Starto 4/2001 (201)

La 8-a konferenco

de C^eh^a Esperanto-Asocio

Poděbrady, 19.-21. 10. 2001

Sabate la konferencon en la agrikultura lernejo salutis vicurbestro Mgr. Miroslav Novák. Post unu minuto da silento pro la forpasintoj la c^efan paroladon prezentis prezidantino Věra Podhradská. S^i lau^dis klubajn arang^ojn kaj informis pri konsultig^o de reprezentantoj de mez-eu^ropaj Esperanto-asocioj en Dobřicho-vice. La sekretario Pavel Polnický bildigis la ekonomian situacion de la asocio. Post prezento de c^eestantaj honoraj membroj sekvis ric^a diskuto pri sekcioj, kluboj kaj aliaj aferoj.

Sabatan vesperon fermis jam la tradicia danc-amuzo, kaj dimanc^o estis dedic^ita al trarigardo de la urbo

Iom da statistiko:

La konferencon partoprenis 84 personoj (38 virinoj, 46 viroj) el 54 lokoj, plej multaj el Prago (9), Brno (5), Poděbrady (4), Pardubice (4), Ústí nad Labem (3), Ostrava (3). Eksterlandaj gastoj estis Christian Darbellay (Germanio) kaj Ernö Geleta (Slovakio). En la loka j^urnalo aperis intervjuo kun la asocia sekretario Pavel Polnický, ne nur pri la konferenco, sed pri Esperanto g^enerale

Diskutoj:

Raportoj prezentis la agadon de sekcioj kaj komisionoj (gazetara servo - D. Kočvara, blinduloj - J. Vychodil, IKUE M. Šváček, IFEF - Z. Polák, informadiko M. Malovec) kaj de rondetoj kaj kluboj: C^eh^a-saksa tago en Ústí n.L. (M. Smyčka), Jaro de lingvoj (M. Malovec), ekoturismo (P. Chrdle), infanoj kaj helpo al E-muzeo en Česká Třebová (Z. Novotná), Forumo 2000 kaj Eu^ropa Unio (J. Laube), 50-jarig^o de SET Lančov en 2002 (P. Sittauer), AEH (J. Hron), Skokovy (J. Drahotová), Kolektoj de esperantaj^oj (Geleta), FISAC (Z. Polák), Masaryk-universitato kaj kurso por instruistoj (J. Vojáček), Balta renkontig^o (L. Rýznar), laboro de kluboj (Z. Heiser) k.a.

Trarigardo de Poděbrady

Dimanc^e antau^tagmeze venis Mgr. Marie Prchalová el la loka muzeo (ko-mencanta esperantistino), kiu prezentis al la konferencanoj la banurbon Poděbrady.

La kuraca akvo estis trovita hazarde antau^ cent jaro, kiam oni serc^is en la kastelo akvon por nova puto (por ke la popolo ne trinku el la nobela puto). Ekde 1908 jam Poděbrady akceptadis unuajn pacientojn. C^e la placo de Georgo de Poděbrady, brava c^eh^a reg^o (1420-1471, kronita 1458) s^i rakontis ne nur pri la starigo de la rajdista statuo de la reg^o fine de la 19-a jarcento, sed s^i atentigis ankau^ pri la angula domo, kie vivis avino de Franz Kafka, al kiu la estonta verkisto veturadis ferii kiel knabo. El la kastela muzeo ni transiris kelkajn metrojn al la C^eelba muzeo, en kies arealo en apuda dometo estas nun instalita duc^ambra ekspozicio pri Esperanto, arang^ita de Ladislav Fiala okaze de la 90-jarig^o de Esperanto en la urbo.

Laboro de la komitato

La komitato dum la lasta periodo kunvenis 5-foje lau^ la duonjara plano. La kunvenoj okazas en la log^ejoj de unuopaj komitatanoj kaj kunlaborantoj pro motivo de s^parado. C^iuj funkciuloj laboras hejme, sed plejparte rete kontakteblaj.

Retkomunikoj

Por pli rapida informado estis komence de 2001 fonditaj C^EA-retkomunikoj. Bedau^rinde ili ne funcias kiel necesus, c^ar mankas respondeca redaktoro. Se iu el Vi volas kaj povas helpi bonvolu alig^i.

Scienc-teh^nika biblioteko

La komitato g^is nun ne sukcesis trans-lokigi sciencteknikajn librojn el Kladno al Libroservo en Běchovice, sed la afero devas esti plenumita ankorau^ antau^ la 10-a kongreso de C^EA.

Gvidlibro de C^EA

En la konferencaj materialoj c^iuj ricevis bros^uron Aktuální a stručný průvodce Českým esperantským svazem (Aktuala kaj konciza gvidlibro tra C^EA), aktu-aligota post unu jaro,

Komuna kongreso germana-c^eh^a

La komitato de C^EA pritraktis eblecon organizi denove komunan konferencon kun GEA, (en Karlovy Vary antau^ kelkaj jaroj g^i estis tre sukcesa) kaj estas preta okazigi g^in post interkonsento kun GEA en la jaro 2003 au^ 2004. Pro tio ankau^ c^eestas c^i tie nia kara gasto s-ano Christian Darbellay - GEA-respondeculo pri kongresoj.

Malpropagando

Iu Franco preparis en fus^a c^eh^a lingvaj^o folion kun Esperanta gramatiko, kiun li eldonis en Francio por helpi al Esperanto, sed la efiko estas mala. C^EA protestis, sed malpermesi ne povas. Simile ne eblas polemiki kun anonimulo, kiu sub pseu^do-nomo Pakus g^enas per siaj nerealigeblaj proponoj diversajn j^urnalojn kaj s^tatajn organizojn, ikluzive ministeriojn, postu-lante dekretan enkondukon de E-o en lernejojn (li mem konfesas, ke li konas el E-o nur kelkajn vortojn).

Lau^do

Siajn jubileojn digne festis kluboj en Brno (100 jaroj), Poděbrady kaj Olomouc (90 j), Znojmo (45 j). Tradiciaj arang^oj estis Adonido en Ratíškovice, IRDEN Plavy, Kultura Festivalo kaj C^eh^a-Saksa tago en Ústí, Esperanta Silvestro en Česká Třebová, renkontig^oj en Svitavy kaj Polička. Pedagogie aktivis Paroligaj kursoj (Dobřichovice kaj Č. Třebová), tendaroj en Lančov, Sebranice kaj Nekvasovy, printempa kaj au^tuna seminario en Skokovy, Klerigaj tagoj en Jetřichovice. Prago gastigis KAEST, Tábor IFEF-kongreson, Strážnice OSIEK-konferencon kaj Poděbrady la asocian konferencon. Esperanto-muzeo en Č. Třebová arkivas 6310 librojn. Nova arang^o estas biciklista renkontig^o IBIRE en Doksy. Most kaj Mladá Boleslav havas interesajn retajn pag^ojn. En laboro kun infanoj eminentas Okříšky, Č. Třebová, Ratíškovice, Prostějov.

(Certe ni ankorau^ ion forgesis kaj petas pardonon.)

Konsultig^o

En septembro en Dobřichovice okazis la 5-a konsultig^o de la Landaj Esperanto-Asocioj de Mez-Eu^ropo, kiun partoprenis reprezentantoj de la Landaj Esperanto-Asocioj el Hungario, Kroatio, Pollando, Slovakio kaj C^eh^io. La traktado dau^ris 3 tagojn, organize kaj finance subtenis g^in Petr Chrdle per sia firmao KAVA-PECH. Akceptita rezolucio post traduko en la landajn lingvojn estis sendita al la c^efaj s^tataj oficialaj organoj de la koncernaj landoj: s^tatprezidentoj, c^efministroj, ministroj pri eksterlandaj aferoj kaj prezidantoj de la parlamentoj.

Rezolucio

La reprezentantoj de Landaj Esperanto-Asocioj el C^eh^io, Hungario, Kroatio, Pollando kaj Slovakio, kunvenintaj en Dobřichovice, C^eh^io, inter la 21-a kaj 23-a de septembro 2001

konsciante, ke:

- konservado de la naciaj kulturoj apartenas al vivgrava esenca bezono de c^iuj popoloj,

- la naciaj lingvoj estas la c^efaj portantoj de la naciaj kulturoj,

konstatas, ke:

- La modernaj teknikoj pli liberigas kaj pli intensigas fluon ankau^ de la kulturaj varoj en la mondo

- la fluo de kulturaj varoj ne estas egala; grandparte g^i direktas de la ric^aj landoj al la malpli ric^aj,

- la landoj de Mez-Eu^ropo ne estas sufic^e preparitaj por ekvilibri la inters^ang^on de kulturoj kaj defendi siajn lingvojn kiel c^efajn partojn de sia nacia kulturo.

Pro tio ili alvokas la c^efajn gvidantojn de mezeu^ropaj landoj:

- certigi la lernadon de minoritataj lingvoj uzataj en la koncernaj landoj,

- apogi la lernadon de lingvoj de najbaraj landoj,

- uzadi la c^i-suprajn lingvojn en reciproka komunikado,

- ekuzi la neu^tralan lingvon Esperanto en la komunikado inter diverslingvanoj anstatau^ la kutimaj naciaj "mondlingvoj", tiel certigante la egalrajtecon de la lingvoj harmonie kun la bazaj principoj de Eu^ropaj Unio.

En Dobřichovice, la 23-an de septembro 2001

Věra PODHRADSKÁ

prezidantino de C^eh^a Esperanto-Asocio

PRINCZ Oszkár

c^efsekretario de Hungara Esperanto-Asocio

Ankica JAGNIC^

vicprezidantino de Kroata Esperanto-Ligo

Stanislaw MANDRAK

prezidanto de Pola Esperanto-Asocio

Internaciaj biciklistaj renkontig^oj

(IBIRE)

IBIRE estas nova mallongigo en Espe-rantujo, kiu signifas Internacia biciklista renkontig^o - arang^o, kiu unuafoje okazis inter la 5-a kaj 9-a de septembro en Doksy (CZ) kun tritaga antau^arang^o en Dobřichovice apud Prago kaj kiu lau^ la interkonsentoj de la partoprenintoj fa-rig^os tradicia c^iujara renkontig^o de biciklantaj esperantistoj.

Jam la unua IBIRE altiris 18 parto-prenantojn el 4 landoj (Francio 4, Germanio 4, Slovakio 2, C^eh^io 8), duono el ili venis pli frue por povi komune bicikli jam en Praga c^irkau^aj^o kaj iom

konatig^i kun Prago.

Dum la antau^arang^o oni biciklis nur du tagojn tra la valo de la rivero Berounka kun la naturaj kulisoj de Bohemia Karsto, la tria tago, senbicikla, estis dedic^ita al la trarigardo de la c^efaj pragaj vidindaj^oj.

