Starto 4/2003 (209)

 

C^eh^a Esperanto-Asocio konferencis

Litomyšl 17-19.10.2003

En hotelo Dalibor kolektig^is preskau^ cent personoj el 50 lokoj.

La programo komencig^is post la vendreda vespermang^o, kiam s-ano Miloš Bloudek prezentis per komputilaj lumbildoj sian partoprenon en UK (li salutis la kongreson nome de C^EA) kaj Josef Vojáček priskribis sian vojag^on al ILEI-konferenco post la kongreso. La c^efa konferenca programo realig^is dum la sabata antau^tagmezo. Prezidantino Věra Podhradská tralegis sian raporton pri la agado de nia asocio (de niaj komitato, kluboj, sekcioj), poste estis tralegita raporto de la malsanig^inta sekretario Pavel Polnický kaj ekparolis Josef Hron nome de la kontrolgrupo. Lucie Karešová priparolis rilatojn inter C^EA kaj UEA, Miroslav Malovec prezentis interesajn librojn en Libroservo (anstatau^ malsanig^inta Zdeněk Pluhař), poste L. Karešová klarigis proponon de la nova kotiza sistemo. Sekvis diskuto.

La programon finis per siaj scenetoj infanoj el Česká Třebová sub gvido de Zdenka Novotná.

Posttagmeze la partoprenantoj forveturis al Roza Herbejeto kaj reveninte promenis kun c^ic^eronoj tra la urbo g^is la tombejo, kie kus^as esperantista verkisto Karolo Pic^. Por momento venis ankau^ Stano Marček kaj poste Vlada Hasala, kiu klarigis siajn problemojn kun perado de gazetoj.

La sabatan vesperon plenigis dancamuzo kun tombolo sprite gvidata de Kvido Janík.

Dimanc^an matenon startigis M. Malovec per prelegeto pri tri niaj litomis^laj verkistoj (Bubeníček, Karen, Píč) kaj pri OSIEK-konferenco en Prago dum la c^ijara somero.

La konferencon salutis sola eksterlanda partoprenanto Rosa Werner el Germanio.

Sekvis ric^a diskuto, kiun ni prezentos en sekvaj pag^oj. C^irkau^ la tagmezo la konferenco finig^is.

Kvankam ankau^ Petr Chrdle malsanig^is, lia propono de flugkaravano al UK Pekino 2004 estis je dispono por interesatoj, same kiel la libroj de KAVA-PECH. La konferencanoj ac^etis en Libroservo dum la sabata antau^tagmezo librojn kontrau^ 5 mil kronoj (la plej granda intereso estis pri Esperanto pro děti de Jana Melichárková).

Miroslav Malovec

El raporto

de la prezidantino

Unue ni pritaksu nian agadon de post la 10-a kongreso de C^EA, kiu okazis pasintjare en novembro.

La komitato kunvenis 5-foje. Krom unu, c^iuj funkciuloj estas rete atingeblaj, multo estas solvebla sen renkontig^oj. Ekde 2001 la komitato dissendas retkomunikojn, kiujn redaktas Petr Chrdle. Lucie Karešová preparis g^isdatigitan Aktualan gvid-libron de C^EA. La ekonomia premo devigis nin ankau^ ellabori novan kotiz-regularon. Post problemoj kun translokigo de sciencteknika librejo el Kladno, g^i ekfunkciis unue en LIBROSERVO en Běchovice, fine la tuta Libroservo kun la biblioteko trovis lokon en Dobřichovice. Per tio la komitato plenumis rezolucion de nia kongreso. En la biblioteko estas ankau^ beletro.

Arang^oj.

* Jarfinon ni jam ne povas imagi sen silvestra maskobalo en Česká Třebová.

* Jam la 11-a renkontig^o "Adonido" en Vracov-Ratíškovice proponis ne nur la protektatan kreskaj^on kaj kunsidon en vinkelo, sed ankau^ turniron en keglo-ludo kaj trarigardon de la kastelo Milotice.

* Printempa kaj au^tuna seminarioj AEH en Skokovy jam apartenas al c^iujaraj arang^oj, c^iam multe vizitataj pro simpatia familiara etoso.

* 80-jarig^on festis EK Přerov (pli ol 50 esperantistoj, ankau^ el Pollando, vizito de Urba Muzeo kaj fervoja remizo).

* Samtempe okazis tradicia renkontig^o en Šumperk.

* En Prostějov oni arang^is interesan esperantistan ekspozicion

* EK Svitavy solenis 70-jarig^on de Esperanto (plantita Esperanto-arbo en urba parko, ekspozicio en la urba kulturdomo, vizitita de televido),

* la 2-a renkontig^o en Plasy en pitoreska regiono.

* Al Esperanto-tendaro en Lančov (jam 51-a) Esperanto iom post iom revenas. Nunjare tie estis 37-persona grupo el pola Bialystok. Nove en Lančov oni komencis instrui ankau^ hispanan lingvon. Tre s^atata estas kurso de pentrado. Tradicia jam farig^is renkontig^o de ekstendaranoj.

* IKUE okazigis renkontig^on en Koclířov, tendaron en Sebranice kaj bus-eksurson al ekumena kongreso en Rimini, kiu elektis nian Miloslav Šváček kiel IKUE-prezidanton. Gratulon.

* Pilzenanoj okazigis tradician restadon en Nekvasovy.

Infanoj el Česká Třebová c^iujare vizitas eksterlandon kaj prezentas siajn scenetojn. Infanoj el Okříšky atingis sukcesojn plejparte en diversaj TEJO-konkursoj en pentrado. En Ratíškovice geknaboj prepa-ras kantojn, poemojn, fabelojn, kiujn ili prezentas dum "Adonido".

Pri kursoj en lokaj kondic^oj ni ne povas fieri, sed eble la kursoj kaj lernolibroj en interreto plibonigos la staton.

Sekcio de nevidantaj esperantistoj, prezidanto Jan Příborský. Al la sekcio alig^is 50 membroj, sed aktivaj estas c^irkau^ 20. La sekcio renkontig^as dufoje en jaro (c^ijare en Prago kaj Olomouc). En Olomouc post oficiala parto okazis en preg^ejo improviza koncerto, orgenludis s-ro Jelínek, lia edzino Milena kantis spiritajn kantojn, ili ambau^ estas komitatanoj de la sekcio.

C^iujare estas organizataj someraj Esperanto-kursoj por komencantoj kaj progresintoj en Ruprechtov (c^ijare 12 personoj). Por dek interesuloj estas legita au^diokasede c^iu numero de STARTO dank' al Michal Balík el Olomouc (jam 3 jarojn). La sekcio eldonas brajlan gazeton AU^RORO, kiu havas ankau^ sonvarianton.

Sekcio de informadiko

En interreto estas publikataj tri niaj gazetoj (Starto, Dio Benu, AEH Informilo), kelkaj urboj jam havas Esperantan pag^on (Most, Svatý Jan pod Skalou, Muzeo de Šumava en Kašperské Hory). Sian pag^on havas nia asocio, klubo en Mladá Boleslav, firmao KAVA-PECH k.a. Belan pag^on prizorgis studento Tomáš Břicháček (li vizitis la konferencon), kie li publikigis ankau^ sian propran retan lernolibron. Plie en la reto ekzistas tri aliaj kursoj kun c^eh^a versio: brazila (c^eh^igis M. Malovec), de TEJO (tr. Dagmar Chvátalová) kaj lernolibro de Theodor Kilian, kiun por interreto adaptis neesperantisto s-ro Maršík.

Grandan laboron faras Josef Hron, kies vortaro sur kompakta disko havas pli ol 100 mil esprimojn.

Sur kampo de terminologio laboras Lubomír Středa (Terminaro de pelt-industriaj mas^inoj, Terminaro de pelt-industriaj operacioj, Propono de mamul-nomenklaturo en Esperanto, Zoogeografia partigo de la firmtero) kaj Jan Werner (Terminaro de betono kaj de betonistaj laboroj). C^e KAVA-PECH aperis ankau^ oklingva Matematika Vortaro de Marc Bavant.

Poezion (Ludíková, Bergrová, Karen) tradukas Jaroslav Mráz (nun grave malsana), fabelojn (Němcová, Bergrová) Jiří Patera.

Enkomputiligadon de manuskriptoj kaj de malnovaj eldonaj^oj plenumas M. Malovec kun Josef Mendl. Malovec kontribuas ankau^ al reta enciklopedio Vikipedio kaj fondis ankau^ g^ian c^eh^an version, kiun nun ric^igas c^efe neesperantistoj.

Komisiono KTI

Multajn jarojn g^in gvidas Dra-homír Kočvara, kiu nun estas grave malsana. Li kolektis pli ol 10 kg da diversaj eltranc^aj^oj (nun en Česká Třebová).

