi la redaktantojn pri la latinajxo: Errare humanum, in errore perseverari diabolicum est. (Eraro estas homeca, persistado en eraro estas diableca.)

Fine trafu pri la nova PIV jena heksametro:

Ut desint vires, tamen est laudanda voluntas. (Kvankam mankas la fortoj, tamen estas lauxdenda la bonvolo.)

La bonvolo kaj diligenteco eble ne mankis, sed jes la faka kompetenteco kaj terminologia erudicio. Tragedie por la scienca reputacio de Esperanto.

 

 

Rimarko de la redakcio:

relevanta gravega (internacia esprimo)

Knabinoj el Česká Třebová

en Skotlando kaj Anglio

Sep knabinoj kun gitaristo Pavel kaj mi reveturis komence de julio el Skotlando kaj Anglio. Ni estis invititaj de organizacio NoJEF el Oksfordo subtenanta junajn gesamideanojn gxis 26 jaroj. Invitleteron sendis al ni gxia sekretariino doktorino Kataline Hall.

Unua prezentado de E-grupo el Česká Třebová estis en E-klubo en Londono baldaux post alveturo de grupo. Poste ni dauxrigis en Glasgovon kaj logxis en proksima urbo Coatbridge. En Skotlando montris al ni multajn interesajxojn mia leter-amiko katolika pastro Charlie Dornan: artefaritan lagon, banlokon de romaj soldatoj, urbon Ayr kun la maro de verkisto R. Burns, pilgrim-lokon "Skota Lourdes", amuz-parkon, ministan muzeon ... La knabinoj sin prezentis matene en lernejo por infanoj, vespere en pregxejo por geparohxanoj kaj esperantistoj. Antauxe ili montris irlandajn dancojn al ni kaj al aliaj cxeestantoj malgrandaj knabinoj el Coatbridge kaj ludis saksxalmisto.

Post kvin tagoj ni forveturis kun Jenny en sxian logxlokon Painswick. Pro sxia malsano ni ne povis tie resti kaj ni logxis en vilagxo Upton, cxe Elizabeth Stanley. En proksimaj urboj Stroud kaj Gloucester nia grupeto prezentis sin per dancoj, kutimoj, fabeloj kaj kantoj. Interesa por ni estis unua lernejo, kiun vizitadis infanoj el arabaj, hindaj, nigrulaj kaj blankulaj familioj. Tie ni vidis surskribojn en tri lingvoj. En lasta lernejo, kie estis granda salono, kunvenis gelernantoj el kelkaj lernejoj kaj alvenis ecx redaktoro de ia gazeto. Al infanoj placxis fabeloj de knabinoj kaj kantoj de Pavel. Speciale kanto: Dancu, dancu, ne staru... Antauxlastan tagon ni travivis en Oksfordo, kie gvidis nin doktorino Katalina Hall kaj vesper-mangxon preparis por ni E-verkistino kaj bonega kuiristino doktorino Marjorie Boulton. Al ili ambaux la knabinoj nur kantis kaj deklamis.

Jam alvenis al ni letero el lernejo en Gloucester kun lauxdo kaj desegnajxoj de infanoj.

Zdenka Novotná

Renkontigxo en Svitavy

La 8-an de junio 2002 Klubo de geamikoj en Svitavy arangxis tradician renkontigxon. Antauxtagmeze ni vizitis Moravian ceramikan entreprenon. La direktoro de la fabriko montris gxin al ni kaj konatigis nin kun teknologio. Produktojn ili eksportas en tutan mondon. Posttagmeze infanoj el Česká Třebová prezentis al ni sian programon. Samideano Kvido Janík rakontis pri sia vojagxo tra Sudafrika respubliko kaj per video li akompanis sian paroladon. Cxiuj 29 partoprenantoj el 8 kluboj raportis pri sia agado.

Estontjare nia klubo festos 70 jarojn.

Esperanta klubo en Svitavy

Esperantistoj sur

Cxantorija-monto

Tria dimancxo en junio estas la tago, kiam - jam ekde 1925 - tradicie kunvenas cxehxaj, polaj kaj slovakaj esperantistoj sur pinto de Cxantorija. Nunjare la renkonto okazis la 16-an de julio - la ekster-ordinare serena tago allogis preskaux kvardekon da partoprenantoj. Post la 11-a horo cxiuj koncentrigxis cxe kabano staranta rekte sur la cxehxa-pola limo. Dank' al magnetofono de Vlado Sládeček ni ekkantis specialan himnon, verkitan por tiu okazo. En nomo de Pola E-Asocio salutparolis Alexander Zdechlik, poste reprezentantoj el Ostrava-Vítkovice, Poruba, Vigla Ezoko, Opava, Bielsko-Biala, Gliwice, Cieszyn, Krzeszowice, Sosnowiec kaj Zakopané informis pri fresxaj aktualajxoj kaj disdonis invitilojn. Fine ni tostis per biero promesante reveni post unu jaro kaj arangxi renkonton ankaux en la pola Ustroń (kies pitoreskan panoramon ni admiris), cxar ne cxiuj kapablas grimpi sur la monton. Ni rememoris ankaux tempojn de malpermesoj, kiam kuragxuloj la renkontojn pagis per karcero.

drkocx

Turista renkontigxo en Plasy

Nova arangxo sukcesis

Meze de junio okazigis E-klubo Plzeň turisman renkontigxon en Plasy. Vendrede, tuj post balotoj, venis 15 gesamideanoj en ripozlokon ”Máj” kaj prezentigxis dum interkona vespero. La informpanelo sur teraso (eminenta!) allogis el aliaj cxeestantoj de la ripozcentro scivolemulojn - espereble unu el ili komencos lerni Esperanton! Sabate okazis ekskurso per buso al pilgrimloko Mariánská Týnice (iama prepostejo kaj klostro, nun renovigataj, estas tie distrikta muzeo). Dum reveno ekskursantoj haltis por momento en la urbeto Kralovice. Posttagmeze, malgraux pluveto kaj fulmotondroj, ni vizitis en Plasy tiean faman konventon kaj vespere rigardis videofilmon pri la regiono, gxiaj historio, memorajxoj, naturbelecoj kaj nuntempa vivo. Dimancxe ankoraux al ni s-anino Zýková montris belajn kaj interesajn lokojn kaj konstruajxojn de fama ”urbo de biero”. Post tagmangxo ni adiauxis kun espero reveni al

la agrabla ripozloko kun belega natura medio kaj bongustaj mangxajxoj. Dankon al la organizanto s-ano Kaprál el Kaznějov! Mirek Severa

Ekoturisma renkontigxo

en Kvilda

(montaro Šumava,

11.-16.6.2002)

En junio travivis 20-persona grupo belegan semajnon en unu de la plej belaj turismaj centroj Kvilda meze de la nacia parko en Šumava. Partoprenis 4 germanoj, 1 s-ano el Belgio kaj 15 ceteraj el Cxehxa Respubliko. Al Kvilda ni cxiuj alveturis dum la lundo. Iuj de ni logxis en pensiono "Pohoda" kaj 9 personoj logxis en tranoktejo, kie ni estis tre kontentaj.

En pluaj kvar tagoj ni vidis dum gvidataj promenoj plej valorajn vidindajxojn. Cxiutage ni migris 10-30 km tra belega naturo de Šumava. Ni vizitis ankaux la subcxielan geologian ekspozicion, torfmarcxejojn, kelkaj grimpis tra praarbo al pinto de la monto Boubín. La lastan tagon ni iris al la fonto de la rivero Vultavo.

