STARTO 3/2003 (207)

Lingvaj rajtoj kaj respondecoj

Tia estis temo de la c^ijara UK en la sveda Gotenburgo en la tagoj 26.7.-2.8.2003. La kongreson partoprenis 1791 personoj el 62 landoj de la mondo. Kiel kutime, la c^ambroj de la kongresejo ricevis la nomojn lau^ famaj, jam forpasintaj esperantistoj (Adamson, Engholm, Harry, Hodler, Kalocsay, Langlet, Lapenna, Lund-gren, Nylén, Zamenhof). Inter novaj Honoraj Membroj de UEA aperis ankau^ nia Josef Kavka, al kiu ni gratulas.

Kvankam la solena inau^guro okazis nur lunde, jam dimanc^e realig^is multaj programeroj. Merkredo estis jam tradicie dedic^ita al ekskursoj, la solena fermo estis sabate. La kvintaga pro-gramo proponis c^. 170 programerojn. La au^spicion pri la kongreso akceptis la sveda c^efministro Göran Persson.

Saluto de la c^efministro

Mi salutas la partoprenantojn de la internacia kongreso de Universala Esperanto-Asocio varme bonvenaj al Svedio kaj Gotenburgo.

Vi venas al Svedio en sezono, kiam nia lando estas plej bela. Multaj verkistoj, poetoj kaj muzikistoj dum jarcentoj priskribis kaj prikantis la mirindan verdon kaj varmon de la sveda plensomero. Dank' al la ekster-ordinaraj kapabloj de la lingvo la homoj povis rakonti al aliaj pri la tute speciala fres^eco kaj lumo de la sveda somero.

C^ar lingvo estas kaj restas kondic^o por transdono de spertoj kaj scioj. Per literoj, vortoj kaj frazoj okazoj kaj eventoj povas esti priskribataj - de homo al homo, de generacio al gene-racio. Per la unika homa kapablo interparoli ni havigas al ni sciojn pri niaj reciprokaj kondic^oj kaj realaj^oj. Lingvo estas kaj restas la premiso de civilizo kaj de paca kunekzistado.

Mi sincere esperas, ke la laboro antau^ vi estas multflanke grava. Mi esperas, ke la laboro de la kongreso disvolvi kaj disvastigi la internacian lingvon espe-ranto povas kontribui al pli bona interkomprenig^o inter homoj - kaj per tio utili al paco, libereco kaj komuneco ene de kaj ekster la nacilimoj.Göran Persson

El mesag^o de la Asista G^enerala Direktoro de UNESKO

Kiel vi scias, UNESKO aljug^as gran-dan gravecon al kunlaboro kun ne-registaraj organizoj, c^u internaciaj, c^u naciaj, c^ar ni same celas krei solidar-econ kaj interkomprenig^on. Pro tio ni alte taksas niajn multjarajn rilatojn kun Universala Esperanto-Asocio, kiu c^iam aktivis por establi ligojn inter diversaj popoloj, tiel kontribuante al internaciaj interkomprenig^o kaj paco. UNESKO rigardas lingvojn kiel kanalojn de dialogo kaj do de interkomprenig^o. Pacaj interrilatoj inter la nacioj de la mondo nepras en la nuntempo, kaj lingvo kaj kulturo estas la s^losilaj elementoj de internacia dialogo.

C^iu lingvo estas kaj esprimo de la kulturo de komunumo kaj ilo por konservi tiun kulturon por postaj generacioj. C^iu lingvo en la mondo prezentas unikan manieron percepti la realon. Estas dang^ero, ke multaj el tiuj lingvoj, protektantoj de diverseco, malaperos dum la venontaj jaroj, se ni ne multe penos por ilin konservi.

Per tio, ke g^i stimulas komunik-metodon, la Esperanto-movado helpas konstrui pontojn de interkomprenig^o inter diversaj popoloj kaj kulturoj. Tiumaniere Esperanto helpas montri, ke unueco kaj diverseco eblas kaj fakte necesas.

John Daniel, Parizo, 2003-07-23

komisiite de la G^enerala Direktoro

El parolado de nepo de L. L. Zamenhof

Okazis, ke antau^ sesdeko da jaroj la nomo de, tiam de ni ne konata, urbo Gotenburgo aperis al mi, al mia familio, g^uste kiel sinonimo de tiuj homaj rajtoj, kiel sinonimo de libereco. Al ni, en Varsovio tiam sub okupacio, al ni enkarcerigitaj antau^ la fi-famaj muroj, Gotenburgo egalis mondon fabelan, mondon el kiu, same kiel manao de c^ielo en tempoj bibliaj, alvenadis diversaj bongustaj mang^aj^oj kies ekzisto estis c^e ni, tiutempe, jam de longe forgesita. Mi c^iam memoros la nomon de la sendinto aperinta sur la pakaj^oj: la nomon de Einar ADAMSON, gotenburgano kaj esperantisto. Mi havis la s^ancon, kelkajn jarojn pli malfrue, konatig^i persone kun la karmemora Homo, okaze de la kongreso en Malmö, la sola kiun mi sukcesis partopreni dum postmilita jardeko. Tiam mi konatig^is ankau^ kun la urbo Gotenburgo, kaj amikig^is kun la tuta familiaro ADAMSON; cetere la filino de Einar dau^re estas amikino tre kara.

Enkadre de nia UEA ni dau^re laboru kaj batalu por la lingvaj rajtoj, sed ankau^, same kiel antau^ sesdek jaroj, por la homaj rajtoj g^enerale kaj tute specife por la rajto nenie malsati sur nia terglobo.

Louis C. ZALESKI-ZAMENHOF

Pri la kongresa temo:

Sub kiuj cirkonstancoj oni povas aserti, ke difinita homo havas "rajton" utiligi difinitan lingvon en difinitaj situacioj? C^u, ekzemple, ni havas "rajton" postuli, ke la s^tato eduku niajn infanojn en nia denaska lingvo? Kaj c^u samas la situacio se temas, unuflanke, pri forta lingva komunumo en difinita s^tato (ni diru, la kataluna) au^, aliflanke, se temas pri familio de enmigrintoj, kiuj estas solaj en la regiono, kiuj parolas iun lingvon de la propra patrolando? G^is kiu grado ano de lingva minoritato, ekzemple, havas etikan "devon" au^ "respondecon" konservi kaj utiligi sian lingvon? C^u tia respondeco etendig^as al uzantoj de Esperanto?

Kunlige kun la temoj de niaj kongresoj, ni ofte invitas eksteran fakulon veni al la kongreso por transdoni al ni siajn spertojn. C^i-jare ni invitis la profesoron Charles Durand, kiu estas konata en la franclingva mondo pro du libroj, La mise en place des monopoles du savoir (La starigo de monopoloj de scio), kaj La nouvelle guerre contre l'intelligence (La nova milito kontrau^ la inteligento). En siaj libroj profesoro Durand, kiu estas profesoro en la Teknologia Universita-to de Belfort-Montbeliard en Francio, aparte emfazas la efikon de la unu-lingveco de la internacia mondo, en kiu la angla lingvo forpus^as c^iujn aliajn lingvojn. Li bone konas la terenon: li estas specialisto pri informadiko, kaj li instruis dum multaj jaroj ne nur en Francio sed ankau^ en Usono.

Ni petis profesoron Durand klarigi siajn ideojn. C^ar li ankorau^ ne estas parolanto de Esperanto, li parolos al ni hodiau^ en la franca lingvo.

La temon ni traktos c^efe en diskutgrupoj, esence pere de serio da demandoj. Kio (ekzemple) estas rajto, kaj, inter la diversaj homaj rajtoj, kio estas lingva rajto? C^u estas diferenco inter individua lingva rajto kaj kolektiva lingva rajto? C^u ekzistas ankau^ lingvaj respondecoj - ne nur juraj, sed ankau^ moralaj? Kiujn reciprokajn respondecojn havas lingva malplimulto kaj la c^irkau^anta lingva plimulto flegi kulturan interkompren-ig^on per tradukado, lingvoinstruado kaj alimaniere?

C^u ni povas ekspluati difinitajn nuntempajn politikajn evoluojn favore al Esperanto, ekzemple reziston al la influo de la angla lingvo en Eu^ropo? C^u ni povas veki apogon por Esperanto en sciencaj kaj teknikaj medioj?

Kiun ekvilibron ni trovu inter unuflanke la pledado por Esperanto kaj aliflanke la atentigo pri maljustaj solvoj de la internacia komunikado per etnaj lingvoj? La Esperanto-movado estas parte protesta movado: kontrau^ lingva malegaleco, lingva maljusto, lingva diskriminacio.

Humphrey Tonkin

 

NATURA SIMBIOZO

Parolado de Charles Durand pri la kongresa temo. Esperanta traduko.

Antau^ c^io mi volas danki al Sinjoro Renato Corsetti, Prezidanto de UEA, pro tio ke li invitis min partopreni tiun c^i kongreson kaj tiel havi la eblecon alporti mian modestan kontribuon al la faritaj^oj kaj al la laboroj de la espe-rantistoj.

Hodiau^ nepras, ke ni disrompu la cirklobarilon de silento trude starigitan de la amaskomunikiloj kaj de la oli-garkio, de kiu ili estas komisiitaj. La esperantistoj ne nur promocias Espe-ranton. Ili ankau^ postulas la rajton, kiun havas la popoloj por sia digno, pensi, labori per siaj lingvoj, vivi lau^ siaj propraj kulturoj, esti si mem plene kaj sentrude. La esperantistaj asocioj havas multajn komunajn ecojn kun aliaj grupoj, kiuj kreig^is dum la dek-kvin pasintaj jaroj dise tra la mondo kaj aparte en Eu^ropo. Tiuj grupoj prizorgas la defendon de multaj naciaj lingvoj, kiujn la tutmonda plutokrataro s^atus nuraj dialektoj, kaj kies rolo tiel ig^us esence folklora. Jen kial alianco inter esperantistoj kaj la j^us cititaj aso-cioj estas alte dezirinda. Dume, mia-opinie ekzistas c^iuj necesaj faktoroj por estigi el tiu alianco ververan sim-biozon, kio helpos nin multe pli efike dissciigi niajn mesag^ojn.

Hodiau^ la esperantistoj estas la solaj, por proponi al ni lingvon vere inter-nacian kaj de c^iuj akireblan. Mi ne c^i tie priskribu la avantag^ojn de Espe-ranto, c^ar vi c^iuj ilin scias pli bone ol mi, kiu ankorau^ ne parolas vian lin-gvon. Tamen aliaj asertas al ni, ke la gepatra lingvo de iu grupo, reprezent-anta ne pli ol 6 g^is 7% de la tutmonda log^antaro, estas universala lingvo, kaj tio starigas al ni seriozan problemon. Fakte, se unu natura lingvo estas pro-klamita universala, tio samtempe sub-au^digas, ke la aliaj ne estas tiaj. Se unu lingvo posedas superecojn super la aliaj, tio memkomprenble substrekas alies malsuperecon. Tion oni nomas duopecon de la kvalifikiloj, kaj tio estas ege g^ena, c^ar, se unu lingvo superas la aliajn, g^iaj parolantoj same konsideratos superantaj la ali-lingvanojn, vole nevole.