Esperanto-muzeo

En muzeo trovig^as pli ol 6 mil libroj, kelkaj duoble. S-ano Pištora pensiig^is, sed tamen restis fidela al Esperanto-fako ec^ en sia libera tempo. Li klasifikas postlasaj^ojn (A. Bartošík, J. Mařík, J. Karen, L. Fiala ktp.), helpas al li V. Kočvara, Z. Novotná k.a. La muzeo eldonis kompaktan diskon pri Betlehemoj, inter kiuj estas menciita ankau^ Esperanto-Betlehemo de František Vácha el Jaroměř, kiun li donacis al la muzeo okaze de fondo de Esperanto-fako (1994).

Libra foiro

En aprilo poetino Věra Ludíková prizorgis vitrinon kun Esperanto-literaturo en Praga foiro Libromondo 2003 kaj unuhoran prezentadon de Esperanto. La sekvan tagon en Strž estis inau^gurita ekspozicio de fremdlingvaj tradukoj el Karel Čapek, kie dank' al Margit Turková estis eksponitaj ankau^ tradukoj esperantlingvaj.

Konsultig^oj

Esperantaj organizaj^oj en Mez-eu^ropo c^ijare konsultig^is en Gliwice. Partoprenis ankau^ Michela Lipari (UEA). La konsultig^o estis 3-taga kaj traktis pri stato de Esperanta movado en apartaj landoj, propono por kalendaro de arang^oj, nuna stato de UEA, kunlaboro kun landaj asocioj, Esperanto en Eu^ropa Unio, preparo de venontjaraj balotoj en UEA, defendo de Esperanta kultura heredaj^o ktp.

Katolika sekcio

La sekcio havas nuntempe 190 membrojn, eldonas gazeton DIO BENU kvaronjare (350-450 ekzempleroj). Junaj esperantistoj arang^is en marto renkontig^on por gejunuloj en Žďár nad Sázavou. En julio okazis la 12-a Katolika Esperanto-Tendaro en Sebranice (45 personoj, ankau^ el Hungarujo). La sekcio arang^is busan ekskurson por c^eh^oj kaj slovakoj por partopreni la 16-an ekumenan kongreson en Rimini. Kongreson partoprenis entute 260 personoj, 46 el C^R .

Prezidanto de la sekcio M. Šváček estis dum la g^enerala kunveno de IKUE elektita prezidanto de IKUE (Internacia Katolika Unuig^o Espe-rantista kun sidejo en Romo) por venontaj 4 jaroj.

La unuan fojon en historio farig^is prezidanto C^eh^o.

Tio estas vere granda honoro ne nur por s-ano Šváček, sed ankau^ por ni c^eh^aj esperantistoj. Mi gratulas al li kaj deziras multajn fortojn por tiel grava pozicio kaj deziras multajn sukcesojn en la funkcio. Oni supozas, ke sub lia gvido certe IKUE prosperos.

Věra Podhradská

El la konferencaj diskutoj

Miloš Bloudek: Kiun parton de kotizo eblas dekalkuli de la impostoj? - L. Karešová esploros kaj publikigos en Starto.

Libuše Filipová: C^u nia organizo povas helpi al iu meritplena membro? - Jes - lau^ la interkonsento.

Miloslav Šváček - parolis pri IKUE, dankis pro gratulo rilate sian prezidantecon, pri novaj taskoj.

Jarmila Rýznarová: informis pri AEH kaj pri letero de D-ro Trojan, neesperantisto, kiu esploris eblon envicigi retan kurson de Esperanto inter kursojn de aliaj lingvoj.

Jindra Drahotová: Kiel oni solvos distribuadon de gazetoj el eksterlando? - Podhradská: Ni atendu alvenon de V. Hasala, kiu ne plu volas esti peranto kaj estas survoje al la konferenco.

Pavel Sittauer: C^ijare havis SET Lančov 286 partoprenantojn, el tiuj 42 por Esperanto, 87 por la angla, aliaj por la germana kaj la hispana. Sendu viajn infanojn, c^u por Esperanto, c^u por alia lingvo, ankau^ tio helpos. Oni traktas kun Au^strio pri c^elima kunlaboro (instruado de la c^eh^a), kio ebligos partoprenon en la programo Phare.

Kamila Bártlová: pri infana kurso el Okříšky, ekspozicio pri Esperanto.

Jindra Drahotová: Prezentis sian c^eh^an tradukon el Esperanto (Robineaue: Ili vivis sur la tero), por kiu s^i sukcesis akiri neesperantistan eldonejon Volvox Globator. Cent ekzemplerojn s^i antau^pagis kaj nun disvendas po 200 Kč, la ceteraj aperos en librovendejoj. Nun s^i tradukas La dang^era lingvo de Ulrich Lins kaj serc^as kontrol-legantojn.

La klubo en Mladá Boleslav jam dufoje ricevis monhelpon de la magistrato. Ricevi povas nur tiu, kiu petas, kaj la peto devas koncerni konkretan projekton.

Jiří Pištora: Esperanto-muzeo Česká Třebová festos baldau^ 10-jarig^on. Necesas sendadi al la muzeo ec^ invitilojn por arang^oj, c^ar post kelkaj jaroj ili estos historio, ofte nefacile trovebla en materialoj. Por heredaj^oj de esperantistoj oni alveturos ec^ au^te.

Z. Polák: IFEF-sekcio kunlaboras c^efe kun sekcioj en Italio, Slovenio kaj Au^strio. La agadon necesas motivigi per fakaj temoj kaj celoj - nur tio estas serioza por la publikado, precipe por eventualaj sponsoroj. Tradukado de historiaj materialoj en naciajn lingvojn montras al la publiko utilecon de Esperanto.

Jan Duda: antau^ 120 jaroj en Olomouc oni fondis Natursciencan Societon, kiu havas Esperanto-sekcion. Estas preparata ekspozicieto.

La adresoj de niaj kluboj en inter-reto ofte ne estas aktualaj.

Libuše Dvořáková: Petos klubojn konfirmi la aktualecon kaj kompletigi retajn adresojn. Por konkretaj celoj de kluboj oni povas provi akiri financan subtenon. Por nia konferenco kontribuis la magistrato de Litomyšl per 2000 kronoj kaj la loka presejo HRG senpage presis la konferencan numeron de Starto.

Ludvík Chytil: Informas pri eldonado de bros^uretoj (de muzeoj k.s.).

Josef Vojáček: Li mem laboras pri Esperanto-versio de prospekto la firmao ROSTEX. En Vyškov malaperas membroj, sed en la Universitato Masaryk de Brno li havas rondeton de studentoj de speciala pedagogio. Por instruistoj malfermig^as ebleco de klerig^o en Komárno ec^ rete.

Věra Podhradská: Atentigas pri ebloj, kiujn proponas al nia movado interreto. Sur la tablo kus^as propono de Petro Chrdle pri flugkaravano al UK Pekino (sen sindevigo de interesatoj). La venontjara konferenco okazos vers^ajne en Olomouc. Fine necesas danki al organizantoj el EK Svitavy kaj al la estraro de la hotelo Dalibor.

Plán práce ČES

Učební pomůcky. Dosavadní pomůcky na trhu (Esperantem za tři měsíce, Esperanto pro děti, slovníky esperantsko-český a česko-esperantský, mluvnice) doplnit druhým dílem Esperanto pro děti (J. Melichárková, KAVA-PECH).

Akce. Podzimní konference svazu (výbor), paroligaj kursoj (pedagogická komise), SET Lančov (Třebíč), Sebranice (IKUE), Nekvasovy (Plzeň), Plasy (Kaznějov), Internacia Kultura Festivalo, C^eh^a-Saksa tago (Ústí n.L.), 100 let J. Vondrouška (Brno) a další dle nahlášení z klubů. AEH pořádá Skokovy.

Kluby. Nový distributor Starta EK Svitavy zajistí klubům rozesílání pozvánek na setkání vložením do Starta nebo elektronickou poštou (adresy, na které chcete pozvánky dostávat, zašlete na adresu dvorakovalibuse@quick.cz). Výbor ČES pomůže klubům a kroužkům se žádostmi o dotaci místní radnice (nutno doložit činnost klubu a hlavně využití požadovaných dotací) a při pořádání konferencí či kongresů.

UEA. Výbor ČES zajistí platby individuálním členům.

Prezentace na internetu

Domény. Propojení domén esperanto.cz (P. Chrdle) a esperanto-cz.net (T. Břicháček) tak, aby se vzájemně doplňovaly a nabízely spojení na další esperantské stránky.

Kluby, sekce, komise a akce. Zveřejnit mapku republiky rozdělenou na kraje a označit, kde se nacházejí naše kluby, a podnítit tak regionální spolupráci. Zřídit stránky všech klubů (nebo odkazy na již existující) na našich doménách a představit tak jejich činnost. Totéž u sekcí, komisí a významných každoročních akcí (tábory, festivaly apod.)