Doksy, centro de la regiono de Mácha, surborde de la plej granda nordbohemio lago - Máchovo jezero (Lago de Mácha), kaj precipe g^ia c^irkau^aj^o, kiun la parto-prenantoj ekkonis biciklante, rapide klarigis al c^iuj, kiam la regiono allogadis la plej konatan c^eh^an romantikan poeton Karel Hynek Mácha. Lau^ la itineroj pre-paritaj de sperta biciklistino kaj espe-rantistino Renata Mauserová kaj sub s^ia gvidado, g^uis la partoprenantoj ne nur bicikladon, sed dum la pau^zoj ili ankau^ konatig^is kun la c^efaj vidindaj^oj kaj historio de la regiono.

Dum la vesperoj, malgrau^ la laceco, oni esperantumis ludante, sed ankau^ disku-tante, krom alie pri la tau^geco kaj dau^rigendo de IBIRE kun la jam menciita rezulto, ke g^i farig^u c^iujara tradicio.

La c^efaj trajtoj de IBIRE restu la samaj ankau^ estonte: Grava diferenco de Bici-klistaj karavanoj organizataj de BEMI (Biciklista Esperantista Movado Inter-nacia) estu, ke oni log^u en unu loko en se eble favorpreza hotelo au^ pensiono, ke oni do ne devu porti siajn propraj^ojn bici-klante de unu loko al la alia. Oni havu preparitajn itinerojn por komuna biciklado lau^ la tereno inter 40 g^is 60 km, ne pli, tamen kun eblo plilongigi ilin por pli sportemaj partoprenantoj - au^, prefere, oni kreu du grupojn lau^ la pritaksoj de siaj fortoj. Kaj pro la log^ado en unu loko oni povu senprobleme rezigni dum iu tago pri la biciklado kaj ripozi (ekzemple prome-nante, kion ankau^ kelkaj pli ag^aj faris c^ijare). Kaj oni havu je dispono c^ambron por vesperaj programoj por povi komune esperantumi.

Ne estas miro, ke jam la unuan arang^on preparitan lau^ tiuj principoj partoprenis ne nur junuloj, sed la evento venigis bici-klantojn de diversaj ag^oj (g^is la 75jara franca franco, kun meza ag^o 49 jaroj, tamen c^iuj anime perfekte junaj!). C^iuj forveturis kontentaj malgrau^ tio, ke la pluveta vetero ne tro kunludis kun la organizantoj.

La venontjara IBIRE okazos 2002-09-09/14 en Dobřichovice apud Prago (kie c^ijare okazis la antau^arang^o). Oni biciklos tra Bohemia Karsto kun pitoreska pejzag^o kaj multaj turismaj vidintaj^oj - krom unu senbicikla tago, dum kiu la partoprenantoj povos denove g^ui la etoson de la historia kerno de Prago - memkomprene kun klarigoj en Esperanto. G^i ne plu estos disdividita je du partoj, sed g^i dau^ros 6 tagojn kun eblo g^in plilongigi je pliaj kelkaj tagoj.

Se iu volas ricevi g^ustatempe pli precizajn informojn, sendu neniel sin-devigan interessignon al

chrdle@kava-pech.cz

(per klasika pos^to Petro Chrdle, Anglická 878, 25229 Dobřichovice) kaj s^li ricevos g^ustatempe rektajn informojn kun la alig^ilo.

20-a C^eh^a-Saksa Tago

Esperantista klubo de Jiří Kořínek en Ústí nad Labem kunlabore kun ”Asocio Saksa Svisujo” el Pirna arang^as jubilean 20-an C^eh^an-Saksan tagon sabate la 8-an de decembro 2001 en Urba muzeo Ústí nad Labem kun prelega matineo, komuna tagmang^o en Hotelo Palace, ekskurso en la urbo (zoo, muzeo) kaj programo de Esperantaj versoj, kantoj, muziko kaj danco. Eventuala dimanc^a programo por tranoktantoj. Se vi bezonas tranokton, skribu au^ telefonu al: Miroslav Smyčka, Kojetická 90, 400 03 Ústí nad Labem (tel. 047/55 324 17 au^ 0723/158 763)

14a Internacia Kultura Festivalo

La l4-an Internacian Kulturan Festi-valon jam tradicie arang^is Esperanto-klubo en Ústí nad Labem dum la tagoj 28a-30a de septembro 2001.

Celo de la jam tradia arang^o estas firmig^o de internacia kunlaboro de la c^eh^aj kaj eksterlandaj esperantistoj kaj eluzo de la internacia lingvo Esperanto por prezento de - speciale c^eh^devena - muzika kaj literatura artoj.

La festivalon partoprenis c^. 60 gesamideanoj el Germanio, Pollando, Slovakio kaj C^eh^io, kiujn salutis vendrede vespere prezidanto de la loka E-klubo M. Smyčka kaj anoncis, ke alig^intaj ges-anoj el Svedio, pro malfunkcio de ilia au^tomobilo, devis reveni hejmen.

Sabate matene okazis pretega kaj diskuta matineo gvidata de prof. d-ro V. Novobilský, al kiu kontribuis E. Geleta, Slovakio, I. kaj D-ro T. Ejsmont, Pollando, N. Karbe, Germanio, B. Bouzek, Ing. J. Werner, J. Laube, O. Antoš kaj membroj de Eklubo Mladá Boleslav (per video-filmo pri sia urbo kun E-komentario). Al esperantistoj en Novjorko, Usono, oni forsendis kunsentan mesag^on rilate la terorisman atakon kontrau^ la Monda negoc-centro en NYC la 11-an de septembro 2001.

Sabate posttagmeze okazis en la preg^ejo de Sta Pau^lo homanarisma spirita koncerto "Toleremo inter religioj", en kiu muzikajn kaj kantajn programerojn (komponitajn ekde la 10-a jarcento), plejparte en Esperanto, prezentis K. Kudlíková, A. Proklov kaj M. Smyčka sub orgen-akompano de V. Urban.

Sabate vespere okazis solena muzika, kanta kaj deklama vespero honore al la E-korifeoj Jiří Kořínek kaj d-ro Tomáš Pumpr. La publiko atenteme au^skultis kaj varme aplau^dis programerojn prezentitajn de Blovinstrumenta kvarteto (V. Vanc, P. Zarkov, J. Machuta, T. Vanc), kiu prezentis verkojn de J. L. Dusík, P. Charpentier, A. Michna z Otradovic, J. Stanley, J. Clarke, kaj W. Boyce. Sekvis operarioj de Ch. Gounod, N. Rimskij-Korsakov, G. Rossini, F. Flotow, J. Offenbach kaj G. Verdi, operet-arioj de J. Strauss, N. Dostal kaj C. Zeller, naciaj kantoj c^eh^aj kaj rusaj kaj originaj kantoj de J. Púchová (lau^ tekstoj de M. Bronštejn) en la prezento de K. Kudlíková, J. Púchová, M. Smyčka, A. Proklov pianakompanataj de V. Urban. Plie oni aplau^dis la lan movimenton de la violona koncerto de P. I. Čajkovskij (Z. Urbanová), l-an movimenton el violoncela koncerto de J. Ch. Bach (Vojta Urban) kaj poezion de Jarostav Seifert, omag^e al 100-a datreveno de lia naskig^o en traduko de J. Kořínek (V. Novobilská).

Oni povas konstati, ke la preskau^ trihora koncerto, lau^ sia kvalito, ne havas en nialandaj E-kluboj analogion. Pri la evento raportis radiostacio Ústí nad Labem kaj la televido Prima.

Dimanc^e okazis ekskurso al Krupka, kie oni vizitis muzeon de ministoj.

Miroslav Smyčka

 

Jarkonferenco de fervojistoj

"En kadro de la Tagoj de Eu^ropa kultura heredaj^o okazis en la tagoj 7-an g^is 9-an de septembro 2001 en moravia urbo Olomouc la 35-a jarkonferenco de C^eh^a landa asocio de IFEF.

Dum labora parto la c^eh^aj fervojistoj en c^eesto de la gastoj el Au^strio, Nederlando kaj Pollando pritraktis sian agadon kaj planon de sia agado por venonta periodo.

La c^efa punkto de la agado en 2001 estis sukcesa organizo de la 53-a IFEF-kongreso de la 12-a g^is 19-a de majo en sudbohemia historia urbo Tábor, en kunlaboro kun Kongresa kaj kleriga entrepreno KAVA-PECH kaj C^eh^a Landa Konsilio FISAIC c^e C^D, sub alta protekto de la G^enerala direktoro de CD ing. Dalibor Zelený. La kongreson krom honoraj gastoj partoprenis 194 partoprenantoj el 18 landoj.

C^eh^aj fervojistaj esperantistoj partoprenis vicon da aliaj arang^oj organizataj de IFEF kaj g^iaj landaj asocioj, prezentis vicon da fakaj prelegoj, kunlaboris en agado de Terminara sekcio de Faka komisiono de IFEF, en tradukado de fakaj artikoloj kaj ilia aperigo en fervojista gazetaro, eldonado de Fakaj kajeroj kaj vico de aliaj arang^oj, ekzemple ili kunlaboris en preparo de la plac^aspekta publikaj^o eldonita okaze de la 160-a datreveno de la Norda Fervojo de la Imperiestro Ferdinando Vieno-Přerov-Olomouc, transdonita al publika trafiko en jaro 1841, kun resumoj krom lingvoj angla kaj germana ankau^ en Esperanto.

En plua programo la partoprenantoj de la jarkonferenco au^skultis prelegon pri g^usta uzado de fervojfakaj terminoj en Esperanto, trarigardis la C^efan fervojan stacion en Olomouc kun stacidomo kaj antau^stacia spaco en Olomouc, kie okazis antau^ 10 jaroj nia 43-a IFEF-kongreso (la unuan fojon en estinta C^eh^oslovakio), spektis videofilmon pri tiu c^i kongreso kaj sub gvido de la sperta c^ic^erono Ladislav Láni vizitis multajn elstarajn memoraj^ojn de tiu c^i kvina plej granda urbo en C^eh^a respubliko, prave nomata "perlo sur la verda kuseno", la plej historia urbo post Prago: la Kolonon de la Plejsankta Triunuo, la unikan memoraj^on konstruitan en baroka skulptarta kaj arkitektura kreado de la unua duono de la 18-a jarcento, enlistigita sur nomlisto de la tutmonda heredaj^o de UNESCO, la C^efepiskopan palacon, Universitaton Palacký, S^tatan sciencan bibliotekon, monah^ejon Hradisko, urbodomon kun fama turhorlog^o, la katedralon de sankta Venceslao, kastelon de Přemyslidoj, Muzeon de la arto, preg^ejon de la Virgulino Maria la Neg^a, Patrujsciencan muzeon, Bazilikon minor de la Virgulino Maria sur Sankta Monteto apud Olomouc kaj aliajn vidindaj^ojn.

Jindřich Tomíšek

Ek al la UK en Fortaleza

internacie jam el Prago!