Vendrede ni vizitis muzeon en Sušice. Estis simpatie, ke en la muzeo laboras gvidanto, kiu al ni cxion klarigis Esperante. Ni estis surprizitaj, ke la gvidfolio krom aliaj mondaj lingvoj estis ankaux en Esperanto.

Cxiujn vesperojn ni travivis komune. Vesperoj estis dedicxitaj al diversa babilado. Interesa estis prelego pri ekologio (s-ano P. Chrdle) kaj por neesperantistoj aux komencantoj (7 personoj) enkonduko al Esperanto (s-anino V. Podhradská). Sabate okazis adiauxa vespero en pensiono "Šumava Inn". Dimancxe ni adiauxis kaj kontentaj forveturis hejmen.

Dankon al s-ano Petro Chrdle pro bele preparita unusemajna renkontigxo en belega interesa naturo.

Jarmila Čejková

15-a Internacia

Kultura Festivalo

de la 4-a gxis la 6-a de oktobro 2002

dedicxota jam tradicie

al Jiří Kořínek kaj d-ro Tomáš Pumpr.

La akceptejo en la restoracio Na Rychtě proksime cxe la cxefa fervoja stacidomo (150m, tra strato Hradiště apud Cxehxa Nacia Banko) funkcios vendrede ekde la 15-a horo.

Vendreda programo:

* 18.00 interkona vespero

* 19.00 komuna vespermangxo

Sabata programo:

* 8.00 komuna matenmangxo

(Interhotel Bohemia)

* 9.30 prelega kaj diskuta matineo

(Dům kultury chemiků, Velká

hradební 19)

* 13.00 komuna tagmangxo

* 14.30 homaranisma koncerto

(”Rugxa pregxejo”)

* 17.00 komuna vespermangxo

* 18.00 solena kultura vespero

(Dům kultury chemiků, Velká

hradební 19)

Dimancxa programo:

* 7.00 komuna matenmangxo

* 8.25 ekskurso en kastelon Velké

Březno

(el stacidomo Usti-Stoekov)

* 12.30 komuna tagmangxo (Adonis)

Surlokaj pagoj en la akceptejo:

Aligxkotizo 50 Kč, tranokto cxirkaux 160 Kč por nokto kaj persono en hospitala aux universitata tranoktejo. La komunaj mangxoj pagotaj individue al la kelnero.

Grava sxangxo: Hotelo Palace kaj la fervojista tranoktejo estis damagxitaj de inundoj.

Aligxojn akceptas:

S-ro Miroslav Smyčka, Kojetická 90, CZ-400 03 Ústí nad Labem

Cxehxio, tel. (42)-047-553 2417

j.sema@tiscali.cz

Ideoj de Václav Vanc

La esperantista klubo Jiří Kořínek volas ankaux apliki ideojn de sia karmemora ano RNDr. Ingx. Václav Vanc-patro (1919-2001), kiu estis kluba filmdokumentisto kaj konscienco. Du- aux trifoje jare li riprocxis, ke la klubo nenion faris por videbligi E-on cxe vasta publiko, ke junuloj demandas ”kio kaj por kio gxi

estas?”, dum agxuloj miras ”gxi ankoraux ekzistas?”. Ke ni ne penas gajni lernejajn instruistojn por la ideo de Komenio pri universala lingvo kaj homa interfratigxo, pri justa egalvaloro de cxiuj etnaj kulturoj, ke ni timas iri al instancoj kaj entreprenistoj peti subtenon por nia agado. laux M.Smyčka

LANCxOV 50-jara

La fama Somera Esperanto-Tendaro en Lančov festis cxijare la 50-an jaron de sia ekzistado. Gxi ne plu estas vera tendaro, sed kabanaro, cxar la proksima digolago servas kiel rezervujo de trinkakvo kaj la higienistoj malpermesis tendumadon. Proksimume antaux dudek jaroj la tendaro devis forigi la tendojn kaj instali anstataux ili kabanojn (por 4-5 personoj), sed la tradician nomon gxi konservis.

En la komencaj jaroj trovigxis sub tendo ankaux la kuirejo, poste la tendaro akiris por gxi primitivan lignan budon, kiu fine - antaux trideko da jaroj - estis anstatauxigita per relative moderna konstruajxo el lignopaneloj. La kuirejo fakte trovigxas en gxia malantauxa parto, la frontaj ejoj servas kiel oficejo, litajxstokejo kaj mangxejo-klubejo. Kutime oni mangxas kaj instruas sub libera cxielo, nur dum pluvo oni rifugxas en la mangxejon kaj en grandajn kabanojn.

La lavadon en la rivereto baldaux forigis dometo sur deklivo super la kuirejo, kun lavejo kaj necesejoj, ambaux aparte por virinoj kaj aparte por viroj. La higieno plibonigxis, tamen dum pluva vetero la deklivo iomete glitigas la piedojn.

Cxiujare okazas tri etapoj de kursoj po du semajnoj. Dum la socialismo cxiuj tri etapoj estis plenaj de esperantistoj (cx. 150 personoj por unu etapo), sed post 1989 la situacio malbonigxis. Falo de la fera kurteno malfermis la pordon por la angla kaj la intereso pri Esperanto grave malkreskis. Tamen la tendaro devas perlabori monon, cxar al la vilagxo Lančov necesas pagi imposton por cxiu lito kaj cxiu nokto.

Tial oni devis arangxi ankaux la kursojn de la angla kaj de la germana, pro kiuj la intereso de esperantistoj ankoraux malpliigxis. Oni proponas ankaux kursojn de la franca, rusa kaj hispana, kurseton de sxako kaj pentrado, reikion (spirita ekzercado) ks. Esperanto farigxis minoritato en la Esperanta tendaro. La organizantoj gxojas, ke la kursanoj de la mondlingvoj almenaux auxdas pri la internacia lingvo. La kursojn gvidas kutime junaj studentoj (intereso estas pri denaskaj parolantoj de instruata lingvo) kaj plej multaj kursanoj estas infanoj, kvankam la tendaro estas malfermita ankaux por plenkreskuloj sen limigo de agxo.

Cxijare aperis kursetoj de Esperanto en la unua kaj dua etapoj, en la tria etapo ecx kursoj du. Venis ankaux eksterlandaj esperantistoj el Hungario kaj venus ecx Afrikanoj, se la kondicxoj por ili ne estus finance tro malfacilaj (30 mil kronojn por cxiu persono garantie). Cxu esperantistoj komencos reveni, montros la venontaj jaroj. Plej multaj gesamideanoj venis por la 10-a kaj 11-a auxgusto, kiam okazis solena renkontigxo de malnovaj tendaranoj-esperantistoj por festi la 50-jarigxon de la tendaro. Pragaj esperantistoj surprizis la organizantojn per donaco de tute novaj flagoj (cxehxa kaj Esperanta), kiujn oni hisis sur la tendaran maston dum sabata solena vicigxo. Alvenis cxirkaux sepdeko da malnovaj "lancxovanoj", kiuj tiamaniere renkontigxas jam la kvinan jaron. Post la vicigxo cxiuj foriris en la vilagxon, kie en la vilagxa oficejo estis arangxita ekspozicieto de proksimume dek bildoj, kiujn en la tendaro pentris pentristoj profesiaj kaj amatoraj dum lastaj jardekoj. Vespera programo cxe tendarfajro estis okazo por kantado kaj babilado. Dimancxe cxiuj forveturis, nur kelkajn horojn antaux la katastrofaj pluvoj. Sed kvankam la rivero Dyje elversxigxis en la proksima urbeto Vranov, la tendaron la inundoj evitis.