Mi s^atus c^i tie parentezumi. Ni c^iuj scias, ke antau^ 1960 ekzistis en Usono strikta rasa apartigo bazita sur la lau^-dira malsupereco de la nigruloj. Dume g^isfundaj enketoj montris, ke la nig-ruloj mem plejmulte samopiniis c^i tiel. Tiu interkompletig^o de la opinioj iam ekzistas en la rilatoj inter koloniantoj kaj koloniatoj, inter regantoj kaj regatoj. Nu, ni konstatas similan situa-cion inter la denaskaj parolantoj de la lau^dire universala lingvo kaj la ceter-uloj. La preskau^ sistema diskriminacio favoranta la denaskajn angloparo-lantojn estas natura sekvo de la supereco prikonsentita al la angla lingvo, tial ke en multaj landoj la angla lingvo estas formale agnoskata kiel la nura lingvo uzota en ekzemple la internaciaj teknikaj-sciencaj inter-s^ang^oj. Ankau^ la diskriminaciaj dung-procedoj povas ekzisti nur pro la kredo - komuna de la denaskaj angloparo-lantoj kaj de tiuj kiuj ne tiaj estas - pri tiu lau^dira supereco de la angla lingvo. Tiu kulpa interkonsento, inter tio kio estas nenio alia ol unu reganta grupo kaj alia regata grupo, estas naskanta ene de c^iuj internaciaj organizaj^oj - ja ne devigataj je dungaj kvotoj - evidentajn malegalecojn, kiujn la aktualaj tendencoj povas nur plifortigi.

En Eu^ropo iuj provas kredigi al ni, ke la scipovo de la angla estig^is nemal-havebla pro komercaj reguloj kaj planedskalaj komunikbezonoj. Dume kiel ni scias, se la celoj de tia lernado estus nur pragmataj, al Esperanto kaj ne al la angla la apostoloj de la univer-sala interkomprenig^o devus sin turni! Devige ni konstatu, ke la angla rolas hodiau^ en kontinenta Eu^ropo same kiel antau^ 1990 la rusa en la satelitoj de Soveta Unio kaj en ties aneksitaj res-publikoj. La socilingvisto Louis-Jean Calvet evidentigis en tiu procezo etapojn tute similaj al tio, kio videblas nun en okcidenta Eu^ropo pro la angla. Malesto de lingva politiko en la nerus-lingvaj respublikoj sekvigis amplek-sajn vortajn prunteprenojn el la rusa lingvo, aparte en la sciencaj kaj tek-nikaj sferoj. Tiel tre rapide, la lokaj lingvoj izolig^is en poramasaj funkcioj, dum la rusa specifig^is por la informadaj, oficialaj, sciencaj funkcioj. En 1975 dum konfereco okazinta en Tas^kento estis proponata la instruado de la rusa c^ie ekde la infanvartejo, kaj poste en 1979, dum alia konferenco en Tas^kento titolita La rusa lingvo, lingvo de amikeco kaj de kunlaborado de la sovetaj popoloj, estis sugestite devigi la studentojn redakti siajn memuarojn en la rusa. Sekvis manifestacioj en Tbiliso (Kartvelujo), Talino (Eston-ujo), ribeletoj en la aliaj baltaj landoj, peticioj de la kartvelaj intelektuloj, ktp... Iuj lingvanoj ekkonsciis, ke ilia lingvo malrapide solvig^as en la rusa. Okazis do fenomeno de akcelata sorbado de la sovetaj lingvoj far la rusa, neniel volita de la popoloj, sed male c^iel dependanta de la potenco kaj de la lingva politiko de Rusujo fronte al ties satelitoj. Estas evidente, ke simila procezo estas disvolvig^anta en la eu^ropaj landoj, kaj tio igas opinii, ke la eu^ropunia konstruig^o faciligas la rapidan satelitig^on de la malnova kontinento sub la usona Ameriko. En Soveta Unio la prunteprenoj el la rusa estis malpliigontaj la diferencojn inter la lingvoj profite al la rusa. Aplikite tiam en Soveta Unio kaj hodiau^ en kontinenta Eu^ropo, tiu speco de lingva imperiismo nature lau^iras diversajn vojojn, samtempe influante la lernejan kaj universitatan politikon, la lingvoplanadon kaj la amaskomuni-kilojn. La lingva imperiismo ne estus tre dang^era, se g^i ne estus la elmontro de kruda simpla imperiismo, kaj sufi-c^as observi por taksi ties entenaj^ojn.

En multaj landoj c^i tie reprezentataj la amaskomunikiloj injektas en la naciajn lingvojn, tute artifike, centojn da novaj anglo-usonaj vortoj, kiuj tiel anstatau^as la lokan vortprovizon. Tiel estas ekzemple en la itala, en la germana, en la franca, en la hispana, en la sveda. En la reklamiloj la bildoj pri moderneco, pri teknologio tiel nomata "alta", pri movebleco, pri scienco, pri liberaleco, pri efikeco, pri profesia sukceso, pri ric^eco, kaj ec^ pri sporto, estas ekde nun preskau^ c^iam kunligitaj kun anglo-usonaj terminoj, kiuj tiel tute artifike anstatau^as la terminojn de la gepatraj lingvoj, tiamaniere vunditaj. Tiu seninterrompa entrudig^o kreas en la log^antaro Pav-lovan reflekson, kiu favoras ne nur la trejnadon al la angla lingvo sed ankau^ la konsenton por la ega anglo-saksa superrego kultura, ekonomia kaj politika fare de la socioj, kiuj pro g^i suferas.

Rémi Kauffer, profesoro en la prestig^a lernejo pri politikologio ("Sciences-Po") de Parizo, skribas en sia libro titolita "La armilo de la misinformado. Milito de la multnaciaj firmaoj kontrau^ Eu^ropo":

"Trudante siajn konceptojn, siajn terminarojn, siajn mondprojektojn, Usono provas enkatenigi siajn rivalojn en pensadcirklon por ili desegnitan, tiamaniere ke tiel malliberigite ili ne plu povos eligi sin el g^i. Trudi sian vortprovizon estas privenki la unuan batalon. De "brainstorming" al "wargame", de "teenagers" al "fast-food", de "management" al "bench-marking" la usonanoj estas pli-fruig^intaj antau^ iuj aliaj .... Dank' al tiu kreskanta entrudig^o la uson-brita influo povis disvastig^i. De la reganta elitaro, de la ekonomiaj medioj, g^is la "antau^enig^antaj" rotoj el la mezaj socitavoloj, g^i enpenetris la popolajn klasojn. Pervorta batalo, perbilda batalo. Lau^ tio ke la usonecigo de la terminoj kaj de la imagitaj^oj kunestas kun la usonecigo de la konsummodo, tiu fenomeno donas unu el la plej efikaj subteniloj por la entrudig^o de la usonaj firmaoj en la progresantajn merkatojn. Nu, ec^ se komerca, iu ajn milito estas unue milito de la spiritoj. Ankau^ g^i tute ne kompareblas kun psika "blitzkrieg" (fulm-milito) elpensita kaj gvidata al proksima celo. La misinformado male entenas dau^ran agadon zorge estritan kaj gravajn rimedojn teknikajn, financajn, homajn". Tiu c^i klarigo estas do geografi-politika kaj g^i plene konfirmas la diraj^ojn de Zbigniew Brzezinski, kiam li asertas, ke "Eu^ropo estas de nun usona protektorato".

Niaj tiel nomataj elitoj absolute ne prikonscias, ke la posedantoj de la vortoj kaj de la lingvo posedas ankau^ la penson, kaj ke posedante alies penson oni posedas c^ion ceteran. Tiu g^eneraligita uzado de la angla, kiel difinilo kaj prezentilo de scienco, kompreneble donacas pli vastan videblecon al la sciencaj laboroj de anglolingvaj popoloj, dum g^i samtempe enmarg^enigas la aliajn kompreneble tiom pli, ke la laboroj estas anglalingve redaktitaj, kaj ke sekve ili devas enmuldig^i en la anglalingvajn postulojn koncerne la formon kaj la enhavon. El tio fontas mimetismo au^ imitismo, kiu havas plagajn sekvojn, c^ar g^i gvidas lau^ konkurenca inspiro al programoj, kiuj ne povas respondi al vere noviga logiko. Lau^ tio ke estas efektive la anglolingvaj landoj kiuj tiel difinas la normojn de la "bona scienco", estas memkompreneble ke la scienco de la anglalingvaj landoj montrig^as tiel "supera" fronte al tiu de la aliaj. Tiel longe kiam la fremdaj scienc-esploristoj, konscie au^ nekonscie, konsentos pri tiu propra malsupereco, uzante la anglan kiel priskribilon de sia laboro, ili montrig^os simplaj perantoj de la anglo-usona scienc-esplorado kaj ili ne povos plene valorigi sian laboron.

Do c^u la scipovo de la sinpretende "universala" lingvo ebligas pli altan nivelon de prospero? Tion s^ajne kredas la registoj de Tajvano, c^ar ili j^us dungis mil instruistojn denaske anglo-parolantajn por plialtigi la anglalingvan nivelon de siaj gejunuloj. Tamen, kion mi rimarkigis okaze de konferenco okazinta en tiu lando en novembro 2002, se ni rigardas la najbarajn landojn, ni ekvidas ke Filipinoj, kie la angla lingvo estas supere plej bone parolata en la regiono, estas ankau^ malplej altnivelaj sur la ekonomia tereno en Sudokcidenta Azio!

Unusola lingvo malmultigas la nombron de esprimmodoj kaj de referencpunktoj, kaj g^i ignoras la pens-skolojn funkciantajn per aliaj lingvoj. Ne eblas konfidi al aliuj la regadon de la difinoj kaj de la enbildigiloj de la homa kono. Jen kial la internacia komuniklingvo estu nepre sennacieca, kaj esperanto estas la nura lingvo nun konforma al tiu kriterio.

Mia batalo estas batalo por la libero de la spirito, c^ar tiu libero estas la kondic^o de c^iuj aliaj liberoj. Mi estas hodiau^ kun vi, c^ar la esperantistoj fundamente tiel samopinias.