La Kongresa kaj kleriga agentejo de Petro Chrdle KAVA-PECH organizos tradician karavanon al la UK kaj jam nun klaras, ke g^i estos denove internacia de la komenco - Praga flughaveno, c^ar estas seriozaj interesatoj minimume el Ger-manio kaj Slovakio. La karavano dau^ros entute 16 tagojn, kun forflugo el Prago la 1-an de au^gusto je 17:35 kaj alflugo reen la 16-an de au^gusto je 20:25. Krom la trimiliona kongresurbo Fortaleza, kiu disponas kun la plej famaj plag^oj kaj la plej granda akvoparko en la tuta sud-amerika kontinento kaj Rio de Janneiro, unu de la plej belaj urboj de la mondo, oni ekkonos pliajn allogaj^ojn en la c^irkau^aj^oj de tiuj belegaj urbegoj. La antau^vidita prezo de la karavano estas 70.000.-Kč inkluzive la leg^e devigan ase-kuron de la vojag^agentejo KAVA-PECH kontrau^ bankroto.

La interesatoj skribu al Petro Chrdle, Anglická 878, 252 29 Dobřichovice, au^, se vi povas, retmesag^u al <chrdle@kava -pech.cz> por ricevi pli precizajn infor-mojn kaj alig^ilojn. Ne forgesu, ke estas sag^e decidig^i rapide, c^ar por pagi la plej favoran kongreskotozon vi devas g^iri la monon al UEA (Rotterdam) g^is la fino de c^i tiu jaro au^ al KAVA-PECH (oficiala UK-peranto por C^eh^io) g^is la 29-a de decemro (la pasta tago, kiam devas la mono ekasperi sutr la konto), ke g^i sukcesu informi la CO de UEA g^is la fino de la jaro. Petro Chrdle

IV-a kongreso de AEH-IKEH

14.21.IX. 2002

Jánské Lázně

Asocio de E-handikapuloj kun sia Internacia klubo arang^as la IV-an kongreson en Janské Lázně en la tagoj 14.-21.9.2002. La kongresa temo: S^losilo al amikeco inter handikapuloj. La partoprenkotizo inkluzivas log^adon, 2 mang^ojn c^iutage, kongresajn materialojn kaj ric^an E-programon, kiu antau^vidas prelegojn, videofilmojn, diapozitivojn, ankau^ busajn kaj piedajn ekskursojn kaj elektojn de la nova estraro. La tutsemajna kotizo por eksterlandanoj estas 150 eu^roj (post 30.3.2002 jam 160 eu^roj), por c^eh^aj AEH-anoj 2700 Kč. La alig^ilojn akceptas Internacia klubo de esperantistoj-handi-kapuloj, Na Okrouhlíku 953/21, CZ-530 03 Pardubice

 

11-a Adonido Ratíškovice

19.-21.4.2002

La tradicia renkontig^o de esperantistoj kun rara floro kaj bonega vino okazos jam la 11-an fojon. Kontaktadreso por Adonido estas Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice.

 

Internacia Jaro

de Ekoturismo

Kiel konate, UNO kaj UNESCO deklaris la jaron 2002 "Internacia jaro de ekoturismo". Malgrau^ tio, ke jam la nomo diras multon, mi klarigu precize, kion ni komprenu sub la termino "eko-turismo". Temas do pri c^iuj specoj de turismaj aktivadoj, kiuj ne postlasas detruajn spurojn en la naturo. Ofte g^i estas nomata en la c^eh^a faka literaturo (sub influo de la angla) mola turismo, c^eh^e "měkký turismus", sed ankau^ "naturafabla turismo" (sub influo de la germana), sed al mi ne tre plac^as tiuj esprimoj se apude ekzistas tute klara kaj internacie komprenebla termino eko-turismo.

Konkrete temas pri jenaj specoj de turismo: piedturismo inkluzive la monta-ran, biciklado, senmotora boatado, sur-c^evala rajdado kaj skiturismo. Do certe ne la au^tomobila au^ au^tobusa, nek la nun furoranta motorbicikla turismado.

C^ar mi estas fervora apoganto de g^i estas klare, ke mi volas subteni la inter-nacian jaron de la ekoturismo per la aktivecoj de mia agentejo, precipe por esperantistoj, por povi kunigi tion kun mia alia hobio - Esperanto. Tial mi aran-g^os jam printempe en la montaro Šumava (deklarita "pejzag^o de la jaro" en 1999/2000) 5-tagan ekoturisman seminarion, dum kiu oni dumtage piede ekkonos la belecon kaj valoron de la montara pejzag^o kaj dum vesperoj g^uos ekologiajn kaj ekoturismajn prelegojn kaj diskutos pri la temo. La dato ne ankorau^ estas fiksita, c^ar mi strebas kunordigi la daton kun Bavaria Esperantio-Asocio, ke ne enestu tempa koincido, sed tre vers^ajne g^i estos komence de aprilo, dum kiu periodo la naturo vekig^as de la vintra dormo.

Kaj au^tune, 2001-09-09/14 okazos en Dobřichovice la 2-a IBIRE (Internacia biciklista renkontig^o) - post la sukcesa unua IBIRE en Doksy, kiun partoprenis 18 biciklantaj esperantistoj el 4 landoj (CZ, DE, FR, SK) jam estas realtive granda eh^o kaj antau^alig^intoj al sekvant-jara IBIRE krom la menciitaj landoj ankau^ de GB, IT kaj NL.

 

 

 

 

Do, fine de c^i tiu artikoleto mi petas c^iujn, kiuj ankau^ s^atas krom Esperanto aktivadojn apartenantaj al la ekoturismo alig^i al mi por ke ni kreu neformalan subaron de Esperantujo, kiu reciproke informig^os pri ekoturismaj arang^oj kaj inters^ang^os spertojn kaj opiniojn tiu-rilatajn. Se iu alia jam planas organizi skiturisman arang^on c^ivintre, mi volonte legos pri g^i kaj se mi estos tiutempe libera certe ankau^ partoprenos, se ne, mi pretas organizi c^ivintre krom la menciitaj arang^oj ankau^ skipilgrimadon, vers^ajne en la montaro "Jizerské hory". Tial antau^ interesatoj pri skiturimado bv. sciigi min pri viaj interesoj.

Petro Chrdle

Čestmír Vidman - 80-jara

Nia poeto-esperantisto naskig^is la 31-an de oktobro 1921 en la itala Monfalcone. Realan gimnazion li studis en Příbram, de la kvara klaso en Malá Strana de Prago, kie li abiturientig^is 1939. Sekvis alt-lernejo kaj titolo de ing^eniero. En Poldi Kladno li laboris kiel oficisto (1941-45), poste kiel eksporta oficisto c^e Organizo de Eksterlanda Komerco (1947-82).

Lia verkaro konsistas precipe el poezio kaj dramo. Lia c^eh^lingva poezio: Moře (Maro, 1972); Miska rýže (Pladeto da rizo, 1972), Vteřiny slunečních hodin (Sekundoj de sunhorlog^o, 1975), Hra zvaná život (Ludo nomata vivo, 1977), Čím se líčíte, Ičiki (Per kio vi s^minkas vin, Ic^iki, 1979), Pod horou Fudži (Sub la monto Fuj^i, 1980), Křížalami voní dálka (Lontano aromas de sekpomoj, 1981), Cestou (Tra la vojo, 1986), Vyhlížení k domovu (Sopira rigardo al la hejmo, 1992).

Esperantlingve aperis liaj versoj en kolektoj Niaj au^toroj sin prezentas (1980), Kvarfolio (1985), La nuntempaj c^eh^aj poetoj en 1000 versoj (1989) kaj neregule aperadis liaj versoj en Starto,

kutime en tradukoj de J. Rumler.

Liaj teatraj^oj: Sama mezi všemi (Sola inter c^iuj, 1985), Půlstoletí pod šminkou (Duonjarcento sub s^minko, 1987), Tvář herečky (La vizag^o de aktorino, 1989), Já, Kunhuta, královna česká (Mi, Kunhuta, reg^ino de Bohemio, 1990), Já, Eliška Přemyslovna, královna česká (Mi, Elizabeta Přemislidino, reg^ino de Bohemio, 1991), Já, Alžběta Rejčka, někdy královna česká (Mi, Elizabeta Rih^ensa, iama reg^ino de Bohemio, 1992), Stopa Locacorten (Spuro Locacorten, 1993), Paní v erbu lvice (Sinjorino kun blazono de leonino, 1994), Brala jsem drogy (Mi prenadis drogojn, 1996).

La dramon pri Elizabeta Přemislidino ludis Eva Seemannová en sia propra traduko. Čestmír Vidman ofte kunlaboris kun la radio.

C^ijare la 5-an de oktobro aperis en la c^eh^a literatura gazeto OBRYS-KMEN lia artikolo Halas v esperantu (Halas en Esperanto), kiu estis omag^o ne nur al centjarig^o de la granda c^eh^a poeto František Halas (3. 10. 1901 - 17. 10. 1949), sed ankau^ al lia esperantlingva interpretisto Josef Rumler (1922-1999), kiu esperantigis multajn aliajn c^eh^ajn poetojn inkluzive de Vidman mem.

La 18-an de oktobro en la praga PEN-klubo realig^is programo "Cesta za jasem" omag^e al Čestmír Vidman, el kies verkoj legis eminentaj profesiaj aktoroj Gabriela Vránová kaj Rudolf Pellar (kiu estas ankau^ bonega tradukisto el la angla kaj germana).

Dekstre tri poemoj de Čestmír Vidman en tradukoj de J. Rumler (En kimonoj) kaj M. Malovec (Humoro, Pacienco).

ČESTMÍR VIDMAN

V KIMONECH

V motýlích barvách oblečená

nalévá čaj v ústraní sedá

s úsměvem perel bíle bledá,

kamélií slunce tiše ozářená

Pozpátku se vrací

stále předkloněna

drobná něžná pilná

čítanková žena

Nálada

Èas najednou zmizel

Je ráno? Je veèer?

Hodina pøed polednem?

Balon lehèí vzduchu

na mne mává

nad tratí

Probuzení

To nadlehèení

už se nevrátí

Trpìlivost

Èekat

o chlebové skývì

vyprahlé žízni

trýzni okoralé

Koneènì d隝

Zem laènì pije

až do dna

ze džbánu poezie

ČESTMÍR VIDMAN

EN KIMONOJ

En robo papilikolora

s^i envers^as teon oran

flanke sidanta perle ridetanta

blanke pala sune kamelia kviete vuala

Retro revenanta tenera

c^iam en antau^klino

eta diligenta vera

legolibra ino

Humoro

La tempo subite malaperis

C^u matenas? C^u vesperas?

C^u mankas horo g^is tagmezo?