La tendaro ricevis sponsoran financan donacon de la nove proklamita regiono Vysočina (Montetaro), al kiu apartenas la urbo Třebíč, sidejo de Esperanto-klubo, kies membroj la tendaron organizas (precipe la motoro de la klubo kaj tendaro Pavel Sittauer).

Miroslav Malovec

Inundoj en Cxehxio

Post kvin jaroj revenis al nia lando katastrofaj inundoj, kiuj tiam trafis cxefe la nordan kaj mezan Moravion, dum cxijare la cxirkauxajxojn de la riveroj Vultavo kaj Elbo. Do Bohemion sudan (České Budějovice), mezan (Prago) kaj nordan (Ústí nad Labem).

Venis trioblo da akvo, ol estas la kapacito de cxiuj digolagoj. Kelkaj vilagxoj estis tute detruitaj, en la cxefurbo plej multe damagxitaj estis la kvartalo Karlín kaj la metroo.

Ni ankoraux ne havas informojn pri esperantistoj, kiujn la akvo trafis (krom likvidita librostokejo de KAVA-PECH).

La inundoj minacis ankaux grandan nacian kulturan heredajxon, precipe librojn, kiuj nun atendas savon en fridejo.

Inundaj plagoj trafis ankaux Germanion, Auxstrion, Hungarion, Pollandon, Francion kaj aliajn landojn.

mm

 

LIBROSERVO

Na skladě je několik posledních výtisků nového Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto, které se expeduje pro členy ČES za 1 500,00 Kč + poštovné.

Dále je možno objednat:

J. Werner kaj kol.: Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj, za 110,00 Kč;

J. Foglar: La knaboj de Kastora Rivero, za 50,00 Kč;

K. Čapek: La Blanka Malsano, za 60,00 Kč;

Posledně 3 jmenované knížky se expedují za normálních podmínek Libroserva, tj. se slevami při odběru zboží při dosažení určité částky Kč.

Novaj stampajxoj

 

 

 

 

Okaze de la 55-a IKUE-kongreso en Kroměříž kaj 50-jarigxo de SET Lančov uzis Cxehxa Posxto stampajxojn de ing. Arch. Karel Kuča kaj gravuristo Karel Pavlíček.

Insignoj EK Vítkovice

Esperantský klub Vítkovice, pošt. Schr. 55, 703 00 Ostrava (kaj aliaj insignoj)

KLUBA VIVO

Brno: 4.9. Feriado per Esperanto; 11.9. Lerni kaj ellerni, 18.9. Libertempo kun senioroj; 25.9. Libeloj; 2.10. Salubra nutrado; 9.10.Nova boblioteko de Filozofia Fakultato; 16.10. Karel Čapek kaj TGM; 23.10. 55-a IKUE-kongreso; 30.10. Esperantlingva enciklopedio; 6.11.Ni ludu lingve; 13.11. Kio gravas?; 20.11. J.G. Mendel kaj genetiko; 27.11. Batalo kontraux lepro; 4.12. Sankta Nikolao en Francio; 11.12. Vojtěch Rakous; 18.12. Venas Kristnasko

Ostrava-Poruba: 24.9. Strategio de E-movado

Ostrava-Vítkovice: 25.9. Gxoja podio de junularo Ostrava

Praha: 15.-17.11. Jubileo de la klubo

Třinec: 1.9. Tyršova ulice; 6.10. Kion faras statistikistoj; 3.11. Rememoroj pri Mongolio; 1.12. Kristnasko

IKUE-kongreso en cxehxa gazetaro

Dupagxan artikolon Malfermu la pordon al Kristo de Antonín Bína presis Naše rodina - 34, 2002, č. 36, p. 24-25, artikolon de Jan Kalný Mezinárodní kongres katolických esperantistů aperis en Katolický týdeník 13, 2002, č. 32, p. 7 (11.8.), kaj Esperantisté se sejdou už podruhé v Kroměříži de Pavel Jačka en Týdeník HIT Kroměřížska, 1, 2002, č. 29 (23.7.)

Ni petas pardonon

pro malfruigxo de Starto 3/2002. La inundoj kaj la pintrenkontigxo de NATO kauxzis problemojn kun sercxado de tranoktejo por nia kongreso. Sen tranoktado ne eblis fini la aligxilon kaj distribui la gazeton.

Estu pli pacienca,

mi petas!

Mia logxejo havas du cxambrojn. La muro, kiu dividas ilin, ne havas pordon. Oni devas iri en vestiblon kaj eniri la duan cxambron. Okazis, antaux kelkaj monatoj, ke cxe mi eksonoris telefono. Mi estis en la alia cxambro, mi ekiris do, sed cxar mi havas malbonajn genuojn, kaj mi iradas kun bastono, mi ne iris suficxe rapide kaj la sonorado cxesis kelkajn sekundojn, antaux ol mi atingis la aparaton.

Post du aux tri tagoj la sonorado ripetigxis. Mi estis en la cxambro, sed en la alia angulo. Mi prenis la parolilon, metis gxin al la orelo, kaj auxdis, ke la vokinto demetis la sian. Denove, post kelkaj tagoj, la sonorado auxdigxis. Mi faris ion en la vestiblo, cxe la fornelo, ekiris, sed la sonorado denove cxesis, antaux ol mi atingis la telefonon. La diferenco estis nur kelkajn sekundojn. Pasis kelkaj monatoj, kaj la sonorado ripetigxis. Mia edzino estis proksime, sxi prenis la parolilon kaj diris, ke mi estas en la necesejo. La telefonanto demetis la parolilon, sen prezenti sin. Denove do fino.

Mi supozas, ke temis cxiam pri la sama persono, eble samideano, kiu vizitis nian urbon. Li ne konis do nian situacion. Mankis al li nur iom pli da pacienco. Se estis vere samideano kaj legis tiujn cxi liniojn, mi petas, sonorigu cxe mi denove. Mi nur tre escepte forlasas nian logxejon. Cxiuj telefonadoj okazis cxirkaux la 13-a horo.

Adolf Staňura

"Domov"

penzion pro důchodce

Lidická 52c

736 01 Havířov - Šumbark

 

100 jaroj de KE Prago

kaj CxEA

Antaux 100 jaroj estis fondita Klubo de Esperantistoj en Prago, kiel dua nialande post Brno, fondita unu jaron pli frue. Ambaux kluboj formis bazon de tutlanda organizo, do ni povas fakte festi ankaux centjarigxon de nia asocio. Ecx la unua gazeto Bohema esperantisto estis prezentita kiel komuna organo de ambaux kluboj, kvankam gxin eldonadis Čejka en Bystřice pod Hostýnem.

En 1889 la 17-jara F. V. Lorenc prelegis pri Esperanto en la socialista kultura rondeto en la gastejo "U Pštrosů", en 1893 poeto Jan Neruda publikigis ironian felietonon "Cxe entute iu povas inventi ian lingvon?", sed efektivan priesperantan informadon ni trovas nur en 1902 en jxurnaloj Pražský deník (Praga jxurnalo) kaj Nájemník (Logxluanto). En junio prepara kunveno en la restoracio Konvinkt en la strato Bartolomějská akceptis statuton kaj sendis al la landa oficejo por aprobo. La 9-an de novembro la fonda kunveno de la klubo en la restoracio U Štajgrů en la strato Vodičkova elektis la unuan komitaton: Eduard Weinfurter (prezidanto), František Kühnl (vicprezidanto), František Bárth (sekretario), Josef Görner (kasisto), Eduard Kühnl (protokolisto), Stanislav Kostka Neumann (inventaristo) kaj František Vaníček (biliotekisto).

