STARTO 4/2000 (195)

85-a UK Tel-Avivo, Israelo

25-a de julio - 1-a de au^gusto 2000

Kongresa temo:

"Lingvo kaj kulturo de paco"

Lau^ Kongresa Libro partoprenis c^ijaran UK-on dek esperantistoj el C^eh^io, sed mi mem ne renkontis c^iujn. La plej multaj kongresanoj venis el Japanio. Entute partoprenis UK-on 1212 kongresanoj.

La kongresejo estis en hotelo Dan Panorama, kiu staras en apudmara vico de hoteloj. De g^i bone videblas kaj atingeblas Jafa, la malnova kvartalo de Tel Avivo, kiu mem estis konstruita antau^ 90 jaroj. La kongresejaj salonoj estis nomitaj - kiel kutime - lau^ eminentuloj de la movado, inter ili ankau^ lau^ M. Bartovská kaj E. Tvarožek.

Vetero estis varmega (42°C, 65% da humideco) sur stratoj kaj strandoj, sed en hoteloj, kongresejo, busoj kaj vendejoj oni prizorgis fres^an aeron kaj c^ie en la kongresejo estis disponebla trinkakvo.

Kompare kun aliaj UK-oj la salonoj estis malgrandaj, ilia kapacito ofte ne sufic^is por c^iuj interesatoj pri programoj, el kiuj plej allogaj estis tiuj pri Israelo mem. Ekzemple: Tra Israelo ekskurse (Amri Wandel), Kio kaj kiu estas judo (Josef S^emer), Hebrea kaj araba eksprese (Eldad Salzman), Pri juda humuro (Anat Zajdman), Seshora kurso pri historio de judoj priskribita de Flavius Josephus (Věra Barandovská-Frank), teatraj^o La Poto de S^alom Alejh^em (1959-1916, ukraina bonhumora klasikulo en la lingvo jida). Dum nombraj ekskursoj (Jerusalemo, Betlehemo, Morta maro, Masada, Haifo kaj pluaj) ni renkontis mutegajn aliajn turistojn venintajn okaze de jarmils^ang^o.

Kutime UK okazas de sabato g^is sabato, sed c^ijare pro "s^abato" (sabate ec^ trafiko ne funkcias) g^i okazis de mardo al mardo. Nur merkrede estis solena inau^guro. La kongreson malfermis per sia prelego la prezidanto de UEA, Kep Enderby, analizante la kongresan temon, kiu en Israelo estas pli aktuala ol ie ajn aliloke en la mondo.

Siajn salutojn sendis reprezentantoj de UN, Unesko, Tel-Avivo kaj Israelo. Unuafoje nia kongreso estis oficiale agnoskita de Unesko kiel evento enkadre de "Internacia Jaro de Kulturo de Paco"

La kongreso estis solene fermita marde, la 1-an de au^gusto. Pri la kongresa agado informis la kongresa kuriero, kiu ricevis spritan nomon STEL-A VIVO. Okaze de la 85-a UK uzis la apuda pos^toficejo specialan kongresan stampilon, kio g^ojigis ne nur filatelistojn kaj kolektantojn. Grandan intereson pri UK montris la Israelaj radio kaj precipe televido, kiu ses horojn filmis (au^kcion, internacian vesperon, konversacian rondon, libroservon) kaj intervjuis multajn kongresanojn. La programon g^i elsendis sabate je la 20-a horo!!!

Malgrau^ la strec^a politika situacio, la kongreso ne estis revokita kiel en 1967 (pli ol 10 tiamaj alig^intoj partoprenis c^ijare). Hejmen mi revenis plena de impresoj pri la kongreso kaj pri la lando, tre diferenca de la eu^ropaj regionoj.

Eliška Mikušová

El salutoj al la kongreso

Kofi Annan, g^enerala sekretario de Unuig^intaj Nacioj: La komenco de nova jarmilo donas al ni unikan okazon por pripensi nian komunan destinon, en momento, kiam ni estas interkonektitaj kiel neniam antau^e. La avantag^oj de tutmondig^o estas evidentaj: pli rapida kresko, pli alta vivnivelo, novaj ebloj. Estas nia tasko certigi, ke tutmondig^o donu avantag^ojn ne nur al iuj, sed al c^iuj; ke paco kaj sekureco realig^u ne nur por kelkaj, sed por multaj; ke ebloj ekzistu ne nur por privilegiitoj, sed por c^iu homo c^ie. Dum via kunesto en Tel-Avivo, memoru ke c^iu el ni povas fari ion, por ke nia unueca mondo estu pli bona mondo, kaj ke c^iu el ni havas la devon eluzi c^iujn siajn eblojn. UN povas krei eblojn, sed g^i ne povas devigi vin uzi ilin.

Koic^iro Matsuura, g^enerala direktoro de UNESKO: Estas ege konvene diskuti pri "Lingvo kaj la Kulturo de Paco" en la jaro 2000, proklamita de UN Internacia Jaro por la Kulturo de Paco. Unesko vidas lingvon kiel vere la c^efan rimedon de dialogo, kaj dialogo akcelas interkomprenig^on. Lernado de lingvoj, de lingvoj de aliaj popoloj kaj aliaj kulturoj, estas valora kontribuo al "la laboro por antau^enigi reciprokan konon kaj interkomprenon de popoloj", kiel difinas la bazajn celojn de Unesko g^ia konstitucio. Lingvolernado malfermas la pordojn de komunikado kun aliaj kaj prezentas s^ancojn krei novajn ligojn de interkompreno kaj amikeco.

 

Shimon Peres, Alta Protektanto, ministro pri regiona kunlaboro, Nobel-premiito pri paco Mi g^ojas saluti la partoprenantojn de la 85-a UK de Esperanto, kiu unuafoje gastas en Israelo, lando, en kiu la nomo de Zamenhof estas bone konata kaj ornamas grandajn stratojn en multaj urboj. De mia sperto mi admonas vin, ke song^oj estas la plej bonaj planoj. Ni lernu au^skulti unu la alian, ni flegu la kunlaboron en la regiono kaj ni agu en c^iu ebla lingvo por flegado de kulturo de paco kaj de kreado.

Ron H^uldai, urbestro de Tel-Aviv-Jafo: La okulkuracisto d-ro Lazaro Zamenhof revis pri firma kaj stabila ponto, kiu ligas kulturojn, popolojn, naciojn kaj religiojn, ponto, kiu superas diferencojn de kredoj kaj opinioj. Ne ponto el fero kaj betono, sed ponto el vortoj kaj frazoj. En Tel-Aviv-Jafo estas aplikataj c^iuj tiuj humanismaj principoj, kiuj trovig^as en la bazo de Esperanto. Tiu c^i urbo akceptas c^iun personon kaj c^iun opinion. En g^i vivas en paca kunekzisto judoj kaj araboj, religiaj kaj sekularaj personoj, veteranaj civitanoj kaj novenmigrantoj kaj c^iuj vivas en toleremo kaj reciproka respekto.

Natan Wolloch, vicurbestro de Tel-Aviv-Jafo: Vi certe scias ke c^efa strato en Tel Avivo portas la nomon de d-ro Zamenhof, la kreinto de Esperanto, kiu estis judo kaj cionisto. Tiu strato estas konata al nia publiko pli ol aliaj stratoj, c^ar tie situas centra medicina instituto, kiu servas milojn.

Prof. Naomi H^azan, vicprezidantino de la Israela Parlamento: La esperantistoj kunportas al la unua Universala Kongreso de la nuna miljaro ne nur la provon eltrovi universalan lingvon, kiu faciligu la internacian komunikadon, sed ankau^ fortan volon krei ponton trans la diferencoj naciaj kaj etnaj. Tia mesag^o de interhoma amikeco estas speciale grava en nia regiono, kaj speciale nun, kiam ni trovig^as antau^ gravegaj decidoj kiuj restrukturos nian estontecon kaj la estonton de nia regiono.

Josi Sarid, eksministro de kulturo: La tuta mondo, inkluzive Israelon kaj mezorienton bezonas treege la lingvon Esperanto kaj la tiom gravan mesag^on, kiun g^i disvastigas inter la homoj. Mi bondeziras vin pro via decido okupig^i en tiu c^i kongreso pri la kunvivado inter judoj kaj araboj en Israelo, tiel sur la regiona kampo, inter ni kaj niaj najbaroj, kiel sur la interna kampo inter judoj kaj araboj, civitanoj de Israelo. Okupig^u en viaj debatoj pri la manieroj helpi vin per la kulturo kaj la lingvo kiel rimedo por edukado al paco, kunekzistado, toleremo, interkomunikig^o kaj komprenig^o inter kaj ene de popolo kaj naciaj, s^tataj kaj establaj.