Tradukis el la franca:

Claude Longue-Epée

 

Rezolucio de la 88-a Universala Kongreso de Esperanto

La 88-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninte en Gotenburgo, Svedujo, de la 26-a de julio g^is la 2-a de au^gusto 2003, en c^eesto de 1800 personoj el 62 landoj, kaj traktinte la temon "Lingvaj rajtoj kaj respondecoj"

atentigas pri la pluraj iniciatoj kaj deklaroj de Universala Esperanto-Asocio en lastaj jaroj pri la konservado de lingva pluralismo ene de s^tatoj kaj en la rilatoj inter s^tatoj, kaj pri la rolo, kiun la Internacia Lingvo Esperanto povas ludi kiel efika kaj neu^trala ponto inter la diversaj lingvoj;

notas en tiu rilato ekzemple la Manifeston de Prago (1996) pri lingva demokratio, kaj rezoluciojn de Universalaj Kongresoj de Esperanto en Zagreb, Kroatio (2001), kaj Fortaleza, Brazilo (2002);

konstatas,

- ke lingvoj plenumas fundamentan rolon en homaj socioj ne nur kiel iloj de komunikado sed ankau^ kiel manieroj por esprimi sian identecon;

- ke lingva diverseco reprezentas unu el la grandaj ric^aj^oj de la homa kulturo kaj estas konservenda en la kunteksto de demokratia lingvopolitiko, kaj ke tia politiko ankau^ liveras la lingvajn rimedojn ne nur por komunikado ene de socioj, sed ankau^ inter la socioj;

- ke lingvaj rajtoj-nome tiuj rajtoj, kiuj rilatas al la kontentigo de komunikbezonoj kaj la esprimado de identeco en plurlingvaj situacioj-estas esenca sed tro ofte neglektata elemento en la fundamentaj homaj rajtoj;

- ke la realigo de lingvaj rajtoj estas afero ne nur jura sed ankau^ morala, en kiu c^iu havas respondecon partopreni;

- ke tiuj rajtoj aplikig^as, au^ devus aplikig^i, je c^iuj niveloj de la homa socio, ekde la rajtoj de individuoj tra la protektado de lingvaj malplimultoj g^is lingva egaleco en la rilatoj inter s^tatoj;

- ke la principoj de egalrajteco kaj de demokratia komunikado postulas konservadon de la lingva diverseco en multlingvaj komunumoj, en la kadro de egaleca kaj klara lingvopolitiko, c^ar tio ebligas maksimuman socian parto-prenon de c^iuj civitanoj;

- ke manko de klara kaj aktiva lingvopolitiko malfermas la vojon al lingva dominado kaj hegemonio;

- ke eblas konservi lingvan diversecon, precipe en inters^tataj rilatoj, nur per aktiva lingvopolitiko cele al realigo de neu^trala multlingvismo, en kiu neniu lingvo havas dominan rolon;

atentigas pri la multjaraj spertoj de la Esperantlingva komunumo kiel modelo de egalrajta komunikado en multlingva socio kaj pri la preteco de tiu lingvo por ludi multe pli aktivan rolon kiel pontolingvo en la rilatoj inter s^tatoj kaj en multilingvaj sistemoj de komunikado,

petas la diversajn Esperanto- organizaj^ojn, je internacia, nacia kaj loka niveloj, kunlabori en sistema klopodo atentigi pri la kvalitoj de la Internacia Lingvo Esperanto, kaj konservi kaj evoluigi la lingvon tiel ke g^i plej bone ludu sian rolon kiel transponta lingvo en multlingvaj situacioj,

kaj alvokas al c^iuj internaciaj organizaj^oj registaraj kaj neregistaraj, al registaroj kaj aliaj instancoj, al fakuloj kaj sciencaj organizaj^oj, kaj al c^iuj civitanoj, kiuj deziras konservi kaj fortigi lingvan egalecon je c^iuj niveloj, pli profunde esplori la kapablojn kaj atingojn de la Internacia Lingvo Esperanto en la rilatoj inter lingvoj kaj popoloj c^ie en la mondo kaj apliki ties lingvajn rimedojn.

 

UK integrigu blindulojn

La kunsido "Esperanto, c^u inkluziva movado?" estis arag^ita pro dubo aparte pri blinduloj, kvankam Esperanto nomas sin "c^ies lingvo".

Blinda s-ro Aldo GRASSINI el Italio, la c^efparolanto, prezentis la longedau^recon de blindula Esperanto--movado, ekz. brajla organo "Esperan-ta Ligilo" de LIBE (=Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj) 100-jarig^os en 2004, kaj gvidantecon de blinduloj en la g^enerala Esperanto--movado en diversaj landoj. Li klarigis ankau^ pri malfacilaj^oj por blinduloj en la socio kaj en la Esperanto-movado, i.a. tamen nuntempe komputilo helpas multe kaj en reta komunikado blinduloj estas bone integritaj, kvankam tio validas ne por c^iuj blinduloj.

Sekve s-ino KIKUSIMA Kazuko el Japanio prezentis klopodojn en diver-saj Esperanto-eventoj en Japanio: arang^i kotiz-kategorion "handikapitoj" por prezenti la akceptemon; en mal-fermo kelksekunde informi pri c^eesto de blinduloj; meti en dokumentujon informilon pri kontakt-maniero kun blinduloj (c^i UK faris!); organizi fakkunsidon por konigi diversaj^ojn pri blinduloj.

Poste parolis Povilas Jegorovas pri la perspektivoj de IKBE (Int. Kongreso de Blindaj E-istoj) en Litovio en 2005. Blindaj esperantistoj en Litovio estas ja malmultaj, sed helpos Litova E-Asocio kaj la brajla biblioteko, kiu de longe produktas altkvalitajn materialojn. "Eblas lerni la lingvon en du jaroj."

La c^efa espero estas tamen UK plus IKBE en Japanio 2007. Lau^don la japana JABE, i.a. Krizantemo, ricevis pro la informilo c^e la kongrespaperoj "Kiel vivi kun vidhandikapitoj" .

Japana e-isto japane publikigis en gazeto la libreton "Ne tiel sed c^i tiel. Por agrablaj kontaktoj kun vidhandikapitoj" kaj JABE publikigis la prelegon de Olena Pos^ivana "La sesa senso" el 1998.

KIKUSIMA Kazuko, Rob Moerbeek

Biografioj de novaj honoraj membroj

Edwin Burg (Nederlando) naskig^is en 1925 en Indonezio. Malliberigita en koncentrejo en 1942-1945, li eklog^is en Nederlando (1946), studis ekono-mikon kaj laboris en banko en Hago.

Esperanton li eklernis en 1965 kaj ekde tiam dedic^is sin al disvastigo de la lingvo. Varbis centojn da novaj esperantistoj per privataj rilatoj, skribis leterojn pri la lingvo al au^toritatuloj kaj j^urnaloj, mecenatis plurajn E-organizojn.

En 1979, post emeritig^o, ig^is gvidanto de la oficejo de la Internacia Esperanto-Instituto (IEL) en Hago. Ekde 1995 estrarano de IEI. Lia agado estas altnivela kaj profesia, li multloke kreis grandan respekton por la lingvo.

Adolf Burkhardt (Germanio), protestanta pastro, naskig^is en 1929 en Germanio. Esperanton li eklernis en 1947 per koresponda kurso; partopreninte en UK en Haarlem en 1954, definitive esperantistig^is. Tre aktiva en GEA, precipe pri la biblioteko: la nuna Germana Esperanto-Biblioteko en Aalen estas sub lia direktorado. Ekde 1961 prezidanto de KELI kaj g^ia motoro. En 1992 ricevis Bundesverdienstkreuz (Kruco por Meritoj al la Federaj^o de Gernamio pro sia ekumena laboro per kaj por Esperanto).

Multe tradukis. La krono de tiu laboro estas Adoru, granda kristana kantlibro eldonita en 2001. Pro tiu verko kaj lia verkaro g^enerale li ricevis, kune kun pastroj Eichhom kaj Kronenberger, la Esperanto-kultur-premion de la FAME-fondaj^o.

Imre Ferenczy (Hungario), naskig^is en 1932 en Hungario. Lernis Espe-ranton en 1950, diplomig^is kiel kuracisto en 1957.

Kunfondinto de la Hungarlanda Esperanto-Konsilantaro en 1955; pre-zidanto de junulara fako de HEA g^is 1960; gvidanto de medicina fak-komisiono de HEA en 1970-2000; junulara gvidanto de IFEF g^is 1970; realiganto de laborkontrakto inter TEJO kaj IFEF en 1968 (UK Tarragona). Pro lia instigo ekde 1982 dum IFEF-kongresoj funkcias radio-amatora stacio kun speciala vok-signalo.

En 1970 ig^is privata sekretario de d-ro Hideo S^inoda; ekde 1985 dau^re prezidanto de IMEK, internacia kongreso por E-medicinistoj. Membro de redaktantaro de MIR. Organo de UMEA. Prezidanto de la Monda Yumeiho-Societo, fondita en 2001 en Budapes^to.

Fondinto kaj prezidanto de hungara sekcio de ILERA kaj hungara sekcio de la Internacia Fervojista Radio-amatora Asocio.

Salah G^anem (Libano)

Profesoro Salah G^anem naskig^is en 1933 en Libano. Li estas psikologo kaj grafologia jurspertulo c^e tribunaloj.

Lernis Esperanton en 1960; estas pioniro de la movado en Libano, kies LA li prezidis dum pluraj jaroj. Eldonis la unuan E-araban lernolibron en 1965 kaj prizorgis E-elsendojn de radio en Libano. Honora membro de la Internacia Societo de Amikeco kaj Bonvolo (1984); prezidanto de alta komitato por festi centjarig^on de Esperanto (1987). Membro de la Brazila Akademio de Belarto (1965).

Josef Kavka (C^eh^io) naskig^is en 1922, doktoro pri natursciencoj, kandidato de teknikaj sciencoj, petrologo.

 

 

 

 

 

 

 

Laboris multajn jarojn sur Esperanta scienca kampo, verkis plurfake informajn artikolojn kaj eseojn. C^efredaktis Sciencan Revuon (1978-1987) kaj Geologion Internacian (1968-1990), kunredaktis Sciencan Revuon ekde 2000. Kunlaboris pri Pos^-atlaso de la mondo (1971), multjara funkciulo de ISAE, g^ia g^enerala sekretario de 1971 g^is 1980.

ISAE kaj C^EA atribuis al li honoran membrecon pro liaj meritoj.

Antanas Mekys (Litovio) naskig^is en Litovio en 1917, studis ekonomikon, unue lektoris en la Vilniusa Universitato, poste laboris en S^tata Komisiono pri Planado g^is emeritig^o. Ekinteresig^is pri Esperanto en 1933, serioze lernis en 1955. Ekde 1959 agis en LA kiel instruisto, instruis al miloj da homoj per tradiciaj kaj korespondaj metodoj.