En 1904 formigxis ankaux Esperantista Rondeto de Blinduloj en la Instituto Klar, kie instruis Karel Emanuel Macan, kaj Unua Virina Grupo Esperantista cxe la Muzeo Náprstek. Cxehxaj esperantistoj kaj kluboj multigxis kaj en 1907 fondis Boheman Union Esperantistan (BUE), el kiu estis eksigitaj membroj ne konsentantaj kun la maniero de gvidado (Čejka, Kamaryt, Hromada, Bouška k.a.); tiuj en 1908 fondis konkurencan organizon Bohema Asocio Esperantista, kiu dauxrigis eldonadon de la gazeto Bohema Esperantisto, dum BUE aperigadis Gazeton de Bohemaj Esperantistoj. En 1909 en kafejo Edison fondigxis la germana klubo Esperanto-Verein Verda Stelo Prag.

Post la unua mondmilito la ekesto de Cxehxoslovakio kauxzis uzadon de la vorto "cxehxo" anstataux "bohemo", kiun niaj esperantistoj antaux la milito rifuzadis (ankaux germanoj ne estas "dojcxoj" kaj angloj ne estas "inglisxmenoj"). En 1919 unuigxis la Pragaj esperantistoj en unu klubo kaj tutlandaj esperantistoj en 1920 en Cxehxoslovaka Asocio Esperantista. La forton de nia tiama movado dokumentas la fakto, ke la 13-a UK estis invitita al Prago por 1921. En salonoj de Žofín sur la Slava Insulo kolektigxis 2561 esperantistoj el 35 landoj kaj okazis tie ankaux la fonda kongreso de SAT.

El la ricxa laboro de Pragaj esperantistoj ni povas cxi tie mencii nur kelkajn. En 1924 okazis unua esperantlingva prelego en Cxs. Radio (D-ro A. Pitlik prezentis Cxehxoslovakion kiel turisman landon). En 1927 la sxtatprezidento Tomáš Garrigue Masaryk auxspiciis en Prago Konferencon Paco per Lernejo, en kiu Esperanto estis oficiala lingvo. Post la dua monmilito Prago transprenis el Brno elsendojn de Verda Stacio kaj prezentis operojn Vendita Fiancxino, Najado kaj En la Puto en bonegaj tradukoj de Tomáš Pumpr (cxiuj konservigxis, Najado ecx sone).

Post likvido de la asocio en 1952 cxiuj kluboj aktivis memstare gxis 1969, kiam en Brno estis refondita Cxehxa Esperanto-Asocio, kies sidejo farigxis kompreneble Prago. Suficxe reprezentajn cxambrojn akiris la asocio en la strato Jilská kaj la klubo post la angulo en la strato Vejvodova. En ambaux imponis la plej granda kolektajxo de Esperanto-libroj en Cxehxio, iniciatita de Jarolsav Šustr, kies nomon la biblioteko portas. Post 1989 la domoj estis redonitaj al la veraj posedantoj, kiuj Esperanton elpelis por luigi la ejojn al pli lukraj firmaoj. La Šustr-biblioteko estis transportita al Esperanto-muzeo en Česká Třebová, kie gxi estis profesie prilaborita.

Tamen la demokratio ebligis al niaj esperantistoj fondi ankaux firmaojn, el kiuj KAVA-PECH nun apartenas al plej gravaj eldonejoj kaj kongresaj agentejoj en Esperantio. En Prago aktivas esperantaj poetoj Eli Urbanová kaj Čestmír Vidman, vivis tie ankaux jam forpasintaj Štefo Urban, Josef Rumler, Jiří Karen kaj aktorino Eva Seemannová. Kunlaboras cxehxaj poetinoj Věra Ludíková kaj Zdenka Bergrová. Kun Prago estas ligitaj karmemoraj esperantistoj Julie Šupichová, Rudolf Hromada, Tomáš Pumpr, Jaroslav Mařík k.a.

En 1996 Prago gastigis la 81-an UK en Kongresa Centro kaj ekde 1998 revivigxis ankaux kolokvoj pri apliko de Esperanto en scienco kaj tekniko (KAEST).

(Laux preparata brosxuro de Jiří Patera kompilis Miroslav Malovec)

Ne forgesu KAEST 2002

Aligxis gxis nun pli ol tridek partoprenontoj el BA, BG, CZ, DE, DK, FR, GB, HU, NO, SK, USA kaj ankoraux eblas aligxi, ecx kiel preleganto, sed necesas rapide sendi la aligxilon kun resumo gxis 50 vorta por la programkajero. Temo: elektronikaj rimedoj (+ terminologiaj problemoj).

KAEST okazos unu semajnon antaux nia kongreso (8.-10.11.2002). Aligxilojn sendu al P. Chrdle (vidu p. 2).

Al KAEST jam aligxis la usona iniciatinto de enciklopedio Vikipedio.

3-a Euxropa Medicina Esperanta Kongreso

EMEK en Sud-Hungarlanda urbo Hódmezvásáhely (21.-26.8.) invitis krom hungaroj ankaux delegaciojn el Pollando, Latvio, Bulgario kaj Cxehxio. La delegaciojn bonvenigis internacia estraro de Monda Yumeiho Societo (Katerina Faragó, Imre Ferenci kaj prezidanto Masaiuki Saionji) kaj urbestra oficejo, kie estis krom cxefaj urbanoj ankaux regiona TV kaj jxurnalistoj.

Dum kongreso estis sciencaj prelegoj kaj prezento de filmoj pri sukcesoj de hungaraj kuracictoj kaj rekapablikigitaj laboristoj. Venontan tagon okazis ekzamenojn de Yumeistoj por diversaj gradoj. Diplomon cxi tien ricevis ankaux du cxehxaj Yumeistoj, kvaran gradon s-ano Khun Zdeněk kaj trian gradon s-ro Petr Štefan, ambaux el regiono Hořice v Pod.

Nun interesigxantoj pri ellerno de tiu cxi kuracmetodo povas ricevi en nia lando la unuan kaj duan gradojn pere de semajnaj kursoj ankaux en cxehxa lingvo.

Khun Zdeněk

 

NOVA ESPERANTO-DOKUMENTO APERIS

UEA aperigis novan kajeron el la serio "Esperanto-dokumentoj". Tio estas artikolo de Robert Phillipson "Internaciaj lingvoj kaj internaciaj homaj rajtoj" , kiu analizas kiel iuj naciaj lingvoj igxis "internaciaj". Estas traktata la temo de egalecaj lingvaj rajtoj rilate al la praktiko de

multlingveco en la Ligo de Nacioj, la Unuigxintaj Nacioj kaj Euxropa Unio.

Phillipson atentigas, ke la nuna lingvopolitiko de EU estas "inercio", senkonsulta transiro al trilingva, dulingva, aux ecx unulingva sistemo.

La ED estas 37-a, kaj gxi estas akirebla de la CO de UEA - cxi-foje nur en Esperanto.

Dezirantojn traduki la artikolon en aliajn lingvojn oni invitas anonci sin

cxe roy@co.uea.org.

 

AL LINGVA DEMOKRATIO! ALVOKO AL LA ESPERANTISTARO kaj aparte al la membroj de UEA / TEJO / ILEI

Karaj membroj (kaj nemembroj), ni dankas cxiujn tiujn el vi, kiuj dum la pasinta jaro kunlaboris kun siaj asocioj por la plenumo de la taskoj de la labor-plano. Laux via memoro ni estas speco de "garantia komisiono", kiu certigas, ke la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizajxoj. La labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn:

* informado

* instruado

* utiligado

* plijunigxo

* tutmondigxo

* profesiigxo

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili estas komprenataj. Dum la pasinta jaro multo estis realigata en la kampo informado kaj papera kaj reta, kaj kelkaj progresoj estis realigataj en cxiuj aliaj labor-kampoj. En la nova jaro ni bezonas doni apartan atenton al "instruado", "utiligado" kaj "plijunigxo". Ni varme konsilas, ke en cxiu lando kaj en cxiu organizajxo estu almenaux unu homo, kiu respondecas pri la realigo de la labor-plano kaj aligxas al la listo, kie gxuste oni diskutas pri tio, per malplena mesagxo al la adreso

<al-lingva-demokratio-subscribe @yahoogroups.com>.