Balono malpli peza ol aero

gestas al mi

super fervojo

Vekig^o

La suprenlevig^o

plu ne revenos

Pacienco

Atendi

kun panresto nura

dezertseka soifo

turmento kaduka

Finfine pluvo

La tero glute trinkas

g^is la fundo

el kruc^o poezia

 

Kun fervojo al tria jarcento

Sub tiu c^i devizo okazis en la tagoj 21-an g^is 23-an de septembro 2001 en pola distrikta urbo Malbork la 17-a kongreso de Polaj Esperantistoj Fervojistoj.

La kongreson partoprenis pli ol sesdek polaj gekolegoj kaj gastoj el kelkaj landoj, inter ili d-ro Renato Corsetti, prof. de Roma Universitato kaj prezidanto de UEA, prof. d-ro Helmar Frank, la rektoro de AIS en San Marino, prof. d-ro Dieter Quednan kaj doc. Alicja Lewandorska de la sama institucio, invititaj estis inter aliaj ankau^ prof. d-ro Boj^idar Leonov, rektoro de Privata Esperantista Universitato en Karlovo, Bulgario kaj prof. d-ro Marcos Salas de Suda Universitato en C^ilio.

Malbork estas distrikta urbo kun longa historio, komencanta en la 1276 j. G^i estas fondita de la monah^oj-kavaliroj, anoj de la Hospital-Ordeno de la Sankta Maria de Germana Domo = Teu^tona Ordeno, en Pollando oni nomis ilin "krucistoj".

Gazetara konferenco, solena inau^guro, labora kunsido kun elekto de la nova estraro kaj arta programo okazis en la Urba Kulturdomo c^e Slava placo.

Sabata antau^tagmezo post Esperanta S-ta Meso celebrata de pastro Jozefo Zielonka, animzorganto de katolikoj-esperantistoj por Pollando estis dedicite al solena malkovro de la E-s^tonoj, c^e la elektitaj arbetoj sur la Skvaro Esperanto, kie trovig^as kvarangula Esperanto parko enmeze kun monumento de d-ro L. L. Zamenhof, apud la parko kun naciaj arboj kaj memors^tonoj kun surskriboj, flagoj kaj datoj (g^is nun de la landoj Koreio, C^ilio, San Marino, Italio, Germanio kaj aliaj) trovig^as ankau^ moderna hotelo Esperanto, kies personalo krom la jam uzataj mondlingvoj parolos ankau^ internacian lingvon Esperanton.

Dum la solenaj^o amase partoprenata de la urba log^an-taro la artan programon plenu-mis inter alia infana ensemblo "Muchomorki - Amanitoj" el antau^lernejo n-ro 10 en Malbork, kiuj surprizis la publikon per scenoj kaj kantoj en bona Esperanto, "Kapela Kociewska" el urbo Starogard Gda ski kaj junulara popola ensemblo "Modraki" el urbo Pelplin. Dum la arang^o prezentis sin ankau^ c^eh^a delegacio de la fervojistoj, kiu plantis nian nacian arbon, tilion. C^u oni estonte aldonos al g^i ankau^ memors^tonon kun nacia flago kaj surskribo en E-lingvo?

Sabate posttagmeze oni buse ekskursis al urbo Pelplin, kie oni vizitis Katedralon kaj Diocezan Muzeon kun ric^aj art-kolektoj kaj poste metis bukedon da floroj sur tombo de la episkopo-esperantisto Konstanty Dominik sur la tombejo en Pelplin.

Vespere dum internacia balo en urba Kulturdomo c^e la Slowianski-placo oni bbbilis, amuzis sin kaj dancis g^is noktomezo."

Dimanc^e post matena S-ta Meso en Esperanto en preg^ejo de Dipatrino de la Senc^esa Helpo (komune kun urba log^ant-aro, kiu dum prediko estis informata ankau^ pri Esperanto kaj pri la Fervojista kongreso) oni komune vizitis la ege inte-resan tripartan, brikan kastelon, situintan sur la dekstra bordo de Nogat-rivero, la kastelon de la Teu^tona Ordeno de la Kruckavaliroj, en Pollando nomataj "krucistoj", la fortreson agnoskitan en la j. 1994 kiel historia monumento kaj en la j. l997 honorigita per la enskribo sur la UNESCO-Listo de Monda Kultur-Heredaj^o.

Esperanto en Malbork havas longan tradicion. En la urbo estas c^. 40 esperantistoj, kunvenoj okazas regule unufoje monate. E-kursoj c^iusemajne en la Mal-nova Urbodomo. En la Publika Biblio-teko "Bona Novaj^o" estas ric^a Esperanto-Fako, g^i trovig^as c^e Kristana Baptista Preg^ejo, Str. Jagiellonska 105 apud la Zamenhof Placo. Krome unufoje monate okazas Esperanto-Diservo en Katolika Paroh^o al la Descendo de la S-ta Spirito, Str. Nogatowa 7, sabate je la 14- 15-a horo, poste c^e la preg^eja klubejo. E-renkontigo gvidata de la pastro, mag. Eugeno Grzesik. Surloke oni ankau^ povas ricevi la E-prospektojn senpage.

Jindřich Tomíšek

Sur la foto de Henryk Jankowski (str. 127): La c^eh^a delegacio plantas en parko Esperanto en Malbork la c^eh^an nacian arbon - tilion.

Katolika sekcio IKUE

La sekcio havas 197 membrojn kaj eldonas kvarfoje jare la gazeton Dio benu, disponeblan c^e interreto (www.mujweb. cz/Spolecnost/svacek), por nevidantoj surbendigata. La jam 20-a tendaro en Sebranice (4.-11.8.2001), instruis 50 personojn el 6 landoj (Germanio, Hun-gario, Pollando, Rusio, Slovakio kaj C^eh^io) kaj vizitis g^in gastoj el Francio kaj Japanio. La sekcianoj aktive partoprenis okazigon de la 15-a ekumena kongreso, ankau^ de la junulara en Zagrebo, kien ili arang^is buskaravanon. M. Šváček estas vicprezidanto de IKUE, ing. J. Kalný estrarano de IKUE, Ing. Z. Kotíková, J. Kořístková kaj B. Horáčková estraraninoj de la junularo (IKUEJ). La sekcio ankau^ organizas korespondajn kursojn (Z. Novotná, H. Nováková). La 55-a kon-greso de IKUE okazos julie 2002 en Kroměříž.

(lau^ M. Šváček)

 

Infanoj el Okříšky korespondas kun Japanio

La Esperanto-rondeto de la elementa lernejo en Okříšky (apud Třebíč) gvidata de Kamila Bártlová, korespondas kun infanoj el Brazilo, Kanado kaj ec^ el Japanio. La kulturministro skribis al ili sian subtenon (lau^ junia informo en la moravia j^urnalo Rovnost).

AL LINGVA DEMOKRATIO!

ALVOKO AL LA MEMBROJ DE UEA/TEJO/ILEI

Karaj membroj (kaj ne-membroj) de UEA/TEJO/ILEI,

dum la Universala Kongreso en Zagrebo la komitato de UEA aprobis novan labor-planon kaj komisiis nin esti speco de "garantia komisiono", kiu certigos, ke la labor-plano estos kunlabore plenumata de la membroj de niaj tri organizaj^oj.

La nova labor-plano emfazas la jenajn prioritatojn:

* informado

* instruado

* utiligado

* plijunig^o

* tutmondig^o

* profesiig^o

Ili estas en si mem klaraj, kaj vi povas detale legi en la labor-plano mem, kiel ili estas komprenataj.

C^u ni bezonis novan labor-planon komence de la 3-a jarmilo? La respondo estas, lau^ ni, jes! Sekve de tio, kion ni c^iuj faris sub la flago de la "Kampanjo 2000", ni nun devas turni nian atenton al la stato de Esperanto en la mondo, kaj reig^i movado, kiu parolas al la mondo, en maniero, kiun la mondo komprenas (informado), kiu instruas la lingvon kaj la movadon ankau^ per la lastaj metodoj kaj teh^nikaj rimedoj (instruado), kiu utiligas Esperanton por la normalaj bezonoj de la vivo (utiligado).

Tiaj agadoj estu farataj kun atento al la junularo, esperantista kaj neesperantista, al la tumonda dimensio de nia agado (por ke ne restu landoj sen esperantistoj) kaj al la uzado de la profesiaj talentoj de niaj membroj.

Unu lasta afero devas esti klara al c^iuj: ni ne bezonas konkurenci kaj batali inter ni. Ni estas c^iuj laborantoj por la sama idealo preter kelkfoje tro rigidaj asociaj limoj. La labor-plano, kiun vi legos, emfazas la rolon kaj de UEA kaj de TEJO kaj de ILEI, kaj de c^iuj aliaj esperantistaj asocioj, kaj ni s^atus en c^iuj landoj vidi kunlaboron, ec^ se kun la bezonata mem-stareco de c^iu organizaj^o.

Ankau^ la titolo de c^i tiu komuniko kaj de la laborplano "Al lingva demokratio!" ne bezonas klarigon. G^i tre klare diras, kiu estas la finfina celo de nia laboro.

Ni faros nian komunan eblon por helpi vin kaj ni dankas vin pro viaj estontaj klopodoj.

Renato Corsetti, prezidanto de UEA

Holger Boos, prezidanto de TEJO

Mauro La Torre, prezidanto de ILEI

Osmo Buller, g^enerala direktoro de UEA

PS. Ekzempleroj de la laborplano estas haveblaj c^e: Renato Corsetti, Via del Castello, 1,

IT-00036 Palestrina, Italujo,

<renato.corsetti@esperanto.org>

Zdenka Bergrová

Vánoční 2001

Kdo věří jako ten, kdo nevěří,

má na Vánocích podíl.

Ať nezůstanou chudí u dveří,

k nim aby pámbu chodil.

Je hodně lumpů, daří se jim krást,

ubíjet, rvát a dávit,

je hodně vrahů na tak malou vlast,

proplují každý závit.

Tyhle ať klepne pámbu palicí,

obhájí udeptané.

V Čechách je nevěřící věřící,

že se to jednou stane.

Řetízky vloček, vloček vánočních

lesu ať pámbu natká,

jen za okny ať poletuje sníh

a zábne jinovatka.

Ať nezůstane národ u dveří

a děti přijdou na svět

zdravé a hebounké jak pápěří

láskou tu domov stavět.

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

Zdenka Bergrová

Kristnaska 2001

Kiu kredas same kiel nekredanto,

pri Kristnasko havas meriton.

Malric^uloj ne restu sur verando,

Eternulo ne s^paru c^e ili viziton.

Abundas kanajloj, sukcese ili s^telas,

scias mortigi kaj strangoli,

en tiom eta patrujo murdistoj troas,

kapablaj c^ien sin trabori.

Tiujn la Disinjoro klabofrapi pretas,

sed suferantojn li defendos.

En Bohemio ec^ nekredanto kredas,

ke tiun miraklon Li sendos.