Verkis diversspecajn lernolibrojn por lernantoj, klub-kursanoj kaj junuloj, publikigis ilin mem multobligitajn, kontrau^leg^e en la tiama politika situacio. Redaktis kaj aperigis plurloke specialajn kursojn, kiuj ig^is bazo por organizita movado en tuta Litovio. En 1974 surbendigis vaste uzatan kurson por memstara lernado. Faris c^ion propranome. En 2001 aperis lia plej grava lernolibro por litovoj: lecionaro, legaj^oj kaj dudirekta vortaro. Lia lasta gramatiko estas nomata Esperanto-pos^lernilo.

En la lastaj jaroj esploris historion de E-movado en Litovio, kompilis biografiojn de 200 famaj litovaj esperantistoj. Okaze de lia 80-jarig^o la Respublika Kulturpalaco sendis dankleteron pro lia multjara kaj sindona laboro por Esperanto.

Internacia Kongresa Universitato

Kiel c^iujare okazis ankau^ nun serio de fakaj prelegoj, ofte kunlabore kun Akademio Internacia de Sciencoj San Marino.

IKU 1: "Eu^ropa identeco kaj eu^ropa lingvo". (Zlatko Tisljar).

IKU 2: Ekonomia tutmondig^o - c^u oportuno au^ minaco? (Lee Chong-Yeong)

IKU 3: Komunikado tra la c^elaj membranoj. (Eva Paras^keva- Bojag^ieva)

IKU 4: La interlingvistikaj koncep-toj de Wilhelm Ostwald (1853-1932) - okaze de la 150-datreveno de lia naskig^o (Detlev Blanke)

IKU 5: Nanoskalaj duonkondukiloj: Kemia prilaborado de materialoj por estonta elektroniko (Orlando E. Raola)

IKU 6: Manksio: eta lando au^to-nomeca kun propra lingvo kaj kulturo (Marjorie Boulton)

IKU 7: La geometrio de la komputila ekrano (Christer Kiselman)

IKU 8: C^u c^iuj religioj estas sinkre-tismaj? (Leif Nordenstorm)

IKU 9: Instruado de efikaj komu-nikaj kapabloj al medicinaj studentoj (Meredith Simon)

Literaturo

Dum la tuta kongreso funkciis Libroservo, en kies c^ambro okazis ankau^ la popularaj au^toraj duonhoroj kun prezentado de novaj libroj. Parolis jenaj au^toroj: dimanc^e: Ed Boorsbom, Mark Bavant, Petro Chrdle; lunde: Roman Dobrzyn-sky;marde: Nora Caragea, Spomen-ka S^timec; j^au^de: Sten Johansson, Ziko M. Sikosek; vendrede: Jarlo Martelmonto, Rainer Kurz.

La infana kongreseto

25 infanoj el deko da landoj kolektig^s por pasigi semajnon en esperanta etoso en la 35-a Internacia Infana Kongreseto. Kvar gvidantoj kaj ses helpantoj zorgos pri varia semajno.

La arang^o okazos en centro kun lignaj kabanoj apud lago, 18 km norde de Gotenburgo. Gepatroj vizitos nin j^au^de posttagmeze.

S. MacGill

Ekfunkciis 8S6UEA

8S6UEA - la kongresa amatora radio-stacio ekaktivig^is je la 10-a horo sabate. La gotenburgaj radio-amatoroj helpis starigi la kurtondan stacion kaj antenojn, kaj jam post tri horoj sabate ni faris pli ol 125 radiokontaktojn kun amatoroj en multaj landoj en Esperanto, germana, angla kaj rusaj lingvoj.

Esperanto trans la generacioj

...estis la temo, kiu allogis c^. 60 gekongresanojn dum kunveno de la novstila "Instrua Dimanc^o". Oni detale pritraktis, sub la gvidado de Amri Wandel, la tri generaciojn de la Esperanto-Socio, kaj la rimedojn por ne perdi esperantistojn dum la t.n. "ag^o-brec^oj".

Ja ni devus doni apartan atenton al la geknaboj inter 14-18-jaraj (1a brec^o) kaj la plenkreskuloj inter 30-60-jaraj (2a brec^o) kiam ili pro familia kaj profesia kariero, forlasas la movadon.

Intervenis en la vigla debato, inter aliaj, Francisko Simonet, Kim Jan Henriksen (denaskaj esperantistoj), Kristoforo Fettes (gvidinto de Infanaj Kongresetoj), Ursula Grattapaglia (Bona Espero) kaj Katarina Bodnarova (redaktorino de la notinda revuo "Familia Esperanto", abonebla por 10 eu^roj c^e UEA).

Trovitaj pliaj ZEOj

C^u vi sciis, ke en la UK-urbo trovig^as pliaj ZEOj? Eble ne, same kiel mi g^is hierau^. Sed tute hazarde mi vizitis rozg^ardenon kaj tuj mi trovis Prosperon. Do, temas pri la rozo kultivita en la jaro 1983 de Austin.

Tamen post kelkaj pas^oj venis pliaj agrablaj surprizoj, plia ZEO: Responso (Berger 1981); lau^ PIV ni povus eble listigi ankau^: Parole (Kordus Söhne 2001) kaj Elegante (Ducher, 1918) kaj fine denove Austin kun Perita (1983). Estus intereso esplori ion pli pri tiuj rozspecoj. Eble ankau^ pli pliaj.

Marija Belos^eviš

Ne-fumantoj (TADEN)

La kunveno de TADEN kunvenigis, krom la prezitanton Jan Bemelmans kaj la sekretarion Rob Moerbeek 37 personojn, inter kiuj 14 membroj.

Iniciatis la agadon Jiří Rada kaj Bart Ruigrok en 1995, kiu en 1996 farig^is asocio prezidata de Nora Moerbeek. TADEN celas konsciigi esperantistojn pri la malavantag^aj flankoj de fumado kaj defendi la rajton de ne-fumantoj je senfuma aero. Rezulton donis nia agado, sed dume evoluis ankau^ la leg^aro. Por tutmonda informado pri diverslandaj evoluoj aperas "Puraj Pulmoj" (po tri au^ kvar numeroj jare): pri la tabakindustrio, tabakleg^oj kaj individuaj spertoj, sed ankau^ sciencaj malkovroj.

Pluraj c^eestantoj priskribis la progresojn en sia lando: Nederlando (prokrasto de fummalpermeso en konsumejoj, psiki-atriaj klinikoj), Francio ("sistema malobeado" al severaj leg^oj), Serbio (ekonomia dependeco de la sola fabriko funkcianta: tabaka en NiÜ), Italio (en 2004 restoracioj fumliberig^os, en lernejo ec^ direktoro malobservas la leg^on fumante).

Kontrau^ la timo ke en C^inio ne eblos partopreni la UK-on pro fumado, s-ano Zhao povis trankviligi nin, ke la kongresejo estos fumlibera kiel c^i tie, krom apartaj fumejoj.

La kunvenon distris (kaj mallongigis) filmistoj kiuj invitis nin trifoje okupi la podion alterne kun la seg^aro. Fine de la kunsido alig^is 6 personoj.

R. Moerbeek

16-A INTERNACIA ESPERANTO-KONFERENCO de OSIEK

PRAGO 2003-07-19/25

La konferencon sub la devizo Intimaj temoj en la Esperanto-beletro arang^is KAVA-PECH en la 19-a etag^o de la hotelo Opatov en la samnoma Praga kvartalo por kvardeko da partoprenantoj. En la salono la libroservo de OSIEK proponis c^irkau^ 250 titolojn.

Antau^tagmezoj estis dedic^itaj al literaturaj prelegoj kun interesaj temoj.

Dimanc^e:K. H. Mácha - spirita patro de la moderna c^eh^a poezio (Vlastimil Kočvara); Iom pri Prago (Jiří Patera). Lunde: Intimeco beletra (Christian Declerck); Intimajn temojn en la Biblio (Gerrit Berveling); Marde: La atendado, ric^a je emocioj (Maria Butan); La vivon de Eli Urbanová (Miroslav Malovec, la poetino c^eestis); Problemoj de la baza radikaro de Esperanto kaj solvoproponoj (Josef Dörr); Falsaj amikoj en Esperanto, Profesia uzo de Esperanto (Petr Chrdle). Merkrede: C^u au^tobiografiaj^oj estas literaturo? (Jean-Luc Tortel); Antologio Latina kaj Duakanonaj Libroj (Gerrit Berveling); J^au^de: Kial malkas^i c^ion? (Eugene de Zilah); Intimaj temoj en fikcioj kaj biografioj, Tarokoj kaj epokoj (Christian Declerck).

Kulmino de la konferenco venis vendrede, kiam en sekreta balotado estis elektita la greka Rafina por la OSIEK-konferenco 2005 kun la temo Bizanca kulturo kaj la OSIEK-premio 2003 estis aljug^ita al Gerrit Berveling, pro la du volumoj de Antologio Latina.

Dum posttagmezoj povis la konferencanoj trarigardi Pragon kun esperantlingva c^ic^eronino Eva Hajíčková (Preg^ejo de Sankta Nikolao, Malnovurba Urbodomo, Venceslaa placo, Karola placo, Kastelo). Vesperojn buntigis koncerto de Miroslav Smyčka kun piannistino Bohuslava Dvořáková (s-ino Kudlíková bedau^rinde ekmalsanis), Nigra Teatro, du vespermang^oj en restoracio, kiu trovig^as en naskig^a domo de Franz Kafka, kaj greka vespero arang^ita de la prezidantino Mantha Christou. Merkrede Vis^nja Brankovic^ prezentis la hungaran urbon Pécs, kiu gastigos la venontan konferencon 2003 kun la temo Esperanto-gazetaro.

C^ion kulpas viroj

 

Kial mi estas, kia mi estas? Kial min interesas, kio min interesas? Kial mi verkas, kiel mi verkas? Klaraj demandoj postulas klaran respondon. C^i tie g^i estas:

C^iun kulpis viroj. Ne nur Alan, kiun min sukcesis deflori ... Ne nur S^tefo, kiu al mi donis Pragon, pli belan nomon kaj Esperanton ... Ne nur Julio Baghy, nia romantika kaj reciproke inspira rilato... Ne nur Johano kaj lia amiko Sinha, kiu nin foje informis pri kvin pacprincipoj de panc^as^ila - neatakado, ne-enmiksig^o, obstine kaj c^iam severe paroli la veron, lasi c^iun vivi lau^ sia propra vivo, persista kunlaboro -, lau^ kiu Esperanto estas kiel fenikso, ju pli oni frotig^ados pri g^i, des pli g^i brilos ... Ne nur Ernesto, kiun mi unu tagon renkontis en la valo Šárka, kie pluvas dufoje ...