D-ro L. C. Zaleski-Zamenhof (nepo de la Majstro): Saluton al vi, venintaj de tre diversaj, proksimaj kaj malproksimaj lokoj sur nia terglobo, por kongresi, c^e la sojlo de miljaroj, en la patrolando de popolo, ene de kiu la Iniciatinto de nia Lingvo serc^is iam siajn antikvajn originojn. Vi venis kongresi al la patrolando de Abrahamo, de Jakobo, de Moseo kaj de Kristo, sed ankau^ patrolando de Hillelo, teologo vivinta tie antau^ g^uste du miljaroj, filozofo, kies ideoj inspiris iamaniere la Zamenhofajn.

Vi venis al la sankta lando de tri grandaj religioj, lando de Dio, "kiun c^iuj malsame prezentas, sed c^iuj egale en koro (Lin) sentas".

Vi alvenis tien en la Jaro de Kulturo de Paco, do, lau^ la difino de Unesko, jaro de la kompreno, de la toleremo kaj de la solidareco inter la popoloj kaj inter iliaj kulturoj. Kulturo de Paco, signifanta kulturon de valoroj, de kondutoj, gvidantaj senperforte al universala justeco garantionta al c^iu ajn la vivantan realecon de homaj rajtoj. Kulturo de Paco, kontrau^staranta la minacon de pereo de la diverseco de nia spirita heredaj^o, kies postlason ni s^uldas al la estontaj generacioj.

Vi venis por debati la rolon de la Lingvo ene de tiu Kulturo de Paco, debati la rolon de la Lingvo kiel vehiklo de la kultura diverseco, diverseco prezentanta substancan faktoron de la spirita ric^eco de la homaro. Vi venis por debati la rolon de la Lingvo Neu^trala, lingvo ne ambicianta anstatau^i iun ajn lingvon nacian, s^irmon de nacia kulturo, tamen, en g^ia rolo de Lingvo Internacia, kontribuanta al la kompreno kaj, pere de kompreno, al la toleremo de kulturo de la najbaro, Lingvo servanta tiamaniere la c^efajn faktorojn de la Kulturo de Paco. C^ar nia Lingvo Neu^trala portas en si implicite la Zamenhofan idealon de toleremo kaj de la amikeco, de la frateco interhoma.

El la inau^gura parolo de Kep Enderby, prezidanto de UEA

Mi volas sugesti ke, simbole kaj loke, tiu c^i Tel-Aviva kongreso estas elstara evento, kaj por UEA kaj por Esperanto g^enerale. G^i ne nur dau^rigas la politikon de UEA kongresi en tiom da landoj tra la mondo, kiom eblas, kaj farante tion, elmontri la uzon de Esperanto kiel utila helpilo en la praktikaj aferoj de la nuntempa mondo, sed ankau^, almenau^ simbole, identigi Esperanton kun c^iuj aliaj personoj de bona volo, kiuj strebas havigi pacon tra la mondo.

Por iuj el ili aparte, tiu c^i kongreso estas emocia kaj grava evento, c^ar d-ro Zamenhof estis judo kaj fieris pri sia judeco. Tute aldone al tia emocia ligo de d-ro Zamenhof al la kongreso, elstara ekzemplo de la laboroj de UEA, estis la seminario, kiu okazis antau^ kelkaj tagoj en Amano (Jordanio), kun la temo "Tutmondig^o kaj la arabaj landoj".

Sekvas de tio, ke la fundamenta pravigo de niaj klopodoj, ec^ pli grava ol la disvastigo de Esperanto mem, estas la celo helpi plipacigi rilatojn inter diversaj popoloj de la mondo. Mi ne konsideras herezaj^o diri, ke la disvastigo de E-o mem estas nur grava ilo por tion fari.

Multaj supraj^aj pensantoj opiniemas, ke lingvo estas nur komunikilo inter homoj. Lingvo sendube estas tia, sed g^i ankau^ estas multe pli ol tio. Aliaj akceptas, ke lingvo estas pli ol nur komunikilo, kaj opinias, ke por plenigi la signifon, sufic^as aldoni, ke g^i ankau^ estas identigilo de malsam-etnaj au^ malsam-naciaj popoloj. Mi volas sugesti, ke tiuj lastaj opinioj ankau^ subtaksas la tutan veran rolon de lingvo.

Mi devas diri, ke miaopinie niaj kritikantoj ofte pravas: ke unu el la kialoj por nia manko da sukceso estas la fakto, ke ni agas kvazau^ ni kredas, ke rego de Esperanto sole sufic^as por solvi la problemojn de la mondo. Tiaj niaj plendoj g^enerale falas sur surdajn orelojn. Aspekti kiel utopiemaj idealistoj, pacamantoj, al kiuj mankas praktikaj rimedoj, nepre ne sufic^as. Mi scias ke tio ne estas vero, sed tio ja estas la apero, kiun ni prezentas tro ofte al nia c^irkau^anta neesperanta mondo. Kiel komunumo, kiu ankau^ estas movado, iel, ni devas salti kvalite el nia nuntempa situacio por atingi novan etapon en nia evluo.

Saluto de Amri Wandel,

prezidanto de LKK

En 1967, pro la tiama milito, ne okazis UK en Tel Avivo. Unu salono de nia kongresejo portas la nomon de la prezianto de g^ia LKK, mag. Isai Dratwer. Tridek tri jaroj pasis g^is UEA kaj la Israela E-movado au^dacis reprovi organizi UKn en Israelo. Tio estis kurag^a decido de UEA pro la risko, sed necesa por montri, ke UEA estas vere tutmonda. C^ifoje la kongreso okazas, ne en la ombro de milito, sed kun la espero de pactraktadoj. G^i estis kurag^a decido ankau^ por la Israela movado, kiu lau^ iuj ne estas sufic^e forta por okazigi UKn. Tamen tiu c^i kongreso ne povus okazi sen la entusiasmo kaj la sindonema laboro de malgrada teamo de la LKK.

KUNVENO PRI LA

KULTURPOLITIKO DE UEA

C^eestis 30 homoj, gvidis Michela Lipari. Post prezento de la kultura agado de UEA (eldonado, Belartaj konkursoj, Serio Oriento-Okcidento), kaj de festivaloj kiel KAFE en Francio, au^ KEF en Skandio, sekvis diskuto c^u UEA devas au^ povas havi kulturpolitikon; kiel g^i povas influi, c^ar Unesko mem s^ang^is sian ideon pri kulturo. Ni eventuale dedic^u Universalan Kongreson al nia propra kulturo, esperigante la esperantistojn. Ni ankau^ instigu la esperantistojn sendi librojn al malpli favorigitaj kluboj tra la mondo. UEA subtenu la iniciatojn (vidbendoj pri teatraj^oj, kompilado de tradukaj^oj, ktp). C^ar sola estrarano ne povas c^ion fari, kunlaborantoj estas bonvenaj.

KONGRESA TEMO

KIA KULTURO?

KIA PACO?

KIA LINGVO?

En tiu c^i unua prezento de la kongresa temo, Humphrey Tonkin levis kelkajn demandojn por konsidero de la c^eestantoj.

1. C^u Esperanto estas au^tentike alia ol aliaj lingvoj? C^u g^i vere povas roli kiel lingvo de la paco?

2. Se jes, c^u ni devas s^ang^i la metodojn, kiujn ni uzas por utiligi kaj disvastigi Esperanton?

3. Kiujn konkretajn pas^ojn ni povas fari por plifortigi la rolon de Esperanto kiel lingvo de la paco?

4. Kiun rolon ni povas ludi kiel privataj civitanoj en la lukto por pli justa mondo kaj la kreo de kulturo de paco?

5. Kiel mastrumi mondon de multaj kulturoj kaj multaj lingvoj?

ESTRARO RESPONDAS

Viglis, kiel kutime, la neformala renkontig^o de la Estraro kun la membraro de UEA. La pridemandado tus^is plurajn temojn ekde la malfacilaj^oj por blinduloj partopreni UK-oj al la rolo de estrarano pri kulturo. Apartan atenton oni dedic^is al la utiligo de Interreto en la nuna interna kaj ekstera informado kaj kiom UEA ekspluatas ties eblecojn. Kiel kutime, la publiko prezentis ankau^ plendojn ligitajn al la nuna kongreso, kun aparta atento al la problemoj c^e junulargastejoj, al la maltau^geco de la kongresejo ktp. La c^eestantaro starigis poste demandojn pri la estontaj UK-oj: kiel oni elektas landon, urbon, ejon. Kaj fine oni tus^is politikajn temojn kiel la neu^tralecon de UEA kaj la alvenintajn dum la jaro plendojn rilate la nunan UK-on.