C^enojn da neg^eroj, Kristnaskajn flokojn

teksu Di-mastro por la arbaro,

post fenestroj kirlig^u neg^o en blokoj

kaj glaciig^u prujna vualo.

Ne restu la nacio staranta c^e la pordo

kaj infanoj venu en la mondon

sanaj kaj lanuge veluraj en akordo

per amo konstrui hejman rondon.

(Tr. M. Malovec)

Gajan Kristnaskon kaj Felic^an Novan Jaron al c^iuj niaj gesamideanoj deziras

Komitato de C^EA

Prelegoj pri C^eh^a respubliko en Francio

Antau^ du jaroj invitis min Esperantistoj el Bretonio (la plej okcidenta parto de Francio) por alproksimigi al Bretonanoj (ne nur al Esperantistoj) belecojn de nia lando. Niaj landoj reciproke ne estas ofte vizitataj pro malproksimeco. Miaj prelegoj kun diapozitivoj havis ankau^ alian gravan taskon: montri, ke Esperanto estas kapabla kaj praktika lingvo. Prelegoj sukcesis. Nunjare ni ricevis kun mia edzino denove inviton por informi civitanojn de Bretonio pri ric^a historio de nia lando, pri kutimoj, pri sukcesoj kaj malsukcesoj de E-movado en nia urbo Česká Třebová kaj en nia lando, pri E-parto de muzeo en Česká Třebová ktp.

Prelegoj kaj renkontig^oj okazis en sekvaj lokoj: Nancy, Thionville, Le Mans, Gresillon, Vannes, Hennebont, Lorient, Quimper, Saint Brieux, Daoulas, Plouezek, Saint Malo.

Prelegoj estis publikaj kun spertaj interpretistoj el Esperanto al franca lingvo. Ni prelegis ankau^ en lernejo, en instituto por handikapuloj. Interesaj renkontig^oj okazis en E-kluboj. C^iam dum prelego au^ post prelego sekvis amaso da demandoj el diversaj fakoj. El kelkaj lokoj mi ricevis antau^e informojn. pri kiuj temoj au^skultantoj interesig^os. Ekzemple geau^skultantoj en la urbo Thionville, (apartamento Lorino), volis ricevi informojn pri sindikata movado inter gefervojistaro en nia lando. Mi sukcesis respondi c^iujn demandoj dank’ al funkciuloj - sindikatanoj en stacidomo de C^eh^aj fervojoj en nia urbo. Multajn demandojn mi ricevadis el historio de nia lando, pri rilatoj de C^eh^oj ka Slovakoj dum pasinteco kaj nun. Mia edzino parolis pri kuirado en nia lando kpt. Dufoje mi ricevis postulon: kantu c^eh^an himnon. Mi kantis, sed en animo mi petis miajn eksinstruistojn de kantado pardonon....

En E-kluboj mi parolis pri problemoj en nia E-grupo, en E-movado. Ambau^flanke ni interkonsentis, ke mankas al E-movado junularo. Mi parolis pri aktiveco de E-klubo en Česká Třebová (E-baloj, regulaj renkontig^oj kun E-grupoj el najbaraj urboj), pri E-parto de Urba muzeo, kiu enhavas pli ol 6.500 librojn, multajn gazetojn kaj diversajn dokumentojn el agado de Esperanto en nia lando. Ni konatig^is kun aktiveco de Bretona E-asocio. Sur la pinto de aktiveco nepre staras l8-ana "Bretona E-koruso", kiu eldonis CD (KDo) kun nomo "MEVEN". CD enhavas kantojn el Bretonio tradukitajn en Esperanton de anoj de la koruso. Entute ni realigis pli od 22 prelegojn kaj renkontig^ojn en E-kluboj. Multaj renkontig^oj kun E-unuopuloj, E-familioj, interesaj ekskursoj al c^armaj lokoj de Atlantika marbordo plenumis nian tempon en Francio (Bretonio) Oferemeco de francaj E-geamikoj estis admirinda kaj neforgesebla. Lau^ artikoloj en francaj gazetoj kaj informoj de geesperantistoj la prelegoj plenumis sian taskon.

Jiří Pištora

Kunveno de najbaraj

E-rondetoj en Lanškroun

E-rondeto de Lanškroun preparis por anaro de najbaraj E-rondetoj interesan programon la 24-an de novembro 2001. Malgrau^ malbona vetero kun-venis pli ol 30 personoj el nau^ diversaj lokoj.

Komune ni vizitis Integritan Mez-lernejon kaj Faklernejon por frizistoj, kosmetikistoj kaj librobindistoj. Ni vidis laborejon por kosmetikistinoj kaj au^dis pri ilia preparo por laboro de ilia instruistino. S^i ec^ konsilis al espe-rantistinoj, kiel zorgi pri siaj vizag^oj kaj manoj. S^i sciigis nin pri ebleco uzi frizistan salonon de gelernantoj, kiun ni vidis. Ni vidis ankau^ tion, kion faris junaj librobindistoj lernantaj man-laboron en sia fako. Iliaj fabrikaj^oj al ni tre plac^is, multaj el ni volis ion ac^eti.

Poste ni vizitis modernan presejon A6, kie oni sabate laboris, do, ni povis vidi mas^inojn en movo. Mi admiris precipe afis^ojn pri folkloraj festivaloj kaj bildkartojn kun homoj kaj teknikon de fabrikado. Ni donace ricevis bild-kartojn.

Post tagmang^o en restoracio lokaj esperantistoj tie gastigis nin per faru-naj^oj. Ni au^dis sciigojn el E-rondetoj kaj g^ojigis nin premioj el tombolo. Lastan programeron preparis ing^eniero Z. Polák. Li rakontis pri Malbork.

Zdenka Novotná

Gajnis premion

kaj alveturis ...

E-grupo en Česká Třebová bon-venigis gajnintinon de premio el leter-vespero, kiu okazis fine de pasinta jaro. S^i gajnis unusemajnan senpagan resta-don en nia urbo.

Josette Ducloyae el urbo Quimper (Francio) kaj s^ian edzon bonvenigis anoj de E-grupo kaj ebligis al ili dum semajna restado ekkoni vivon en E-familioj kaj plue preparis por ili ric^an programon. Gastoj el Francio vizitis muzeon en Česká Třebová, urbojn Dobruška, Opočno, Litomyšl, Polička, kastelojn Bouzov kaj Nové Město nad Metují, skanzenon "Vyso-čina" proksime de Hlinsko, Slavkov kaj pluajn lokojn. Vesperoj dedic^itaj al diskutado pri komunaj interesoj kaj ankau^ al amuzo alternis kun renkon-tig^oj kun geamikoj el Nederlando, kiuj tiutempe vizitis nian urbon kaj kun instruisto el Japanujo, kiu vizitis sian amikon en Litomyšl. Kun geamikoj el Litomyšl kaj Žamberk ni kun E-gastoj renkontig^is en la bela naturmedio "Mandl" c^e tendofajro. Ni babilis, kan-tis kaj au^skultis interesaj^ojn rakontitajn de eksterlandaj gastoj.

ekct

Bretona Esperanto - Koruso

KDo "MEVEN"

(eldono:junio 2001)

La KDo "MEVEN" enhavas 8 bretonajn kantojn, esperanten adaptitajn kaj interpretajn de la Bretona Esperanto- Koruso.

Bretonio estas plej okcidenta regiono de Francio kun historio marista kaj kamparana: g^ia kelta-devena lingvo, preskau^ mortinta, nun viglas dank" al volo de la bretonoj mem.

La Bretona Esperanto-Koruso, de sia naskig^o en 1966, maturig^is kaj kreskis: g^i arigas nun dudekon da esperantistaj korusanoj, c^iuj amatoraj, kelkaj estas komencantoj, aliaj pli spertas kaj kapablas kanti soliste, neniu g^is nun spertis registradon.

"MEVEN" estas rezulto de 8-monata laboro, po duhora ekzercado monate, do oni ne serc^u en g^i perfektecon, sed spiriton kaj identecon de breton-muzika kulturo, tra korusanoj, kiuj amas sian Bretonion, kaj dedic^is sian tutan energion kaj bonvolemon al tiu projekto.

"MEVEN" bonodoras Bretonion.

La koruson estras Franjo Provost, profesia korusestrino, kiu akiris sian sperton tra dudek-jara korusestrado, en plej divers-stila repertuaro, de klasikaj verkoj kun orkestra akompano g^is nunaj verkoj, tra gospeloj, j^azo kaj varieteo, s^i trejnig^is al orkestra estrado c^e Wolfgang BADUN kaj al korusa estrado c^e plej famaj francaj pedagogoj, t.e. Philippe CAILLARD kaj Stephane CAILLAT, dank’ al s^ia muzika interpretado kaj al originaleco de s^iaj projektoj, la korusoj, kiujn s^i estris, transpas^is la limojn de Bretonio. Kiam s^i renkontis Esperanton, s^i malkovris en g^i novan ispirofonton sur kultura kaj muzika kampoj.

La repertuaro de "MEVEN" spegulas c^iujn aspektojn de bretona muzika kulturo, kelkaj kantoj ankras g^in, aliaj folkloraj montras regulan ritmon necesan al dancado, kiujn ili plej ofte celas, ilin oni au^das en la tradiciaj "fest-noz" (breton - lingve: noktofesto), kaj fine lastaj apartig^as pro siaj tekstaj kaj voc^aj esprimoj - inter realeco kaj legendo - kaj pro koloro nomata "modala muziko", kie agordo ne plu respondas al klasika harmonio, sed fontas en keltaj melodioj.

C^iuj kantoj estis adaptitaj esperanten okaze de tiu projekto: la libreto entenas la tekstojn en la franca (krom unu en la bretona) kaj en esperanto, ankau^ en tio oni povas certigi, ke esperanto plenumis sian celon utili inter - kultura ponto.

La korusanojn akompanas en tiu KDo muzikiloj, kelkaj tipe bretonaj, la muzikistojn, amatorajn au^ profesiajn allogis originaleco de la projekto, ili entuziasme kunlaboris.

"MEVEN" naskig^is ..., vento plu blovas en veloj de la Bretona Esperanto- Koruso! C^u ni denove rompos la kaj-s^nurojn? sed c^i-foje por forlasi Bretonion kaj ondumi je ritmo de "maristaj kantoj de la mondo", transiri oceanojn, kaj halti en havenoj c^ie en la mondo? ---

RET-Info

Esperanta PEN-Centro

dekjara

Perla Martinelli, Istvan Nemere kaj Giorgio Silfer fondis la Esperantan PEN-Centron la 27an de novembro 1991. PEN Club International akceptis la novan centron dum sia mondkongreso en Santiago de Kampustelo la 10-an de septembro 1993. Temas pri la plej grava agnosko pri Esperanto kiel literatura lingvo g^is nun atingita.