Ni kopias frazon de la pasintjara mesagxo, kiu restas dauxre aktuala: "Unu lasta afero devas esti klara al cxiuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas cxiuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de cxiuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni sxatus en cxiuj landoj vidi kunlaboron, ecx se kun la bezonata memstareco de cxiu organizajxo."

Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA Holger Boos, prezidanto de TEJO

Mauro La Torre, prezidanto de ILEI Trevor Steele, gxenerala direktoro de UEA

Renato Corsetti, Via del Castello, 1 IT-00036 Palestrina, Italujo

<renato.corsetti@uniroma1.it>

VOJAGxO EN ESPERANTO-LANDO

Tiel nomigxas la eminenta verko de akademiano Boris Kolker, jxus eldonita de UEA. La libro apartenas al malofta gxenro de perfektigaj kursoj de Esperanto, kiuj pro klaraj kialoj estas multe malpli oftaj ol la startigaj lerniloj. Aparte gxin elstarigas la fakto, ke gxi estas samtempe gvid-libro pri la Esperanta kulturo.

"La ambiciaj celoj de tiu cxi neordinara lernolibro estas instrui krean regadon de la literatura lingvo kaj kreskigi emocian ligitecon al Esperanto", - skribis Boris Kolker, prezentante la libron.

Tio estas la dua eldono de la libro, radikale relaborita kaj internaciigita.

La instruado okazas per la uzo de verkoj de Ludoviko Zamenhof, Claude Piron, Istvan Nemere, Julio Baghy, John Wells, Marjorie Boulton, Albert Goodheir, Emilja Lapenna, Cezaro Rossetti, Lorjak, Kalomano Kalocsay kaj dudeko da

aliaj konataj kaj ne tre konataj, sed interesaj auxtoroj.

La tekstojn akompanas E-temaj fotoj, zorge elektitaj el la foto-arkivo de la Centra Oficejo.

La antauxa Gxenerala Direktoro de UEA Osmo Buller, dum kies direktorado la libro komencis preparigxi al la presado, skribis pri gxi tiel: "La libro estas abunde ilustrita kaj fakte ne ekzistas alia libro por simila celo, kiu povas rivali kun gxi.”

MEMBRARO DE UEA EN 2001

En 2001 por la membreco en UEA pagis esperantistoj el 122 landoj, i.a. 6428 individuaj kaj 14889 aligitaj, kio sume estas 21317 membroj*. La tendenco de la IM malkreski dauxras, kvankam tre modere en 2001. Cxi-jare gxi estas, cxiukaze, kontrauxita de la kresko de aligitaj membroj, tiel ke la saldo estas pozitiva. Estas tro da faktoroj implikitaj, pro kiuj estas tre malfacile eltiri pozitivan jugxon el cxi tiu pozitiva saldo, kiu sxuldigxas cxefe al la abrupta kresko de aligitaj membroj en unu lando kaj al modestaj kreskoj en aliaj landoj.

Por kompletigi la bildon ni informu pri tio, ke la individuaj membroj de UEA je la 1-a de julio estis 5365. Je la sama dato de 2001 ili estis 6127. Por havi fidindan ideon pri la suma nombro de individuaj membroj en 2002, tamen, estas necese atendi la UK-on dum kiu multaj membroj aligxas.

Renato Corsetti

 

VIKIPEDIO

Jen estas supervido de cxehxaj artikoloj enkondukitaj en la retan enciklopedion gxis nun.

Turismaj interesajxoj

* BOHEMIO * BRNO * ERCMONTARO (Blatenský Vrch, Boží Dar, Horní Blatná, Klínovec, Lupaj Truoj, Potůčky, Kyselka, Roko de Šemnice) * HELFŠTÝN * JÁCHYMOV (Urbodomo, Regxa Monfarejo, Taleroj ktp.) * KARLOVY VARY (Altajxo de Cerva Salto, Urba Parko de Antonín Dvořák, Imperial, Sankta Lukaso, Mueleja Kolonaro Zítek, Ortodoksa Pregejo, Posxta Korto, Pupp, Richmond, Urba Teatro, Thermal, Tri Krucoj, Kastela Turo ktp.) * KAŠPERSKÉ HORY * KROMÉŘÍŽ * LITOMYŠL * LOKET (Urboplaco, Slavkov-Arbaro, Svatoš-rokaro) * MONAHxEJO DE TEPLÁ * MORAVIO * MOST * NOVÉ HAMRY * OHŘE * PERNINK * PLEŠIVEC * PRAGO (Historio, Malnova Urbo, Malnovurba Placo, Malnovurba Urbodomo, Astronomia horlogxo, Nova Urbo, Hradčany, Vyšehrad ktp.) * VULTAVO * TISOVSKÝ VRCH

Cxehxaj verkistoj

*Cxefverkoj de la Cxehxa Literaturo * Jakub ARBES * Zdenka BERGROVÁ * Otakar BŘEZINA * Josef ČAPEK * Karel ČAPEK * Svatopluk ČECH * Karel Jaromír ERBEN * Julius FUČÍK * Jaroslav HAŠEK * Václav HAVEL * Karel HAVLÍČEK Borovský * Bohumil HRABAL * František HRUBÍN * Alois JIRÁSEK * Jiří KAREN * Karolo la IV-a

* Johano Amoso KOMENIO * František KOŽÍK * Milan KUNDERA * Věra LUDÍKOVÁ * Jiří MAHEN * Karel Hynek MÁCHA * Josef Svatopluk MACHAR * Vladimír NEFF * Božena NĚMCOVÁ * Stanislav Kostka NEUMANN * Josef RUMLER

* Karel SABINA * Karel TOMAN * Vladislav VANČURA * Čestmír VIDMAN * Jan WELZL

* Zikmund WINTER * Julius ZEYER

Pentrado

* Věroslav BERGER * Josef LADA * Karel PURKYNĚ * Majstro Theodorik

Arkitekturo

* Ferdinand FELLNER

Muziko

* Josef MYSLIVECEK * Bedřich SMETANA

* Antonín DVORAK * Leoš JANACEK * Bohuslav MARTINU

Esperanto-verkistoj

* Jan FILIP * Jaroslav MAŘÍK * František OMELKA * Karel PÍČ * Stanislav SCHULHOF

* Julie ŠUPICHOVÁ * Štěpán URBAN * Eli URBANOVÁ * Valda VINAŘ

Esperanto-tradukistoj

* Rudolf HROMADA * Stanislav KAMARYT

* Theodor KILIAN * Jiří KOŘÍNEK * Francisko Valdomiro LORENZ * Moraviaj Esperanto-Pioniroj * Tomáš PUMPR * Vladimír VÁŇA * Josef VONDROUŠEK

Esperanta kulturo

* Cxehxa Esperanto-Asocio * Ideala Esperanto-Biblioteko * KAVA-PECH * SET Lančov * Starto * TRAKT * Verda Stacio

Scienco

* Aragonito * Arkitekturo * Efiko de Purkinjo

* Hamstro * ISA * Mineralogio * Pedagogio

* Universala Dekuma Klasifiko

Sciencistoj

* František BEHOUNEK * Jan Evangelista PURKYNĚ * Eugen WUSTER

Lingvistiko

* Cxehxa lingvo * Cigana lingvo

Politiko

* Tomáš Garrigue MASARYK * Jan MASARYK

 