C^U VI S CIAS, KE. . .

... en Belizo, Dominika Respubliko, Gvatemalo, Haitio, Honduraso, Kubo, Panamo, Petuo kaj Salvadoro estas multaj dezirantoj lerni nian lingvon, sed la manko de lernomaterialo estas granda malhelpo? Por provizi la menciitajn landojn per tau^gaj instruiloj estas bezonataj 1.000,- eu^roj....

BELARTAJ

KONKURSOJ

DE UEA EN 2000

POEZIO:

1-a premio: Mikaelo Gis^pling (Israelo) pro "Neg^a fantazio"; 2-a kaj 3-a premioj: ne aljug^itaj.

Honoraj mencioj: Stefan MacGill (Hungario) pro "Letere etere", kaj Nikola Ras^ic^ (Nederlando) pro "Telefonvoko al postmodemo". Partoprenis 40 poemoj de 17 au^toroj el 12 landoj.

PROZO:

1-a premio: Julia Sigmond (Rumanio) pro "Mi ne estas Mona Lisa";

2-a kaj 3-a premioj: ne aljug^itaj.

Honoraj mencioj: Claude Schroeder (Francio) pro "Amletero" kaj Tiboc Kristaly (Hungario) pro "Leon-vilag^o". Partoprenis 11 verkoj de 8 au^toroj el 8 landoj.

TEATRAJ^OJ:

Neniu premio aljug^ita. Partoprenis 1 verko de 1 au^toro.

ESEO:

Premio "Luigi Minnaja": Sten Johansson (Svedio) pro "Kiel legi - c^u legi - Stellan Engholm?";

2-a premio: Nikola Ras^ic^ (Nederlando) pro "Digrafio: speciala kazo de rilato inter lingvo kaj skribo";

3-a pcemio: Sten Johansson pro "Belartaj Konkursoj de UEA 1950-1999";

Honora mencio: Carmel Mallia (Malto) pro "La vojo". Partoprenis 4 eseoj de 3 au^toroj el 3 landoj.

KANTO

Premio "Ahn Song-san pri Kanto": Tarcisio Lima (Brazilo) pro "Diskanto" kaj "C^i-pag^a dezir"';

2-a premio: Anja Karkiainen kaj Vesa Polkki (Finnlando; resp. teksto kaj muziko) pro "La koroj batu";

3-a premio: ne aljug^ita.

Partoprenis 6 kantoj de 4 au^toroj au^ au^toraj duopoj el 3 landoj.

INFANLIBRO:

Premio "Infanlibro de la Jaro 1999": "La avo en la c^areto" de Gudrun Pausewang, tradukita el la germana kaj eldonita de Nora Caragea (Germanio).

Partoprenis 5 libroj de 5 eldonejoj el 5 landoj.

VIDBENDO

(La konkursaj^oj prijug^otaj dum la UK; la rezulto anoncota en la Fermo.)

INTERESAJ^OJ PRI LA BELARTAJ KONKURSOJ

Dum la kunveno de Belartaj Konkursoj, dum kiu enkonduke parolis Vilmos Benczik, prezidanto de la Komisiono pri Belartaj Konkursoj, ni au^dis, ke g^is nun 600 verkistoj estis premiitaj. El tiuj 600 premioj, al Marjorie Boulton iris 22 premioj. La plej multajn premiojn en la 51-jara ekzisto de la Belartaj Konkursoj gajnis Britio - pli ol 100 premiojn, dum la duan lokon okupas Hungario kaj la trian Italio.

PRIORITATO AFRIKO

Dum du kunvenoj estis akceptita la c^i-sekva agad-programo de UEA. La vorto "prioritato" montras la punktojn, kiujn afrikanoj trovas prioritataj en sia agado.

I-a punkto: Esperanto: lingvo afrika - Temas pri komenca instruado de la lingvo al afrikanoj. Pli da emfazo estu donata al instruado pere de afrikaj lingvoj, al instruado fare de afrikanoj mem, al instruado de perfektigaj kursoj, al tradukado al Esperanto de literaturaj verkoj en afrikaj lingvoj, al verkado de libroj fare de afrikanoj.

2-a punkto: Esperanto: movado afrika - Temas pri klopodoj por stabiligi la movadon en landoj, kie g^i ekzistas, doni prestig^on al ekzistantaj Landaj Asocioj kaj fondi aliajn en landoj, en kiuj ili ne ekzistas. Ankau^ pri la stabilig^o de la Afrika Oficejo temas c^i tiu punkto. La landaj movadoj komencu financi sin mem kaj gvidi la informadon ankau^ al lando, kie nun ne estas esperantistoj.

3-a punkto: Esperanto-lernejoj - Temas pri malfermo de lernejoj en afrikaj landoj: akirado de grundo kaj konstruado sur g^i de la lernejo. En c^iu lando, la lernejoj funkciu kiel normala enlanda lernejo lau^ la enlandaj leg^oj, kaj Esperanto estu instruata en ili. La unua eksperimento okazos en Togolando.

4-a punkto: Helpo al afrikaj lernejanoj - Kolektado de eu^roplingvaj lernolibroj, c^efe pri teknikaj fakoj, kaj donacado de ili al afrikaj lernejanoj.

5-a punkto: Fondaj^o Afriko - Temas pri kolektado de sufic^e granda kapitalo, el kies rento oni povos financi la agadon en Afriko.

6-a punkto: Realigo de etaj projektoj - Temas pri trovado de helporganizoj, grupoj au^ unuopuloj, kiuj financu projektojn de afrikaj esperantistoj (bestobredado, agrokulturo, fis^ado, ktp.)

7-a punkto: Integrig^o de Afriko en la tutmonda Esperanto-komunumo - Ne manku afrikanoj en la gvidorganoj de la internaciaj Esperanto-organizaj^oj, precipe TEJO kaj UEA. Estu klopodoj, ke afrikanoj povu ofici en la CO de UEA, volontuli por UEA au^ TEJO.

INFANA KONGRESETO VIGLAS

Rapide amikig^is la 18 infanoj, ec^ kelkaj antau^ ekiro al la kongresejo, junulara vilag^o Hadassim, 30 km norde de Tel Aviv. Pro la multaj devenlandoj (CA, FR, DE, HR, HU, IL, JP, NO, RO) eblecoj krokodili mirinde malgrandas. Duono de la infanoj estas denaskuloj; c^e aliaj la nivelo tre varias - kiam infana ludado postulas komunikadon, oni atingas mirigajn solvojn kaj progreson.

KUNVENO DE EPC^-LEGANTOJ

En la salono Hodler kunvenis legantoj de "El Popola C^inio" kun la redaktoro kaj redakcianoj. La gazeto en majo festis sian 50-jarig^on. Estis proponoj, ke la gazeto iom s^ang^u la redakciajn tekstojn, aperigu pli da literaturaj^oj, pli da tekstoj pri Esperanto tra la mondo, ec^ pri apero de la infana pag^o.

Plie okazis ankau^ kunveno de au^skultantoj de C^ina Esperanto-Radio Internacia (antau^ nelonge festinta 35-an datrevenon), kiu ne estas au^debla tra la tuta mondo - se g^i atingeblus pere de interreto, la au^skultantoj dekoblig^us.

MEDICINISTA KUNVENO

J^au^de kunvenis la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA), 28 personoj el 15 landoj. Prezidanta d-ro I. Ferenczy raportis inter alie pri la sukcesa kunlaboro kun la fervojistoj (IFEF), dum kies E-kongresoj UMEA sanitare dej^oris, inters^ang^is eldonaj^ojn ktp.

La c^ijaran UMEA-Shinoda-premion ricevis s-ino Gu Jienhua (C^inio) pro vortaro Esperanta-c^ina-angla. Venontjare UMEA deziras inde festi la 100-jaran naskig^datreveno de d-ro Hideo Shinoda, iama prezidanto de la Asocio, mortinta en 1984. La Internacia medicinista E-konferenco okazos en la urbo OSIJEK, antau^ la Zagreba UK.