Periodika. Dosud jsou na internetu zveřejňována Starta, Dio Benu, od letoška AEH zveřejňuje své Informilo. Pracuje se na zveřejnění Au^roro (nevidomí) a zápisů ze schůze výboru. Daly by se zveřejnit i klubová bultena, pokud bude zájem.

Kurzy na internetu. Máme zveřejněny přihlášky na placené kurzy (písemné, tábory), nabízí se i kurzy zdarma pro samouky (brazilský, TEJO, podle Kiliána a nový kurz T. Břicháčka).

Slovníky a literatura. Na internetu lze zveřejňovat i slovníky (obecné i odborné) i literární díla všeho druhu (pokud je souhlas autora).

Knihovny. Na internetu jsou seznamy tří našich knihoven (Česká Třebová, Brno, Faka biblioteko) a seznam Libroserva. Lze zveřejnit další klubové knihovny, pokud bude zájem a dodány podklady.

Města. Svaz nabídne městům esperantský překlad jejich oficiálních stránek a postará se o systematické zpracování turistických a kulturních informací o naší zemi. Pokud města odmítnou poskytnout svůj prostor, lze využít encyklopedii Vikipedio a další zdroje na internetu.

Esperantská kultura. Zpracovat pro české uživatele přehled o esperantské kultuře, zvláště osobnostech, literatuře a velkých kulturních akcích.

Soutěž: Vyhlásit soutěž o nejlepší internetovou stránku esperanta.

žení přátelé,

blíží se konec roku, kdy bilancujeme svou práci za minulý rok. Prostřednictvím zpráv ve STARTU, na konferenci a na jiných našich akcích jste informováni o činnosti jak výboru, tak i celé naší organizace. Mimo jiné také o neutěšené finanční situaci. Před časem jsme se obrátili na doživotní členy se žádostí o finanční příspěvek a výsledek nás velmi mile překvapil.

V r. 2003 je 880 esperantistů členy ČES, což je méně než v minulých letech a současně nemůžeme předpokládat, že se naše členská základna začne výrazně rozšiřovat. Kromě členských příspěvků nemáme žádný jiný zdroj finančních prostředků a i přes úsporná opatření přijatá výborem ČES nestačí naše současné příjmy k pokrytí nezbytných nákladů. Z těchto důvodů se výbor rozhodl zvýšit členské příspěvky a změnit příspěv-kový řád. Tento nový příspěvkový řád byl členům předložen na konferenci ČES v Litomyšli a po připomínkách je zveřejněn v tomto čísle STARTA.

Obracím se proto na vás, členy ČES, abyste naši nelehkou situaci pochopili a přijali tento nový příspěvkový řád, ve kterém je u každé kategorie příspěvku určeno jeho využití.

S blížícím se koncem roku 2003 přeji Vám všem úspěšný vstup do nového roku 2004, pevné zdraví, spokojenost, štěstí a hodně prožitků a úspěchů ve vašem esperantském životě.

Děkuji za pochopení a těším se na další spolupráci.

Věra Podhradská,

předsedkyně ČES

PŘÍSPĚVKOVÝ ŘÁD ČES

pro rok 2004

  1. Povinností každého člena ČES je vybrat si minimálně základní kategorii A, B nebo C k placení příspěvku na rok 2004.
  2. Pokud se člen ČES rozhodne pro rok 2004 výrazněji podpořit činnost ČES, může si místo základní kategorie vybrat jednu z dárcovských kategorií. V těchto kategoriích může ČES na požádání vystavit doklad o přijetí daru, na požádání je také možné zachovat anonymitu dárce. Zaplacením v těchto kategoriích nevzniká povinnost platit členské příspěvky v dalších letech v dárcovské kategorii – je možné se (automaticky) vrátit k základní kategorii.
  3. ČES zachovává kategorii doživotních členů se všemi dosavadními výhodami, avšak rozhodnutím výboru ČES nebudou od r. 2004 přijímáni noví členové do této kategorie.

d) Při vstupu nového člena do ČES je krom členského příspěvku vybírá- no zápisné ve výši 20,-Kč, které je

určeno na vystavení členské legitimace a zanesení do databáze ČES.

e) Pokud klub nebo kroužek ČES poukáže hromadně platbu členských příspěvků a zašle seznam platících členů tajemní- kovi ČES do 31.12.2003, získá slevu ve výši 10%, která bude pøipsána na sub- konto klubu nebo kroužku v úèetnictví ÈES.

 

  1. Základní kategorie
  2. kladní kategorie A (řádné členství), která pokrývá roční náklady na přípravu, tisk a distribuci Starta, administrativní výdaje a vedení účetnictví

    Roční příspěvek: 300,- Kč

    Kategorie: osoby ekonomicky aktivní

    Členské výhody: odebírat svazový časopis Starto, využívat nabízených služeb ČES - se slevami, právo volit a být volen (po dosažení 18 let věku) do orgánů ČES a další dle Stanov ČES

    Základní kategorie s poskytnutou slevou B (řádné členství),

    která pokrývá náklady na přípravu, tisk a distribuci Starta

    Roční příspěvek: 200,- Kč

    Kategorie: osoby ekonomicky neaktivní – studenti, důchodci, invalidní důchodci, rodič na mateřské dovolené

    Členské výhody: jako členové v kat. A

    Základní kategorie příznivců C

    (přispívající členství), která přispívá na administrativní výdaje.

    Roční příspěvek: 100,- Kč

    Kategorie: rodinní příslušníci, příznivci, mohou uplatňovat osoby nevidomé

    Členské výhody: právo využívat nabízených služeb ČES - se slevami

  3. Dárcovské kategorie
  4. (Na vyžádání bude vystaveno potvrzení o daru pro odpoèet z daòového základu nejen podnikatelù, ale i všech zamìstnancù.)

    Dárcovská kategorie D,

    která pokrývá náklady na přípravu, tisk a distribuci Starta, administrativní výdaje, náklady na provoz knihovny (libro-servo) a nájemné knihovny

    Roční příspěvek: 500,- Kč

    Členské výhody: jako členové ČES v kat. A (řádné členství)

    Dárcovská zlatá kategorie Z,

    která podporuje rozvoj ČES (dopl-ňování knihovny a její provoz, vydání vlastní literatury, vypsání a poskytnutí grantů na odbornou činnost klubů a sekcí)

    Roční příspěvek: min. 1. 000,-Kč

    Členské výhody: jako členové ČES v kat. A (řádné členství)

  5. Kategorie doživotních členů F

je kategorií členů ČES, kteří v minulosti jednorázově výrazně podpořili činnost ČES

Roční příspěvek: dobrovolný

Členské výhody: jako členové ČES v kat. A (řádné členství)

Drahomír KOČVARA

(1929-2003)

Honora membro de C^EA, konata de c^iuj kiel Drahoš, mortis post grava malsano la 20-an de novembro 2003.

Drahomír naskig^is la 29-an de januaro 1929 en Dobrá apud Frýdek-Místek. Frekventinte superan popollernejon en Vratimov li poste lernis metion de au^tomekanikisto. En la jaroj 1947-1949 li studis c^e dujara majstra teknikumo en Ostrava, poste li ricevis laboron en Moravia-Silezia Armaturfabriko en Vítkovice. Laborante li samtempe altigis sian kvalifikon per studado c^e Supera Teknikumo en Ostrava-Vítkovice. Post la baza soldata servo li dungig^is kiel majstro de produkta ekzercado c^e la tiama S^tataj Laboraj Rezervoj, kiu post kelka tempo s^ang^ig^is je Faka metilernejo de VŹKG (Ferfabriko Klement Gottwald), kie li laboris en diversaj funkcioj g^is emeritig^o.

Esperanton li renkontis hazarde en 1947 kaj tuj alig^is al la kurso de V. Slaný en Ostrava. Fininte g^in, li farig^is membro de unu el la kluboj en Ostrava (en hotelo Imperiál). Poste kreis kun aliaj junaj klubanoj (L. Klegová, L. Kyselý k.a.) junularan grupon, kiu memstarig^is kiel "Junularo Ostrava" kaj poste kiel klubo en Vítkovice, en kiu li laboris en gvidaj funkcioj g^is la c^ijara malsanig^o.

En 1949 li partoprenis en Liberec sian unuan asocian kongreson kaj en Rožnov pod Radhoštěm Someran Esperanto-Lernejon. Venontjare li jam apartenis al la preparkomitato kun M. Skařupová kaj V. Slaný. Dum la soldatservo (1951-1953) li engag^is sin en la Esperanto-klubo Přerov, por kiu li akiris junajn membrojn kaj gvidis tie kursojn.

Post malfondo de la c^eh^oslovaka esperantista asocio (1952) transprenis aktivecon junularaj grupoj de kluboj en Ostrava, Opava, Prago, Lanškroun k.a. Estig^is c^eh^oslovaka Esperanto-junularo, firma organizo kun regionaj komisiitoj. Drahomír ig^is membro de la gvidantaro. Li partoprenis organizadon de konferencoj, eldonadon de la junulara bulteno Tagig^o, poste Junularo agu, instruis Esperanton en lernejoj kaj uzinaj kluboj. Post malapero de SEL en Rožnov li organize kunlaboris c^e preparoj de Someraj Esperanto-tendaroj en Chvalatice, Lančov kaj aliaj kun diversaj funkcioj (instru-isto, programestro, tendarestro ktp.).