Mi ripetas, c^ion kulpas viroj. Kiu tute neatendite degelis super Sapfa verso de komencanta poetino? Ja Pumpr! Tomáš Pumpr! Kiu iniciatis la au^tobiografion Hetajro dancas? Ja Rumler! Lau^dire "c^io estas komunikebla" Jozefo, Jozefo, ci fripono! Kia miro, ke Ulrich Becker poste skribis: "Uf! Nekredeble! C^u tio eblas en Esperanto? C^u la movado tion eltenos? Io tia ne ekzistas c^e ni, kaj en kelkaj literaturoj tiaj libroj kapablas haltigi promesplenajn karierojn kaj kau^zi politikajn krizojn." Bone, mi pentas. Tamen kiu tiun skandalan verkon eldonis? Ja Bays! Gersi Alfredo Bays! Hu, li riskis!

Jes, c^ion kulpis viroj. Kulpe de Ed Borsboom mi de la jaro 1997 apartenis inter "favorantojn" de OSIEK (Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj)... Kulpe de Petro Chrdle us aperis mia adiau^a kolekto Rapide pasis la temp'... Belaj birdetoj! Esti juna, mi scius kiel ilin puni!

 

Eli Urbanová

 

 

Přerov 80

La 24-an de majo okazis solena kun-veno omag^e al 80-jara jubileo de Espe-ranto en Přerov. La interesan arang^on partoprenis c^irkau^ 50 esperantistoj el diversaj urboj kaj la solenaj^on ankau^ kelkaj polaj gesamideanoj, inter ili prezidanto de PEA Stašek Mandrak kaj sekretario de PEA Alexander Zdechlik. Prezidanto de EK Přerov Antonín Krejčíř bonvenigis la parto-prenantojn kaj skize informis pri historio de esperanta movado en Přerov. C^iu partoprenanto ricevis bros^urojn - en Esperanto kaj en c^eh^a lingvoj pri detela disvolvig^o de Esperanto dum pasintaj 80 jaroj. C^iuj gastoj salutis la kunvenon kun bondeziroj kaj ankau^ informis pri Esperanta agado en siaj urboj, sekcioj ktp. Posttagmeze interesatoj vizitis au^ Urban Muzeon au^ lokomotivan remizon. Post komuna fotografado sekvis babilado kaj poste adiau^o kaj forveturo hejmen.

 

Svitavy 70

La 7-an de junio efektivig^is jubilea renkontig^o okaze de la 70-jarig^o de Esperanto en Svitavy. Alveturis pli ol 60 ges-anoj. La soleno komencig^is per plantado de Esperanto arbo (rug^folia fago) en urba parko. Poste sekvis tra-rigardo de belega historia urboplaco, kie oni povas vidi interesajn memo-rindaj^ojn, inter ili faman preg^ejon, kaj fine ankau^ el preg^eja turo c^iu povis rigardi la belegan urbon. La organizantoj preparis publike alireblan ekspozicion en Bílý dům pri Esperanta movado. Vizitis g^in ankau^ loka televid-elsendejo, kiu preparis malgrandan raportaj^on pri la jubileo.

Posttagmeze c^iuj kolektig^is en la klubejo. Eksonis Esperanta himno kaj bonvenigo de loka kluba prezidantino s-ino Minářová. Honora membro de C^EA Linhart Rýznar parolis pri historio de Esperanta movado en Svitavy, sekvis videofilmo pri la urbo. La solenon salutis per belegaj kantoj, poemoj, fabeloj knabinoj el Esperanta rondeto, kiun gvidas oferema Zdenka Novotná el Česká Třebová. La histo-rion ric^igis kronikoj. Ankau^ prezento de ornamado per metalfadeno estis tre interesa. "Ora najlo" estis granda tombolo, c^iu partopreninto gajnis ian premion..

Ambau^ jubileoj estis modele preparitaj.

Věra Podhradská

Kiel la uniformo de c^eh^a kolonelo propagandis Esperanton en Pireneoj

 

Fine de majo okazis en la fama franca Lurdo tradicia renkontig^o de soldatoj el la tuta mondo. Ankau^ la c^eh^a armeo sendis unu aviadilon kun soldataj pilgrimantoj, kiuj dum di-servoj kaj Kalvaria vojo reprezentis nian landon. Sed ne c^iuj, c^ar du, sankta Bernardeto pardonu nin, tuj post la alflugo telefonis al esperantisto Jacques Morin, kiu ekau^dinte Esperanton reagis: "Mi tuj prenas au^tomobilon kaj dum duonhoro mi estos en Lurdo!" Kia estis nia surprizo, kiam alveturis fortika barba viro jam pli ol okdekjara, sed kun tia temperamento kaj energio, ke c^iuj kvindekjaraj povus nur envii. Sekvis belega ekskurso en la koron de Pireneoj Gavarnie, kiu situas c^e la franc-hispana landlimo. Alteco de la c^efa kresto atingas c^irkau^ tri mil metrojn. Tiu dua homo, kiu eskapis el Lurdo, estis mia kunlaboranto kolonelo D-ro Majer, kiu neniam antau^e kredis, ke Esperanto povus praktike funkcii. Do mi decidis preni lin ankau^.

En unu vilag^eto ni forlasis au^tomobilon kaj piede mars^is en montaron. Jacques nekredeble rapide piedmars^is sur mallarg^a vojeto kaj turistoj, kiuj pasis nin, povis au^di lian sonoran Esperanton. Fremda nekonata lingvo ne estis en tiu turisme konata regiono stranga okazo, sed la parada uniformo de la c^eh^a kolonelo kun medaloj kaj oraj s^nuroj certe jes! Turistoj en firmaj botoj kun dorso-sakoj nekredeble rigardis kolonelon kun duons^uoj kaj fotoaparato kaj demandis, el kia lando li venis. Jacques volonte eksplikis c^ion kaj ne forgesis emfazi, ke ni ne parolas c^eh^e, sed esperante. Mi devas konfirmi, ke la intereso de Francoj pri Esperanto estis tre granda. C^ar ni renkontis ankau^ Eu^skojn kaj Nederlandanojn, la propagandado de nia lingvo estis fakte internacia. Post agrabla tempo en montaro kaj poste en hejmeca gastejo ni revenis en Lurdon.

Ankau^ ceteraj pilgrimantoj travivis belegan tagon, sed mi estas certa, ke niaj travivaj^oj estis tiel same transcendaj, kiel travivaj^oj de tiuj, kiuj restis en Lurdo. Sed tio plej grava okazis nur post nia reveno hejmen. Kolonelo Majer komencis lerni Esperanton! Do s^ajnas, ke mi ne restos unusola soldato-esperantisto en tuta Esperantujo.

Jiří Caletka

Semajna lingva seminario

en pensiono ESPERO en vilag^eto SKOKOVY de 22-a g^is 29-a oktobro 2003. Instruado en grupoj, promenoj, ekskursoj, jogo, prelegoj. Post inter-konsento masag^oj kaj kuracistaj konsultoj. Vi povas elekti program-erojn lau^ vetero, gusto, tempo, lingvo-scio, ktp. Oni pagas surloke po 295,- CZK tage, partoprenkotizo 150 CZK; (1 Euro = 33 CZK). Pli detalajn informojn petu c^e: Jindřiška Drahotová, Sadová 745/36, CZ-293 01 Mlada Boleslav, tel. 00420/326 731 845 vespere; rete:

drahotovaesperanto@seznam.cz

vanekmi@centrum.cz

ttt: www.mlboleslav.cz/esperanto

Ústí nad Labem

E-klubo en Ústí n.L. invitas vin al sia 16-a Internacia kultura festivalo, okaz. la 26-28. 9. 2003 kun societa vespero vendrede, prelega matineo kulturtema, homaranisma spirita koncerto kaj bunta kultura vespero sabate - g^is dimanc^a ekskurso al holokau^sta koncentrejo en Terezín. - Detalaj invitiloj kun alig^iloj c^e intereso sendotaj. Simila invito al 23-a C^eh^a-Saksa Tago 6. 12. 2003 en nia urbo. Alig^u c^e: Miroslav Smyčka, Kojetická 90, 400 03 Ústí nad Labem

rete: m.smycka@seznam.cz

au^ j.kriz@volny.cz

Vizito en Ratíškovice

La 20 -an de junio veturis malgranda E-grupeto el Česká Třebová en vilag^on Ratíškovice. Ni estis invititaj de Jana Melichárková kaj s^iaj E- infanoj , kun kiuj ni g^emelig^is jam antau^ kelkaj jaroj .Post nia alveturo vendrede ni iris komune nag^i en basenon, sabate viziti valon, kie printempe floras adonido printempa , kaj kastelon Milotice. Dimanc^e ni kunvenis en la lernejo, kie infanoj el ambau^ grupetoj prezentis sin en kultura programo: en fabeloj , kantoj, teatraj^etoj. S-anino Jana Melichárková rakontis al infanoj pri UK en Brazilio, kiun s^i c^eestis. Infanoj estis tre kontentaj. Nun jam ili serc^as, kion prepari por nia g^emela grupeto en estonta jaro.

Zdenka Novotná

 

Uzitajn pos^tmarkoj ne forj^etu

Se vi ne havas por ili alian uzon, oni povos por c^iu el ili akiri por malsanuloj el la tria mondo proksimume pecon da pano. Se vi sendos kolektitajn uzitajn pos^tmarkojn al AEH (Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 Pardubice), ni arang^os c^ion pluan. La pos^tmarkoj povas esti ankau^ nur fortonditaj kun resto de la koverto. Ni antau^dankas.

L. Srbová

Printempa turisma renkontig^o en Plasy

C^i jare g^i okazis de la 19-a g^is la 22-a de junio. Nome de la E-klubo en Plzeň preparis kaj estris g^in (bonege!) s-ano Václav Kaprál el la proksima Kaznějov.

Simpla komforta log^ado en kabanoj de refres^iga centro "Máj", bongustaj mang^aj^oj, belega naturmedio = oportuna s^anco!

J^au^de alvenis 20 gesamideanoj kaj tuj vespere ni kunvenis, interkonatig^is, babilis. Vendrede antau^tagmeze ni vizitis la urbeton Kožlany, en la loka muzeo ni spektis ekspoziciojn pri prezidento Edvard Beneš, pri la lokaj historio kaj potfarista tradicio kaj iaman lernejc^ambron. Survoje en Kralovice ni g^uis kafon kaj glaciaj^on. Posttagmeze okazis piedpromeno g^is la proksima vilag^o Nebřežiny, naskig^loko de Václav Levý, elstara skulptisto de la 19-a jarcento. Vespera videofilmo al ni montris distrikton Plzeň-sever (Pilseno-nordo), kaj s-ano Vlado Sládeček projekciis siajn diapozitivojn. Sabate antau^tagmeze okazis vizito en Manětín (baroka perlo de okcidenta Bohemio), trarigardo de la loka kastelo. Posttagmeze, invititaj de la loka fotoklubo en Plasy, ni en tiea fama kastelo c^eestis solenan inau^guron de la kluba fotoekspozicio, nomita "Konfeso al Plasy kaj la c^irkau^aj^o". Siajn verkojn prezentis tie Ivo Kornatovský kaj Jaromír Nový. Vespere ni vidis videofilmon pri iama E-renkontig^o en Chrastná kaj poste s-ano Sládeček kantigis nin c^e sia gitaro. Dimanc^e restantaj partoprenan-toj vizitis en Plzeň c^arman meditad-g^ardenon, kiun post sia liberigo fondis kaj konstruis s-ro Luboš Hruška, arestito en totalismo, kiel memorigan monumenton al viktimoj de malbono. Post tagmang^o ni adiau^is, esperante renkontig^i en Plasy venontjare.