FERVOJISTA KUNVENO

Vendrede okazis la kontaktkunveno de IFEF (21 kongresanoj el 11 landoj) sub prezido de Istvan Gulyas, la vicprezidanto, raportinta pri la pasinta IFEF-kongreso.

En la nomo de la Estratro de UEA Petro Chrdle salutis la c^eestantojn, kaj detale informis pri la sekvontjara IFEF- kongreso okazonta en Tábor (C^ehio).

D-ro Imre Ferenczy, prezidanto de UMEA faris fakprelegon pri la spertoj de la kunlaboro inter fervojistoj kaj medicinistoj.

SAT-KUNVENO

J^au^de en la Maschler-salono Yamasaki Seiko gvidis SAT-kunvenon de 40 homoj, el kiuj 14 nemembroj de SAT. La SAT-plenumkomitaton reprezentis Floreal Gabalda, nome de faka agado de UEA salutis Petro Chrdle kaj sian mesag^on sendis Yves Peyrant. El diskutoj ni prezentas jenajn:

- Jacques Caubel rekomendas klare aperigi la landnomojn, sed oni respondis, ke SAT-membroj estas mondcivitanoj, kaj tial la landnomo ne gravas.

- Margarete Bettmann demandis, c^u estas arabaj SAT-membroj. C^ar la asocio ne atentas pri tiaj statistikoj, la demando estas malfacile respondebla. C^iuj, kompreneble ankau^ araboj, estas bonvenaj en SAT

- Vincent Charlot petis pri raporto el la j^us okazinta SAT-kongreso en Moskvo. Yamasaki, kiu partoprenis nur dum 3 tagoj, donis skizon. Li aparte elstarigis la proponon de Martin Bustin, kiu sugestas, ke la SAT-plenumkomitatanoj ne devige estu nur en la sama urbo.

Kep Enderby, SAT-membro, nuna prezidanto de UEA, elstarigis, ke la nocioj pri naciismo, naciulo estas nur en la homaj mensoj, c^ar la homoj nur hazarde naskig^as en unu au^ alia loko.

VIRINA KUNVENO NE MANKIS

J^au^de en la salono Maschler okazis la kunveno de Virina Agado, fondita antau^ du jaroj. C^eestis 25 homoj kaj gvidis f-ino CHOI YUN HUY, Hortensio.

Estis kelkaj proponoj:

ni alig^u al UEA en baldau^a estonteco,

ni elektu multe da virinoj agemaj kaj laboremaj en Esperantujo,

ni laboru ne nur ene de movado, sed ankau^ ekster g^i,

ni inters^ang^u opiniojn kaj proponu per ret-pos^to.

Ne mankis kritikoj pri la diskriminacio inter viroj kaj virinoj:

ofte oni elektas virojn por labori kaj virinojn por ornami ec^ en Esperantujo.

Korekto de grava miskompreno: nia virina movado ne estas feminisma.

Laste gvidantino proponis, ke ni havu propran hejmpag^on se eblas.

Apartan dankon al viraj c^eestantoj, speciale al d-ro Werner Bormann.

JARKUNVENO DE NEFUMANTOJ

En la salono Maschler, la 30-an de julio 2000, okazis Jarkunveno de nefumantoj TADEN, kun 20 partoprenantoj.

La prezidanto kaj redaktoro de "Puraj Pulmoj", s-ro Jan Bemelmans, donis la g^eneralajn informojn: kio estas TADEN, kio estas g^ia agadkampo kaj informis pri evoluo de scioj kontrau^ fumado kaj fumismo, sed ankau^ pri kuracado de kancero kaj aliaj malsanoj. Estis sugestite, ke en la kongresa regularo aperu artikolo pri nefumado en la kongresejo. Ja sonis kritiko al tiuj, kiuj fumg^enis la malimunajn. Sian starpunkton esprimis en sia salutletero Marjorie Boulton.

JARKUNVENO DE ISAE

Dudeko da interesatoj pri sciencaj aferoj, inter ili 6 ISAE-anoj, c^eestis vendrede, la 28-an de julio, la lau^statutan dumkongresan jarkunvenon de ISAE (Internacia Scienca Asocio Esperantista). La prezidanta raporto informis pri la rezulto de la komencjara balotado: elektig^is por la nova ISAE-estraro prof. Eichner (Au^strio), prof. Haszpra (Hungario), s-ro Sugano (Japanio), d-ro Weichert (Svedio) kaj prof. Sachs (Germanio) - la lastnomita samtempe estis elektita ISAE-prezidanto. La estraro do respondecas por la asociaj aktivecoj dum la trijara estrarperiodo g^is 2002.

ISAE, en kiu unuig^as fakuloj kaj interesig^antoj pri sciencaj aferoj, celas la disvastigadon de la Internacia Lingvo en c^iujn sciencajn kaj teh^nikajn sferojn. Al tiu celo servas ankau^ la asocia organo "Scienca Revuo", kiu peras sciadon pere de originalaj artikoloj kaj aliaj sciindaj^oj el la vasta mondo de scienco.

Estas projektita la eldono de prifakaj kompendioj kiel kromkajeroj al Scienca Revuo por subteni la instiuadon de studentoj, ekz. kadre de Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) San Marino. Per pligrandigo de la delegita reto de ISAE kaj reaktivigo de la statutaj ebloj por krei landajn filiojn kaj fakajn sekciojn; ISAE celas pli efikan sciencan laboron. La nova estraro ankau^ alstrebas kunlaboron en terminologio, ekz. kadre de la regule en Prago okazanta Kolokvo pri Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST), same kiel pli da faka inters^ang^o kun la Universala Medicina Esperanto-Asocio (UMEA).

LA TUTA MONDO AU^DAS NIN

ILERA, la Internacia Ligo de Esperanto-radio-amatoroj, havas amatoran radio-stacion en c^ambro 1823 de tiu c^i hotelo (Dan Panorama!). Grandan antenon ni starigis sur la tegmento. G^i estas tre efika, tiel ke ni jam atingis radio-amatorojn en c^iuj kontinentoj. Ni atingis multajn landojn. Inter ili estis i.a. Brazilio, Usono, Aruba-insuloj, C^inio, Japanio, Kubo, kaj c^iuj landoj de Eu^ropo. Ec^ la Antarktikon ni kontaktis kaj tien informis, ke Esperanto vivas kaj bone funkcias. Entute g^is hierau^ ni kontaktis pli ol 1700 staciojn, inter ili diversajn en Especanto.

Krom mikrofonon kaj morso-klavon ni ankau^ uzas komputilon por skribaj komunikoj simile kiel en intetreto.

Post la kongreso c^iu partnero ricevos nian konfirmkarton kiel memorigilon, memkompreneble presitan en Esperanto.

FAKKUNSIDO DE OOMOTO

La fakkunsido de Oomoto okazis sub la titolo de la kongresa temo j^au^de en la salono Zamenhof. Oni prezentis preg^on por mondpaco per s^intoisma rito, Ludon de Jakumokotoo (japana tradicia dukorda citaro), du kantojn el "Aizenka" (Amobonaj kantoj), prelegon pri la kongresa temo, lumbildojn pri Oomoto-agado, japanan dancon, aikidon (unu el japanaj batalartoj) kaj te-ceremonion. En g^i c^irkau^ 200 personoj partoprenis kaj gustumis "matc^a"-n (japanan verdan teon).

 

JURISTOJ KUNSIDIS

J^au^de 12 membroj de la Esperanta Jura Asocio (EJA) kunvenis, prezidate de Kep Enderby. Disdoninte la lastan numeron de "Jura Tribuno Internacia", oni lau^dis la bonan laboron de g^ia redaktoro s-ro Jose Maria Rodriguez. Inter kelkaj interesaj proponoj aperis tiu de advokato s-ro Faria de Bastos el Portugalio pri starigo de reto de advokatejoj en la Eu^ropa Unio, pri verkado de artikoloj en la revuo pri diverslandaj sistemoj pri civila kaj krima juroj, kaj pri la studo de ebleco, ke nia asocio alig^u al la Internacia Jura Asocio.