En la jaroj 1959-1969 funkciis oficiala C^eh^oslovaka Esperanto-Komitato lau^ direktivoj de la poli-tika sistemo. Drahomír en g^i laboris kiel reprezentanto de junularo en funkcio de vicprezidanto. En 1969 fondig^is C^eh^a Esperanto-Asocio kaj Drahomír farig^is membro de la Centra Komitato en diversaj funkcioj, dum la unuaj dek jaroj kiel vicprezidanto, poste li aktivis c^efe en MEM (Mondpaca Esperanto-Movado), ec^ kiel g^ia g^enerala sekretario

En la 90-aj jaroj entuziasma gvidanto de komisiono por infor-mado, kolektanto de gazetaj eltondaj^oj pri Esperanto, kies kopiojn li dissendadis por plua utiligado en la kluboj. Unu el gravaj rezultoj de lia laboro estis bros^ureto pri E-monumentoj en C^eh^io. Li produktis ankau^ vicon da insignoj kaj bildkartoj pri Esperanto. La honoran membrecon li ricevis en 1989 dum festotagoj de la asocio en Havířov.

Ni c^iuj lin memoras kiel c^iam ridetantan propagandiston kaj oratoron kun tondra voc^o, per kiu li entuzias-me prezentis siajn diskutajn kontribuojn pri la laboro de siaj klubo kaj komisiono kaj pri Lančov.

Výbor ČES

Mi dankas al c^iuj esperantistoj pro iliaj kondolencoj, partopreno c^e la sepulto kaj la flordonacoj kaj ankau^ pro silenta teno de mia s^atata edzo en viaj memoroj.

Květa Kočvarová

 

Doktorig^o

Ing^. Petr Deák, ano de Esperanto-rondeto en Teplice, ricevis la 14-an de novembro 2003 en Alta Ekonomia Lernejo en Prago sciencan titolon PHILOSOPHIAE DOCTOR. La 9-an de decembro li krome ricevos en Karola Universitato en Prago titolon MAGISTRO DE FILOZOFIO. Ni kore gratulas lin.

Korekto de la redaktoro:

En Starto 2/2003 mi publikigis artikolon pri esperantisto Jaroslav Novobilský. La artikolon mi iomete mallongigis, por ke g^i ne transpas^u la pag^on kaj tiel estig^is eraro, ke "lia Esperanta aktiveco gvidis al lia persona tragedio". Prof. Vlastimil Novobilský atentigis min, ke lia patro pereis pro sia kontrau^fas^isma agado kaj ke la frazo devis g^uste teksti: "Oni ne povas ekskludi la ideon, ke lia Esperanta aktiveco estis unu el la kialoj de lia persona tragedio."

Jaroslav Mařík - 90

La 22-an de decembro c^ijare pasos 90 jaroj depost naskig^o de Jaroslav Mařík, elstara c^eh^a esperantisto, kies personeco eniris historion ne nur de la enlanda, sed ankau^ de la monda Esperanto-movado. Profesie li estis teknikisto de patent-jura fako de Agromas^ina Esplorinstituto en Prago, ekde 1974 emeritulo.

Ellerninte Esperanton en 1934 li restis fidela al g^i g^is sia morto la 5an de majo 1997. Pro sia meritplena laboro li estis nomumita honora membro de Universala Esperanto-Asocio, honora membro de C^eh^a Esperanto-Asocio kaj honora prezidanto de la Klubo de Esperantistoj en Prago.

J. Mařík estis respektata prilingva fakulo, kiu dum sia tuta vivo konscience poluris sian lingvouzon. Li estis altnivela tradukanto de fakaj kaj artismaj tekstoj, eksterordinare bona konanto de E-historio kaj literaturo, modela prononcanto de la lingvo (li aktivis kiel profesia radio-parolisto en la E-sekcio de radio Praha, 1946-1950), sperta defendanto de nia Afero kaj lerta au^toro de granda nombro da priesperantaj eseoj. Esperanto dominis lian vivon, precipe post kiam li pensiig^is. Li atenteme sekvis evoluon de la en- kaj eksterlanda E-movado, li kompetente reagis kontrau^ atakoj rilate g^in, sisteme kolektis argumentojn favore al nia lingvo kaj neniam dubis pri la grava rolo de Esperanto en la tuthomara estonteco.

Krom la organiza laboro en diversaj funkcioj (komitatano kaj g^enerala sekretario de Esperanto-Asocio en C^SR, 1938-1952, komitatano de UEA 1950-1951, c^efdelegito de la Esperanto-Junularo en C^SR, 1955-1957, prezidanto de Esperant-ista Klubo en Praha, 1958-1961 k.a.) li estis au^toro de "Resuma historio de la Esperanto-Movado, 1955, de Esperanto-versioj de diversaj terminaroj, tradukinto de bros^uroj (Konstitucio de C^eh^oslovaka Respubliko, 1948, Lerneja reformo en C^eh^oslovakio, 1949, 1950, C^eh^olsovakio en nombroj 1959, 1962, Agadprogramo de KPC^, 1968) kaj tradukinto de kelkaj alilingvaj rakontoj. Li lingve kunlaboris c^e "Praha-Gvidlibro", 1957, "E-c^eh^a kaj c^eh^a-Esperanta vortaro" (R. Hromada, 1961) kaj "Atlaso de la Mondo", Praha 1970.

La rememoron pri la neforgesebla samideano Jaroslav Mařík ni kunligu kun la firma decido labori por la afero de Esperanto same intense kaj same malavare kiel li.

Prof. RNDr. Vlastimil Novobilský, CSc.

 

http://www.esperanto-cz.net/

Interreta klubo de junaj esperantistoj Terglobo

Supre vi vidas interretan portalon de junulara Esperanto-klubo Terglobo,

pli precize g^ian titolan (eniran) pag^on, kiel g^i aperas sur la ekrano de komputilo.

La klubon fondis 21-jara studento de juro kaj sociologio Tomáš Břicháček. Li kompletigis g^in per propra lernolibro kaj per diskutejo. Ne mankas ligoj al plej gravaj pag^oj de nia movado. Interese verkita estas la enkonduka bonvenigo. Nun la klubo havas tri membrojn, sed espereble ilia nombro kreskos.

S^ajnas, ke tia estos la futuro de nia movado. Nuntempaj junaj homoj ne volas viziti klubejon kaj tie babili internacilingve. Cetere, ankau^ la angla ne havas klubojn, nek ekzemple la latina. Aliaj junularaj kluboj havas lud-au^tomatojn au^ komputilojn au^ ili estas dancejoj kun brua rok-muziko, alkoholo, drogoj kaj lasera lumspektaklo.

Multaj geknaboj sidas hejme c^e komputiloj kaj serc^as interesaj^ojn en la interreto. Tial gravas, ke nia propono estu kiom eble plej ric^a.

Eli Urbanová en televido

Lunde la 10-an de novembro 2003 en la programo Granda C^aro oni parolis pri cigana lingvo, Esperanto kaj komputila slango. Sub titolo Fino de erotika poetino oni pre-zentis nian Eli Urbanová en s^ia log^ejo. La interparolo kaj dekla-mado de versoj estis ric^igitaj per malnova dokumenta filmo pri infana Esperanto-klubo, kiun la poetino gvidis antau^ kelkdek jaroj.

Esperanto ne estas

por pragmatuloj

Sub tiu titolo aperis (13.11.2003) en la praga gazeto Metro intervjuo kun juna esperantisto Tomáš Břicháček, kiu startigis en interreto junularan klubon Terglobo.

Pastorela

estis Adventa meditado en la c^eh^a kaj Esperanto la 9-an de decembro 2003 en Galerio de Vojo al la Lumo. La versojn de Věra Ludíková legis pluraj personoj, en Esperanto Josef Vích.

Kindsoldaat

au^ Infanosoldato estas poemo de 12-jara nederlandanino Dominique Brinkman dedic^ita al kruela sorto de ugandaj infanoj fors^telitaj el hejmo kaj devigataj murdi kiel krimuloj. La poemeto aperis libroforme kun tra-dukoj al 25 lingvoj inkluzive de Esperanto kaj la c^eh^a.

26-a C^EP

C^ebalta Esperantista Printempo okazos en la pola Mielno en la tagoj 15. 06. - 23.06. 2004. La programo antau^vidas prelegojn kun video-filmoj, konkursojn kun premioj, kantadon, dancadon, ekskursojn kaj lingvoperfektigadon.