Atentinda poemaro

La faka katedro de Silezia Universitato en Opava, kiu interalie okupigxas pri pollingva literaturo, ricevis interesan libron skribitan en la pola kaj en Esperanto, kiu jam lauxdire estis envicigita en Guiness-Libron de Rekordoj. La dulingva libro aperis en Svisujo jam en la j. 1998, tamen mi gxis nun ne renkontis gxin inter literaturaj referajxoj des pli en legintajxoj. Pri gxia auxtoro Jan Stanislav Skorupski oni skribas dorspagxe: "... (auxtoro) skribis pli multe da sonetoj ol cxiuj konataj poetoj resume en la tuta historio de literaturo." Tiun cxi deklaron pruvas subtitolo de la libro: 732 sonetoj dulingve skribitaj dum 126 tagoj en 1995. Ja vere, la nekredeble nombra poemkolekto aperis en du pola-Esperantaj volumoj. La unua nomigxas "Tempo", la dua havas polan nomon "Potem", kio signifas en la internacia lingvo "Poste", kaj gxi estas anagramo de la unua libro. Cxiun tagon de la jaro prezentas du diversaj sonetoj. Kompreneble, tralegi cxiujn unu post la alia estas super forto de ordinara leganto - do oni kutime elektas poemojn ligitajn kun iel grava tago de la leganto mem. Ekzemple la 15-a de decembro rilatas al Zamenhof, la aliaj estas iom personaj de la auxtoro, sed ankaux rilatas gxeneralajn aferojn. La poemoj estas diversnivelaj, kelkaj bone impresaj, kelkaj estas nur ludoj kun vortoj. Tamen la versaro legindas almenaux por iuj tagoj, kiuj cxu persone, cxu gxenerale iel signife rolas.

kov.

Jon Mirande:

La Baptofilino,

el la euxska tradukis Joxemari Sarasua, eldonis Fonto 2002, 94 p.

La euxskan nacion en provinco de Hispanio ni konas pro terorismaj atakoj de ETA, batalanta pri memstareco kaj sendependeco. Estas dubinde, cxu tia metodo estas la gxusta, cxar kiu nacio dezirus havi registaron konsistigitan el murdistoj? Male la ekzemplo de Hindio sub Gandio aux nia regximsxangxo en 1989 pruvas, ke sen perforto eblas atingi pli multe. Estu kiel ajn, la euxskajn lingvon, literaturon kaj kulturon gxenerale konas preskaux neniu. Fonto nun prezentas unu el la cxefverkoj de la euxska literaturo, kies apero en 1959 estis same skandala, embarasiga kaj kontrauxdira kiel la aktivecoj de la euxskaj patriotoj.

Jon Mirande Aipasorho (1925-1972) naskigxis el euxskaj gepatroj en Parizo kaj la euxskan lingvon li ellernis nur kiel plenkreskulo. Tiam li jam estis oficisto cxe la franca Ministerio pri Financoj kaj komencis interesigxi pri preskaux cxiuj euxropaj lingvoj kaj iliaj literaturoj. La euxska farigxis lia korlingvo, en kiun li tradukis auxtorojn kiel Poe, Kafka, Heine, Schiller, Keats k.a. En siaj propraj verkoj li sxatis provoki la gxeneralan moralon, kio plene esprimigxis en la novelo La Baptofilino. Junulo akceptas en sian domon orfan parencinon Teresa, kiun neniu el la parencaro volas. Kiam li estas tridekjarulo kaj la knabineto 11-jara, li enamigxas al sxi. Konstatinte, ke lia fiancxino Isabela malamas la infanon, volas elpeli sxin el la domo tuj post la geedzigxo, li rompas la edzigxpromeson, elpelas la fiancxinon kaj logxigas la knabineton en sia dormocxambro.

Nun sekvas erotikaj scenoj, interveno de la parencaro, kiu timas makuligon de la bona nomo de la familio, kaj tragedia fino.

La esperantigo de Joxemari Sarasua estas suverena, sen stilaj mallertajxoj, sed ne konvena por komencantoj, cxar la tradukisto uzas lingvajxon plenan de neologismoj kaj nekutimajxoj. La provoka enhavo kaj la lingvajxo akordigxas.

- mm -

Jan Werner:

Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj.

Lingvoj: Esperanto kaj ekvivalentoj en la angla, germana, cxehxa. Prova versio, eldono de la auxtoro, werne@tiscali.cz, 40 pagxoj A4.

La terminaron ellaboris Jan Werner (CZ) kun kolektivo: Willi Brandenburg (DE), Fabien van Mook (NL), Dorde Obradovič (SI), Josef Trojan (CZ), la recenzon faris Claude Longue-Épée (FR) kaj Bronislav Cxupin (RU). La celo de la terminaro estas ne nur unuecigi la esprimadon en konstrufakaj kaj koneksaj ekonomiaj kontaktoj, sed ankaux doni ekzemplon de modele ellaborita terminaro. La Esperantaj terminoj estas kompletigitaj per difinoj kaj ankaux per ekvivalentoj anglaj, germanaj kaj cxehxaj. Fine de la brosxuro troveblas registroj en unuopaj lingvoj.

La terminaro konsistas el ses partoj: A. Betono kaj ties komponentoj (Bazaj nocioj. Ligentoj. Volumenajxoj. Ingredientoj. Akvo.). B. Specoj de betono (laux diversaj kriterioj). C. Tehxnologio de betono (Fabrikado de betonmiksajxo. Modifaj procedoj en la fabrikado de betono. Enmetado kaj prilaboro de betono. Masxina miksa ekipajxo. Transporta ekipajxo. Rimedoj por prilaboro de betonmiksajxo. Sxelajxo, specoj kaj procedoj.) D. Bazaj proprecoj de betonmiksajxo kaj betono. E. Armaturo (Materialo kaj formoj de armaturo. Pretigo de armaturo. Armaturo el la vidpunkto de transigo de fortoj. Armaturo de prestrecxita betono. Arangxo kaj procesoj de armaturo). F. Betonaj strukturoj kaj ties partoj - bazaj statikaj nocioj (Betonaj elementoj. Betonaj strukturoj. Bazaj nocioj el la statiko de betono.). Sume 225 terminoj.

Miroslav Hlaváč Pampeliška

Hontema arbaristo (1)

Scenaro por Teatro de Malgrandaj Formoj

Junulara kvaropo kun gitaro: Ni aktoros por vi rakonton pri hontema arbaristo. Li ne estos nigra cxasisto kun hipnotaj okuloj, sed knabo amanta la naturon.

La nova praktikanto Oldík eniras en la kancelarion de la arbara distrikto kaj auxdas la arbarestron murmureti lian kanton:

Panjo, farigxi arbaristo,

estis mia revo,

sed cxi tiuj paperoj

restas damna devo.

Oldík: Bonan matenon, kamarado arbarestro, via humoro devas esti perfekta, cxar vi grumbletas belegan melodion. Sendube vi preparis por mi fajnan laboron.

Arbarestro: Ne pensu, Oldík, ke kiel famulus-adlatus vi havos okupon kvazaux feriadon. Ne zorgu pri salajro, sed gxuu mildan traktadon kaj fresxan aeron. Vi ricevos 60 minutojn por unu horo, higienan ekipajxon post cxiu arbo kaj se pluvos, ankaux dusxo ne mankos. Estus juste, se vi ankoraux pagus por la fresxa aero, sed ni lasos tion al vi kiel premion kune kun fungoj kaj mirteloj, por ke vi ne pensu, ke ni estas rabistoj. Najadon ankoraux nekisitan vi certe trovos por vi en la varmega somero ie apud la lago.