JARC^EFKUNVENO DE IKEF

En la j^au^da G^enerala Kunveno de IKEF (Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo) 20 c^eestintoj au^skultis la raporton pri la agado de IKEF en 1999 de prezidanto Franz Josef Braun. La jaro 1999 estis sukcesa: la nombro de membroj plialtig^is de 136 al 149; la eldono de "INKOTERMOJ 2000" estis lau^plane realigita por c^i tiu kongreso kaj establig^is nova retpag^o (www.ikef.org).

En la elektoj estis reelektitaj prezidanto Braun kaj la estraranoj d-ro Rainer Kurz (Germanio) kaj s-ro WANG Tianyi (C^inio), de kiuj la dujara oficperiodo finig^os c^imonate. C^efa temo en la diskutado estis la estonta terminara laboro. Oni decidis, ke la "Laborplano 1998-2000" establita kaj akceptita en 1998 en Montpeliero kadre de la UEA-kampanjo 2000 por internacia lingva ordo, estos dau^rigata je pliaj 3 jaroj, do g^is 2003.

KUNVENO DE AERA

Kvankam la Radio Varsovo elsendas jam 41 jarojn, C^ina Radio Intemacia 35 jarojn, Radio Havano - l2 jarojn - estis interese au^di, ke elsendas ankau^ Radio Bratislavo, Radio Vieno, Radio Romo, Radio Koreio... kaj ke radio elsendoj en la Internacia Lingvo estas au^skulteblaj je alia flanko de la mondo. Tamen, por ke g^i farig^u pli au^debla kaj vere internacia, la programo devas orientig^i al interreto.

Oni enkondukas rubrikojn pri NATO, la Eu^ropa Unio, religio, literaturo kaj porinfanan rubrikon.

PERDITA KAJ RETROVITA CELO

Multaj el ni perdis ie survoje dum la jaroj la veran celon de nia agado, sed vendrede ni provis retrovi g^in. Atilio Orellana Rojas prelegis pri la projekto "Indig^enaj Dialogoj", kiu celas uzi Esperanton kaj la interreton kiel ilon de rekta komunikado inter la homgrupoj, kiuj plej multe bezonas g^in. Jam post la du unuaj kursoj realig^as rekta komunikado inter kontaktpersonoj de Tlingita (Alasko), S^ora, Samea kaj Komia (Rusio), Mapuc^a (C^ilio) kaj Majaa (Gvatemalo), Brunka kaj Bribria (Kostariko), Batva (Ruando), Manipura, Ho, Bodo kaj Garasia (Barato), Papua (Novgineo), Tamang (Nepalo), Tamas^eka (Burkino,. Niegero kaj Mau^ritanio), Berbera (Maroko). Admirinda komenco.

POS^TISTOJ

En la c^efkunveno de IPTEA (Internacia Pos^tista kaj Telekomunikista Esperanto-Asocio) la prez. Veikko Maki-Luopa el Finnlando prelegis pri la plej nova telekomunikada servo t.n. INTERNET (Interreto), kiu ekfunkciis komence en Usono en 1969 fare de la tiea Ministerio pri Defendo. Hodiau^ c^iun kvinan sekundon al la Interreto estas aligita nova komputero, do pli ol 6 milionojn jare.

Per Interreto oni povas telekomuniki ne nur tekstojn kaj bildojn, sed ankau^ au^skulti muzikon kaj rigardi TV-programojn. Oni povas "foliumi" au^ "surfadi" retpag^ojn, faritajn de diversaj gazetoj, TV-kanaloj, entreprenoj, lernejoj, au^ ordinaraj homoj.

Kolektantino de uzitaj telefonkartoj el Slovakio proponis al la IPTEA, aldoni al la filatelo novan branc^on, kiu povus esti nomata "telefonkart-kolektado". S^i jam prezentis multajn tiajn kartojn kun belaj fotoj kaj desegnaj^oj.

J^URNALISTOJ KUNVENIS

Kunveno de TEJ^A (Tutmonda Esperantista J^urnalista Asocio) lau^tlegis saluton de la malsana Prezidanto S. Maul: "Kiel scias precipe la j^urnalistoj inter vi, la ankorau^ dau^ranta revolucio en komunikado - precipe la pli kaj pli potenca intetreto - draste s^ang^is kaj s^ang^os ankau^ laboradon de j^urnalistoj. Bedau^rinde la teknika progreso ofte estas akompanata de perdo de kvalito. Rapideco pli gravas ol solida informado, distro pli gravas ol serioza enhavo ktp. Jen defio por konsciaj j^urnalistoj."

KONGRESA REZOLUCIO La 85-a UK deklaras ke:

- en tiu c^i Internacia Jaro de Kulturo de Paco necesas refortigi la tutmondajn klopodojn trovi komunajn kulturajn valorojn kaj interkonsentojn cele al konstruo de tutmonda Kulturo de Paco;

- tio c^i okazos nur, se en la mensoj de la homoj ni komune kreos tiun kulturon, c^ar dau^ra paco estas konstruata nur en la mensoj de homoj;

- en tiu c^i mondoparto, la Meza Oriento, kie kunvenas malsamaj kulturoj, kaj kie ric^a historio samtempe unuigas kaj dividas homojn, apartaj streboj estas bezonataj kaj jam farataj en serc^ado de paco;

- kondic^o por paco estas la respekto de c^iuj homaj rajtoj kaj fundamentaj liberecoj inkluzive de la lingvaj rajtoj de c^iuj konfliktantaj grupoj;

- la internacia lingvo Esperanto estas kreita g^uste por ebligi kulturon de paco inter malsamaj gentoj kaj pro sia neu^traleco kaj pro sia rekono de la digno kaj samvaloro de c^iuj hom-grupoj g^i donas grundon, sur kiu valoroj de paco povas flori;

alvokas c^iujn internaciajn organizaj^ojn, c^iujn registarojn kaj c^iujn homojn

- ke ili decide ek-respektu la lingvajn homajn rajtojn cele al lingva kaj kultura demokratio en la mondo kaj subtenu la klopodojn de la Esperanto-movado en tiu kampo;

deklaras la pretecon de la E-movado:

- plulabori por kulturo de paco en la mondo surbaze de reciproka respekto kaj egalvaloro de c^iuj gentoj kaj hom-grupoj grandaj kaj malgrandaj;

- agi c^ie, kie paco estas minacata, apoge al la ceteraj klopodoj de la internacia komunumo;

esprimas

- sian admiron kaj subtenon al la klopodoj de la homoj de c^i tiu regiono, kiuj laboras por kcei la eblecon de kulturo de paco, kiu estas antau^kondic^o por alveni al situacio de paca kunvivado kaj de respekto ambau^flanka de la homaj rajtoj kaj de la fundamentaj liberecoj por c^iuj.

ALVOKO DE AMANO

Partoprenantoj de la 1-a Seminario "Tutmondig^o kaj la arabaj landoj" en la jordana Amano, proponas al UEA jenajn punktojn:

1) UEA disvastigu E-on precipe en landoj, kie ne ekzistas lokaj fortoj;

2) Niajn limigitajn fortojn ni koncentru c^efe je unu-du el la arabaj landoj por krei esperantistojn kapablajn disvastigi la lingvon en pliaj arabaj landoj;

3) La facile alirebla Jordanujo kun favoraj kondic^oj estu unu el tiuj landoj;

4) Komencaj pas^oj estu: a) pretigo de tau^gaj arablingvaj inform-materialoj; b) organizado de kurso en Jordanujo per utiligo de lokaj fortoj kaj internacia helpo; c) informado de universitatuloj en la koncernaj landoj cele al organizado de komunik-reto kaj eventuale por informi la fakulojn pri la valoro de Esperanto kiel universitata stud-objekto; c^) konversacioj inter la araba komisiono de UEA kaj israelaj esperantistoj pri la manieroj lau^ kiuj ili povas helpi en tiu c^i iniciato.