Nunjare venis ankau^ eksterlandaj amikoj - s-anoj Claude el Lille kaj Peter el Plauen. Do, la renkontig^o farig^is internacia - c^u nova tradicio?!

Mirek Severa

 

 

Esperanto-tago Pardubice

c^ijare okazos la 20-an de septembro 2003 (sabato). Informojn petu c^e Jarmila Rýznarová, Na Okrouhlíku 953/21, 530 03 Pardubice.

 

Eu^ropa Jaro

de Handikapuloj

"Malkonstruu ne nur la fizikajn barojn, malkonstruu ankau^ la lingvajn--kulturajn barojn por la internacia agado de handikapitoj!"

Tion emfazas d-ro Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio (UEA), kiu kune kun la prezidanto de Eu^ropa Esperanto-Unio (EEU), d-ro Sen Riain kaj Jarmila Rýznarová, prezidantino de Asocio de Esperantistaj Handikapuloj (AEH), verkis deklaron okaze de la Eu^ropa Jaro de Handikapuloj. AEH, kiu ekde 1996 estas faka asocio de UEA, okaz-igas regule internaciajn kongresojn kaj eldonas propran bultenon.

"Problemaro de personoj kun di-verstipaj handikapoj estas malfacila afero. Certe estus bonega kaj estus tio nia sincera deziro, helpi al c^iuj sen-povaj homoj sendepende de la speco de handikapo ne nur korpa, sed ankau^ por la homoj de malbona sociala sekurig^o kaj lingvaj obstakloj. Estus ideala, se handikapitaj homoj de la tuta mondo povus akiri egalrajtecon de sia pozicio en la socio pere de internacia lingvo Esperanto," esperas s-ino Rýz-narová kaj asertas: "Bonan sukceson al handikapuloj de la tuta mondo eblus atingi nur per unusola komuna inter-nacia lingvo Esperanto."

 

Deklaro okaze de la Eu^ropa Jaro de Handikapitaj Personoj

La jaro 2003-a estis deklarita Eu^ropa Jaro de Handikapitaj Personoj. La Esperanto-movado tra unu jarcento kreis komunumon, kiu estas tre mal-fermita al homoj "malsamaj", al homoj kun socie marg^enaj pozicioj, al homoj kun fizikaj malavantag^oj. En nia ko-munumo fakte agas kelkaj asocioj de parolantoj de Esperanto kun mal-avantag^oj. La plej g^enerala estas la Asocio de Esperantistaj Handikapuloj, sed estas aliaj, ekzemple la Ligo Inter-nacia de Blindaj Esperantistoj.

La devizo de la Eu^ropa Jaro de Handikapitaj Personoj estas "C^iuj en la vagonaron!", alivorte la eu^ropa komisi-onanino Anna Diamantopoulou volas montri per tiu devizo la malferman sintenon de eu^ropaj instancoj al 10% de la eu^ropa log^antaro, kiuj suferas pro malavantag^o fizika de ajna speco.

Same la prezidanto de la Eu^ropa Federacio de Handikapuloj asertas, kunlige kun la jaro, ke handikapuloj estas plenrajtaj civitanoj de sia socio, kaj devas esti traktataj kiel tiaj.

La Esperanto-movado g^enerale bata-las por solvi la lingvan kaj kulturan malavantag^on de homoj, kiuj, ne parolante la fortajn lingvojn de la momento, estas konsiderataj duaklasaj civitanoj ofte en sia lando mem.

Ni volas ke ankau^ parolantoj de lingvo de malpli grandaj landoj estu konsi-derataj plenrajtaj civitanoj de la Eu^ropa Unio kaj de de la respektivaj naciaj socioj.

En tiu senco la streboj de la Eu^ropa Jaro de Handikapitaj Personoj estas tuj kompreneblaj por parolantoj de la internacia planlingvo Esperanto, kiuj deziras ke c^i tiu jaro estu okazo por efektiva plibonigo de la situacio en c^i tiu kampo. Samtempe ni invitas la eu^ropajn instancojn forigi la lingvajn kaj kulturajn BAROJN por c^iuj eu^ropanoj kaj ni invitas la handi-kapitajn personojn lerni Esperanton por ig^i membroj de sendiskriminacia komunumo, en kiu c^iu estas samvalora homo.

Ni malkonstruu la lingvajn-kulturajn barojn por la internacia agado de handikapitoj!

Eu^ropa Esperanto-Unio

Universala Esperanto-Asocio

Asocio de Esperantistaj Handikapuloj

Veto je la pluvivo de BKC en 2004

Ni, prezidantoj de EEU kaj UEA, kredas, ke la pluvivo de Brusela Komunikad-Centro en 2004 estas ne-cesa por la asistado al kaj vigligado de la Landaj Asocioj en sia informado pri egalrajteca traktado de la lingvoj en Eu^ropo kaj pri Esperanto.

D-ro Esperanto en 1887 petis la legantojn de la unua bros^uro promesi, ke ili eklernos la internacian lingvon, kiam 10 000 000 aliaj personoj estos farintaj la saman promeson.

Same en 2003 Eu^ropa Esperanto-Unio petas vin promesi unufojan donacon de almenau^ 1/2 % de via jara enspezo por Brusela Komunikad-Centro, kiam la totalo de tiuj donacoj ebligos la pluekzistadon de BKC en 2004. (Lau^ takskalkulo tiu plu-ekzistado de BKC estos garantiita, se 250 personoj faros tiun-c^i promeson.)

La promeso implicas, ke vi efektive pagos la sumon al la kasisto de via Landa Asocio au^ al la konto 'Europo' de UEA antau^ la 31-10-2003a.

Tuj kiam - en malfavora kazo - la direktoro de BKC ricevos sciigon de maldungo ekde 1-1-2004a, c^iuj kasistoj de Landaj Asocioj estos peta-taj repagi la sumojn donacitajn al vi.

Tuj kiam estos decido, ke BKC pluvivos dum 2004, la kasistoj estos petataj

1. transpagi la donacitajn sumojn al Eu^ropa Esperanto-Unio

2. informi vin pri tiu transpago (Se estas ia reduktebleco de impostoj en via lando, rilata al via donaco, li ankau informos vin pri tio)

Seán Ë Riain, prezidanto de Eu^ropa Esperanto-Unio

Renato Corsetti, prezidanto de Universala Esperanto-Asocio

LA DOMO estas revuo ankau^ por vi

C^u vi scias, kiel esperante esprimi la c^eh^an vorton "strop"? Certe vi ne scias. Legu do!

LA DOMO estas eldonata de Tutmonda Asocio de Konstruistoj Esperantistaj (TAKE), sed la revuo estas orientita pli g^enerale, g^i vaste dedic^as lokon al c^iuj profesioj kaj servoj. G^i eldonatas en Francio c^iun trian monaton, aperas do kvar dude-kpag^aj numeroj jare. Unujara abon-pago rabatita por eksaj socialismaj landoj estas 10,5 eu^roj, dujara abonpago 17 eu^roj (proks. 544 c^eh^aj kronoj). Turni vi povas al: LA DOMO - André Grossmann, 5, chemin des Pyrénées, FR-68390 BALDERS-HEIM, Francio. Informojn pri TAKE kaj la revuo vi povas peti ankau^ c^e: J. Werner, Dřínová 18, 612 00 Brno.

En la 38-a n-ro de LA DOMO, aperinta en aprilo 2003, estas escepte grava la artikolo de Jan Werner titolita "Aktuale pri la nocioj planko kaj plafono". La au^toro en g^i analizas la fakajn nomojn "planko" kaj "plafono" kaj trovas, ke planko por francoj, angloj kaj ceteraj okcidentanoj ne estas sole nia "podlaha", sed ankau^ nia "strop", dum por slavaj kaj germanaj esperantistoj nun estas nia "strop" sole kaj nes^anceleble "plafono". Male por okcidentanoj, krom germanoj, "plafo-no" estas egala al nia "(stropní) podhled" kaj al la germana "Untersicht". Plafono estas por ili nur tio, kio estas videbla en c^ambro supre, sed ne la masiva porta konstrukto nomata c^eh^e, slovake, pole "strop". Kie estas kau^zo de la grava mis-kompreno?

Bedau^rinde eraris jam L. L. Zamenhof, kiu en la seslingva Universala Vortaro per ekvivalentoj g^uste difinis plankon kiel tavolon, sur kiu ni pas^as (plancher; floor; Fussboden; ; pod aga), sed mise difinis plafonon en la germana: Zimmerdecke. En la ceteraj lingvoj "plafono" lau^ Zamenhof estas: (fr) plafond - (en) ceiling - (ru) - (pl) sufit, kiuj signifas "stropní podhled", ne "strop". Zamenhof for-gesis enkonduki esperantan vorton por la c^efa interetag^a horizontala konstruk-to de domo, kiu estas inter planko kaj plafono. Kaj tiu stato hontinde dau^ras g^is nun.

La mankon trovis J. Werner tute hazarde pro aperinta miskompreno en profesia traktado kun kolegoj en Francio, Nederlando kaj Brazilo. Fine de la analizo li proponis por la nocio, g^is nun sen esperanta termino, novan nomon lau^ la latina tectum, nome tekto. G^i jam estas g^enerale aprobata de la gekolegoj, kun kiuj J. Werner kontaktas. Tekto estu ne nur konstru-faka termino, sed g^i nepre estu ankau^ g^enerala nomo en la komunuza lingvo-praktiko de esperantistoj. Ekuzu g^in ankau^ vi. Ne miksu plu la nocion de domstrukturo "tekto" kun la komp-letigaj partoj de domkonstruo "planko" kaj "plafono".

we, 2003-07-02

 

 

Verko pri esperantologio en la c^eh^a lingvo

La verko de Detlev Blanke "Inter-lingvistiko - Enkonduko en la fakan literaturon" aperos en la c^eh^a danke al la eldonejo KAVA-PECH. Tradukis g^in Miroslav Malovec, kiu ankau^ aldonis c^apitron pri la situacio en C^eh^io. Oni supozas, ke la verko aperos sur la bretoj de c^eh^aj librovendejoj en c^i-jara au^tuno. Post longa tempo ni havos verkon, kiu povas bone informi la c^eh^an publikon pri Esperanto en la kunteksto de inter-lingvistiko. Tamen, multe dependos de la aktiveco de esperantistoj, c^u libro-vendistoj efektive mendos g^in kaj c^u g^i do efektive estos ofertata en niaj librovendejoj.