 

Infanoj el Okříšky

preparis ekspozicion de siaj kores-pondaj^oj en Esperanto. En gazeto Vysočina aperis pluraj artikoloj pri ilia laboro sub titoloj Ekspozicio de leteroj (28.8.2003), Esperanto pri-zorgis por infanoj el Okříšky amikojn el Francio kaj aliaj landoj (1.9.2003), Esperanto lau^dire kom-pletigas la anglan (3. 9. 2003), Instruado de Esperanto povas alporti multajn amikecojn.

 

Internacia Esperanto-Muzeo translokig^os

Spite gazetajn raportojn pri la malo, la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno fartas bone kaj kreskas. C^iujare la muzeo plenumas informpetojn de 2.000 personoj el la tuta mondo. Jam c^iuj libroj de la muzeo estas enkomputiligitaj kaj troveblaj en la datenbanko Trovanto. Nun oni enkomputiligas la gazetojn. Post kelkaj jaroj la muzeo ankau^ ricevos novan oportunan ejon.

"Nia pozicio en la Nacia Biblioteko estas forta. Internacia Esperanto- Muzeo neniam antau^e tiom bone fartis. Ni plene povas plenumi c^iujn niajn taskojn bibliotekajn kaj krome pere de la Muzeo informi en unu jaro proksimume 2.000 personojn el la tuta mondo en tre detala maniero pri Esperanto, farante tiel grandan servon al la Esperanto-movado," diras la direktoro de la Internacia Esperanto-Muzeo en Vieno, Herbert Mayer.

Li refutas raportojn aperintajn antau^ la somero en la E-gazetaro, ke la muzeo estas endang^erigita. En la julia statistiko pri la specialaj interretaj serc^iloj de la Au^stria Nacia Biblioteko, Trovanto estis je la unua fojo en la unua loko, konsultita 1078-foje. En junio Trovanto estis la malplej uzata de la kvar retserc^iloj. La kresko povas esti rezulto de alvoko lanc^ita de la muzeo.

IEM havas plian bonan novaj^on:

"Estas nun definitive decidite, ke Internacia Esperanto-Muzeo translokig^os. Tio okazos vers^ajne en 2006 au^ 2007," diras Mayer.

"Ni ne plu sidos en la kas^ita netrovebla grimpiga subtegmentejo, sed teretag^e en Herrengasse, apud la Ministerio por Internaj Aferoj, do nur 200 metrojn for de la nuna loko.

Dank' al la translokig^o la instituto baldau^ staros sur pli firmaj piedoj. Post la gajno de tria laborposteno - g^is 1995 laboris nur du en la Muzeo -, nun ankau^ la eksteraj cirkonstancoj definitive plibonig^as je nivelo de moderna muzea teknologio.

- La ejoj ne estos grandaj, sed g^uste novaj rimedoj ebligos al ni transdoni nian mesag^on al la publiko multe pli adekvate ol nun en la malnovaj ejoj. Kaj kompreneble ankau^ estos tute nova muzeo-koncepto," g^ojas Mayer.

En sia pli ol 70-jara ekzisto la biblioteko de IEM en Vieno dau^re ampleksig^is kaj estas hodiau^ la plej granda kolektaj^o pri Esperanto kaj interlingvistiko.

Dafydd ap Fergus

Kronach

De la 3-a g^is la 5-a de oktobro 2003 okazis la au^tuna kunveno de la Bavara Esperanto-Ligo en Kronach, kiu c^i-jare festas 1000-jaran datrevenon de la unua mencio de Kronach en la historio.

Vendrede oni diskutis pri la stato kaj plua evoluigado de la Bavara E-Ligo.

Sabate en la historia urbodomo en c^eesto de la urbestro Manfred Raum okazis salutado de la partoprenantoj kaj ties respondoj. En la nomo de la c^eestantaj c^eh^oj (ing^. P. Chrdle, ing^. J. Kříž, V. Novobilská, M. Smyčka) parolis prof. D-ro V. Novobilský. Sekvis esperantlingva filmo "1000-jara Kronach, historio kaj nuntempo". Posttagmeze BELO-kunveno balotis sekretarion, kaj estis prezentitaj raportoj pri la situacio de Esperanto en C^eh^io kaj Bavario kaj pri eblecoj de reciproka kunlaboro. Sekvis rondirado tra la historia parto de Kronach.

Dum la solena vespera programo en la historia urbodomo estis prezentitaj du prelegoj: "Frankoj kaj slavoj en la regiono de Kronah^ c^irkau^ la jaro 1003" de Armin Grötzer kaj "Aktuala kunlaboro inter la C^eh^a respubliko kaj Saksio surkampe de la medioprotektado" de ing^. Josef Kříž el Ústí n. L. La muzikan kadron prizorgis Miroslav Smyčka (kantado) akompanata de loka pianisto (V. Novobilský ne povis pianludi pro man-vundig^o). Dimanc^e oni rondiris tra la fortreso "Rozomonto" (la plej granda sur la teritorio de Germanio).

La arang^o estis impona, organize bonege g^in reg^isoris prezidanto de la loka klubo Armin Grötzer. Mankis nur pli multnombra publiko. -van-

Eu^ropa Bunto

Sub tiu titolo okazos la 9-an de majo 2004 en Strasburgo (Francio) apud la Eu^ropa Parlamentejo kaj Eu^ropa Konsilejo manifestacio de esperantistoj por la rajtoj de c^iuj Eu^ropaj lingvoj, por ke la komunikado ne limig^u nur al la tri la plej potencaj idiomoj.

TEC renovigas sian agadon

Lucas Yassumura, 34 jara esperantisto el urbo Jundiaí [j^un-dja-ji], s^tato Sao Paulo, Brazilo restartigis en la interreto la agadon de Terminologia Esperanto-Centro, por kiu li preparis belan pag^on

www.terminologio.subito.cc.

KRISTANA KONGRESO

(54-a kongreso de KELI)

okazos en la tagoj 31. 7.- 7. 8. 2004 en èarma moravia urbeto Bystøice pod Hostýnem. Pliajn informojn:

Pavel Polnický, Lesní 150/VI., 290 01 Podìbrady, tel./fax. 325 615 651, cea.polnicky@quick.cz

Projektoj finance subtenotaj de UEA

UEA finance subtenas projektojn, kies celoj estas pligrandigi nombron da Esperanto-parolantojn, eldoni konkretajn verkojn ktp. La petanta organizo devas pruvi, ke g^i kapablas plenumi la projekton, mem finance partoprenas g^in kaj redonos la monon en la kazo de malsukceso.

C^eh^aj infanoj en Italio

De la 30-a de au^gusto g^is la 6-a de septembro 2003 el preg^ejo de sanktaj Johano kaj Pau^lo en Rimini al barilo pendis koloraj rubandoj, antau^ la preg^ejo svingis flagoj de 17 landoj kaj supre sur paroh^a domo estis Esperanta flago kaj granda surskribo:16-a Ekumena Esperanto- Kongreso 30.8.-6.9.2003 en Rimini. Tiun c^i kongreson kaj komune pasantan JET (Junulara Esperanto- Tendaro) c^eestis c^irkau^ 300 homoj. Mi veturis kun grupeto de 14 E-infanoj travivi belajn tagojn en JET.

G^istagmeze estis kursoj de Esperanto, posttagmeze ni trarigardis historiajn partojn de la urbo, promenis, banis nin en la maro, vizitis delfenejon. Al programo por c^iuj apartenis ankau^ duontaga ekskurso en San Marino kaj tuttaga ekskurso al urbo konata per mozaikoj, al Ravena.

Post reveturo el San Marino je la 9-a vespere infanoj prezentis sin per fabelo, pantomimo, flau^ta ludo, dancoj, kutimoj kaj kantoj al civitanoj de Rimini en Casa Colonica. Al la vizitantoj de kongreso prezentis sin infanoj post reveturo el Ravena per flutludo kaj fabeloj. Dum lasta adiau^a vespero dancis knabinoj poemon "Antau^kristnaska tago". Por ekzercado de programo mankis al ni ne nur tempo, sed precipe loko. Mi devas lau^di la infanojn. Ili estis el diversaj lokoj kaj neniam antau^e dancis kune. Provi dancojn ili povis nur en mallarg^a koridoro de la kvara etag^o. Malgrau^ tio ili sukcesis.

Zdenka Novotná

 

Du libroj tradukitaj el Esperanto en la c^eh^an

Eldonejo Eko-konzult eldonas slovak- kaj c^eh^lingvajn librojn pri spiritaj, kuracistaj kaj okultismaj temoj. C^ijare g^i eldonis du librojn, en kiuj oni povas legi Přeloženo z esperanta (Tradukite el Esperanto). La libro Ve stínu a ve světle (En ombro kaj en lumo) estas romano lau^dire diktita al mediumo de spirito de Victor Hugo. Tradukisto anonima. La alia Poslední východ slunce. Vyhoštění z planety Capella (La lasta eliro, Ekzilo el la planedo Capella) estas du libroj en unu volumo (tradukitaj de N. Sládeček kaj H. Stavělová) pri dang^ero minacanta la Teron el la kosmo. Bedau^rinde la publikaj^oj ne estis lingve korektitaj (la gramatikaj eraroj kaj precipe stilaj mallertaj^oj estas videblaj).