Amano, la 24-an de julio 2000

Agrablaj tagoj en J. Lázně

Semajno ric^a je spiritaj travivaj^oj, amikaj kontaktoj, komuna kantado kaj agrablaj promenoj en bela submontara banurbeto Jánské Lázně farig^is la jubilea 50-a kongreso de KELI, kiu okazis en la tagoj 5.-12.8. Partoprenis g^in kvindeko da samideanoj el 11 landoj frunte kun KELI-estraranoj A. Burkhardt, P. Couson kaj aliaj. La organizan laboron plenumis kaj tutan programon preparis modele P. Polnický helpata de siaj familianoj. Al la c^efaj programeroj krom jarkunveno de KELI kaj g^ia estrarkunsido apartenis serio da prelegoj dedic^itaj prefere al kulturo de la gastiganta lando. La programo kulminis en du vesperaj artaj koncertoj, unu el ili publike anoncita allogis ankau^ neesperantistan au^skultantaron. Tuttaga ekskurso konatigis la kongresanojn kun Kuks, Náchod kaj "Valo de avinjo" apud Ratibořice. Surloke oni alrememorigis bazan rolon de la c^efverko de B. Němcová, kies infanag^o en g^i respegulig^as. La kongresa semajno kompreneble ne malhavis diservojn kaj tagajn preg^ojn, kiujn ankau^ mi - nur rezervena kredanto - s^ate c^eestis. Eksterordinare min impresis ankau^ samtempa escepta evento - la ordino de nova loka predikisto, kiun plenumis la c^efo de la koncerna c^eh^a protestanta eklezio d-ro P. Smetana, bona amiko de Esperanto, en komenca tago de la kongreso. Siajn spektantojn trovis ankau^ samtempa ekspozicio de c^eestanta pentristo V. Lamr en navo de evangelika preg^ejo. Al plusoj de tiu c^i Esperanto-renkontig^o mi aldonu bonkvalitan log^igon kaj eminentan mang^adon, kiun preparis afabla kolektivo de la pensiono Sola Fide, en kiu la kongreso okazis.

Jam longan tempon mi ne spertis tiel agrablan semajnon kiel c^ijare dum la KELI-kongreso.

V. Kočvara

Bonan vojon, Ciganio!

250 delegitoj el kvardek landoj julie kunvenintaj en Prago el Eu^ropo, Afriko, Au^stralio kaj Latin-Ameriko, okaze de la 5-a mondkongreso de la ciganoj, decidis la naskon de nova subjekto de internacia juro: Ciganio.

Lau^ la reprezentantoj de la tri ciganaj etnoj (rou^ma, sintha, kalea) temos pri senteritoria civito, kun propraj flago, himno kaj parlamento: ili c^iuj estis elektitaj en Prago. La cigana flago estas blue-verda kun c^ara rado, kiu simbolas la vagadon kaj serc^adon de la propraj identeco kaj lando. La ciganan himnon Gelem, gelem kun la tradicia temperamento kantis c^e la inau^guro la fama rusa kantistino Ljubov Demetrova. La parlamento (kun 45 membroj) havos la sidejon en Bratislavo, kie situos ankau^ la unua cigana universitato. La literaturo en rou^ma lingvo havas propran PEN-centron en Berlino.

Inter la celoj de la mondkongreso, organizita de Internacia Rou^ma Unio, estis la aprobo de stabiliga programo por helpo al la ciganoj en c^iuj landoj de Eu^ropo, kie vivas ok el dek du milionoj da diasporaj ciganoj.

lau^ G. Silfer, HdE

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

OSIEK

už takmer 15 rokov pravidelne každoročne poriada Medzinárodné esperantské konferencie na rôzne odborné témy ako napríklad Ideológia a esperanto, Jazyk a kultúra, Xenofóbia - príčiny a prostriedky, Grécke vplyvy vo svetovej kultúre a na iné odborné témy.

V minulom roku (1999) ústrednou témou Medzinárodnej esperantskej konferencie v Metz (Francúzsko) bola téma Peniaze a civilizácia - inak velmi aktuá na, ku ktorej odzneli prednášky ako napríklad Európska centrálna banka v živote Európanov, Mena "euro" - nádej 21. storočia, Peniaze a ázijské civilizácie, Peniaze v prechodnej epoche, ale aj viaceré ve mi konkrétne prednášky ako napríklad Priemysel v Lotrínsku, Austrálski domorodci (aborigenoj) a moderná ekonomia alebo Minulos a súčasnos mesta Metz, Hodnoty esperantskej literatúry at .

Avšak Medzinárodné esperantské konferencie organizované OSIEK-om nie sú len odborné prednášky a diskusie, ale predovšetkým aj výborná medzinárodná atmosféra - absolutne liberálna a priate ská, poznávanie regionu, v ktorom sa konferencia koná, družné posedenia, návšteva kultúrnych podujatí a významných historických pamiatok v mieste, zaujímavé exkurzie at . pod a konkrétnej situácie a možností v danom regióne.

Doteraz sa uvedené konferencie konali v rôznych mestách a krajinách ako La Chaux-de-Fonds, Tinje-Tainach (Rakúsko), Atény, Poprad, Kondoros (Ma arsko), Homburg (Nemecko), Varšava, Trieste, Metz a v budúcom roku (2001) to bude Strážnice v Českej Republike.

Podla doterajších zistení o Medzinárodnú esperantskú konferenciu v Strážnici je značný záujem a prípravný výbor by samozrejme predovšetkým potešil aj záujem esperantistov z Českej Republiky, ktorá mala na doterajších podujatiach organizovaných OSIEK-om pomerne malé zastúpenie, a preto už teraz pozývame českých esperantistov (aj nečlenov OSIEK-u), aby sa zúčastnili na Medzinárodnej konferencii v Strážnici v roku 2001.

prof. Ján Göldrich

OSIEK-komitatano

OSIEK-konferenco pri la

c^eh^a verkisto Karolo Pic^

OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj) preparas por la jaro 2001 konferencon en la c^eh^a Strážnice kun la temo "Karolo Pic^ kaj liaj mondoj". La temon jam aprobis ankau^ la vidvino post K. Pic^, s-ino Onesorková, plezurigita, ke la verkaro de s^ia edzo ne restas forgesita. Tiu c^i c^eh^a verkisto kaj akademiano (1920-1995) vekis samtempe grandan entuziasmon kaj indignon per siaj verkoj (Litomis^la tombejo, Bermuda triangulo, La Mortsonoriloj de Chamblay, multaj poemoj kaj artikoloj), en kiuj li aplikis amason da neologismoj kaj iom da erotiko. Sekvis abundaj polemikoj, aprobaj kaj opoziciaj, tamen ne eblas nei, ke lia verkaro apartenas al la plej grava, kiu estis verkita en la internacia lingvo.

mm

Jubileoj julio-septembro

90

František Kolafa, Františkovy Lázně

Kurisu Kei, Tokio, Japanujo

Ludmila Pařízková, Prostějov

Alena R žičková-Pavlínová, Brno

85

Roman Michna, Lichnov

Marie Turková, Plze -Nová Hospoda

80

František Arnošt, Prostějov

Ladislav Bala, Mor.Budějovice

Vladimír Kovařík,Věrovanz

Vlasta Mádleová, Praha 6-Dejvice

Karel Maurenz, Karlovy Vary

Zora Prášilová, Ostrava

Zdeněk Řezáč, Velké Hamry

75

Bohuslav Dvořák, Pardubice

Karel Franc, Pardubice

Milada Hemerková,Pardubice

MUDr. Jaromír Riedl, Hradec Králové

JUDr. Miroslav Svoboda, Olomouc

 

70

MUDr. Václav Čížek, Vejprty

Stanislav Franc, Pardubice

Ludmila Chvílová, Pardubice

Marta Křenková, Žichovice

Jaroslava K rová, Příbram

Oldřich Prokeš, Ostrava-Poruba

Milan Š áva, Prostějov

Libuše Trojanová, Brno

60

Josef Sojka, Praha 4-Lhotka

50

František Benák, Tábor

Ivana Drbohlavová, Turnov

Jindřiška Dubinová, Nymburk

Eva Jaklovská, Praha 7

Jarmila Junová, Polička

František Szappancsik, Velké Svato ovice

Alena R žičková-Pavlínová

Ni sendas specialan gratulon al honora membrino de C^EA, multjara aktorino de la teatro Fratoj Mrštík en Brno, ofte prezentanta sian arton dum klubaj kulturaj programoj, kiu g^isvivas sian belan jubileon.

Ni kondolencas

- La 11.6.2000 forpasis s-ino Marie Bašková (77 j.) el Lysá n. L.