Petr Chrdle

 

Sekcio de informadiko

Proksimig^as konferenco de C^EA en Litomyšl, dum kiu ni havos eblecon kunsidi kaj pritrakti:

1) Faritaj, farataj, farotaj laboroj

2) Informoj el Svedio - UK kaj ILEI konferenco. 3) Diskuto, diversaj^oj. 4) Laborplano, konkludo.

Josef Vojáček

 

 

Esperanto en televido Nova

La 27-an de julio 2003 la komerca telvido Nova prezentis interparolon kun ing. Zdeněk Pluhař pri Esperanto. Sed poste ili demandis surstrate preter-pasantojn per Esperanta frazo kaj finis per konkludo, ke Esperanton neniu parolas nek komprenas.

Esperanto en enciklopedia historio

En librovendejo mi vidis enciklopedion pri la 19-a jarcento, en kiu estis Espe-ranto menciita inter gravaj inventoj de 1887, kvankam la informoj pri Zamenhof estis iomete eraraj. (M. Malovec)

Dostojevskij en Esperanto

La eldonejo Sezonoj en Kaliningrad (antau^e Jekaterinburg) preparas gravan projekton eldoni la verkaron de F. M. Dostojevskij en Esperanto. En la unua volumo 2002 sub la nomo Blankaj noktoj aperis rakontoj Malric^aj homoj, Sozio, Honesta s^telisto, Blankaj noktoj, Misfortuna historio, Noticoj el la kelo. En la dua volumo duafoje eldonig^os Puno kaj krimo, poste sekvos Idioto, Demonoj kaj Fratoj Karamazov.

Nova Esperanto-strato en Belgio

La 10-an de julio la nova Esperantolaan (Esperanto-strato) estis malfermita al la trafiko c^e la limo de la urbo Oostende, en Belgio. Tiu kvartalo estas nova industria- scienca areo kie universitataj kaj teknikaj entreprenoj lokig^os.

Mallonga rakonto pri formala renkontig^o de Via estraro

Matene renkontig^is ni plennombre - sep gravuloj sidis c^e tablo. Konstantaj kunlaborantoj trovis sian vojon ankau^ - jen c^efoj de revizia komisiono, Starto, libroservo kaj pedagogia komisiono.

Svarmas niaj pensoj, movig^as niaj bus^oj, bruo atakas duondormantajn najbarojn. Solena tosto por nia kolegino - jubileantino Libuše Dvořáková silentigas la forumon. Sincera danko al s^ia gastiganta familio flosas en aero.

La atmosfero ig^as formala ...

* La sekretario elpos^igis faktojn pri nia asocio - ni estas 796 membroj el kiuj 385 g^isvivaj.

* Financa situacio de la asocio minacas al ni - por resto de la jaro ni disponas je c^irkau^ 37.000,- kronoj, se ni ne havos alian enspezon. Kiu solvadu la (kelkjaran) situacion? C^u sekretario, c^u estraro, c^u konferenco? Ne temas pri "kiu" sed pri "kiel" - viaj receptoj kaj instigoj bonvenas.

* Problemas retpag^o pri la asocio - g^in ni malfacile aktualigas kaj neniu estrarano havas specialan scion prilabori g^in. C^u eble vi?

* Atentu! La konferenco de C^EA okazos inter 17.-19.10. en Litomyšl. Vi trovas c^iujn necesajn informojn en tiu c^i numero de Starto. Ni detale diskutis financan, organizan kaj programan flankon de la konferenco.

* Dum la konferenco haveblos aktualigita gvidbros^uro de la asocio.

* C^u ni denove kune kaj distre pli perfektigu niajn lingvosciojn? Paroliga kurso okazos en Dobřichovice c^e Prago dum 28.-30.11.2003

* Ni atente au^skultis novaj^ojn en niaj kluboj kaj sekcioj.

* Petr Chrdle, la estrarano pri eksterlandaj aferoj, parolis pri traktado kun GEA (Germanio) kaj SKEF (Slovakio) kaj pri tenado de tradicio de bona kunlaboro.

* Jen g^oja informo el pedagogio komisiono - g^ia gvidantino Jana Melichárková post kelkjara instrua laboro finpretis sian libron "Esperanto por infanoj" (ilustrita de Mirka Tomečková). G^in vi povas ac^eti en nia Libroservo au^ dum venonta kon-ferenco.

* Kelkaj estraranoj diskutas interretan Esperanto-kurson en c^eh^a versio.

Lacas niaj cerboj, lacas niaj bus^oj ...

C^u gravuloj ni estis? C^iu diru lau^ si mem - por mi ni restas entuziasmuloj ordinare klopodante plenumi siajn taskojn.

Svitavy, 31.5.2003

Lucie Karešová

Vizitu Someran Esperanto - Tendaron en Lančov

Se vi dezirus reveni al viaj skoltaj tempoj kaj g^ui atmosferon de somera tendaro - nepre vizitu Someran E-Tendaron en Lančov situata en c^eh^a Suda Moravio. Ne estas facile trovi g^in kas^itan en arbaro, c^e la au^stra limo, apud granda valbaraj^o Vranov. Bona Dio starigis sur nia vojo c^eh^an E-familion Filip. Lau^ interreta interkonsento Libuše kaj Míša enbusig^is survoje apud ilia domo, partoprenis kun ni la programon en tendaro, ec^ instruis E-on al parto de nia grupo, kaj same revenis hejmen al Chropyně.

Dum la reenvojag^o ili montris al ni belegan Kroměříž, kie en la pasinta jaro okazis la kongreso de IKUE. Sen navigado de Míša ni probable serc^us g^is hodiau^ vojon por nia au^tobusego.

Apud la tendaro, kiam la arbara vojo okazis nekredeble mallarg^a, ni ekvidis novan baron: malgrandan ponteton sur la rivereto. Mi fermis okulojn kaj murmuris "Patro nia..." kiam la s^oforo trankviligita de Míša pasis g^in senprobleme. Probable same timis aliaj, c^ar c^iutage, post la pasado de ponteto grupanoj lau^te aplau^dis. La tendaro dank' al Věra Podhraská kaj Pavel Sittauer funkcias jam 51 jarojn. Lignaj kabanoj sur arbara kampo

c^irkau^as la maston kun E-a kaj c^eh^a flagoj. Longaj lignaj tabloj sub c^ielo servas por mang^antoj. Se pluvus, oni povus arang^i c^ion en c^ambrego apud la kuirejo. Anstatau^ vekhorlog^o matene tra la kampo iradas estraranoj kun gitaro kantante "Vekig^u, ho dormantoj, jam vokas la kukol'..." Antau^tagmeze okazadas grupa instruado de diversaj lingvoj, c^ar fakte klubo en Třebíč okupig^as ne nur pri Esperanto. Poste poloj gimnastikadis lau^ la c^ina maniero kaj lernis E-kantojn. C^iun posttagmezon ni ekskursis: al valbaraj^o kaj kasteloj de Vranov, Bítov, pitoreskaj urboj Telč kaj Znojmo. Unu tagon ni pasis en apuda Vieno. Akompanis nin c^eh^a longpieda barbulo Vratislav, sen kiu c^io ne okazus same facila por arang^i. Vespere vicig^o apud la masto, komuna kanto por adiau^i pasintan tagon kaj hisado de la flagoj. Intertempe nag^ado, promenado... Mankis tempo por enuo. Ankorau^ tendara lignofajro, konkurso pri Esperanto, kaliko da vino en proksima kafejeto... Nokte, lau^ skolta maniero, dej^orantoj gardis nian tendaron. Kiel amuze estis sidi kun novaj kaj malnovaj geamikoj g^is noktomezo sur la benko apud la kabano kaj babili esperante.

C^u vi kredas, ke la kuiristino nutris nin kiel infanojn 5-foje tage? Tiel bongustan panon kun porka graso miksita kun kuracaj herboj kaj bulbo oni povas gustumi c^e ni nur en iu malnova gastejo. C^eh^aj kaj polaj pladoj g^enerale diferencas, sed neniu plendis pro menuo. C^eh^a lingvo similas al la pola, sed havas tute alian prononcon. Similaj vortoj ne c^iam havas la saman signifon, kio ofte tre ridigas nin.

Věra kaj Pavel estis kiel gepatroj paciencaj je infanaj kapricoj de c^iuj, kiuj venis. Neeblajn aferojn ili solvis tuj, je mirakloj ni devis atendi momenton. C^iam ridemaj kaj plenaj de bona volo tamen ili bezonas helpon de monda esperantistaro. Jaron post jaro malkreskas la nombro de E-partoprenantoj de SET. Mono, kiun ili postulas por 1-taga restado estas vere simbola. Do, ili c^iam serc^as sponsoron por restau^rigi ion au^ plibonigi kondic^ojn de restado. Nia grupo akceptis varme c^ion krome kondic^ojn de lavado. La pavilono kun kuranta akvo kaj 2 dus^oj estas simple modesta por infanoj, sed plenkreskaj virinoj atendis iomete pli. Tamen ankau^ bjalistoka instruistino, kiu en la jaro 1972 partoprenis SET en Lančov kun infanoj g^is hodiau^ varme kaj eu^forie rememoradas la restadon en tendaro.

Rondo cirklas. Se esperantistoj ne venos - organizantoj ne havos monon por restau^rigi ion. Gloro al ili, ke ili sukcesis gvidi la tendaron en malbona tempo de baroj kaj ordonoj. Se vi venos - admiru belegajn memorlibrojn el pasintaj jaroj kaj serc^u nian pag^on. Ni venis - partoprenis kaj iam revenos por partopreni denove, c^ar al ni la restado vere plac^is.

Ekkurag^u kaj vizitu SET-on en Lančov en Suda Moravio: valoras!

Bjalistoko, la 1-an de au^gusto 2003

Nome de la pola grupo

Ela Karczewska

kaj Nina Pietuchowska

Bjalistoka Esperanto-Societo/Pollando

 

C^u vi scias itale?

SET Lančov c^ijare enkondukis la kurson de la hispana lingvo kaj deziras venontjare enkonduki ankau^ la italan, sed mankas instruisto. Se vi scias c^i tiun lingvon, vi povas kontakti la klubon Esperanto, 674 01 Třebíč.