 

RIMINI

LA TRIAN FOJON

Jam la trian fojon esperantistoj havis eblecon kongresi en la itala c^emara urbo Rimini. Okazis tie (30.8-6.9. 2003) la 16-a Ekumena E-Kongreso (56-a de IKUE kaj 53-a de KELI). Partoprenis g^in entute c^. 250 personoj (el C^eh^io 46). Niaj busveturantoj ne havis agrablan vojag^on, c^ar en Italio pro torenta pluvo des^utig^is deklivo sur la s^oseon kaj c^iuj au^toj veturis malrapide per 30-kilometra rapideco tra Slovenio.

Dimanc^e post apartaj Diservoj ortodoksa, evangeliana, katolika kaj ekumena okazis je la 17-a horo inau^guro de la kongreso en salono de Emile Peltier. C^eestis ankau^ la episkopo de Rimini, prezentinta salutleteron de Itala Episkopara Konferenco. Vespere koncertis Anna Laszay (Anjo Amika).

Dum la kongresaj tagoj realig^is multaj programoj, ofte ec^ du samtempe, paralele, inter kiuj mankis libera tempo por banado en la maro, ripozo ktp. La gejunuloj kompreneble havis siajn proprajn programojn.

Lunde Miloslav Šváček prezentis la kongresan temon per prelego: "Vi estas miaj atestantoj, salo kaj lumo por la mondo". Posttagmeze pastro Duilio Magnani erudicie klarigis c^iujn detalaj^ojn de mozaikoj kun italaj-Esperantaj surskriboj en la preg^ejo de sanktaj Johano kaj Pau^lo. Sekvis prelego de Mons. Giovanni Balconi: "Ravenna, Ekumena Renkontejo de Oriento kaj Okcidento".

Marde post Sankta Meso lau^ grekkatolika rito okazis kelkaj prelegoj kaj posttagmeze ekskurso al San Marino. Post la reveno grupo de c^eh^aj gejunuloj prezentis en Rimini sian programon al itala publiko.

Merkrede la kongresanoj vizitis Ravenna-n, urbon kun multaj antikvaj preg^ejoj. Ec^ tuttaga lacig^o ne malhelpis okazigon de gaja vespero en salono de Emile Peltier.

J^au^da tago estis dedic^ita al Asembleoj de IKUE kaj KELI. Dum la IKUE-Asembleo oni balote elektis IKUE-Estraron por kvarjara balot-periodo. Kiel Prezidanton - nian Miloslav Šváček.

Vendrede realig^is diverstemaj prelegoj kaj programeroj, vespere gaja bunta programo de la kongresanoj.

Sabate post Sankta Meso okazis je la 9-a horo oficiala fermo de la kongreso sub gvido de nova IKUE-prezidanto Miloslav Šváček. Poste sekvis jam adiau^o kaj senproblema reveno hejmen.

Lau^ Dio Benu

Kongresa temo en Rimini

En sia inau^gura parolo (plena teksto en Dio Benu) M. Šváček parolis pri persekutado de atestantoj de Kristo dum periodoj de fas^ismo en Germanio kaj de komunismo en Sovetunio kaj poste speciale en C^eh^oslovakio, kiun li travivis proprahau^te. Dum la kvindekaj jaroj la s^tatpotenculoj tute likvidis la Grek-katolikan Eklezion kaj planis la samon kun la Romkatolika. Du mil ordenanoj elpelitaj el klostroj, politikaj procezoj kun pastroj, likvido de sporta asocio Aglo, kontrolado, kiu vizitas preg^ejon. Juna Šváček kiel kredanto ne rajtis studi, li povis elekti nur inter terkulturado, minado, masonado.

En 1968 venis politikaj s^ang^oj, sed la provon reformi nereformeblan sistemon sufokis tankoj de Varsovia Pakto kaj la t.n. Normaligo. Tamen en 1969 fondig^is C^EA kaj g^ia IKUE-sekcio, kiu en vilag^o Herbortice okazigis katolikajn tendarojn sub oficiala nomo Libertempa E-Tendaro. La 9-an tendaron en 1977 partoprenis rekorda nombro 130 precipe gejunuloj. Antau^ oficiala vekig^o estis en la tendara tendego celebrita Esperantlingva Sankta Meso (lau^ tiamaj leg^oj Diservo ekster preg^ejo estis granda krimo). Venis S^tata Polico kaj forkondukis M. Šváček, kulpigante lin pro mescelebroj en la tendaro, due pro religiaj preg^ado, kantado kaj diskutado, trie pro kruco el betulaj branc^etoj alnajlita sur arbotrunko. Du jarojn oni bezonis por prepari jug^adon, sed ankau^ kreskis premo de eksterlanda solidareco, kiu rezultigis 18-monatan kondic^itan punon. Post falo de Fera Kurteno invadis nian landon kun demokratio ankau^ terura senmoraleco, senbrida krimeco, sen-laboreco, trompado de reklamoj ktp. Religiemo (32%) estas triona ekz. kompare kun Kroatio. Tial IKUE-anoj vidas sian c^efan taskon en misia evangelizado, reveno al Kristo.

Iniciato de nia IKUE-sekcio

Katolika sekcio de C^EA ellaboris ampleksan kontribuon por Asembleo de Katolika Eklezio en C^eh^io kiel plibonigi la laboron de katolikoj en c^iuj sferoj de la vivo. Unu c^apitro estas dedic^ita al Esperanto, rimedo por ligi internacian kunlaboron en la Eklezio kaj amikajn ekumenajn rilatojn kun la ceteraj kristanoj. La sekcio proponas kursojn kaj atentigas, ke Esperanto estis akceptita kiel liturgia lingvo, elsendas en g^i la Vatikana radio, la papo uzas g^in en siaj alparoloj Urbi et Orbi kaj la katolikan Esperanto-movadon benis c^iuj papoj de la 20-a jarcento.

 

C^irkau^ Eu^ropo

Jam tio estas pli ol ses jarojn, kiam junaj francoj Gudule kaj Laurent Cuenot decidis piede trairi la tutan Eu^ropon. Ilia filino Lola estis unujara knabineto, do ili por la vojo havis ses jarojn, kiam Lola ankorau^ ne estis asidua al la lernejo.

Dum tiu c^i tempo ili sukcese trapasis la tutan Eu^ropon el Francio tra Svedio g^is Grekio kaj Italio. Kompreneble ke ne estis eble preterpasi la koron de Eu^ropo, C^eh^ion. En nia lando ili restis pli da monatoj dum vintro. Tiam jam trijara Lola vizitadis infang^ardenon kaj komencis sufic^e bone paroli c^eh^e. La gepatroj utiligis tempon kaj geedzig^is en la urbo Fulnek. La edzig^ofesto okazis en belegaj popolkostumoj de moravia regiono Valah^io, kies koloroj simbole reprezentis la francan flagon.

Kvankam ili ilustre demonstris, kiel malmulte da aj^oj homoj por felic^a vivo bezonas, almenau^ bazan ekipaj^on helpis tiri la jam nejuna c^evalino Kamila. G^i fidele helpadis dum la tuta vojo, tamen Laurent devis trifoje tute nove rekonstrui domveturilon, c^iam pli malpezan. La lasta jam rememorigis malgrandan c^areton de ciganoj, sed por rumanaj montaroj g^i estis plej tau^ga. Kiam en Grekio naskig^is la knabeto, la c^areto devis esti plilongigita je unu metro.

Ne nur c^evalino, sed ankau^ Esperanto fidele servis dum la tuta vojo. G^i estis ne nur rimedo por komunikado kun esperantistoj el diversaj landoj, sed ankau^ lingvo, per kiu parolis patro kun malgranda Lola. C^iuj travivaj^oj estis priskribataj esperantlingve en speciala bulteno, kiun regule ricevadis esperantistoj el multaj landoj. Almenau^ en la menso ili povis esti kun la familio kaj admiri kurag^on kaj belegajn travivaj^ojn.

Post ses jaroj la familio revenis hejmen en Bretonion kaj solene finis la vojon per la granda festo, kiu okazis c^i-julie en la tipa franca bieno. Venis ne nur esperantistoj el la tuta Eu^ropo, sed ankau^ nomadoj kun c^evaloj kaj koloraj domveturiloj. C^ie regis g^ojo kaj amuzo, c^eestantoj havis eblecon vidi dokumentojn el la vojo, au^skulti belan muzikon kaj gustumi bonegajn francajn mang^aj^ojn kaj vinon. La lasta parto de vojo kaj fina festo estis ankau^ filmitaj per televizio, do ni povas atendi interesan dokumenton.