La dekan datrevenon oni honoris diversloke, interalie en Bulgario (Raz-grado kaj Varno) kaj en Svislando, kie estas la jura sidejo de la Esperanta PEN, kies nuna prezidanto estas William Auld.

Sed la plej grava omag^o al la eta jubileo estas la aperigo de la E-traduko de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, la dokumento proklamita en Barcelono la 6an de junio 1996, kunverkita kaj subskribita ankau^ de niaj profesiaj E-verkistoj.

La organo de la Esperanta PEN estas la prestig^a kaj altkvalita revuo "Litera-tura Foiro".

Danke al PEN, nia lingvo c^eestis kiel oficiala gasto en la unua itala Litera-turfestivalo en Mantuo (septembro 1996). Tiuokaze ni lanc^is projekton de Verkista Domo en la bela renesanca urbo Sabloneto. La klopodo bedau^rinde ne realig^is.

En 1997 la centro kunvokis, kun E-Radikala Asocio, la unuan Forumon por la Esperanta Civito (Chaudefono, au^gusto 1998). El tio evoluis la projekto de Karolovaro (1999), g^is la C^arto de Sabloneto. Lau^ iniciato de nia membro Manuel de Seabra, la Esperanta PEN, kun EVA kaj IEMW, kandidatigis William Auld en 1998 por la literatura Nobel- premio, kun rimarkinda eh^o en la amas-mediaj komunikiloj.

Financan subtenon ni ricevis g^is nun de LF-koop, Pro Helvetia, Mantua Literaturfestivalo kaj privatuloj.

C^e LF-koop kaj la plej bonaj libroservoj estas mendebla la eleganta bros^uro en esperanto kun la teksto de la Universala Deklaracio pri la Lingvaj Rajtoj, prefaco de Daniele Vitali, postparolo de Giorgio Silfer. La bros^uro estas tre utila ankau^ por enfokusigi plurajn konceptojn pri lingvo kaj lingva minoritato, kies signifojn la esperantistoj ne c^iam adekvate konas.

Lau^ Heroldo komunikas

Muziko el Brazilo

Ni dancu en la rondo

estas kompakta disko kun c^armegaj infankanzonoj, kiuj plenigis per g^ojo milionojn da brazilaj infanoj, nun haveblas en la internacia lingvo. Kantas F. Fonseca (kiu koncertis en UK Prago 1996) kaj C. Pancieri. Tre tau^ga por bazaj esperanto-kursoj.

Merlin

estas brazila muzikbando de kvin junuloj, kies kantoj aperis en Esperanto kaj furoras en Esperantujo sur kompakta disko Ho mia kor’. Estas tie ankau^ muzikaj^oj sen tekstoj.

C^AMBRO EN LA VIRTUALA LERNEJO: LA PROVERBEJO

En la interreta virtuala lernejo "TIBOR SEKELJ" funkcias metiejo, nomata "PROVERBEJO". Tie la kunlaborantaj lernejaj klasoj el diversaj landoj povas kompari siajn proverbojn kaj diraj^ojn, helpe de diversaj rimedoj kaj utilaj^oj.

En la PROVERBEJA c^ambro dispon-eblas diversaj anguloj:

- AGADOJ, kie la lernantoj trovas sugestojn pri lernigaj agadoj por pro-verba esplorado;

- PROVERBAROJ, kolektoj da esperantaj kaj etnolingvaj diraj^oj, rete atingeblaj au^ libroforme ekzistantaj;

- LEGAJ^OJ, t.e. kelkaj legindaj verkoj pri tiu laborkampo;

- ampleksaj priproverbaj bibliografioj (ESEOJ);

- ligo al proverbfakaj internaciaj REVUOJ;

- esplorindaj TERMINOJ utilaj por pritrakti la diversspecajn diraj^ojn (popol-diroj, sentencoj, devizoj, citaj^oj, klis^aj^oj, figuraj esprimmanieroj, ktp.).

C^efa celo de la PROVERBEJO estas malkovri kiel en la diversaj tradicioj - tra generacioj kaj jarcentoj - oni koncize kaj klis^e esprimis siajn bazajn scierojn.

Por viziti la PROVERBEJON la retumantoj, devos eniri la kvazau^lernejon "Tibor Sekelj" c^e

http://lps.uniroma3.it/kler .

En la halo oni trovos la c^ambraron Fakaj Metiejoj, ...

Kontakto

Kiel eble vi jam scias, Kontakto (la junulara gazeto, organo de TEJO) havos ekde 2002 novan redaktoron, Eugenia (J^enja) Zvereva el Kievo, Ukrainio. La retadreso de Kontakto restos la sama, <kontakto@esperanto.org>. Post du semajnoj la retadreso transiros al J^enja. La pos^ta adreso de Kontakto estas ekde tuj: Kontakto, p/k 89, UA-01030 Kiev-30, Ukrainio

Mi kore dankas pro via kunlaboro kaj subteno al Kontakto dum mia redaktoreco. Multan sukceson en via agado kaj frukto-donan pluan kunlaboron kun Kontakto!

Amike salutas,

Dr. Sabira Sta'hlberg

SAT kongresos en Svislando

La lasta kongreso de Sennacieca Asocio Tutmonda aprobis la inviton okazigi la SAT-kongreson 2003 en Chaudefono.

Kvankam la urbo situas en Svislando, g^iaj prezoj estas praktike franciaj. Cetere, eblos ec^ tranokti en Francio kaj atingi au^te au^ trajne Chaudefonon per dudekminuta veturado maksimume.

La programo proponos, apud la kutima prioritata tagordo, pli da kulturaj kaj distraj programeroj ol kutime. SAT-informtago por la interesuloj log^antaj en Svislando estas planata por la venonta printempo.

Sekcio de Informadiko

Gvidadon de la sekcio akceptis ing. Josef Vojáček, Sochorova 13, 682 01 Vyškov, vojacek@jumbo. ped.muni.cz. La sekcio celas helpi al esperantistoj, kiuj batalas kun komputiloj en sia por-esperanta laboro, bezonas helpon c^e interreto, serc^as kunlaborantojn por siaj aktivecoj, interesig^as pri informoj ktp.

 

 

 

 

 

C^e interreto estis kreitaj pag^oj pre-zentantaj laboron de nia asocio, kaj ankau^ de niaj poetoj (Kožík, Bergrová, Ludíková, Karen, Rumler, Vidman k.a.) kaj terminologoj (Traxler, Werner, Kav-ka), kvankam kelkaj el ili ec^ ne posedas komputilon. Rete estas atingebla elektro-nika versio de niaj gazetoj Starto kaj Dio benu (precipe por bezono de nevidantoj) kaj kelkaj kluboj sukcesis en la reto prezenti sian laboron au^ sian urbon. Enkomputiligitaj estis multaj beletraj kaj fakaj verkoj el heredaj^o de elstaraj kar-memoraj esperantistoj kaj kompreneble eblas multajn laborojn dau^rigi au^ startigi.

La modernaj rimedoj de komunikado donas al nia movado grandajn s^ancojn disvolvi la lingvon, g^ian kulturon kaj disvastigi kaj junigi g^ian membrobazon. C^io dependas de aktiveco de ni c^iuj kaj la sekcio de informadiko povas esti renkontejo de tiuj agadoj.

Prezentu vian urbon

Ni c^iuj ofte cerbumas, kiel pruvi al la neesperantista publiko, ke la internacia lingvo povas esti utila ankau^ al ili, ec^ se ili mem ne scias g^in. Bonan ekzemplon montris al ni samideanoj el Most, kiuj esperantigis informojn pri historiaj kaj turisme interesaj vidindaj^oj de sia urbo kaj publikigis la tradukon en la reto. Jam estis komencita tradukado de informoj pri Brno kaj Litomyšl, kiuj povus farig^i bazo de esperantlingva reta pag^o pri c^eh^aj urboj, ilia historio kaj vidindaj^oj. Poste aperados c^iam novaj kaj novaj urboj. Se la samon faros ankau^ esperantistoj en aliaj landoj, povas en la interreto kreski sistemo de esperantlingvaj turismaj infor-moj pri la tuta mondo.

La Litomis^la magistrato miras, ke eksterlandaj esperantistoj konas ilian urbon el la verkoj de K. Pic^ (La Litomis^la tombejo, Ordeno de la verkistoj) - similan impreson povas fari niaj interretaj pag^oj pri c^eh^aj urboj. Pri multaj jam aperis paperaj flugfolioj, sed tiuj ne c^iam atingas turistojn kaj perdig^as en skatoloj kun malnovaj esperantaj^oj. Male la interreta prezentado estos c^iam helpopreta por turistoj celantaj nian landon.

La tekstojn pri la urboj ni atendas de vi (ec^ de tiuj, kiuj ne posedas komputilon). Bonvolu sendi al ni la historion, legen-dojn kaj vidindaj^ojn de via urbo (el vidpunkto de tipa eksterlanda turisto-esperantisto), ni redaktos c^ion kaj publikigos.

La tekstojn sendu al la redaktoro de Starto.

Jan Filip

(9.12.1911-21.11.1971)

Duoblan daterevenon de la katolika pastro, kiu (kune kun sia pli juna frato Karel, ankau^ pastro) al nia movado donacis Grandan Esperantan-C^eh^an kaj Grandan C^eh^an-Esperantan vortarojn, memorigis per la ampleksa artikolo Dio benu 4/2001. La fratoj faris la vortaron ankorau^ kiel adoleskantaj knaboj. La Esperantan literaturon ili ric^igis ankau^ per kantareto de naciaj kantoj kaj per originalaj dramoj La turo inter nuboj kaj Fino de la mondo.

LA DOMO de TAKE

Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE) eldonas organon LA DOMO, en kiu estas publikigataj komercaj reklamoj ankau^ de neesperan-tistaj entreprenoj. Neesperantistaj duban-toj miras pro la multnombraj komercaj leteroj, faksoj kaj ret-mesag^oj en Espe-ranto. Tial faktoj sukcesas persvadi per si mem sen fanfarona propagandado.

Hranice - Voorburg.

La j^urnalo Nové Přerovsko informis 7.9.2001 pri ekskurso de esperantistaj komencantoj el Hranice al la partnera nederlanda urbo Voorburg. La kurson en Hranice sub gvido de Alois Jakubec komencis 15 kursanoj, finis 9. La gastojn akceptis iniciatinto de la arang^o Marjet Erasmus. La esperantistoj el Voorburg donacis al la urbodomo en Hranice 200 tulipajn bulbojn de kulturvario Espe-ranto.

I.T.R.E.

Internacia TradukReto pere de Espe-ranto http://perso.wanadoo.fr/dan.cdm/ ret/itre.htm proponas tradukadon inter 31 naciaj lingvoj per 69 tradukantoj. Tradu-kanto A tradukas de sia denaska lingvo al Esperanto, tradukanto B tradukas de Espe-ranto al sia denaska lingvo. El ekster-eu^ropaj lingvoj aperas la araba, c^ina, japana, persa, suahila, uzbeka. En la slovakan tradukas Stano Marček, la c^eh^a estas metita en krampojn kun rimarko, ke enc^eh^igon de mallongaj tekstoj povas prizorgi la kunordiganto.