6-a Renkontig^o de Eksaj Tendaranoj

C^ijare kolektig^is en Lančov (8-10.8.2003) trideko da personoj, kiuj partoprenadis la tendaron kiel gejunuloj. Bonvenigis ilin viando de fres^e buc^ita porkido, sed bedau^rinde ne eblis tendarfajroj pro ekstrema sekeco minacanta bruligi arbaron. Da akvo en la lago estis malmulte, sed tio ebligis pli oportunan banadon, c^ar la bordaj plag^oj farig^is multe pli larg^aj. La akvo estis varma kiel teo. Venontjare okazos jam la 7-a renkontig^o.

 

El la historio de Lančov

Delegacio de Kleriga instituto vizitis SET-on.

En la jaro 1960 ekzistis C^eh^oslovaka E-komitato, kiun direktis la Kleriga instituto en Praha. La instituto delegaciis por kontroli SET-on, sinjorinon estrinon Mansfeldová. Al tiu c^i nobela virino, kiu neniam vidis normalan tendaron, nenio plac^is. C^e la tendaro tendumis en sia propra tendo unu pola kuracisto esp. kun sia familio. Lau^ s^i ni ne darfas inviti eksterlandanojn. Vane mi kontrau^staris s^in, ke ni ne invitis ilin, ke ili legis pri nia tendaro en Heroldo kaj pro tio venis. La samon klarigis al s^i la pola kuracisto. Bedau^rinde, s^i ne volis kompreni. Au^tune venis la dokumento de ministerio de lernejoj kaj kulturo, kiu malpermesis al ni por venanta jaro organizi SET-on. Ni do devis solvi la problemon. La plej bona estis ideo de unu el organizantoj Vl. H., kiu estris tiam distriktan organizon de Svazarm (organizon por kunlaboro kun la armeo). Sufic^as 5 personoj por fondi la bazan organizon de Svazarm c^e Kleriga domo en Třebíč, kies rondeto ni estis, kion ni plenumis. La problemo do estis solvita. Per au^to de la d.o. Svazarm ni transportis al tenduma loko necesajn, kontrau^kemiajn aj^ojn, ekzemple la kau^c^ukajn mantelojn, kontrau^gasajn maskojn, diversajn aparatojn ktp. Por kelkaj minutoj ni ludis kiel soldatoj kaj fotis kaj fotis. Poste ni sendis fotojn al M de L kaj K kun raporto, ke la tendaro okazos kiel defenda, ke en g^i okazas la defendaj ludoj kaj krom tio oni instruos ankau^ internacian lingvon E.

Pavel Sittauer

Propono de C^eh^a Pos^to

 

 

 

 

 

 

 

 

 

 

C^iu klubo povas havi sian propagandan pos^tmarkon. Pretigas: Česká pošta, OZ DOS, Ortenovo nám. 542/16, 170 24 Praha 7, tel. 251 036 249, fax 220 875 546, e-mail:

petrusova.michaela@ozdos.cpost.cz

Sur unu folio estas 9 pos^tmarkoj kun 9 kuponoj, sur kiujn eblas alpresi tekston, desegnon, ec^ koloran foton (por unu folio unu motivo). Unu folio kostas 155,60 Kč

(57,60 Kč pos^tmarkoj, 98 Kč kuponoj kun alpresaj^o). Au^tune aperos ankau^ 9-kronaj pos^tmarkoj.

Vlado Sládeček

Lingvaj ludoj kaj enigmoj (14)

Solvo de la enigmoj el la antau^a numero:

25. gvidi - vidi

26. por tabelo - sporta bela

Analoga al la antau^aj enigmoj (almeto, demeto) estas

ENMETO kaj ELMETO

En g^i temas pri du esprimoj, kiuj diferencas per unu plia au^ malplia litero interne de g^i. Oni do povas enmeti (ens^ovi) en la esprimon la literon au^ male elmeti (elpreni) g^in. Jen kelkaj substancoj: terni - teni, kuri - kudri, barilo - brilo, bastono - basa tono, inklino - ink-linio. C^ion ceteran diros la montraj^oj:

Enmetoj:

- - - - de roman' konturo

- - - p - de la dau^r' mezuro

Solvo: temo - tempo

"Mi certe devas jam . . . .",

s^i diris subite,

"al edzo la mang^on . . . . . ",

aldonis hezite.

Solvo: kuri - kuiri

Konstruego por ornamo

tau^ga estas c^e kastelo,

sed ne por figuro s^ia

harkupolo estas belo.

Solvo: alta turo - al staturo

Elmetoj:

- - n - -

komponaj^o por agrablaj voc^aj tonoj

- - - -

besto au^dig^anta per miau^aj sonoj

Solvo: kanto - kato

C^e kelkaj homoj ne . . . . . s . . . . .

post la vizito de . . . . . . . . . .

Solvo: restos racio - restoracio

Mon' en bank' sur listo ludas

la signifon gravan,

tial ofte li esploras

g^ian staton pravan.

Solvo: konto rolas - kontrolas

Taskoj por diveno:

27. ELMETO:

Estas bedau^rinda fakto

ke en - - n - - regas - - - .

28. ENMETO:

"Mi vin ornamos jen helpe de gemo",

diris fervore junulo.

Sed tamen amon de s^i li malhavis.

s^ia favor' ig^is nulo.

 

Josef Cink

Ni kondolencas

* La 26-an de junio 2003 forpasis ing^. Jiří Vomáčka, prezidanto de la klubo en Plzeň, en sia 51-a jaro. Li estis mecenato de la klubo, organizanto de la tendaroj en Nekvasovy

* La 19-an de julio 2003 forpasis la honora membrino de C^EA Alena Růžičková-Pavlínová, iama aktorino de teatro Fratoj Mrštík en Brno. S^i naskig^is la 8-an de julio en 1910 en Holešov, studis dramaturgian konservatorion en Prago (finis en 1934) kaj komencis aktori en la Moravia-silezia Teatro en Ostrava. Poste s^i revenis al Prago (Studio de Honzl, Akropolis, Urania), transiris al České Budějovice (Sudbohemia Teatro) kaj al Hranice na Moravě (Beskida Teatro). En 1949 s^i definitive ankris en Brno (Teatro de fratoj Mrštík), kie s^i kreis multajn rolojn, ekzemple: Vojnarka (Jirásek), Kostelnička (Preissová), Patrino (Čapek), S-ino Dulska (Zapolska), S-ino Warren (Shaw), Stranga s-ino Savage (Patrick), Avino (Cason - La arboj mortas starante), Panjo (Williams), Ludmila (Tyl), Aurelia (Giradoux), Gizela (Örkeny). Grava estis s^ia pedagogia laboro c^e JAMU (Janáček-Akademio de Muzaj Artoj) .

Kiel membrino de KE Brno s^i partoprenis koncertojn de operkantistoj per deklamado de poezio au^ prezentis proprajn vesperojn (Apokrifoj en traduko de Vondroušek). S^i propagandis Espe-ranton antau^ la publiko menciante g^in en intervjuoj kaj ec^ de sur la scenejo c^e sia vivjubilea spektaklo. En 1990 estis al s^i atribuita la Honora Membreco de C^EA.

Esperanto en Libromondo 2003

Foto de Miloš Vavřín, kiun sendis al la redakcio poetino Věra Ludíková, memo-rigas la ekspozicion, kiun s^i arang^is en aprilo enkadre de Libromondo 2003. Pri tiu ekspozicio de libroj en Prago ni skribis en la pasinta numero de Starto (2/2003, p. 40). Du vitrinoj tie estis dedic^itaj al Esperanto. La vizitantoj povis vidi librojn novajn kaj ne tute novajn, ekz. Verkojn de V. Ludíková, Z. Bergro-vá, J. Karen, E. Urbanová, vortarojn, Hašek, Panjo de Seifert k.a.

KALENDARO 2003

30.8.-6.9. Ekumena Kongreso Rimini (buse)

20.9. Esperanto-tago Pardubice

26.-28.9. 16-a IKF Ústí nad Labem

17.-19.10. Konferenco de C^EA en Litomyšl

22.-29.10. Lingva seminario Skokovy

25.10.-12.11. Ekoturisma flugkaravano al Koreio, Japanio kaj Taivano

24.-28.11. Internacia kurso de Esperanto en Dobřichovice

28.-30.11. Paroliga kurso en Dobřichovice

6.12. La 23-a C^eh^a-Saksa Tago Ústí n.L.

Jak platit svazu

V kterékoliv pobočce Komerční banky vyplníte pokladní složenku pečlivě ve všech kolonkách, tedy: měna účtu: Kč, č. účtu: 3330-021/0100, měna hotovosti: Kč, částka: slovy, kolik platíte, jméno a pří-jmení, adresa, RČ (nemusí být). Pokud platíte za kroužek (klub, sekci), vyplňte stručně (EK Velim) do kolonky Vklad jménem a pošlete tajemníkovi jmenný sez-nam. Pokud posíláte peníze za sebe, zopa-kujte v této kolonce své jméno. Velmi důležitý je pro určení platby variabilní symbol - číslo (5-místné), které je buď stálé (viz seznam) nebo bude vždy uvedeno na pozvánkách nebo v inf. článku ve Startu. Konstantní symbol je vždy 0379.

Seznam čísel:

06940 členství ČES

06941 členství UEA

06942 předplatné Starta bez členství

06943 dary ČES

50200 sekce železničářů

50400 komise pedagogická

50401 písemný kurs začátečníci

50402 písemný kurs pokročilí

50403 členství ILEI

50404 Paroliga kurso

50405 svazové zkoušky

50500 sekce přátel SAT

50600 sekce šachistů ES^LI

50800 sekce nevidomých LIBE

50900 sekce zdravotníků UMEA

51000 sekce křesť. esp. KELI

51100 sekce katol. esp. IKUE

70100 komise pro tisk a inf.

80200 ediční fond

80300 propagace v tisku

80400 fond Tilio

Pro jistotu napište tajemníkovi svazu, kdy a kolik jste platili - máme řadu neurčených plateb, a to na různé akce, členství ČES, ale i na členství UEA.

Jak poslat peníze do zahraničí?

Pokud chcete zaplatit knihu, předplatné časopisu, účastnický poplatek apod. do zahraničí, pošlete peníze mezinárodní složenkou MP1, kterou si vyžádáte na poště.

 

Distancig^o de C^EA de la peranto V. Hasala

Ni atentigas membrojn de C^EA, ke ripetig^as kaj plioftig^as plendoj fare de la eldonantoj de E-periodaj^oj al la servoj de la peranto V. Hasala. Ni konsideras nia devo deklari, ke ne temas pri la servo de C^EA, sed privata aktivado de li kaj ke C^EA transprenas nenian respondecon pri (ne)-plenumo de la antau^pagitaj servoj. C^ar ne estas en fortoj de C^EA peri abonojn, ni rekomendas al niaj membroj pagi rekte al la eldonantoj au^ per la internacia pos^tmandato (vidu supre) au^ pere de UEA, se vi havas tie krediton.

Komitato de C^EA