Sed la plej grava afero estas, ke la vojo c^irkau^ Eu^ropo denove pruvis, ke kie aperos amikeco kaj interkomprenig^o, Esperanto ne povas manki.

Foto: Familio Cuenot survoje

Osm let na cestách po naší planetě

Aliaj famaj esperantistaj vojag^antoj, Maryvonne kaj Bruno Robineau, priskribis siajn travivaj^ojn en la libro Ili vivis sur la tero. Ok jaroj da migrado c^irkau^ nia planedo (Opera-eldonejo 1998). La libro nun aperas en la c^eh^a traduko de Jindřiška Drahotová (sub titolo, kiun ni uzis por nia artikolo) en la eldonejo Volvox Globator, kiu prizorgis au^torajn rajtojn kaj lingvan kontrolon de la c^eh^a teksto. La libro kun brilanta malhele blua koverto estos ac^etebla en librovendejoj, la eldonejo g^in proponas ankau^ en la interreto (www.volvox.cz), la prezo estas 200 Kč. Ni gratulas.

S-ino Drahotová jam preparas aliajn tradukojn por la eldonejo kaj serc^as kontrolantojn, kiuj kapablus kompari la tradukon kun la originalo. S^ia antau^a traduko Evropou a Asií na kole a s esperantem (1999) estas jam elc^erpita.

Karaj geamikoj,

partopreninte la c^ijaran Universalan Kongreson de UEA en Gotenburgo, mi emas interdividi kun vi miajn impresojn.

Mi veturis per karavano de KAVA-PECH. Nia grupo kolektig^is sabate la 26-an de julio en la praga flughaveno. Inter ni estis ankau^ kvar eksterlandanoj: du esperantistoj el Slovakio kaj du el Germanio. Ni forflugis c^irkau^ tagmezo el Prago kaj post iom pli ol unu horo ni alterig^is en Kopenhago. De tie ni estis tuj forflugontaj al Gotenburgo. Sed c^ar la unua aviadilo malfruig^is, en Kopenhago ni ne atingis nian duan aviadilon. Do ni veturis per moderna, pura skandinavia trajno el la flughavena komplekso g^is Gotenburgo.

G^i estis por mi interesa, c^ar la tutan vojag^etapon ni veturis sur reloj, do ne per s^ipo. Tamen post kelkaj minutoj ni subite trovig^is en la sveda stacio Malmö. Ni veturis parte trans nova ponto kaj parte tra tunelo. Poste ni kelkfoje veturis lau^ la marbordo. Ni vidis interesan pejzag^on kaj multajn vento-elektrejojn. Fine ni felic^e atingis Gotenburgon. Post nelonga piediro ni atingis la kongresejon proksimume je la nau^a vespere. De tie gvidis nin dej^orantino al nia tranoktejo – studenta hejmo, kiu trovig^as en duonhora distanco de la kongresejo. Dimanc^e la 27-an de julio ni sukcesis registrig^i. La tempa plano de la kongreso estis iom s^ang^ita, la inau^guro okazis nur lunde je la deka. Poste ni partoprenis la buntan interesan kongresan programon.

Mi renkontis multajn miajn geamikojn. La merkredo estis – kiel kutime – la ”ekskursa tago”. Mi preferis ekskursi private: mi trarigardis la belan urbon Gotenburgon kun speciala intereso pri la maro kaj la haveno. Malantau^ la urbo mi trovis ec^ tau^gan strandeton, kie mi ripozis kaj nag^is en la maro. La vetero dau^re estis suna kaj tro varma, la marakvo havis konvenan temperaturon por banado. G^i agrable refres^igis min.

Post la fino de la UK – sabate la 2-an de au^gusto nia karavano veturis per taksioj al la Gotenburga flughaveno. De tie ni flugis al Danujo – en Kopenhagon. En tiu c^i metropolo ni restis tri tagojn. Gvidis nin ofte la lokaj esperantistoj. La loka E-klubo ec^ solene akceptis nin kaj regalis nin per vespermang^o en siaj ejoj. La c^ic^eronoj emis multon montri al ni, sed mi pro troa sunbrilado kaj varmego ec^ malsanig^is.

C^ifoje mi menciu ankau^ mian ”teknikan” obstaklon dum la flugo Gotenburgo –Kopenhago, kiam c^e mia problemo (kiu finig^is bone) multe helpis al mi s-ano Petro Chrdle kun kelkaj s-anoj, al kiuj mi multe dankas.

En Kopenhago ni komune promenveturis boate tra kaj c^irkau^ la urbo. Ni vidis tie i.a. la faman statuon pri la Mara Feineto. Poste g^uante iom da libera tempo mi piediris al tiu c^i loko. Oni povas tus^i la statuon nur starante en la maro. Rigardante la statuon mi rememoris la kortus^an Andersen-fabelon.

En Danujo ni ankau^ vizitis pitoreskan historian urbon Roskilde kun vikinga muzeo kaj maro.

Jiří Rada

STUDOJ EN POZNAŃ

c^efredaktoro de gazeto STARTO petis min dividi kun vi mian sperton rilate la studadon en Universitato Adam Mickiewicz (UAM) Poznań.

En la dua plej granda pola universitata urbo studas c^irkau^ 90 mil studentoj. Ekde la jaro 1998 eblas profundigi konojn en lingvistiko, studi en internacia lingvo Esperanto kaj g^ui internacian etoson. Temas pri fako interlingvistiko. Ni estis la unua grupo, kiun formis gesamideanoj el Germanio, Svedio, Usono, Makedonio, Pollando, C^e-h^io. Jes, mi estis ununura studentino el C^eh^io. Ankau^ prelegintoj venadis diversnaciaj. C^iujn kunligis precipe intereso, deziro studi la fakon pro-funde, konatig^i ankau^ kun aktualaj^oj en la movado ktp. Se oni decidas fari la pas^on, do ekstudi, oni ne pensu pri mono au^ tempo. Oni g^uu la eblecon kaj g^oju pro la rezulto.

Unusemajna studsesio okazadas re-gule dufoje dum la jaro: fine de septembro kaj fine de januaro / komence de februaro. Oni faras, plenumas ekzamenojn kaj poste au^skultas prelegojn. La studentoj havas eblecon demandi, reagi, prezenti propran opinion. El c^iuj 4 fakoj dum unu semestro oni devas skribi disertaj^on kaj plenumi ankau^ skriban kaj bus^an

ekzamenon. Dum la lasta jaro oni havas ses monatojn por kompili, verki la plej gravan, c^efan skriban laboraj^on – diploman. Kiam oni plenu-mas c^iujn taskojn, defendas la diplomlaboraj^on, do fine oni diplom-ig^as.

C^iutaga programo dau^ras kutime ekde la 9-a horo g^is la 12-a horo, posttagmeze oni dau^rigas ekde la 14,30 g^is la 18,30 horo. Vespere oni organizas kulturan distraj^on, c^ar ne nur sciencajn interesojn havas ni studentoj. C^u vi konsentas? Au^ vi eventuale havas aliajn opiniojn, spertojn?

Por ni c^iuj ig^is kutimo unufoje vespere veturi al fora urbo-parto kaj viziti familion en bela domo, kie c^iuj anoj parolas Esperante: pola patro, patrino el Thaiwan, filo, kiu uzas kaj la polan kaj Esperanton, pianludas kaj bele kantas. Ili invitis nin c^iujn kune vespermang^i mang^aj^on preparitan lau^ c^ina maniero. G^i estis c^iam vere bongusta kaj abunda. Poste ni kantis, au^skultis spritaj^ojn, rakontojn, ni g^uis la societon. Ankau^ dum la studado oni povas g^oji.

Nun mi rigardas malantau^en kaj venas al konkludo, ke vere valoras alig^i kaj studi en UAM Poznań.

Jitka Skalická

 

Rakonteto

pri la plej gaja koloro

Foje panjo kun Dac^jo parolis pri tio, ke c^iu devas havi en la mondo iun, kun kiu li sentas sin tre bone, kiun li s^atas vidi, kun kiu li s^atas travivi liberan tempon. Tiu povas esti panjo, pac^jo, geavoj au^ kamarado, ne tiom estas grave, kiu li estas. Plej grave estas, ke pro tio, ke ni s^atas ilin, ni volas per io g^ojigi ilin.

Tiun bildeton por g^ojo oni devas pentri per plej gaja koloro, opiniis Dac^jo. Sur bretmeblo en tinetoj fieris diversaj farboj. Dac^jo observis ilin, poste li elektis la flavan. G^i estas kiel la suneto, li meditis, pro tio g^i certe estos el c^iuj farboj la plej gaja. Li kurag^e komencis pentri la bildeton. Sed kio sekvis? Dac^jo subite prenis ankau^ la rug^an kaj poste aliajn farbojn. Ni rigardu, ja ankau^ rug^a floro certe g^ojigos. Kaj kiel bele sur brunaj bedoj aspektas diverskoloraj floretoj! Kaj c^u impresus nin gaje, kiam ni ne havus verdan herbejon por nia petolado? Se mankus ankau^ blua rivero kaj rivereto?