Paroliga kurso

Asocia ekzameno C^i tiu kurso (parol-iga, ne paro-liga) okazas en Olomouc g^uste nun, kiam mi finas redaktadon de c^i tiu numero de Starto. La kursojn gvidas Jana Melichár-ková kaj Věra Podhradská, alig^is kelkdek personoj. La printempa kurso en Česká Třebová kun asociaj ekzamenoj tre plac^is kaj sendube plac^os ankau^ la kurso en Olomouc. Printempe la pedagogia sekcio planas pluan kurson denove akun la asociaj ekzamenoj. Interesatoj povas alig^i c^e Mgr. Jana Melichárková, Polní 938, 696 02 Ratíškovice,

melicharkova@quick.cz

Esperanto en tramoj

En 12 tramoj kaj trolebusoj en Brno dum decembro 2001 veturas afis^oj A4 memorigantaj la 100 jarojn de Esperanto en la urbo. Por la reklamo pagis la klubo 900 Kč.

HOFFMANN EN ESPERANTO

Ruslanda eldonejo "Sezonoj" en la jaro de la 225-a naskig^datreveno de Ernst Theodor Amadeus HOFFMANN eldonis lian novelon "Konsilisto Krespel", ("Rath Krespel" en la germana). G^i estas unu el la eroj de la populara novelaro de Hoff-mann "Serapiona frataro". La 24-pag^an novelon tradukis el la germana lingvo Wolfgang Kirschstein kaj ricevos g^in kiel literaturan suplementon c^iuj abonantoj de la revuo "La Ondo de Esperanto" (Kali-ningrad, Ruslando).

La Esperanta traduko de la novelo, priskribanta la vivhistorion de la mania muzikisto kaj ties filino, estas eldonita en la naskig^urbo de Hoffmann Koenigsberg/ Kaliningrad kiel la unua libro, kiun "Sezonoj" eldonis post la translog^ig^o el Uralo al Baltio.

En Londona klubo

Mi vojag^is al Londono kun hospitala sindikata ekskurso kaj tiel okazis eblo viziti kunvenon de la loka E-klubo. En la klubo mi estis varme akceptita kaj mi povis prelegi kaj prezenti nian landon kaj urbon per nia videobendo. La diskuto estis vigla kaj mi estis surprizita, kiel multe da britoj vizitis C^eh^ion kaj sciis multe pri nia lando. Ili demandis ankau^ pri Slovakio. La Londona klubo kun-venas vespere en c^iu vendredo en domo, kiun pagas por neprofitaj organizoj la urbofico en strato Drummond. La ekipaj^o estas simpla: multaj seg^oj, televido kun video, tabulo, tabloj. Oni povas tie kuiri teon kaj kafon kaj prepari simplan mang^on. Bedau^rinde, la vizito estis mallonga. Restis ankorau^ multe por demandoj.

Lau^ brita kutimo ni tranoktis dufoje en privataj log^ejoj, kie ni vesper- kaj maten-mag^is. Tiaj hoteletoj estas la plej mal-multekostaj. Ili estas en c^irkau^urbo kaj gastigantoj ricevas gastojn de agentejo. Ankau^ tio estas tre interesa parto de ekskurso. Propraokule vi povas rigardi familian vivon, sperti ordinarajn britajn mang^aj^ojn kaj iomete strangan anglan konduton. Mi povus rakonti pri londona nebulo, pri reg^aj juveloj kaj kronoj, pri Tower kaj Windsor, pri Trafalgar kaj Piccadily, pri Nacia Galerio, pri muzeo de vaksaj figuroj, pri malkoloraj plej parte malhelaj vestaj^oj de virinoj, pri plen-s^topitaj stratoj, pri malpura rivero, pri parkoj, pri mezlernejo en Eton, kie lernas princo Henry kaj kie estas pordego tre kaduka kaj pri Grinic^o... sed nur impresoj pri la Eu^ro-tunelo meritas publikigon.

Ni vojag^is per c^eh^a au^tobuso. La areo antau^ la tunela enirejo estis vastega kaj tute malplena. Ni estis frue matene unu-nuraj intersig^antoj por eniri. Semaforoj gvidis nian au^tobuson en trajnegon. La vagono fermig^is kaj ni sidis en la buso atendante ekmovig^on. S^ajne nenio okazis, sed post dudek minutoj kelkaj homoj elbusig^is kaj tra fenestroj vidis, ke ni veturas fulmorapide. Antau^ ol ni sukcesis spekti en la buso videobendon pri kon-struo de la tunelo, ni jam traveturis g^in.

Jindřiška Drahotová

Lingvaj ludoj kaj enigmoj 8

Solvoj de la retrolegoj el la antau^a numero:

13. Bank’, knab’

14. Renomaro, ore moner’

Estas konate, ke en Esperanto ni kreas multajn novajn vortojn helpe de afiksoj (prefiksoj kaj sufiksoj), kiuj havas pli malpli precizan difinon. Sed ekzistas Esperantaj vortoj, kiuj aspektas, kvazau^ ili havus tian afikson, sed tiu c^i afikso estas nur s^ajna, c^ar g^i estas konsistaj^o de la vorta radiko. Ekzemple:

Kalkulo ne estas ulo de Kalko.

Salono ne estas ono de salo.

Mistero ne estas mis-tero.

Pralino ne estas pra-lino.

La enigmo bazita sur tiu c^i fenomeno povas esti nomata

PSEU^DOAFIKSO

Ni proponas vortojn au^ vortgrupojn kun tiaj c^i kvazau^afiksoj al divenontoj kiel demandoj au^ konstatojn, en kiuj la formoj sen g^i kaj kun g^i estas okulfrape signitaj per sinonimoj au^ preskau^-sinonimoj. La falsafikso povas esti suflorita au^ ne. Ekzemple:

Jen frakcio de MARC^PLANTO

kun la trunko kava

estas tau^ga PAFILEGO

por armeo brava.

Solvo: kano, kanono.

 

Estas skribaj^o blankkalka sur klasa

tabulo

tute ne delikata pri amo de s^i kaj ulo.

Solvo: kreta, diskreta

Salonego sen superfluaj^o

estas tre modesta

preta por la dancamuza maniero

tute ne majesta.

Solvo: balasto, bala stilo

Kaj nun divenu jenajn pseu^doafiksojn:

15. C^u vi scias, kiel parto

de granda pasio

transformig^as al metodo

c^e la profesio?

16. Malmoleta elemento kun fiks-aldono

ig^os la grupet' kapabla por muzik-

salono.

Josef Cink

Korektu jenajn frazojn:

1. Fotado per pioc^o estas laciga laboro.

2. Peru bovinojn hejmen.

3. En Prago koncentrig^is mutaj fabrikoj.

4. C^e la maldekstra planko de la muro estas via biciklo.

5. Glutoj faras maron.

6. Karlo s^miras vundon per plasto.

Jaroslav David

1 fosado, 2 pelu, 3 multaj, 4 flanko, 5 gutoj, 6 plastro

 

Nia filmo

1. La c^eh^a fervojista delegacio plantas en la parko Esperanto en Malbork la c^eh^an nacian arbon - tilion (22.9.2001)

2. La partoprenintoj de la 90-jarig^o de EK Olomouc la 29-an de septembro 2001

3. C^u multaj E-kluboj zorgaspri simile granda propaganda E-s^ranko kiel en Pardubice?

4. Okaze de 45-jarig^o de EK Znojmo aperis ankau^ insigno

Anoncetoj

- Mankas al mi jenaj ekzempleroj de gazetoj: El popola C^inio 5/1994, Monato 7/1997, Esperantisto Slovaka 6/1991. C^u iu povas helpi min? Gustav Heczko, J. Maluchy 126/7, 700 30 Ostrava-Dubina

- Mi deziras korespondi ku E-organizoj kaj esperantistoj-kolektantoj. Mi kolektas kaj inters^ang^as filatelaj^ojn, monerojn, loteribiletojn, telefonmarkojn, enirbiletojn k.a. Adreso: Dijichang 10-Chejiang, . Haebin 150040, Heilongjiang, C^inio,

http://www.hl.cninfo.net

79-a Germana

Esperanto-Kongreso

okazos (17.-20.5.2002) en Husum, urbo de Theodor Storm. Organizanto: Christian Darbellay, Kaiserstr. 39, DE-24143 Kiel, tel. DE-0431/737788,

79.GEK@web.de

Starto 2001

Starto 1/2001 (198): Svazová adresa, Internetové adresy, Nová služba svazu, Další informace o autokarovém zájezdu na UK do Záhøebu, Skokovy printempe, Perpaca armilo en nova jarmilo, Ekspozicio en Vyškov, Esperanto-Silvestro en Èeská Tøebová, Paroliga kurso + Asociaj ekzamenoj, Sto let esperanta v Brnì, Polièka, Esperanto kaj turismo, Mia veturado en Hungario, JAZAF 2000 en Leipzig, Nia filmo, Zpráva o èinnosti Mìstského muzea v Èeské Tøebové, Abonoj de gazetoj, Jarraporto de pri aktivado de EK Ústí n.L., 18-a C^eh^a-Saksa tago, IRDEN Plavy, Klerigaj kaj turistikaj tagoj, Rekorda alig^o de dumvivaj membroj de UEA en 2000, Yumeiho - japana kuracmetodo, Granda publika atento al la UK en Zagrebo, Oratora konkurso por junularo relanc^ota, Koresponda servo, Literatura konkurso EKKRA, Julius Zeyer, Ministeria alvoko, Nabídka zboží, Esperantista balo en Èeská Tøebová, Most - unuaj oficialaj TTT-pag^oj en Esperanto, Iom da humuro, Telegrafe el la mondo, Kelkaj inspiroj por la Eu^ropa Jaro de Lingvoj, Kvin novaj E-bildkartoj, Esperanto-arbo en Znojmo, 45jaroj de EK Znojmo, Internacia ekspozicio "De koro al koro", SCI-FI, Esperanto en Lublina Politekniko, Entrepreno uzas Esperanton, Orienta politiko de Vatikano, Ni kondolencas (Pastro Giacinzo Jacobitti, Milada Hemerková, Jan Blažek, Jaroslav Lysý), Honoraj prezidantoj en Olomouc, Au^toraj rajtoj de Karolo Píè, Lernolibro por kuracistoj kaj biologoj propagandas Esperanton, Lingvaj ludoj kaj enigmoj 5, C^eh^a pos^to denove propagandas Esperanton, Kalendaro 2001, Plua E. filatela sukceso.