- En Police nad Metují forlasis niajn vicojn s-ino Vlasta Viktorová, EK Náchod, en Kropáčova Vrutice s-ino Vojtěna Bartošová (EK Mnichovo Hradišzě), en Třebíč Bohumil Vrzák (EK Třebíč)

- La 26-an de julio 2000 forpasis en sia 70-a jaro František Molík el Náchod

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

C^antoryja jubileas

C^antoryja estas monto en silezia Beskydy-montaro (923 m). Sur g^ia klinita supro kondukas c^eh^a-pola s^tatlimo. Sur la supro staras turisma rifug^ejo. Jam de la jaro 1925 tie okazas c^eh^aj-polaj renkontig^oj. 18.6.2000 je 75-jara datreveno kolektig^is tie preskau^ 100 partoprenantoj. Inter c^eh^oj kaj poloj estis unuopuloj el Usono, Finnlando kaj geedza paro el Litovujo. Antau^ la 12-a horo festparolis Ing. Stanislav Mandrak, prezidanto de Pola Esperanto-Asocio el Gliwice. En sia parolo li tus^is la tutan historion de tiuj renkontig^oj, kiuj servis al plifirmigo de c^eh^a-pola kunlaboro. Vladimír Sládeček verkis por tiu okazo himnon, kiun ni helpe de disdonitaj tekstoj kaj magnetofono kurag^e ekkantis. Poste ni rememoris forpasintan prof. Sczurek el Cieszyn per deklamo de lia poemo.

D. Kočvara rememoris je postmilitaj renkontig^oj, kiuj estis bremsitaj kaj ec^ malpermesitaj de tiama registaro. Kelkaj esperantistoj estis punitaj kaj ec^ enkarcerigitaj nur pro tio, ke ili sopiris pri internacia kontakto kaj sekrete renkontig^is.

Nunjare partoprenis du polaj j^urnalistoj por dokumenti nian festenan atmosferon. Ni diskutis pri ebleco iamaniere signi tiun lokon, kie esperantistoj tiom persiste, nur kun pau^zo dum mondmilito, renkontig^adis. Proponoj estis pendigi tie memortabulon au^ planti arbon au^ engravuri surskribon en proksiman rokon. Post komuna fotografado ni mars^is al pola flanko, c^ar tie trovig^as seg^a telfero, per kiu eblas oportune malsupreniri. Krome c^e supra stacio estis nove konstruita tobogano kaj multaj el ni elprovis g^in.

Ni interkonsentis, ke venontjara renkontig^o okazos dum tria dimanc^o en junio. Do ni sincere bonvenigos vin je la 76-a renkontig^o de esperantistoj sur la pinto de C^antoryja 2001.

Drahomír Kočvara

Hulvácká 18

700 30 Ostrava-Poruba

 

 

PAROLIGA KURSO

Pedagogická sekce ČES pořádá ve dnech 1.-3. 12. 2000 v Dobřichovicích u Prahy "Paroliga kurso". Výuka, ubytování i stravování - vše v jednom místě - pension Sokol. Dobřichovice jsou 20 km od Prahy, z nádraží Praha-Smíchov asi 20 minut vlakem.

Konverzace pro začátečníky i pokročilé.

Ubytování ve 2-4-l žk. pokojích s vlastní sprchou a WC. Cena za 1 noc - 210 Kč.

Plná penze - 135 Kč na den. Možnost stravování pouze při více než 10 zájemcích.

V sobotu zábavný mikulášský večer.

Lze objednat i saunu - 60 Kč/1,5hod.

Přihlášky a platby do 10. listopadu.

Účastnický poplatek 100 Kč.

Zp sob úhrady:

- přímo na účet ČES

č. 3330-021/0100, var. symbol 50400

- složenkou (pošleme na vyžádání)

NEVÁHEJTE A PŘIHLASTE SE!

Sejdeme se 1. 12. ve 14 hodin.

Přihlášky a dotazy posílejte na adresu: Jana Melichárková,

696 02 Ratíškovice 938

mmelicharek@iol.cz

SEMINÁŘ PRO UČITELE

současně s Paroliga kurso proběhne i učitelský seminář pro ty, kteří už učí, stejně jako pro učitele budoucí, kteří se na výuku esperanta teprve připravují. Prodiskutujeme metody výuky, stejně jako příručky a pom cky.

Přihláška na "Paroliga kurso"

a seminář učitel

Dobřichovice, 1.-3. prosince 2000.

Přihlašuji se na (označte křížkem):

Paroliga kurso

Seminář učitel

Příjmení:

Jméno:

Adresa:

Rodné číslo:

Číslo OP (pro ubytování)

 

Účastnický poplatek: 100 Kč

Objednávám:

Ubytování: 2x nocleh 420 Kč ano - ne

Strava: 2x plná penze 270 Kč

ano - ne

Celkem k úhradě: ______Kč

 

Datum:

Podpis:

 

 

 

 

David Sláva

Provu solvi

Trovu vorton, kiu NE apartenas al la ceteraj:

1) a. baloto, b. brasiko, c. spinaco, d. karoto, e. kukumo

2) a. kokino, b. anso, c. anaso, d. ansero, e. meleagro

3) a. hobojo, b. klarneto, c. glavo, d. trumpeto, e. saksofono

4) a. tranc^ilo, b. forko, c. kulo, d. telero, e. poto

5) a. biero, b. lakto, c. soifo, d. limonado, e. suko

Kelkaj frazeologiaj esprimoj

gardi sian lango dávat si pozor na jazyk

baro por la faro čára přes rozpočet

esti teruro de la tuta c^irkau^aj^o být postrachem celého okolí

sag^an vorton li ne observas nedá si poradit

mallume kiel en pos^o tma jako v ranci

tio transiras c^iujn limojn to překračuje všechny meze

pufigita raporto nafouklá zpráva

esti ploronta mít na pláč krajíčku

okazo kreas s^teliston příležitost dělá zloděje

kaptis nin pluvego překvapil nás liják

tio komfliktas kun la komuna sag^o to se příčí zdravému rozumu

Josef Cink (3)

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

Solvitaj anguletoj el la antau^a numero (Starto 2/2000, p. )

3. fratino, rapide, apero, tiri, ido, ne o.

4. facile, aperi, cedi, iri, li, e.

Plua enskriba enigmo havas nomon

KVADRATO

La nomo indikas la formon de la enskriba kampo. Same kiel c^e la anguleto validas c^e g^i la regulo, ke la vorto en horizontala linio estas identa kun tiu de la vertikala. C^e la enskribataj vortoj oni povas fors^ovi (elizii) la finaj^on -o c^e substantivoj (same kiel en poemoj kaj kantoj). Jen:

. . . . lava materialo SAPO

. . . . gren' AVEN

. . . . senig^' de io au^ iu PERD

. . . . akvosulko ONDO

malgranda vest'

oka parto de tuto

traiga il'

veno internen

teksaj^oj

Solvo: robet', okono, boril', eniro, toloj

Jen du kvadratoj por diveni:

5.

. . . . . tuba voj'

. . . . . strige krii

. . . . . senvesta hom'

. . . . . plene konsumi

. . . . . bulba floro

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Euroscola en Esperanto

La celo de tiu projekto estas partoprenigi liceanojn el tuta Eu^ropo al unutaga vizito de Eu^ropa Parlamento, uzante Esperanton.

Jam de multaj jaroj Eu^ropa Parlamento (EP) invitas plurfoje jare lernejojn el tuta Eu^ropo (Eu^rolandoj kaj kandidataj landoj) al unutaga vizito de la parlamento.

Tiuj tagoj nomig^as Euroscola-tagoj. Ili kutime kunigas c^irkau^ 300 lernejanojn po proksimume 30 c^iulande, sed ekzemple dum la eu^ropa tago 2000 ili estis 500. La ag^o de la junuloj kutime estas 17/18 jaroj, sed ankau^ jam okazis, ke partoprenis pli junaj (14/15).

Surloke, ili partoprenas en diskuto, laboro pri eu^ropa civitaneco, provo de la ludo "EuroGame". Kompreneble, ili grupig^as lau^ lingva kapableco. El c^iu klaso, unu reprezantanto venas prezenti laboron faritan dum la tago kaj antau^e.

Parto de la kostoj estas pagataj de la Eu^ropaj instancoj: vojag^o, tagmang^o...

Gilbert Stammbach el Strasburgo renkontis funkciulon de EP, kiu informis lin pri ebleco okazigi unu tagon de Euroscola kun Esperanto kiel laborlingvo. Tio povus okazi ekzemple la 9an de majo 2001, okaze de la tago de Eu^ropo.

Atentu tamen, ke tio estas nur propono de homo al homo kaj neniel oficiala decido de EP. Neniam EP estis iel favora al Esperanto, kaj ties prezidantino Nicole Fontaine iam respondis negative al kuriero el E-movado. Kompreneble estas ankau^ dubinde, ke EP tiel donacu la daton de la 9a de majo al E-movado.