C^u vi pensas, ke Dac^jo la plej gajan koloron ne trovis? G^uste male. Li ekkonis, ke g^ojo estas ric^kolora kiel bunta bukedo, ke c^iu koloro havas sian c^armon, kaj li povas en sia fantazio krei vere malgrandan artan verketon. La bildeto de Dac^jo estig^is por tio la plej ekzempla pruvo.

Kaj pro tio, ke g^i estis el g^ojo, g^i certe g^ojon ankau^ alportos.

Blanka Štráchalová

por vivjubileo

de Jana Holcová,

kiu g^in esperantigis.

Belartaj Konkursoj 2003

Infanlibro de la jaro: nealjug^ita.

Kanto: la unuan kaj du duajn premiojn akiris Nargis Mondjazib el Usono.

Poezio: 1. Ne plu; 2. Plu kaj Plu (ambau^ Anja Karkiainen, Finnlando); 3. Tra l' aero (Christian Riviere, Francio).

Teatraj^o: 1. Samhufo kaj la morto (Jorge Teles, Brazilo); 2. Trombo (Stefan MacGill, Hungario).

Eseo: 1. (premio Luigi Minnaja) La kvara periodo en Esperanta literaturo (Jukka Pietilainen, Finnlando); 2. La pluralo (Cristian Riviere, Francio); 3. La tri doktoroj (Paulo Sergio Viana, Brazilo);

Prozo: 1. La kernproblemo de doktoro Plutonio (Martin Weichert, Svedio); 2. Go-ludo (Christian Riviere, Francio); 3. Au^tobuse (Sten Johansson, Svedio).

Vidbendo: 1. Esperanto en Maklenburgio -Antau^pomerio (Ralf Kuse); la honora mencio al Odesa Junulara Esperanto- Klubo Verdaj^o pro filmo Perlo de C^enigramarujo.

 

Lingvaj ludoj kaj enigmoj

(15)

Solvoj de la enigmoj el la antau^a numero:

27. mondo - mono

28. per diamanto - perdis amanto

Eble vi konas la instruan lingvan konkurson: formi el unu vorto kiom eble plej multe da novaj vortoj, uzante g^iajn literojn (c^iun literon oni povas uzi kelkfoje). Ekzemple: HONESTA - estas, nesto, stano, haste, neta, sono, sen, atente, en, sana, sata, ho, sen, teno, taso, testo, ...

En la enigmo nomata

CIFERKAS^O

la literoj de la divenotaj fundamenta kaj nove kreitaj vortoj estas anstatau^itaj per ciferoj. La formo povas esti listo de ciferoj kun la difinoj. En la kontinua teksto au^ rimaj^o la divenotaj vortoj apartenas pli malpli al la sama temo.

Montraj^oj:

1232 Konstruaj^o Solvo: domo

452 jareco ag^o

436 s^ati ami

23452 honor-rekono omag^o

3212 furoro modo

123456 MALUTILI DOMAG^I

 

21 studo de 3245 c^e 12345 petrola

okuloj protestas.

Por lumo ne 4212 elektra 234515

pli tau^ga estas.

Solvo: al, mapo, LAMPO, pala, ampolo.

Kaj nun solvu vi mem:

29. 14562 percepti

  1. deponejo por greno

34567 legumenaj^o

  1. teksaj^o

  1. g^enerala pronomo

64562 logi

  1. grasa likvaj^o

  1. sidaj^o sur c^evalo

1234567 SENSONO

  1. En urba 12346 plu 3652 lin tedas,

lin kaptas deziro kaj 1636 spontana:

nun 1212 en 1434 123456 naskig^a

samkiel antau^e en 456 infana.

Josef Cink

Ni kondolencas

- La 25-an de au^gusto 2003 mortis en la ag^o de 77 jaroj eminenta esperantisto, tradukinto de multaj kantoj en Esperanton (la plej fama estas "Maris^a, kisu min") kaj fondinto de Junularo Ostrava (50-aj jaroj) Ladislav Kyselý.

- La 25-an de au^gusto mortis pastro Josef Číhák en ag^o 91 jaroj, kunlaboranto de fratoj Filip c^e ilia vortaro.

- En Liberec forpasis multjara esperantisto Rudolf Jiří Zvěřina (la 28-an de au^gusto 2003). Li komencis lerni Espe-ranton en Karlovy Vary kaj poste li vivis kelkajn jarojn en Hradec Králové. Antau^ 40 jaroj li translog^ig^is al Liberec. Dum multaj jaroj li eldonadis Internacian Korespondan Adresaron Esperantistan kaj estis ankau^ membro de KELI. En s-ro Zvěřina ni perdas viglan kaj bonegan esperantiston, kiu faris multe por disvastigi nian lingvon Esperanton.

Miroslav Malovec - 50

La redaktoro de nia Starto festas sian jubi-leon la 8-an de decembro. Li esperantistig^is en 1968, membrig^is al C^EA en 1972. En 1977 li komencis instrui en SET Lančov, poste sekvis lektorado de korespondaj kursoj kaj ekzamenado de grama-tiko en la ekzamena komisiono de C^EA. Por ekzamenotoj li publikigis koncizan Gramatikon de Esperanto (1988). Kun Zdeněk Rusín li tradukis romanon de F. Kožík pri Komenio Lumo en tenebroj (1992), kun Jiří Patera rakontojn de J. Hašek Ne nur soldato Švejk (1994), kunlaboris c^e novaj vortaroj por la publiko (Kraft-Malovec: Esperanta-c^eh^a vortaro, 1995, Kraft: C^eh^a-Esperanta vortaro, 1998) kaj c^e bros^uro de fundamentoj de la c^eh^a lingvo por eksterlandaj esperantistoj (Chrdlová-Malovec: Baza c^eha konversacio, 1996), kiu estis tradukita ankau^ en la anglan, germanan, francan, italan kaj rusan lingvojn. El Esperanto en la c^eh^an li tradukis kun Václav Pecák filozofian verkon de Bruno Vogelmann Nova realismo (1996). La menciitajn publikaj^ojn eldonis la firmao KAVA-PECH en Dobřichovice, kun kiu M. Malovec kunlaboras redaktore ankau^ c^e preparo de publikaj^oj de aliaj au^toroj kaj tradukistoj (ekz. Milito kontrau^ Salamandroj, Propra biografio de Karolo IVa, Au^dienco, Bandenlanda legendaro, La Besto de Vakareso). Kun Jaroslav Mráz li tradukis kaj redaktis libron de Věra Ludíková Ekau^di la animon (1998), preparis por publikigo aliajn tradukojn de Jaroslav Mráz (el verkoj de V. Ludíková, Z. Bergrová kaj J. Karen). Nun li c^eh^igis esperantlingvan bros^uron de Detlev Blan-ke pri interlingvistiko. Gravan parton de lia laboro konsistigas enkomputiligado de manuskriptoj (post Josef Vondroušek kaj Miloš Lukáš kaj de aliaj esperantistoj), interalie li enkomputiligis teknikan vortaron de la iama scienc-teknika sekcio. Pro arkivaj celoj ankau^ malnovajn esperant-lingvajn publikaj^ojn. En la interreto li kontribuas al enciklopedio Vikipedio, preparis pag^ojn por Starto kaj Dio Benu, pag^on de c^eh^aj Esperanto-verkistoj kaj de faka literaturo. Plie li laboras en la kluba komitato de Brno, en la pedagogia kaj ekzamena komisionoj, en la sekcio de informadiko.

Komitato de C^EA

KALENDARO 2003

 

24.-28.11. Internacia kurso de Esperanto en Dobřichovice

28.-30.11. Paroliga kurso en Dobřichovice

6.12. La 23-a C^eh^a-Saksa Tago Ústí n.L.

9.12. Pastorela de Věra Ludíková

KALENDARO 2004

31.7.-7.8. 54-a kongreso de KELI Bystřice pod Hostýnem

somero: SET Lančov

au^tuno: Konferenco de C^EA

decembro: 100 jaroj de J. Vondroušek kaj

V. Scheiber

 

 

Aktualizace svazových stránek na internetu

Abychom mohli aktualizovat informace o našich klubech na svazových stránkách, potřebujeme spolupráci klubů a kroužků, tedy aby členové zkontrolovali, zda údaje o jejich skupině jsou stále platné a aby nahlásili změny tajemníkovi svazu.

Donaco el Havířov

Estraro de Klubo de esperantistoj en Havířov decidis donaci al c^iu abonanto de Starto unu bildkarton el la kolekto 2002. El kvar variantoj estis elektitaj du, sur kiuj estas iama kinejo Radost, en kiu estis Havířov proklamita urbo (4.12.1955) , statuo de ministo (skulptisto Stanislav Mikulášek, 1959), elementa lernejo en stilo "sorelo" kaj eblemo de la urbo.