Starto 2/2001 (199): Eu^ropa Jaro de Lingvoj, 14-a Internacia kultura festivalo, 49-a Esperanto-Tendaro en Lanèov, Sebranice, Nekvasovy 2001, 2-a E-Mental', Se vi povas, helpu!, La Granda Vortaro Esperanto-Germana, Ekspozicio kun konkurso de infandesegnaj^oj el la tuta mondo, Kie estas Zamenhof-portreto de Havlas? EK Olomouc 90-jara, Ostrava-Poruba, Bapto de bildkarto en Ostrava, Fres^a 80-jarulo (Josef Xaver Kobza), Nova kalendareto de EK Pøerov, Unua esperantlingva au^do-CD en C^eh^io, Societo K. H. Mácha kaj Esperanto, 53-a IFEF-kongreso c^e C^eh^a pos^to, Najado de A. Dvoøák en Esperanto, EK Strážnice, Cent jaroj de KE Brno, EK Znojmo, C^eh^a Pos^to en Strážnice, Ni kondolencas (Marie Deisznerová, Evžen Belda), Korektu pri KE Pøerov, "Adonido" Ratíškovice, 13-a seminario de AEH en Skokovy, La 53-a IFEF kongreso en Tábor, Jubileo de EK Podìbrady, 37-aj Baltiaj Esperanto-Tagoj, Pozvánka na 8. konferenci ÈES Podìbrady, Alvoko al filatelistoj, Kunlaboro OSIEK-C^EA, Pasporta Servo 2001, UEA kandidatigita por la pacpremio de Nobel, 18-a Internacia Festivalo en Magdeburg, Lingvaj ludoj kaj enigmoj 6, Solvu el du vortoj inter citiloj, Alvoko por renovigi la Esperantistan pacmovadon, Kultura semajno en Togolanda lernejo, Esperanto-Domo en Havano, Autokarový zájezd do Záhøebu 20.-29.7.2001, UMEA-kongreso en Kroatio, Himalaja renkontig^o, 18-a somerkursaro de Esperanto, Infanoj el Okříšky, Nova studo de Claude Piron, eLibrejo, Biblioteko de Don Harlow, Brusela oficejo, Alvoko: Ni konstruu!, Gloraj verkoj en Esperanto (La Hobito, Resurekto, Maigret hezitas, Malvivaj animoj), Hospodaření ČES, Malá rekapitulace, Kalendaro 2001, Nepoužívejte nálepky se starou adresou, Vzor pro vyplnění pokladní složenky KB

Starto 3/2001 (200): Okaze de Starto-jubileo, forpasis ThDr. Rudolf Horský, La vilao "Esperanto", 86-a UK Zagreb, Kongresaj mesag^oj, Kongresa rezolucio, Sukcesa busvojag^o al Kroatio, El la ferma parolado de la nova prezidanto de UEA, Cent jaroj de la organizita Esperanto-movado en C^eh^io, El la centjara agado en Brno, Koncize el la mondo, 90 jaro de Esperanto en Poděbrady , Ekspozicio kun konkurso de infandesegnaj^oj el la tuta mondo, La 19-a C^eh^a-Saksa Tago en Pirna sukcesis, Paroliga kurso, Výzva ke spolupráci, Abonoj de gazetoj, Detlev Blanke 60-jara, Harakumi en Havířov, Somere lumegas la lihnidoj, 49-a SET Lančov, Kurso por instruistoj, Amikon montras malfelic^o, La 37-a BET en Kaunas, Konferenco pri K. Píč, La vivo de Karolo Píč, Hetajro dancas, Lingvaj ludoj kaj enigmoj, C^eh^a Radio Vltava propagandis Esperanton (Najado), Kalendaro 2001

Starto 4/2001 (201): La 8-a konferenco de C^eh^a Esperanto-Asocio, Poděbrady; Konsultig^o de Mez-Eu^ropaj Landoj; Internaciaj biciklistaj renkontig^oj; 20-a C^eh^a-Saksa Tago, OSIEK-premio 2001, 14a Internacia Kultura Festivalo, Jarkonferenco de fervojistoj, Ek al la UK en Fortaleza internacie jam el Prago!, IV-a kongreso de AEH-IKEH Janské Lázně, 11-a Adonido Ratíškovice, Internacia Jaro de Ekoturismo, Čestmír Vidman - 80-jara (En kimonoj, Humoro, Pacienco), Kun fervojo al tria jarcento, Katolika sekcio IKUE, Infanoj el Okříšky korespondas kun Japanio, Al Lingva demo-kratio!, Z. Bergrová: Kristnaska 2001, Prelegoj pri C^eh^a respubliko en Francio, Kun-veno de najbaraj E-rondetoj en Lanškroun, Gajnis premion kaj alveturis ..., Bretona Esperanto-Koruso: KDo "MEVEN", Esperanta PEN-Centro dekjara, Muziko el Brazilo (Ni dancu en la rondo, Ho mia kor'), C^ambro en la virtuala lernejo: La proverbejo, Kontakto, SAT kongresos en Svislando, Sekcio de informadiko, Prezentu vian urbon, Jan Filip, La Domo de TAKE, Hranice-Voorburg, I.T.R.E., Paroliga kurso - Asocia ekzameno, Esperanto en tramoj, Hoffmann en Esperanto, En Londona klubo, Lingvaj ludoj kaj enigmoj 8, Korektu jenajn frazojn, Nia filmo, Anoncetoj, 79-a Germana Esperanto-Kongreso, Supervido de Starto 2001, Dankon por la donacoj!, Platby do zahraničí, Korekto, Kalendaro 2001, Esperanta Silvestro en Česká Třebová, Kalendaro 2002, Jak platit svazu.

PF 2002!

Dankon pro la donacoj!

Estimataj gesamideanoj,

mi tre dankas al c^iuj dumvivaj membroj de C^eh^a Esperanto-Asocio, kiuj sekve de mia petletero afable decidig^is finance helpi al la ekonomia stato de nia asocio. Sume kolektig^is danke al vi 36.000 Kc^. Samtempe mi dankas ankau^ al la partoprenintoj de la 8-a konferenco, kiuj donacis al la asocio pli ol 4.000 Kc^. Mi certigas vin, ke la donacita mono estos utile uzita por disvolvo de nia movado. Plie mi dankas al c^iuj, kiuj per sia aktiveco subtenas la asocion per sia laboro.

V.Podhradská

Prezidantino de C^EA

Platby do zahraničí

Pokud si chcete objednat esperantské knihy ze zahraničí, např. UEA, můžete si na poště vyžádat mezinárodní platební složenku MP1 a poslat na příslušnou adresu sumu v Kč, která pak bude poštou doručena v eurech v odpovídajícím kurzu (informaci o kurzu by Vám měli sdělit na poště).

KOREKTO

En la artikolo "Okaze de Starto - jubileo" (n-ro 3/01) estis kelkaj malg^ustaj^oj. Neregula bulteno estis "Zprávy ČSEV"

kaj en E. "Informoj de C^SEK". En la artikolo ne estis menciita C^eh^oslovaka Esperanto- Federacio, fondita la 20-an de decembro 1969 en Bratislava (kiu ver-s^ajne estis neniam nuligita ??!!).

Pavel Polnický

KALENDARO 2001

24.11. Renkontig^o en Lanškroun

30.11.-2.12 Paroliga kurso, Olomouc

8.12 C^eh^a-Saksa tago, Ústí n. L.

29.12. E-Silvestro, Č. Třebo

Esperanta Silvestro

en Česká Třebová

 

 

 

 

 

 

 

La jaron 2001 vi povas adiau^i en la Kultura Klubo en Česká Třebová la 29-an de decembro je la 19-a horo (kiel kutime). Temo de la vespero: folkloro en la Esperanta mondo au^ "kia nesto, tia vesto" (jaký kroj, tak se stroj). Ni g^uos kristnaskajn kukojn faritajn de vi; la nomojn sur donacetoj skribu legeble kaj videble; kunprenu vian s^atatan trinkaj^on; al dancado au^ au^skultado muzikas la okrestro de Josef Borýsek; enirbileto kostas 170 Kč (du vespermang^oj, tosto, muziko); sindevigajn alig^ilojn sendu g^is 10.12.2001 al Svatopluk Čech, Javorka 980, 560 02 Česká Třebová, post tiu dato telefonu al 0465 / 532788 (necesos alpago 20 Kč). Lau^ via persona mendo ni pri-zorgos tranoktadon en fervojistaj tra-noktejoj (120 Kč por 1 persono kaj 1 nokto)

Kore invitas vin EK en Česká Třebová

KALENDARO 2002

aprilo - dato anoncota - Ekoturisma seminario - Šumava

19. - 21.4. 11-a Adonido, Ratíškovice

22.-28.4. Esperanta seminario, Skokovy

30.5. - 2.6. 6-a Konsultig^o de Landaj Esperanto Asocioj de Mez-Eu^ropo, Rijeka

7. - 9.6. Paroliga kurso kaj asociaj ekzamenoj (loko anoncota)

50-a Somera Esperanto-Tendaro, Lančov:

30.6.- 13.7. I. etapo

14.7.- 27.7. II. etapo

28.7.-10.8. III. etapo

11.8.-17.8. ripoz-semajno (rekreační týden)

20.7.-27.7. 55-a IKUE kongreso - Kroměříž

1. 8.- 16.8. 87-a UK en Fortaleza Brazilo

23.8.-28.8. 5-a Eu^rop-Unia Esperanto-Kongreso - Verona (komuna karavano ne estos organizita)

9. 9.- 14.9. 2-a IBIRE Dobřichovice

14.9.-21.9. 4-a AEH-IKEH kongreso - Jánské Lázně

8.11.-10.11. Konferenco Apliko de Esperanto en Scienco kaj Tekniko (KAEST). Elekronikaj rimedoj - sub au^spicio de UEA - Dobřichovice

22.-24.11. 10-a C^EA Kongreso - 100-a jubileo de EK Prago

decembro - Paroliga kurso

POZOR. Nenašli jste svou akci v tomto kalendáři? Nahlaste ji do příštího čísla!

Jak platit svazu

Nejlevnější způsob platby pro Vás i pro svaz je přímá platba u pokladny v kterékoliv pobočce Komerční banky. Vyplníte pokladní složenku (jsou v pokladně k dispozici) pečlivě ve všech kolonkách - tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330-021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: slovy kolik platíte, jméno a příjmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně EK (sekce železn.) a místo do kolonky - vklad jménem. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo na inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je vždy 0379. Seznam čísel:

06940 ČES

06941 UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

50100 sekce mládeže

50200 sekce železničářů

50400 sekce pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů

50700 sekce sběratelů

50800 sekce nevidomých

50900 sekce zdravotníků

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Výzva: Vzor pro vyplnění pokladní složenky KB při platbě ČES vyšel ve Startu 3/2001, str. 67. Pokud jste pou-kázali platbu a nejste si jisti, zda jste řádně vyplnili své jméno, napište tajemní-kovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.