La avantag^oj de tio estus multaj:

- konatigi efikecon de Eo al Eu^ropaj instancoj;

- instrui E-on al 300 junuloj en Eu^ropo.

Kompreneble, se ni tion sukcesos, g^i povas doni tre bonan bildon de E-movado al Eu^ropaj Instancoj. Sed ankau^ malo eblas: se ni g^in fus^os, la rezulto povas esti katastrofa.

Kiel sukcesigi tion? Konkrete, tio signifas, ke c^iuj partoprenantaj lernejoj devos scipovi Esperanton, kiam ili atingos Strasburgon.

Nia tasko kiel E-movado konsistas do en trovi ekzemple po 30 junulojn (en unu au^ du klasoj) en 10 landoj de Eu^ropo, kaj instrui al ili Esperanton g^is sufic^a nivelo, por ke ili povu vere komuniki pere de g^i en majo 2001.

Povas instrui al ili E-on c^u unu el iliaj instruistoj, c^u esperantisto el proksima grupo.

Fine, ne nepre endas, ke c^iuj lernejanoj flue parolu Esperanton. Jam sukcesa estas, se en c^iuj klasoj, almenau^ du au^ tri kapablas facile interkomuniki esperante.

Vi ja komprenis: ni serc^as kandidatajn klasojn en tuta Europo. Se vi instruas E-on en tiuag^a klaso (inter 15 kaj 18) au^ konas liceon, kiu povus konsenti pri E-instruado dum tuta jaro, cele viziton al la EP, nepre kandidatu kaj rapidu. La infanoj devas esti preparitaj g^is majo.

Philippe Bérizzi, 17 allée Jean-Baptiste Clément, 78570 Andrésy, Francio

pberizzi@esperanto.org

 

 

 

NE FORGESU!

C^eh^a-Saksa Tago

9.12.2000 en Ústí nad Labem

ESPERANTISTA PARTOPRENO

EN TERMINOLOGIA

SOMERAKADEMIO

Delongaj kontaktoj de Terminologia Esperanto-Centro de UEA (TEC) kun la internaciaj terminologiaj instancoj Infoterm kaj TermNet ebligis la partoprenon de du junaj geesperantistoj, Fabien van Mock kaj Sandra Schweder, en la Terminologia Somera Akademio en Vieno de la 7-a g^is la 12-a de au^gusto, kun entute 35 partoprenantoj el 20 landoj. La unusemajna arang^o konsistis el kvin partoj: 1) bazaj principoj de terminologio; 2) terminologia mastrumado per komputiloj; 3) trejnado kaj instruado pri terminologio; 4) apliko de terminologio en tradukado kaj adaptado de komputilaj programoj kaj dokumentoj; 5) ontologio.

KVAR NOVAJ

HONORAJ MEMBROJ EN UEA

En sia kunsido en Tel-Avivo la Komitato de UEA distingis kvar aktivajn esperantistojn per honora membreco de la Asocio: Juan Bachrich (1921, Venezuelo) estas jam de kvin jardekoj la motoro de la movado en sia lando kaj longtempe peranto de UEA. Elvira Fontes (1916, Brazilo) ricevis la honorigon pro siaj meritoj kiel Esperantoinstruistino. Edwin De Kock (1930, Sud-Afriko/Usono) certigis sian lokon kiel unu el la plej elstaraj poetoj de nia lingvo jam per sia debuta kolekto en 1961. Sija van Wijngaarden (1920, Nederlando) laboris kiel oficistino en la Centra Oficejo de UEA tri jardekojn g^is sia emeritig^o en 1985.

PREMIO DEGUC^I

AL ROB MOERBEEK

En la Fermo de la Tel-Aviva UK okazis por la 14-a fojo la transdono de unu el la plej prestig^aj premioj de la Esperanto-movado, Premio Onisaburo Deguc^i de UEA. La premio konsistas el diplomo kaj monsumo de 2000 eu^roj. En 2000 la Estraro de UEA aljug^is la Premion Deguc^i al s-ro Rob Moerbeek el Nederlando pro lia longtempa agado helpe al triamondaj esperantistoj kaj por handikapitoj, precipe blinduloj. Dum multaj jaroj li faris tion kune kun sia edzino Nora, forpasinta en 1998, konata aktivulo de la blindula Esperantomovado.

SUBVENCIO CIGNO

AL INDIG^ENAJ DIALOGOJ

Ekde 1994 la Estraro de UEA asignas Subvencion Cigno al projekto, kiu kontribuas al disvastig^o de Esperanto en la Tria Mondo. La subvencion financas la japana esperantisto Etsuo Miyos^i kaj g^i valoras 500 000 japanajn enojn (c^. EUR 4900). La c^i-jaran subvencion ricevis la projekto Indig^enaj Dialogoj, lanc^ita antau^ du jaroj kun la celo krei komunikan reton inter organizaj^oj de indig^enaj popoloj per la uzo de interreto kaj Esperanto.

KALENDARO 2000

aprilo-decembro Výstava Esperantem k mezinárodnímu dorozumění ve Státním okresním archívu Znojmo, Divišovo nám. 5, návštěvní dny: pondělí a středa.

1.-3.9. Jarkonferenco de la c^eh^a IFEF-sekcio

16.9. E-Tago Pardubice

29.9.-1.10. Internacia Kultura Festivalo Ústí nL

30.9. Lanškroun-Králíky renkonto de EK-oj

13.-15.10. Konferenco de C^EA en Znojmo

22-29.10. Lingva seminario Skokovy

novembro Polička

10-13.11. Kolokvo pri Aplikoj de Esperanto en Scienco kaj Tekniko, temo: ekonomio. Kava-Pech, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice

1.-3.12 Paroliga Kurso kaj Instruista Seminario kun Nikolaa Vespero en Dobřichovice

9.12. 17a C^eh^a-Saksa tago en Ústí nL

9.12. Rememoro pri Zamenhof, Písek

13.12. Beseda o Zamenhofovi, EK Přerov

16.12. Zamenhof-festo Vieno - ekskurso IFEF

31.12. (?) Esperanto-Silvestro - Česká Třebová

2001

21.5. Cent jaroj de EK Brno

14.-20.7. OSIEK Strážnice

Jak platit svazu

Variabilní symboly pro platby ČES

311YYXX úhrada expedice Libroserva (YYXX doplněno vedoucím Libroserva)

6043 předplatné Starto bez členství v ČES

0668 dary svazu

6940 členské příspěvky ČES

6941 členské příspěvky UEA

50100 sekce mládeže

50200 sekce šachist

50400 sekce pedagogická (včetně ILEI-IPR)

60xxx subkonta klub (koncové číslo pro každý klub odlišné)

80200 ediční fond

80300 propagace E-a v regionálním tisku

80400 fond Tilio

80500 ediční fond Anny Milatové

10007 7. konference ČES Znojmo, 2000

80500 Ediční fond Anny Milatové

Variabilní symbol je nezbytný pro správné určení a zaúčtování platby. Při jeho vpisování do příslušné rubriky poštovní poukázky dopl te zprava nulami. Pro vypisování poštovních poukázek typu A-V používejte psací stroj nebo černou propisovací tužku (event. černý tenký popisovač). Poukázku čitelně vypl te v obou dílech, nezapome te na rubriku odesilatel. Na těchto poukázkách byla zrušena Zpráva pro příjemce, nelze tedy vpisovat žádná sdělení.

Platby s použitím příslušného variabilního symbolu m žete též provést složením hotovosti v kterékoliv pobočce Komerční banky a.s. na svazový účet č. 3330-021/0100, konst. symbol 0379. Vždy uve te v příslušné rubrice jméno složitele - tedy jméno svoje, případně osoby, jejímž jménem platbu provádíte. Jednotlivci uvedou příjmení a místo bydliště (NOVÁK PŘEROV), kluby zkratku "EK" a sídlo (EK PŘEROV). Zásadně prosím nevypisujte celý název, např. Klub esperantist , místní pobočka ..., na výpisu se nám pak objeví omezený počet znak - Klub esperantist, při cca 50 klubech v ČR je pak obtížné a často nemožné zjistit odesílatele.

Pro platby bankou ze svého účtu na účet svazu postupujte obvyklým zp sobem.

JAZYKOVÁ PORADNA

Na internetové stránce Starta jsme otevřeli jazykovou poradnu pro české esperantisty: www.clavis.cz/starto.