Oldík: Mi konas kanton pri varmega somero. Se vi permesos, mi lernigos gxin al vi.

(Oldík komencas deklami kaj poste kanti. La arbarestro korektas la melodion.)

Vagas mi cxirkaux lago en somera varmo

sxajne sen intereso pri knabina karno.

Fortuno kaj spertoj al mi certe mankas,

tial nenia cervino cxe mi flankas,

kvankam kreskis al mi dume longa barbo,

esperoj miaj forbrulis kiel karbo.

Agxaj aproj fajre gapas,

vento sian kordon skrapas.

Arbarestro: Nu, kanti vi scias suficxe bone, tamen nun temas pri tio, kiel vi sukcesos morgaux kun la segilo, cxar gxi kapricas. Svingu vin kun gxi en la riparejon. Tien kuru, reen marsxu kaj samtempe vi povas melodii dum la tuta vojo.

Oldík: Cxefo, mi prefere biciklos, por povi ankoraux viziti mian Bojxenjon.

Li biciklas kun segilo,

pensoj vagas cxe knabino,

riparejo jam proksimas,

riparistoj tie sidas.

Riparejo. Riparisto Jarouš kun subuloj amike luncxas.

Oldík: Sendas min la cxefo, ke vi cxion alian lasu kaj ordonu ripari la segilon, kaj tuj kaj senprokraste, aux li faros skandalon cxe la entreprena komitato.

(Dauxrigota)

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

(11)

Solvo de la cxenoj el la antauxa numero:

19. estro trovis viskion

20. mia amiko kolere rediris

Kiel konate ekzistas en la Esperanta alfabeto literoj, kiuj havas supersignojn sxangxantajn iliajn sonojn. Familiare oni nomas ilin "cxapel(et)oj". Vortoj aux vortgrupoj, kiuj diferencas nur per la cxapelo(j), estas fundamento de la enigmo, kiun oni povas nomi

CxAPELUMO

Jen kelkaj tiaj duopoj: sango - sxangxo, tusxi - tusi, sxerci - sercxi, regxa spuro - regas puro. La formo de la enigmoj povas esti simpla, en kiu la divenotaj vortoj estas aluditaj per streketoj aux punktoj kun difino. En la rimajxoj ili estas ordinare kasxitaj en okulfrape signitaj (preskaux)-sinonimoj.

Jen kelkaj ekzemploj:

- - - - perokula perceptado de teksto

- - ^ - socia deviga regulo

Solvo: lego - legxo

Cxu tauxgas nura poma . . . .

al bongustema regxa . . . . ?

Solvo: mosto - mosxto

Send-servaro tre utilas:

je leter' al fora mondo

sekve de kelk' da tagnoktoj

venos la respondo.

Solvo: posxta reto - post areto

Kaj nun vi mem provu diveni:

21. En la saman akvon

neniu dufoje - - - -,

cxar antaux ol fari tion,

la akvo jam pluen - - - -.

22.

Ekskurso okazos al la Verda Monto,

ekstartos je oka ni de sxtona ponto,

al vi la irplano konformos tutcerte,

do vi al startejo aliros pasxlerte.

Josef Cink

Amo-finajxa mamo-amado

Virino kun sia mamo

Estas nure bela damo,

Paradize por Adamo

Gxi estis la panoramo.

Ekscitiga korp-reklamo

Cxef-rolas dum homo-amo.

Se gxi mankus, estus dramo,

Sciis gxin jam Abrahamo.

Oriente en Siamo,

Cxe marborda Amsterdamo,

Virkor' brulas ecx kun flamo,

Se aperas cxi ornamo.

Cxe araboj en islamo,

Legxe sonas la proklamo:

Vidu vir' en neniamo,

Ecx se gxia pezo gramo.

Mondkonatas jena famo,

Pri valora vir-programo:

Enmanigi gxin sur tramo,

Por cxiam, se kilogramo.

Ernö Geleta

Kondolencoj

* La 8-an de julio 2002 forpasis Bruno Vogelmann (1909-2002), honora membro de UEA, kunauxtoro de Internacia Ekonomika Fakvortaro kaj auxtoro de La Nova Realismo (tradukita el Esperanto al 25 naciaj lingvoj, inkluzive de la cxehxa), lauxreato de premioj Degucxi (1992) kaj FAME (1993).

* La 19-an de julio 2002 mortis Nikola Aleksiev - Honora Membro de UEA kaj CxEA, Honora Prezidanto de MEM, auxtoro, tradukinto kaj redaktoro de pluraj libroj kaj artikoloj, sindona esperantisto kaj aktiva sociaganto.

* La 24-an de julio 2002 forpasis Jaromír Žák el Brno.

Memore al Jaroslav Žák

Meze de feriosezono adiauxis membroj de EK Opava kun Jaroslav Žák, kiu neatendite mortis 2. 8. 2002 post mallonga, sed grava malsano en la agxo de 71 jaroj. Li naskigxis 8.4.1931 en Rokytnice super Rokytka, distrikto Třebíč. Tie li studis Komercan Akademion kaj unuan fojon renkontis E-on pere de sia instruisto Th. Kilián. Lia intereso pri muziko kaj literaturo kune kun profunda kredemo lin post matur-ekzameno forblovis al limregiono de Hlučín, distrikto Opava, kie li ekinstruis en baza lernejo. Sekve li klerigxis en pedagogio eksterforme en universitato en Olomouc. Al Silezio li restis fidela tutan sian vivon instruinte diversloke en la regiono gxis 1970, kiam li pro sia kredo - simile kiel lia edzino - estis eligita el la lernejsistemo kaj laboris poste kiel hejtisto en Opava-bucxejo gxis sia emeritigxo. La viglan kontakton kun esperantistoj en Opava li ligis en tempo de la Praga Printempo. Tamen tre baldaux - lige kun sia ekspostenigo - li cedis el cxiuj siaj multflankaj aktivadoj inkluzive de E-o por ne endangxerigi ilin. Post auxgusto 1968 gxis la politika renverso en 1989 li tamen aktive praktikis E-on pere de ricxaj kontaktoj kun fremdlandaj e-istoj, el eksterlando li liveris diversajn multajn presajxojn, librojn kaj aliajn materialojn, kvankam li estis akre observata de sxtata polico. Privatan kontakton kun la enlanda movado peris al li nur la subskribinto. Ankaux al siaj infanoj li izolite instruis E-on. Lia filino Hana kompilis eminentan studentan fakan laboron pri la nomo de Lidice en la mondo, kiu atingis la duan premion en la tutsxtata konkurso. Cxiujn materialojn sxi gajnis danke al eksterlandaj esperantistoj. Samideano Žák nur post 1989 plene dedicxis sin al la loka movado en Opava kaj farigxis la plej oferema klubano. Li gvidis kursojn, organizis cxiujare serion da prelegoj pri E-o en lernejoj en Opava. Li helpis dum la 81-a UK en Praha kaj cxe aliaj diversaj okazoj. Li dauxre korespondadis kun vico da eminentaj e-istoj, al kiuj li dissendadis multajn informajn kaj fakajn materialojn laux ties bezono - ekz. kun K. Kurisu el Japanio. Lian eseon pri la cxehxa literaturo li tradukis cxehxen - eldonis KAVA-PECH en 1996. Kontribuo de samideano Jaroslav Žák al loka kaj al la gxenerala movado estas neforgesebla.

Vlast. Kočvara

KALENDARO 2002

 

4.-6.10. 15-a Internacia kultura festivalo Ústí

8.11.-10.11. Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), Elektronikaj rimedoj - sub auxspicio de UEA - Dobřichovice

15.-17.11. 10-a CxEA Kongreso - 100-jara jubileo de KE Prago, Kultura Centro Zahrada, Praha-Chodov

7.12. 21-a Cxehxa-Saksa Tago en Ústí n. L.

Jak platit svazu

Nejlevnější způsob platby pro Vás i pro svaz je přímá platba u pokladny v kterékoliv pobočce Komerční banky. Vyplníte pokladní složenku (jsou v pokladně k dispozici) pečlivě ve všech kolonkách (viz vzor Starto 2/2001, str.67) - tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330-021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: slovy kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně (EK Velim) do kolonky Vklad jménem a pošlete tajemníkovi jmenný seznam. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo v. inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je vždy 0379. Seznam čísel:

06940 ČES

06941 UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

50100 sekce mládeže

50200 sekce železničářů

50400 sekce pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů ESxLI

50700 sekce sběratelů

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Pokud jste poukázali platbu a nejste si jisti, zda jste řádně vyplnili své jméno, napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

Neznáte adresu?

Pošta nám vrátila zásilky se Startem těchto členů ČES s poznámkou, že se odstěhovali. Pokud znáte jejich novou adresu, sdělte ji tajemníkovi svazu.

Mikulášek Libor, Komenského 891, 697 01 Kyjov

Blažková Frant., Mrštíkova 886, 500 09 Hradec Králové

Navrátilová Zdenka, Novosady 248, 751 14 Dřevohostice

Gratulo.

S-anino Markéta Kazderová el Liberec estis solene proklamita doktorino de gxenerala medicino la 28-an de junio 2002 en historia auxlo de Karolineo en Prago.

Pozvánka na 10. sjezd Českého esperantského svazu

Vážení přátelé,

výbor Českého esperantského svazu (dále jen ČES) svolává v souladu se stanovami svazu 10. sjezd ČES na dny 15. - 17. listopadu 2002 do Prahy.

Místem konání je Kulturní centrum ZAHRADA v Praze-Chodově.

Program:

pátek 15. 11. od 16.00 prezence účastníků

od 18.00 večeře

20.00 slavnostní večer k 100. Výročí založení KE Praha

sobota 16.11. 7.00 snídaně

9.00 zahájení sjezdu a pracovní jednání

12.30 oběd

14.00 pokračování jednání sjezdu

18.00 večeře

19.00 taneční večer s předtančením a tombolou

neděle 17.11. 8.00 snídaně

9.00 jednání sekcí a komisí svazu

(cizinci a další zájemci - prohlídka Prahy)

11.30 oběd

12.30 ukončení konference a odjezd účastníků

ÚČASTNICKÝ POPLATEK

Člen ČES - při platbě do 30. 10. 2002-150.- Kč, po termínu - 250.- Kč (členem ČES se rozumí člen v kategorii F - doživotní, nebo člen v kategoriích A, B, D a E, pokud má na rok 2002 uhrazen členský příspěvek - nejpozději v den zahájení konference). Nečlen ČES - při platbě do 30.10.2002- 250.- Kč, po termínu - 350.- Kč. Členové ČES do 30 let a nevidomí - do 30. 10. 2002- bez poplatku, po terminu - 150.- Kč. Čestní členové ČES a pozvaní hosté - bez poplatku.

STRAVA - od páteční večeře do nedělní snídaně - 220.- Kč

UBYTOVÁNÍ - v Domově mládeže, 2 noci - 400.- Kč.

VSTUPNÉ na večerní programy - 80,- Kč (účastníci sjezdu zdarma!)

Popis cesty k místu konání konference:

Popis cesty k místu konání sjezdu. Pěšky - ze stanice metra Chodov (trasa C) výstup "koleje - Jižní Město" - pokračovat ve směru ulicí Roztylská, asi po 300 m po pravé straně Julius Meinl - kolem (zůstane po levé straně), za tímto objektem (roh restaurace Sluníčko) vlevo modrá budova - kulturní dům Zahrada. Cesta pěšky asi 10 min. Autobusem - ze stanice metra Chodov jednu stanici autobusem 118, 154, 197, do stanice Jarníkova. Od stanice směrovka na Kulturní dům Zahrada.

Během sjezdu budete mít možnost zakoupit si esperantské knihy a další zboží ze zásob LIBROSERVA ČES, které bude výhradním prodejcem. Pokud chcete nabídnout k prodeji svoje esp. předmety nebo výrobky, pak jedině jeho prostřednictvím. Neesperantské zboží pouze se souhlasem výboru ČES.

Na místě bude možnost zaplatit si členské příspěvky ČES, UEA, sekcí a předplatné esp. časopisů - POČÍTEJTE S TÍM ! ! !

ÚHRADA sjezdových poplatků je možná těmito způsoby:

a) složením příslušné částky v pokladně kterékoliv pobočky Komerční banky a.s. na účet ČES u Komerční banky v Poděbradech č.ú. 3330 - 021/0100, variabilní symbol 10010, konstantní symbol 0379. Nezapomeňte požádat pracovnici pokladny, aby na výpise uvedla jméno plátce, uvedené an pokladní složence. Vklad je bez poplatku.

b) bezhotovostním převodem z Vašeho účtu - nezapomeňte uvést čísla obou symbolů a na přihlášce číslo účtu, ze kterého platíte! ! !

PŘIHLÁŠKY posílejte nejpozději do 30. října 2002 (rozhoduje datum pošt. razítka) na adresu svazu:

Český esperantský svaz, c/o Pavel Polnický, Lesní 150/VI., 290 01 Poděbrady. Možno i faxovat (325 615 651) nebo použít E-mail: cea.polnicky@quick.cz

Stornovací poplatky: při odhlášení do 5. listopadu 2002 (dle poštovního razítka) Vám bude odečteno 10 % ze zaplacené částky na nezbytné náklady, po tomto termínu 50%!

 

 

Těšíme se na shledanou v Praze

 

Věra Podhradská v.r.

předsedkyně ČES

Závazná přihláška na 10. sjezd ČES

Praha 15.-17. listopadu 2002

Příjmení: Jméno: Titul:

Adresa vč. PSČ

telefon vč. předčíslí E-mail

rok narození:

číslo OP (pro ubytování):

číslo člen. průkazu ČES

vegetarián

ano ne

Přihlašuji se závazně na 10. sjezd ČES. Prohlašuji, že jsem si pozorně přečetl(a) pozvánku a souhlasím s podmínkami pořadatele. Objednávku služeb uvádím na rubu této přihlášky.

Způsob úhrady (zakřížkujte jednu možnost):

složeno v Komerční bance a.s. dne ........................

uhrazeno bezhotovostně z mého účtu číslo .............................. dne ..........................

 

Objednávám následující: (zakřížkujte žádané)

Kompletní služby - 2x nocleh, stravování Kč 620,- ano ne

Účastnický poplatek

člen ČES, platba do 30.10. 2002 Kč 150,- ano ne

po 30.10. 2002 Kč 250,- ano ne

členové do 30 let do 30.10. 2002 bez poplatku ano ne

a nevidomí po 30.10. 2002 Kč 150,- ano ne

nečlen ČES, platba do 30.10. 2002 Kč 250,- ano ne

po 30.10. 2002 Kč 350,- ano ne

čestní členové ČES a pozvaní hosté bez poplatku ano ne

Dar svazu ................................................................ Kč .................................

Celkem k úhradě .................................................... Kč .................................

Poznámka .....................................................................................................................

Datum ............................................................. Podpis .......................................